Skip to content

Latest commit

 

History

History
executable file
·
109 lines (67 loc) · 16.2 KB

la_kimraj_artofestoj.md

File metadata and controls

executable file
·
109 lines (67 loc) · 16.2 KB

La kimraj artofestoj

Prelego ĉe Internacia Somera Universitato, Malmö 1948

Reto Rossetti

Ĉi tiu debuta prelego de la aŭtoro kondukis rekte al starigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 1950.

Kiam vi vidis, ke mia temo estas La Kimraj Arlofestoj sendube haltigis vin tiu vorto kimra. Do mallonge mi klarigu, ke Kimrujo estas okcidenta provinco—pli ĝuste princlando—de Britujo. Eble por multaj el vi estos pli helpe se mi nomos ĝin la lando de reĝo Arturo kaj liaj kavaliroj de la Ronda Tablo, ĉar mi opinias, ke tiuj legendoj de kimra deveno estas tre vaste konataj—oni jam trovas mencion, ĉu ne, en la Infero de Dante en la kanto pri Paolo kaj Francesca.

La kimra popolo, do, estas popolo kun tre antikva kulturo kaj kun propra, kelta lingvo ankoraŭ obstine sin tenanta malgraŭ la sescentjara penetro de la anglaj lingvo, ekonomio kaj kulturo. Vere, ke la kimra lingvo plie sin tenis, ol evoluis ; vere, ke hodiaŭ en Kimrujo oni apenaŭ trovas lokon, kie oni ne komprenus ankaŭ la anglan lingvon—tamen konsidere ke ĉi tiu eta montara lando estas senbare aligita al Anglujo, estas do fenomeno atentinda, ke la kimraj lingvo kaj kulturo ĝisvivis la nunan epokon kaj ankoraŭ al tio havis ioman renesancon dum la lastaj 150 jaroj. Ĉi tio atestas pri la fortikeco de la kimra kulturo kaj aludas pri ĝia speciala karaktero kaj indiĝena kvalito.

Plej karaktera trajto de la kimra kulturo estas la amo al la muziko kaj precipe al la kanto kaj la poezio. La kimraj minstreloj nomiĝas bardoj—bardo ja estas vorto de kelta deveno—kaj ĉiujare en Kimrujo okazas bardokongresoj. Tio estas pliĝuste artofestoj, t.n. ejstedvodoj, kie dum unu semajno oni konkursas ne sole pri poezio kaj kanto (precipe la ĥorkanto) sed ankaŭ pri diversaj aliaj artoj kaj hejmaj teknikoj. La kerna celo de la artofestoj estas akceli la bardismon, muzikon kaj ĝeneralan literaturon, apogi la kimrajn lingvon kaj morojn kaj varti kaj kulturi patriotismon ĉe la kimra popolo.

La frua historio de la artfestoj apartenas al la krepuska tempo inter kroniko kaj legendo. Sed kial ne rakonti al vi ankaŭ iom da apokrifo? Ĝi ofte havas, se ne faktan veron, almenaŭ iom da poezia vero kaj ian bildecon, kiu sin stampas en la cerbon. Tre multaj homoj ja memoras, ke Vilhelmo Tell trapafis pomon sur la kapo de lia filo, kvankam ili scias nenion alian pri la svisa kronikc; multaj ankaŭ konas la anglan historion nur per tio, ke la reĝo Kanuto ordonis al la tajdo reiri kaj ne tuŝi liajn reĝajn piedojn, kaj la antikve-grekan historion nur per la afero pri la Troja ĉevalo !

Do simile oni rakontas, ke en la 6-a jarcento okazis la unua festo de muziko kaj poezio sur bordo de la rivero Conway (Konve). La princo-patrono, por pruvi la superecon de la muziko voĉa antaŭ la muziko instrumenta, proponis premiojn al bardoj kaj harpistoj, kiuj transnaĝos la riveron. Pluraj sukcesis, sed kiam ili atingis la transan bordon troviĝis ke la harpoj de la harpistoj estis difektitaj de la akvo, sed la voĉoj de la kantistoj restis bonaj kiel antaŭe. El tiu frua tempo oni rakontis ankaŭ pri premioj de oraj harpoj kaj arĝentaj seĝoj, pri grandiozaj kongresoj sub egido de princoj, sed nun oni konstatas, ke tiuj rakontoj ofte honoras pli la poetan fantazion de la rakontinto, ol la faktojn mem.

Tamen estas vero, ke la barda movado tre disvastiĝis kaj ke la kleraj princoj ĝin patronis kaj akcelis. En la 12-a jarcento nordkimra princo, kiu naskiĝis en Irlando, alportis de tie multe da irlandaj muzikistoj, kiuj grave plibonigis la muzikon de Kimrujo, kaj li favoris kaj stimulis la kimrajn bardojn kaj muzikistojn. En fino de la 12-a jarcento okazis granda bardokonkurso, kiun oni anoncis ne nur tra Kimrujo, sed ankaŭ en Anglujo kaj Skotlando.

En tiu epoko la bardoj komencis ĝui tian ŝaton kaj favoron, ke ili tre multiĝis, kaj montriĝis necese, por konservi la kvaliton kaj forigi senindajn ĉarlatanojn, krei gildon kun leĝaro por reguligo de la bardoj. De tiam nur anoj de la gildo rajtis praktiki la bardismon kaj la aspirantoj devis sukcesi la ekzamenon de la gildakademio pri versofarado laŭ la tradiciaj metrikoj. Pri tiuj specialaj versformoj mi iom parolos poste.

Do tiel la bardoj fariĝis organizita societo kun heredaj rajtoj kaj privilegioj. Ili ĝuis grandan respekton kaj estis imunaj de impostoj kaj militservo. Ilia speciala devo estis festi la popolajn verkojn kaj kanti laŭde al Dio. La bardo-festoj plioftiĝis kaj estis ofte luksaj spektakloj sub patronado de la princoj.

Kiam Edvardo 1-a de Anglujo konkeris Kimrujon en fino de la 12-a jarcento estis rakontite, ke li bruligis sur ŝtiparo ĉiujn kimrajn bardojn, kiuj rifuzis kanti je lia laŭdo, sed obstinis kanti glore al la kimraj tero kaj popolo. Tiu romantika legendo eĉ kaptis la fantazion de la hungara poeto Jŝnos Arany, kies poemo La Kimraj Bardoj troviĝas en la Hungara Antologio en traduko de Kalocsay. La historio kontraŭe nur rakontas, ke Edvardo sankciis per statuto la bardan akademion. Tio ŝajnas ago eĉ favora kaj kulturama kontraste al la legendo, tamen ne korfavoro inspiris la agon de la reĝo. Edvardo vidis en la bardoj danĝerajn agitistojn, kapablajn en ĉiu tempo flamigi la kimran patriotismo: kontraŭ la angla regado, kaj per la akademio li celis limi la nombron de bardoj per eĉ pli rigoraj kondiĉoj de metrikaj formoj, kaj leĝe malpermesi al ĉiu ne-gildano la praktikadon de poezio.

Propra trajto de la kimra poezio tiam estis—kaj ankoraŭ hodiaŭ estas—tipo de seria aliteracio, laŭ kiu tuta vico da konsonantoj ripetiĝas en sama sinsekvo. Tiu aliteracio en la kimra lingvo nomiĝas cynghanedd aŭ harmonio (la kimra vorto signifas aliteracion kaj ankaŭ rimon). De la kimra aliteracio ekzistas kvar ĉefaj specoj, kiujn mi ilustros per esperantaj imit-ekzemploj. La unua estas

(l) Plena aliteracio. La konsonantoj en la unua versduono ripetiĝas en la sama sekvo en la dua versduono, krom la lastaj silaboj de ambaŭ duonoj, kiuj devas diverĝi.

Perla ringo por l' orel' 1 29''4 X 1 2 3 4 X

La konsonantoj povas esti diverse interspacitaj per la vokaloj: Fulma glavo, flama glor' 123 45X 123 45X

Plejparte tiuj versoj estas sepsilabaj. Ekzistas tamen ankaŭ oksilaba verso :—Ŝelo ĉirkaŭ ŝi la ĉerko... 12 345X 1 2 345X

Ĉi tie la kvara silabo devas diverĝi aŭ disonanci de la lasta kaj ĝi devas havi ankaŭ malsaman kvanton (aŭ...o). Eble ŝajnas strange, ke tia strikta harmonio havas ankaŭ striktan leĝon de disonanco en la lastaj silaboj. Sed tiu vario spicas la aliteracion kaj akcentas ĝin per kontrasto. Ankaŭ aliaj lingvoj havas rimedojn kontraŭ troa lulo kaj dolĉo. En Esperanto ni havas la agrablajn variojn de la ŝvebo kaj la trokeo-jamba komenco en cetere jambaj metrikoj. En la angla lingvo estas postulate, ke rimoj komenciĝu per malsamaj konsonantoj : ekzemple zetenas kaj katenas, kiuj en Esperanto liveras apogitan, pli noblan rimon, estus en la angla lingvo rimo malbona.

La dua speco de kimra aliteracio estas la (2) Parta Aliteracio. Konsonantoj en la unua silabo respondas al konsonantoj en la antaŭlasta silabo. La vokaloj en la du silaboj diverĝas :— Pluraj/alvenis/plore 12 12X3

'Veno/de kara/vanoj 1X2 1x2 La tria speco estas la (3) Aliteracio kun rimo. La verso havas tri partojn, po du, kvar kaj kun unu silaboj. La unua kaj dua partoj estas ligitaj per rimo (R), la dua kaj tria per aliteracio. Jam tuj/ venis ĉiuj/ ĉi R 1IRI1 Rimarku, ke tute ne necesas, ke ambaŭ rimantaj silaboj

estu akcentitaj, Unu povas esti akcentita kaj la alia senakcenta, kiel supre.

La kvara speco estas la (4) Libera rimo. Silabo ie ajn en la verso rimas kun la antaŭlasta silabo — Jam flugis for la amo. aŭ (rimo de akcenta kaj senakcenta silaboj) : Flugis jam for la amo.

Aparta trajto de la kimra lingvo estas fleksia ŝanĝo de la komenca konsonanto de vorto, origine pro eŭfonio, sed nim reguligita pli per gramatika kazo, persono, k.t.p. Ekzemple la vorto pen (kapo) ŝanĝiĝas jene :

Kapo=pen; cia kapo=dy ben; mia kapo=fy mhen (noto: f havas la sonon s) ; ŝia kapo=ei phen ($4=/).

Tiu vario donas al la poeto pli grandan elekton inter la sonoj ol troviĝas en aliaj lingvoj.

Pri tiu aparteco de la lingvo diras jenon Profesoro T. Gwynne Jones, nuntempa poeto kaj aŭtoritato :

“Klara trajto de la keltaj lingvoj estis tio, ke dank” al la konservado kaj evoluigo de certaj fonologiaj ecoj, ekzemple la komencliteraj mutacioj, oni povis uzi la principon de vokalaj kaj konsonantaj harmonioj laŭ grado ne ebla en aliaj lingvoj.”

En la 14-a jarcento aperis Dafydd ap Gwilym, certe la plej glora el ĉiuj kimraj poetoj. Oni ja diras, ke se ne ekzistus la absoluta maleblo traduki adekvate liajn poemojn li estus rekonata kiel unu el la plej grandaj poetoj de la tuta mezepoko. Li verkis per 7-silabaj versoj rimantaj duope, kaj tiel majstre li uzis tium metrikon, ke gi fariĝis ĝis la 19-a jarcento la plej ofta kimra versformo.

Tamen en postaj jarcentoj la bardaj konkursoj okazadis malpli ofte kaj la kimra lingvo malfortiĝis kaj falis: en dekadencon. Tiu periodo de malprogreso daŭris ĝis la 18-a jarcento. Tiam en, la epoko de la franca revolucio, kiu jam per si mem stimulis per liberismaj kaj patriotaj sentoj la kimrajn intelektulojn, aperis fenomeno, kiu forte svingis la kimran lingvon supren denove Stranga kimra geniulo, Iolo Morganwg, nomanta sin posteulo de la druidoj (antikvaj paganaj pastroj), subite prezentis al la kimra mondo manuskriptojn enhavantajn ne sole ĝis tiam nekonatajn poemojn de Dafydd ap Gwilym kaj aliaj gloraj poetoj, sed ankaŭ priskribon pri la antikvaj ceremonioj, roboj, atributoj kaj devizoj de la bardofestoj. Tio faris sensacion en kimraj rondoj kaj kleraj kimroj kun entuziasmo komencis organizi bardokonkursojn laŭ la nove malkovritaj moroj. Komenciĝis tuta renesanco : la poeziaj konkursoj, kiuj tiam sin tenis tre modeste per malgrandaj kunsidoj en trinkejoj, komencis sin organizi pli grande, laŭ urboj, distriktoj, regionoj, ĝis fine tutlandaj konkursaroj, ne sole de poezio, sed ankaŭ de ĥorkantado, muziko, arto kaj literaturo. La lingvon oni enkondukis pli vaste en la” popollernejojn. Se ne estus okazinta tiu trovo de la Jolo-manuskriptoj estas tre versajne, ke hodiaŭ la kimra lingvo estus formortinta aŭ. vivanta maksimume en marasma, senespera stato. Mi ne diras ankoraŭ, ke la estonteco de la kimra lingvo estas sekura; efektive hodiaŭ ĝi devas batali ankoraŭ malfacilan batalon kontraŭ la invado kaj inundo de la potenca lingvo angla—sed tiuj manuskriptoj naskis por ĝi 150 jarojn da plua, pli vigla ekzisto.

Kaj nun sekvas sekreto, kiun ne konas eĉ multaj bonaj kimroj. Nome la Zolo-manuskriptoj estis falsaj. Tion oni “nur en la nuna jarcento plene konstatis. Ili estis tute falsaj—tiu ekscentra karaktero Iolo Morganwg estis simple elpensinta ilin. Sed ĉar geniulo li tamen estis—kaj ankaŭ alttalenta poeto—li falsis konvinke kaj trompis la mondon dum pli ol cent jaroj. Bonfide oni akceptis liajn ceremoniojn, vestojn, insignojn, formojn de celebro kaj soleno, kaj—sincere trompite—oni enspiris la sinceron en tiujn ĉarlatanaĵojn.Tio donas interesajn pripensojn. Falsa kaŭzo povas naski malfalsan efikon. Trompo povas doni aŭtentikajn fruktojn |

La kimraj artfestoj estas nun plej kerna fenomeno de la kimra kulturo. Ĉiujare okazas artofestoj ne nur landaj sed ankaŭ regionaj, urbaj ĝis eĉ kapelaj kaj lernejaj. La landaj daŭras ordinare kvar tagojn kaj havas tre grandajn programojn. La plej imponaj kunsidoj estas tiuj, kie oni juĝas la venkintojn en la bardokonkursoj. La ĉefbardo ricevas skulptitan lignan katedron, sur kiun oni solene inaŭguras lin. Li estas la gajninto de la konkurso laŭ la stiiktaj kimraj metrikoj. Dua bardo ricevas kronon pro eminenteco en la fremdaj kaj liberaj metrikoj. La konkurantoj prezentas sian verkon per pseŭdonimo kaj kiam oni elvokas ilin el la amaso, nur tiam ekkoniĝas ilia idento.

La Prezidanto, kiu gvidas la programojn, faras vivan kaj simpatian kontraston al la solenaj ceremonioj. Li kreas intiman interligon kun la ĉeestantaro, parolas familiare kaj ŝerce, kaj se momenta hoko elsaltas en la programo li plenigas la breĉon per spontana bonhumoro.

Krom la vivaj konkursoj troviĝas ankaŭ aliaj konkursoj prezentataj per ekspozicioj libere viziteblaj dum la kongreso. Estas ekspozicioj de arto, hejmaj manlaboroj, metilaboroj (eĉ ekzemple, muntado de fostoj por karbminado!) ĝis kudrado kaj fotografio. Tiuj ekspozicioj allogas multnombre ankaŭ la nekimran publikon.

Per tio mi finis la unuan kaj pli gravan parton de mia prelego. Ĝisnun mi parolis pri faktoj kaj ĉion kion mi diris, vi povas pli-malpli fidi. Sed nun mi intencas iom paroli pri temo en kiu mi estas ne pli kompetenta ol ĉiuajn el vi. De nun mi parolos jam tute konjekte kaj malkonfide. Tial mi petas vin rilati tre kritike al tio, kion mi nun diros, kaj en la fino mi deziras, ke vi diru sincere vian opinion pri ĝi.

Mia penso estas jena : ĉu ne estus bone okazigi artofestojn ankaŭ en Esperanto ? Se jes, tio certe, ĉu ne, devos esti ĉe la Universalaj Kongresoj, ĉar ni ne povas esperi, ke la - esperantistoj faros du eksterlandajn vojaĝojn en unu jaro. Ŝajnas al mi, ke tiuj artofestoj, kulturludoj aŭ kiel ajn oni nomus ilin—donus al niaj kongresoj ion tre valoran kaj utilan. Kaj ion eble tre necesan, ĉar mi opinias, ke estas nia devo ne sole kongresi mem, sed doni ion al la ĝenerala, neesperantista publiko. Niaj kongresoj ja estas por ni mem triumfaj manifestacioj pri la sukcesa funkciado de nia lingvo inter ĉiuj popoloj, sed kion el tio spertas aŭ konas la profana publiko? Ĝi nur vidas iom da parado per naciaj kostumoj, ĝi aŭdas pretere babiladon en iu lingvo—aŭ eble en diversaj lingvoj, ĝi ja ne scias—kaj jen ĉio. La seriozan, la valoran homon, tia spektakla parado ne multe impresas. Li daŭre restos ĉe sia nescio pri Esperanto aŭ ĉe sia antaŭjuĝa opinio, ke nia lingvo estas frenezaĵo de kuriozuloj, ia mekanika Ĵargono aŭ lingva kodo sen indo kaj vivo. Sed se li vidus, ke per Esperanto estas organizataj ekspozicioj de popolartaĵoj, konkursoj de pentro kaj desegno, kiujn li povas viziti, kaj kie la programoj estas en Esperanto kaj la deĵorantoj praktike parolas tiun lingvon—ĉu tio ne helpus malfermi liajn okulojn? Kaj eĉ tiuj, kiuj forsaltas de la rekta propagando volonte enirus tiajn ekspoziciojn, kie la propagando estas tute ne truda, sed efikas pli subtile kaj pli potence per la praktika, serva rolo de nia lingvo tie.

Kaj eble publikanoj interesiĝos pli por veni al la konkursoj de muziko, kanto, popoldanco. Kaj se tie ili aŭdus ankaŭ kelkajn konkursojn de poemoj kunigitajn en la sama programo, ili certe mirus konstatante, ke nia lingvo servas plej vive kaj bele ankaŭ por la literaturo.

La valoro de tiaj prezentadoj havas ankaŭ alian flankon. Ili povas havi gravan influon sur la esperantistojn mem. La literaturaj konkursoj donus fokuson por la talentoj de niaj verkistoj kaj poetoj kaj vekus ankaŭ la talentojn dormantajn ; kaj la partopreno en tiaj kunvenoj edukus la esperantistojn mem pri la literaturaj kvalitoj de la lingvo. La granda amaso de esperantistoj simple ne konas siajn kulturvalorojn. Efektive mi opinias, ke kvankam la esperantistaro estas popolo, ĝi tamen estas la plej nekulturita popolo de la tuta mondo ! Kulturon ĝi havas sed plejparte ne konas—ja eĉ la plej vulgaran kaj elementan formon de popola kulturo—la proverbojn kaj popolesprimojn—ĝi ne posedas, kvankam Zamenhof antaŭ kvardek jaroj liveris al ili riĉan minejon de tio en la Proverbaro Esperanta.

Plia eblo de tiaj kulturludoj, kiel ŝajnas al mi, estas ke ili pli inklinigus la magistraton kaj registaron en la kongresa Jando subvencii la kongreson, ĉar ni ja provizus ion ne sole por nia rondo, sed ankaŭ por la neesperantistaj landanaro kaj urbanaro.

Alia utilo de tiaj artokonkursoj estas tio, ke povos partopreni ankaŭ samideanoj, kiuj ne prosperas viziti la kongreson. Ili povas sendi siajn kontribuojn aŭ poŝte aŭ pere de kongresanoj.

Mi parolas nur pri avantaĝoj, ĉar la ideo min logas. Tre eble estas, ke mi rigardas la projekton tro de unu flanko kaj ne vidas la mankojn. Se jes, mi petas, ke vi korektu min.

Kaj nun, se vi permesas, ke mi finu per kimra aliteracio, mi diras jenon : se mia longa parolado ne sukcesis paralizi vian cerbon, mi petas vin paroluzi restantan tempon.

(La kunveno post diskuto decidis unuanime rekomendi al la U.E.A-Komitato la enkondukon de artkonkursoj kaj ekspozicioj en la Universalajn Kongresojn).