Verda stelo sur la brusto iom palas pro la rusto. Mi ne estas purigisto; estas mi esperantisto.
Kuŝas ie sub tegmento «Netuŝebla Fundamento». Tuŝu ĝin nur la Mefisto; estas mi esperantisto.
Polvkovrite sur bretaro putras mia SAT-vortaro. Tedas min la vorto-listo; estas mi esperantisto.
Gramatikon mi ne konas kaj gazeton ne abonas... Librojn legu la verkisto; estas mi esperantisto.
Mi parolas kun rapido: «Bonan tagon! Gis revido!» Gi sufiĉas por ekzisto; estas mi esperantisto.
Pionirojn mi kritikas, Ja gvidantojn dorne pikas kaj konspiras kun persisto; estas mi esperantisto.
Por la venko mi esperas, sed nenion mi oferas. Mi ne estas ja bankisto; estas mi esperantisto.
Se baraktas en la krizo la movado, organizo, helpas mi nur per rezisto; estas mi esperantisto.
Flugas per facila vento el la buŝo Nova Sento. Gi sufiĉas por sofisto; estas mi esperantisto.
Post la mort’ ĉe tombo mia staros «rondo familia», nekrologos jurnalisto: estis li esperantisto.