% Jane Eyre, II % Charlotte Bronte
JANE EYRE
eLIBRO
eLIBRO
Charlotte Brontë
Jane Eyre
Dua parto
I N K O
317
JANE EYRE
eLIBRO
Charlotte Brontë
JANE EYRE, II
El la angla tradukis H. J. Bulthuis
Lingve reviziita en 2001
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-123-2
SEPTEMBRO 2001
318
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXI.
Antaŭsentoj estas strangaĵoj! Same simpatioj kaj same
antaŭsignoj. Kune ili triope estas mistero, kies solvon la
homoj ankoraŭ ne trovis. Dum mia tuta vivo mi neniam povis
ridi pri antaŭsentoj; ĉar mi mem rimarkinde spertis ilin. Sim-
patioj ekzistas same; tion mi certe kredas (ekzemple inter
longe forestantaj, malproksime loĝantaj parencoj, kiuj jam de
longe fremdiĝis unu al la alia kaj malgraŭ tio havas simpati-
on, kiuj precize montras la saman originon, kie ili naskiĝis)
simpatioj, kies efikoj etendiĝas malproksimen trans niaj kom-
prensentoj. Kaj kiom ni scias, antaŭsignoj estas eble la sim-
patioj ekzistantaj inter la naturo kaj la homoj.
Kiam mi estis ankoraŭ apenaŭ sesjara knabino, mi aŭdis
iun vesperon, ke Bessie Leaven diras al Martha Abbot, ke ŝi
sonĝis pri infaneto, kaj ke tio estas certa antaŭsigno de mize-
ro kaj malfeliĉo por ni mem aŭ por la parencoj. Tiu inter-
parolo verŝajne ne estus fiksinta sin tiel forte en mia memo-
ro, se ne tuj poste okazus io, kio konservis ĝin tie por ĉiam.
La sekvantan tagon Bessie estis vokita al la mortlito de sia plej
juna fratino.
En la lasta tempo tiu interparolo kaj ĝia sekvinta okazin-
taĵo ofte vekiĝis en mia memoro. ĉar dum la lasta semajno
preskaŭ neniu nokto pasis, en kiu mi ne sonĝis pri infaneto.
Kelkfoje mi lulis ĝin sur miaj brakoj, aŭ mi balancis ĝin sur
miaj genuoj, ofte mi vidis ĝin ludi per floroj eksterdome en
319
JANE EYRE
eLIBRO
ĝardeno sur la herbejo, aŭ mi vidis ĝin serĉi multkolorajn
ŝtonetojn kaj silikojn en bruetanta rivereto. Iun nokton ĝi
estis ploranta infano, en alia ĝi ridis; jen ĝi flatpremiĝis al mi,
jen ĝi kun ektimo forkuris de mi. Kian ajn humoron la ape-
raĵo montris, kiajn ajn vizaĝtrajtojn ĝi havis — ĝi aperis al mi
en sep sekvaj noktoj, tuj kiam mi fermis la okulojn por dor-
mi.
Tiu ĉiama revenado de unu sola aperaĵo estis al mi tre mal-
agrabla — tiu stranga revenado de la sama bildo malkvietigis
min, kaj igis min nervema, kiam proksimiĝis la tempo de en-
litiĝo kaj kun ĝi la vizio. Estis la akompano de tiu infan-fanto-
mo, kiu vekis min en tiu luna nokto, kiam mi aŭdis la krion.
Kaj en la posttagmezo de la sekvanta tago venis al mi servis-
tino kun komisio, ke en la ĉambro de Fairfax estas iu, kiu
deziras paroli al mi.
Veninte malsupren, mi vidis viron, kiu atendis min; li
aspektis kiel ĉambra servisto de eminenta sinjoro; li estis
funebre vestita kaj la ĉapelo, kiun li havis en la mano, estis
krepe ĉirkaŭvolvita.
”Vi eble ne rememoros min, fraŭlino,” li diris, ekstarante
kiam mi eniris, ”sed mia nomo estas Leaven; kiam antaŭ ok
aŭ naŭ jaroj vi estis en Gateshead, mi estis veturigisto de sin-
jorino Reed; ankoraŭ nun mi estas en ŝia servo.”
”Ho, Robert, estas vi! Kiel vi fartas? Mi memoras vin an-
koraŭ tre bone. Vi ja rajdigis min ofte sur la bruna ĉevaleto
de fraŭlino Georgiana. Kaj kiel fartas Bessie? Vi ja estas edzi-
ĝinta kun Bessie?”
”Jes, fraŭlino. Mia edzino estas tre sana. Mi dankas pro la
interesiĝo; — antaŭ du monatoj ŝi donis al mi refoje infane-
320
JANE EYRE
eLIBRO
ton — ni havas nun tri — kaj la patrino kaj la infanoj fartas
bonege.”
”Kaj ĉu la familio en Gateshead ankaŭ estas sana, Robert?”
”Mi treege bedaŭras, fraŭlino, ke mi ne povas porti al vi pli
bonajn sciigojn pri ili, ĉar nuntempe ili fartas tre malbone —
ili troviĝas en granda malĝojo.”
”Mi esperas, ke neniu el ili mortis,” mi diris, montrante lian
nigran vestaĵaron. Li rigardis la krepon ĉirkaŭ la ĉapelo kaj
diris:
”Sinjoro John mortis en Londono antaŭ ok tagoj en sia
loĝejo.”
”Sinjoro John?”
”Jes, fraŭlino.”
”Kiel lia patrino eltenas tion?”
”Nu, sciu fraŭlino Eyre, tio ne estas ordinara malfeliĉo; lia
vivo estis tre sovaĝa. Dum la lastaj tri jaroj li faris vere stran-
gaĵojn — kaj lia morto estis terura.”
”Mi jam aŭdis de Bessie, ke li malbone kondutis.”
”Ke li malbone kondutis! Li ja ne povis pli malbone kon-
duti! Li ruinigis sian sanon, kaj siajn posedaĵojn li fordiboĉis
en societo de malvirtaj viroj kaj la plej malbonaj virinoj. Li
dronis en ŝuldoj kaj fine trafis — en la malliberejon. Dufoje lia
patrino eligis lin el ĝi, sed apenaŭ li estis libera, li tuj reiris al
siaj kunuloj kaj malvirtaĵoj. Lia kapo neniam estis forta, tion
vi scias, kaj la friponoj, inter kiuj li vivis, trompis lin kaj pri-
ŝtelis en neaŭdita maniero. Antaŭ tri semajnoj li venis en Ga-
teshead kaj postulis, ke la sinjorino cedu al li la tutan bienon.
ŝi rifuzis, ĉar pro lia diboĉado kaj ekstravagancoj ŝiaj pose-
daĵoj jam de longe malpligrandiĝis. Li do reiris Londonon kaj
321
JANE EYRE
eLIBRO
la lasta, kion ni aŭdis pri li, estis lia mortsciigo. Dio scias, kiel
li mortis! — La homoj diras, ke li sin mortigis.”
Mi silentis. Tio estis terura sciigo.
Robert Leaven parolis plie:
”Sinjorino estis jam longan tempon malsana; ŝi tre dikiĝis,
sed ne estas sufiĉe forta; kaj la perdo de mono kaj la timo
antaŭ la malriĉeco preskaŭ ruinigis ŝin. La mortsciigo pri sin-
joro John kaj la kaŭzo de lia morto venis tro subite: ĝi kaŭzis
apopleksion. Dum tri tagoj ŝi povis eligi neniun vorton, sed
pasintan mardon ŝi ŝajnis iom resaniĝi; estis kvazaŭ ŝi volas
ion diri, ĉar seninterrompe ŝi faris signojn al mia edzino kaj
murmuris nekompreneblajn vortojn. Nur hieraŭ matene Bes-
sie povis kompreni, ke ŝi elparolas vian nomon, kaj fine ŝi tre
klare komprenis, ke ŝi diras: Voku ĉi tien Jane — — voku Jane
Eyre, mi devas paroli kun ŝi.”
”Bessie tamen ne scias, ĉu ŝi deliris aŭ ĉu eble ŝi celas ion
alian; sed ŝi ankaŭ diris tion al fraŭlino Reed kaj al Georgiana
kaj konsilis al ili voki vin. Komence la junaj fraŭlinoj ne volis
konsenti pri tio; sed ilia patrino iĝis tiel malkvieta kaj tiel ofte
ŝi kriis: ”Jane! Jane! Jane!” ke fine ili konsentis. Hieraŭ mi for-
iris de Gateshead; kaj volonte mi kunprenus vin kun mi, se vi
povus esti preta morgaŭ.”
”Jes, Robert, mi estos preta. ŝajnas al mi, ke estas dezirin-
de, ke mi iru.”
”Tion mi ankaŭ opinias, fraŭlino; Bessie diris, ke vi tute ne
rifuzos. Sed vi devos peti forpermeson antaŭ ol iri, ĉu ne?”
”Certe, kaj mi petos ĝin tuj.” Mi kondukis lin en la ĉam-
bron de la servistaro, kaj rekomendinte lin al la zorgoj de la
edzino de John kaj al la afablaĵoj de John, mi iris serĉi sin-
joron Rochester.
322
JANE EYRE
eLIBRO
Li estis en neniu el la ĉambroj de la teretaĝo, li ne estis sur
la korto, nek en la staloj, nek en la parko. Mi demandis al sin-
jorino Fairfax, ĉu ŝi vidis lin; — jes, ŝi kredis, ke li estas en la
bilardĉambro ludante kun fraŭlino Ingram. Mi tuj rapidis en
la bilardejon. La interkunpuŝado de la bilardpilkoj kaj la mur-
murado de voĉoj penetris renkonte al mi. Sinjoro Rochester,
fraŭlino Ingram kaj la du fratinoj Eshton kaj ties admirantoj
— ĉiuj vigle okupis sin pri la ludado. Kelkaj minutoj estis ne-
cesaj por interrompi la ludadon de tia eminenta societo; miaj
aferoj estis tamen tiaj, ke ili ne suferis prokraston; mi tial
alproksimiĝis al mia sinjoro, kiu staris apud fraŭlino Ingram.
Kiam mi proksimiĝis, ŝi turnis sin kaj ĵetis al mi fieran
rigardon; ŝiaj okuloj ŝajnis demandi: ”Kion do deziras de vi
tiu ŝteliranta kreitaĵo?” Kaj kiam mi per mallaŭta voĉo diris:
”Sinjoro Rochester,” ŝi faris movon kvazaŭ ŝi sentus grandan
deziron ordoni al mi tuj malproksimiĝi. Ankoraŭ nun ŝia
apero kvazaŭ staras antaŭ mi — ŝi estis tiel gracia kaj karak-
teriza. ŝi portis matenkostumon el ĉielblua krepo, diafana
lazurkolora rubando kvazaŭ serpentumis tra ŝiaj harbukloj.
Kun viva intereso ŝi estis sekvinta la ludadon, kaj kolera fie-
reco ne povis malbeligi la fierajn trajtojn de ŝia ĉarma vizaĝo.
”ĉu tiu persono deziras ion de vi?” ŝi demandis turnante
sin al sinjoro Rochester. Li sin turnis por vidi, kiu estas tiu
”persono”. — Li faris strangan mienon — unu el siaj maloftaj,
dusencaj elmontradoj — forĵetis la bilard-bastonon kaj sekvis
min en la koridoron.
”Nu, Jane?” li demandis, apogante sin per la dorso al la
instrueja pordo, kiun li ĵus fermis.
”Sinjoro, mi venis por peti al vi forpermeson dusemajnan.”
”Pro kio? Kien vi iros?”
323
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi volas viziti malsanan sinjorinon, kiu vokigas min.”
”Kiun malsanan sinjorinon? Kie ŝi loĝas?”
”En Gateshead, en …shire.”
”En …shire? Tio estas cent mejlojn for de ĉi tie! Kio ŝi do
estas al vi, por ke vi faru tiel longan vojaĝon pro ŝi?”
”ŝia nomo estas Reed, sinjoro; sinjorino Reed.”
”Reed de Gateshead? Mi konis iun Reed de Gateshead, kiu
estis magistrato.”
”ŝi estas lia vidvino, sinjoro.”
”Kaj kiujn interrilatojn vi havas kun ŝi? Kiel vi konas ŝin?”
”Sinjoro Reed estis mia onklo, la frato de mia mortinta pa-
trino.”
”Pro la diablo! ĉu li estis? Kial vi jam longe ne diris tion al
mi? Vi ĉiam diris, ke vi ne havas parencojn.”
”Mi havas neniujn, kiuj volis koni min, sinjoro. — Sinjoro
Reed estas mortinta — kaj lia vidvino forpuŝis min de si.”
”Kial?”
”ĉar mi estis malriĉa kaj ŝarĝo por ŝi. ŝi persekutis min kaj
malamis.”
”Sed, kiom mi scias, Reed postlasis infanojn. Vi do havas
ankaŭ kuzinojn kaj kuzojn? Sinjoro George Lynn parolis
hieraŭ pri iu Reed de Gateshead, kiu, kiel li diris, estas unu el
la plej grandaj friponoj en Londono; kaj Ingram parolis pri iu
fraŭlino Georgiana Reed de la sama bieno, fama belulino, kiu
antaŭ kelkaj jaroj estis multe admirata en Londono.”
”John Reed ankaŭ mortis, sinjoro, li tute ruinigis sin kaj
duone ruinigis sian familion kaj supozeble li memmortiĝis. —
Tiu terura sciigo tiel multe trafis lian kompatindan patrinon,
ke ŝin atakis apopleksio.”
”Kaj kion vi povos fari por ŝi? Sensencaĵo, Jane! Neniam mi
324
JANE EYRE
eLIBRO
pensus pri tio fari centmejlan vojaĝon por vidi maljunan sin-
jorinon, kiu eble jam estos mortinta, kiam vi atingos ŝin.
Krom tio vi ja ĵus rakontis, ke ŝi forpuŝis vin de si.”
”Jes, sinjoro, sed tio okazis antaŭ longa tempo. Tiam la
interrilatoj estis tute aliaj. Neniam mi sentus ripozon, se mi
nun malatentus, ŝian deziron.”
”Kiom longe vi forrestos?”
”Kiom eble plej mallonge, sinjoro.”
”Promesu al mi forresti nur unu semajnon —”
”Tion mi anticipe ne povas promesi; se mi tion farus, mi
eble devus rompi la promeson.”
”Sed ĉiuokaze vi revenos; en neniu cirkonstanco decidu
por ĉiam loĝi ĉe ŝi.”
”Ho ne! Mi revenos, kiam ĉio fariĝis denove bona.”
”Kaj kiu akompanos vin? Vi ja ne povas tute sola vojaĝi
cent mejlojn.”
”Ne, sinjoro; ŝi sendis al mi sian veturigiston.”
”Fidindan personon?”
”Jes, sinjoro, li servis jam dek jarojn tiun familion.”
Sinjoro Rochester pripensis.
”Kiam vi intencas forvojaĝi?”
”Morgaŭ, jam tre frue, sinjoro.”
”Bone. Sed vi bezonos monon; vi ne povos vojaĝi sen mo-
no kaj mi kredas, ke vi havas nur malmulte. Mi ne pagis al vi
ankoraŭ vian salajron. Kiom vi posedas ankoraŭ, Jane?” li
diris ridetante.
Mi aperigis mian monujon; ĝi estis preskaŭ malplena.
”Kvin ŝilingojn, sinjoro.”
Li prenis la monujon, ŝutis ĝian tutan enhavon sur sian
325
JANE EYRE
eLIBRO
manon kaj ridis, kvazaŭ tiu sumeto kaŭzis al li plezuron. Tuj
poste li eltiris sian monujon:
”Jen,” li diris, oferante al mi monbileton kvindekfuntan, kaj
li ŝuldis al mi nur dekkvin funtojn. Mi diris, ke mi ne povas
ŝanĝi ĝin.
”Vi ja ne bezonas ŝanĝi ĝin, tion vi scias. ¯i estas via salaj-
ro!”
Mi rifuzis akcepti pli multe ol mi rajtis. Li sulkigis la frun-
ton. Fine li diris kvazaŭ subite lin trafis penso:
”Jes, jes, vi tute pravas! Estas pli bone ne tuj doni al vi ĉion.
Posedante kvindek funtojn, vi povus decidi forresti tri mona-
tojn. Jen dek funtoj; ĉu tio sufiĉos?”
”Jes, sinjoro. Sed vi ŝuldos al mi ankoraŭ kvin.”
”Post via reveno vi ricevos ilin; mi restos via bankiero por
kvar dek funtoj.”
”Sinjoro Rochester, volonte mi parolus kun vi pri alia afe-
ro, se vi havos la tempon.”
”Alia afero? Mi estas scivola aŭdi ĝin.”
”Vi kvazaŭ sciigis al mi, ke post mallonga tempo vi edzi-
ĝos.”
”Jes, kio poste?”
”En tiu okazo estos necese, ke Adèle iru lernejon: mi estas
certa pri tio, ke vi komprenos tiun neceson.”
”Por forigi ŝin de la vojo de mia fianĉino, ĉu ne? ĉar alie ŝi
malatentos kaj ignoros ŝin? Tiu konsilo estas sendube tre
saĝa. Jes, jes, Adèle vizitu lernejon; kaj vi sekve sen ĉirkaŭvojo
devos iri — al la diablo?”
”Mi esperas, ke ne, sinjoro; sed iel mi devos serĉi alian
funkcion.”
”Tio ne urĝas!” li kriis akravoĉe dum distordiĝis liaj vizaĝ-
326
JANE EYRE
eLIBRO
trajtoj, kiuj esprimis ion komikan kaj samtempe ion tragikan.
Poste li rigardis min kelkajn minutojn.
”Supozeble la maljuna sinjorino Reed kaj ŝiaj filinoj klopo-
dos havigi al vi funkcion, ĉu ne?”
”Ne sinjoro. Miaj interrilatoj kun miaj parencoj ne estas
tiaj, ke mi havos la rajton ricevi de ili favorojn. Sed mi anon-
cos en la ĵurnaloj.”
”Vi supreniros la piramidojn de Egiptujo!” li grumblis.
”Sed anoncu do je via propra danĝero! Mi vere deziris, ke mi
donus al vi nur unu funton, anstataŭ dek. Redonu al mi naŭ
funtojn, Jane; mi bezonas ilin.”
”Bezonu ilin, sinjoro,” mi respondis dum mi metis la
manojn kun la monujo malantaŭ min. ”Sub neniu cirkon-
stanco mi povos forvojaĝi sen tiu mono.”
”Malgranda avarulino!” li diris, ”vi vere rifuzas al mi tiun
monpeton! Donu al mi kvin funtojn, Jane.”
”Eĉ ne kvin ŝilingojn, eĉ ne kvin pencojn.”
”Montru al mi ankoraŭfoje la monon.”
”Ne sinjoro, vi ne estas fidinda.”
”Jane!”
”Sinjoro?”
”Promesu al mi unu aferon.”
”Mi promesos al vi ĉion, sinjoro, kion mi povus plenumi.”
”Ne anoncu: sed konfidu al mi la taskon serĉi funkcion por
vi. Mi sufiĉe frue trovos ĝin.”
”Tion mi volonte promesos, sinjoro, kondiĉe ke vi viaflan-
ke promesos al mi zorgi pri tio, ke mi kaj Adèle estos feliĉe
eksterdome, antaŭ ol via juna edzino ĝin eniros.”
”Tre bone, tre bone! Interkonsentite! Vi do forvojaĝos
morgaŭ?”
327
JANE EYRE
eLIBRO
”Jes, sinjoro, jam tre frue.”
”ĉu vi subeniros hodiaŭ posttagmeze en la salonon?”
”Ne, sinjoro. Mi devos pretigi miajn vojaĝaferojn.”
”Tial ni jam nun devos adiaŭi unu la alian por mallonga
tempo?”
”Tion mi supozas, sinjoro.”
”Kaj kiel kondutas homoj, kiuj adiaŭas sin reciproke, Jane?
Instruu min pri tio, ĉar mi ne bone komprenas tion.”
”Ili diras: Adiaŭ, aŭ iun alian vorton, se ili preferas ĝin.”
”Diru ĝin do.”
”Fartu bone dum tiu tempo, sinjoro Rochester.”
”Kaj kion mi devas diri?”
”Tion saman, se vi volas, sinjoro.”
”Fartu bone dum tiu tempo, fraŭlino Eyre! Kaj tio estas
ĉio?”
”Jes.”
”Laŭ mia opinio tio sonas seke kaj malamike kaj malvarme
kaj senkore. Mi dezirus ion alian: malgrandan aldonon al tiu
ceremonio. Ekzemple doni al si reciproke la manon —; sed
ne, — ankaŭ tio ne kontentigus min. Vi do volas nenion alian
krom diri al mi adiaŭ, Jane?”
”Tio sufiĉas, sinjoro; unu sola vorto enhavas ofte pli mul-
tan korecon ol multaj aliaj!”
”Eble! Sed ĝi tamen sonos sensignife kaj malvarme, tiu —
adiaŭ!”
”Kiom longe li restos ankoraŭ tie staranta kun la dorso
apogita al la pordo?” mi demandis min, ”mi volonte komen-
cus la pakadon.”
La maten-sonorilo eksonoris kaj subite, dirante plu nenion
li forpafiĝis tra la pordo. Tiun tagon mi lin ne revidis kaj la
328
JANE EYRE
eLIBRO
sekvantan matenon mi jam longe estis survoje, antaŭ ol iu en
la domo ellitiĝis.
En posttagmezo la unuan de majo mi atingis la parkon de
Gateshead. Estis je la kvina horo. Antaŭ ol eniri la sinjoran
domon, mi eniris la dometon de Leaven apud la parko. ¯i
estis eksterordinare pura kaj beleta. Antaŭ la arkitekturaj
belaj fenestroj pendis malgrandaj blankaj kurtenoj; la plan-
ko estis senmakula; la fajrujo kaj la fajroprenilo estis brile
poluritaj kaj gaje la fajro flamis. Bessie sidis apud la fajrujo kaj
suĉigis sian nove naskiton kaj Robert ludis kviete kun sia fra-
tineto en angulo de la ĉarma ĉambro.
”Dio vin benu! — mi ja sciis, ke vi venos!” kriis sinjorino
Leaven dum mi eniris.
”Jes, Bessie,” mi diris post kiam mi ĉirkaŭbrakis ŝin, ”kaj
espereble mi ne venas tro malfrue! Kie nun fartas sinjorino
Reed? — ĉu ŝi vivas ankoraŭ?”
”Jes, ŝi vivas ankoraŭ; kaj parte rericevis sian konscion. La
doktoro diras, ke tiu stato povas daŭri ankoraŭ unu aŭ du
semajnojn; sed resaniĝon ni ne povas atendi.”
”ĉu ŝi antaŭ nelonge denove vokis min?”
”Hodiaŭ matene ŝi parolis pri vi kaj deziris, ke vi venu. Sed
nun ŝi dormas. Almenaŭ ŝi dormis, kiam mi antaŭ dek
minutoj estis en ŝia domo. En la lastaj tagoj ŝi preskaŭ senin-
terrompe la tutan posttagmezon kuŝas en speco de letargio
kaj nur rekonekscias je la sesa aŭ sepa horo. ĉu vi volas ripozi
ĉi tie unu horon, fraŭlino? Mi poste iros kun vi al ŝi.”
Robert eniris, kaj Bessie kuŝigis la dormantan infanon en
la lulilon por salute renkonti lin.
Poste ŝi insistis pri tio, ke mi demetu mian ĉapelon kaj trin-
ku tason da teo; ĉar mi aspektas tiel laca kaj pala, ŝi diris. Mi
329
JANE EYRE
eLIBRO
estis ĝoja kaj danke akceptis ŝian inviton. Same nekontraŭsta-
reble kiel mi lasis min senvestigi de ŝi, kiam mi estis ankoraŭ
infano, mi ankaŭ nun konsentis, ke ŝi forprenu de mi miajn
vojaĝ-vestaĵojn.
Kiel denove vidiĝis la iama tempo en mia rememoro, kiam
mi rigardis ŝiajn agemajn multmovecojn! ŝi metis la plej
bonan porcelanan teservicon sur la tablon, tranĉis la buter-
panojn, rostis kuketon kaj donis jen al la malgranda Robert
jen al la malgranda Jane frapeton aŭ puŝegon — ĝuste kiel ŝi
donis ilin al mi en la pasintaj tagoj. Bessie estis konservinta
ne nur sian vivan karakteron, sed ankaŭ la rapidecon de siaj
piedoj kaj sian plaĉan vizaĝon.
Kiam la teo estis preta, mi estis sidiĝonta ĉetable, sed per
sia kutima ordona voĉtono ŝi diris al mi, ke mi restu kviete
sidanta. ŝi daŭrigis: ”Mi volas servi al vi dum vi sidas apud la
fajrujo”; poste ŝi metis antaŭ min etan, rondan tablon kun
taso kaj telero plena de rostitaj buterpanoj; same kiel ŝi pri-
zorgis min en pasintaj jaroj, per iel sekrete akirita frandaĵo,
kiam mi sidis en mia infanseĝo. Ridetante mi obeis, kiel en
pasintaj tagoj.
ŝi volis scii, ĉu mi estas feliĉa en Thornfield Hall, kaj mi
rakontu al ŝi, kia estas tie la dommastrino. Kiam mi diris, ke
Thornfield havas nur dommastron, ŝi volis scii, ĉu li estas
aminda kaj bona kaj ĉu mi ŝatas lin. Mi rakontis al ŝi, ke reale
li estas malbela viro, sed entute ĝentlemano, ke li agas al mi
tre bone kaj ke mi sentas min tie feliĉa. Plue mi priskribis al
ŝi la ĝojan societon, nun troviĝantan en Thornfield Hall, kaj
Bessie aŭskultis tiun detalon kun granda atento, ĉar ĉio tio tre
interesis ŝin.
Dum tiuj interparoloj unu horo rapidege pasis. Bessie
330
JANE EYRE
eLIBRO
reportis al mi miajn ĉapelon kaj ŝalojn kaj kondukate de ŝi, mi
eliris la dometon por direkti min al la sinjora loĝejo. Ankaŭ
akompanate de ŝi mi antaŭ ĉirkaŭ naŭ jaroj laŭiris la pied-
vojon, kiun mi nun laŭiris. En malluma, nebula, sovaĝa ma-
teno de januaro mi estis forlasinta la malamikan loĝejon kaj
tion mi faris kun senespero kaj ĉagrenplena koro — kun sen-
toj de ekzilito kaj malbenito — por serĉi malvarman havenon
en Lowood: en tiu malproksima kaj por mi nekonata restad-
ejo. La sama malamika domo jen denove leviĝis antaŭ mi.
Ankoraŭ ĉiam miaj perspektivoj estis dubaj, ankoraŭ ĉiam
mia koro doloris al mi kaj ankoraŭ mi estis la soleca vagan-
tino sur ĉi tiu tero; sed mi fidis min mem kaj mian propran
forton; la timon antaŭ la subpremado mi ne sentis plu. La
profundaj vundoj, kiujn en la tagoj de mia infaneco oni estis
kaŭzinta al mi, estis nun resaniĝintaj; la flamo de mia venĝo-
sentoj estingiĝis.
”Unue vi devos iri en la matenmanĝejon; la junaj fraŭlinoj
eble estos tie.”
Post momento ni estis en tiu ĉambro.
ĉiuj mebloj staris ankoraŭ sur la sama loko, kiel tiun ma-
tenon, kiam la unuan fojon mi tie estis prezentita al sinjoro
Brocklehurst; la tapiŝo, sur kiu mi tiam staris, kuŝis ankoraŭ
antaŭ la fajrejo. Kiam miaj rigardoj ŝvebis laŭlonge de la lib-
roŝranko kun ĝia enhavo, estis al mi, kvazaŭ tiuj du verkoj de
Bewick: ”La birdoj de Anglujo”, staras ankoraŭ sur sia malno-
va loko sur la tria breto, kaj ”La vojaĝoj de Guliver” kaj ”Mil
kaj unu noktoj” staris super ili kiel antaŭe. La senvivaj objek-
toj restis tute sen ŝanĝo, sed la homoj estis ĝis nerekoneblo
aliiĝintaj.
Mi vidis antaŭ mi du junajn personojn; unu estis tre alta,
331
JANE EYRE
eLIBRO
eble tiel alta kiel fraŭlino Ingram, tre maldika kun pala vizaĝo
kaj akraj trajtoj, ion asketan karakterizis ŝia rigardo, kion
montris ankoraŭ pli multe la eksterordinare simpla nigra lana
vesto kun glata robo, blanka tola kolumo, rekte el la frunto
kombitaj haroj kaj mona˛ina ornamaĵo, konsistanta el ebo-
na perlaro kun pendanta granda krucifikso. Sen iu dubo, ŝi
nepre estis Eliza, kvankam la longforma, pala vizaĝo malmul-
te similis tiun de la iama Eliza.
Kaj same sen dubo tiu alia nepre estis Georgiana, sed ne
tiu, kiun mi povis memori, tiu gracilonga, blonda dekunujara
knabino.
ĉi tiu estis plenkreska fraŭlino en sia plena florado, blan-
ka kaj delikata kiel vakso, kun regulaj vizaĝtrajtoj, bluaj oku-
loj kaj buklaj flavaj haroj. Ankaŭ ŝi portis nigran veston; la
formo de tiu vesto tamen estis tiel diversa de tiu de ŝia frati-
no — tiel pli laŭmoda kaj gracia — ke ĝi aspektis same moder-
na kiel la alia aspektis puritana.
Ambaŭ fratinoj havis unu vizaĝtrajton simila al tiu de la
patrino, sed nur unu solan. La maldika, pala pli aĝa filino
havis la elstarantajn okulojn, — la floranta, bela, malpli aĝa
havis ŝian mentonon kaj ŝiajn makzelojn, — eble la linioj estis
iom pli molaj, tamen ili akrigis la alie tiel petorŝercan, ĉarman
vizaĝon.
Kiam mi iris al la du fratinoj, ili leviĝis por diri al mi bon-
venon, kaj ambaŭ alparolis min kiel fraŭlinon Eyre. La salu-
to de Eliza estis elparolata en mallonga, abrupta maniero, kaj
dume ŝia vizaĝo eĉ ne montris rideton. Post la reciproka salu-
to ŝi residiĝis, direktis siajn rigardojn sur la fajrejon kaj ŝajnis
ne plu rimarki mian ĉeeston. Georgiana kontraŭe aldonis al
sia: ”Kiel vi fartas?” kelkajn pluajn ĉiutagajn rimarkojn pri
332
JANE EYRE
eLIBRO
mia vojaĝo, pri la vetero kaj tiel plu. ŝi parolis kun malrapi-
da, tirtona kartava voĉo kaj dume per siaj rigardoj oblikve
observis min de la kapo ĝis la piedoj; jen ŝi kvazaŭ ekzame-
nis la faldojn de mia bruna merinosa peltmantelo, jen ŝiaj
okuloj ripozis sur mia tre simpla vojaĝĉapelo. Junaj fraŭlinoj
en rimarkinda maniero kutimas sciigi al iu alia, ke ili rigardas
tiun kiel stultulon, ne uzante por tio unu solan vorton. Io fiera
en la rigardo, io malvarma en la eksteraĵo, io indiferenta en
la voĉtono, sufiĉe klare esprimas ŝiajn opiniojn rilate al tio,
kaj ili ne bezonas specialajn malĝentilajn vortojn aŭ agadojn
por kompromiti sin mem.
Mokrideto, ĉu kaŝita ĉu malkaŝita ne plu faris sur min la
impreson, kiun alie ĝi kutimis fari. Tiel sidante tie inter miaj
kuzinoj, mi estis mirigita pri la indiferenteco, kiun al mi kaŭ-
zis la kompleta malatento de unu kaj la duone sarkasma ĝen-
tileco de la alia. Eliza ne estis kapabla humiligi min, Geor-
giana ne povis ĝeni mian trankvilecon.
Mi vere havis aliajn aferojn por pripensi. Dum la lastaj mo-
natoj min regis sentoj, kiuj estis tiom pli potencaj ol kiuj ajn
kapablaj veki ilin —, tial la mienoj de ĉi tiuj du fraŭlinoj ne
povis ĝojigi nek malĝojigi min.
”Kiel nun fartas sinjorino Reed?” mi baldaŭ demandis,
kviete rigardante Georgianan en la vizaĝon; ĉi tiu ŝajnis esti
devigata bridi tiun rektan demandon kiel tute nepermesitan
liberecon.
”Sinjorino Reed? Ho! vi celas mian patrinon! ŝi fartas tre
malbone. Mi kredas, ke vi ne povos vidi ŝin hodiaŭ vespere.”
”Mi estus al vi tre danka, se vi bonvolus supreniri al ŝi por
sciigi, ke mi alvenis.”
333
JANE EYRE
eLIBRO
Georgiana videble ektimis kaj larĝe, sovaĝe malfermis siajn
bluajn okulojn.
”Mi scias, ke ŝi nepre deziras vidi min,” mi parolis plue,
”kaj mi ne volonte pli prokrastus la plenumon de tiu deziro
ol estas absolute necese.”
”Patrino ne volas esti ĝenata vespere,” rimarkis Eliza. Bal-
daŭ poste mi leviĝis, kviete neinvitite demetis mian ĉapelon
kaj miajn gantojn kaj diris, ke mi volas iri al Bessie — kiu
supozeble estas en la kuirejo — por peti ŝin informiĝi, ĉu sin-
jorino Reed dezirus vidi min ankoraŭ tiun vesperon. Mi iris,
kaj trovinte Bessie kaj sendinte ŝin kun mia komisio, mi
daŭrigis miajn aranĝojn.
¯is tiu tempo mi ĉiam kutimis retiri min post ĉiu arogan-
taĵo; se antaŭ unu jaro oni estus ricevinta min kiel hodiaŭ en
Gateshead, mi jam estus elirinta el domo; sed nun mi subite
vidis, ke tio estus tre malsaĝa ago. Mi estis farinta pli ol cent-
mejlan vojaĝon por vidi mian onklinon kaj devis resti ĝis ŝi
resaniĝis aŭ — estis mortinta. Mi ne atentis la fierecon kaj la
malsaĝecon de ŝiaj filinoj — kaj sentis min antaŭ ili tute sen-
dependa.
Mi tial direktis min al la mastrumistino, postulis de ŝi, ke
ŝi montru al mi ĉambron kaj diris, ke verŝajne mi restos kiel
gastino en la domo, portigis mian kofron en mian ĉambron
kaj poste supreniris.
Sur la ŝtuparo min renkontis Bessie.
”Mastrino estas vekiĝinta,” ŝi diris. ”Mi rakontis al ŝi, ke vi
alvenis; venu kaj ni vidos, ĉu ŝi rekonos vin.”
Mi ne bezonis kondukiston al la bone konata ĉambro. Kiel
ofte en pasintaj tagoj mi estis tien vokita por ricevi riproĉon
aŭ punon. Mi antaŭiris Bessie kaj singarde kaj senbrue mal-
334
JANE EYRE
eLIBRO
fermis la pordon. La lampon sur la tablo kovris ŝirmilo. La
vasta lito kun la sukcenkoloraj kurtenoj staris tie kiel en
pasintaj jaroj. Jen staris ankaŭ la tualeta tablo, la brakseĝo kaj
la piedbenketo, sur kiu mi pli ol centfoje estis kondamnita
genui. Kiel ofte mi devis tie peti pardonon pro pekoj, kiujn mi
ne faris. Mi rigardis en certan angulon kaj atendis jam vidi tie
la konturojn de iam tiel timita vergo, kiu kutimis spione
observi min kaj atendi la okazon elsalti kiel malica koboldo
por salteti sur miaj dorso aŭ brakoj.
Mi proksimiĝis al la lito; mi flankentiris la kurtenojn kaj
kliniĝis super la alte amasiĝintaj kusenoj.
Tre bone mi memoris la vizaĝon de sinjorino Reed kaj
diligente serĉis la konatajn trajtojn. Estas vere feliĉe, ke la
ĉion-kvietiganta tempo ankaŭ sufokas la venĝdeziron kaj pli-
mildigas la inspirojn de kolero kaj abomeno: de ĉi tiu virino
mi estis foririnta kun amara koro kaj malamo, nun mi reiris
al ŝi kun neniu alia sento ol speco de kompato pro ŝiaj gran-
daj suferoj, kaj interna deziro pardoni ĉiun malbonon kaj por
forgesi — por reamikiĝi kaj premi ŝian manon kiel amikino.
La konata vizaĝo estis tie: malhela, severa, senkompata kiel
ĉiam antaŭe — tiuj karakterizaj okuloj, kies rigardon nenio
kapablis moligi — tiuj okuloj, kiuj antaŭe fulme sendis al mi
nur malamon kaj koleron kaj minacojn! Kiel vekiĝis la memo-
ro al la angoro kaj al la mizero de mia juneco, kiam mi revi-
dis tiujn akrajn vizaĝtrajtojn! Tamen mi kliniĝis super ŝi kaj
kisis ŝin.
ŝi suprenrigardis al mi.
”ĉu estas Jane Eyre?” ŝi demandis.
”Jes, onklino Reed. Kiel vi nun sentas vin, kara onklino?”
Iam mi ĵuris, ke neniam plu mi nomos ŝin onklino. Sed
335
JANE EYRE
eLIBRO
rompon de tiu ĵuro mi ne rigardis kiel pekon en tiu momen-
to. Miaj fingroj ĉirkaŭprenis la manon, kiu kuŝis sur la lito-
kovrilo: se ŝi estus preminta mian, mi sentus varman kaj
koran ĝojon. Sed nesentemaj karakteroj ne facile moliĝas, kaj
naturaj antipatioj ne estas baldaŭ neniigeblaj. Sinjorino Reed
fortiris sian manon kaj kiam ŝi deturnis de mi sian vizaĝon,
ŝi faris la rimarkon, ke la vespero estas tre varma. Kaj refoje
ŝi rigardis min, tiel frostige malvarme, ke tuj mi sentis kiel ŝiaj
opinioj rilate al mi ne ŝanĝiĝis kaj restos neŝanĝeblaj. ŝiaj
ŝtoniĝintaj okuloj, kiuj neniam malsekiĝis de larmoj kaj
neniam ardis pro koreco, klare montris al mi, ke ŝi firme deci-
dis rigardi min ĝis sia lasta elspiro kiel malbonan estaĵon; ĉar
kredi min bona ne kaŭzus al ŝi plezuron — tio kontraŭe kaŭ-
zus al ŝi humiligon.
Mi sentis doloron, poste min ekregis kolereto kaj fine mi
decidis venki ŝin — estiĝi ŝia mastrino malgraŭ ŝia malmola
karaktero kaj malgraŭ ŝia forta volo. Larmoj venis al mi en la
okulojn, kiel en la tagoj de mia infaneco — sed mi repremis
ilin al sia fonto. Poste mi metis seĝon ĉe la kapa parto de la
lito. Mi sidiĝis kaj kliniĝis super la kuseno.
”Vi vokigis min,” mi diris, ”kaj nun mi estas ĉi tie; kaj mi
intencas resti ĉi tie, ĝis mi vidis, ke via sanstato pliboniĝis.”
”Ho, kompreneble! ĉu vi parolis kun miaj filinoj?”
”Jes.”
”Nun diru al ili, ke mia deziro estas restigi vin ĉi tie, ĝis mi
povos paroli kun vi pri kelkaj aferoj kuŝantaj sur mia animo.
Hodiaŭ vespere estas tro malfrue por fari tion, kaj estos al mi
tro malfacile bone memori kaj pripensi ĉion tion. Sed ion mi
deziras tuj diri — kio do ĝi estas? — —”
ŝia vaganta rigardo kaj la aliiĝinta voĉo klare montris al mi,
336
JANE EYRE
eLIBRO
kiel multe la neniigo de ĉi tiu, antaŭe tiel fortika korpo, jam
progresis. Malkviete ŝi moviĝis tien kaj reen dum ŝiaj fingroj
tiretis la litkovrilon. Mia brako, kuŝanta sur la kapkuseno,
klopodis kvietigi ŝin. Tuj ŝi koleretiĝis.
”Forigu de mi la manon!” ŝi diris, ”ne ĉagrenetu min tiel
tenante la litkovrilon! ĉu vere vi estas Jane Eyre?”
”Mi estas Jane Eyre.”
”Kun tiu infano mi havis pli multan penon kaj pli grandan
ĉagrenon ol povus kredi kiu ajn. Estis terure ŝovi sur min tian
ŝarĝon! Kaj kiom da ĉagreno ŝi kaŭzis al mi ĉiutage kaj ĉiu-
hore pro sia nekomprenebla karaktero, pro siaj ekboloj de
kolero kaj siaj nenaturaj, seninterrompaj spionadoj kaj sub-
aŭskultoj rilate al ĉio, kion ni faris! Mi povas certigi, ke iun
tagon ŝi parolis al mi kiel frenezulino — kiel vera diablo —
neniu infano iam aspektis aŭ parolis kiel ŝi! Neniu infano! Mi
tiel ĝojis, kiam fine mi seniĝis de ŝi. Kion do oni faris el ŝi en
Lowood? Tie la febro eksplodis kaj multaj, multaj lernejanoj
mortis. Sed ŝi — ŝi ne mortis. Malgraŭ tio mi diris, ke ŝi estas
mortinta! Ho kiel arde mi nun deziras, ke vere ŝi mortus!”
”Stranga deziro, sinjorino Reed! Kial do vi tiel ŝin mala-
mas?”
”ĉiam mi malamis ŝian patrinon, ĉar ŝi estis la sola frati-
no de mia edzo kaj li amis ŝin kun grandega amo. Li kon-
traŭstaris, ke la familio forrifuzu ŝin, kiam ŝi faris tian abome-
nan mezaliancon. Kaj kiam venis la sciigo pri ŝia morto, li
ploris kiel malsaĝulo. Li nepre volis, ke la infano estu trans-
portata al li, kvankam mi petegis lin, ke li enpensionigu ĝin
kaj pagu por la edukado. Mi jam ŝin malamis, kiam miaj oku-
loj ŝin vidis por la unua fojo — ŝi estis malsaneta, plorema,
mizera infano! Tutajn noktojn ŝi kutimis kuŝi en sia lulilo
337
JANE EYRE
eLIBRO
daŭre plorante — ŝi ne ploris kore kaj forte kiel aliaj infanoj
— ne, ŝi ĝemadis kaj bleketis. Reed ŝin kompatis. Li ofte kare-
sis kaj kvietigis ŝin, kvazaŭ propran infanon, li eĉ sin okupis
pri ŝi pli multe ol pri siaj propraj, kiam tiuj estis samaĝaj.
Ankaŭ li klopodis, ke miaj infanoj kondutu amike al la mal-
granda almozulino; sed ili ne povis ami ŝin kaj li koleretiĝis,
kiam ili montris siajn malestimon kaj malŝaton. En sia lasta
malsano li konstante portigis ŝin al sia lito kaj horon antaŭ sia
morto li igis min ĵuri sanktan ĵuron, ke mi ĉiam vartos kaj
restigos ĉe mi la kreitaĵon. Prefere mi estus preninta sur min
la vartadon de infano el la malriĉulejo: sed Reed estis tiel mal-
forta laŭ karaktero. John tute ne estas simila al sia patro — kaj
pro tio mi ĝojas: John estas simila al mi kaj al miaj fratoj — li
estas vera Gibson. Ho, mi dezirus, ke li ne plu turmentu min
per petoj pri mono! Mi posedas plu nenion por doni al li: ni
malriĉiĝas! Mi devis eksigi la duonon de la servistoj kaj devos
fermi parton de la domo aŭ tute ludoni ĝin. Sed mi ne povas
decidi fari tion — kaj tamen, kiel do ni vivos plu? Du trionoj
de miaj enspezoj estas bezonataj por pagi la procenteg-ŝul-
dojn. John terure hazardludas kaj konstante malgajnas, la
kompatindulo! Li estas ĉirkaŭata de nuraj sentaŭguloj kaj ŝte-
listoj. John tute ruiniĝas — li aspektas terurige — mi hontas,
vidante lin.”
Nun ŝin ekregis terura ekscitiĝo.
”Mi kredas, ke estas pli bone foriri de ŝi nun,” mi diris al
Bessie, kiu staris ĉe la alia flanko de la lito.
”Eble tio estas pli bona, fraŭlino; sed en la vespero ŝi ofte
tiel parolas — matene ŝi ofte estas multe pli kvieta.”
Mi leviĝis.
”Restu! ” kriis sinjorino Reed. ”Mi havas ankoraŭ ion alian
338
JANE EYRE
eLIBRO
por diri. Li minacas min — senĉese minacas, ke li mortigos
sin. Kaj kelkfoje mi sonĝas. ke mi vidas lin kun granda vun-
do en la kolo aŭ kun sangmakulita, terurita, malpura vizaĝo.
Strangaj aferoj al mi okazas kaj mi estas en granda mizero.
Sed kio estas farota? Kie mi prenos la monon?”
Bessie klopodis decidigi ŝin, ke ŝi prenu retrankviligan me-
dikamenton; kaj post multaj klopodoj ŝi sukcesis. Tuj poste
sinjorino fariĝis pli kvieta kaj dronis en duondormo. Mi lasis
ŝin sola.
Pasis pli ol dek tagoj antaŭ ol ŝi donis al mi denove la oka-
zon paroli kun ŝi. Daŭre ŝin atakis deliro aŭ la etargio kaj la
doktoro malpermesis ĉion, kio povus dolori ŝin. Intertempe
mi interrilatis kiel eble plej bone kun Eliza kaj Georgiana.
Komence ili vere estis tre indiferentaj al mi. Eliza konstante
sidis kaj kudris, skribis aŭ legis, tute ne parolante al mi nek
al sia fratino. Georgiana dum horoj parolis sensencaĵon al sia
kanarieto, tute ne atentante min. Sed mi estis decidinta zor-
gi pri distriĝo kaj amuzaĵoj, tial mi estis kunportinta mian
pentraĵ-ilaron kaj ne enuis.
Kun multaj penikoj kaj kelkaj folioj da papero mi sidiĝis
apud fenestro kaj pentris fantazi-vinjetojn, kiuj prezentis
ĉiajn scenojn: mi pentris vidaĵon de la maro inter du ŝtone-
goj; leviĝantan lunon kaj ŝipon pasantan la ruĝ-helan diskon;
grupon da kanoj kaj akvoliliojn, super kiuj sin levis la kapo de
lotuso kun sur ĝi sidanta najado; elfon, kiu sub girlando de
sovaĝaj rozoj elrigardas el nesto de akcentoro.
Iun matenon mi komencis skizi vizaĝon, sed ne sciis kian.
Mi prenis molan, nigran penikon, igis ĝin pinta kaj komen-
cis diligente labori. Baldaŭ sur la papero staris larĝa, elstaran-
ta frunto, la linioj de la vizaĝo estis akraj kaj angulformaj. La
339
JANE EYRE
eLIBRO
konturoj faris al mi plezuron kaj miaj fingroj vigle moviĝis
por aldoni la ceterajn trajtojn. Akre konturiĝantaj, horizon-
talaj brovoj devis esti metataj sub tiu frunto; poste sekvis bel-
forma nazo kun rekta dorso kaj larĝaj nazaloj, kaj granda sed
moviĝebla buŝo; dika mentono kun sulko en la mezo; poste
mi desegnis nigrajn vangharojn kaj nigrajn kapharojn. Kaj
fine la okulojn. ¯is nun mi ne estis desegninta ilin, ĉar ili be-
zonis la plej grandan atenton. Mi desegnis ilin grandaj kaj
donis al ili belan formon; la okulharoj fariĝis longaj kaj mal-
helaj, la irisoj brilaj kaj grandaj. ”¯i estas bona, sed tute ne
simila,” mi pensis, atente rigardante la portreton; ”mankas al
ĝi la forteco kaj la spirito;” kaj mi malheligis la ombrojn, por
ke la helaj lokoj pli klare sin montru — kelkaj sukcesplenaj
penikotuŝoj mirinde efikis. Jen mi havis antaŭ mi la vizaĝon
de amiko. Kaj estis al mi tute indiferente, ke la du fraŭlinoj
turnis al mi la dorson. Mi rigardis la desegnaĵon kaj senvole
ridetis pro la simileco. Mi kvazaŭ dronis en ĝi kaj estis kon-
tenta.
”ĉu tio estas la portreto de iu, kiun vi konas?” demandis
Elisa, kiu nerimarkite alproksimiĝis al mi.
Mi respondis, ke ĝi estas nura fantaziaĵo, kaj rapide ŝovis
la desegnaĵon sub kelkajn aliajn foliojn. Kompreneble mi
mensogis: ĝi estis tre simila portreto de sinjoro Rochester. Sed
tio ne estis ŝia afero. Tio estis afero, kiu tuŝis nur min. Ankaŭ
Georgiana venis por rigardi la portreton. La aliaj desegnaĵoj
multe plaĉis al ŝi, sed la portreton ŝi nomis ”malbelega viro”.
Ambaŭ ŝajnis miri pro mia lerteco. Mi proponis ankaŭ deseg-
ni ilian portreton kaj ĉiu pozis tiucele. Poste Georgiana alpor-
tis al mi sian albumon. Mi promesis al ŝi akvarelon kaj per tio
ŝi fariĝis bonhumora. ŝi proponis al mi promenadon en la
340
JANE EYRE
eLIBRO
parko. Apenaŭ ni estis du horojn eksterdome, ni jam tre
intime interparolis. ŝi rakontis al mi pri brila vintro, kiun ŝi
pasigis en Londono antaŭ du jaroj, ŝi rakontis pri la admiro,
kiun ŝi ĝuis, kaj eĉ aludis grandan faritan venkon. En la post-
tagmezo kaj en la vespero ŝi denove parolis pri tio kaj eĉ pli
klare; ŝi ripetis kelkajn korajn interparolojn, priskribis al mi
kelkajn sentimentalajn scenojn; per unu vorto, ŝi improvizis
en tiu tago aron da noveloj de la fantazia vivo por amuzi min
… ĉiutage ŝi rakontis al mi ion novan, tamen ĉiam pri tiu
sama temo, koncerne sin mem, ĉiam rilate al ŝiaj amo kaj kor-
doloro. Strange estis, ke neniam ŝi parolis per unu vorto pri
la malsano de sia patrino, pri la terura morto de sia frato kaj
pri la malĝojaj cirkonstancoj de la familio. — ŝajnis, ke ŝia
animo nur sin okupis pri la rememoro al malaperinta feliĉo
kaj al la espero de estontaj distraĵoj. ĉiutage ŝi pasigis ĉirkaŭ
kvin minutojn en la ĉambro de sia malsana patrino, krom tio
ŝi ne atentis ŝin.
Eliza parolis malmulte; ŝajne ŝi ne havis la tempon inter-
paroli kun mi. Neniam mi vidis pli laboreman personon. Mal-
graŭ tio estus malfacile diri, kion fakte ŝi faris, aŭ pli bone
dirite, kio estis la rezulto de ŝia laboremo. ŝi havis vekhorlo-
ĝon, kiu ĉiumatene vekis ŝin tre frue. Mi ne scias pri kio ŝi
okupis sin antaŭ la matenmanĝo; post ĝi ŝi dividis sian tem-
pon tre regule kaj ĉiu horo estis destinita al difinita tasko.
Trifoje ĉiutage ŝi studis en malgranda libro, pli atente rigar-
dinte ĝin mi rimarkis, ke ĝi estas ”ĝenerala preĝaro”. Foje mi
demandis al ŝi en kio sin kaŝas la forta allogado de tiu libro
kaj ŝi respondis: En la liturgio. Tri horojn ŝi pasigis stebante
la borderon de kvarangula tuko, sufiĉe granda por utili kiel
tapiŝo. Kiam mi demandis pri la celo de tiu objekto, ŝi respon-
341
JANE EYRE
eLIBRO
dis, ke ĝi fariĝos altartuko por la preĝejo, konstruita antaŭ
nelonge en la proksimeco de Gateshead. Du horojn ŝi dediĉis
al sia taglibro; du pluajn ŝi sola laboris en la kuireja ĝardeno;
unu horon ŝi uzis por reguligi siajn kontojn kaj librojn. ŝaj-
ne ŝi tute ne bezonis akompananton, nek konversacion. Mi
kredas, ke ŝi en sia vivomaniero sentis sin tre feliĉa kaj tiu
ĉiutage ripetiĝanta sencela vivo kontentigis ŝin plene; kaj
nenio kaŭzis al ŝi pli grandan kolereton, ol neatendita okazo,
kiu devigis ŝin ŝanĝi la teruran regulecon de siaj laboroj.
Unu vesperon, estante pli inklina paroli ol kutime, ŝi diris
al mi, ke la konduto de John kaj la minacanta ruiniĝo de ŝia
familio estis al ŝi la fonto de granda ĉagreno, sed ke nun ŝia
animo kvietiĝis pro ia prenita decido. ŝi zorgis pri tio, ke ŝia
havaĵo estu asekurita, kaj post la morto de sia patrino — ĉar
estis tute neverŝajne, ke iam ĉi tiu resaniĝu, aŭ ke la nuna
stato povu longe daŭri, ŝi tre kviete rimarkis — ŝi volus efek-
tivigi jam antaŭ longe formitan intencon: nome serĉi rifu-
ĝejon tie, kie akurataj kutimoj malebligos ĉiamajn ĝenadojn,
kaj starigos potencan intermuron inter ŝi kaj la malpia mon-
do.
Mi demandis: ĉu Georgiana akompanos vin?
Ho ne, kompreneble. ŝi kaj Georgiana havas tro malsamajn
karakterojn, ankaŭ neniam ili sekvas la samajn interesojn.
Sub neniu cirkonstanco ŝi metos sur sin la ŝarĝon de ŝia
akompano. Georgiana sekvu sian propran vojon; ŝi, Eliza,
sekvos sian.
Kiam Georgiana ne senŝarĝigis al mi sian koron, ŝi pasigis
sian tutan tempon sur la kanapo, plendante pri la mallume-
co de la domo kaj senhalte ripetis la deziron, ke ŝia onklino
invitu ŝin iri kun si en Londonon.
342
JANE EYRE
eLIBRO
”Estus pli bone,” ŝi diris, ”se mi povus foriri kaj forresti unu
aŭ du monatojn, ĝis ĉio estos pasinta.”
Mi ne demandis, kion ŝi celas per ”ĝis ĉio estos pasinta”,
sed mi konjektis, ke ŝi celis la proksiman morton de sia pa-
trino kaj la sekvontan malĝojigan enterigon. Eliza ne pli aten-
tis la malfervoron kaj la plendojn de sia fratino, ol kvazaŭ tiu
grumblanta, plendanta, mallaborema kreitaĵo tute ne estus
en la apudeco.
Unu tagon tamen, metinte flanken sian notlibron kaj
rekomencinte sian brodadon, ŝi subite riproĉis ŝin jene:
”Georgiana, pli stulta, pli vanta kaj pli malsaĝa besto ol vi
neniam sin movis sur la tero. Vi eĉ ne rajtis esti naskita, ĉar
vi ne scias utiligi al vi la vivon. Anstataŭ vivi por vi, kun vi kaj
en vi, kiel decas al ĉiu saĝa homo, vi klopodas apogi vin kun
via malforteco al la forteco de aliuloj. Kaj trovante neniun, kiu
bonvolas zorgi pri tia dika, senutila, malforta estaĵo, tiam vi
plendas, ke vi estas malzorgata kaj malbone traktata! Vi pos-
tulas, ke la vivo donu al vi ĉiaman ŝanĝon kaj ĉiaman eksci-
tadon, alie vi nomas la mondon malliberejo. Vi volas esti
admirata kaj flatata, vi volas, ke oni amindumu vin — vi po-
stulas muzikon, dancadon kaj societon — alie vi konsumiĝas
kaj mortas. ĉu vi ne posedas do tiom da prudento por eltro-
vi sistemon, kiu igos vin sendependa de ĉiuj aliaj ekscitoj, kaj
de ĉiuj aliaj voloj, krom viaj? Dispartigu do la tagojn; disparti-
gu ilin je sekcioj; ĉiu sekcio montru sian taskon; ne pasigu eĉ
unu kvaronhoron farante nenion; uzu ĉiujn. Plenumu ĉiun
parton de via laboro en la difinita tempo, sed laŭ speciala me-
todo kaj severe regule. Se vi tiel agus, la tago pasos antaŭ ol
vi rimarkus ĝian komenciĝon. Tiam vi bezonus danki neniun,
ĉar li helpis al vi utile pasigi senokupitan momenton. Tiam vi
343
JANE EYRE
eLIBRO
ne estus devigata serĉi ies akompanon, nek deziri lian kon-
versacion, lian simpation aŭ indulgon; — mallonge dirite,
tiam vi povus diri: mi vivas kiel sendependulo devas vivi. Sek-
vu mian konsilon — ĝi estas la unua kaj samtempe la lasta,
kiun mi donas al vi; tiam vi sub nenia cirkonstanco bezonos
nek min nek iun alian. Se vi malatentos tiun konsilon — se vi
daŭrigos farante nenion, grumblante, ĝemante, dezirante kiel
ĝis nun — tiam akceptu la sekvojn de via idiota stulteco, kiel
ajn teruraj ili estos. — Malkaŝe mi tial diras al vi jene kaj bone
aŭskultu, ĉar neniam mi ripetos tion kaj severe agos tiurila-
te. Post la morto de mia patrino mi ne plu volas min okupi pri
vi; de post la tago, kiam oni portis ŝian ĉerkon en la ĉerkujon
de Gateshead-preĝejo, ni ambaŭ, vi kaj mi, estos tiel malprok-
sime disigitaj unu de alia, kvazaŭ ni neniam konus unu alian.
Ne imagu, ke iam mi lasos ligi min al vi eĉ de la plej malfor-
ta pretendo nur tial, ĉar ni naskiĝis de la samaj gepatroj. Tion
mi diras al vi: se la tuta homaro — escepte de ni ambaŭ —
subite estus eksterminata de sur la tero kaj nur ni ambaŭ sta-
rus sur ĝi, tiam mi lasus vin sola sur la malnova tero kaj tran-
sirus tute sola sur la novan.”
ŝi eksilentis.
”Vi povus ŝpari al vi la penon ellasi sur min tiun riproĉflu-
on,” respondis Georgiana. ”ĉiu homo scias, ke vi estas la plej
egoista, la plej senkora kreitaĵo, kiu iam ekzistis, kaj mi konas
vian obstinan malamon kontraŭ mi. Mi tion ja spertis, kiam
vi ŝpinis al mi tiun malicaĵon pri lordo Edwin Vere; vi ne
povis toleri, ke mi staru pli alte ol vi, ke mi ricevu altan tito-
lon kaj venu en societon, en kiu vi eĉ ne kuraĝas montri vian
malican vizaĝon. Kaj pro tio vi ludis la rolon de spionino kaj
344
JANE EYRE
eLIBRO
klaĉistino kaj por ĉiam ekstermis ĉiujn miajn esperojn pri mia
vivofeliĉo.”
Georgiana elpoŝigis sian nazotukon kaj dum tuta horo pu-
rigis al si la nazon. Eliza sidis senmove kaj diligente laboris
super sia altartuko.
Kelkaj personoj ne alte ŝatas sinceran, noblaniman senton;
sed ĉi tie mi havis antaŭ mi du karakterojn, unu el kiuj fariĝis
nesufereble ĉagrenita pro manko de tiu sento, dum la alia
estis malestiminde sengusta. Sento sen la ĝusta opinio estas
tre senforta senefika trinkaĵo, sed opinio ne moderigita de la
sento, estas io tro amara al homo por trinki.
Estis malseketa, vintra posttagmezo. Georgiana estis
endormiĝinta sur la kanapo legante romanon; Eliza estis
elirinta por ĉeesti diservon honore al iu sanktulo en la nova
preĝejo — ĉar en religiaj aferoj ŝi estis severa formalaĵulino,
aŭ pli ĝuste dirite: hipokritulino; neniu vetero povis reteni ŝin
de kiu ajn plenumado, kiun ŝi rigardis kiel preĝejan devon;
indiferente ĉu la vetero estis bela aŭ pluva, ĉiudimanĉe ŝi iris
trifoje en preĝejon kaj unu fojon en ĉiu alia tago, dediĉita al
iu sanktulo.
Min trafis la penso iri supren por vidi, kiel fartas la mor-
tanta virino, pri kiu preskaŭ neniu atentis. ŝiaj servistinoj
montris al ŝi nur malmultan atenton; kaj la dungita flegisti-
no, kiu neniel estis kontrolata, ŝteliris el la ĉambro kiel eble
plej ofte. Bessie tamen estis fidela; sed ŝi devis prizorgi sian
propran familion kaj povis nur malofte eniri la sinjoran
domon. Mi trovis la ĉambron de la malsanulino sen flegisti-
no, kiel mi ankaŭ atendis; neniu estis tie; la pacientino kuŝis
senmove kaj ŝajne en letargio; ŝia pala vizaĝo dronis en la
kuseno; en la fajrujo la fajro estis estingiĝonta.
345
JANE EYRE
eLIBRO
Mi enmetis novajn karbojn, ordigis la liton kaj mia rigar-
do dum momento fiksiĝis sur la kuŝantino, kiu ne povis rigar-
di min, kaj poste iris al la fenestro.
La pluvo bruege vipis la vitrojn; la vento fajfegis ĉirkaŭ la
domo. Mi pensis: tie kuŝas iu, kiu baldaŭ estos liberigita de
ĉiuj bataloj de la surteraj elementoj. Kaj kien flugos tiu ani-
mo, kiu nun sin liberigas de sia korpa kovraĵo, kiam fine ĝi
liberigis sin?
Cerbumante pri tiu granda mistero, mi pensis al Helena
Bums — ŝiaj lastaj vortoj revenis en mian memoron — ŝia
kredo — ŝia kredo al la egaleco de ĉiuj senkorpigitaj animoj.
Denove mi aŭskultis la sonon de ŝia neforgesebla dolĉa voĉo
— denove mi revokis al mia memoro ŝian noblan rigardon,
kiam ŝi tiel senmove kuŝis sur sia mortlito; ankoraŭ mi aŭdis
ŝian sopirantan flustritan deziron, ke ŝi povu returni al la ĉio-
potenca Patro — kiam subite malforta voĉo el la lito aŭdiĝis:
”Kiu estas tie?”
Mi sciis, ke sinjorino Reed dum multaj tagoj parolis neniun
vorton. ĉu ŝi nun revenis al la vivo? Mi iris al ŝi.
”Estas mi, onklino Reed.”
”Kiu — mi!” sonis la respondo. ”Kiu vi estas?” kaj kun miro
kaj timo ŝi rigardis min,” Vi estas al mi fremda — kie estas
Bessie?”
”ŝi estas en sia dometo, onklino.”
”Onklino!” ŝi ripetis. ”Kiu nomas min onklino? Vi do estas
neniu el tiuj Gibsonanoj? — tamen mi rekonas vin — tiun
vizaĝon, tiun frunton kaj tiujn okulojn — kiujn mi tiel bone
konas; — vi aspektas kiel — kiel — Jane Eyre!”
Mi silentis ĉar mi timis kaŭzi katastrofon, klarigante al ŝi
mian memon.
346
JANE EYRE
eLIBRO
”Kaj tamen,” ŝi diris, ”mi timas, ke mi eraras. Miaj pensoj
erarigas min. Mi deziris vidi Jane Eyre, kaj nun mi imagas vidi
similaĵon, kiu tamen ekzistas. Krom tio ŝi ja nepre ŝanĝiĝis
dum tiuj ok jaroj!”
Singarde mi klarigis, ke mi estas la persono, kiun ŝi supo-
zis kaj kiun ŝi deziras vidi, kaj vidante, ke ŝi komprenas min
kaj ke ŝi plene rekonsciiĝis, mi diris al ŝi, ke Bessie sendis sian
edzon al Thornfield por veturigi min al Gateshead.
”Mi scias, ke mi estas tre malsana,” ŝi diris post momento.
”Antaŭ kelkaj minutoj mi klopodis turni min en la lito kaj
sentis, ke mi ne povas plu movi eĉ unu membron. Estus bone,
se mi povus malŝarĝigi mian animon antaŭ ol morti. Kio kaŭ-
zas al ni malmultan pripensadon, kiam ni estas sanaj, tio peze
ŝarĝas nin en horo, kiel la nuna estas al mi. Flegistino, ĉu vi
estas tie? Aŭ estas neniu en la ĉambro, krom ni?”
Mi certigis al ŝi, ke ni estas duopaj.
”Nu, dufoje mi agis al vi maljuste, mi nun pripentas tion.
La unua fojo estis tiu, kiam mi rompis la promeson, donitan
al mia edzo, konstante teni vin ĉe mi kvazaŭ propran infanon;
— la dua —” subite ŝi eksilentis.
”Nu, eble tio ne estas tiel grava,” ŝi murmuretis al si, — ”kaj
eble mi resaniĝos, kaj tiam la penso estus terura, ke mi tiel
malhumiliĝis antaŭ vi.”
ŝi faris sian eblon kuŝiĝi alie, sed tio ne sukcesis al ŝi; ŝia
vizaĝo aliiĝis; ŝi ŝajnis senti internan movon — eble la antaŭ-
signojn de la lasta lukto.
”Nu, mi devas tion transiĝi. — La eterneco kuŝas antaŭ mi.
Estas tial pli bone diri tion al ŝi. — Donu al mi mian tualeto-
kesteton, malfermu ĝin kaj elprenu la leteron, kiun vi tie tro-
vos.”
347
JANE EYRE
eLIBRO
Mi faris, kion ŝi ordonis al mi.
”Legu la leteron,” ŝi diris.
¯i estis mallonga kaj la enhavo estis:
”Sinjorino!
ĉu vi bonvolos sendi al mi la adreson de mia nevino Jane
Eyre kaj sciigi min, kiel ŝi fartas. Mi intencas skribi al ŝi post
nelonge kaj peti ŝin veni al mi en Madejro. La Providenco
favoris miajn klopodojn, kaj mi akiris grandan kapitalon, kaj
ĉar mi ne havas edzinon nek infanojn, mi deziras adopti ŝin
dum mia vivo kaj postlasi al ŝi mian tutan havaĵon post mia
morto. — Mi estas, sinjorino
k. c.
John Eyre, Madejro.”
¯i estis datumita tri jarojn pli frue.
”Kial tio neniam estas komunikita al mi?” mi demandis
malrapide.
”ĉar mi tro multe kaj tro profunde malamis vin por kun-
helpi en via financa prospero. Mi ne povis forgesi vian kon-
duton al mi, Jane; mi ne povis forgesi la koleron, kun kiu vi
iam vin turnis al mi; kaj la manieron, en kiu vi diris al mi, ke
vi malamas min pli ol iun ajn en la mondo; kaj la malinfanan
voĉon, kaj la nenaturan rigardon, per kiuj vi diris, ke la nura
penso al mi malsanigas vin, per kio vi certigis, ke mi pritraktis
vin per la plej mizera krueleco. Mi ne povis forgesi miajn sen-
tojn, kiuj regis min, kiam vi tiam salte leviĝis kaj superŝutis
min per la veneno de via animo: min kaptis teruro, kvazaŭ
min subite per homaj okuloj rigardis besto, kiun mi estis pik-
348
JANE EYRE
eLIBRO
inta aŭ batinta, kaj kvazaŭ ĝi malbenis min per homa voĉo.
— Donu al mi iom da akvo! Rapidu! Ho! Rapidu do!”
”Kara sinjorino Reed!” mi diris, donante al ŝi la deziritan
trinkaĵon, ”ne pensu plu al ĉiuj tiuj okazintaĵoj, forigu ilin el
via memoro: tiam mi estis ja nur infano; post tiu tempo pasis
ok, preskaŭ naŭ jaroj.”
ŝi ne atentis miajn parolojn; sed trinkinte la akvon kaj pro-
funde spirinte, ŝi parolis plue:
”Mi diras al vi; mi ne povis forgesi tion, kaj mi volis ven-
ĝon. Mi ne povis toleri la penson, ke via onklo adoptos vin kaj
samtempe levos vin al feliĉo kaj prospero. Mi skribis al li. Mi
skribis, ke mi bedaŭras kaŭzi al li ĉagrenon, sed ke Jane Eyre
mortis pro tifo en Lowood. Vi nun agu, kiel al vi plaĉas; skri-
bu al li kaj kontraŭdiru mian sciigon — malkovru mian men-
sogon tiel baldaŭ kiel vi volos. Mi pensas, ke vi naskiĝis por
esti mia turmento; mia lasta horo estas turmentata de la
rememoro al ago, kiun neniam mi kapablus fari al iu alia per-
sono.”
”Se mi povus nur decidigi vin, onklino Reed, ne plu pensi
al ĉi tiu afero kaj rigardi min kun boneco, indulgo kaj pardo-
no —”
”Vi havas tre malican karakteron,” ŝi diris, ”kaj krom tio
tian, kian mi ĝis hodiaŭ ne kapablis kompreni. Neniam mi
povis kompreni, kiel vi povis kviete kaj pacience toleri dum
naŭ jaroj tiun malbonan traktadon kaj subite eksplodi en faj-
ra kolero.”
”Mia karaktero ne estas tiel malbona kiel vi pensas, onk-
lino Reed, mi estas pasia sed ne malica. Kiam mi estis infano,
mi estus ĝoja kaj feliĉa, se vi nur volus min ami, kaj mi tut-
kore aspiras reamikiĝon. Kisu min, onklino.”
349
JANE EYRE
eLIBRO
Mi proksimigis mian vangon al ŝiaj lipoj; ŝi ne tuŝis ĝin. ŝi
diris, ke mia kliniĝo super la lito timigas ŝin, kaj ree ŝi dezi-
ris trinki. Kiam mi kuŝigis ŝin, ĉar dum la trinkado mi estis
sidiginta ŝin, apogante ŝin per mia brako — mi kovris ŝian
glacie malvarman, malseketan manon per mia; la malfortaj
fingroj tremetis sub mia tuŝado — la vitrecaj okuloj evitis
mian rigardon.
”Nu, malamu min aŭ amu min, laŭ via plaĉo,” fine mi diris,
”sed mi plene pardonas vin; nun preĝu al la ĉiopotenca Dio,
por ke ankaŭ Li pardonu vin — kaj estu paca.”
Kompatinda, turmentita virino! Nun estis por ŝi tro mal-
frue. Nun ŝi ne povis plu streĉi sian volon por aliigi sian ani-
mon. Dum sia vivo ŝi estis nur malaminta min — ankaŭ mor-
tante ŝi devis malami min ankoraŭ.
La flegistino eniris kaj ŝin sekvis Bessie.
Mi restis ankoraŭ duonan horon, esperante signon de ami-
keco kaj pardono; sed estis vane, ŝi ne vidis min plu. ŝi pli kaj
pli fordronis en senkonscio kaj ne plu rekonsciiĝis. Je la dek
unua horo en tiu nokto ŝi mortis. Mi ne estis tie por povi fer-
mi ŝiajn okulojn; ankaŭ ŝiaj filinoj ne restis apud ŝi. La sek-
vantan matenon venis la flegistino kajBessie por sciigi al ni,
ke ĉio pasis. Oni jam kuŝigis ŝin sur la paradan liton. Eliza kaj
mi iris por vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Georgiana eksplodis en
laŭta spasma plorado dirante, ke ŝi ne havas la kuraĝon iri al
ŝi. Jen kuŝis la korpo de Sara Reed, iam tiel forta, vivoplena,
nun rigida, malvarma kaj senmova. La malvarmaj palpebroj
kovris la akrajn, senkompatajn okulojn; la frunto kaj la rigi-
daj trajtoj montris ankoraŭ la markon de ŝia nefleksebla, sen-
kompata animo. Tiu kadavro havis ion strangan, ion solenan
por mi. Tremetante kaj malĝojante mi rigardis ĝin: ĝi inspi-
350
JANE EYRE
eLIBRO
ris al mi nenion kompatan, nenion esper-naskantan aŭ ion,
kio povus agordi ripozon; sed nur korŝirantan, timigan ĉagre-
non pro ŝia mizero — ne pro io, kion mi perdis — kaj mallu-
ma, senlarma teruro pro la morto en tia formo.
Eliza kviete rigardis malsupren al sia patrino. Post kelkaj
minutoj de silentado ŝi rimarkis:
”Kun sia sano ŝi povus atingi altan aĝon. Sed ĉagreno mal-
longigis ŝian vivon.”
Tiam ŝia buŝo konvulsie kuntiriĝis, sed nur mallongan mo-
menton. Tuj poste ŝi eliris la ĉambron. Mi ankaŭ faris tion.
Neniu el ni verŝis unu larmon.
351
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXII.
Sinjoro Rochester estis permesinta al mi nur unu liberan
semajnon, sed malgraŭ tio pasis tuta monato antaŭ ol mi
forlasis Gateshead. Mi volis forvojaĝi tuj post la enterigo, sed
Georgiana petis min resti ĝis estos al ŝi eble vojaĝi en Londo-
non, kien fine ŝia onklo, sinjoro Gibson estis invitinta ŝin. Li
estis veninta por ordigi ĉiujn preparojn de la enterigo de sia
fratino, kaj tiujn de la familiaj financaferoj. Georgiana diris,
ke ŝi timas resti sola kun Eliza; de sia fratino ŝi ne povis esperi
simpation pri sia malĝojo, nek helpon pri siaj premego kaj
subteno en siaj vojaĝpreparoj. Tial mi suferis kiel eble plej
multe ŝiajn malgrandanimajn ĝemadojn kaj egoistajn plenda-
dojn, dum mi kudris kaj laboris por ŝi kaj enpakis ŝiajn to-
laĵojn kaj vestojn. Vere estas, ke ŝi iris tien kaj reen farante
tute nenion dum mi laboris, kaj tre ofte mi pensis: ”Nu,
kuzino, se ni estus kondamnitaj kune vivi, ni baldaŭ ŝanĝus
tiun manieron de kunlaborado. Mi ne bonvole konsentus esti
nur la laboranta parto; ankaŭ al vi mi cedus vian parton de la
laboro kaj devigus vin fari ĝin. Ankaŭ mi postulus, ke vi kaŝu
en via brusto kelkajn el tiuj nur duone sincerajn plendojn kaj
ĝemojn. Nur tial ke nia kunesto estas okaza kaj baldaŭ fini-
ĝonta, kaj koincidas kun tre malĝoja tempo, mi submetas min
esti tiel pacienca kaj bonvola al vi.”
Fine venis la momento de la forvojaĝo de Georgiana, sed
tiam Eliza petis min resti ankoraŭ unu semajnon. Kiel mi
352
JANE EYRE
eLIBRO
diris: ŝiaj planoj okupis ĉiujn ŝiajn tempon kaj atenton. ŝi in-
tencis vojaĝi al iu nekonata lando kaj la tutan tagon ŝi pasi-
gis en sia ĉambro. La pordo estis ŝlosita interne, kaj ŝi oku-
piĝis enpakante kofrojn, malplenigante tirkestojn, kaj en tiu
laboro neniu ĝenu ŝin. De mi ŝi deziris, ke mi prizorgu la
mastrumadon, ricevu vizitantojn kaj respondu la kondolenc-
leterojn.
Iun matenon ŝi diris al mi, ke ŝi nun ne bezonas min plu.
”Kaj,” daŭrigis ŝi, ”mi estas al vi tre danka pro viaj eksteror-
dinaraj servoj kaj pro via diskreta konduto. La diferenco vere
estas grandega vivi kun vi aŭ kun Georgiana. Vi portas vian
propran ŝarĝon en la vivo kaj turmentas kaj ĝenas neniun.”
ŝi diris plue: ”Morgaŭ mi iros al la kontinento. Mi ekloĝos en
pia domo — en mona˛inejo, kiel oni kutime ĝin nomas. Tie
mi vivos kviete kaj neĝenate. Dum kelka tempo mi dediĉos
min al la provo de la romkatolikaj dogmoj kaj zorge ekzame-
nos la verkojn pri la sistemo de tiu religio. Trovinte — kiel mi
atendas — ke ĝi plene kapabligas al ni plenumi ĉiujn aferojn
de la vivo en bona ordo kaj kviete, mi konvertiĝos al tiu reli-
gio de Romo kaj verŝajne estiĝos mona˛ino.”
Mi tute ne esprimis mian miregon pro tiu decido kaj tial ne
klopodis deteni ŝin de ĝi. Mi pensis: ”Tiu vokinklino plene
taŭgos por vi, mi esperas, ke ĝi faros al vi bonon!”
Kiam ni disiris, ŝi diris: ”Fartu bone, kuzino Jane Eyre; mi
deziras al vi ĉion bonan, vi havas prudenton.”
Mi respondis: ”Ankaŭ vi ne estas senprudenta, kuzino Eli-
za; sed la prudento, kiun vi posedas, eble estos intermurigi-
ta en franca mona˛inejo antaŭ ol pasos unu jaro. Sed tio ja
tute ne interesas min, kaj estos al mi indiferenta, se nur tio
povos fari vin feliĉa.”
353
JANE EYRE
eLIBRO
”Vi pravas” ŝi diris. Post tiuj vortoj ni disiris kaj ĉiu iris sian
vojon.
ĉar mi ne havos la okazon denove paroli pri ŝi kaj pri ŝia
fratino, mi jam nun rakontos, ke Georgiana edziniĝis kun riĉa
sed diboĉinta eminenta viro, kaj ke Eliza vere fariĝis mona-
˛ino kaj ankoraŭ estas en la mona˛inejo, kie ŝi pasigis sian
novicecon. Sian havaĵon ŝi donacis al ĝi.
Kiel homoj sentas, kiam ili revenas hejmen post mallonga
aŭ longa tempo de foresto, tion mi ne sciis. Mi ja neniam
spertis tian senton. Sed bone mi sciis, kion mi kiel infano sen-
tis, kiam mi revenis en Gateshead post longa promenado —:
tiam mi estis insultriproĉata, ĉar mi aspektis malĝoja kaj pre-
skaŭ frostiĝinta, kaj poste mi spertis, kion signifas en Lo-
wood, kiam mi revenis hejmen post longa irado el la preĝejo
—: tiam mi aspiris bonan riĉan manĝaĵon kaj varman kame-
nofajron, sed ricevis neniun el ambaŭ. Neniu el tiuj rehej-
miĝoj estis tre agrabla aŭ dezirinda; neniu magneto altiris
min al certa loko kaj pligrandigis la fortecon kaj allogadon laŭ
tio, ke mi pli kaj pli proksimiĝis.
Mi devis ankoraŭ sperti, kion signifos al mi la rehejmiĝo en
Thornfield.
Mia vojaĝo estis teda — tre teda. Mi devis vojaĝi kvindek
mejlojn en la unua tago, pasigi la nokton en vilaĝa gastejo,
kvindek mejlojn mi devis vojaĝi en la dua tago. La unuajn
dekdu horojn mi pensis al sinjorino Reed kaj al ŝiaj lastaj
horoj; mi vidis ŝian flavpalan, distordiĝintan vizaĝon kaj
aŭdis la strange ŝanĝigintan voĉon. Mi pensis pri la tago de
enterigo, pri la ĉerko, la funebra veturilo, la longa, nigra pro-
cesio de lufarmistoj kaj servistoj — ĉeestis nur malmultaj
familianoj — la oscedanta tombovolbo, la silenta preĝejo, la
354
JANE EYRE
eLIBRO
solena diservo. Poste mi pensis pri Eliza kaj Georgiana. La
unuan mi rigardis kiel la allogaĵon de balsalono, la duan kiel
loĝantinon de mona˛ina ĉelo, kaj longan tempon mi pasigis
analizante iliajn malsamajn specialecojn pri karaktero kaj
persono.
La malfrua enveno en la urbeto … forpelis tiun pensadon;
la nokto kondukis ĝin en alian vojon. Kiam mi estis enliti-
ĝinta, la memorado min forlasis kaj mi pensis nur pri la
estonteco.
Mi do estis reironta al Thornfield; kiel longa estos mia tiea
restado? Ne longa, pri tio mi estis certa. Dum la tempo de mia
foresto mi aŭdis pere de sinjorino Fairfax, ke la ĝoja eminenta
societo, kiu estis kune je mia forvojaĝo, disiris ĉiuloken. Sin-
joro Rochester pasigis tri semajnojn en Londono, sed reen
venis de tie antaŭ dekkvar tagoj. Sinjorino Fairfax konjektis,
ke li iris tien por prizorgi la preparojn de sia edziĝo, ĉar li
parolis pri tio, ke li intencas aĉeti novan veturilon. ŝi sciigis
plue, ke la penso, ke li edziĝos kun fraŭlino Ingram, ŝajnas al
ŝi tre stranga; sed laŭ la diroj de ĉiuj homoj, kaj laŭ tio, kion
ŝi propraokule vidis, ne estas plu dube, ke la afero estas bal-
daŭ okazonta.
”Vi estus tamen neordinare nekredema, se vi dubus pri
tio,” mi diris al mi, ”mi mem ne dubas pri tio unu momen-
ton.”
Nun sekvis la demando: ”Kien mi tiam iru?” La tutan nok-
ton mi sonĝis pri fraŭlino Ingram; klara dummaten-sonĝo
vidigis al mi, kiel ŝi fermis al mi ĉiujn pordojn de Thornfield
kaj fingre montris al mi alian vojon; sinjoro Rochester kvie-
te ĉeestis kun krucitaj brakoj kaj lasis ŝin agi; ŝajnis, ke li sar-
kasme ridas pri ŝi kaj pri mi.
355
JANE EYRE
eLIBRO
Mi ne antaŭsciigis al sinjorino Fairfax pri la tago de mia
alveno, ĉar mi ne deziris, ke oni sendu renkonte al mi vetu-
rilon al Millcote. Mi decidis kviete piediri sola tiun parton de
la vojaĝo; kaj konfidinte mian kofron al la stalservisto, mi
nerimarkite forlasis la ”Hotelon sankta Georgo” kaj iun belan
junivesperon je la sesa horo mi ekiris la malnovan vojon al
Thornfield — vojon, kiu plejparte kondukis tra kampoj kaj kiu
estis malmulte uzata.
La vespero estis varma, milda sed ne brile varmega; la
kampolaboristoj laboris laŭlonge de la tuta vojo; la ĉielo,
kvankam ne sennuba, promesis bonan veteron por la venon-
ta tago; ĝia bluo — kie ni povis vidi ĝin, — estis milda, kaj la
nuboj ŝvebis alte kaj travideblaj pluen. Ankaŭ la okcidento
estis varma; neniuj akvohavaj radioj ĝenis la bildon, estis,
kvazaŭ fajro estis bruligita, kvazaŭ altaro brulis malantaŭ tiu
nebula kurteno, kaj kie ĝi tie kaj alie estis ŝirita, tralumis or-
kolora neĝo.
¯ojo ekregis min, kiam mi vidis la antaŭ mi kuŝantan
vojon plimallongiĝi; mi estiĝis tiel ĝoja, ke unu fojon mi haltis
por mirigite demandi, kion do signifas tiu sento de feliĉo, kaj
por memorigi al mia prudento, ke mi ne returnen iras al mia
propra hejmo aŭ al daŭra ripozejo, aŭ al loko, kie min aten-
das kaj sopiras fidelaj, karaj amikoj.
Sed mi diris al mi: ”Sinjorino Fairfax bone akceptos vin
kun amika rideto, kaj la eta Adèle frapos la manojn kaj saltos
pro ĝojo, kiam ŝi vidos vin, — sed vi bone scias, ke ne estas
ili, al kiuj vi pensas — kaj ke tiu unu ne pensas al vi.”
Sed kio estas tiel obstinema kiel la juneco? Kio tiel blinda
kiel la nesperteco? Ili certigas, ke estas jam sufiĉe feliĉe nur
rigardi sinjoron Rochester, indiferente ĉu li rigardas min aŭ
356
JANE EYRE
eLIBRO
ne, kaj ili daŭrigis — ”Rapidu, rapidu! Restu ĉe li tiel longe,
kiel estos al vi permesate; ankoraŭ malmultaj tagoj pasos,
eble malmultaj semajnoj, kaj por ĉiam vi estos disigita de li!”
Kaj poste min sufokis alia animdoloro — io terura, terure-
ga, kion mi ne kuraĝis konfesi, kies potenco ne devus regi
min — kaj mi iris pluen.
Ankaŭ sur la herbejoj de Thornfield la laboristoj vigle
kolektis fojnon, aŭ reale la falĉistoj ĵus finis sian tagan labo-
ron kaj iris hejmen kun falĉiloj, rastiloj kaj fojnoforkegoj pen-
dantaj sur la ŝultroj; tia estis la horo de mia reveno. Nur unu
aŭ du kampojn mi estis traironta kaj la landvojon — kaj mi
estos antaŭ la pordo de la domo. Kiel bele floras la rozoj de
la plektobariloj! Sed mi ne havas la tempon deŝiri kelkajn; mi
deziras eniri la domon! Mi preteriris altan dorno-arbetaĵon,
kiu etendiĝas ĝis la vojo; mi vidas la mallarĝan vojeton kun
la ŝtonaj ŝtupoj; kaj — mi ekvidas sinjoron Rochester, kiu tie
sidas, li havas libron kaj krajonon en la mano kaj estas skri-
banta.
Nu, li ja ne estas spirito; tamen miaj nervoj ektremas; dum
mallonga momento mi ne povas regi min. Kion do tio signi-
fas? Mi ne estis pensinta, ke mi tiel tremos je lia rigardo — kaj
ke mi perdos ĉiun povon de mia voĉo, aŭ de mia movo en lia
ĉeesto. Tuj kiam mi povos moviĝi, mi returnos min; mi ja ne
bezonos montri min kiel vera malsaĝulino. Estas ja alia vojo
al la domo. Sed estas indiferente koni eĉ dudek aliajn vojojn;
ĉar li jam vidis min.
”Hola!” li krias kaj enpoŝigas libron kaj krajonon. ”Jen vi
revenas! Alproksimiĝu, mi petas!”
Mi volas alproksimiĝi, sed mi ne scias kiel; ĉar mi ne kon-
scias, kion mi faras aŭ sentas nek kiel mi penos esti kvieta, kaj
357
JANE EYRE
eLIBRO
precipe kiel regi la ekscititajn muskolojn de mia vizaĝo, kiuj
energie ribelas kontraŭ mia volo kaj kiuj volonte esprimus,
kion mi per ĉiuj miaj fortoj volas kaŝi. Sed mi havas vualon
kaj ĝi kovras mian vizaĝon. Eble sukcesos al mi aperi antaŭ
li kun deca eksteraĵo.
”Kaj jen vere estas Jane Eyre? ĉu vi venas de Millcote kaj
piede? Jes — tio estas ree unu el viaj malsaĝaĵoj! ne venigi
veturilon sed iri trans kampojn kaj vojojn kiel ordinara homo!
Tiel enŝteliĝi hejmen en la krepusko, kvazaŭ mi aŭ ŝi estus
sorĉaĵo aŭ nura ombro! Kion pro la diablo vi do faris dum la
lasta monato?”
”Mi estis ĉe mia onklino, kiu mortis.”
”Jen ree respondo de Jane! La bonaj anĝeloj protektu min!
ŝi venas de la alia mondo — de loĝejo de mortintoj; kaj tion
ŝi rakontas al mi, kiam ŝi renkontas min ĉi tie tute sola en la
krepusko! Se mi kuraĝus, mi vokus al ŝi por vidi, ĉu ŝi estas
ombro aŭ io vere ekzistanta — ho elfo! sed same bone mi
povus klopodi kapti bluan ignis fatuus sur la marĉo. Ho for-
kurintino! forkurintino!” li parolis plue, silentinte kelkan tem-
pon. ”Tiel forresti de mi tutan monaton, kaj mi povas ĵuri pri
tio, ke ŝi tute min forgesis!”
Mi sciis, ke estas al mi ĝojo revidi mian mastron, kvankam
la timo malĝojigis min, ke li baldaŭ ĉesos esti mia mastro, kaj
la konscio, ke mi estas al li tute indiferenta. Sed sinjoro
Rochester tiom posedas la povon feliĉigi aliajn — tion alme-
naŭ mi kredis — ke eĉ paneroj, kiujn li ĵetis al kompatinda,
fremda, erarvaganta birdo, kiel mi, estis kvazaŭ bongusta
nutraĵo. Liaj lastaj vortoj estis al mi balsamo: ili ŝajnis pruvi,
ke ne estas al li indiferente, ke mi lin ne forgesis. Kaj li estis
358
JANE EYRE
eLIBRO
parolinta pri Thornfield kvazaŭ ĝi estus mia hejmo ho ve! ke
ĝi do estu mia hejmo!
Li ne foriris de la ŝtona vojeto kaj mi ne kuraĝis peti lin fari
al mi spacon por ke mi preteriru lin. Mi demandis nur, ĉu li
ne estis en Londono.
”Jes, supozeble via ’dua vido’ sciigis tion al vi.”
”Sinjorino Fairfax skribis tion al mi en letero.”
”ĉu ŝi ankaŭ detale skribis pri la celo de mia vojaĝo?”
”Ho jes, sinjoro! ĉiu ja konas tiun celon.”
”Vi devas foje rigardi la veturilon, Jane, kaj diri al mi, ĉu vi
ne opinias, ke ĝi plene plaĉos al sinjorino Rochester, kaj ĉu ŝi
ne aspektos kiel reĝino, dronante en la malhele-ruĝa kuseno.
Mi nur dezirus Jane, ke mia eksteraĵo iom pli ŝin indus. Diru
do al mi, ĉar vi estas ja feino, ĉu vi ne povas doni al mi sor-
ĉilon aŭ sorĉtrinkaĵon, kiu faros el mi belan viron?”
”Neniu sorĉpovo kapablas tion, sinjoro;” kaj fundkore mi
diris plue: ”nur aminda okulo estas la sorĉo, kiu ĉi tie estas
bezonata; io tia ja plene sufiĉas, via serioza rigardo estas pli
potenca, ĝi estas pli efika ol ĉiu sorĉo de la beleco.”
Sinjoro Rochester jam ofte legis miajn ne-elparolitajn pen-
sojn per akra vido, kiu estis al mi nekomprenebla; en ĉi tiu
okazo li ne atentis mian tiel rapide elparolitan respondon; sed
li ridetis al mi per sia stranga rideto, kiu apartenis nur al li kaj
kiun li uzis en la tre maloftaj okazoj. En ordinaraj cirkonstan-
coj li rigardis ĝin kiel tro bonan; ĝi estis ceremonia sunbrilo
de la sento — nun li briligis ĝin sur min.
”Iru do, Jane,” li diris, farante por mi spacon, por ke mi
povu transiri la ŝtupon de la ŝtona vojeto, ”iru nun hejmen
kaj donu iom da ripozo al viaj malgrandaj migre laciĝintaj
piedoj.”
359
JANE EYRE
eLIBRO
Mi povis nur silente obei lin; aliaj kaŭzoj por daŭrigi la
interparolon ne ekzistis. Dirante plu nenion, mi transiris la
ŝtupon, intencante kviete foriri de li. Impulso retenis min —
nevidebla potenco devigis min turniĝi. Mi diris — aŭ pli ĝuste
— io en mi diris sen mia volo:
”Mi dankas vin pro via granda boneco, sinjoro Rochester.
Gajigas min eksterordinare refoje esti ĉi tie kaj ĉe vi; kaj kie
vi estas, tie estas mia hejmo — mia sola hejmo.”
Rapide mi foriris, tiel rapide, ke li ne kapablus kuratingi
min, eĉ se li tion volus. La eta Adèle estis duone freneza pro
ĝojo, kiam ŝi ekvidis min. Sinjorino Fairfax ricevis min kun sia
ordinara simpla koreco. Leah ridetis, kaj eĉ Sophie diris ami-
ke ”bonsoir”. ĉio tio estis tre agrabla. Ne estas pli granda feliĉo
ol esti amata de siaj proksimuloj kaj senti, ke nia proksime-
co pligrandigas iliajn ĝojon kaj bonplaĉon.
En tiu vespero mi decidis fermi miajn okulojn antaŭ la
estonteco. Mi ne volis aŭskulti la admonantajn voĉojn, kiuj
avertis min kontraŭ la preskaŭ tuja disiĝo kaj estonta ĉagreno.
Kiam la tetrinkado estis pasinta, sinjorino Fairfax estis pre-
ninta sian trikilaron, mi estis sidiĝinta ĉe ŝia flanko kaj Adè-
le, genuante sur la tapiŝo, flate sin premis al mi, tiam ŝajnis
al mi kvazaŭ konscio de reciproka amo ĉirkaŭas nin per ora
ringo, kaj mi sendis senparolan preĝon ĉielen, ke nia disiĝo
estu kiel eble plej malproksima. Ni sidis ankoraŭ kune, kiam
sinjoro Rochester eniris. Li rigardis nin kaj lia ĝojo pro tiu
feliĉa grupo ŝajnis plaĉi al li. Tiam li diris, ke la aĝa sinjorino
sin sentas espereble tre feliĉa, ĉar ŝi denove havas apud si
sian adoptitinon kaj li parolis plue, ke li vidas, ke Adèle estas
prete a croquer sa petite maman anglaise1 . — Kaj tiam min
1 estas manĝonta sian etan anglan patrinon
360
JANE EYRE
eLIBRO
kaptis la deziro, ke ankaŭ post sia edziĝo li lasu nin kviete ku-
nigitaj kaj sub sia protektado kaj ke li ne tute ekzilu nin eks-
ter la sunbrilo de sia apudesto.
Dek du tagoj de duba kvieteco pasis post mia reveno de
Gateshead. Pri la edziĝo de nia mastro neniu parolis kaj an-
kaŭ mi ne rimarkis preparojn, kiuj povus celi la efektivigon de
tia proksima okazontaĵo. Preskaŭ ĉiutage mi demandis al sin-
joripo Fairfax, ĉu ŝi aŭdis ion definitivan pri tio, kaj ĉiam la
respondo estis nea. Unu fojon ŝi diris, ke ŝi demandis sinjoron
Rochester, kiam li kondukos hejmen sian junan edzinon; li
tamen estis respondinta nur per evitanta vorto kaj per unu el
siaj strangaj rigardoj, kaj ŝi sciis nenion pli ol antaŭe.
Tre mirigis min tamen, ke okazis neniu vojaĝo tien kaj re-
en, nek vizitoj al Ingramparko. Estis vere, tiu bieno kuŝis du-
dek mejlojn malproksime, sur la limo de alia graflando, sed
kio estas tiu distanco por fajra amanto? Por tia lerta kaj sen-
laca rajdanto, kia estis sinjoro Rochester, tia vojo estis ja nur
dummaten-rajdado. Mi ekflatis la esperon, kiun mi ne rajtis
esperi, nome, ke la gefianĉiĝo rompiĝis, ke la famo pri estonta
geedziĝo estis falsa, ke unu el la geedziĝontoj ŝanĝis opinion.
Konstante mi ekzamenis la vizaĝon de mia mastro, ĉu ĝi es-
tas malĝoja aŭ malbonhumora; sed mi ne povis memorigi al
mi la tempon, en kiu ĉio estis tiel sennuba kaj sen malkvie-
tigaj sentoj kiel nun. Li estiĝis eĉ gaja kaj parolema, kiam mi
kaj mia lernantino en lia ĉeesto parolis nenion aŭ dronis en
ne kontraŭstarebla malĝojo. Neniam antaŭe li tiel ofte kaj
longe deziris mian societon; neniam li estis pli bonkora, pli
plenama — kaj ho ve! neniam mi lin amis pli kore!
361
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXIII.
ĉarmega somermezo brilis super Anglujo. Nur malofte nia
ondĉirkaŭita lando estis feliĉigata de ĉielo tiel klara, de
sunlumo tiel radianta, kiel ni havis ĝin sen interrompo en tiu
somermezo. Estis, kvazaŭ aro da italaj tagoj, kiel armeo da
belegaj migraj birdoj venis el la sudo por malsupreniĝi sur la
ŝtonegojn de Albiono por ripozi tie. ĉiu fojno estis jam rikol-
tita. La kampoj ĉirkaŭ Thornfield estis verdaj kaj kvazaŭ ĵus
razitaj, la landvojoj estis varmegaj kaj plenaj de polvo, la arboj
paradis en la malluma verdo. Plektobariloj kaj arboj per sia
plena malluma foliornamaĵo kontrastis la helajn herbejojn,
sur kiuj ili staris.
En la somermeza tagfino Adèle, kiu la tutan tagon jam ser-
ĉis sovaĝajn fragojn en Haylane kaj tial estis laca, enlitiĝis je
la malleviĝo de la suno.
Mi sidiĝis apud ŝi ĝis ŝi dormis kaj poste foriris de la kna-
bino kaj eniris la ĝardenon.
Estis la plej ĉarma el ĉiuj dudek kvar horoj de la tago. La
plej granda varmego pasis kaj sur la akvosopirantan teron kaj
la brule varmegan monteton falis la bonfaranta roso. Kie la
suno antaŭe malsupreniris en sia simpla belegeco, ne amasi-
gante ĉirkaŭ si la pompon de la nuboj, tie sin etendis solena,
ruĝa striego, en kiu tie kaj alie ardis kiel la fajro de brila gemo
aŭ la moviĝanta flamo de altforno. Alte kaj malproksime,
ĉiam pli malforta ĝi movis sin trans la horizonton. Sola stelo
362
JANE EYRE
eLIBRO
supreniris en la mallume blua oriento, baldaŭ ĝin sekvis la
luno, sed ĝi estis ankoraŭ super la horizonto.
Kelkajn momentojn mi iris tien kaj reen sur la pavimita
teraso; sed baldaŭ la odoro, kiun mi bone konis, nome tiu de
cigaro, eliris al mi tra la malfermita fenestro; mi rimarkis, ke
la fenestra pordo de la biblioteka ĉambro estas malfermita
proksimume je manlarĝo, kaj mi sciis, ke de tie oni povas
bone observi min. Tial mi malsupreniris en la fruktarbo-ĝar-
denon. En la tuta parko ne estis loketo, kiu povis esti kompa-
rata kun ĝi pri kvieteco kaj paradiza belegeco; ĉi tie kreskis la
ombroriĉaj arboj, la odorantaj floroj; tre alta muro ĝin apar-
tigis de la mastrumada korto je unu flanko, je la alia flanko
fagaleo ventoŝirmis la vastan herbejon kuŝantan post ĝi. Je la
fino estis ruiniĝanta plektobarilo, la sola dispartigilo inter la
solecaj grenkampoj; al tiu plektobarilo kondukis kurba pied-
vojeto, laŭ kies bordoj kreskis laŭroarboj etendiĝantaj ĝis gi-
ganta kaŝtanujo, ĉirkaŭ kies trunko estis metita oportuna
benko. Tie nevidate oni povis promeni. La roso falis; estiĝis
pli kaj pli mallume, kviete, kaj estis al mi, kvazaŭ mi ĉiam
povus resti en ĉi tiu ŝirmata loko. Sed kiam mi transrigardis
la florbedojn kaj arbogrupojn ĉe la fino de ĉi tiu izolita angu-
lo, subite miaj paŝoj estis retenataj — ne de objekto, nek de
brueto, sed refoje de avertanta odoro.
Jasmenoj kaj diantoj kaj rozoj jam longe cedis sian ĉiuves-
peran odoron; ĉi tiu nova odoro devenas nek de ia floro nek
de arbeto — ĝi devenas, tion mi scias tre bone, de la cigaro de
sinjoro Rochester. Mi rigardis ĉirkaŭe kaj aŭskultis. Mi vidas
la arbojn riĉe ŝarĝitaj de fruktoj. Duonmejlon de ĉi tie mi
aŭdas en ĉarma arbetaĵo la kanton de najtingalo. Neniu
moviĝanta homa figuro estas videbla, neniu proksimiĝanta
363
JANE EYRE
eLIBRO
paŝo estas aŭdebla, sed tiu odoro plifortiĝas: mi devas forkuri.
Mi iras al la kradpordo, tra kiu oni povas eniri la arbokultu-
rejon — kaj rimarkas sinjoron Rochester enirintan. Mi paŝas
flanken al la hedero. Kovrita niĉo; li ja ne restos longe; li ja
baldaŭ reiros al la loko de kie li ĵus venis, kaj ne vidos min, se
mi restos staranta senmove.
Sed ne — la vespera kvieteco estas same bonfaranta al li
kiel al mi, kaj ĉi tiu antikva ĝardeno efikas al li la saman gra-
vitadon; kaj li paŝetas pli malproksimen. Jen li levas la bran-
ĉon de grosarbetaĵo por gustumi la ĉarman frukton; ili estas
grandaj kiel prunoj kaj peze pendas teren. Li deŝiras maturan
ĉerizon de la spaliro; ree li sin klinas super grupo da floroj, ĉu
por enspiri ĝian odoron, ĉu por admiri la roserojn sur la ka-
likoj. — Granda tineo murmurante preterflugas min; ĝi sidi-
ĝas sur planton je la piedoj de sinjoro Rochester; li vidas ĝin
kaj kliniĝas pli profunden por atente observi ĝin.
”Nun li turnas al mi la dorson,” mi pensis, ”kaj estas oku-
pita pro tiu observado; eble mi povos forŝteliĝi ne vidite, se
mi senbrue foriras.”
Mi ŝteliris laŭ la rando de la florbedo, por ke min ne per-
fidu la knaretado de la ŝtonetoj kuŝantaj sur la vojo, kelkajn
paŝojn de la loko, kiun mi estas paŝonta, li staris inter la flor-
grupetoj; evidente la tineo altiris lian atenton. ”Sendube mi
pasos lin nerimarkite,” mi pensis. Kiam mi pasis trans lian
ombron, kiun la ĵus surironta luno ĵetis trans la piedvojeton,
li diris kviete ne turnante sin:
”Jane, venu ĉi tien kaj foje rigardu tiun insekton.”
Mi ne estis farinta bruon: li ne havis okulojn en la dorso —
ĉu do lia ombro povis senti? En la unua momento mia koro
sentis skueton, tiam mi proksimiĝis al li.
364
JANE EYRE
eLIBRO
”Rigardu tiujn flugilojn,” li diris, ”ili rememorigas min pri
okcidenta insekto; en Anglujo oni malofte vidas tian grandan
kaj gajan noktovaganton: ho, jen ĝi flugas for!”
Kaj la tineo forflugis. Ankaŭ mi volis foriri; sed sinjoro Ro-
chester sekvis min kaj kiam ni atingis la pordon, li diris:
”Reiru kun mi; la vespero estas tro bela por pasigi ĝin in-
terne; kaj neniu povas deziri jam enlitiĝi, kiam la subiro de la
suno kaj la suriro de la luno tiel mirinde bele koincidas.”
Unu el miaj eraroj estas, ke mia lango, kiu ofte kapablas
doni trafan respondon, kelkfoje rifuzas al mi sian servon,
kiam ĝi devas eligi senkulpigon, kie rapide elparolita vorto aŭ
akceptebla preteksto povus savi min de granda embaraso. Ne
estis al mi agrable promeni kun sinjoro Rochester en la
fruktoĝardeno je ĉi tiu horo, sed pretekston mi ne trovis por
povi foriri de li.
Per hezitantaj paŝoj mi sekvis lin, mi cerbumis pri la rime-
do tiri min el la afero, sed li mem estis tiel kvieta kaj gravmie-
na, ke mi hontis pro mia konfuziĝo. La malpraveco — se mi
povus paroli pri nuna aŭ estonta malpraveco — ŝajnis esti nur
ĉe mia flanko; lia animo estis senkonscia kaj kvieta.
”Jane,” li ree parolis, kiam ni suriris la laŭbo-plantitan
vojon kaj malrapide nin direktis al la ruiniĝanta plektobari-
lo kaj al la kaŝtanarbo, ”Jane, Thornfield estas belega resta-
dejo en la somero, ĉu ne?
”Jes, sinjoro.
”Sendube vi jam komencis iom ami la domon, ĉar vi ŝatas
naturbelecon kaj krom tio amas hejmecon.”
”Tre certe, mi tre amas kaj ŝatas Thornfield.”
”Kaj kvankam mi ne komprenas la kialon, mi tamen vidas,
365
JANE EYRE
eLIBRO
ke vi sentas ion simpatian rilate al tiu malsaĝa eta Adèle kaj
same al la modesta sinjorino Fairfax.”
”Jes, sinjoro, en malsamaj manieroj mi kore amas ambaŭ.”
”Kaj ĉu vi ne malĝojus disiĝi de ili?”
”Jes.”
”Estas bedaŭrinde!” li diris ĝemante. Tiam li longe silentis.
Post kelka tempo li parolis plue: ”Tiel okazas en la mondo,
apenaŭ oni trovis feliĉan restadejon, kiam subite sonas voĉo,
kiu ordonas: ’leviĝu ĉar la tempo de via ripozo pasis.’ ”
”ĉu do mi devos foriri, sinjoro?” mi demandis. ”ĉu mi
devos forlasi Thornfield?”
”Mi kredas, ke vi devos, Jane. Mi tre bedaŭras Jane, sed
vere mi kredas, ke vi devas foriri.”
Tio estis por mi forta bato; sed mi ne lasis min ĵeti de ĝi sur
la teron.
”Nu, sinjoro, mi estos preta, kiam venos la ordono de
foriro.”
”¯i jam venis — ĉar mi devas hodiaŭ vespere sciigi al vi
tiun ordonon.”
”Vi do estas edziĝonta, sinjoro?”
”Vi tion ĝuste divenis — precize divenis. Per via ordinara
saĝeco vi denove trafis la kapon de la najlo.”
”ĉu baldaŭ, sinjoro?”
”Tre baldaŭ, mia —, tre baldaŭ fraŭlino Eyre; kaj vi memo-
ras ankoraŭ, kiam la famo aŭ mi mem sciigis al vi la unuan
fojon, ke estas mia intenco, kurbigi mian maljunan fraŭlonu-
kon sub la sankta jugo — ke mi intencas submeti min al la
sankta edziĝostato kaj premi al mia brusto, mallonge dirite (ŝi
estas plenbrakaĵo: sed tio estas indiferenta — oni ne povas
havi tro multon de tia bonegaĵo, kia estas mia belega Blanche)
366
JANE EYRE
eLIBRO
nu do, kiel mi diris — aŭskultu min, Jane! Ne plu turnu la
kapon por rigardi post alia tineo, ĝi estas nur kokcinelo flu-
ganta hejmen. Mi nur volis memorigi al vi, ke estis vi, kiu
unua diris al mi kun tiu via diskreteco, kiun mi tiel ŝatas —
kun tiuj antaŭvido, prudento kaj humileco, kiuj decas al via
respondebla kaj dependa situacio — ke, se mi edziĝos kun
fraŭlino Ingram, vi prefere tuj foriros kun la eta Adèle. Mi ne
volas aludi la ofendon, kiu por la adoratino de mia koro sin
kaŝas en via deziro; vere, Jane, mi penos forgesi tiun ofendon,
kiam vi estos malproksime de ĉi tie; mi penos forgesi pri ĝi kaj
pensas nur al la antaŭzorgo, kiu kuŝas en ĝi; ĝi estis tiel gran-
da, ke mi eĉ volas fari ĝin la gvidilo de miaj agoj. Adèle devas
esti sendata al instituto kaj vi, fraŭlino Eyre, devos havi novan
funkcion.”
”Jes, sinjoro, mi tuj presigos anoncon en la ĵurnaloj, sed mi
supozas —” mi volis diri, ”mi supozas, ke mi povos resti ĉi tie,
ĝis mi trovis alian hejmon,” sed mi eksilentis sentante, ke es-
tus al mi neeble diri tiun longan frazon, ĉar en tiu momento
mi ne povis regi mian voĉon.
Sinjoro Rochester parolis plue, ”Mia edziĝo okazos prok-
simume antaŭ la paso de monato, kaj en tiu intertempo mi
ĉirkaŭrigardos por trovi por vi funkcion kaj novan hejmon.”
”Dankon, sinjoro, mi bedaŭras kaŭzi al vi tiom da peno.”
”Ho! ne senkulpigu vin! Mi opinias, ke subulo, kiu tiel bone
plenumis sian devon, kiel vi, havas la rajton postuli malgran-
dan subtenon kaj helpon de sia mastro, precipe kiam li sen
multa peno povos oferi ilin; mi eĉ aŭdis, ke mia estonta bo-
patrino scias pri funkcio, kiu eble taŭgos por vi; ŝi parolis pri
la edukado de la kvin filinoj de certa sinjorino Dionisius
O’Gall en Bitternutlodge, en la graflando Connaught en Irlan-
367
JANE EYRE
eLIBRO
do. Irlando plaĉos al vi, mi kredas; oni diris al mi, ke la tieaj
homoj estas varmkoraj kaj bonaj.”
”Sed tio estas tiel malproksime de ĉi tie, sinjoro.”
”Ne gravas — saĝulinon kiel vi ja ne timigos la longa voja-
ĝo aŭ la malproksimeco — ĉu ne?”
”La vojaĝo estas al mi indiferenta — sed la malproksimo,
kaj krom tio la maro estos interbarilo — —”
”Inter kiuj, Jane?”
”Inter Anglujo, Thornfield, kaj —”
”Nu?”
”Kaj vi, sinjoro.”
Tion mi diris malvole; kaj ne povante reteni la larmojn, ili
venis al mi en la okulojn. Sed mi ne ploris tiel laŭte, ke oni
povis aŭdi tion; mi retenis la singultojn. La penso pri sinjorino
O’Gall en Bitternutlodge kaj ŝiaj kvin filinoj glaciigis mian
koron; kaj ankoraŭ pli glaciiga estis la penso al la ondegoj kaj
la ondoŝaŭmo, kiuj kiel ŝajnis, estis destinitaj muĝi inter mi
kaj la viro, ĉe kies flanko mi nun estis promenanta; kaj plej
terura estis la penso pri tiu vasta, profunda, neŝipirebla maro
— riĉeco, situacio, moroj, kutimoj — disiganta min de tio,
kion mi tiel nature kaj neeviteble amis.
”¯i estas tiel malproksime de ĉi tie,” mi diris refoje.
”Tre certe, kaj kiam vi estos en Bitternutlodge, graflando
Connaught en Irlando, tiam mi neniam revidos vin, Jane, tio
estas ne kontraŭdireble vera. ĉar neniam mi iros al Irlando,
mi ne simpatias kun tiu lando. Sed, ĉu ne vere, Jane, ni estis
ĉiam bonaj amikoj.”
”Jes, sinjoro.”
”Kaj kiam bonaj amikoj estas kune en la antaŭvespero de
disiĝo, tiam ili sentas sin feliĉaj, se ili povos pasigi la pasigo-
368
JANE EYRE
eLIBRO
tan tempon unu flanke de la alia. Venu — ni kviete parolu
ankoraŭ horon aŭ pli longe pri la disiĝo kaj la vojaĝo kaj
dume ni rigardu la stelojn, kiel ili kviete unu post la alia sup-
reniras sur la ĉielo. Ni sidiĝu ĉi tie sur tiu benko sub la alta
honorinda kaŝtanujo. Ni sidiĝu tie hodiaŭ vespere en paco;
eble la sorto decidis, ke neniam poste ni sidos tie.” — Li pre-
mis min sur la benkon, kaj sidiĝis ĉe mia flanko.
”La vojo al Irlando estas tre longa, Jane, ke fariĝas al mi
malfacile sendi mian etan amikinon al tia longa, laciga voja-
ĝo; sed kion fari, se mi ne havas la povon fari ion pli bonan?
ĉu vi kredas, ke niaj karakteroj estas iel parencaj, Jane?
En tiu momento ne estis al mi eble doni iun ajn respondon;
la emocio, kiun sentis mia koro, estis tro granda.
”ĉar,” li parolis plue, ”ofte min atakas strangaj sentoj rila-
te al vi, precipe kiam vi estas tiel proksima al mi, kiel nun;
tiam estas al mi, kvazaŭ mi portas en mia brusto iun fadenon,
kiu firme kaj nerompeble estas ligita al sama loko en via mal-
granda, delikata korpeto. Kaj mi timas, ke por ĉiam rompiĝos
tiu kunigita fadeno, kiam tiu ventega kanalego kaj pli ol
ducent mejloj da tero kuŝas inter ni. Kaj tiam min teruras la
angoro, ke tiam mi devos morti pro interna sangoperdo.
Rilate al vi — vi — baldaŭ forgesos min.”
”Tion mi povus neniam sinjoro — Vi scias, ke…” — mi ne
estis kapabla paroli plue.
”Jane, ĉu vi aŭdas kiel la najtingalo kantas tie en la arba-
ro? Aŭskultu do.”
Dum mi aŭskultis, mi komencis konvulsie singulti; ĉar mi
ne povis plu regi miajn sentojn; mi devis cedi kaj mia longe
retenita doloro tremigis mian tutan korpon. Kiam mi reko-
369
JANE EYRE
eLIBRO
mencis paroli, mi faris tion nur por elparoli la pasian deziron,
ke neniam mi naskiĝus aŭ venus al Thornfield.
”ĉu estos al vi malfacile foriri de ĉi tie, Jane?”
La potenco de tiu sento, kiu naskis en mi amon kaj ĉagre-
non, luktis por estiĝi la plej forta kaj volis eksplodi — ĝi volis
perforte venki, ĝi volis sin montri, ĝi volis vivi, leviĝi, regi; jes
— ĝi eĉ volis paroli.
”Mi malĝojas, ĉar mi devas forlasi Thornfield, ĉar mi amas
Thornfield — mi ĝin amas, ĉar mi vivis ĉi tie plenan, feliĉegan
vivon almenaŭ dum mallonga tempo. ĉi tie oni ne piedpre-
mis min. ĉi tie mi ne ŝtoniĝis, oni ne enŝlosis min kun stul-
taj animoj, oni ne metis min ekster ĉion, kio estas brila, alta
kaj plenforta. Mi povis vizaĝon kontraŭ vizaĝo paroli kun tio,
kion mi honoras; kun fortega, grandanima, malproksimen
rigardanta karaktero. Mi konatiĝis kun vi, sinjoro Rochester,
kaj teruro kaj angoro min kaptas, ĉar por ĉiam mi estos forti-
rata de vi. Mi vidas la necesecon de mia forvojaĝo kaj ĝi fan-
tome min rigardas kiel la neceseco de la morto.”
”Kie do vi vidas tiun necesecon?” subite li demandis al mi.
”Kie? Vi mem, sinjoro, ŝovis ĝin antaŭ min.”
”En kiu formo?”
”En la formo de fraŭlino Ingram, nobla, belega virino — via
fianĉino.”
”Mia fianĉino! Kiu fianĉino? Mi ne havas fianĉinon!”
”Vi havos ŝin.”
”Jes — mi havos! — mi havos!” Li kunpremis la dentojn.
”Tial mi devos foriri — vi mem tion diris.”
”Ne: vi restu! Mi ĵuras tion — kaj tiun ĵuron mi plenumos.”
”Mi diras, ke mi iru,” mi respondis, pasie emociiĝinta. ”ĉu
vi kredas, ke mi povos resti, kaj esti nenio al vi? ĉu vi kredas,
370
JANE EYRE
eLIBRO
ke mi estas aŭtomato? — maŝino sen sento? Ke mi povas
toleri, ke oni forbatu de mia buŝo la panpecon, ke oni forti-
ru de mia mano la kalikon kun la klara akvo? ĉu vi kredas, ke
mi estas senanima, senkora, ĉar mi estas malriĉa, malgranda?
— Vi malprave pensas! Mi havas tiom da animo, kiom vi —
tiom da koro, kiom vi! Se Dio estus donacinta al mi nur iom
da beleco kaj grandan riĉaĵon, tiam mi kaŭzus al vi tiom da
peno kaj ĉagreno forlasi min, kiom vi al mi kaŭzas iri de vi. Mi
nun ne parolas per la mediumo de la kutimo, eĉ la karno nun
ne parolas al la karno — nun ĝi estas mia animo, kiu parolas
al via, estas kvazaŭ ili ambaŭ trairus la pordon de la morto,
kaj kvazaŭ ni starus antaŭ la piedoj de Dio — kiel egaluloj kiaj
fakte ni estas!”
”Kiaj fakte ni estas!” ripetis sinjoro Rochester — ”tiel” li
diris plue kaj ĉirkaŭbrakis min, premis sur sian koron, premis
sian buŝon sur mian kaj diris: ”tiel, Jane!”
”Jes, tiel, sinjoro,” mi diris kiel li, ”sed tamen ne tiel; ĉar vi
estas edziĝonta viro — aŭ preskaŭ edziĝonta — kaj eĉ kun iu,
kiu staras tre malsuper vi — kun iu, kiun vi ne simpatias —
kiun neeble vi povas kore ami; ĉar mi vidis kaj aŭdis, kiel vi
mokis ŝin. Mi malestimus tian geedziĝon, tial mi estas pli bo-
na ol vi — lasu min iri!”
”Kien, Jane? Al Irlando?”
”Jes, al Irlando. Mi nun diris mian opinion kaj nun mi
povas iri, kien mi volos.”
”Jane, silentu; ne tiel luktu kiel sovaĝa birdo, kiu pro senes-
pero disŝiras siajn proprajn plumojn.”
”Mi ne estas birdo, kaj neniu reto, neniu birdkaptisto
kapablas kapti min. Mi estas libera homa estaĵo kun sende-
penda volo, kaj nun mi uzas tiun volon, dum mi foriras de vi.”
371
JANE EYRE
eLIBRO
Dua, forta klopodo liberigis min kaj mi staris rekte antaŭ
li.
”Kaj via volo ankaŭ decidu pri via sorto,” li diris. ”Mi ofe-
ras al vi mian manon, mian koron kaj parton de ĉio, kion mi
posedas.”
”Vi ludas farson, kiun mi priridas.”
”Mi petas vin iri ĉe mia flanko tra la vivo — esti mia dua
duono kaj plej bona akompanantino.”
”Rilate al tio vi jam longe faris vian elekton, tenu ĝin.”
”Jane, silentu kelkajn momentojn; vi estas tro ekscitita. An-
kaŭ mi klopodos kvietiĝi.”
Ventopuŝo trairis la laŭro-aleon kaj murmuris tra la bran-
ĉojn de la kaŝtanujo. ¯i iris pluen — pli kaj pli pluen ĝis ĝi for-
mortis en la malproksimo. La kantado de la najtingalo estis
nun la sola sono aŭdata, kaj dum mi aŭskultis ĝin, miaj lar-
moj ekfluis. Sinjoro Rochester sidis senmove kaj amike kaj
grave rigardis min. Mallonga momento pasis antaŭ ol li ree
ekparolis; fine li diris:
”Sidiĝu ĉe mia flanko, Jane, kaj ni klopodu kompreni unu
alian.”
”Neniam mi sidiĝos plu ĉe via flanko. Mi devis cedi tiun
lokon kaj ne reprenos ĝin.”
”Sed, Jane, mi petas tion al vi, kiel al mia edzino; nur kun
vi mi volas edziĝi.”
Mi silentis, pensante, ke li primokas min.
”Venu, Jane — venu ĉi tien.”
”Via fianĉino staras inter ni.”
Li salte leviĝis kaj per unu paŝo estis apud mi.
”Mia fianĉino estas ĉi tie,” li diris, ree tirante min al si, ”ĉar
372
JANE EYRE
eLIBRO
vi estas mia egalulino kaj ĉar vi similas min, Jane, ĉu vi volas
estiĝi mia edzino?”
Mi ankoraŭ ne respondis, kaj ree mi luktis por liberigi min
de liaj brakoj, ĉar mi ankoraŭ ne kredis al li.
”ĉu do vi ne kredas, kion mi diras, Jane?”
”Ne, tute ne.”
”ĉu do vi ne fidas min?”
”Neniel.”
”ĉu mi estas mensogulo en viaj okuloj?” li kolerete deman-
dis. ”Eta dubulino, mi konvinkos vin. Kio estas al mi fraŭlino
Ingram? Tute nenio. Kaj tion vi tre bone scias. Kion ŝi sentas
por mi? Nenion, kaj mi faris mian eblon por ricevi la pruvon
pri tio. Mi zorgis por tio, ke ŝin atingis la famo, ke mia pose-
daĵo ne estas la triono de tio, kion oni supozis, kaj poste mi
vizitis ŝin por vidi la efikon; kaj de ŝi kaj de ŝia patrino mi estis
ricevata tre indiferente, malvarmete. Mi ne povus kaj ne volus
edziĝi kun fraŭlino Ingram. Ho vi — vi stranga, preskaŭ
supertera estaĵo! — Vin mi amas kiel mian propran karnon.
Vin — ho malriĉa, eta, kvankam ne bela — vin mi petegas
akcepti min kiel vian edzon.”
”Kion, min!” mi kriis, komencante kredi lian sincerecon
pro lia graveco kaj precipe pro lia malĝentileco. ”ĉu min, kiu
havas neniun amikon, krom vi — almenaŭ se vi estas tia. Kiu
posedas nenion krom tio, kion vi al mi donis?”
”Jes, vin. Jane. Vi devas estiĝi mia — tute mia. ĉu vi kon-
sentas? Diru jes kaj tuj.”
”Sinjoro Rochester, montru al mi vian vizaĝon; turnu ĝin
al la lunlumo.”
”Kial?”
”ĉar mi volas legi vian vizaĝon — turnu ĝin al la lunlumo!”
373
JANE EYRE
eLIBRO
”Jen! Vi trovos nur malmulton legeblan krom ĉifita, plen-
skribita paĝo. Sed provu legi — tamen rapidu, ĉar mi suferas.”
Lia vizaĝo estis tre ekscitita kaj ruĝa; spasmaj linioj kuris
sur lia vizaĝo kaj liaj okuloj brilis per stranga ardo.
”Ho, Jane, vi turmentas min!” li kriis. ”Vi turmentas min
per tiu esplora kaj tamen korfidela kaj noblanima rigardo!”
”Kiel mi povas fari tion? Se vi estas sincera kaj via ofero
sincera, miaj solaj sentoj al vi devas esti dankemo kaj dediĉo
— ili ne povas turmenti.”
”Dankemo!” li kriis; kaj sovaĝe li diris plue — ”Jane, akcep-
tu min rapide. Diru Edward — nomu min per mia nomo —
Edward — mi volas edziĝi kun vi.
”ĉu vi ne mokas? ĉu vere vi amas min? ĉu sincere vi
deziras, min kiel vian edzinon?”
”Tion mi deziras, kaj se ĵuro estas necesa por pruvi tion, mi
ĵuras.”
”Tiam, mi volas edziĝi kun vi, sinjoro.”
”Diru Edward, ne: sinjoro.
”Kara Edward!”
”Venu al mi — kiel eble plej proksime,” — li diris; kaj pre-
mante sian vangon al mia, li flustris: ”faru min feliĉa kaj mi
feliĉigos vin.”
”Dio pardonu al mi!” li diris al si mem, ”kaj ke la mondo
sin ne loku inter nin. ŝi estas mia, ŝi restos mia.”
”Sed neniu povus loki sin inter nin.”
”Ne, — kaj tio estas tre feliĉa,” li diris. Kaj se mi amus lin
malpli multe, mi trovus en tiu momento liajn ravitan rigar-
don kaj voĉtonon sovaĝaj; sed sidante tiel ĉe lia flanko, vekita
de la premsonĝo de disiĝo — kaj vokita al la paradizo de la
rekuniĝo mi pensis nur pri la feliĉo, kiu abunde estis al mi
374
JANE EYRE
eLIBRO
oferata. Kaj ĉiam denove li demandis: ”ĉu vi estas feliĉa,
Jane?” Kaj ĉiam mi respondis lin: ”Jes!” Kaj tiam li murmuris:
”Per tio ĉio kvitiĝos — per tio ĉio kvitiĝos. ĉu mi ne trovis ŝin
sen amikoj kaj senkonsola? ĉu nun mi ne protektos, amos kaj
konsolos ŝin? ĉu mia koro ne estas plena de amo kaj ĉu miaj
decidoj ne estas firmaj? ĉi tio ne estos. alkalkulita al mi kiel
peko antaŭ la dia tribunalo. Mi scias, ke mia Kreinto aprobas,
kion mi nun faras. Rilate al la juĝo de la mondo — ĝi estas al
mi tute indiferenta. Mi kontraŭstaros ĉies opinion.”
Sed kio okazis al la vespero? La luno ankoraŭ ne subiris kaj
malgraŭ tio ni jam dronis en la mallumo. Apenaŭ mi povis
vidi la vizaĝon de mia mastro, kvankam mi sidis tuj apud li.
Kaj kio okazis al la kaŝtanujo? ¯i ĝemis kaj kurbigis siajn
branĉojn dum subite la vento fajfegis trans nin tra la laŭro-
aleo.
”Ni devos iri internen,” diris sinjoro Rochester, ”la vetero
ŝanĝiĝas. Mi povus sidi kun vi ĉi tie ĝis morgaŭ matene, Jane.”
”Kaj mi kun vi,” mi pensis. Kaj eble mi estus dirinta tion,
sed blindiganta fulmo pafiĝis el nubo, al kiu okaze mi supren-
rigardis; sekvis bruego, kraketado kaj tondrobato tiel terura,
ke mi kaŝis miajn blindigitajn okulojn sur la ŝultro de sinjoro
Rochester.
La pluvo ekfalis torente. Rapide li tiris min post si laŭ la
piedvojo, tra la parko, ĝis ni atingis la domon. Sed ni ambaŭ
estis trempe malsekaj antaŭ ol ni transiris la sojlon. Li estis
deprenanta mian ŝalon en la koridoro, kaj forĵetanta la akvon
el miaj disiĝintaj haroj, kiam sinjorino Fairfax venis el sia
ĉambro.
Komence mi ne rimarkis ŝin, nek sinjoro Rochester. La
lampo brulis. Estis preskaŭ noktomezo.
375
JANE EYRE
eLIBRO
”Iru tuj demeti viajn malsekajn vestojn,” li diris, ”kaj:
bonan nokton — dormu bone, mia karulino!”
Ripete li kisis min. Rigardante supren kaj liberiginte min el
lia ĉirkaŭbrako, mi vidis la palan, gravan kaj konsternitan
vidvinon. Mi ridetis al ŝi kaj rapidis supren. ”Klarigoj sekvos
poste,” mi pensis. Sed atinginte mian ĉambron, mi sentis la
okazintaĵon ĝenege terura, ke ŝi klarigus al si malbone, kion
ŝi ĵus vidis. Tiu timo baldaŭ foriĝis, ĉar mia ĝojego forpelis
ĉiun alian senton; kaj kvankam la vento fajfegis kaj la fulmo-
tondro bruegis, kaj la fulmoj ĉiam denove heligis mian ĉam-
bron, kaj la pluvego kiel akvofalo falis el la ĉielo, mi ne sen-
tis plu timon kaj eĉ malmultan respektimponon. Sinjoro Ro-
chester venis tri fojojn al mia ĉambro dum la ventego por
demandi, ĉu mi estas kvieta, kaj tio konsolis min kaj donis al
mi la forton por elteni ĉion.
Antaŭ ol mi ellitiĝis en la sekvanta mateno, eta Adèle
enkuris mian dormejon por rakonti al mi, ke la alta sovaĝa
kaŝtanarbo en la nokto estis trafita de la fulmo kaj ke ĝi duo-
ne estas frakasita.
376
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXIV.
Ellitiĝante kaj vestiĝante, mi pensis ankoraŭ fojon pri ĉio,
kio okazis kaj kun miro mi demandis al mi, ĉu ĉio tio ne
estis sonĝo. Mi ne povis kredi al la vero, antaŭ ol mi revidus
sinjoron Rochester kaj denove aŭdus liajn amvortojn kaj lian
amkonfeson.
Suprenligante miajn harplektaĵojn, mi konsideris mian
vizaĝon en la spegulo kaj vidis, ke ĝi ne estas plu malbela; ĝi
esprimis esperon kaj viva ruĝo kovris la vangojn. Miaj oku-
loj rigardis kvazaŭ ili estus vidintaj la fonton de la vivo kaj
pruntintaj sian brilon de la ludantaj ondoj. Ofte mi estis rigar-
dinta mian mastron, dum mi timis, ke mia rigardo povus esti
al li malagrabla. Nun mi tamen sciis, ke mi povos levi mian
vizaĝon al lia kaj ke ĝi ne malvarmigos lian amon. Mi prenis
simplan sed puran, helan somerveston el mia ŝranko kaj ves-
tis min per ĝi; estis al mi, kvazaŭ neniu vestaĵo tiel bone vestis
min — mi ja ankaŭ neniam portis ĝin en tiu feliĉega animsta-
to.
Malsuprenirante al la halo, mi tute ne estis mirigita pro tio,
ke rava junia mateno sekvis la teruran dumnoktan uraganon.
Freŝiganta, aromplena aertrablovo iris al mi renkonte tra la
malfermita vitro-pordo. La naturo ja nepre estu gaja, kiam mi
estis tiel feliĉega.
Almozulino kun sia knabeto — ambaŭ palaj, mizeraj kaj
ĉifone vestitaj — supreniris la larĝan ĝardenvojon; mi iris al
377
JANE EYRE
eLIBRO
ili renkonte kaj donis al ili la monon, kiun mi havis en mia
monujo; pli ol kvar ŝilingojn; ĉiuj homoj ĉu bonaj ĉu malbo-
naj, devis partopreni mian feliĉegon. La korvo gratadis, la bir-
detoj kantis, sed nenio estis tiel ĝoja kaj belsona kiel la
muziko de mia propra koro.
Sinjorino Fairfax mirigis min, dum ŝi kun malĝoja vizaĝo
rigardis tra la fenestro dirante grave: ”Fraŭlino Eyre, ĉu vi
volas eniri por matenmanĝi?” Dum la manĝo ŝi estis kvieta
kaj malvarma, sed la momento ankoraŭ ne venis por doni al
ŝi la intencitan klarigon. Mi devis atendi ĝis la veno de mia
mastro, kiu klarigos al ŝi ĉion, kaj tiel longe ankaŭ ŝi devis
atendi. Mi manĝis, kion mi povis kaj tuj poste rapidis supren.
Mi renkontis Adèle, kiu venis el la lerneja ĉambro.
”Kien vi iras? La studohoro ja komenciĝis.”
”Sinjoro Rochester sendis min al la infanĉambro.”
”Kie li estas?”
”Tie,” ŝi diris, montrante la ĉambron, kiun ŝi ĵus forlasis.”
Mi eniris. Jen li staris.
”Eniru kaj diru al mi, ’bonan matenon’,” li diris. Gaje mi iris
al li. Ne malvarman, bonmanieran salutvorton aŭ indiferen-
tan manpremon li donis al mi, sed koran ĉirkaŭbrakon kaj
koran kison. Tio ŝajnis al mi tre natura; estis sankta konscio
esti de li amata, esti tiel kore de li amata.
”Jane, vi aspektas tiel floranta, tiel ridanta kaj ĉarma,” li
diris, ”vere ĉarma hodiaŭ matene. ĉu tio estas mia pala, eta
elfino? ĉu tio estas mia mustard-semereto? ĉi tiu eta, suna
knabino kun kavetoj en la vangoj kaj rozaj lipoj? Kun la silke
mola, kaŝtankoloraj haroj kaj brilantaj brunaj okuloj?”
Kara leganto, mi havis verdajn okulojn, sed pardonu al li
la eraron; supozeble ili ŝajnis al li freŝe koloritaj.
378
JANE EYRE
eLIBRO
”Tio estas Jane Eyre, sinjoro.”
”Kaj estos baldaŭ Jane Rochester,” li parolis plue, ”en kvar
semajnoj, Jane; ne unu tagon pli longe. ĉu vi aŭdas kaj kom-
prenas min?”
Mi aŭdis lin, sed ne povis kompreni tion. ¯i kaŭzis al mi
kapturniĝon. La sento, kiun tiu sciigo naskis en mi, estis io pli
forta ol ĝojo — ĝi estis io, kio doloris kaj surdigis min.
”Viaj vangoj ĵus estis ruĝetaj, Jane, nun ili iĝas morte palaj.
Kial do?”
”ĉar vi donis al mi novan nomon — Jane Rochester, kaj tio
sonis tiel strange.”
”Jes, sinjorino Rochester,” li diris, ”la juna sinjorino Ro-
chester, la knabino-fianĉino de Fairfax Rochester.”
”ŝajnas al mi, kvazaŭ tio estas neebla, sinjoro! ĉio tio estas
tiel neverŝajna. Sur ĉi tiu tero neniu akiras plenan feliĉegon.
Mi ja ne naskiĝis por pli bona sorto ol miaj proksimuloj. Estus
fea rakonto nura sonĝo, se tia sorto okazus al mi.”
”Sed mi realigos tiun sonĝon. Ankoraŭ hodiaŭ mi komen-
cos la efektivigon. Hodiaŭ matene mi skribis al mia bankie-
ro en Londono, ke li sendu al mi certajn juvelojn, kiujn li kon-
servas por mi — heredaĵojn de la sinjorinoj de Thornfield. Mi
esperas, ke post du aŭ tri tagoj mi povu ŝuti ilin sur viajn
genuojn, ĉar okazos al vi ĉiuj privilegioj kaj atentoj, kiuj iam
okazos al la filino de senatano, se kun ŝi mi edziĝus.”
”Ho, sinjoro, ne parolu pri juveloj! — Mi ne amas, ke oni
parolu pri ili. Juveloj por Jane Eyre! Tio estus stranga kaj
nenatura! Pli volonte mi ne havos ilin.”
”Mi mem volas meti la diamantĉenon ĉirkaŭ vian kolon kaj
kroni vian frunton per la diademo! Kiel rave ili vestos vin!
ĉar, Jane, la naturo stampis sur via frunto la markon de
379
JANE EYRE
eLIBRO
nobeleco! Kaj mi volas ornami ĉi tiujn delikatajn brakojn per
braceletoj, kaj plenŝarĝi ĉi tiujn etajn feo-fingrojn per multe-
kostaj ringoj.”
”Ne, ne, sinjoro! Pensu pri aliaj aferoj, parolu pri io alia kaj
alimaniere! Ne parolu al mi kiel al belaĵo; mi estas nenio
krom via simpla, kvakersimila guvernistino.”
”En miaj akuloj vi estas belaĵo kaj eĉ belaĵo laŭ mia koro;
delikata kaj elfsimila.”
”Malgranda kaj sensignita, vi volas diri. Ho, sinjoro, vi son-
ĝas, aŭ vi volas moki min. Pro la boneco de Dio, ne estu iro-
nia!”
”Mi ankoraŭ sukcesos en tio, ke la mondo akceptos vin kiel
belaĵon,” parolis li plue, kaj pro la maniero de lia parolo mi
fariĝis malkvieta, ĉar mi sentis, ke li al si kredigas ĉion tion aŭ
ke li provas kredigi tion al mi.
”Mi volas vesti mian Jane per silko kaj puntaĵo kaj rozojn
ŝi devos porti sur la haroj; kaj la kapon, kiu super ĉio estas al
mi kara, mi volas kovri per multekosta netaksebla vualo.”
”Sed tiam vi ne rekonos min plu, sinjoro; kaj mi ne estos
plu via iama Jane Eyre, sed simio en arlekena vestaĵo — pigo
en pruntitaj plumoj. Vere, sinjoro Rochester, pli mi amus vidi
vin en teatra kostumo, ol min mem en la robo de kortegani-
no. Kaj mi ne diras, ke vi estas bela, sinjoro, kvankam mi sen-
lime vin amas: multe tro kore kaj vere por flati vin. Tial ankaŭ
vi ne flatu min.”
Tamen li daŭrigis pri sia temo, ne rimarkante miajn mal-
konsentajn malaprobojn.
”Ankoraŭ hodiaŭ mi veturos kun vi al Millcote, por ke vi
elektu kelkajn vestaĵojn por vi. Mi ja diris, ke ni en kvar
semajnoj estos geedziĝintaj. La edziĝo okazos tute senbrue en
380
JANE EYRE
eLIBRO
tiu preĝejo kaj tuj poste mi kondukos vin al la ĉefurbo. Post
kelka restado en Londono, mi kondukos mian trezoron al
regionoj pli proksimaj al la suno, al francaj vinberĝardenoj kaj
italaj ebenaĵoj; kaj ĉion vi vidos, kio estis fame konata en la
antikva historio kaj multekosta en la nuna epoko. Vi vidos
ankaŭ la vivon en la grandaj urboj, kaj vi lernos alte ŝati vin,
komparante vin kun aliuloj.”
”ĉu mi vojaĝos? — Kaj kun vi sinjoro?”
”Vi vizitos kun mi Parizon, Romon kaj Napolon, ni iros al
Florenco, Venecio kaj Vieno; viaj piedoj tuŝos la lokojn, kie
iam mi promenis; ili ŝvebos trans la ombrojn, kiujn mi trans-
iris. Antaŭ dek jaroj mi senripoze vagadis kiel frenezulo tra la
tuta Eŭropo; naŭzo, malamo kaj kolero estis miaj akompa-
nantoj; nun mi resaniĝinte laŭiros la saman vojon, sed ĉaste
kaj ĉe la flanko de anĝelo, kiu konsolos min.”
Mi ridis pro tiuj liaj paroloj.
”Mi ne estas anĝelo,” certigis mi, ”kaj mi ne fariĝos anĝelo,
antaŭ ol mi estos mortinta kaj en la paradizo. Mi estos nur mi
mem. Sinjoro Rochester, vi atendu de mi nek ion ĉielan, nek
vi postulu tion — ĉar tian postulon mi ne povus plenumi, mi
ja ankaŭ ne povus postuli ion tian de vi.”
”Kion do, mia etulino, vi atendas de mi?”
”Dum mallonga tempo vi eble restos, kiel vi estas nun, —
sed nur mallongan tempon. Kaj poste vi estiĝos malvarma kaj
kaprica, eble fine vi estiĝos severa kaj rigora, kaj mi havos
multan penon kontentigi vin; sed kiam vi plene alkutimiĝos
al mi, vi eble denove min ametos — mi diras: vi ametos, sed
ne amos min. Mi supozas, ke via amo estos bolanta dum ses
monatoj aŭ pli mallonge. En libroj, verkitaj de viroj mi vidis,
ke tiu periodo estas la plej longa, ĝis kiu povas atingi la amo
381
JANE EYRE
eLIBRO
de viro. Malgraŭ tio mi esperas, ke nenian mi, kiel amikino
kaj akompanantino, estos tute indiferenta al mia kara sinj-
oro.”
”Ne estos tute indiferenta! Kaj denove ameti vin! Mi kre-
das, ke ĉiam denove mi ametos vin, kaj unu tagon vi konfesos
al mi, ke mi ne nur ametas, sed vere kaj daŭre amas vin.”
”ĉu vi ne estas kaprica, sinjoro?”
”Al virinoj, kiuj neniel plaĉas al mi krom ilia vizaĝo, mi
estas vera diablo, kiam mi ekscias, ke ili havas nek koron nek
animon, se ili montras al mi nur perspektivon de sensignife-
co, malsaĝeco, krudeco kaj maliceco; — sed al klara okulo kaj
elokventa lango, al arda animo kaj karaktero, kiu sin kurbas
sed ne rompiĝas kiu samtempe estas fleksebla kaj forta, kon-
stanta kaj tamen facile traktebla — al tiuj mi ĉiam estas fidela
kaj vera.”
”ĉu vi konatiĝis kun tia karaktero, sinjoro? ĉu vi amis
tian?”
”Mi ĝin amas nun.”
”Sed antaŭ ol vi konis min, se vere mi povas plenumi tiajn
malfacilajn ecojn?”
”Neniam mi trovis vian egalulinon. Jane, vi plaĉas al mi kaj
vi regas min — ŝajne vi submetiĝas, kaj mi admiras la flekse-
blecon, kiun vi montras; kaj dum mi volvas la malmolan
silkon ĉirkaŭ mia fingro, ĝi tremetigas mian koron. Vi influ-
is je mi, venkis min, kaj tiu influo estas pli dolĉa, ol mi povas
diri; kaj la venko, al kiu mi devas submetiĝi, estas pli ĉarma
ol iu ajn triumfo, kiun mi povus venki. Kial vi ridetas, Jane?
Kion do signifas tiu neklarigebla, nebela ŝangiĝo de via vizaĝ-
esprimo?”
”Mi pensis, sinjoro (pardonu al mi tiun ideon, kiu estis sen-
382
JANE EYRE
eLIBRO
vola) mi pensis pri Herkuleso kaj Samson kaj al iliaj ĉarmu-
linoj —”
”Vere, mia eta elfo —”
”Eksilentu, sinjoro! Vi ne parolas tre saĝe en ĉi tiu momen-
to; ne multe pli saĝe ol agis tiuj du viroj. Sed, se ili estus edzi-
ĝintaj, ili sendube per sia severeco kiel edzoj, estus kompen-
sintaj sian malsaĝecon kiel svatiĝantoj, — kaj mi timas, ke vi
agus tutsame. Mi dezirus jam nun scii, kion vi respondos al
mi post paso de unu jaro, kiam mi petos de vi komplezon,
kies plenumo ne estos al vi agrabla.”
”Petu al mi nun ion, Jane — nur bagatelon, mi dezirus, ke
vi petus ion al mi —”
”Certe, sinjoro, mi petos ion, mi havas peton farotan.”
”Parolu! Sed se vi rigardos supren kaj ridas al mi per tia es-
primo, tiam mi ĵuras plenumi vian peton antaŭ ol mi ĝin ko-
nos, kaj tio faros el mi malsaĝulon.”
”Tute ne, sinjoro. Mi petas nur la jenon: ne venigu la juve-
lojn, kaj ne kronu min per rozoj; vi ja povus same bone bor-
deri per veraj oraj strioj tiun simplan poŝtukon, kiun vi tenas
en la mano.”
”Same bone mi povus orumi veran oron. Tion mi scias. Via
peto tamen estas konsentita — almenaŭ por ĉi tiu momento.
Mi nuligos la ordonon faritan al mia bankiero. Sed vi petis
ankoraŭ nenion, vi nur petis, ke mi retenu donacon: petu de-
nove.”
”Nu, sinjoro, bonvolu do kontentigi mian scivolemon, kiu
rilate al unu punkto fariĝis tre granda.”
Li rigardis min konfuzita. ”Kio ĝi estas? Kio ĝi povas esti?”
li demandis rapide. ”La scivolemo estas danĝera petantino.
Estas feliĉe, ke mi ne ĵuris plenumi ĉiun peton —”
383
JANE EYRE
eLIBRO
”Tamen ne povas esti danĝere plenumi la celitan, sinjoro.”
”Eldiru ĝin, Jane. Sed mi pli amus, se vi petus al mi la duo-
non de mia posedaĵo, ol ke vi povus eldemandi misteron.”
”Sed, ho reĝo Ahaŝveros! Al kio povus utili al mi la duono
de via posedaĵo!! ĉu vi kredas, ke mi estas procentegisto, kiu
dezirus rentometi sian arĝenton per landpropraĵoj? Multe pli
volonte mi posedus vian tutan konfidon. Vi do ne rifuzos al
mi tiun fidon dum vi donas al mi lokon en via koro?”
”Prenu mian tutan fidon, se tio estas penvalora, Jane. Sed
pro la amo de Dio, ne metu sur vin neporteblan ŝarĝon! Ne
aspiru venenon — ne fariĝu vera Evo en miaj manoj!”
”Kial ne, sinjoro? Vi ja ĵus diris al mi, ke vi amas esti ven-
kata kaj kiel volonte vi lasas vin konvinki. ĉu vi ankaŭ ne opi-
nias, ke mi devas uzi tiun konfeson kaj ke mi devas komenci
per flatado kaj petado —, eĉ se necese per plorado — nur por
vidi, kiel granda estas mia potenco?”
”Mi provokas vin riski tian provon; se vi komencas arogi
tro multe aŭ se vi estiĝos tro postulema, la ludo finiĝis.”
”Vere, sinjoro? Tiam vi estas cedema. Kiel grave vi nun
aspektas! Viaj brovoj fariĝis tiel dikaj, kiel miaj fingroj kaj via
frunto estas simila al tio, kion mi iam aŭdis nomi ’tondro-
nubo’ en stranga poemo. Supozeble, sinjoro, vi konstante
montros tiun vizaĝon post kiam vi estos edziĝinta?”
”Se vi, post kiam vi estos edziniĝinta, aspektos kiel nun,
tiam mi kiel deca kaj bonmaniera kristano tre baldaŭ forigos
de mi la penson kuniĝi kun koboldeto aŭ salamandro, Sed,
kara etulino, kion do vi volus peti? — Rapide diru!”
”Jen, nun vi estas vere malpli ol ĝentila. Sed tiu malĝen-
tileco estas al mi pli agrabla ol flataĵo. Pli volonte mi estas etu-
384
JANE EYRE
eLIBRO
lino ol anĝelo. Jen kion mi volus demandi: Kial do vi tiel penis
kredigi al mi, ke vi intencis edziĝi kun fraŭlino Ingram?”
”ĉu vi tion celis? Dank’al Dio, ke ne estis pli grave!”
Lia frunto sereniĝis; li malsupren rigardis al mi, ridetis,
karesis miajn harojn, kvazaŭ li kore ĝojis, ke granda danĝero
estis fordeturnita.
”Mi kredas, ke mi povas konfesi tion al vi,” li parolis plue,
”eĉ kaŭzante per tio vian kolereton. Jane, mi ja vidis kia faj-
ra spirito vi povas esti, kiam vi estas ekscitita. Eĉ hieraŭ en la
malvarma lunlumo mi vidis vin ardi, kiam vi ribelis kontraŭ
la sorto kaj pretendis, ke vi postulis esti konsiderata de mi kiel
mia egalulo. Jane, flanken dirite, vi mem kaŭzis, ke mi tiel
agis.”
”Kompreneble, mi estis kulpa. Sed ni revenu al la afero, mi
petas, sinjoro — — fraŭlino Ingram?”
”Nu, do; aŭskultu; laŭŝajne mi amindumis fraŭlinon Ing-
ram, dezirante, ke vi enamiĝu same freneze je mi, kiel mi en-
amiĝis je vi; kaj mi sciis, ke ĵaluzo estos mia plej forta samli-
gano, kiun mi povus alvoki por helpi min!”
”Bonege! — Nun vi estas malgranda — ne multe pli gran-
da ol la supro de mia malgranda fingro. Estas hontinda mal-
justaĵo tiel agi. ĉu vi tiam tute ne pensis pri la sentoj de fraŭ-
lino Ingram, sinjoro?”
”ŝiaj sentoj koncentriĝas nur en unu punkto, nome en ŝia
senlima fiereco; kaj ĝi devis esti humiligata. ĉu vere vi estis
ĵaluza, Jane?”
”Estas indiferente, sinjoro Rochester. Neeble povas interesi
vin tion scii. Respondu al mi ankoraŭ unu fojon sincere. ĉu
vi ne kredas, ke fraŭlino Ingram suferos pro via malhonesta
koketaĵo? ĉu ŝi ne konsideros sin forlasitino.
385
JANE EYRE
eLIBRO
”Neeble! — Mi ja rakontis al vi, kiel kontraŭe ŝi forlasis
min. La flamo de ŝia amo en unu momento malpligrandiĝis,
aŭ pli bone dirite, estingiĝis pro la famo de mia nesolvente-
co.”
”Vi havas strangan, intrigan karakteron, sinjoro Rochester.
Mi timas, ke rilate al multaj aferoj vi havas ekscentrajn prin-
cipojn.”
”Miaj principoj neniam estis trejnataj; eble ili malrektiĝis
pro manko de disciplino?”
”Ankoraŭ unu fojon plensincere: ĉu mi povos ĝui la gran-
dan akiritan feliĉon sen timo, ke neniu alia sentos la amaran
doloron, kiun mi mem sentis antaŭ nelonge?”
”Tion vi povos, mia malgranda knabineto. Sur la tuta tero
troviĝas neniu alia, krom vi, kiu sentas por mi la saman pur-
an amon, ĉar la kredo al via amo, Jane, estas la saniga, bon-
faranta balzamo, kiun mi bezonas por mia animo.”
Mi premis miajn lipojn sur lian manon, kiu ripozis sur mia
ŝultro. Mi tre amis lin, multe pli ol mi kuraĝis konfesi al li —
pli ol povis esprimi vortoj.
”Petu ankoraŭ ion alian de mi,” li diris post kelkaj sekun-
doj, ”mia plej granda ĝojo estas, ke vi faras al mi peton kaj ke
mi povas cedi.”
Mi ree havis peton.
”Sciigu al sinjorino Fairfax viajn intencojn, Sinjoro, hieraŭ
vespere ŝi vidis nin en la halo kaj estis skandaliĝinta. Klarigu
al ŝi la situacion antaŭ ol mi estos devigata renkonti ŝin
denove. Mi ofendiĝas, ke tiel bona virino havu malfavoran
juĝon pri mi.”
”Iru al via ĉambro kaj surmetu vian ĉapelon,” li respondis.
”Mi deziras, ke vi akompanu min hodiaŭ matene al Millcote,
386
JANE EYRE
eLIBRO
kaj dum vi aranĝas la preparojn por la vojaĝo, mi volas lumigi
la cerbon de la maljuna virino.”
”Mi kredas, ke ŝi opinias, ke mi forgesis pri via situacio,
same kiel pri mia, sinjoro.”
”Situacio! — situacio! — Via situacio estas en mia koro kaj
sur la nuko de tiuj, kiuj povus ofendi vin nun aŭ estonte. —
Nun iru.”
Baldaŭ mi estis vestita kaj aŭdante, ke sinjoro Rochester
forlasis la ĉambron de sinjorino Fairfax, mi rapidis al ŝi. La
aĝa sinjorino ĵus legis ĉapitron el sia biblio — la epistolon por
la tago. La biblio kuŝis malfermita antaŭ ŝi kaj la okulvitroj
kuŝis sur ĝi. ŝi ŝajnis ne pensi pri sia legado, kiun estis inter-
rompinta sinjoro Rochester.
ŝiaj okuloj, fiksitaj sur la kontraŭa vando, esprimis la mi-
regon de kvieta karaktero, kiu estis ekscitita pro neordinara
novaĵo. Vidante min, ŝi regis sin; ŝi klopodis rideti kaj diris
kelkajn gratulvortojn. Sed la rideto foriĝis kaj ne finiĝis la gra-
tuloj. ŝi denove surmetis la okulvitrojn, fermis la biblion kaj
ŝovis malantaŭen sian seĝon.
”Mi estas tiel mirigita,” ŝi komencis, ”ke apenaŭ mi scias,
kion diri al vi, fraŭlino Eyre. Estas al mi, kvazaŭ mi sonĝis, sed
mi ja ne sonĝis, ĉu ne vere? Sed kiam mi sidas tiel tute sola,
mi ofte dronas en duondormo kaj tiam mi vidas kaj aŭdas
ĉiajn aferojn, kiuj tute ne ekzistas. Pli ol unu fojon mi vidis en
mia dormeto mian karan edzon, kiel li eniris kaj sidiĝis ĉe mia
flanko; li mortis antaŭ pli ol dek kvin jaroj, sed malgraŭ tio mi
ofte aŭdis lin voki mian nomon, Alico!! Alico!! kiel mi antaŭe
estis nomata. ĉu vi nun povas diri al mi, ĉu estas vere kaj
certe, ke li petis vin edziĝi kun li? Ne ridu je mi! Sed estas al
387
JANE EYRE
eLIBRO
mi kvazaŭ li estis ĉi tie en la ĉambro, dirante, ke vi estiĝos lia
edzino en unu monato.”
”Tion saman li diris al mi,” mi respondis.
”ĉu vere li diris tion? ĉu vi kredas al li? ĉu vere vi akcep-
tis lin?”
”Jes.
ŝi rigardis min konsternite.
”Tion mi neniam povus pensi. Li estas fiera viro. ĉiuj Ro-
chesteroj estis fieraj. Kaj krome lia patro tre amis la monon.
Ankaŭ pri li oni ĉiam diras, ke li estas tre singarda kaj ŝpare-
ma. ĉu vere li intencas edziĝi kun vi?”
”Almenaŭ tion li diris al mi.”
ŝi esplore rigardis min de la kapo al la piedoj. Mi vidis en
ŝiaj okuloj, ke ŝi trovas je mi neniun ĉarmon, kiu estas sufiĉe
forta por solvi la enigmon.
”Ne,” parolis ŝi plue, ”tio estas al mi nekomprenebla, sed
nepre ĝi estas vera, ĉar vi mem tion diras. Kiel tio finiĝos —
Dio scias: mi vere ne scias tion. En tiuj okazoj egaleco pri ran-
go kaj posedaĵo estas tre konsilinda, kaj la diferenco je aĝo
inter vi estas pli ol dudek jaroj. Li povus esti via patro.”
”Ho ne, sinjorino Fairfax!” kolerete mi kriis. ”Li tute ne
similas mian patron. Neniu, vidante nin kune, supozus ion
tian. Sinjoro Rochester aspektas tiel juna kaj li estas tiel juna
kiel plej multaj viroj dudekkvin-jaraj.”
”Kaj ĉu vere li edziĝos kun vi pro amo?” ŝi demandis plue.
ŝiaj duboj kaj skeptikoj kaj ŝia malvarmeteco tiel ofendis min,
ke miaj okuloj pleniĝis per larmoj.
”Mi bedaŭras, ke tio doloras vin,” parolis plue la bonkora,
maljuna vidvino, ”sed vi estas tiel juna, vi konas tiel malmulte
la homojn, mi volonte farus vin iom singarda. La malnova
388
JANE EYRE
eLIBRO
proverbo diras: ’Ne ĉio brilanta estas diamanto’, kaj mi timas,
ke ni trovos en ĉi tiu afero multon, kio estas tre diversa de tio,
kion vi kaj mi atendas.”
”Kial? — ĉu do mi estas monstro?” mi demandis. ”ĉu estus
neeble, ke sinjoro Rochester sentus por mi sinceran inkli-
non?”
”Ne, vi estas ja sufiĉe beleta kaj en la lasta tempo vi eĉ mul-
te plibeliĝis. Estas do eble, ke sinjoro Rochester tre vin amas.
Mi ĉiam rimarkis, ke li por vi sentas certan preferon. Estis
momentoj, kiam mi pro vi malkvietiĝis kaŭze de la tiel klare
montriĝanta prefero kaj ofte mi deziris fari vin iom singarda.
Sed ŝokis min tuŝi nur la eblecon de maljustaĵo. Mi sciis, ke
tia ideo ofendus, eble kolerigus vin, kaj vi mem estis tiel dis-
kreta, kaj tiel saĝa kaj modesta, ke mi esperis, ke oni povus
lasi, ke vi mem protektu vin. Mi ne povas priskribi al vi, kion
mi suferis, kiam hieraŭ vespere mi serĉis vin tra la tuta domo
kaj ne povis trovi vin nek nian sinjoron. Kaj kiam mi vidis vin
rehejmiĝi kun li je noktomezo!”
”Nun, jam ne maltrankviliĝu kaj ne pensu plu pri tio,” mi
malpacience ŝin interrompis, ”kontentigu vin la penso, ke ĉio
tute estis en ordo.
”Mi volas nur esperi, ke fine ĉio estos en ordo,” ŝi diris,
”sed kredu al mi, ke vi ne povas esti tro singarda. Faru vian
eblon por teni sinjoron Rochester je certa distanco. Fidu lin
tamen tiom malmulte, kiom vin mem. Sinjoroj de lia rango
ordinare ne edziĝas kun siaj guvernistinoj.”
Mi vere sentis min ofendita; feliĉe Adèle enkuris en la ĉam-
bron.
”Kunveturigu min, — kunprenu min ankaŭ al Millcote!”
kriis ŝi. ”Sinjoro Rochester ne volas kunpreni min, kvankam
389
JANE EYRE
eLIBRO
tiom da loko estas en la nova veturilo. Ho, mademoiselle, pe-
tu lin por mi, ke li min kunprenu.”
”Tion mi petos, Adèle,” kaj ĝoja, ĉar mi povis foriri de mia
malgaja admonistino, mi kun la knabino foriris de ŝi. La vetu-
rilo staris preta, la veturigisto ĵus haltis antaŭ la ĉefa porta-
lo; mia sinjoro kaj ordonanto iris tien kaj reen antaŭ la domo,
Piloto malpacience sekvis lin de proksime.
”ĉu ne vere, sinjoro, Adèle povas akompani nin.”
”Mi tion rifuzis al ŝi. Mi iros sen infanaĉo — nur kun vi.”
”Kunirigu ŝin, sinjoro Rochester, mi vin petas. Estas vere
pli bone.”
”Ne, ŝi ĝenus nin.”
Li parolis en tre ordona tono; liaj rigardoj mirigis min. Mi
estis ankoraŭ sub la malvarma influo de la avertoj de sinjo-
rino Fairfax; pensante pri la dubo, kiun ŝi eldiris, min ree ata-
kis kvazaŭ tremfrosto. Miaj esperoj estis premitaj pro sento
de necerteco kaj senbazeco. La konscio de mia povo super li
subite foriĝis. Mi estis obeanta lin sen plua kontraŭstaro. Hel-
pante min eniri en la veturilon, li rigardis min en la vizaĝon.
”Kio estas?” li demandis. ”ĉiu sunbrilo malaperis —ĉu vi
do vere deziras, ke la infano akompanu nin? ĉu vere vi ĉagre-
nigis, ĉar la etulino restos hejme?”
”Mi tre ŝatus, se ŝi kunirus, sinjoro.”
”Nu, rapidu kaj surmetu vian ĉapelon, sed rapidu kiel la
fulmo,” li kriis al Adèle.
ŝi obeis lin kiel eble plej rapide.
”Reale la ĝeno dum unu sola mateno ne estas tiel grava,”
li diris, ”ĉar baldaŭ vi, viaj pensoj, paroloj kaj societo plene
okupos min — por la tuta vivo.”
Kiam Adèle estis metita en la veturilon, ŝi kisis min, por
390
JANE EYRE
eLIBRO
montri al mi sian dankon pro mia perado. Tuj li ŝovis ŝin en
angulon sur la alia fianko. Tiam ŝi kliniĝis al mi preter lin. ŝia
gravmiena najbaro inspiris al ŝi multan devigon. ŝi ne kuraĝis
fari rimarkon pro lia nuna neafabla humoro, nek kuraĝis peti
al li ian klarigon aŭ informon.
”Lasu ŝin veni al mi,” mi petis, ”eble ŝi ĝenos vin, sinjoro;
sur ĉi tiu loko estas ankoraŭ sufiĉa loko.”
Li metis ŝin kiel hundeton al mia fianko. ”Mi tamen sendos
ŝin al instituto,” li diris, sed nun li ridetis.
Adèle aŭdis lian diraĵon kaj demandis, ĉu ŝi ”sans mademoi-
selle” estos sendata al instituto.
”Jes,” li diris, ”tre decidite, sans mademoiselle; ĉar mi voja-
ĝos kun mademoiselle al la luno kaj tie mi serĉos kavernon en
unu el la blankaj valoj inter la fajrokraĉantaj montoj, kaj tie
supre mademoiselle vivos kun mi, tute sola kun mi.”
”Sed tie vi havos nenion por manĝi; tie vi mortos pro mal-
sato,” rimarkis Adèle.
”Tage kaj nokte mi kolektos por ŝi manaon: la ebenaĵoj kaj
la montodorsoj estas blankaj per la manao tie supre en la
luno, Adèle.”
”Sed kiam ŝi suferos pro malvarmo kaj bezonos varmon,
kiel ŝi tiam ricevos fajron?”
”La fajro suprenŝprucas el ĉiuj lunmontoj; kiam frostos, mi
portos ŝin ien sur montsupron kaj kuŝigos ŝin sur la randon
de la kratero.”
”Oh, qu’elle y sera mal — peu confortable!1 Kaj ŝi eluzos siajn
vestojn — kiel do ŝi ricevos novajn?”
Sinjoro Rochester kvazaŭ ne povante doni respondon al
tiu demando,” diris:
1 Ho, kiel malbone ŝi estos tie — tute ne komforte!
391
JANE EYRE
eLIBRO
”Hm — — Kion vi farus, Adèle? Rompu al vi la kapon por
trovi taŭgan rimedon.
Kiel laŭ via opinio aspektus blanka aŭ roza nubo kiel ves-
to? Kaj el ĉielarko oni eble povus fari belan skarpon.”
Post kiam Adèle estis pripensinta nomenton, ŝi diris: ”Ne,
ĉi tie ŝi estos multe pli bone; krome ŝi ja terure enuus loĝante
nur kun vi sur la luno. Se mi estus mademoiselle, mi neniam
konsentus iri kun vi.”
”ŝi jam konsentis: ŝi promesis kuniri.”
”Sed vi ja tute ne povos konduki ŝin supren; ne estas vojo
al la luno; ĉar estas nur aero; kaj vi ne povas flugi, nek made-
moiselle.”
”Adèle, rigardu tiun kamparon.”
Ni estis nun ekster la pordego de Thornfield kaj la veturi-
lo senskue laŭiris la ebenan landvojon al Millcote. Pro la ura-
gano ne estis polvo sur la vojo; la malaltaj kreskaĵ-bariloj
ambaŭflanke de la vojo brilis verde pro la freŝa pluvego.
”Adèle, sur tiu kamparo mi iris antaŭ ĉirkaŭ dek kvar tagoj,
tio okazis vespere en tiu tago, kiam ni kune kolektis fojnon
sur la granda herbejo en la fruktoĝardeno. ĉar mi estis laca
de la laboro, mi sidiĝis sur barilo. Mi elpoŝigis libreton kun
krajono kaj skribis pri malfeliĉo, kiu trafis min antaŭ nelonge;
kaj mi skribis la fajran deziron, ke iam venu por mi feliĉaj
tagoj. Mi skribis tre rapide, kvankam la taglumo jam estis
foriĝonta, kiam sur la piedvojeto io alproksimiĝis, kio haltis
je kelkaj paŝoj antaŭ mi. Mi rigardis ĝin. Tio estis eta, tre eta
objekto, kiu portis vualon el araneaĵoj sur la kapo. Mi geste
vokis ĝin al mi; baldaŭ ĝi sidis sur miaj genuoj. Mi ne paro-
lis al ĝi — ĝi ne parolis al mi — per vortoj; sed mi legis en ĝiaj
392
JANE EYRE
eLIBRO
okuloj kaj ĝi legis en miaj; nia senparola interparolado estis
proksimume jene:
”¯i diris, ke ĝi estas elfo venanta el la feujo; ĝi venis por fari
min feliĉa, sed mi devus iri kun ĝi el la ordinara mondo al
izolita loko — ekzemple al la luno — kaj ĝi fingre montris
tien, kie la luno nun ruĝe brilas trans la altaĵo — kaj rakon-
tis al mi pri la alabastraj kavernoj kaj arĝentaj valoj, kie ni
povus vivi. Mi diris, ke volonte mi irus kun ĝi, sed mi memo-
rigis la etan estaĵon, kiel ĵus vi faris, ke mi ne posedas flugi-
lojn por flugi.”
’Ho,’ respondis la elfo, ’tio ne malhelpas! Jen vi havas talis-
manon, kiu forigos ĉiujn barilojn,’ kaj ĝi levis antaŭ miaj oku-
loj helan, oran ringon.
’ŝovu ĝin ĉirkaŭ la kvaran fingron de mia maldekstra mano
kaj mi apartenos al vi, kaj vi apartenos al mi; kaj ni forlasos
ĉi tiun teron kaj serĉos tie supre nian ĉielon.’ Tiam la estaĵeto
klinsalutis al la luno.
”La ringon, Adèle, mi portas en mia brustopoŝo, mi ŝanĝis
ĝin en libron, sed baldaŭ mi ekzorcos ĝin kaj faros el ĝi rin-
gon.”
”Sed kion do ĉio tio tuŝas mademoiselle? La elfo estas al mi
tute indiferenta; vi ja diris, ke vi portos mademoiselle al la
luno —?”
”Mademoiselle estas ja elfo,” li diris misterplene flustran-
te. Tiam mi diris al ŝi, ke ĉio tio estas nur babilaĵo, kiun ŝi ne
atentu; kaj ŝi siaflanke montris riĉan kvanton da veraj fran-
caj skeptikaĵoj, dum ŝi nomis sinjoron Rochester vera men-
sogulo ”un vrai menteur” dirante al li, ke ŝi ne atentos liajn
feorakontojn, kaj ke ”du reste il n’y avait pas de fees, et quand
393
JANE EYRE
eLIBRO
meme il yen avait”1 ŝi estis konvinkita, ke neniu aperos antaŭ
li, ke neniu oferos al li ringon aŭ vojaĝos kun li al la luno.”
La horo, kiun ni pasigis en Millcote, estis al mi turmenti-
ga. Sinjoro Rochester devigis min iri al certa silkokomercejo,
kaj tie li ordonis al mi elekti seson da silkaj vestoj. Mi mala-
mis tion kaj petis, ke li prokrastu, sed vane — tiu afero devis
tuj esti aranĝita. Per miaj fortaj petegoj, kiujn mi time flustris
al li, li reduktis la seson je duo; sed li ĵuris, ke li mem elektos
ilin. Kun vera angoro mi vidis, kiel liaj rigardoj ŝvebis trans la
multkoloran varprovizon. Ili fiksiĝis sur riĉa ametist-kolora
silkaĵo kaj belega roza atlaso. Ree mi flustris al li, ke li same
bone povus aĉeti por mi oran veston kaj arĝentan ĉapelon,
ĉar neniam mi havus la kuraĝon porti la vestojn, kiujn li elek-
tis. Li estis obstina kiel ŝtono kaj post senfina peno mi sukce-
sis decidigi lin, ke li ŝanĝis ilin kontraŭ hele perlogriza robo
el silko.
”Post tiu momento, mia volo venku,” li diris, ”sed iam li
tamen volus vidi min vestita belkolore kiel florbedo.”
Mi ĝojis kiam fine mi eliris la silkvaran komercejon kaj
poste el la butiko de juvelisto; ĉar ju pli li aĉetis por mi, des
pli mi sentis supreniri en miajn vangojn la ruĝo pro ĉagreneto
kaj humiligo. Kiam ni ree sidis en la veturilo kaj mi apogis
min malantaŭen en la kusenoj, min trafis la penso, kiel mi
dum la malĝojaj kaj feliĉaj okazintajoj tute forgesis pri la
letero de mia onklo, John Eyre al sinjorino Reed: nome pri lia
intenco adopti min kaj igi min lia heredantino.
Mi pensis: ”Estus al mi vera senŝarĝiĝo, se mi havus nur la
plej malgrandan sendependecon en monaj rilatoj; neniam mi
povus suferi esti kiel ornamita pupo de sinjoro Rochester, aŭ
1 Krome feoj tute ne ekzistas kaj se ili ekzistus
394
JANE EYRE
eLIBRO
sidi kiel dua Danae vidante malsuprenfali sur min la oran
pluvon. Reveninte hejmen mi tuj skribos al Madejro por sciigi
mian onklon, ke mi estas edziniĝonta kaj kun kiu; pli facile mi
suferos esti subtenata de sinjoro Rochester, se mi nur havus
la perspektivon, ke li pere de mi iun tagon ricevus grandan
riĉaĵon.”
Post tiu penso, laŭ kiu mi agis ankoraŭ la saman tagon, mi
denove ricevis kuraĝon rigardi mian ordonanton kaj aman-
ton en la okulojn, kiuj daŭre serĉis miajn, kvankam mi fortur-
nis miajn vizaĝon kaj okulojn. Li ridetis, kaj al mi lia rideto
estis simila al tiu, per kiu sultano kutimas feliĉigi la sklavinon,
kiun li ornamis per siaj oro kaj juveloj. Mi kore premis lian
manon, kiu daŭre estis serĉinta mian, kaj tiam ĝin forpuŝis de
mi; ĝi estis ankoraŭ ruĝa pro mia pasia premo.
Mi diris: ”Vi ne bezonas tiom min rigardi; se vi ankoraŭ
foje faras tion, mi ĝis la fino portos nenion krom miaj malno-
vaj vestoj de Lowood. Mi edzinigos min en ĉi tiu siringkolo-
ra vesteto el katuno kaj el la perlogrizaj silkaĵoj vi povos farigi
por vi noktoveston, kaj el la nigra atlaso senfinan aron da
vestoj.”
Li subridetis, frotis al si la manojn. ”Ho, estas granda ĝuo
aŭdi kaj vidi ŝin tiel!” li kriis. ”ĉu ŝi ne estas originala? ĉu ŝi
ne estas pikanta? Mi ne volus ŝanĝi ĉi tiun etan anglan kna-
binon kontraŭ la tuta haremo de la grandturko, kun ĉiuj ĝiaj
huri-okuloj kaj gazelo-formoj!”
Tiu orienta aludo refoje koleretigis min. ”Mi neniel volus
plenumi ĉe vi la rolon de harema sinjorino,” mi diris, ”tial mi
petas vin ne konsideru min tia. Se vi intencas ion tian, tiam
senprokraste foriru al la bazaro de Stambulo, kaj uzu vian
395
JANE EYRE
eLIBRO
restantan monon, kiun ŝajne vi ne povas elspezi laŭ via plaĉo,
por starigi sklavo-komercadon.”
”Kaj kion vi tiam farus, Jane, se mi komencus per tiom da
bareloj da karno kaj provizo da nigraj okuloj?”
”Mi pretigus min eliri kiel misiistino al ĉiuj landoj por pre-
diki liberecon al ĉiuj vivantaj en sklaveco — inter aliaj ankaŭ
al la loĝantinoj de haremoj. Oni akceptus min tie kaj mi in-
stigus al ribelado. Kaj vi, trivosta paŝao, baldaŭ starus antaŭ
ni kiel katenita malliberulo; kaj mi ne konsentus al senkate-
nigo antaŭ ol vi estus subskribinta liberalan leĝon, kian des-
poto ankoraŭ neniam donis.”
”Mi submetus min al vi senkondiĉe, mia eta Jane.”
”Mi ne indulgus, sinjoro Rochester, eĉ se vi petegus min
per tiaj okuloj. Se vi tiel aspektus, mi estas certa, ke vi, ree
liberiĝinte, tuj malobeus ĉiun leĝon, kiun vi sub devigo sub-
skribis.”
”Nu, Jane, kion do fakte vi volas de mi? Mi timas, ke vi
devigos min okazigi ankoraŭ duan edziĝoceremonion, krom
tiu antaŭ la altaro. Vi postulos ankoraŭ tute specialajn kon-
diĉojn; tion mi jam vidas — kiuj ili estos?”
”Mi dezirus nur malpezan animon, sinjoro, sur kiu ne pre-
mas devoj. ĉu vi memoras ankoraŭ, kion iam vi diris pri Cé-
line Varens? pri la diamantoj kaj la kaŝmiraj ŝaloj, kiujn vi
donacis al ŝi. Mi ne volas esti via angla Céline Varens. Mi daŭ-
rigos esti la guvernistino de Adèle, per tio mi perlaboras enlo-
ĝadon kaj salajron, kaj krom tio ankoraŭ tridek sterlingajn
funtojn. Per tiu mono mi aĉetos miajn vestojn, kaj vi donos al
mi nenion krom —”
”Nu, krom?”
396
JANE EYRE
eLIBRO
”Krom via estimo; kaj se mi interŝanĝe donos al vi mian,
tiam ni kvitiĝis unu kun alia.”
”Vere, rilate al malvarma, natura malrespekto, kaj pura
nefleksebla fiereco, vi ne havas vian egalulinon,” li diris. Ni
nun atingis Thornfield.
”ĉu plaĉus al vi tagmanĝi kun mi hodiaŭ?” li demandis,
kiam ni veturis tra la parkopordon.
”Ne, mi dankas vin, sinjoro.”
”Kaj kial, ’ne, mi dankas vin, sinjoro’, se mi rajtas deman-
di?”
”Mi neniam manĝis kun vi, sinjoro, kaj mi ne vidas, kial mi
nun faru tion, antaŭ ol —”
”Nu, antaŭ ol? Tiuj duonfrazoj ŝajnas ĉarmi vin.”
”Antaŭ ol mi devos tion.”
”ĉu vi eble kredas, ke mi manĝas kiel kanibalo aŭ kiel gulo,
ĉar vi ne volas esti mia kunmanĝantino?”
”Mi tute ne formis al mi ideon pri tiu afero, sinjoro; sed mi
dezirus vivi ankoraŭ unu monaton kiel ĝis nun mi faris.”
”Ne, vi tuj metos flanken vian guvernistinan sklavecon.”
”Vere! Mi petas pardonon, sinjoro, sed tion mi ne faros. Mi
vivos plue kiel antaŭe. La tutan tagon mi estos for de vi, kiel
mi kutimis; se vi deziras vidi min, vi povos vokigi min en la
vespero; tiam mi venos; sed ne en alia tempo.”
”Mi dezirus fumi cigaron, Jane, aŭ pipon da tabako, por
konsoli min pro ĉio tio ’pour me donner une contenance’ kiel
Adèle dirus; kaj malfeliĉe mi forgesis mian cigarujon kaj mian
tabakujon. Sed aŭdu, nun vi povas disponi pri via tempo, eta
tiranino, sed post mallonge venos mia vico. Kaj post kiam mi
kaptis vin por ĉiam, por teni kaj teni vin, tiam mi — figure
dirite — surmetos al vi ĉi tiun katenon.” Dirante tion li tuŝis
397
JANE EYRE
eLIBRO
sian horlogoĉenon. ”Jes, ho mia kara etulino, mi portos vin
tuj apud mia koro, por ke mia juvelo ne perdiĝu.”
Tion li diris, dum li helpis min eliri el la veturilo; kaj dum
li poste elportis Adèle, mi eniris la domon kaj feliĉe povis iri
supren.
En la vespero li kiel kutime vokis min. Mi estis elpensinta
okupadon por li; ĉar mi certe decidis ne pasigi kun li la ves-
peron tête-à-tete. Mi memorigis al mi lian belan voĉon; mi
sciis, ke li amis kanti; bonaj kantistoj ordinare amas tion. Mi
mem ne povis kanti kaj laŭ lia severa opinio mi eĉ ne pose-
dis muzikan talenton. Sed estis al mi ĝojego aŭdi bonan kan-
tadon. Apenaŭ krepuskiĝis kaj venis la horo de la romantiko
kaj apenaŭ ĝi etendis sian bluan kaj orstelan standardon
antaŭ nia fenestro, mi leviĝis, malfermis la pianon kaj petis
lin je la nomo de la ĉielo kanti por mi. Li diris, ke mi estas
kaprica sorĉistino kaj ke prefere li kantus al mi alian fojon;
sed mi certigis, ke nenio egalvaloras la estantecon.
”ĉu mia voĉo do tiel plaĉas al vi?”
”Tre multe.”
Reale mi ne intencis flati lian grandan vantecon; sed ĉi tiun
fojon mi estis malfidela al mia principo pro specialaj motivoj,
kaj mi instigis kaj petegis lin.
”Tiam vi lud-akompanu, Jane.”
”Bone, sinjoro, mi faros mian eblon.”
Kaj mi faris mian eblon, sed tuj li forigis min de la seĝeto
kaj nomis min ”malgranda fuŝludantino”.
Post kiam li ŝovis min flanken senceremonie — kion mi
antaŭe deziris — li prenis mian lokon kaj komencis akompani
sin mem, ĉar same bone li ludis kiel kantis. Mi kaŝis min sur
la fenestrobenko kaj dum mi sidis tie rigardante eksteren al
398
JANE EYRE
eLIBRO
la mallumiĝanta ĝardeno kaj la senmovaj arbogrupoj, mi aŭs-
kultis la dolĉan kanton, kiu estis kantata de ĉarma voĉo.
La enhavo de la kanto temis pri turmentata koro, kiu fine
renkontis la aspiritan amon, kaj finiĝis per la vortoj:
”Mia amatino ĵuris kun sigelanta kiso, ke ŝi volas
Vivi kun mi — kaj morti ;
Fine mi ricevis mian neelparoleblan benon:
Mi estas amata — kiel mi amas!”
Li ekstaris kaj iris al mi; mi vidis, ke lia vizaĝo ardas, liaj
falkosimilaj okuloj brilegis kaj pasio speguliĝis en liaj trajtoj.
Dum momento mi perdis la kuraĝon — sed mi regis min. Mi
ne volis amoscenon, nek kuraĝan demonstracion — kaj
ambaŭ minacis min en tiu momento. Armilo por defendi min
estis necesa kaj mi akrigis mian langon. Kiam li staris ĉe mia
flanko, mi severe demandis: kun kiu li estis edziĝonta?
”Tio estas stranga demando el la buŝo de mia amatino,
Jane!”
”Vere! Mi rigardas ĝin tre natura kaj antaŭ ĉio tre necesa.
Vi parolis pri tio, ke via estonta edzino mortos kun vi? Kion
vi opinias per tia idolana ideo? Mi tute ne intencas morti kun
vi — atentu tion.”
”Ho, ĉio, kion mi aspiris kaj petegas, estas, ke estos al ni
permesite vivi kune! La morto ja ne estas io por vi.”
”Vere, vi pravas. Mi same bone kiel vi havas la rajton mor-
ti, kiam venos mia tempo; sed mi volas atendi tiun tempon
kaj ne lasi forbruligi min kiel hinda vidvino.”
”ĉu vi volas pardoni al mi tiun egoistan penson kaj mon-
tri vian pardonon per kiso?”
”Ne, prefere ne, se estas eble.”
399
JANE EYRE
eLIBRO
Mi aŭdis, ke li nomas min malmolnuka etulino, poste mi
aŭdis, ke li grumblas: ”ĉiu alia virino estus tuŝita ĝis la mido-
lo, aŭdinte tian kanton honore al sia laŭdo.”
Mi certigis lin, ke laŭkaraktere mi estas malmolkora — kiel
fajroŝtono — kaj ke li spertos tion tre ofte; kaj ke krom tio mi
estis decidinta montri al li kelkajn krudajn ecojn de mia
karaktero, antaŭ ol pasis la estontaj kvar semajnoj; ĉar li
devos scii, kian agadon li estis entreprenonta, dum ne estos
ankoraŭ tro malfrue eviti ĝin.
”ĉu vi nun ne volas silenti aŭ prudente paroli kun mi?”
”Mi silentos, se vi tion deziras; sed rilate al la prudenta
parolado, mi povas certigi, ke mi jam faris tion.”
Li grincigis la dentojn, dirante: fi do, kaj pa!
”Bone!” mi pensis, ”furiozu laŭplaĉe. Sed mi estas certa pri
tio, ke ĉi tio estas la plej bona maniero trakti kaj bridi vin. Mi
amas vin pli ol paroloj povas diri, sed mi ne volas fordoni min
al sentopatoso, kaj per mia akra respondmaniero mi volas
ankaŭ vin reteni de tiu abismo, kaj eĉ plie, per tiu mia mord-
anta helpilo mi konservos tiun distancon inter ni, kiu plej
multe taŭgas por konduki nin al nia reciproka feliĉo.”
Pli kaj pli mi ekscitis lin; post kiam fine grumblante li re-
tiris sin en la fundo de la ĉambro, mi leviĝis kaj diris en mia
kutima, respektplena maniero: ”Mi deziras al vi bonan nok-
ton, sinjoro.” Tiam mi elŝteliĝis el la ĉambro.
Kun tiu tiel komencita sistemo mi daŭrigis la tutan provo-
tempon kaj eĉ kun la plej bona sukceso.
ĉiuokaze en tiu maniero mi daŭre tenis lin en kolereta
humoro; sed ĉion konsiderante, mi tamen rimarkis, ke li eks-
terordinare bone sin amuzis, kaj ke ŝafa submetiĝo kaj turto-
simila sentimentaleco, kiuj nur pligrandigus lian despotis-
400
JANE EYRE
eLIBRO
mon, estus malpli konvenintaj liajn prudenton, racion kaj
precipe lian tutan estetikan senton.
En ĉeesto de aliuloj mi estis kiel antaŭe respekt-montra kaj
kvieta, ĉar ĉiu alia konduto estus maldeca; estis nur dum niaj
vesperaj interparoloj kaj tête-à-têtes, ke mi tiel turmentetis,
incitetis lin kaj disput-batalis kontraŭ li. Tamen li daŭrigis
ĉiufoje, precize je bato de la sepa horo, venigi min al si, kvan-
kam li, kiam mi aperis antaŭ li, neniam plu uzis la mieldolĉajn
vortojn kiel ”karulino” kaj ”anĝelo”; la plej bonaj, kiujn li nun
elektis por mi, estis ”turmentanta pupo”, ”malica elfo”, ”ŝan-
ĝemulino” kaj tiel plu. Anstataŭ karesoj, mi ricevis grimacojn;
anstataŭ premi mian manon, li pinĉis mian brakon; anstataŭ
kiso sur la vangon, li tiretis mian orelon. Sed tiel estis bone.
En tiu tempo mi preferis tiujn aĉajn favormontrojn ol ĉiun
alian kareson. Mi vidis, ke sinjorino Fairfax aprobis mian
konduton; ŝiaj timoj kaj zorgoj pro mi foriĝis; tial mi estis
certa, ke mi juste agis.
Intertempe sinjoro Rochester certigis, ke per mia pritrak-
to mi ŝanĝas lin je skeleto, kaj li minacis min per sia venĝo,
kiun li eksplodigos sur min en ne tre malproksima tempo.
Tiuj minacoj igis subrideti min.
”Nur per saĝa traktado mi kapablas regi kaj bridi vin,” mi
pensis, ”kaj mi ne dubas, ke ankaŭ estonte mi sukcesos en tio.
Kiam unu rimedo perdis siajn povon kaj efikon, mi rapide
pripensu alian.”
Kaj tamen mia tasko ne estis tre malpeza; ofte mi pli volon-
te farus al li bonon aŭ gojigus lin, anstataŭ turmenteti lin. Mia
estonta edzo jam estiĝis mia tuta mondo, pli ol la mondo; li
estiĝis mia espero pri la ĉiama feliĉo. Li staris inter mi kaj ĉiuj
401
JANE EYRE
eLIBRO
religiaj pensoj, kiel sunmallumiĝo venas inter la hela suno kaj
la homoj. En tiuj tagoj mi ne povis diferencigi Dion de Lia
kreitaĵo, kiun mi estis farinta mia idolo.
402
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXV.
La monato de nia amindumado estis finiĝonta; ĝiaj lastaj
horoj rapide pasis. La tago de la geedziĝo ne povis esti
plu prokrastata kaj ĉiuj preparoj estis faritaj. Mi mem havis
nenion plu por plenumi, antaŭ la vando de mia ĉambreto sta-
ris miaj kofroj, enpakitaj, ŝlositaj, ĉirkaŭitaj de ŝnuroj, unu
flanke de alia; morgaŭ je ĉi tiu horo ili jam estos survoje al
Londono, kaj same mi mem, aŭ pli bone dirite, certa Jane
Rochester, persono, kiun mi ĝis nun ankoraŭ ne konis. Res-
tis nenio por fari krom najli sur la kofroj la kartojn kun la
adreso. Jen ili kuŝis, kvar etaj kvadrataĵoj, sur la komodo. Sinj-
oro Rochester mem estis skribinta sur ili la nomon kun la
celloko: ”Sinjorino Rochester, Hotelo Western, Londono”, sed
mi ne povis decidi surnajli aŭ surnajligi ilin. Sinjorino Roches-
ter! ŝi ja ne ekzistis, ne antaŭ la morgaŭo ŝi vidos la lumon de
la mondo, mallonge post la oka matena horo, kaj mi volis
atendi, ĝis mi estis certa, ke ŝi viva eniris la mondon, antaŭ ol
mi skribe cedis al ŝi mian tutan posedaĵon. Estis jam sufiĉe
grave, ke en ŝranko kontraŭe de mia tualotatablo, la al ŝi
destinitaj vestoj estis anstataŭintaj mian nigran lanan veston
el Lowood kaj la pajlan ĉapelon. ĉar tiuj edziĝvestoj, tiu per-
lokolora vesto, tiu vualo delikata kiel araneaĵo, kiuj pendis sur
la plenŝarĝita vestokroĉilo, ne apartenis al mi. Mi fermis la
ŝrankon por kaŝi la strangan fantomaspektan vestaĵon, kiu en
ĉi tiu vesperhoro — estis la naŭa — ĵetis fantoman brilon
403
JANE EYRE
eLIBRO
trans la ombron de la ĉambro. ”Mi lasos vin sola, blanka son-
ĝo,” mi diris. ”Mi havas febron. Mi aŭdas la venton muĝadi.
Mi iros eksteren por rigardi kia estas la vetero.” Ne sole la
trorapidaj preparoj nervigis min, sed ankaŭ la atendo de
grandaj ŝanĝoj — la nova vivo, kiu morgaŭ komenciĝos. Sen-
dube tiuj du cirkonstancoj kunlaboris por fari min senripo-
ze ekscitita kaj sendube ĉio kune pelis min en la mallumi-
ĝantan parkon je ĉi tiu malfrua horo; sed tria kaŭzo pli influis
mian animon ol la du aliaj.
En mia koro mi sentis strangan malkvietecon. Io okazis,
kion mi ne povis kompreni; nur mi sola sciis pri tiu okazin-
taĵo, nur mi ĝin vidis. Tio okazis en la antaŭa nokto. Sinjoro
Rochester tiun nokton ne estis hejme, kaj ankaŭ nun li ne
rehejmiĝis. Pro aferoj li iris al malgranda bieno de du aŭ tri
farmejoj, kiujn li posedis je distanco de tridek mejloj — pro
aferoj, kiujn li persone devis aranĝi, antaŭ ol li laŭ nia plano
forvojaĝos el Anglujo. Mi nun atendis lian revenon, dezirante
rakonti al li, kion mi sentis en mia koro, kaj klopodi trovi ĉe
li la solvon de la enigmo, kiun mi ne povis solvi. Restu ĉe mi,
leganto, ĝis li venos, kaj kiam mi senŝarĝigos mian koron de
la sekreto, kiu ĝin premas, tiam vi partoprenos en tio.
Mi eniris la fruktogardenon por serĉi tie rifuĝejon kontraŭ
la vento, kiu la tutan tagon forte blovis el la sudo, ne kunport-
ante unu solan pluveron. Anstataŭ kvietiĝi, kiam krepuskis,
ĝi ŝajnis fariĝi ankoraŭ pli forta. La arboj sin klinis ĉiuflanken,
dum la paso de unu horo ili apenaŭ povis leviĝi: tiel furiozis
la vento, kiu konstante kurbigis iliajn pezajn suprojn norden
kaj pelis amasegojn da nuboj de polo al polo. En ĉi tiu julio-
tago ne unu sunradio falis sur nian teron, niaj okuloj ne vidis
unu bluan lokon sur la ĉielo.
404
JANE EYRE
eLIBRO
Ne sen plaĉo mi igis min peli de la vento kaj transdonis
mian kormalkvieton al la senbrida aerfluego, brue pafiĝanta
tra la vasto. Irante laŭlonge de la laŭro-aleo, mi subite staris
antaŭ la detruita kaŝtanarbo; jen ĝi staris nigra, disrompita;
la trunko, kies unu duono estis frakasita, aspektis fantome
terura. La dispecigitaj pecoj ankoraŭ kunligiĝis, ĉar la firma
tero, la fortikaj radikoj tenis ilin kune, kvankam la vivoforto
estis rompita — la suko ne povos plu flui; la dikaj branĉoj je
ambaŭ flankoj estis senvivaj, kaj la ventegoj de la estontaj
vintroj nepre ĵetos la unuan duonon teren; kvankam oni
povis ankoraŭ diri, ke ili formas arbon — ili estis nur ruino.
”Vi agis bone, ke vi tenis vin kune,” mi diris; kvazaŭ la gi-
gantaj splitoj estus vivantaj estaĵoj, kaj povus aŭdi min. ”Kiel
ajn rompite, bruligite kaj mizere vi aspektas, estas tamen al
mi, kvazaŭ sin kaŝas ankoraŭ en vi iom da vivo, kiu devenas
de la sindoneco de la honestaj, fidelaj radikoj. Neniam vi por-
tos plu la verdan folioornamaĵon — neniam vi vidos plu la
birdojn konstrui siajn nestojn sur viaj branĉoj, kaj neniam vi
aŭdos plu iliajn laŭdkantojn en via supro; via tempo de amo
kaj feliĉo estas for, sed soleca vi ne estas, vi havas samsortu-
lon, kiu priploras kun vi la dekadencon!”
Kiam mi rigardis supren al ĝi, la luno aperis momenteton
sur tiu parto de la ĉielo, kiu estis videbla tra ĝia fendo; la
disko estis sange ruĝa kaj kvazaŭ volvita en nebulo; ŝajne ĝi
ĵetis al mi nur unu solan malĝojan, konsternitan rigardon kaj
tuj poste sin retiris en la antaŭen rapidantajn nubojn. Dum
momenteto kvietiĝis la ventego, kiu estis furiozinta ĉirkaŭ la
sinjora domo de Thornfield, sed fore trans arbon kaj akvon
la vento sovaĝe kaj ĝemante daŭrigis sian vojon; estis malĝoje
aŭdi ĝin kaj denove mi iris pluen.
405
JANE EYRE
eLIBRO
Mi trairis la fruktoĝardenon kaj kolektis la pomojn, per
kiuj estis kovrita la herbo sub la arboj; poste mi dispartigis la
maturajn de la nematuraj. Mi portis ilin hejmen kaj metis ilin
en la provizo- ĉambron. Post tio mi direktis min al la biblio-
teka ĉambro por certigi min, ĉu la fajro jam estas bruligita;
ĉar kvankam estis somero, mi sciis, ke sinjoro Rochester ĝojos
vidi belan hejmecan kamenofajron post sia rehejmiĝo. La faj-
ro jam longe estis bruligita kaj gaje brulis. Mi ŝovis brakseĝon
apud la kamenon, kaj rulis tablon antaŭ ĝin; la fenestrokur-
tenojn mi tiris malsupren kaj ordonis, ke oni enportu la bru-
ligotajn kandelojn. Farinte tiujn aranĝojn, mi ne povis kvie-
te sidiĝi, eĉ mi ne povis resti hejme. Jen la malgranda franca
kamenhorloĝo de la ĉambro kaj la malnova horloĝo en la
halo batis samtempe la dekan horon.
”Kiel malfrue jam estas!” mi diris, ”mi iros malsupren al la
parkpordo; tiam kaj tiam la luno lumas; mi povas transvidi
longan parton de la landvojo. Eble li baldaŭ venos, kaj iran-
te renkonte al li, mi forpelos dum kelkaj minutoj la timon.”
La vento bruegis tra la altaj arboj, kiuj ĉirkaŭis la parkpor-
don; sed la tuta landvojo; kiun mi povis transrigardi, estis
kvieta kaj soleca. Nur la ombroj de la nuboj kelkfoje glitis
trans ĝin, kiam la luno sin montris, alie ĝi estis mallarĝa, hela
striego, sur kiu nenio moviĝanta estis videbla.
Larmo malsekigis mian okulon, kiam mi tiel rigardis antaŭ
mi — larmo de seniluziiĝo kaj malpacienco; mi hontis pro ili
kaj rapide forviŝis ĝin. Tamen mi restis tie staranta; la luno
nun retiris sin en sian nuboĉambron kaj malsuprenigis siajn
nubkurtenojn; la nokto iĝis pli kaj pli malhela; nun la vent-
ego alportis pluvegon.
”Ho, ke li nur venus! Ke li nur estus ĉi tie!” mi kriis, kapti-
406
JANE EYRE
eLIBRO
ta de malĝoja antaŭsento. La horo de tetrinkado jam atendis
lian revenon, nun estis jam tute mallume. Kio do retenis lin?
ĉu okazis katastrofo? Ree mi pensis al la okazintaĵo de la
antaŭa vespero. Mi nun klarigis ĝin kiel anoncanton de gran-
da malfeliĉo. Mi timis, ke miaj esperoj estas tro brilaj por esti
efiktivigataj. Mi spertis tiom da feliĉego en la lastaj tagoj kaj
kredis, ke mia feliĉo transpasis sian meridianon kaj nun estas
malleviĝonta.
”Mi ne povas nun reiri en la domon,” mi pensis; ”mi ne
povas kviete sidi apud la kameno, dum li estas ekstere en la
malbela sovaĝa vetero. Pli volonte mi volas lacigi miajn pie-
dojn ol eksciti mian koron ĝis la plej alta grado. Mi volas iri
pluen renkonte al li.”
Mi do ekiris, rapide sed ne malproksimen. Antaŭ ol mi
estis irinta kvaronan mejlon, mi aŭdis hufofrapadon, rajdanto
plengalope proksimiĝis, hundo kuris je lia flanko. For la mal-
bonajn antaŭsentojn! Estis li! Jen li alte sidis sur la ĉevalo, sur
Messour, kaj Piloto sekvis lin. Li vidis min, ĉar ĵus la luno ape-
ris sur vasta blua loko en la ĉielo kaj nun ŝvebis antaŭen sur
la klara ebenaĵo. Sinjoro Rochester deprenis sian ĉapelon kaj
svingis ĝin alte super la kapo. Mi kuris renkonte al li.
”Jen rigardu!” li kriis, klinante sin malsupren kaj etendante
al mi la manon,” vi ne povas vivi sen mi, tio ja estas tre kla-
ra. Metu la piedon sur la pinton de mia boto, donu al mi am-
baŭ manojn kaj saltu sur la ĉevalon.”
Mi obeis. La ĝojo tremetigis min, mi salte surĉevaliĝis. Li
donis al mi koran salutkison kaj triumfis iomete, ĉar mi ne
kontraŭstaris lin. Li interrompis siajn ĝojmontrojn kaj
demandis:
407
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu io malbona okazis, Jane, ĉar vi venas renkonte al mi en
ĉi tiu horo? ĉu okazis akcidento?”
”Ne, sed mi kredis, ke vi neniam revenos. Mi ne povis plu
elteni atendi vin ankoraŭ pli longe; kaj krom tio: kia pluvo, kia
vento!”
”Vere —pluvo kaj vento! Jes, vi estas malseka kiel virineto
de maro; volvu vin en mia mantelo; sed vi tremetas, mi kre-
das; viaj vangoj kaj manoj estas brule varmaj. Ree mi deman-
das: ĉu io okazis?”
”ĉio nun pasis. Mi estas ree nek timanta nek malfeliĉa!”
”Sekve vi estis ambaŭ?”
”Iomete, jes. Sed iom post iom mi rakontos al vi ĉion tion,
sinjoro; kaj mi estas konvinkita, ke vi ridos pro miaj doloroj.”
”Kiam pasis la morgaŭo, mi kore ridos pri vi; antaŭe mi ne
havos la kuraĝon fari tion; ankoraŭ ne estas certa mia venko.
ĉu vere estas vi, kiu dum la tuta lasta monato estis glata kiel
angilo kaj dorna kiel eglanterio? Nenie mi povis meti mian
manon, kaj ne esti pikata, kaj nun estas al mi, kvazaŭ mi te-
nas erarvagintan ŝafidon en la brakoj. Vi foriris de via ŝafa-
ro por serĉi vian paŝtiston, ĉu ne, Jane?”
”Mi sopiris je vi. Sed pro tio ne fariĝu tro kuraĝa. Jen ni
estas en Thornfield. Metu min teren.”
Li igis min malsupreniri sur la terason. Kiam John trans-
prenis de li la ĉevalon, li sekvis min en la halon dirante, ke mi
rapide ŝanĝu la vestojn kaj poste venu al li en la bibliotekan
ĉambron. Kiam mi estis suprenironta la ŝtuparon, li retenis
min kaj promesigis min reveni baldaŭ. Mi tial rapidis kaj post
ne pli ol kvin minutoj mi ree estis apud li. Li estis vesperman-
ĝanta.
”Sidiĝu, Jane, kaj restu momenton; se plaĉos al Dio, ĉi tio
408
JANE EYRE
eLIBRO
estas la antaŭlasta manĝo, kiun vi prenos en Thornfield en
longa tempo.”
Mi sidiĝis je lia flanko, sed diris, ke mi ne povas manĝi.
”ĉu tio estas pro la longa farota vojaĝo, Jane? ĉu tio estas
pro la penso, ke vi vidos Londonon, ĉu tio forigas vian ape-
titon?”
”Hodiaŭ vespere miaj perspektivoj ne kuŝas klare antaŭ
mi, sinjoro; apenaŭ mi scias, kiaj pensoj trairas mian kapon.
ĉio ŝajnas al mi tiel stranga, tiel neverŝajna.”
”Escepte de mi mem, ĉu ne? Mi ja estas veraĵo? Jen, tuŝu
min.”
”Vi, sinjoro, vi estas la plej fantoma el ĉio — Vi estas nenio
krom sonĝo.”
Li etendis al mi la manon kaj ridante demandis: ”ĉu tio
estas sonĝo?” Tiam li metis ĝin antaŭ miajn okulojn. Li havis
belrondforman muskolfortan manon kaj longan, fortan bra-
kon.
”Jes, kvankam mi tuŝas ĝin — ĉio estas sonĝo,” mi diris,
flanken ŝovante la manon. ”ĉu vi finis vian vespermanĝon,
sinjoro?”
”Jes, Jane.”
Mi sonorigis kaj ordonis, ke oni forportu la manĝaĵon.
Kiam ni estis ree solaj, mi iom incitis la fajron kaj sidiĝis sur
malalta benketo je la piedoj de mia sinjoro.
”Noktomezo estas proksimiĝonta,” mi diris.
”Jes, Jane, sed vi do ne forgesis, ke vi promesis al mi, esti
veka kun mi en la nokto antaŭ nia geedziĝo?”
”Tion mi bone memoras kaj mi tenos mian promeson;
almenaŭ unu aŭ du horojn. Mi ne sentas la deziron jam dor-
mi.”
409
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu vi aranĝis jam ĉiujn preparojn?
”ĉion mi aranĝis, sinjoro.”
”Mi same,” li diris, ”ĉion mi aranĝis, kaj morgaŭ unu horon
post nia reveno el la preĝejo ni foriros de Thornfield.”
”Tre bone, sinjoro.”
”Kun kia eksterordinare stranga rideto vi diris tiujn vor-
tojn: ’tre bone, sinjoro’. Kia ardanta ruĝo kovras viajn van-
gojn! Kaj kiel brilegas viaj okuloj! Vi do sentas vin bone?”
”Mi kredas, ke jes.”
”Vi kredas! Kio do okazis? Diru do al mi, kion sentas via
koro.”
”Tion mi ne povus, sinjoro. Vortoj ne kapablus esprimi,
kion mia koro sentas. Mi dezirus, ke la nuna horo neniam
finiĝu! Kiu scias, kian teruran sorton alportos la plej proksi-
ma.”
”Tio estas la plej granda hipokondrio, Jane. Vi estas eksci-
tita aŭ trolaciĝinta.”
”Vi do estas kvieta kaj feliĉa, sinjoro?”
”ĉu kvieta? — ne, sed feliĉa — ĝis la plej profunda loko de
mia koro.”
Mi supren rigardis al li, por legi la signojn de lia feliĉo en
liaj trajtoj; ili estis ekscititaj, lia vizaĝo estis ruĝa.
”Donu al mi vian fidon, Jane,” li diris, ”senŝarĝigu vian ani-
mon; forigu ĉiun ŝarĝon, kiu ĝin premas, sciigante al mi ĉion.
Kion vi timas? — Ke mi ne estos bona edzo por vi?”
”Tiu penso estas al mi pli malproksima ol ĉiu alia.”
”ĉu iom timigas vin la nova sfero, en kiun vi estas eniron-
ta? la nova vivo, kuŝanta antaŭ vi?”
”Ne.”
410
JANE EYRE
eLIBRO
”Vi malkvietigas min, Jane. Tiuj rigardo kaj malĝoja tono
turmentas kaj koleretigas min. Mi volas klarigon.”
”Aŭskultu do, sinjoro. — Hieraŭ vespere vi estis eksterdo-
me.”
”Mi estis, tion mi scias; kaj antaŭ momento vi aludis pri tio,
ke dum mia foresto io okazis. Eble nenio grava okazis, sed
ĉiuokaze ĝi malkvietigis vin. Sciigu al mi tion. Eble sinjorino
Fairfax ion diris? Eble vi subaŭskultis klaĉadon de la servistoj.
— Eble via sentema memestimo iel vundiĝis?”
”Ne, sinjoro.”
Noktomezo batis — mi atendis ĝis la arĝentaj sonoj de la
malnova horloĝo formortis — tiam mi parolis plue:
”La tutan tagon hieraŭ mi estis tre okupita kaj dum mia
seninterrompa okupado mi sentis min senfine feliĉa, ĉar la
nova sfero tute ne timigis min, nek la nova vivo, kiel vi ŝajne
kredis, ĉar mi pensas, ke ĝi estos io senfine feliĉa, vivi kun vi,
ĉar mi sentime vin amas. Ne, sinjoro, ne karesu min nun —
lasu min senĝene paroli plue. Hieraŭ mi fidis je la providen-
co kaj kredis, ke ĉio kunlaboras en nia reciproka feliĉo. Kiel
vi povas rememori, la tago estis bela, la kvieto en la aero kaj
sur la ĉielo malpermesis ĉiun timon rilate al viaj komforto kaj
sendanĝereco dum la vojaĝo. Trinkinte teon, mi iris momen-
ton tien kaj reen sur la teraso pensante al vi. Image mi vidis
vin tiel proksime al mi, ke mi ne sentis vian foreston. Mi pen-
sis pri la antaŭ mi kuŝanta vivo — pri via vivo, sinjoro — pli
vasta, pli movoplena ol mia; pli movoplena ol la profundoj de
la maro en kiun sin ĵetas la rivereto. Mirigite mi demandis al
mi, kial moralistoj nomas ĉi tiun mondon malĝoja sovaĝejo;
por mi ĝi estis floranta kaj radianta kiel rozo. Je sunleviĝo la
aero fariĝis malvarma kaj la ĉielo plena de nuboj. Mi eniris la
411
JANE EYRE
eLIBRO
domon. Sophie vokis min supren por ke mi rigardu la ĵus por-
titan edziĝo-veston. Kaj en la kesto mi trovis ankaŭ vian
donacon — la vualon, kiun vi venigis el Londono kaj kiu, kiel
ŝajnis al mi, decidigus min porti ion same multekostan, kiel
la juveloj de mi rifuzitaj. Mi ridetis, kiam mi malfaldis la pin-
taĵon kaj jam projektis planon inciti vian aristokratan guston
pro viaj klopodoj kaj kiel vi volis maski vian plej belan fianĉi-
non per la atributoj de nobela filino. Mi pensis pri tio, ke mi
aperigu la kvadratan nebroderitan vualon, faritan de mi mem
kaj kovru per ĝi mian maleminentan kapon kaj demandu al
vi, ĉu ĝi ne estas sufiĉe bela por virino, kiu povas doni kiel
doton nek belecon, nek posedaĵojn nek altrangecon. Klare mi
vidis, kiel vi aspektus; kaj mi aŭdis viajn sovaĝajn, respubli-
kajn respondojn kaj vian fieran certigon, ke vi ne bezonas
kunligi vian riĉecon per edziĝo de monujo aŭ vian rangon per
kunligo de nobela krono.”
”Kiel bone vi kapablas diveni miajn pensojn, ho, eta sorĉis-
tino!” interrompis min sinjoro Rochester. ”Kion vi trovis en
la vualo krom la brodaĵo? ĉu vi trovis en ĝi venenon aŭ po-
nardon, ĉar vi nun aspektas tiel malĝoja?”
”Ne, ne, sinjoro, krom la delikateco kaj la riĉeco de la
laboro, mi trovis nur la fierecon de Fairfax Rochester; kaj tiu
ne timigis min, ĉar mi jam kutimiĝis pri la rigardo de tiu
demono. Sed, kiam mallumiĝis, la vento levigis; hieraŭ vespe-
re ĝi blovis — ne kiel nun, sovaĝe kaj laŭte — sed per ĝemanta
tono, kio estis pli fantomsimila.
Kiel mi deziris, ke vi estu hejme. Mi eniris ĉi tiun ĉambron,
kaj la vido de la malvarma, nigra kameno, de via neokupita
brakseĝo tremigis min. Enlitiĝinte, mi longe ne povis dormi
— sento de angora eksciteco turmentis min. La ankoraŭ daŭ-
412
JANE EYRE
eLIBRO
re ĝemanta vento ŝajnis supertoni alian tonon; mi komence
ne povis aŭdi ĉu ĝi venas el la domo aŭ de ekstere, sed tuj
kiam la vento momenton kvietiĝis, mi aŭdis tiun tonon deno-
ve, malrapide, melankolie, tirtone. Fine mi kredis, ke ĝi estas
hundo, blekeganta en la proksimo. Mi ĝojis, kiam fine ĝi
silentis. Post kiam mi estis ekdorminta, mi kunportis kun mi
en miajn sonĝojn la bildon de ventega nokto. Sed ankaŭ mi
kunportis la ardan deziron esti apud vi kaj la konscion pri
malhelpaĵo, kiu leviĝante, sin lokis inter ni. Dum la unua horo
de mia dormo mi sekvis nekonatan vojon; plena mallumo ĉir-
kaŭis min, la pluvo malsekigis min; mi portis pezan ŝarĝon,
etan infanon, delikatan estaĵeton, kiu estis tro juna kaj tro
malforta por iri kaj ĝi tremetis en miaj brakoj kaj ĝemploris.
Estis al mi, kvazaŭ vi iras antaŭ mi sur la sama vojo sed je
granda distanco kaj mi strecis ĉiujn miajn nervojn por
kuratingi vin; mi seninterrompe klopodis voki vian nomon
kaj peti vin halti — sed miaj movoj estis paralizitaj kaj mia
voĉo ne estis aŭdita, dum vi — tion mi sentis pli kaj pli mal-
proksimiĝis.”
”Kaj tiuj sonĝoj premas ankoraŭ vian animon, Jane, kvan-
kam mi estas apud vi? Ho malgranda, nervema etulino! For-
gesu vian imagan malĝojon, kaj pensu nur al via vera feliĉo!
Vi diras, ke vi amas min, Jane, jes — tion mi neniam forgesos;
kaj tion vi ankoraŭ ne povas nei. Tiuj vortoj ne formortis sur
viaj lipoj. Mi aŭdis ilin, klare, dolĉe; eble vi diris ilin tro sol-
ene, sed tamen ili sonis en miaj oreloj kiel muziko. — ’Estas
io rava, ho Edward, povi esperi ĉiam esti apud vi, ĉar mi vin
amas.’ — ĉu vi amas min, Jane? Rediru tion.
”Mi amas vin, sinjoro. — Tutkore mi amas vin.”
”Nu,” li diris post mallonga silentado, ”estas strange, sed
413
JANE EYRE
eLIBRO
tiuj vortoj dolorige traboris mian bruston. Kial? Mi ne scias
tion. Eble ĉar vi diris tiujn vortojn tiel solene kaj kun tiom da
pia emfazo; kaj ĉar via rigardo al mi esprimis tiom da fido kaj
dediĉo. Estas kvazaŭ iel fantomo ŝvebas ĉirkaŭ mi. Aspektu
kolere, Jane, tion vi tiel bone kapablas; ridu al mi per tiu sova-
ĝa, timema, instiganta rideto; diru al mi, ke vi malamas min
— incitetu min, kolerigu min, faru ĉion, kion vi volas, sed ne
moligu min; pli volonte mi dezirus, ke vi igu min kolera ol
mola.”
”¯is la fino rakontinte, mi volas kiel eble plej multe kole-
rigi kaj inciti, sinjoro. Sed nun vi devos ankoraŭ aŭskulti
min?”
”Mi kredis, ke vi jam ĉion rakontis al mi, Jane. Mi kredis,
ke la fonto de via melankolio naskiĝis de tiu sonĝo!”
Mi kapneis.
”Kion? ĉu estas ankoraŭ io alia? Sed mi ne volas esperi, ke
estu io grava. Mi tamen jam antaŭe diras al vi, ke mi ne kre-
dos al vi. Nun parolu plue, mia eta karulino!”
La malkvieto de lia rigardo, la terura malpacienco, kiun li
montris, mirigis min, tamen mi rakontis plue:
”Mi sonĝis ankoraŭ alian sonĝon, sinjoro. Thornfield Hall
ŝajnis al mi esti malĝoja ruino, rifuĝejo de strigoj kaj vesper-
toj. Estis al mi, kvazaŭ de la majesta fronto restis nur peco de
tre alta kaj tre rompebla muro. En lunbrila vespero mi pro-
menis sur la herbejkovrita interspaco interne de la muroj. Tie
mi faletis trans marmoran kamenon kaj trans falintan pecon
de kornico. Mi portis ankoraŭ la nekonatan infanon, volvitan
en ŝalo, mi ne kuraĝis meti ĝin teren, kvankam miaj brakoj
laciĝis — kiel ajn la pezo de la ploretanta estaĵo min ĝenis —
mi devis ankoraŭ ĉiam porti ĝin. En la malproksimo mi aŭdis
414
JANE EYRE
eLIBRO
hufofrapadon de ĉevalo sur la landvojo; mi estis certa, ke vi
venas, kaj mi sciis, ke vi foriras al malproksimaj landoj por
multaj, multaj jaroj. Mi grimpis sur la malfortikan muron kun
freneza danĝerminacanta rapido, esperante vidi vin tie supre
ankoraŭ unu fojon; la ŝtonoj forruliĝis el sub miaj piedoj; la
hederobranĉoj, al kiuj mi kroĉiĝis, cedis; la infano kun angoro
sin premis al mia kolo, kaj preskaŭ premsufokis min. Fine mi
atingis la mursupron. Mi vidis vin en la malproksimo kiel
punkteton sur la vojo, kiu fariĝis ĉiam pli malgranda. La ven-
to tiel forte blovis, ke mi ne povis stari. Mi sidiĝis sur la mal-
larĝa rando; mi klopodis kvietigi la plorantan infanon en miaj
brakoj. Jen vi laŭiris la angulon de la landvojo; mi klinis min
antaŭen por lastfoje vidi vin; la muro enfalis; mi perdis la ek-
vilibron, la infano elglitis el miaj brakoj, mi salte sekvis ĝin,
falis kaj vekiĝis.”
”Espereble tio estis ĉio, Jane.”
”¯i estas la antaŭparolo, sinjoro; la vera rakonto sekvos.
Kiam mi vekiĝis, blindigis min lumo. En la unua momento mi
pensis: ”Ho, jam tagiĝis!” Sed mi eraris. ¯i estis nur la brilo
de kandelo. Mi supozis, ke Sophie eniris. Sur mia vestotablo
staris lumo, kaj la pordo de la malgranda kabineto, en kiu mi
estis pendiginta mian edziĝoveston kaj mian vualon antaŭ ol
mi enlitiĝis, kaj kiun tiam mi estis ferminta, estis nun malfer-
mita. Bruo venis de tie. Mi demandis: Sophie , kion vi faras
tie? Neniu respondis, sed figuro eliris el la kabineto; ĝi kap-
tis la lumon, levis ĝin kaj atente rigardis la vestojn pendan-
taj sur la vesto-kroĉiloj.
”Sophie ! Sophie !” ree mi kriis — kaj ankoraŭ la figuro ne
eligis sonon. Mi estis leviĝinta en la lito kaj kliniĝis antaŭen;
unue min regis miro, poste konstemo — kaj fine la sango gla-
415
JANE EYRE
eLIBRO
ciiĝis en miaj vejnoj. Ne estis Sophie, nek Leah, nek sinjori-
no Fairfax — ne, ĝi ne estis — ne, pri tio mi estus certa kaj
tamen, ĝi eĉ ne estis tiu stranga persono, Grace Poole.”
”Unu el ili ĝi tamen nepre estis,” min interrompis mia or-
donanto.
”Ne, sinjoro, mi povas certigi al vi la malon. Tiel longe, kiel
mi estis en Thornfield Hall, miaj okuloj neniam vidis la figu-
ron, kiu staris antaŭ mi. La vizaĝo, la membroformoj estis al
mi tute nekonataj.
”Priskribu la figuron, Jane.”
”La figuro ŝajnis al mi esti virino, kies longaj nigraj haroj
dense disfalis trans la dorson. Mi ne scias, kiaj estis la vestoj,
kiujn ŝi portis; ili estis blankaj kaj malvastaj, sed mi ne kapa-
blas diri ĉu estis vesto, litotuko aŭ vesto de mortinto, en kiu
ŝi estis volvita.”
”ĉu vi vidis ŝian vizaĝon?”
”En la unua momento mi ne vidis ĝin. Sed subite ŝi kaptis
mian vualon, etendis ĝin antaŭ si, konsideris ĝin longe, ĵetis
ĝin sur sian kapon kaj poste sin rigardis en la spegulo. En tiu
momento mi vidis ŝian spegulbildon kaj ŝian tutan figuron en
la malluma longforma spegula vitro.”
”Kaj ili estis?”
”Ili ŝajnis al mi teruraj kaj fantomaj, sinjoro! Ho, neniam
mi vidis tian vizaĝon! — ¯i estis sangruĝa — sovaĝa. Mi
dezirus, ke mi povus forgesi la ruladon de la ruĝaj okuloj —
kaj la terurajn, ŝvelintajn vizaĝtrajtojn!”
”Sed ordinare fantomoj estas palaj, Jane!”
”ĉi tiu fantomo tamen estis blue ruĝa, sinjoro; la lipoj estis
ŝvelintaj kaj malhelaj, la frunto plena de sulkoj; la nigraj bro-
416
JANE EYRE
eLIBRO
voj formis altan arkon super la okuloj subpleniĝintaj per
sango. ĉu mi diru, pri kio ili memorigis min?”
”Diru tion.”
”Pri la frosttremiga, germana fantomo — pri vampiro.”
”Ah! — Kaj kion ĝi faris?”
”Fine ĝi prenis mian vualon de sia kapaĉo, ŝiris ĝin en
pecojn, ĵetis ĝin teren kaj piedpremis ĝin.”
”Poste?”
”Poste ĝi ŝovis flanken la fenestrokurtenojn kaj rigardis
eksteren. Eble ĝi vidis, ke tagiĝas, ĉar ĝi prenis la kandelon kaj
iris al la pordo. Tuj apud mia lito la figuro haltis dum la san-
gecaj okuloj rigardis min — ĝi levis ĝis mia vizaĝo la lumon
kaj blovestingis ĝin. Mi sentis, ke ŝia malluma vizaĝo pli kaj
pli proksimiĝis al mia tiam mi perdis la konscion; la duan
fojon en mia vivo la teruro senkonsciigis min.”
”Kiu estis apud vi, kiam vi rekonsciiĝis?”
”Neniu, sinjoro, krom la hela taglumo. Mi leviĝis, malvar-
migis mian vizaĝon per akvo kaj trinkis; kvankam mi estis
laca, mi tamen ne sentis min malsana, kaj tial mi decidis al
neniu paroli pri tiu vizio. Nun, sinjoro, diru al mi, kiu kaj kio
estis tiu virino?”
”La efiko de tro ekscitita cerbo, mi estas certa, ke ĝi estis
nur tio. Mi devos zorge gardi vin, mia trezoro. Nervoj kiel viaj
ne estas faritaj por elporti kontraŭajn fatalojn.”
”Estu certa pri tio, sinjoro, ke miaj nervoj ne estis kulpaj,
ĉio vere okazis.”
”Kaj viaj antaŭaj sonĝoj? ĉu ili ankaŭ estis veraj? ĉu
Thornfield Hall estas ruino? ĉu mi estas apartigita de vi per
netransirebla barilo? ĉu mi iras de vi sen unu larmo? — sen
kiso? — aŭ sen vorto?”
417
JANE EYRE
eLIBRO
”Ankoraŭ ne.”
”ĉu mi estas faronta tion? — La tago, kiu por ĉiam kunli-
gos nin, jam venis; kaj kiam ni estos kunligitaj, tiuj animaj
turmentoj kaj teruroj ne revenos; pri tio mi garantias vin.”
”ĉu animaj turmentoj kaj teruroj, sinjoro! Mi dezirus, ke
mi povus kredi, ke ili estas nur tiaj; nun mi tion deziras pli ol
iam, ĉar vi mem eĉ ne povas klarigi al mi la sekreton de tiu
terura vizito.”
”Kaj ĉar mi ne povas tion, la vizito ankaŭ ne vere okazis,
Jane.”
”Sed sinjoro, kiam ellitiĝante en ĉi tiu mateno, mi diris tion
saman al mi kaj ĉirkaŭrigardis en la ĉambro, por reakiri kura-
ĝon kaj konsolon per la hela taglumo kaj per la rigardo de ĉiu
konata kaj amata objekto — tiam mi vidis — antaŭ mi sur la
tapiŝo — tion, kio klare refutis mian hipotezon — la vualon,
kies pecoj kuŝis sur la planko!”
Mi sentis, kiel sinjoro Rochester timiĝas kaj tremas; am-
baŭmane li ĉirkaŭprenis min kriante: ”Dank’al la ĉiopotenca
Dio, ke nur la vualon trafis malfeliĉo, se malica monstro tro-
viĝis en via apudeco. — Ho! kio povus okazi!”
Li rapide spiris kaj tiel forte premis min al si, ke mi kom-
encis tusi.
Post silento de kelkaj minutoj li subite parolis plue:
”Nun mi klarigos ĉion al vi, Jane. Estis duone sonĝo, duo-
ne vero; mi ne dubas plu pri tio, ke virino estis en via sank-
tejo: kaj tiu virino estis — Grace Poole. Vi nomas ŝin stranga
persono; post ĉio, kion vi scias, vi estas prava, ke vi tiel nomas
ŝin — ĉar pensu nur, kion ŝi faris al mi: kion ŝi faris al Mason!
— En stato inter maldormo kaj dormo vi rimarkis ŝian eniron
kaj ŝiajn gestojn; sed febre ekscitite, preskaŭ delirante, vi ri-
418
JANE EYRE
eLIBRO
gardis ŝin kiel fantomon, tute diversa de ŝia vera eksteraĵo; la
longaj senordiĝintaj haroj, la ŝvelinta vizaĝo. Ia nenatura
eksteraĵo, ĉio tio estis efikaĵoj de via imago; la rezulto de
premsonĝo. La kolera disŝirado de via vualo estis realeco —
kaj ion tian ni povas atendi de ŝi. Mi vidas en viaj okuloj, ke
vi dezirus demandi, kial mi konservas en mia domo tian esta-
ĵon. Kiam ni estos geedziĝintaj unu jaron kaj unu tagon, mi
ĉion klarigos al vi. Ne ankoraŭ nun. ĉu vi estas kontenta,
Jane? ĉu la klarigo de la mistero kontentigas vin?”…
Mi pripensis momenton, kaj poste lia klarigo ŝajnis al mi
la sola ebla. Tamen tute kontenta mi ne estis, sed pro amo al
li, mi ŝajnigis min kvazaŭ mi estas tia — kaj vere mi ankaŭ
estis kvietigita. Mi certigis tion al li kun rideto. Kaj ĉar la nok-
tomeza horo jam longe pasis, mi preparis min por forlasi lin.
”ĉu Sophie kaj Adèle dormas en la infanĉambro?” li de-
mandis ekbruligante mian kandelon.
”Jes, sinjoro.”
”Kaj por vi estas sufiĉa spaco en la lito de Adèle. ĉi tiun
nokton vi devos dividi ĝin kun ŝi, Jane. Ne estas mirige, ke
okazintaĵo, kiun vi rakontis al mi, igis vin nerva kaj mi dezi-
rus, ke vi ne dormu sola. Promesu al mi, ke vi iros al la infan-
ĉambro.”
”Mi tre ĝojas povi fari tion, sinjoro.”
”Kaj zorge ŝlosu la pordon interne. Veku Sophien irante
supren, kun la preteksto, ke vi petas ŝin frue veki vin morgaŭ
matene. ĉar vi devos matenmanĝi kaj esti vestita antaŭ la
oka. Kaj nun forpelu la malgajajn pensojn, Jane! ĉu vi ne
aŭdas, ke la ventego kvietiĝis kaj ke la vento flustras nur dolĉe
kaj mallaŭte? La pluvego ne vipas plu la fenestrojn: rigardu
419
JANE EYRE
eLIBRO
eksteren,” — li ŝovis flanken la kurtenojn — ”la nokto estiĝis
ĉarma!”
La nokto vere estis ĉarma. La duono de la ĉielo estis hela
kaj sennuba. La nuboj, kiujn la vento pelis antaŭ si, ŝvebis je
longaj arĝentaj kolonoj okcidenten kaj la luno amike lumis
sur la dormetantan teron.
”Nu?” diris sinjoro Rochester, demande rigardante en
miajn okulojn, ”kiel nun sin sentas mia Jane?”
”La nokto estas kvieta kaj serena, sinjoro, — kaj mi estas
tute sama.”
”Kaj vi ne plu sonĝos pri disiĝo kaj malfeliĉaĵoj kaj mal-
ĝojoj, sed nur pri feliĉaj geedziĝo kaj unuiĝo!”
Tiu antaŭdiro veriĝis nur duone. Mi ne sonĝis pri disiĝo kaj
malĝojoj, sed ankaŭ ne pri ĝojo kaj feliĉa amo; ĉar mi dormis
eĉ ne unu momenton. Mi tenis la malgrandan Adèle en la
brakoj kaj gardis la feliĉan dormon de la infaneco — tiel kvie-
tan, tiel senpasian, tiel senkulpan — kaj tiel mi atendis la pro-
ksimiĝantan tagon. La vivo pulsis forte en miaj vejnoj, kaj
kiam leviĝis la suno, ankaŭ mi mem leviĝis. Mi memoras, kiel
forte Adèle sin kroĉis al mi, kiam mi ellitiĝis. Mi memoras
ankoraŭ, kiel kore mi ŝin kisis, kiam mi malligis ŝiajn mal-
grandajn manojn, kiuj tenis miajn; stranga emocio ekregis
min, mi eksplodis en larmoj kaj devis ŝteliri de la lito, timante,
ke miaj singultoj vekos ŝin. ŝi dormis ankoraŭ profunde. ŝi
estis la simbolo de mia ĝistiama vivo, kaj li, por kiu mi estis
vestonta min por poste renkonti lin, estis al mi la timata, sed
adorata personigo de mia estonteco.
420
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXVI.
Je la sepa horo Sophie venis por vesti min; daŭris longe an-
taŭ ol ŝi plenumis tiun taskon; tiel longe, ke sinjoro Ro-
chester, kiu, kiel mi supozis, senpacienciĝis pro tiu longdaŭra
laboro, sendis iun supren por demandi, kial mi ankoraŭ ne
venis. ŝi ĵus kunligis mian vualon (fine mi estis devigata preni
mian simplan tulan) per multekosta pinglo. Kiel eble plej bal-
daŭ mi tuj poste liberigis min el ŝiaj manoj kaj rapidis mal-
supren.
”Haltu!” kriis ŝi france. ”Rigardu vin do en la spegulo: vi eĉ
ne ĵetis unu rigardon al ĝi.”
Mi turnis min sur la sojlo de la pordo. En la spegulo mi
vidis fremdulinon; ĉar tiu blanke vestita, vualita figuro neeble
estis mi mem.
”Jane!” sonis voĉo kaj mi kuris malsupren. Apud la malsu-
pro de la ŝtuparo sinjoro Rochester atendis min.
”Malfruantino,” li diris, ”mia kapo ardas pro malpacienco
kaj vi forrestas tiel longe!”
Li kondukis min en la manĝoĉambron, ekzamene rigardis
min de la kapo ĝis la piedoj, nomis min delikata kiel lilio, kaj
ne nur la fiero de sia vivo, sed ankaŭ la deziro de siaj okuloj,
kaj dirante al mi, ke li donas al mi nur dek minutojn por
matenmanĝi, li sonorigis.
Unu de li antaŭ nelonge dungita servisto eniris.
”ĉu John pretigas la veturilon?”
421
JANE EYRE
eLIBRO
”Jes, sinjoro.”
”ĉu ĉiu pakaĵo estas portita malsupren?”
”La servistoj estas portantaj ĝin malsupren.”
”Nun iru en la preĝejon por vidi, ĉu la pastro, sinjoro
Wood, kaj la pedelo estas jam tie. Poste rapidu reen por sciigi
al mi tion.”
Kiel jam scias mia leganto, la preĝejo staris tuj apud la par-
ka pordego. La servisto tial revenis post malmultaj momen-
toj.
”Sinjoro Wood estas jam en la sakristio kaj almetas la sur-
plison.”
”Kaj la veturilo …?
”La ĉevaloj estas aljungataj.” …
Ni ne bezonas la veturilon por iri preĝejon, sed la veturi-
lo devas atendi nian revenon; ĉiu pakaĵo devas esti surŝarĝita
kaj ligita, la veturigisto devos sidi sur sia sidejo.”
”Jes, sinjoro.”
”Jane, ĉu vi estas preta?”
Mi ekstaris. Mi ne havis fianĉin-kondukanton, nek fianĉin-
fraŭlinojn, neniu parenco kondukis aŭ atendis min. La tuta
procesio konsistis nur el sinjoro Rochester kaj mi. Sinjorino
Fairfax staris en la halo, kiam ni trairis ĝin. Tiel volonte mi
dezirus paroli al ŝi, sed li tenis mian manon kvazaŭ per feraj
fingroj. Li tiris min kun si kaj iris tiel rapide, ke apenaŭ mi
povis sekvi; kaj kiam mi rigardis sinjoron Rochester en la
vizaĝon, mi klare sentis, ke li ne cedus al mi unu minuton da
prokrasto, sub neniu preteksto. Mi dezirus scii, ĉu iam fianĉo
ek de la komenco de la mondo, tiel aspektis, kiel li — tiel
furioze decidite, tiel energie decidite por agi. Mi dezirus scii,
422
JANE EYRE
eLIBRO
ĉu iam la okuloj de viro, iranta la vojon al geedziĝo, tiel bri-
legis sub obstine kuntiritaj brovoj.
Mi ne scias, ĉu la tago estis bela, klara aŭ ventege pluva;
irante laŭlonge de la larĝa vojo, mi rigardis nek ĉielon nek
teron; miaj okuloj sekvis mian koron, kaj ambaŭ estis ĉe sin-
joro Rochester. Mi volis vidi ion nevideblan, al kio li ŝajne fik-
sis siajn sovaĝajn rigardojn. Mi volis koni ĉiujn liajn pensojn,
kontraŭ kiuj li luktis kaj batalis.
Apud la pordo de la preĝeja korto li haltis, li rimarkis, ke
mi preskaŭ perdas la spiron.
”ĉu mi estas kruela en mia amo?” li demandis. ”Ni aten-
du momenton. Apogu vin al mi, Jane.”
Nun mi ree vidas antaŭ mi la bildon de tiu griza, malno-
va preĝejo, kiel ĝi leviĝis kviete kaj potence en la rozkolora
matena ĉielo. Rabobirdo flugis ĉirkaŭ la preĝeja turo. Mi me-
moras pri la verda tomboaltaĵo, ankaŭ mi ne forgesis tiujn du
fremdajn figurojn, kiuj iris tien kaj reen inter la malaltaj tom-
boj kaj legis la surskribojn, kiuj staris sur la malmultaj per
musko kovritaj tombŝtonoj. Mi rimarkis ilin, kiam ili je nia
proksimiĝado ĉirkaŭiris la preĝejon, kaj mi ne dubis unu mo-
menton pri tio, ke ili iros tra la flankoalo en la preĝejon por
ĉeesti la geedziĝan ceremonion. Sinjoro Rochester ne rimar-
kis ilin, grave li rigardis mian vizaĝon, el kiu en tiu momen-
to forfluis la sango; ĉar mi sentis, ke malvarma angora ŝvito
kovris miajn frunton kaj vangojn kaj ke miaj lipoj estas gla-
ci-malvarmaj. Kiam mi ree min regis, kio baldaŭ okazis, li iris
malrapide kaj antaŭzorge kun mi laŭ la vojo al la preĝeja por-
talo.
Ni eniris la kvietan, modestan preĝejon. La pastro staris en
sia blanka surpliso apud la malalta altaro kaj atendis. ĉe lia
423
JANE EYRE
eLIBRO
fianko staris la pedelo. ĉie regis profunda, sankta silento. En
la malproksima angulo moviĝis du ombroj. Miaj supozoj estis
veraj: la fremduloj estis antaŭ ni enirintaj la preĝejon kaj nun
ili staris apud la tomboarkaĵo de la Rochesteroj. Ili estis tur-
nintaj al ni la dorson kaj rigardis tra la kradaĵo al la malno-
va marmorŝtono, de la tempo nigre kolorigita, kie genuanta
anĝelo gardis la terajn restaĵojn de Damer de Rochester,
batalmortigita en la internamilito sur Marston Moor. Flanke
de li ripozis Elizabeth, lia edzino.
Ni staris apud la sankta vespermanĝa tablo. Aŭdante mal-
laŭtan paŝon post mi, mi rigardis trans mian ŝultron: unu el
la du fremduloj — ŝajne ĝentlemano — proksimiĝis al la al-
tarejo. La diservo komenciĝis. La deklaro de la fincelo de la
geedziĝo estis legata. Poste la pastro faris unu paŝon antaŭen
kaj klinante sin trans sinjoron Rochester, li parolis plue:
”Kaj mi postulas de vi ambaŭ (ĉar en la terura tago de la
juĝado, kiam la sekreto de ĉiuj koroj estos malkovrata, vi de
tio donos respondecon), ke se unu el vi konas malhelpaĵon,
pro kiu vi ne povus leĝe geedziĝi, vi tion konfesu nun. ĉar
sciu, ke multaj vivas kune alie ol ligitaj de la vorto de Dio,
multaj ne estos ligitaj de Dio kaj ilia geedziĝo estos nenio laŭ
la leĝo.”
Laŭkutime li haltis. Kiam tiu paŭzo estis interrompita de
respondo? Eble ne unu solan fojon en tuta jarcento. Kaj la
pastro, kiu ne levis sian rigardon de la libro, kaj kiu nur unu
momenton retenis sian spiron, parolis plue. Lia mano jam
etendiĝis al sinjoro Rochester kaj li malfermis la buŝon por
demandi: ”ĉu vi volas akcepti ĉi tiun knabinon kiel vian
edzinon” — kiam klara voĉo diris:
424
JANE EYRE
eLIBRO
”La geedziĝo ne povas plenumiĝi. Mi deklaras, ke malhel-
paĵo ekzistas.”
La pastro rigardis supren kaj rigardis la parolinton. — Sen-
parole li staris tie, same kiel la pedelo. Sinjoro Rochester faris
geston, kvazaŭ tertremo eksplodis sub liaj piedoj. Tuj poste
li ekregis sin kaj ne turnante la kapon li ordonvoĉe diris:
”Daŭrigu!”
Granda silento regis post tiu vorto. La vorton li estis dirinta
mallaŭte sed firme. Sed sinjoro Wood respondis.
”Mi ne povas daŭrigi, antaŭ ol mi esplors tiun aserton,
kiun ĵus iu diris. Mi devas ekzameni, ĉu tiu aserto estas men-
soga aŭ vera.”
”La geedziĝa ceremonio ĉi tie finiĝas,” respondis la voĉo
post ni. ”Mi povas pruvi, ke mia aserto estas vera. Netransi-
rebla malhelpaĵo por ĉi tiu geedziĝo ekzistas.”
Sinjoro Rochester bone aŭdis tion, sed li nenion atentis;
rigide kaj firme li staris tie. Li ne faris gestojn, sed pli forte li
premis mian manon. Kiel forta, potenca, varmega premo tio
estis! — Kiel marmorsimila estis lia pala, alta frunto en tiu
momento! Kiel brilegis liaj okuloj, kiel kviete, gardeme kaj
tamen arde ili aspektis!
Sinjoro Wood en tiu momento ŝajne ne sciis, kion fari.
Fine li demandis: ”Kio estas tiu de vi aludita malhelpaĵo;
eble ĝi estas forigebla — venkebla?”
”Neniel,” sonis la respondo. ”Mi nomis ĝin netransirebla
kaj mi faris tion post konsiderado.”
La parolinto paŝis antaŭen kaj sin klinis trans la kradaĵon
de la altarejo. Klare, kviete, ne interrompante sin, li daŭrigis,
sed ne laŭte.
425
JANE EYRE
eLIBRO
”Ekzistas jam frue plenumita geedziĝo. Sinjoro Rochester
havas edzinon, kiu vivas ankoraŭ.”
Tiuj mallaŭte, kviete parolitaj vortoj tiel tremigis miajn
nervojn, kiel fulmobato ne kapablus — mia sango subite estis
regata de tia sento, kian ĝi neniam antaŭe spertis nek pro
malvarmo nek pro varmego. Sed mi estis preskaŭ preparita al
io terura kaj la danĝero de senkonscio ne minacis min. Mi
rigardis sinjoron Rochester kaj devigis lin, ke li rigardu min.
Lia tuta vizaĝo aspektis en tiu momento kiel senkolora roko.
Liaj okuloj estis samtempe fajreroj kaj fajroŝtonoj. Li neis
nenion. Li nur aspektis kvazaŭ li estus preta kontraŭstari
ĉiujn terajn kaj ĉielajn potencojn. Li ne parolis; li ne ridetis,
ŝajne li ne rekonis plu en mi vivantan estaĵon. Li per sia for-
ta brako ĉirkaŭprenis mian talion kaj tiel li tenis min ĉe sia
flanko.
”Kiu vi estas?” li demandis al la fremdulo.
”Mia nomo estas Briggs — mi estas advokato en Regent
Street, en Londono.”
”Kaj vi volus imputi al mi edzinon?”
”Ne sinjoro, mi volis nur memorigi al vi la ekziston de via
edzino! La leĝo atestas pri via unua geedziĝo, kvankam vi
mem ne intencas tion fari.”
”Faru al mi la komplezon priskribi tiun sinjorinon — nomu
ŝian nomon — ŝian devenon, ŝiajn parencojn — ŝian loĝlo-
kon.”
”Certe, sinjoro, mi estas tute preta servi vin tiurilate.”
Sinjoro Briggs kviete tiris paperon el sia poŝo kaj legis iom
oficiale kaj nazosone:
426
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi atestas kaj povas pruvi, ke la dudekan de oktobro anno
domini (sekvis jaro, kiu datumis ĉirkaŭ dekkvin jaroj pli frue)
Edward Fairfax Rochester de Thornfield Hall, en la graflan-
do —, kaj de Ferndean-Manor en — shire, Anglujo edziĝis
kun mia fratino Bertha Antoinette Mason, filino de Jonas Ma-
son, negocisto, kaj lia edzino Antoinette, kreolino, en la pre-
ĝejo de ĉiuj Sanktuloj en Spanish Town, Jamajko. La proto-
kolo pri tiu geedziĝo estas notita en la libroj de la nomita pre-
ĝejo — kopio troviĝas nuntempe en miaj manoj.
Subskribita de
Richard Mason.”
”Tio povus pruvi — se la dokumento estas vera, ke iam mi
estis edziĝinta, sed tio ne pruvas, ke la virino, kiu en la doku-
mento estas nomata kiel mia edzino, vivas ankoraŭ.”
”ĉiuokaze ŝi vivis ankoraŭ antaŭ tri monatoj,” respondis la
advokato, ”tio estas pruvebla.”
”Kiel vi scias tion?”
”Pri tiu fakto mi havas atestanton, sinjoro; eĉ atestanton,
kies certigon eĉ vi mem ne povus kontraŭbatali nek senfor-
tigi.”
”Prezentu lin tuj — se ne, iru al la diablo!”
”Mi prezentos lin al vi — li estas tre proksime. Sinjoro Ma-
son, bonvolu paŝi antaŭen.”
Kiam sinjoro Rochester aŭdis tiun nomon, li grincigis la
dentojn; forta konvulsia tremado trairis lian tutan korpon; li
tiel forte premis min al si, ke mi devis kunsenti la konvulsian
tremadon pro kolero kaj senespero, kiu trairis lian tutan
figuron.
La dua fremdulo, kiu ĝis nun tenis sin je kelka distanco,
427
JANE EYRE
eLIBRO
ankaŭ paŝis antaŭen. Pala vizaĝo rigardis trans la ŝultron de
la leĝa scienculo — jes — tie estis sinjoro Mason propraper-
sone. Sinjoro Rochester sin turnis kaj rigardis lin. Mi jam ofte
rakontis, ke liaj okuloj estis nigraj — nun tamen ilia koloro
estis ruĝebruna, ne, ili montris sangecan brilon en sia malhe-
leco; — lia vizaĝo ŝanĝiĝis laŭ koloro — la olivkoloraj vangoj,
la pala frunto estis kovritaj de koloro, kiu ŝajnis supreniri el
martirita koro. Subite li faris geston, levis la fortan brakon —
li estis teren fraponta Mason, li estis sternonta lin sur la plan-
kon de la preĝejo, li estis senindulge mortigonta lin — sed
Mason terurite paŝis malantaŭen kaj senhelpe kriis: ”ĉiopo-
tenca Dio!”
Tiam subite senlima malestimo ekregis sinjoron Rochester
kaj li kvietiĝis — lia pasio estingiĝis kvazaŭ la frosto per unu
bato neniigis ĝin kaj li demandis nur: ”Kion vi havas ankoraŭ
por diri?”
Neaŭdebla respondo liberiĝis el inter la palaj lipoj de sin-
joro Mason.
”La diablo prenu vin, se vi ne povos klare respondi. Anko-
raŭ unu fojon mi demandas al vi, kion vi havas por diri,” kriis
al li sinjoro Rochester.
”Sinjoro — sinjoro,” interrompis nun la pastro, ”ne forge-
su, ke vi troviĝas en sanktigita ejo.”
Poste li sin turnis al sinjoro Mason kaj milde demandis:
”ĉu vi scias, sinjoro, ĉu la edzino de ĉi tiu sinjoro ankoraŭ
vivas, aŭ ne?”
”Kuraĝon, — kuraĝon!” instigis lin la advokato, ”parolu
malkaŝe.”
”ŝi vivas ankoraŭ — kaj eĉ en — Thornfield Hall,” klarvoĉe
428
JANE EYRE
eLIBRO
diris Mason. ”Lastfoje mi ŝin vidis tie en aprilo. Mi estas ŝia
frato.”
”En Thornfield Hall!” konsternite kriis la pastro. ”Neeble!
Mi estas maljuna loĝanto de ĉi tiu regiono, sinjoro, kaj anko-
raŭ neniam mi aŭdis pri sinjorino Rochester en Thornfield
Hall.”
Mi vidis, ke terura rideto distordis la lipojn de sinjoro Ro-
chester.
Li grumblis:
”Ne, je mia Dio! Mi zorgis pri tio, ke neniu aŭdu tion —
nek pri ŝi — sub tiu nomo.”
Li pripensis. Pli ol dek minutojn li konsultis sin mem. Tiam
li decidis kaj parolis:
”Sufiĉe — sufiĉe! Nun ĉio per unu fojo eliĝu, kiel la kuglo
el la kanono. — Wood, fermu vian libron kaj demetu vian sur-
plison; John Green (tion li diris al la pedelo) eliru el la preĝejo.
Hodiaŭ geedziĝo ne okazos plu.”
La viro faris, kion oni ordonis al li.
Sinjoro Rochester parolis plue kuraĝe kaj decide:
”Bigamio estas terura vorto! Kaj tamen mi havis la inten-
con estiĝi bigamiisto! — Sed la sorto superruzis min — aŭ la
providenco retenis min, — eble la lasta okazis. En ĉi tiu
momento mi estas malmulte pli bona ol diablo, kaj eble la
pastro ĉi tie diros, ke mi sendube meritas la plej terurajn
punojn de la ĉielo — la eternan fajron — la ĉiaman malbenon.
Sinjoroj, mia plano malsukcesis! — vera estas tio, kion diras
ĉi tiu advokato kaj lia kliento: mi estas edziĝinta — kaj la
edzino, kun kiu mi edziĝis, vivas! Vi diras, Wood, ke neniam
vi aŭdis paroli pri iu sinjorino Rochester tie en la biena domo,
sed mi konjektas, ke ofte vi klinis vian orelon antaŭ la babi-
429
JANE EYRE
eLIBRO
ladoj pri tiu misterplena frenezulino, kiu estas enŝlosita tie
sub severa gardado. Kelkaj homoj flustris al vi, ke ŝi estas mia
kontraŭleĝa duonfratino, aliaj flustris ke ŝi estas mia de mi
forpuŝita amatino, kiun mi per tio frenezigis! Sed nun mi
diras al vi, ke ŝi estas mia edzino, kun kiu mi edziĝis antaŭ
dekkvin jaroj, —kies nomo estas Bertha Mason, kaj kiu estas
la fratino de decidita, sentima viro, kiu nun per siaj tremetan-
taj membroj kaj mortpala vizaĝo pruvas, kian kuraĝan koron
kelkaj homoj portas en la korpo! — Kuraĝon, Dick! — ne timu
antaŭ mi, mi pli volonte batus sendefendan virinon ol kom-
patindulon, kia vi estas! — Bertha Mason estas freneza; kaj ŝi
devenas de freneza familio — idiotoj kaj frenezuloj dum tri
generacioj! ŝia patrino, kreolino, estis freneza kaj trinkulino
samtempe! Tion mi eksciis nur post kiam mi edziĝis kun ŝia
filino, ĉar antaŭ mia edziĝo oni silentis pri familiaj sekretoj.
Bertha, kiel devofidela filino imitis sian patrinon en ambaŭ
rilatoj. Mi havis ĉarman kunulinon — puran, senkulpan, sa-
ĝan, modestan — Kredu al mi, ke mi estis feliĉa edzo! — Mi
travivis la plej belajn scenojn! Ho! miaj spertoj estis ĉiuspe-
caj! Se vi nur scius ĉion tion! Sed mi ne ŝuldas al vi plurajn
klarigojn. Briggs, Wood, Mason, — mi invitas vin ĉiujn eniri
en la bienan domon por viziti la pacienton de Grace Poole,
mian edzinon! — Propraokule vi vidos, kiel oni trompis min,
kiam oni edzigis min al tiu kreitaĵo. Kaj vi juĝos, ĉu mi havis
aŭ ne havis la rajton rompi tian edziĝon por trovi kompaton
ĉe estaĵo, kiu estas homa.”
”Wood,” li parolis plue, ”ĉi tiu knabino, same kiel vi mem,
konjektis tute nenion pri tiu naŭza sekreto. ŝi kredis, ke ĉio
okazis laŭleĝe kaj en bona ordo; neniam ŝi sonĝis pri tio, ke
ŝi estas fikcie edziniĝonta kun trompema, mizera krimulo, kiu
430
JANE EYRE
eLIBRO
estas jam ligita al malbona, freneza kaj bestiĝinta virino!
Venu ĉiuj! — sekvu min!”
Ankoraŭ tenante min kvazaŭ per fera mano, li eliris el la
preĝejo. La tri sinjoroj sekvis nin. Antaŭ la granda pordego de
la halo ni vidis la veturilon.
”Returne veturigu ĝin en la remizon, John,” diris sinjoro
Rochester tre kviete kaj trankvile, ”mi ne bezonos ĝin plu
hodiaŭ.”
Kiam ni reiris en la domon, sinjorino Fairfax, Adèle, Leah
kaj Sophie venis renkonte al ni por gratuli nin.
”Iru for! ĉiu al sia laboro!” — kriis la mastro, ”iru for kun
viaj gratuloj! Kiu bezonas ilin? — Ne mi! — Ili estas dek kvin
jarojn tro malfruaj!”
ĉiam tenante mian manon li rapidis preter la amasiĝintajn
virinojn kaj signe ordonis al la sinjoroj sekvi lin, kaj tion ili
faris.
Ni supreniris la unuan ŝtuparon, transiris la galerion kaj
fine haltis antaŭ la tria etaĝo.
Per ŝlosilego sinjoro Rochester malŝlosis la malaltan nigran
pordon kaj enirigis nin en la per tapiŝoj tapetitan ĉambron en
kiu staris granda lito kaj malnovmoda bela ŝranko.
”Vi konas tiun ĉi ĉambron, Mason,” diris nia kondukanto,
”estis ja ĉi tie, kie ŝi mordis vin kaj penis trapiki vin per po-
nardo.”
Li levis la kurtenon de la vando kaj aperigis al niaj okuloj
duan pordon, kiun li ankaŭ malŝlosis.
En ĉambro sen fenestro brulis granda hela fajro, malantaŭ
alta fortika kamenŝirmilo. Lampo pendis je ĉeno ligita al la
plafono. Grace Poole staris kliniĝinta super la fajro kaj ŝajne
sin okupis kuirante ion en kaserolo. En la fundo de la ĉam-
431
JANE EYRE
eLIBRO
bro sen halto iris tien kaj reen iu stranga figuro en profunda
ombro. Je la unua rigardo oni ne povis distingi, ĉu tiu figuro
estas besto aŭ homa estaĵo. Estis kvazaŭ ĝi iris kvarpiede. ¯i
eligis krietojn kiel sovaĝa besto. Sed ĝi estis kovrita per vestoj
kaj griziĝantaj sovaĝecaj kolharoj kovris la kapon kaj la viza-
ĝon.
”Bonan matenon, sinjorino Poole!” diris sinjoro Rochester.
”Kiel vi fartas? Kaj kiel fartas hodiaŭ via ŝarĝo?”
”Mi vin dankas, sinjoro,” respondis Grace, ”Ni ambaŭ far-
tas sufiĉe bone.” ŝi metis la kuirantan manĝaĵon singarde sur
la kamenkornicon. ”Sufiĉe malafabla ŝi estas, sed ne furioza.”
Sovaĝa krio ŝajne volis malpravigi tiun favoran raporton.
La vestita hieno leviĝis kaj staris rekte sur la malantaŭaj pie-
doj.
”Ho, sinjoro. ŝi vidis vin!” kriis Grace; ”estus pli bone, se vi
forirus!”
”Nur kelkajn minutojn, Grace, kelkajn minutojn vi devas
permesi al mi.”
”Sed estu singarda, sinjoro! pro la volo de Dio estu singar-
da!,.
La frenezulino eligis blekegadon. ŝi forigis la sovaĝajn
harojn de la vizaĝo kaj bestmaniere rigardis siajn vizitantojn.
Mi tuj rekonis tiun bluruĝan vizaĝon, — tiujn ŝvelintajn traj-
tojn. Sinjorino Poole proksimiĝis.
”Iru flanken,” diris sinjoro Rochester dum li forpuŝis ŝin de
si, ”mi esperas, ke ŝi en ĉi tiu momento ne havas tranĉilon;
krom tio mi atentos.”
”Neniam mi povas scii, kion ŝi havas, sinjoro; ŝi estas tiel
ruza, estas neeble kompreni ŝian ruzecon.”
”Estus plej bone se ni forirus,” flustris Mason.
432
JANE EYRE
eLIBRO
”Iru al la diablo!” rekomendis al li lia bofrato.
”Atentu!” kriis Grace. Samtempe la tri sinjoroj iris al la fun-
do.
Sinjoro Rochester puŝis min malantaŭ sin: la frenezulino
sin ĵetis sur lin, furioze kaptis lian gorĝon kaj ŝiaj dentoj
penetris lian vizaĝon. Ili ekluktis. ŝi estis fortega virino,
preskaŭ same alta kiel ŝia edzo, krom tio ŝi estis korpulenta.
En ĉi tiu luktado ŝi montris viran fortecon; pli ol unu fojon ŝi
estis premsufokonta lin. Per unu bone celita batego li povus
surterigi ŝin; sed li ne volis bati, li volis nur lukti. Fine li estis
kapabla kapti ŝiajn brakojn; Grace Poole donis al li ŝnuron, ke
li ligu ŝiajn brakojn sur ŝia dorso; per dua ŝnuro, kiun rapide
oni al li donis, li ligis la frenezulinon sur seĝo. ĉio tio okazis
dum blekanta kriado, kaj la ligitino konvulsie penis liberigi
sin. Nun sinjoro Rochester sin turnis al la ĉeestantoj. Li rigar-
dis ilin kun ridetado, kiu estis amara kaj senkonsola.
”Jen mia edzino!” li diris. ”Jen la sola ĉirkaŭbrako, kiun mi
povas atendi de mia edzino — jen la karesoj, kiuj devus kon-
soli min! — Kaj estas ĉi tiu, kiun mi sopiris posedi, (li metis
sian manon sur mian ŝultron) ĉi tiu juna knabino, kiu tiel se-
rioze kaj kviete staras apud la faŭko de la infero kaj kiu tran-
kvile rigardas kun mi la saltetojn de demono. Mi sopiras ŝin
— nur kvazaŭ ŝanĝon post tiu pikanta raguo. Wood kaj
Briggs! Rigardu do la diferencon! Komparu ĉi tiujn klarajn
okulojn kun tiuj ruĝaj kugloj — komparu ĉi tiun vizaĝon kun
tiu masko — ĉi tiun formon kun tiu dika fiamaso — kaj poste
kondamnu min, ho pastro de la evangelio kaj viro de la tribu-
nalo. Sed memoru, ke vi estos juĝataj pro la sama juĝo, laŭ
kiu vi juĝos! Nun foriru de ĉi tiu loko, mi devas ŝloskaŝi mian
trezoron.”
433
JANE EYRE
eLIBRO
Ni ĉiuj eliris el la ĉambro. Sinjoro Rochester restis tie anko-
raŭ momenton por doni siajn ordonojn al Grace Poole.
Kiam ni malsupreniris la ŝtuparon, la advokato sin turnis
al mi.
”Vi, fraŭlino,” li diris, ”estas senigita de ĉiu mallaŭdo: via
onklo ĝojos, aŭdante tion, se li vivas ankoraŭ — kaj kiam sin-
joro Mason estos reirinta al Madejro.”
”Mia onklo! Kion vi scias pri li? ĉu vi konas lin?”
”Sinjoro Mason konas lin. Sinjoro Eyre dum kelkaj jaroj
estis la korespondanto de lia domo en Funchal. Kiam via
onklo ricevis vian leteron, en kiu vi skribis pri via intenco
edziniĝi kun sinjoro Rochester, sinjoro Mason okaze estis en
Madejro pro sia resaniĝo kaj tie li intencis pasigi kelkajn
semajnojn ĉe via onklo, antaŭ ol revojaĝi al Jamajko. Dum
interparolo sinjoro Eyre okaze sciigis al li pri via letero, ĉar li
bone sciis, ke mia kliento konis iun sinjoron nomitan Roches-
ter. Sinjoro Mason, kiu kiel vi povas imagi, estis mirigita kaj
konsternita, tiam malkovris la tutan situacion de la aferoj. Mi
bedaŭras devi sciigi al vi, ke via onklo nun estas tiel malsana,
ke verŝajne li ne resaniĝos — se oni pensas pri la speco de lia
malsano, la ftizo, kaj pri la stadio, kiun ĝi jam atingis. Li mem
tial ne povis rapidi Anglujon, por liberigi vin el la kaptilo, en
kiun vi trafis; sed li petegis sinjoron Mason ne perdi unu mo-
menton kaj senprokraste kapti la rimedojn por malhelpi ĉi
tiun kontraŭleĝan geedziĝon. Li turnigis lin al mi kaj petis
mian kunhelpon. Mi aplikis la plej grandan rapidon kaj estas
feliĉa, ke mi ne venis tro mafrue. Kaj mi ne dubas pri tio, ke
same vi estas. Se morale mi ne estus certa, ke via onklo jam
mortis antaŭ ol vi atingos Madejron, mi konsilus al vi vojaĝi
tien kune kun sinjoro Mason; sed en la nunaj cirkonstancoj
434
JANE EYRE
eLIBRO
mi opinias, ke estas pli bone por vi resti en Anglujo, ĝis vi
ricevis sciigon de aŭ pri sinjoro Eyre.”
”ĉu vi atendas ankoraŭ ion?” li demandis turnante sin al
sinjoro Mason.
”Ne, ne — ni tuj foriru,” kun timo respondis la alia, kaj ne
adiaŭinte sinjoron Rochester, li rapide foriris tra la halpor-
dego. La pastro restis por diri al sia fiera paroąno kelkajn
vortojn de konsolo aŭ de mallaŭdo. Farinte sian devon ankaŭ
li foriris.
Mi aŭdis lin foriri, kiam mi staris apud la duone malfermita
pordo de mia ĉambro, en kiun mi estis retirinta min. Post
kiam ĉio kvietiĝis en la domo kaj mi sciis, ke ĉiuj fremduloj
estas for, mi enŝlosis min, riglis la pordon, por ke neniu ĝenu
min kaj komencis — ho ne, mi ne komencis vekrii kaj laŭte
malĝoji; mi estis ankoraŭ tro kvieta por fari tion — sed sen-
konscie demetis mian edziĝvestaĵojn anstataŭante ilin per la
lanaj, kiujn mi portis ankoraŭ en la pasinta tago kaj, kiel mi
tiam esperis, la lastan fojon. Poste mi sidiĝis. Mi sentis min
lacega. Mi metis la brakojn sur la tablon kaj sur ilin mian
kapon. Nun mi komencis pripensi. ¯is tiu momento mi estis
nur aŭdinta, rigardinta kaj movinta min — mi estis irinta sup-
ren kaj malsupren kien oni kondukis kaj puŝis min — mi estis
vidinta, kiel unu terura okazintaĵo sekvis alian, — nur nun mi
komencis pensi!
La mateno, kun escepto de la mallonga okazintaĵo kun la
frenezulino, estis estinta sufiĉe kvieta. La sceno en la preĝejo
estis okazinta sen bruo, sen laŭta disputo, sen perforto, neniu
estis defiinta, rifuzinta aŭ verŝinta larmojn. Estis parolitaj nur
malmultaj vortoj, nome kviete dirita protesto kontraŭ la
edzigo, nur kelkaj rigoraj demandoj de la flanko de sinjoro
435
JANE EYRE
eLIBRO
Rochester; respondoj kaj klarigoj estis donitaj kaj pruvoj live-
ritaj; mia sinjoro kaj ordonanto publike estis konfesinta la
veron, — kaj poste ni vidis la vivantan pruvon! Nun ĉiuj tiuj
entruduloj jam foriris. — ĉio finiĝis!
Kiel kutime, mi estis en mia ĉambro — kaj mi estis mi
mem, sen la plej malgranda videbla ŝanĝiĝo. Mi ne estis vun-
dita — neniu estis batinta, neniu estis ofendinta min! — Sed
malgraŭ tio! ĉu mi estis la hieraŭa Jane Eyre? — Kie estis ŝia
vivo? — Kie estis ŝia espero por la vivo?
Jane Eyre, kiu preskaŭ estis amata edzino plena de espe-
ro — estis ree malvarma, rigida, soleca knabino. ŝia vivo estis
senkolora, ŝiaj atendoj senkonsolaj. En la somermeza tempo
jam venis severa vintrofrosto; rigida decembra ventego jam
regis en junio; sul la maturiĝantaj fruktoj kuŝis prujno;
neĝoventoj premis la rozburĝonojn; glacia mortotuko kovris
la florantajn herbejojn kaj ondiĝantajn grenkampojn; vojoj
kun plektobariloj, kiuj hieraŭ brilis pro la odorantaj floroj,
estis nun neĝ-difektitaj kaj malfacile ireblaj; kaj la arbaroj,
brumoviĝantaj antaŭ dek du horoj kvazaŭ tropikaj, kuŝis nun
sovaĝaj kaj blankaj kiel abiaj arbaroj en vintra Norvegujo.
ĉiuj miaj esperoj estis formortintaj sub terura juĝo, kiel
antaŭe mortis en unu sola nokto ĉiuj unuenaskitoj egiptaj. Mi
rigardis miajn plej karajn dezirojn — hieraŭ ili estis ankoraŭ
tiel brilaj kaj ridantaj — ili nun kuŝis tie kiel malvarmaj, rigi-
daj, palaj mortintoj, kiujn nenio povis plu revoki al la vivo.
Tiam mi rigardis mian amon: tiun senton, kiu apartenis al
mia sinjoro —, kiun li estis vekinta; ĝi vivis en mia koro kiel
malsana infano en malvarma, malmola lulilo; angoro kaj mal-
sano kaptis ĝin; ĝi ne povis plu serĉi la brakon de sinjoro Ro-
chester — sur liabrusto ĝi ne povis plu trovi vivovarmon. Ho,
436
JANE EYRE
eLIBRO
neniam plu ĝi povos peti lian protekton, ĉar la fido forflugis
— la konfido estis neniigita! Sinjoro Rochester ne estis plu al
mi, kiu li antaŭe estis, ĉar li ne estis tia, kia mi pensis lin. Mi
tamen ne volis atribui al li malvirtecon. Mi ne volis diri, ke li
trompis min, sed pensante pri li, mi ne plu pensis pri senma-
kula viro. Kaj nun mi devos foriri de lia ĉeesto — tion mi klare
komprenis kaj sentis. Sed mi ankoraŭ ne sciis kiam — kiel —
kien. — Tamen mi estis certa pri tio, ke li kiel eble plej rapide
foririgas min el Thornfield. ŝajnis, al mi, ke li neniam sentis
por mi veran amon. ĉio estis nur nekonstanta pasio, kies kon-
tentigo estis malsukcesigita; li ne bezonos min plu! Mi eĉ ti-
mis renkonti lin: li ja malamos mian alrigardon. Ho! kiel blin-
daj do antaŭe estis miaj okuloj! Kiel kompatinde malforta mia
sinteno!
Miaj okuloj estis kovritaj kaj fermitaj. Turniĝanta mallumo
ŝajnis ĉirkaŭi min; kiel nigra, flamanta torento la pensoj sin
ĵetis sur min. Mi estis tro malforta por ion peni; estis al mi,
kvazaŭ mi kuŝas en la sekiĝinta kuŝujo de granda rivero: mi
aŭdis kvazaŭ bruantan torentegon, kiu malsupren rapidis de
malproksimaj glacimontoj, mi sentis, ke la torento estas pro-
ksimiĝonta — sed mi ne havis la kuraĝon leviĝi, nek por for-
kuri. Senforta mi kuŝis tie; mi aspiris nur la morton! Nur unu
sola penso sin trudis al mi: la penso al Dio. Kaj ĝi vekis en mi
nediritan preĝon; la vortoj moviĝis tien kaj reen en mia mal-
luma animo kiel io, kio devas esti flustrata: sed mi ne havis la
energion elflustri ilin:
”Restu apud mi, ho Dio, ĉar la provo proksimiĝas kaj neniu
helpanto ĉeestas!”
¯i estis tiel proksima, kaj ĉar mi ne sendis la preĝon al la
ĉielo por eviti ĝin — ĉar mi ne plektis la manojn, nek genu-
437
JANE EYRE
eLIBRO
is, nek movis la lipojn — ĝi venis per grandaj pezaj ondoj, la
torento sin ĵetis sur min. En formo de griza teruriga maso, la
konscio de mia ruinigita vivo, de mia perdita amo, de mia
estingiĝinta espero, de mia mortinta fido, torente fluis trans
min. Mi ne povis priskribi tiun teruran momenton. En vero:
la torento enfluis en mian animon; mi dronis en profunda
marĉo, apogo mankis al mi, mi trafis en la fundon, — la ondoj
plue bruis trans min.
438
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXVII
La posttagmezo venis kaj mi levis la kapon, rigardante ĉir-
kaŭe mi vidis, ke la lastaj radioj de la subiranta suno falis
sur la vandon de mia ĉambro kaj mi demandis: ”Kion mi nun
faros?”
Sed la respondo, kiun donis mia animo al mi: ”Tuj forlasu
Thornfield” — sekvis tiel rapide, tiel terure rapide, ke mi ŝto-
pis miajn orelojn. Mi diris, ke mi ne povas nun aŭdi tiajn vor-
tojn. ”La plej malgranda parto de miaj suferoj estas, ke mi ne
estas la edzino de Edward Rochester,” mi certigis. ”Terure
estas, ke mi vekiĝas el miaj ravaj sonĝoj kaj trovas ilin ĉiujn
vantaj kaj trompaj, sed tio estas io suferebla kaj venkebla;
tamen nesufereble estas, ke mi devas forlasi lin tuj kaj por
ĉiam! Kaj tion mi ne povas!”
Sed tiam interna voĉo certigis min, ke mi tamen povos tion
kaj ĝi antaŭdiris al mi, ke mi faros tion. Mi luktis kontraŭ mia
propra decido; mi volis esti malforta, por eviti la vojon de
estontaj suferoj, kiun mi tiel klare vidis antaŭ mi; kaj mia kon-
scienco, fariĝinte tirano, kaptis la pasion je la kolo kaj moke
diris al ĝi, ke ĝi ĝis nun tuŝis nur per unu piedo la ŝlimon kaj
ĵuris, ke ĝi per fera brako ĵetos ĝin en la ne sondeblan profun-
don de la agonio.
”Fortiru min do!” mi kriis. ”Iu alia devas helpi min!”
”Ne, vi mem devas ŝirliberigi vin, neniu devas helpi vin. Vi
mem elŝiros al vi la dekstran okulon, vi mem devos dehaki al
439
JANE EYRE
eLIBRO
vi la dekstran manon. Via koro estu la ofero kaj vi mem la
pastrino, kiu oferos ĝin.”
Subite mi salte leviĝis, terurita pro la soleco, en kiu paro-
lis tiu senkompata juĝisto — pro la senbruo, tra kiu sonis nur
tia terura voĉo. Mi sentis kapturniĝon tiel starante tie. Mi
sentis, ke mi fariĝas malsana pro eksciteco kaj trolaceco. Tiun
tagon nek manĝaĵo nek trinkaĵo tuŝis miajn lipojn, mi eĉ ne
matenmanĝis. Kaj per strange doloranta malĝojo min trafis la
penso, ke neniu informiĝis pri mi, kiel mi fartas, ke neniu
homa voĉo invitis min veni malsupren. Eĉ la malgranda Adè-
le ankoraŭ ne estis frapinta la pordon kaj ankaŭ sinjorino
Fairfax ne vizitis min.
”Amiko ĉiam forlasas tiujn, kiujn forlasis la feliĉo,” mi mur-
muris, kiam mi fortiris la riglilon kaj eliris. Mi faletis pro mal-
helpaĵo, mia kapo sentis ankoraŭ la turniĝadon, mia rigardo
estis malklara kaj miaj korpo-membroj malfortaj. Nur mal-
rapide mi povis rekonsciiĝi. Tiam mi falis, sed ne teren, eten-
dita brako kaptis min; mi rigardis supren — sinjoro Roches-
ter apogis min! En brakseĝo li estis gardinta antaŭ la sojlo de
mia ĉambro.
”Fine vi do eliras,” li diris. ”Jam tiel longe mi atendis vin kaj
aŭskultis, sed mi ne aŭdis la plej mallaŭtan brueton, nek mo-
von nek plorĝemadon. Post kvin pluaj minutoj da tia morta
silento mi estus perforte rompinta tiun pordon, kiel rabisto.
Sekve vi volas eviti min? — Vi enŝlosas vin kaj malĝojas tute
sola! Pli bone mi eltenus, se vi estus veninta por fari al mi
akrajn riproĉojn. Vi estas pasia: mi atendis ian scenon. Mi
estis preparita al varmega plorfluado: sed mi nur volis, ke vi
verŝus ĝin sur mian bruston. Nun kompata tapiŝo aŭ via mal-
seka poŝtuko ensorbis ĝin. Sed ne; mi eraras! Vi tute ne plo-
440
JANE EYRE
eLIBRO
ris! Mi vidas palajn vangojn kaj lacajn okulojn — sed neniun
postsignon de larmoj. Tial mi supozas, ke via koro ploris san-
gon?”
”Nu, Jane? Neniu vorto de riproĉo? Neniu amaraĵo? —
neniu akra ekbolo de pasio? neniu ofendo? Kviete vi tie sidas,
kie mi sidigis vin kaj rigardas min per lacaj, suferantaj oku-
loj?”
”Ho Jane, mi ne volis tiel profunde vundi vin. Kiam viro,
posedanta nur unu ŝafideton, kiu estis kara al lia koro, kiel lia
infano, kiu manĝis de lia pano kaj trinkis el lia pokalo, kiu
ripozis sur lia koro — se la viro per iu eraro ĝin buĉus sur
buĉotablo — li ne povus pli penti sian sangan eraron ol mi
nun pripentas mian. ĉu iam vi povus pardoni min?”
Leganto! mi jam pardonis al li en tiu sama momento. En
liaj okuloj mi vidis tian profundan penton, tian veran kom-
paton mi aŭdis en lia voĉo, tiom da vira energio mi vidis en
ĉio, kion li nun diris kaj faris! Krom tio liaj rigardoj kaj aspek-
to montris tiom da neŝanĝita amo — mi pardonis al li ĉion!
Sed ne per vortoj, — nur en la plej profunda loko de mia koro.
”Vi scias Jane, ke mi ne estas mizerulo kaj fripono?” li de-
mandis malĝoje post kelkaj momentoj. Li miris pro mia sen-
interrompa silentado, pro mia okulŝajna kvieto. Ili pli multe
devenis de mia malforteco ol de mia volo.
”Jes, sinjoro.”
”Se ne, diru tion senhezite, per akraj, koleraj vortoj. Ne
indulgu min, ho ne indulgu min!”
”Mi ne povas. Mi estas laca kaj malsana; mi dezirus iom da
akvo!”
Li eligis tremantan ĝemon; tiam li prenis min sur la bra-
kojn kaj portis min malsupren. Komence mi ne sciis, en kiun
441
JANE EYRE
eLIBRO
ĉambron li portis min; ĉio estis nebula antaŭ miaj vitrecaj
okuloj; sed baldaŭ mi sentis la revivigantan varmon de fajro,
ĉar malgraŭ la somero, en mia ĉambro estiĝis frostmalvarme.
Li metis glason da vino al miaj lipoj, mi trinketis kaj sentis
reveni miajn fortojn; poste mi manĝis iom, kion li portis al mi
— kaj baldaŭ mi estis denove mi mem. Mi estis en la libreja
ĉambro — mi sidis sur lia seĝo — li estis tute proksima al mi.
Mi pensis: ”Se mi povus nun eliri el ĉi tiu vivo ne suferante
tro grandan doloron, tiam mi estus feliĉa, tiam mi ne bezo-
nus tiel peni disŝiri mian koron, forkurante de sinjoro Ro-
chester. Sed mi devas forkuri de li. Ho jes, mi devas. Sed mi
ne volas forlasi lin — mi ne povas forlasi lin.”
”Kiel nun vi sentas vin, Jane?”
”Multe pli bone sinjoro. Mi baldaŭ sentos min ree tute
bone.”
”Trinku ankoraŭ iom da vino, Jane.”
Mi trinkis. Li metis la glason sur la tablon, ekstaris antaŭ
mi kaj atente min rigardis. Subite li deturnis sin de mi, sub-
premante ekkrion, per kiu li volis eligi sian tutan emocion.
Poste li iris tien kaj reen en la ĉambro kaj revenis al mi; li sin
klinis kvazaŭ li volus kisi min; sed mi pensis pri tio, ke ĉiuj
karesoj nun estas malpermesitaj. Mi turnis mian kapon kaj
puŝis lian flanken.
”Kion!?” li kriis abrupte. ”Ho! mi ja scias, vi ne volas kisi la
edzon de tiu Bertha Mason? Vi opinias, ke mi jam posedas
estaĵon, kiu rajtas ricevi miajn karesojn!”
”ĉiuokaze, sinjoro, ĉi tie ne estas plu loko por mi, ĉar mi
ne rajtas je ĝi.”
”Kial Jane? Mi volus ŝparigi al vi la penon multon diri. Mi
442
JANE EYRE
eLIBRO
volas respondi por vi. ĉu ne vere, vi volis respondi al mi, ke
mi havas edzinon — ĉu mi ĝuste divenis?”
”Jes.”
”Opiniante tiel vi havas pri mi strangan ideon. Vi devos
rigardi min kiel malbonan senvirtan friponon, kiu hipokritis
al vi dediĉantan amon por logi vin en bone pripensitan kap-
tilon kaj rabi viajn honoron kaj memestimon. Kion vi nun
respondos al tio? Mi vidas, ke vi ne kapablas ion diri. Unue
vi estas ankoraŭ laca kaj nur kun peno povas spiri, due vi ne
povas kutimiĝi al tio, kio okazis, por kulpigi kaj insultriproĉi
min. Krome viaj larmo-kluzoj estas malfermitaj kaj ili trans-
fluus, se vi parolus tro multe. Ankaŭ vi ne deziras fari al mi
riproĉojn, nek postuli klarigon aŭ fari scenon. Vi pensas pri
tio, kiel agi — la parolon vi konsideras superflua. Mi konas
vin — mi scios kontraŭagi.”
”Ho, sinjoro, mi tute ne intencas agi kontraŭ vi,” kaj mia
malfirma voĉo admonis min interrompi la frazon.
”Ne laŭ la senco de viaj vortoj, sed en miaj vi intencas
neniigi min. Vi ja diris, ke mi estas edziĝinta viro — la edzi-
ĝintan viron vi volas eviti, vi volas iri el lia vojo — vi ĵus rifu-
zis kisi min. Vi intencas fremdiĝi antaŭ mi; vivi en ĉi tiu domo
nur kiel la guvernistino de Adèle. Kaj se mi diros al vi amikan
vorton, — se iam amika sento ree povos en mi naskiĝi, vi
diros:
’Tiu viro preskaŭ faris el mi sian amatinon, por li mi povas
esti nur glacio kaj marmoro’, — kaj tuj vi estiĝos glacio kaj
marmoro.”
Mi penis firmigi mian voĉon por respondi:
”ĉio ĉirkaŭ mi kaj por mi ŝanĝiĝis, sinjoro: tial necesas, ke
ankaŭ mi fariĝu alia persono — pri tio ne ekzistas dubo, kaj
443
JANE EYRE
eLIBRO
por eviti ŝanceliĝadon de sentoj, por eviti daŭran bataladon
de la rememoro de mia amo, troviĝas nur unu elirejo: —
Adèle devos havi alian guvernistinon.”
”Ho! Adèle iros al edukejo; tion mi jam decidis; ankaŭ mi
ne intencas turmenti vin per la teruraj rememoroj al Thorn-
field Hall — al tiu malbenita loko — al tiu tendo de Aąn —
al tiu senhonta konstruaĵo, kiu montras al la ĉiela taglumo la
abomenaĵon de vivanta mortinto — al tiu malvasta ŝtona in-
fero kun sia vera diablo — kiu estas pli malbona ol legio da
tiaj, naskitaj de nia fantazio. — Jane, vi ne restos ĉi tie, nek mi.
Malprave mi agis, venigi vin al Thornfield Hall, ĉar mi sciis,
ke ĝi estas fantomvizitata. Longe antaŭ ol mi vidis vin, mi or-
donis al ĉiu en la domo, zorge kaŝi antaŭ vi ĝian malbenon,
ĉar mi timis, ke neniam guvernistino volus resti ĉe Adèle sci-
ante, kun kiu ŝi loĝos sub la sama tegmento. Kaj neniam mi
intencis konduki tiun frenezulinon al alia loko, kvankam mi
posedas malnovan domon (Ferndean Manor), kiu estas anko-
raŭ pli kaŝita kaj pli izolita ol ĉi tiu, kaj kie mi povus kaŝi ŝin
ankoraŭ pli bone. Sed skrupuloj pro la malsaniga loko, kuŝan-
ta en la mezo de densa arbaro, timigis mian konsciencon
preni tiajn aranĝojn. Verŝajne la mucidaj muroj baldaŭ seni-
gus min de la terura ŝarĝo; sed ĉiu krimulo havas sian specia-
lan krimon! Mia krimo ne emas peran mortigon, eĉ ne kon-
traŭ tiu estaĵo, kiun mi tiel senlime malamas.”
”Kaŝi por vi la proksimecon de tiu frenezulino tamen estis
tiel saĝe, kiel se oni kaŝus infanon per mantelo kaj metus ĝin
apud upason; la proksimeco de ĉi tiu demono estas veneni-
ta kaj ĉiam ĝi estis tia. Sed mi foriros el Thornfield Hall kaj
ŝlosos ĝin, mi najlfermos la grandan enirejon kaj la subajn
fenestrojn mi plenigos per brikoj; al sinjorino Poole mi ĉiu-
444
JANE EYRE
eLIBRO
jare donos ducent sterlingajn funtojn por vivi ĉi tie kun mia
edzino, kiel vi nomas tiun abomenan virinaĉon. Por mono
Grace faras multon, kaj havos ĉe si sian filon, la kampgar-
diston de Grimsby-hejmo, por ke li loĝu kun ŝi kaj estu apu-
de por protekti ŝin, kiam mian edzinon kaptos ŝiaj paroksismoj
kaj ŝia malbona spirita instigos ŝin forbruligi nokte la homojn
en ilia lito, atakos per ponardo, aŭ per la dentoj disŝiros al ili
la karnon kaj tiel plu.”
”Sinjoro,” interrompis mi lin,” vi estas senkompata rilate al
tiu malfeliĉa virino; vi parolas pri ŝi kun malamo. Tio estas
terura — ĉu ŝi estas kulpa, ĉar ŝi estas freneza?”
”Jane, mia eta karulino, (tiel mi ĉiam nomos vin, ĉar tia vi
restos al mi) vi ne scias, kion vi diras; denove vi malbone
juĝas min. Mi ne malamas ŝin, ĉar ŝi estas freneza. ĉu vi kre-
das, ke mi malamus vin, se vi estus freneza?”
”Tion vere mi kredas, sinjoro.”
”Tiam vi eraras kaj ne konas min; tiam vi ne komprenas
tiun amon, kiun mi kapablas senti. ĉiu atomo de vi mem
estas al mi tiel kara, kiel mia propra, ĝi restos al mi same kara
en mizero, doloro kaj malsano. Via spirito estas mia trezoro
— kaj se ĝi rompiĝus, ĝi malgraŭ tio restos mia trezoro; se vi
delirus, miaj brakoj ĉirkaŭprenus vin, sed ne kiel frenezul-
jako, kaj via tuŝo eĉ en frenezo estus al mi ĝuego. Se vi sovaĝe
atakus min, kiel tion faris tiu virino hodiaŭ matene, mi ĉir-
kaŭbrakus vin kaj klopodus kvietigi vin per karesoj. Mi ne
forturnus min de vi kun naŭzo kiel de tiu virino; en viaj kvie-
taj momentoj vi havus min kiel flegiston; mi prizorgus vin
kun nelacigebla dediĉo, eĉ se vi ne dankus min per nur unu
rideto; neniam mi laciĝus, rigardi en viajn okulojn eĉ se neniu
radio de rekono brilus al mi renkonte. — Sed kial paroli plue
445
JANE EYRE
eLIBRO
pri tio? Mi ja diris, ke mi intencas forkonduki vin de Thorn-
field. Vi scias, ke ĉiuj preparoj de baldaŭa forvojaĝo jam estas
faritaj. Jam morgaŭ vi foriros. Mi petas vin, Jane, eltenu anko-
raŭ unu nokton sub ĉi tiu tegmento; kaj poste finiĝu por ĉiam
ĉiuj ĉi tiuj mizeroj kaj teruraĵoj! Mi konas lokon, kien ni povos
iri, ĝi estas certa sanktejo kaj fortika rifuĝejo kontraŭ mal-
amataj rememoraĵoj, ĝi protektos nin kontraŭ nebonvenaj
vizitantoj — eĉ kontraŭ falsaĵo kaj kalumniado.”
”Kaj ĉu vi kunkondukos Adèle, sinjoro?” interrompis mi,
”ŝi estos al vi bona akompanino.”
”Kion per tio vi intencas diri, Jane? Mi ja diris, ke mi sen-
dos Adèle al edukejo; pro kio mi bezonus infanon kiel akom-
paninon? Kaj eĉ ne mia propra infano ŝi estas, sed infano de
franca dancistino. Kial do vi ŝarĝus min per ŝi? Ankoraŭ unu
fojon mi demandas, kial vi donas al mi Adèle kiel akompani-
non?”
”Vi parolis pri soleco, sinjoro, kaj soleco estas malĝoja —
tro malĝoja por vi.”
”Soleco! Soleco!” li kolerete kriis. ”Mi vidas, ke mi pli bone
devos klarigi min. Mi ne komprenas la sfinksan esprimon sur
via vizaĝo. Vi devos partopreni mian solecon. ĉu vi min ne
komprenas?”
Mi kapneis. Ia grado de kuraĝo estis necesa por doni tiun
signon de rifuzo, ĉar mi estis tre ekscitita. Kelkan tempon li
iris tien kaj reen en la ĉambro, subite li restis staranta kvazaŭ
najlita sur la loko. Li longe kaj fikse rigardis min. Mi deturnis
de li miajn okulojn kaj direktis ilin al la fajro, klopodante kon-
servi kvietan sintenadon.
”Jen la hoko en la karaktero de Jane,” li fine diris; li paro-
lis pli kviete ol mi povus atendi laŭ liaj rigardoj. ”La silko-
446
JANE EYRE
eLIBRO
bobeno ĝis ĉi tie turniĝis senbrue kaj sen malhelpo; sed mi
jam sciis, ke venos la nodo. Jen ĝi estas. Kaj nun venos ĉagre-
no, senespero kaj senfina mizero! Je Dio! Mi sentas la deziron
uzi atomon de la fortoj de ŝimŝon por disŝiri la implikaĵon
kiel stupon!”
Denove li ekiris tien kaj reen; sed baldaŭ li ree haltis kaj tuj
antaŭ mi.
”Jane, ĉu vi fine volas esti prudenta?” Li sin klinis super mi
kaj liaj lipoj tuŝis mian orelon. ”ĉar se vi ne estos tia, mi uzos
perforton.”
Lia voĉo estis raŭka. Lia esprimo estis de viro, kiu tuj dis-
rompos nesufereblan katenon kaj kiu estis ĵetonta sin en
sovaĝan senbridecon. Mi komprenis tion tuj, kaj se lia kole-
ro pligrandiĝus ankoraŭ je unu atomo, mi ne estas plu kapa-
bla reteni lin. Tiu tuja momento — ĝi estis nur unu sekundo
— estis ĉio, kio apartenis al mi, nur nun mi povus reteni kaj
regi lin; se mi montrus movon de abomeno aŭ de timo, mia
sorto kaj ankaŭ lia estus konfirmita. Sed mi ne timis — ne unu
minuton! Mi sentis en mi forton, kiu subtenis min. La krizo
estis danĝera, sed ĝi havis sian ĉarmon, kian eble spertas
indiano, kiam li en sia boateto rapidas trans rapidfluon. Mi
kaptis lian pugnigitan manon, disigis la tremantajn fingrojn
kaj diris kvietigante:
”Sidiĝu. Mi volas paroli kun vi tiel longe, kiel vi deziras; mi
volas ĉion aŭskulti, kion vi havos por diri, indiferente, ĉu ĝi
estos saĝa aŭ malsaĝa.”
Li sidiĝis, sed ne tuj ekparolis. Jam longe mi perforte rete-
nis miajn larmojn sciante, ke li ne devos vidi min plori. Sed
nun mi opiniis, ke estas pli bone libere lasi ilin flui tiel longe,
447
JANE EYRE
eLIBRO
kiel ili volus. Estus des pli bone, se ili ĉagrenus lin. Mi ne plu
retenis ilin kaj laŭkordezire ploris.
Baldaŭ mi aŭdis, ke li serioze petis min kvietiĝi. Mi respon-
dis, ke mi ne povas, kiam li estas en tia kolero.
”Sed mi ne estas en kolero, Jane. Mi nur tro multe vin amas
— jen ĉio. Kaj via eta pala vizaĝo aspektis tiel malvarma, tiel
decidita, ke mi ne povis elteni tion. Nun kvietiĝu kaj sekigu
viajn okulojn.” Lia voĉo montris al mi, ke li estas venkita; tial
ankaŭ mi fariĝis pli kvieta. Nun li klopodis meti la kapon sur
mian ŝultron, sed tion mi ne volis toleri. Li volis ĉirkaŭbraki
min — sed ankaŭ tion mi ne konsentis.
”Jane! Jane!” li diris kun tia amara malĝojo, ke ĉiu nervo de
mia korpo ektremis.
”ĉu vi ne plu amas min? Vi do nur celis la rangon de mia
edzino? Nun, ĉar mi ne plu povos estiĝi via edzo, vi repuŝas
min kaj evitas miajn tuŝojn, kvazaŭ mi estus bufo aŭ simio.”
Tiuj paroloj tratranĉis mian koron. Sed kion mi povus?
Eble mi devus diri aŭ fari tute nenion, sed mia konscienco
riproĉis min, ke mi vundis lian senton, kaj mi ne povis kon-
traŭstari la deziron eligi la sanigan balzamon sur lian vundi-
tan koron.
”Mi amas vin,” mi diris, ”pli ol iam. Sed mi ne povas plu
montri tiun senton, kaj por la lasta fojo mi konfesas tion al
vi.”
”Por la lasta fojo, Jane! Kion! ĉu vi kredas, ke vi povos ĉiu-
tage vidi min kaj vivi ĉe mi kaj tamen povos resti malvarma
kaj kvazaŭ indiferenta?”
”Ne, sinjoro, mi certe scias, ke mi ne povus tion. Kaj tial mi
konas nur unu solan vojon. Sed vi ree koleriĝos, kiam mi
nomos ĝin.”
448
JANE EYRE
eLIBRO
”Ho, nomu ĝin! Kiam mi bruas kaj koleras, tiam vi posedas
la arton plori.”
”Sinjoro Rochester — mi devas foriri de vi.”
”Kiom da tempo, Jane? Malmultajn minutojn por ordigi
viajn harojn, kiuj malordiĝis aŭ por malvarmigi al vi la viza-
ĝon, kiu febre ardas?”
”Mi devas foriri de Adèle kaj de Thornfield. Mi devas por
la tuta vivo foriri de vi! Mi devas komenci novan vivon inter
fremduloj, sub fremda ĉielo.”
”Certe. Mi ja diris al vi, ke vi faru tion. Mi ne parolos plu
pri la malsaĝa penso, ke ni disiru unu de alia. Vi volas diri, ke
vi devos fariĝi parto de mi. Rilate al la nova vivo, vi pravas.
Tamen vi devos estiĝi mia edzino: mi ne estas edziĝinta. Vi
fariĝos sinjorino Rochester ne nur laŭ la nomo sed reale. Mi
tenos min je vi tiel longe kiel vi kaj mi vivos. Vi iros al bieno,
kiun mi posedas en Sud-Francujo, ĝi estas amika, blanka
kampodomo apud la bordo de la Meza Maro. Tie vi ĝuos feli-
ĉan, protektitan kaj senkulpan vivon. Ne timu, ke mi povus
delogi vin al peko — ke mi volus fari vin mia amatino! Kial vi
kapneas? Jane, estu saĝa, alie la kolero vere min denove re-
gos.”
Lia voĉo kaj lia mano tremis; liaj okuloj brilis; malgraŭ tio
mi kuraĝis paroli.
”Sinjoro, via edzino vivas; tio estas fakto, kiun en ĉi tiu ma-
teno vi mem konfesis. Mi estus nur via amatino, se mi vivus
ĉe vi kiel vi deziras, — estas sofismo diri ion alian.
”Jane, mi ne estas dolĉanima viro — pri tio vi ne pensas.
Mia pacienco ne estas granda. Mi ne havas malvarman, sen-
pasian karakteron. Pro kompato al mi kaj al vi, metu vian
manon sur mian pulson, sentu kiel ĝi batas kaj — gardu vin!”
449
JANE EYRE
eLIBRO
Li nudigis la manartikon kaj etendis ĝin al mi, la sango
estis forfluinta el liaj vangoj kaj lipoj, ili estis kadavre blankaj.
Mi sentis min nedireble mizera. Estis terure eksciti lin plue
per kontraŭstaro, kiun li tiel abomenis.
Tamen cedi al li estis io neebla. Mi faris, kion ĉiu homo
instinkte faras, kiam li estas pelita ĝis ekstremo — petante
helpon mi suprenrigardis al tiu, kiu helpas, kiam homa hel-
po estas vana: la paroloj ”Dio helpu al mi!” eliris senkonscie
el inter miaj lipoj.
”Mi estas malsaĝulo!” kriis sinjoro Rochester subite, ”Mi
ripete certigas al ŝi, ke mi ne estas edziĝinta, sed ne klarigas
la tialon. Mi ne pensis pri tio, ke ŝi scias nenion pri la karak-
tero de tiu virino, nek pri la cirkonstancoj, kiuj akompanis
nian unuiĝon. Ho, mi estas certa, ke Jane samopinios kun mi,
kiam ŝi scios ĉion, kion mi scias! Nun metu vian manon sur
mian, Jane, por ke mi sentu vian tuŝon, por ke mi sciu, ke vi
estas proksima — kaj per malmultaj vortoj mi klarigos al vi la
veran staton de la aferoj. ĉu vi volas aŭskulti?
”Jes, sinjoro, multajn horojn, se vi deziras.”
”Mi petas nur minutojn, Jane, ĉu vi neniam aŭdis aŭ ĉu vi
scias, ke mi ne estas la pli aĝa filo de mia domo? Ke mi havas
pli aĝan fraton?”
”Mi memoras, ke sinjorino Fairfax tion al mi rakontis.”
”ĉu vi ankaŭ aŭdis, ke mia patro estis avara, avidema
viro?”
”Mi aŭdis ion pri tio.”
”Kaj, Jane, ĉar tio estis vera, li decidis teni kunigitaj pose-
daĵon kaj financojn; li ne povis elteni la penson dispartigi
siajn havaĵojn kaj doni al mi belan parton. Li decidis, ke mia
frato Roland ricevu ĉion. Sed ankaŭ li ne povis elteni la pen-
450
JANE EYRE
eLIBRO
son, ke unu el liaj filoj estos malriĉulo. Por mi li zorgos pere
de riĉa edzino. Sinjoro Mason, riĉa komercisto kaj posedan-
to de plantejo en Okcidenta Hindio estis lia delonga amiko.
Li estis certa pri tio, ke liaj posedaĵoj estas grandaj kaj realaj.
Li informiĝis pri ĉio kaj eksciis, ke sinjoro Mason havas filon
kaj filinon, kaj de li mem li estis aŭdinta, ke li estas inklina
donaci al sia filino doton da tridek mil sterlingaj funtoj: tio
sufiĉis. Kiam mi forlasis la universitaton, mi estis sendita al
Jamajko por edzinigi la jam por mi elektitan fianĉinon. Mia
patro diris nenion pri ŝia posedaĵo, sed li diris al mi, ke fraŭ-
lino Mason pro siaj beleco kaj fiereco estas la fanfarono de
tuta Spanish Town. Tio ne estis mensogo. Mi trovis ŝin bel-
ulino — laŭ la stilo de Blanche Ingram: svelta, malhela, maje-
sta. ŝiaj parencoj deziris nian geedziĝon, ĉar mi estis de bona
familio; kaj ankaŭ ŝi opiniis tiel. ŝi estis prezentita al mi en
brila kostumo kaj dum festetoj. Malofte mi vidis ŝin sola, kaj
preskaŭ neniam mi interparolis kun ŝi private. ŝi flatis min
kaj montris al mi ĉiujn siajn belecon, konon kaj talentojn. ĉiuj
viroj en ŝia rondo ŝajnis admiri ŝin kaj envii min. Mi estis kva-
zaŭ blindigita, plena de kuraĝo; miaj sentoj estis ekscititaj kaj
estante juna, nesperta, mi kredis ami ŝin. Ne ekzistas mal-
saĝeco, kiel ajn granda, al kiu juna viro en siaj trorapideco kaj
tro granda fervoro ne povas esti instigata pro la konkurado
en societaj rondoj. ŝiaj parencoj kuraĝigis min; kunamantoj
stimulis min; ŝi allogis min, la geedziĝo fariĝis antaŭ ol mi
konsciis, kio al mi okazis. Ho, mi perdas ĉiun memestimon
pensante pri tiu faro! — agonio de interna malestimo tiam
regas min. Neniam mi ŝin amis, neniam mi ŝin estimis — eĉ
neniam mi konis ŝin. Mi ne estis certa pri la ekzisto de nur
unu virto en ŝia karaktero; mi rimarkis nek modestecon, nek
451
JANE EYRE
eLIBRO
bonkorecon, nek malkaŝemon, nek purecon de animo aŭ de
konduto — malgraŭ ĉio tio mi: blinda, kruda, mallerta stul-
tulo edziĝis kun ŝi! Kun pli malgranda peko mi povus — sed
mi rememoru, al kiu mi parolas.
La patrinon de mia fianĉino mi neniam estis vidinta, mi
kredis ŝin mortinta. Sed kiam pasis la mielmonato, mi eksciis,
ke mi eraris; ŝi estis freneza kaj en frenezulejo. Ankaŭ vivis pli
maljuna frato, muta idioto. La pli aĝa, kiun vi vidis ĉi tie (kaj
kiun mi ne povas malami, kvankam mi sentas abomenon pri
tuta lia parencaro), ĉar li ŝajnas havi en sia malforta kapo
restaĵon da amo, kion li montras per sia daŭra intereso por sia
mizera fratino, kaj ankaŭ per la hunda sindoneco, kiun li iam
sentis por mi; eble ankaŭ li idiotiĝos post kelka tempo. ĉion
ĉi sciis mia patro kaj mia frato Roland; sed ili pensis nur al la
granda doto kaj tial konspiris kontraŭ mi.
Tiuj malkovroj estis teruraj, sed nur al mia edzino mi faris
riproĉojn pri tiuj perfidaj kaŝoj, al neniu alia, eĉ ne tiam, kiam
mi eksciis, ke ŝia karaktero estas tute kontraŭa al mia, ŝia ani-
mo estas malnobla, malvasta, kaj tute malkapabla okupiĝi pri
pli altaj aferoj, — mi eĉ ne faris al ŝi riproĉojn kiam mi sper-
tis, ke mi ne povas agrable kaj kviete pasigi kun ŝi unu solan
vesperon, eĉ ne unu solan horon, ke amika interparolo kun
ŝi estas neebla, ĉar ĉiun temon ŝi tuj ŝanĝas al banalaĵo — mi
eĉ ne faris riproĉojn, kiam mi rimarkis, ke neniam mi havos
kvietan, ordan mastrumadon, ĉar neniu servantino povus
toleri la daŭrajn ekbolojn de ŝiaj akraj malsaĝaj kapricoj aŭ la
absurdajn tiranajn ordonojn de tia mastrino! Ankoraŭ ĉiam
mi regis min kontraŭ ŝi! Mi evitis ĉiujn riproĉojn, mi faris nur
malfortajn kontraŭ-proponojn; mi klopodis sekrete venki
452
JANE EYRE
eLIBRO
mian ĉagrenon kaj subpremis la profundan antipation, kiun
mi sentis.
Jane, mi ne volas turmenti vin per abomenaj detaloj. Kel-
kaj fortaj vortoj esprimos, kion mi havas por diri. Kun tiu vi-
rino mi vivis kvar jarojn, kaj antaŭ la paso de tiu tempo ŝi
lacigis mian paciencon. ŝia karaktero maturiĝis kaj disvolviĝis
kun teruriga rapideco; ŝiaj malvirtoj tiel plimultiĝis, ke nur
krueleco povus rompi ilin, sed kruelecon mi ne volis uzi. Kiel
malgranda estis ŝia prudento, kaj kiel gigantaj estis ŝiaj ma-
licaj inklinoj. Kiel terura estis la malbeno, kiun tiuj inklinoj
kaŭzis al mi! Bertha Mason — la vera, inda filino de abome-
na patrino — trenis min tra ĉiuj senhonorigantaj kaj teruraj
bataloj, kiujn viro devas travivi, alligita al virino, kiu samtem-
pe estis malĉasta kaj — sin donis al drinkado.
Intertempe mia frato estis mortinta; kaj post paso de kvar
jaroj ankaŭ mortis mia patro. Mi tiam estis sufiĉe riĉa, sed
malgraŭ tio tre malriĉa: virino tiel kruda, tiel malĉasta kaj
degenerita, kian mi ankoraŭ ne vidis alian, estis ligita al mi,
kaj ne nur la societo, sed ankaŭ la leĝo nomis ŝin parto de mi
mem. Kaj neniu leĝo povis senigi min de ŝi, ĉar la kuracistoj
malkovris, ke mia edzino estas freneza. ŝiaj ekscesoj maturi-
gis antaŭtempe la ĝermojn de ŝia frenezeco. Jane, mi vidas, ke
mia rakonto ne plaĉas al vi; vi aspektas malsana — ĉu mi
rakontu plue alian fojon?”
”Ne sinjoro, rakontu nun plue. Mi profunde kompatas vin.
”Kompato, Jane, estas por iuj io insulta kaj neakceptinda,
kion oni rajtas reĵeti al la vizaĝo de la altrudanto; sed tio estas
tia kompato, kiu vekiĝas en malsentemaj, egoistaj koroj. ¯i
estas egoista doloro, sentata dum oni aŭskultas la dolorojn de
aliuloj, ĝi estas doloro je kiu oni sentas malsaĝan malestimon
453
JANE EYRE
eLIBRO
por tiuj, kiuj suferis ilin. Sed tia ne estas via kompato, Jane. ¯i
ne estas la sento, kiu en ĉi tiu momento tiel klare respeguliĝas
en viaj okuloj kaj kiu plenigas ilin de larmoj, kiu batigas pli
rapide vian koron, kaj kiu tremigas vian manon en mia. Via
kompato, mia karulino, estas la suferanta patrino de la amo.
¯ia doloro eĉ estas la naskdoloro de la dia pasio. Mi akcep-
tas ĝin, Jane; tiu idino, la amo, venu — miaj brakoj estas eten-
ditaj por ricevi ŝin.”
”Rakontu plue sinjoro! Kion vi faris, kiam vi eksciis, ke ŝi
estas freneza?”
”Jane, mi estis freneziĝonta. Inter tiu stato kaj mi estis nur
peceto da memestimo. Laŭ la opinio de la homoj mi estis ver-
ŝajne senhonorigita; sed mi decidis resti ĉasta laŭ mia propra
opinio — kaj ĝis la ekstremo mi luktis kontraŭ la morala mal-
purigo kaj ĝiaj krimoj. Malgraŭ tio la societo kunligis ŝian
nomon al mia, mian personon al ŝia. Mi vidis kaj aŭdis ŝin
ĉiutage, ŝia spiro kvazaŭ fetorigis la aeron, kiun mi enspiris,
krom tio mi rememorigis al mi konstante, ke iam mi estis ŝia
edzo — tiu rememoro estis tiam kaj estas ankoraŭ nun nedi-
reble abomena al mi. Plue — mi sciis, ke dum ŝia vivo, mi
neniam povos estiĝi edzo de alia kaj pli bona virino; kaj kvan-
kam ŝi estis kvin jarojn pli aĝa ol mi (ŝia familio kaj mia patro
rilate al tio estis trompinta min) estis tamen verŝajne, ke ŝi
vivos same longe kiel mi, ĉar ŝi estis tiel forta en la korpo kiel
malforta en spirito. — Tiel mi staris tie kiel dudeksesjarulo —
sen esperoj! — En unu nokto mi estis vekita de ŝiaj kriadoj —
post kiam la kuracistoj deklaris ŝin freneza, ŝi kompreneble
estis enŝlosita — tio okazis en varmega nokto en Okcidenta
Hindio; unu el tiuj noktoj, kiuj ofte antaŭiras la ventegojn en
tiu regiono. ĉar estis al mi neeble resti enlite, mi estis levi-
454
JANE EYRE
eLIBRO
ĝinta kaj malferminta la fenestron. La aero ŝajnis esti sulfur-
vaporoj — nenie estis troveblaj refreŝigo aŭ malvarmigo.
Moskitoj arope enflugis kaj svarmis zumante ĉirkaŭe. La
maro, kies muĝadon mi povis aŭdi de malproksime, ruliĝis
obtuze kiel tertremo — nigraj nuboj ŝvebis supren; la luno
malsupreniris en la nubojn, granda kaj ruĝa kiel ardanta
kanonkuglo — ĝi ĵetis sian lastan sangruĝan rigardon sur la
teron, kiu tremis sub la bruado de la ventego. Tiu bildo kaj la
atmosfero influis min fizike, kaj en miaj oreloj sonis la furi-
ozaj kriadoj, kiujn seninterrompe eligis la frenezulino. ŝi ble-
kekkriis mian nomon en demona malamo, aldonante terurajn
insultojn! La degenerinta virino eligis vortojn pli malpurajn
ol profesia malĉastulino iam uzis. Kvankam du ĉambroj apar-
tigis ŝin de mi, la maldikaj muroj de la domo ne povis sufiĉe
obtuzigi la sovaĝajn kriojn, kiuj penetris al mi.
Fine mi diris: — ĉi tiu vivo estas infero! ĉi tie min turmen-
tas ĝia aero, tie fartas la bruado de senfunda profundo! Mi
havas la rajton liberigi min de ĝi, kiam mi povos. La turmen-
toj de ĉi tiu vivo malproksimiĝos de mi kun la tera karno, kiu
nun premas mian animon. Mi ne sentas timon antaŭ la pur-
gatorio de la fanatikulo; — neniu estonta stato povas esti pli
terura ol la nuna — mi volas for de ĉi tie — mi volas rehejmiĝi
al Dio!”
Dirante tion mi genuiĝis kaj malfermis kofron, en kiu kuŝis
du sargitaj pistoloj. Mi intencis pafmortigi min. Nur unu mo-
menton mi havis tiun intencon; ĉar pro tio, ke mi ne estis fre-
neza, tiu krizo de la ekstrema, vera senespero, kiu naskis la
deziron kaj la intencon pri memmortigo, pasis en unu sekun-
do.
Freŝa vento de Eŭropo venis trans la oceanon kaj penetris
455
JANE EYRE
eLIBRO
en mian ĉambron. La uragano eksplodis, la pluvego rivere
malsupren falis; tondris, fulmis — kaj la aero fariĝis pura. Su-
bite min ekregis firma decido. Irante tien kaj reen sub la
gutegantaj oranĝarboj en mia malseka ĝardeno, inter la gra-
natoj kaj ananasoj, dum la brilanta tago de la tropiklando
komenciĝis — mi pensis jene, Jane — kaj nun aŭskultu min,
ĉar ĝi estis la vera saĝeco, kiu en tiu horo konsolis min kaj
montris al mi la rektan irotan vojon.
La dolĉa vento de Eŭropo flustre blovis ankoraŭ en la freŝi-
gita foliaro; mia koro, kiu estis velkinta longan tempon, ŝve-
lis pro tiuj tonoj, freŝa, viva sango denove batigis ĝin — mia
tuta estaĵo aspiris renaskiĝon — mia animo soifis pro freŝa
trinkaĵo. Mi vidis, ke la espero reviviĝas — mi sentis, ke
renaskiĝo estas ebla. De florkovrita foliaro ĉe la fino de mia
ĝardeno mi rigardis trans la maron, kiu estis pli blua ol la
ĉielo. Tie en la malproksimo kuŝis la malnova mondo. Klaraj
perspektivoj montriĝis al mi.
’Iru,’ diris la espero. ’Vivu denove en Eŭropo; tie neniu
scias, kian malpuran nomon vi portas, nek kiun malpuran
ŝarĝon vi trenas kun vi. Vi povas kunkonduki la frenezulinon
al Anglujo; enŝlosu ŝin kun devofidelaj gardistoj kaj kun la
necesa singardo en Thornfield. Poste iru al kiu ajn alia loko
kaj serĉu novan interligon, se vi povos. Tiu virino, kiu tiel
longe malbone uzis vian paciencon — malpurigis vian nomon
— malhonorigis vian honoron — detruis vian junecon — tiu
virino ne estas via edzino; vi ne estas ŝia edzo. Faru vian
eblon, ke ŝi estu flegata kaj gardata kiel tion postulas ŝia cir-
konstanco, — kaj vi faris ĉion, kion Dio kaj homa devo postu-
las de vi. Enterigu ŝian identecon, vian geedziĝon en la for-
gesemon. Nenio devigas vin konfidi al kiu ajn tiun lastan.
456
JANE EYRE
eLIBRO
Donu al ŝi komforton kaj sendanĝerecon; ĉirkaŭu ŝian dege-
neradon per vualo de mistero — kaj forlasu ŝin.’
Laŭ tiu inspiro mi akurate agis. Mia patro kaj mia frato ne
sciigis al siaj konatoj pri mia edziĝo; ĉar jam en mia unua lete-
ro mi skribis al ili pri mia edziĝo, ĉar jam tiam mi komencis
senti la teruran antipation kontraŭ iliaj konsekvencoj; kaj vid-
ante antaŭ mi abomenan estontecon pro la karaktero kaj la
sanstato de la familio, mi aldonis la plej severan ordonon, ke
ili tenu sekreta mian edziĝon. Kaj tre baldaŭ poste la konduto
de la virino, kiun mia patro estis elektinta por mi, estiĝis tia,
ke li hontis rekoni ŝin kiel bofilinon.
Sekve, timante publikigi la geedziĝon, li same kiel mi time
klopodis sekretigi ĝin.
Tuj mi iris kun ŝi Anglujon. La vojaĝo kun tia monstro sur
la ŝipo estis terura. Mi ĝojis, kiam fine ŝi estis en Thornfield
sendanĝera en tiu triaetaĝa ĉambro, kiu kiel interna sekreta
loko jam dek jarojn estas por ŝi kvazaŭ la kaverno de sovaĝa
besto — la ĉelo de demono. Multan penon mi havis trovi por
ŝi flegistinon, ĉar estis necese elekti tian, je kies fideleco mi
povus kalkuli; ĉar en siaj frenezatakoj ŝi perfidus mian sekre-
ton; krome ŝi kelkfoje dum multaj tagoj havas klarajn mo-
mentojn, kiujn ŝi pasigas eligante pri mi la plej grandajn
insultofendojn. Fine mi dungis Grace Poole el la frenezulejo
de Grimsby. ŝi kaj la kirurgo Carter, kiu tiun vesperon, kiam
Mason estis vundita, bandaĝis lian brakon, estas la solaj du
homoj, al kiuj mi iam konfidis mian sekreton. Sinjorino Fair-
fax eble konjektis ion, sed precizan konon pri la faktoj ŝi ne
povas havi. Grace entute montriĝis esti lerta gardistino, kvan-
kam ŝia gardemo pro manko, kiun mi ne povas plibonigi kaj
kiu devenas de ŝia laciga ofico, pli ol unu fojon ekdormis. La
457
JANE EYRE
eLIBRO
frenezulino estas ruza kaj malica; neniam ŝi preterlasis uzi la
maloftajn senzorgecojn de sia gardistino kaj laŭ sia maniero
utiligi ilin al si. Unu fojon ŝi kapfis tranĉilon per kiu ŝi vun-
dis sian fraton, kaj du fojojn ŝi prenis la ŝlosilon de sia ĉelo
por forkuri en la nokto. En la unua okazo ŝi klopodis forbru-
ligi min en mia lito, en la dua ŝi tiel fantome vizitis vin. Al la
providenco, kiu gardis vin, mi dankas, ke ŝi en sia furiozeco
kontentigis sian koleron disŝiri nur viajn edziĝvestojn; eble ili
memorigis ŝin pri ŝia propra edziniĝa tago. Sed mi ne kuraĝas
pensi, kio eble povus okazi. Mia sango ekbolas, kiam mi pen-
sas, kiel tiu vampiro hodiaŭ matene sin ĵetis al mi por sufoki
min, mi tremas, kiam mi imagas, ke ŝia nigreblua, skarlata
vizaĝo sin klinas super mia karulino.
”Kaj kion vi faris, sinjoro,” mi demandis, kiam li haltis,
”post kiam vi enŝlosis ŝin ĉi tie? Kien vi iris?”
”Kion mi faris, Jane? Mi ŝanĝis min je erarlumo. Kien mi
poste iris? Mi iris ĉien kaj returne. Mi tramigris la kontinenton
kaj ĉiujn ĝiajn landojn. Mia sola deziro, mia monomanio estis
serĉi kaj trovi bonan, prudentan edzinon, kiun mi povus ami,
la malon de la furio, kiun mi postlasis en Thornfield —”
”Tamen vi ne povus edziĝi, sinjoro!”
”Mi decidis kaj estis konvinkita, ke mi povus kaj devus.
Komence mi ne intencis trompi iun, kiel mi trompis vin. Mi
intencis simple rakonti mian historion kaj malkaŝe fari la
edziĝopeton; kaj ŝajnis al mi tute nature, ke oni rigardos min
rajtigita ami kaj esti amata; mi tiel tute ne dubis trovi virinon,
kiu estos kapabla kompreni mian situacion kaj akcepti min
malgraŭ la malbeno, kiu ŝarĝkuŝis sur mi.”
”Kaj nun, sinjoro?”
”ĉiam mi devas ridi, Jane, kiam vi estiĝas scivola. Vi tiam
458
JANE EYRE
eLIBRO
levas la okulojn kiel timigita birdo kaj de tempo al tempo
faras senripozan movon. Estas kvazaŭ la respondoj kaj klari-
goj ne venas sufiĉe rapide kaj kvazaŭ vi volas rigardi en la plej
profundan lokon de mia koro. Sed antaŭ ol mi parolos plie,
vi devas diri al mi, kion vi celas diri per: ”Kaj nun, sinjoro?”
Tio estas esprimo, kiun vi ofte uzas, kaj kiu ofte instigis min
al senfina interparolo; kaj mi mem ne scias kial.”
”Mi celis demandi: Kaj kio poste okazis? Kion plue vi faris?
Kiujn sekvojn havis tiu faro?”
”¯uste! Kaj kion vi nun dezirus scii.”
”ĉu vi iun trovis, kiun vi amis? ĉu vi deziris ŝin kiel edzi-
non, kaj kion ŝi diris.”
”Mi povas diri, ĉu mi trovis iun, kiun mi amis kaj ĉu mi
petis, ŝin, edziniĝi kun mi — sed kion ŝi respondis — tion
instruos la estonteco! Dek jarojn mi ĉien vagadis, jen mi vi-
vis en ĉefurbo, jen en alia; kelkfoje ankaŭ en Sankta Peters-
burgo, sed pli ofte en Parizo; okaze en Romo, Napolo kaj Flo-
renco. Posedante abundon da mono kaj krom tio malnovan
nomon, kiu efikis kiel ”Sezamo malfermiĝu!” mi povis elekti
mian societon, kaj neniu estis por mi fermita. Mi serĉis mian
idealon de edzino inter anglaj nobelinoj, francaj grafinoj, ita-
laj kaj germanaj baroninoj, sed mi ne trovis mian idealon.
Kelkfoje, dum rapida momento mi kredis vidi rigardon, aŭdi
tonon aŭ rimarki figuron, kiu promesis la realigon de mia
atendo, — sed baldaŭ mi estis rapide seniluziigita. Tamen ne
kredu, ke mi serĉis perfektaĵon, nek pri korpo, nek pri animo.
Mi sopiris nur tion, kun kio mi povus simpatii — mi deziris
nur la malon de la kreolino. Kaj inter ili ĉiuj mi trovis ne unu
— eĉ se mi plene estus libera — kiun mi dezirus kiel edzinon,
ĉar mi antaŭe spertis la danĝeron, la teruron, la malbenon de
459
JANE EYRE
eLIBRO
malbona geedziĝo. La seniluziigoj igis min sovaĝa kaj senri-
poza. Mi klopodis per distradoj — sed neniam per diboĉadoj
— ĉar tion mi ĉiam malamis kaj ankoraŭ nun malamas. Nur
tion ŝatis mia hinda. Mesalina. La enradikita malamo, kiun mi
sentis antaŭ tio kaj antaŭ ŝi, retenis min de multaj amuzaĵoj.
ĉiu ĝuo, kiu memorigis min pri diboĉo donis al mi la senton,
kvazaŭ ĝi malaltigas min al ŝiaj vicoj kaj tial mi evitis ĝin.
Sed sola mi ne povis vivi; tial mi serĉis la societon de ama-
tinoj. La unuan, kiun mi elektis, estis Céline Varens — tio estis
faro, kiu plenigas min kun memmalestimo, kiam mi repensas
pri ĝi. Vi ja scias, kio ŝi estis kaj kiel finiĝis nia kunvivado. ŝi
havis du posteulinojn, nome italinon, Giacinta kaj germani-
non, Klara; ambaŭ estis eksterordinare belaj. Sed kio estis al
mi tiu beleco post paso de malmultaj semajnoj? Giacinta estis
senpripensa, facilanima — post tri monatoj ŝi tedis min. Klara
estis honesta kaj kvieta; sed mallerta, senanima kaj mal-
varmkora. ŝi tute ne estis laŭ mia plaĉo. Mi tre ĝojis, ke mi
povis doni al ŝi sufiĉe grandan monsumon, per kiu ŝi fondis
negoc-entreprenon kaj per kiu mi povis senigi min de ŝi en
deca maniero.
Sed Jane, mi vidas sur via vizaĝo, ke vi en la lasta momento
ne havas tre favoran opinion pri mi. Vi rigardas min kiel sen-
sentan, facilaniman friponon — ĉu ne vere?”
”Vi estas prava, sinjoro, mia opinio pri vi ne estas plu tiel
bona, kiel ĝi iam estis. ĉu vi mem ne devas mallaŭdi, ke vi
vivis en tia maniero unue kun amatino kaj poste kun alia? Vi
parolas pri tio, kvazaŭ tio estus la plej natura afero en la mon-
do.”
”Por mi ĝi estis ankaŭ tia. Sed mi abomenas tian vivon. Tiu
vivmaniero estis malnobla kaj estus al mi neeble rekomenci
460
JANE EYRE
eLIBRO
ĝin. Elekti amatinon estas proksimume same kiel aĉeti skla-
von; pri karaktero ambaŭ estas malsupera al viro kaj vivi kun
malsuperulo en familiara maniero estas humilige. Mi nun eĉ
malamas la rememoron al la tempo, kiun mi pasigis kun Cé-
line, Giacinta kaj Klara.”
Mi sentis la veron de tiuj paroloj; kaj mi konkludis el ili la
nerefuteblan certecon, ke se iam mi povus forgesi pri mi
mem kaj pri la doktrinoj, kiuj estis semitaj en mia intelekto,
kaj estiĝus la posteulino de tiuj kompatindaj estaĵoj — sub
kiuj ajn preteksto kaj senkulpigo: — li iun tagon rigardus min
kun la samaj sentoj, kiuj nun la rememoron al ili profanis en
lia spirito. Sed tiun konvinkon mi ne eldiris. Sufiĉis senti ĝin.
Mi gravuris ĝin en mian koron, por ke ĝi restu tie ĝis la tem-
po, kiam ĝi en la horo de la delogo povu protekti min.
”Nu Jane, kial do vi ne rediras ’Kaj nun sinjoro?’ ĉar mi
ankoraŭ ne finis. Vi aspektas tiel gravmiena. Mi vidis, ke vi
ankoraŭ ĉiam malaprobas mian agmanieron. Sed mi rakon-
tu la ĉefan parton. Pasintan januaron gravaj aferoj revokis
min al Anglujo, mi estis senigita de ĉiuj amatinoj kaj sentis la
plej amaran agordon en mia koro, tio estis la rezulto de sen-
utila, vagada, soleca vivo. Mi estis seniluziiĝinta kaj sentis
antipation kontraŭ ĉiuj homoj precipe kontraŭ la virina
sekso, ĉar mi komencis kredi, ke la bildo de prudenta, fidela,
amanta virino estas nur bildo de sonĝo.
En frosta vintra posttagmezo Thornfield Hall denove ape-
ris antaŭ miaj rigardoj. Malamata loko! Mi tie ne atendis
pacon — nek ĝojon. Sur plektobarilo en Hay Lane mi vidis
malgrandan solecan figuron, kiu estis tie tute sola sidanta. Mi
preterrajdis ŝin — tiel neatente, kiel la sensupraĵigitan salikon
ĉe la alia vojflanko. Neniun antaŭsenton mi havis pri tio, kio
461
JANE EYRE
eLIBRO
ŝi iam estos al mi; nenio diris al mi, ke la arbitracia juĝistino
de miaj vivo kaj morto — mia bona aŭ malbona spirito — tie
en simpla vestaĵo atendas min. Mi eĉ tion ne sciis, kiam ŝi
post la akcidento de Mesrour, alpaŝis al mi, malhumile kaj
modeste etendis al mi la manon! Infaneca, milda estaĵo! Estis
al mi, kvazaŭ fringo saltetis antaŭ miaj piedoj kaj proponis
porti min sur siaj rompeblaj flugiloj. Mi estis malafabla, sed
la estaĵeto ne volis foriri. ¯i staris flanke de mi kun stranga
persisteco kaj en parolo kaj rigardo sin kaŝis pripenso! Mi
devis akcepti helpon de ĝia mano. Kaj ĝi helpis al mi!
Kiam mi estis apoginta min al la malforta ŝultro, min ek-
regis io nova — nekonata sento atakis min — alia sango flu-
is tra miaj vejnoj. Estis bone, ke mi eksciis, ke tiu elfo reiros
al mi — ke ĝi apartenas al mia hejmo — alie mi ne estus to-
lerinta, ke ĝi foriru de mi, ke ĝi kviete kaj rapide malaperu
post tiu dika plektobarilo.
Tiun vesperon mi aŭdis vin enveni en mian domon, Jane;
kvankam vi verŝajne ne sciis, ke mi pensis al vi kaj vin aten-
dis. En la sekvinta tago mi ekzamene rigardis vin — eĉ ne-
vidate — kiam vi dum duona horo ludis kun Adèle en la gale-
rio. Mi memoras tion ankoraŭ, la tago estis neĝa, kaj vi ne
povis iri eksteren. Mi estis en mia ĉambro, la pordo estis duo-
ne malfermita, mi povis aŭdi kaj vidi vin. Adèle okupis vian
tutan atenton, sed malgraŭ tio mi imagis, ke viaj pensoj estas
aliloke. Sed vi estis tre pacienca kun ŝi, mia eta Jane; longe vi
amuzis ŝin kaj interparolis kun ŝi. Kiam fine ŝi foriris, vi tuj
dronis en pensoj, en profundaj meditadoj; malrapide vi iris
tien kaj reen en la galerio. Tie kaj aliloke vi elrigardis ekste-
ren tra fenestro al la seninterrompe falanta neĝo; vi aŭskul-
462
JANE EYRE
eLIBRO
tis la muĝantan venton kaj denove vi iris tien kaj reen en pro-
funda meditado.
Mi kredas, ke tiuj viglaj meditadoj ne estis malĝojaj, tiam
kaj tiam viaj okuloj brilis amike, dolĉa eksciteco regis viajn
trajtojn — tio ne estis amara, galeca, hipokondria zorgmedi-
tado, viaj rigardoj pli montris la dolĉan cerbumadon de la
juneco, kiam la animo per malpezaj flugiloj sekvas la fluga-
don de la espero kaj sin direktas al ideala ĉielo. La voĉo de
sinjorino Fairfax, parolanta en la halo, vekis vin el la revado,
kaj kiel strange vi tiam ridis pri vi mem, Jane! Multa senco
estis en via rideto; ĝi estis tre delikata kaj ŝajnis moki vian spi-
ritforeston. ¯i ŝajnis diri: ’miaj belegaj vizioj estas tre mirin-
daj, sed mi ne forgesu, ke ili estas tute malrealaj, sed mi tre
bone scias, ke tie ekstere kuŝas antaŭ miaj piedoj kruta vojo,
kiun mi devas trairi, kaj ke ĉirkaŭ mi kunbuliĝas nigraj fulmo-
tondraj nuboj, kiujn mi devas kontraŭstari. Tiam vi iris mal-
supren kaj petis al sinjorino Fairfax, ke ŝi donu al vi okupon,
nome por reguligi la kontojn pri la mastrumado aŭ ion simi-
lan. ĉu mi ne pravas? Tiam mi koleris vin, ĉar vi evitis miajn
rigardojn.
Malpacience mi atendis la vesperon, por ke mi povu voki
vin al mi. Mi supozis en vi novan — por mi novan — nekuti-
man karakteron. Mi sentis la deziron studesplori ĝin. Vi eniris
en la ĝardenon kun rigardo, kiu montris modestecon kaj sam-
tempe sendependecon. Vi estis simple vestita — proksimume
kiel nun. Mi paroligis vin — kaj ne daŭris longe, kiam mi tro-
vis, ke en vi estas la plej strangaj kontrastoj. Viaj vestoj kaj
manieroj estis pro la normo limigitaj kaj ĝenitaj; viaj mienoj
kaj agmaniero estis ofte plenaj de malkonfido, sed nepre deli-
katigitaj el naturo, kvankam absolute nekutimiĝintaj al socie-
463
JANE EYRE
eLIBRO
to. Mi sentis, kiel vi timis igi vin malfavore okulfrapanta; sed
kiam oni alparolis vin, tiam vi levis klaran, kuraĝeman oku-
lon al la vizaĝo de via kunparolanto, en ĉiu el viaj rigardoj
estis forto kai penetremo; kiam oni faris al vi malfacilajn de-
mandojn, vi trovis ĉiam klarajn, trafajn respondojn. Tre bal-
daŭ vi ŝajnis kutimiĝi al mi — Jane mi kredas, ke vi sentis, ke
ekzistas simpatio inter vi kaj via kolerema, severa sinjoro; ĉar
estis mirinde vidi, kiel rapide ia ĝoja plaĉo kvietigis vian tutan
personon; kiel ajn mi grumblis, vi montris nek miregon, nek
timon pro mia malafableco. Vi nur rigardis min per rideto,
kiu montris tiom da simpla kaj saĝa ĉarmo, ke mi ne kapablas
priskribi ĝin. Kion mi vidis, tio plaĉis al mi kaj mi deziris vidi
pli multon. Tamen mi traktis vin longan tempon malvarme
kaj nur malofte serĉis vian ĉeeston. Mi estis saĝa epikurano
kaj deziris plilongigi la kontentecon, kiun havigis al mi ĉi tiu
nova konatiĝo. Krome min turmentis longe la timo, ke la ĉar-
mo falos de la floro, ke perdiĝos ĝia freŝeco, se tro ofte mi
tuŝus ĝin. Mi tiam ne sciis, ke ĝi ne estas velkebla floro, sed
pli multe radianta simileco de floro, ĉizita en ĉiam ekzistan-
ta gemo. Krome mi volis sperti, ĉu vi venos viziti min, se mi
evitus vin — sed tion vi ne faris. Vi restadis en la instrua ĉam-
bro, same silente kiel viaj pupitro kaj pentrista stablo. Kiam
okaze mi renkontis vin, vi tiel rapide kaj strange pasis min,
kiel estis dece laŭ la leĝoj de la bonmaniereco. Via ordinara
vizaĝesprimo en tiuj tagoj, Jane, estis enpensa, ne premita,
ĉar vi ne estis malsaneta; sed gajvigla ĝi tamen ne estis, ĉar
esperon kun vera ĝuo vi ne havis. Mirigite mi demandis al mi,
kion vi pensas pri mi, aŭ ĉu efektive vi pensas al mi — kaj por
esplori tion, mi denove komencis okupi min pri vi. En via
rigardo estis io amika; io simpatia estis en la maniero je kiu
464
JANE EYRE
eLIBRO
vi parolis kun mi; mi vidis, ke vi havas komunikeman koron
— sekve nur la senbrua instru-ĉambro, la monotoneco de via
ĉiutaga vivo, igis vin malĝoja. Mi permesis al mi la plezuron
esti ĝentila al vi, kaj tiu ĝentileco vekis vian kunsenton. La
esprimo de via vizaĝo mildiĝis, via voĉo moliĝis; tio plenigis
min de feliĉo kaj ĝojo, kiam vi elparolis mian nomon en dan-
ka feliĉa tono. Tiam ĝojigis min, Jane, kiam mi kvazaŭ okaze
renkontis vin; vi rigardis min iom malkviete — iom dube, ĉar
vi ne sciis, kiu kaprico regas min — ĉu ree mi agos kiel sin-
joro, ĉu mi estos severa aŭ montros amikecon aŭ bonvolecon.
En tiu tempo mi jam amis vin tro multe por ludi la unuan
rolon; kaj kiam mi etendis al vi mian manon, tiam en viaj
junaj malĝojaj trajtoj aperis lumo kaj feliĉo, tiel ke mi devis
kontraŭbatali mian deziron ĉirkaŭbraki kaj premi vin sur mia
koro.”
”Ne parolu plu pri tiuj tagoj, sinjoro,” mi interrompis lin
forviŝante kelkajn sekretajn larmojn de miaj okulharoj. Liaj
paroloj estis al mi torturoj, ĉar mi sciis, kion mi devos fari —
kaj baldaŭ faros — kaj ĉiuj tiuj rememoroj faris mian devon
ankoraŭ pli malfacila.
”Ne Jane,” li daŭrigis, ”kial do paroli pri la estinteco, kiam
la estanteco oferas tiom da certeco kaj la estonteco estas tiel
klara.”
Mi sentis tremeton, kiam mi aŭdis tiun malsaĝan klarigon.
”Vi vidas, kiel nun staras la afero,” li parolis plue. ”Pasigin-
te mian junecon kaj miajn jarojn de vireco en nedirebla mi-
zero kaj duone en malĝoja soleco, mi por la unua fojo trovis,
kion mi vere povas ami — nome vin. Vi estas mia simpatio,
mia anĝelo, vin mi amas per forta amo. Mi kredas vin bona,
talenthava, saĝa, aminda, en mia koro estas ardanta, sankta
465
JANE EYRE
eLIBRO
pasio; ĝi sentas inklinon al vi, ĝi gvidas mian tutan internan
ekzistadon, — kaj dum ĝi flamas, ĝi kunfandas vin kaj min en
unu tuton!
Sentante tion, mi decidis edziĝi kun vi. Estas sensenca
moko, respondi al mi, ke mi havas jam edzinon. Vi scias nun,
ke mi havas nur abomenan demonon. Estis terura maljuste-
co, ke mi klopodis trompi vin, sed mi timis la obstinecon
kuŝanta en via karaktero. Mi timis frue enradikiĝintajn antaŭ-
juĝojn; mi volis konduki vin en sendanĝeran lokon, antaŭ ol
konfidi al vi tiujn intimajn sciigojn. Tio estis malkuraĝa. Unue
mi devus pensi pri via grandanimeco kaj pri via nobleco, kiel
mi faras nun — mi devus malkaŝi al vi mian tutan vivon, mi
devus klarigi mian malsaton, mian soifon al pli alta, pli inda
ekzistado — mi devus montri al vi ne mian decidon (tio estas
malforta vorto) sed mian neeldireblan deziron ami fidele kaj
kore, kie mi trovos fidelan kaj koran reciprokan amon. Nur
poste mi devus peti vin akcepti mian promeson pri la fidele-
co, kaj repeti vian, Jane — donu ĝin nun al mi.”
Sekvis paŭzo.
”Kial vi silentas, Jane?”
Mi suferegis; fajra mano kaptis en mian vivon. Mi travivis
teruran momenton plenan de luktado, mallumo kaj doloro!
Neniu vivanta estaĵo povus deziri pli sinceran amon ol tiu,
kiu estis al mi oferata, kaj mi adoris lin, kiu tiel min amis!
Malgraŭ tio mi devis malakcepti mian idolon kaj lian amon!
Mia terura devo enhavis nur la ordonon: ”Forvojaĝu!”
”Jane, vi ja komprenas, kion mi petas de vi? Nur la prome-
son — mi volas esti via, sinjoro Rochester.”
”Sinjoro Rochester, mi ne volas esti via.”
Ree sekvis longa paŭzo.
466
JANE EYRE
eLIBRO
”Jane!” li denove ekparolis kun dolĉanimeco, kiu tremigis
min kaj kvazaŭ rompis mian koron — ĉar tiu kvieta voĉo estis
la spiregado de leviĝanta leono — ”Jane, ĉu vi per tio volas
diri, ke vi volas iri vian propran vojon, kaj ke mi iru mian?”
”Jes.”
”Jane,” li diris, kliniĝante super mi kaj ĉirkaŭbrakante min,
”ĉu vere vi tion intencas?”
”Jes!”
”Kaj nun?” dum li kisis miajn frunton kaj vangon.
”Jes!” — kaj rapide mi liberigis min de lia ĉirkaŭpreno.
”Ho, Jane! tio estas amara! Tio estas peka. Ne estus peke
ami min.
”Estus peke obei vin.”
Sovaĝa rigardo el liaj okuloj trafis min — dum momento
liaj trajtoj kuntiriĝis. Li leviĝis, sed ankoraŭ regis sin. Mi
kaptis seĝon por apogi min: mi tremis, mi sentis timon — sed
mi estis decidinta.
”Ankoraŭ unu momenton, Jane. ĵetu nur unu rigardon sur
mian teruran vivon, kiel ĝi estiĝos, se vi forlasas min. Kun vi
tuta mia feliĉo denove foriros de mi. Kio restos al mi? Kiel
edzinon mi havas nur tiun frenezulinon; same bone vi povus
ligi min al kadavro en la tombejo. Kion mi faros, Jane? Kie mi
trovos kunulinon? Kie esperon?”
”Faru, kion mi faras. Fidu al Dio kaj al vi mem. ĉu vi kre-
das je la ĉielo kaj je unuiĝo tie?”
”Vi do ne volas cedi?”
”Ne.”
”Vi do kondamnas min vivi malfeliĉe kaj morti kun malbe-
no?” Lia voĉo iĝis pli kaj pli laŭta.
467
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi nur konsilas al vi senpeke vivi, kaj mi deziras al vi kvie-
te morti.”
”ĉu vi do volas rabi de mi ĉiun amon? — ĉu mi devas reko-
menci mian antaŭan pekan vivmanieron?”
”Sinjoro Rochester, mi tute ne deziras, ke vi reiru al via
antaŭa vivmaniero, mi mem ja ne vivis tiel. Ni naskiĝis por
celi la bonon kaj por suferi — tio rilatas ne nur vin, sed ankaŭ
min. Do, agu tiel. Vi estos forgesinta pri mi antaŭ ol mi for-
gesis pri vi.”
”Dirante ion tian vi nomas min mensogulo. Vi malpurigas
mian honoron. Mi ja diris al vi, ke neniam mi aliiĝos. Kaj vi
diris al mi rekte en la vizaĝo, ke mi aliiĝos tre baldaŭ. Kian
malĝustan ideon vi havas pri mi, kaj kiel ŝanĝiĝis subite via
konduto! ĉu estas pli bone malesperigi homon ol peki kon-
traŭ homa leĝo — dum neniu havas malprofiton pro tiu
peko? ĉar vi havas nek parencojn nek konatojn, vi ne bezo-
nos timi ofendi ilin per nia kunvivado.”
Tio estis vera. Kaj dum li parolis, miaj konscienco kaj pru-
dento perfidis min kaj kulpigis min pro krimo, ĉar — mi kon-
traŭstaris lin. Ili parolis preskaŭ tiel laŭte, kiel la sento, kaj ĉi
tiu kriis: ”Ho cedu do! Pensu pri liaj suferoj, pri la danĝero,
en kiu li sin trovas, pripensu, en kian staton li trafos, se vi
lasos lin sola; pensu pri lia trorapida karaktero; pensu pri la
facilriskeco, kiu sekvas post malespero. — Klopodu kvietigi
lin. Savu lin; amu lin; diru al li, ke vi amas lin kaj ke vi volas
estiĝi lia. Kiu en la mondo interesiĝas pri vi? Kiu estos doma-
ĝigita per tio, kion vi faros?”
Malgraŭ ĉio tio, mia respondo estis firma, neŝanĝebla: —
”Mi sentas tro multan estimon por mi mem. Ju pli soleca mi
estas, ju malpli multajn amikojn mi havas, kaj ju malpli da
468
JANE EYRE
eLIBRO
helpo mi povas atendi, des pli multe mi estimos min mem. Mi
obeos la leĝon, kiun Dio donis kaj kiun sanktigis la homoj. Mi
severe sekvos miajn principojn, kiujn mi ricevis, kiam mi
havis ankoraŭ mian prudenton, kaj kiam mi ne estis freneza,
kiel mi estas nun. La leĝo kaj la principoj ne estas por tempoj,
en kiuj pri repaciĝo ne estas parolate. Ili estas por tempoj kiel
ĉi tiu, en kiu korpo kaj animo ribelas kontraŭ ilia severeco; ili
estas severaj, sed restos neŝanĝeblaj. Al kiuj ili utilus, se mi
povus rompi ilin laŭ mia plaĉo? ĉiam mi kredis en ilia valoro;
kaj se mi nun ne povas kredi en ili, tiam tio okazas, ĉar mi
estas freneza; en miaj vejnoj fluegas fajro, kaj mia koro batas
tiel rapide, ke mi ne povas plu kalkuli ĝiajn batojn. Antaŭaj
ricevitaj opinioj, decidoj, kiuj estas klaraj, estas nun la solaj
rimedoj por helpi min en mia mizero, sur ili mi apogas min.”
Kaj tion mi faris. Sinjoro Rochester, rigardante mian viza-
ĝon, rimarkis mian decidon. Lia pasio atingis sian plej altan
gradon. Unu momenton li devis sin doni al ĝi — kiu ajn estu
la sekvo. Li alpaŝis al mi, kaptis mian brakon kaj ĉirkaŭis mian
talion. Per flamantaj rigardoj li ŝajnis engluti min! Fizike mi
sentis min en tiu momento tiel malforta, kiel pajlero elmeti-
ta al la ardo de altforno. Fizike mi havis nur mian animon kaj
per ĝi la senton de la fina sendanĝereco. La animo feliĉe
havas tradukiston — ofte senkonscian, tamen ĉiam fidelan
tradukiston — la okulon! Miaj okuloj leviĝis al liaj, kaj rigar-
dante lian sovaĝe ekscititan vizaĝon, mi senkonscie eligis pro-
fundan ĝemon. Lia ĉirkaŭpreno doloris min kaj miaj troŝar-
ĝitaj fortoj estis eluzitaj.
”Neniam,” li diris, grincigante la dentojn, ”neniam ekzis-
tis estaĵo, kiu samtempe estis tiel delikata kaj tiel malflekse-
bla, tiel malvenkebla. En miaj manoj ŝi estas nur malforta
469
JANE EYRE
eLIBRO
kano!” Li skuis min per ĉiuj siaj fortoj. ”Mi povus rompi ŝin
per la dik- kaj montrofingroj. Sed al kio tio utilus, se mi rom-
pus ŝin, disŝirus aŭ pulvorigus. Rigardu nur ŝiajn okulojn!
Rigardu tiun decideman, sovaĝan, liberan estaĵon, kiu kon-
traŭas min per pli ol kuraĝo — per sovaĝa triumfo. Kion ajn
mi faris kun la ĉirkaŭvolvaĵo, mi ne povus penetri la internon.
Ho, sovaĝa, bela kreitaĵo! Se mi perforte rompus ĉi tiun deli-
katan malliberejon, nur la malliberigito estus libera. La
domon mi povus malkonstrui, sed la loĝantino liberiĝus
ĉielen ankoraŭ antaŭ ol mi povus nomi min la posedanto de
ŝia surtera loĝejo. Kaj ĝuste la animon — kun ĝiaj volo kaj
energio kaj virto kaj pureco, mi deziras posedi. Se vi nur
volus, vi povus propravole kaj per malpezaj flugilbatoj veni al
mi por fleksi vin je mia koro. Se mi volus kapti vin kontraŭ via
deziro, vi liberiĝus el mia mano, same kiel disvastiĝas la dolĉa
odoro de floro, antaŭ ol ni enspiris ĝin. Ho Jane, venu al mi,
venu!”
Dirante tion li ellasis min kaj ankoraŭ min rigardis. Estis
multe pli malfacile kontraŭstari tiun rigardon ol lian frenezan
ĉirkaŭbrakon. Tiam idioto estus cedinta al li. Mi kontraŭstaris
lian koleron kaj mi venkis. Nun mi devis zorgi pri tio, ke ne
estiĝu la ofero de liaj doloro kaj ĉagreno. Mi retiriĝis al la
pordo.
”ĉu vi foriras, Jane?”
”Mi foriras, sinjoro.”
”Por forlasi min?”
”Jes.”
”ĉu vi ne volas veni al mi? — Vi ne volas esti mia konso-
lantino, mia liberigantino? — ĉu miaj profunda amo, sovaĝa
ĉagreno, ardaj petegoj estas nenio al vi?”
470
JANE EYRE
eLIBRO
Kia nepriskribebla patoso estis en liaj tonoj! Kvankam estis
al mi malfacile, mi ripetis decidite: ”mi foriras!”
”Jane.”
”Sinjoro Rochester!”
”Iru do — mi konsentas — sed ne forgesu, ke vi lasas min
ĉi tie en angoro. Iru al via ĉambro; pripensu ĉion, kion mi
diris al vi, kaj poste, Jane, reĵetu unu rigardon al miaj suferoj
— pensu al mi!”
Li deturnis sin, ĵetiĝis sur la kanapon kaj kaŝis la vizaĝon
per la manoj.
”Ho, Jane! mia espero — mia amo — mia vivo!” li kriis
dolore.
Poste sekvis profundaj, korŝirantaj singultoj. Mi jam atingis
la pordon, sed reiris al li, same decidinte kiel mi estis irinta.
Mi genuis ĉe lia flanko; mi levis lian vizaĝon, mi forkisis la
larmojn de liaj vangoj kaj karesis liajn senordiĝintajn harojn.
”Dio vin benu, mia kara sinjoro,” mi diris. ”Dio retenu vin
de maljusteco kaj peko! Li konduku kaj konsolu vin! Precipe
Li rekompensu vin pro via senlima bono al mi!”
”La amo de mia eta Jane estus al mi pli bona,” li respondis.
”Sen ŝi mia koro estas rompita. Sed tamen Jane donos al mi
sian amon! ŝi estos nobla kaj grandanima!” La sango eniris en
lian kapon. Liaj okuloj ardis kiel flamoj; li salte leviĝis kaj rek-
te stariĝis antaŭ mi. Li etendis la brakojn. Sed mi evitis lian
ĉirkaŭprenon kaj — eliris el la ĉambro.
”Adiaŭ!” kriis mia koro dum mi forlasis lin. Kaj la malespe-
ro aldonis: ”Adiaŭ por ĉiam!”
* * * 471
JANE EYRE
eLIBRO
Mi antaŭe ne kredis, ke tiun nokton mi dormos; sed kompa-
tema dormo kaptis miajn membrojn, tuj post kiam mi kuŝiĝis.
La dormo portis min reen al mia infaneco. Mi sonĝis, ke mi
kuŝas en la ruĝa ĉambro en Gateshead; la nokto estis mallu-
ma kaj stranga timo premis mian animon. La luno, senfortig-
inte min, ludis rolon en mia sonĝo kaj ŝajnis supren rampi sur
la muro kaj fine restis staranta en la mezo de la malluma pla-
fono daŭre tremetante. Mi levis la kapon por rigardi ĝin; la
plafono ŝanĝiĝis al nuboj altaj kaj malhelaj. La krepusko simi-
lis tian, kian la luno ĵetas sur la nebulojn, kiujn ĝi estas disŝi-
ronta. Mi vidis kiel ĝi leviĝas — mi rigardis ĝin kun stranga
atendo, kvazaŭ la juĝo elparolonta mian sorton estus skribi-
ta sur ĝia disko. Poste ĝi, disrompante la nubojn, aperis kiel
neniam antaŭe: unue mano ŝoviĝis tra la mallumaĵo kaj puŝis
ĝin flanken. Poste aperis sur la lazuro — ne la luno — sed
blanka homa figuro, kiu klinis malsupren sian radiantan frun-
ton. Fikse ĝi rigardis min. ¯i parolis al mia animo, el neme-
zurebla malproksimo venis la sonoj, sed tamen ili estis tiel
proksimaj. Al mia koro ĝi flustris:
”Mia filino, forkuru de la tento!”
”Patrino, tion mi volas!”
Tiel mi respondis, kiam mi vekiĝis el la ekstaza sonĝo. Estis
ankoraŭ nokto. Sed juliaj noktoj estas mallongaj; baldaŭ post
noktomezo krepuskiĝas.
Mi pensis: ”Ne povas esti tro frue por komenci mian tas-
kon plenumotan.” Mi ellitiĝis; mi estis ankoraŭ vestita, ĉar
nur la ŝuojn mi estis demetinta. Mi sciis, kie en mia tirkesto
mi povos trovi iom da tolaĵo, ringon kaj medalon. Dum mi
serĉis tiujn objektojn, miaj fingroj tuŝis la perlojn de ĉirkaŭ-
kolo, kiun antaŭ kelkaj tagoj sinjoro Rochester devigis min
472
JANE EYRE
eLIBRO
akcepti. Mi lasis ĝin kuŝanta; ĝi apartenis ja al la fianĉino, al
tiu figuro en la aero, kiu solviĝis je nenio. La aliajn objektojn
mi kunvolvis en pakaĵon; mian monujon, kiu enhavis dudek
ŝilingojn, mian tutan posedaĵon, mi metis en la poŝon. Mi
surmetis la pajlan ĉapelon, kunvolvis mian ŝalon, prenis la
pakaĵon kaj miajn ŝuojn, kiujn mi ankoraŭ ne volis almeti kaj
ŝteliris el mia ĉambro.
”Adiaŭ, bona sinjorino Fairfax!” mi flustris, irante preter
ŝian pordon.
”Adiaŭ, mia kara Adèle!” mi diris, ĵetante rigardon al la
pordo de la infanĉambro. Mi ne kuraĝis doni min al la penso
eniri kaj ĉirkaŭbraki ŝin. Mi devis erarigi akran orelon! Eble
ĝi estis aŭskultanta.
Mi jam pasis la ĉambron de sinjoro Rochester, sed ĉar mia
koro en tiu momento ĉesis bati, mi estis devigata halti minu-
ton. Sed dormo ne regis tie. Li senripoze trairis la ĉambron de
unu flanko al alia. Ripete li eligis ĝemegojn dum mi, aŭskul-
tante, staris tie. Se mi volus, en tiu ĉambro estus mia ĉielo,
mia, surtera ĉielo. Mi bezonus nur eniri kaj diri:
”Sinjoro Rochester, mi volas vin ami kaj resti ĉe vi ĝis la
fino de mia vivo,” kaj en mian animon mi verŝus fonton da
ĝuo kaj feliĉego.
Al tio mi pensis.
La bona viro, mia sinjoro kaj ordonanto, kiu nun ne povis
trovi la dormon, malpacience atendis la venontan tagon. En
la mateno li irigos iun por serĉi min — ĉar mi estos for, sed
li vane serĉigos min! Li sentos sin forlasita, li kredos sian
amon malestimita. Li suferos, eble lin regos la senespero.
Ankaŭ al tio mi pensis. Mia mano moviĝis al la pordofermi-
lo. Sed mi retiris ĝin kaj ŝteliris plue.
473
JANE EYRE
eLIBRO
Malĝoje mi iris malsupren. Mi sciis, kion mi devos fari kaj
tion mi faris mekanike. En la kuirejo mi serĉis la ŝlosilon de
la flankpordo; krome mi prenis boteleton kun oleo kaj plu-
mon por oleoŝmiri la seruron. Mi trinkis iom da akvo kaj pre-
nis panpecon; eble mia vojo estos longa kaj miaj fortoj, de
kiuj mi postulis tiom multe en la lasta tempo, eble forlasos
min. ĉion ĉi mi faris sen la plej mallaŭta bruo. Mi malŝlosis
la pordon, eliris kaj ŝlosis ĝin. Malĝoja krepusko dise kuŝis sur
la korto. La grandaj pordoj estis ŝlositaj, sed flanka pordo en
unu el ili estis nur riglile fermita. Tra ĝi mi iris eksteren kaj
fermis ĝin post mi. Nun Thornfield kuŝis malantaŭ mi.
Unu mejlon de tie, transe de la kamparo, kuŝis vojo, kon-
dukanta en la kontraŭa direkto al Millcote. ¯i estis vojo, laŭ
kiu mi ankoraŭ neniam veturis, kiun mi tamen estis rimar-
kinta, dum mirigite mi demandis al mi, kien ĝi kondukas. Al
tiu vojo mi direktis min. Nun mi ne povis doni min al miaj
pripensoj; neniun rigardon mi ĵetu reen — eĉ neniun en la
estontecon. La unua estis folio en la libro de la sorto, tiel ĉiele
dolĉa — tiel morte amara — ke ĝi ŝanceligus mian kuraĝon,
neniigus mian energion, se mi eĉ nur unu momenton volus
legi en ĝi. La lasta estis griza dezerto: simila al la tero post la
forfluo de la diluvo.
Mi laŭiris la kampojn, plektobarilojn kaj vojetojn ĝis la
suno leviĝis. Mi kredas, ke estis ĉarmega somermateno. Mi
memoras ankoraŭ, ke miaj ŝuoj, kiujn mi estis almetintaj, for-
lasante la domon, baldaŭ estis malsekaj de la roso. Sed mi ne
rigardis la sunon, nek la ridetantan ĉielon, nek la vekiĝantan
naturon. Viro, kiu laŭiras belan vojon al eŝafodo, ne pensas
al la floroj, kreskantaj sur la deklivoj de la longfosaĵoj, sed al
la bloko kaj hakilo; al la disigo de korpo kaj animo, al la osce-
474
JANE EYRE
eLIBRO
danta tombo, lin atendanta — kaj mi pensis al la malĝoja for-
kuro kaj al la senhejma migrado, kaj kun disŝirita koro mi
pensis al tio, kion mi lasis post mi! Mi ne povis agi alie. Nun
mi pensis al li, kiel li senripoze iris tien kaj reen en sia ĉam-
bro atendante la tagiĝon; kiel li esperis, ke baldaŭ mi venos
kun peto resti ĉe li kaj estiĝi lia. Mi aspiris aparteni al li; mi
sentis la tenton reiri. Ne estis ankoraŭ tro malfrue. Mi povis
ankaŭ savi lin de la profunda doloro de disiĝo. Mia forkuro
sendube ne estis ankoraŭ rimarkita. Mi povis ankoraŭ reiri
kaj esti lia konsolantino, — lia fiero, lia malliberigintino el
profunda mizero, eble la savantino de lia pereo. Ho, tiu timo,
ke li denove sin donos al la diboĉado — kiel min suferigis tiu
timo! Tio estis kvazaŭ venenita sago en mia brusto, ĝi disŝiris
mian karnon, kiam mi klopodis eltiri ĝin; ĝi estis mortigonta
min, kiam la rememoro puŝis ĝin ankoraŭ pli profunden en
mian koron! Sur la kamparo kaj en la arbetaĵoj la birdoj ek-
kantis. La birdoj estis fidelaj unu al alia, ili estas la simbolo de
la vivo! Sed kio mi estis? En la mezo de miaj ĉagrenoj, senes-
peraj ekscitiĝoj resti fidela al miaj principoj, mi abomenis min
mem. Mi estis ofendinta, vundinta, forlasinta mian sinjoron!
En miaj okuloj mi estis malaminda. Tamen mi ne povis reiri
— eĉ ne unu paŝon. Sendube Dio kondukis min!
Pasia ĉagreno estis neniiginta mian propran volon kaj
silentiginta mian konsciencon. Mi verŝis sovaĝajn, varmegajn
larmojn, kiam mi tiel daŭrigis mian solecan vojon. Mi iris
rapide, rapide kiel febromalsanulo. Malforteco, venanta de
interne kaj tute reganta min, ĵetis min teren. Kelkajn minu-
tojn mi kuŝis tie premante mian vizaĝon en la malsekan her-
bon. Mi timis — pli multe mi deziris, resti tie kuŝanta por
morti. Sed baldaŭ mi releviĝis kaj rampis pluen sur manoj kaj
475
JANE EYRE
eLIBRO
genuoj. Fine mi staris ree sur la piedoj — firme decidante kaj
dezirante atingi la landvojon.
Atinginte ĝin mi estis devigata sidigi min por ripozi kon-
traŭ plektobarilo. Sidante tie, mi ekaŭdis la bruon de radoj kaj
vidis alveturantan veturilon. Mi stariĝis kaj signodonis per la
mano. La veturilo haltis. Mi demandis, kien ĝi veturas. La
veturigisto nomis tre malproksiman lokon, pri kiu mi certe
sciis, ke sinjoro Rochester ne havas konatojn. Mi demandis,
por kiu monsumo li volus kunpreni min; li respondis: por
tridek ŝilingoj; post kio mi diris, ke mi posedas nur dudek. Li
pripensis, ĉu li povus kunpreni min por tiu sumo, fine li kon-
sentis al mi sidiĝi en la veturilon, ĉar ĝi estas malplena. Mi
eniris ĝin. La pordeto ĵetfermiĝis — la veturilo veturis pluen.
Kara leganto, mi esperas, ke neniam vi spertos, kion mi tiam
sentis, ke neniam viaj okuloj verŝos tiajn varmegajn, sangajn
larmojn, kiajn mi tiam verŝis. Ke neniam vi petos al la ĉielo
per petegoj, kiuj tiam eliris el inter miaj lipoj. Ke neniam, kiel
mi, vi timos estiĝi la ilo de malbono de tio, kion vi fundkore
amas. —
476
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXVIII.
Pasis du tagoj. Estas somera vespero. La veturigisto eliri
gis min el sia veturilo en loko nomata Whitcross. Por la
monsumo, kiun mi pagis al li, li ne povis veturigi min pli mal-
proksimen kaj mi ne posedis plu unu ŝilingon. La veturilo
estas jam unu mejlon de ĉi tie. Mi estas sola. Kaj nun mi sub-
ite rimarkas, ke mi forgesis preni mian pakaĵon el la veturila
kaŝejo, kien mi metis ĝin pro sekureco. Tie ĝi restos — kaj por
ĉiam mi estas senigita de ĝi.
Whitcross ne estas urbeto, eĉ ne vilaĝeto, sed nur ŝtona
kolono, metita sur loko, kie kvar vojoj kruciĝas; tre alta, por
ke ĝi estu videbla en la malproksimo kaj en la mallumo — kiel
mi supozis. El ĝia supro disetendiĝas kvar brakoj; laŭ la sur-
skribo, la plej proksima urbo, al kiu unu el tiuj brakoj eten-
diĝas, situas je dekmejla distanco; la aliaj je ankoraŭ pli ol
dudek mejla. Pro la bone konataj nomoj de tiuj urboj, mi sciis
en kiu graflando mi eliris el la veturilo. Mi vidas nur nordan
mezland-graflandon kun malhelaj marĉejoj, ĉirkaŭitaj de
montoj. Malantaŭ kaj antaŭ mi kuŝas vastaj torfmarĉejoj;
malantaŭ tiu profunda valo ĉe miaj piedoj leviĝas altaj mon-
taroj. La loĝantaro sendube estas malgranda ĉi tie kaj mi
vidas nek piedirantojn nek rajdantojn sur ĉi tiuj vojoj, ili eten-
diĝas norden, orienten, suden kaj okcidenten — helaj, larĝaj,
solecaj; ĉiuj estas metitaj trans la marĉon kaj la eriko sovaĝe
kaj abunde kreskas ĝis iliaj bordoj. Kaj tamen eble piediran-
477
JANE EYRE
eLIBRO
to okaze preteriros; sed mi ne deziras renkonti fremdajn oku-
lojn; oni kun miro demandus, kion mi devas fari ĉi tie, apo-
ganta min kontraŭ la vojmontrilo, videble sen celo — perdi-
ta! Eble oni demandus al mi, kaj mi kapablus respondi nur
ion nekredindan — kaj mi kaŭzus suspekton. Ne unu inter-
ligo kunigas min plu al la homoj en ĉi tiu momento — neniu
ĉarmo, neniu espero vokis min tien, kie estis miaj kunhomoj
— neniu, vidante min ĉi tie, havos por mi amikan penson aŭ
bonan deziron. Kiel parencon mi havas nur nian komunan
patrinon, la naturon! Mi volas ĵeti min sur ĝian bruston kaj
petegi ripozon!
Tuj mi direktis min al la erikejo; mi laŭiris malgrandan pro-
fundan vojeton, kiu tratranĉis la brunan marĉon. Mi ĝis la
genuoj vadis tra la malhelajn kreskaĵojn, mi sekvis ĉiujn ĝiajn
kurbiĝojn kaj trovante muskokovritan granitŝtonon en kaŝi-
ta angulo, mi sidiĝis sur ĝin. Altaj marĉaltaĵoj ĉirkaŭis min; la
rifo protektis mian kapon. Kaj supre de ĉio tio sin etendis la
ĉielo.
Pasis kelka tempo antaŭ ol mi trovis min sendanĝera ĉi tie.
Mi sentis neklaran timon, ke sovaĝaj brutaroj estas en la pro-
ksimo, aŭ ke ĉasisto aŭ ŝtelĉasisto malkovros min. Kiam vent-
puŝego sin movis trans la ebenaĵon, mi kun teruro rigardis
supren kredante, ke ĝi estas la sovaĝa kuro de virbovo; kiam
vanelo fajfis, mi kredis aŭdi homajn voĉojn. Sed vidinte, ke
miaj timoj estas senmotivaj, kaj sentante, ke la profunda si-
lento reganta ĉe noktiĝo, kvietigis min — tiam min regis kon-
fido.
Ankoraŭ mi ne estis pripensinta. Mi nur estis aŭskultinta,
timinta. Nun la kapablo de la meditado revenis al mi.
Kion mi komencos fari? Kien mi iros? Ho, tiuj demandoj
478
JANE EYRE
eLIBRO
estis nesufereblaj, ĉar mi povis nenion komenci kaj nenien iri!
— kaj dum miaj lacaj tremantaj kruroj devos iri tro longan
vojon, antaŭ ol mi atingos loĝejon de homoj — kie mi devos
peti malvarman kompaton antaŭ ol trovi lokon por ripozi; ĉie
mi certe ricevos rifuzan respondon, antaŭ ol oni aŭskultos
mian rakonton aŭ antaŭ ol oni kvietigos miajn bezonojn!
Mi tuŝis la erikon, ĝi estis seka kaj ankoraŭ varma pro la
varmego de la somertago. Mi rigardis supren al la ĉielo; ĝi
estas malgranda; amika stelo brilis sur la supro de la roka rifo.
Ekrosiĝis sed feliĉe nur malmulte kaj eĉ ne venteto blovis. La
naturo ŝajnis esti al mi bonvola kaj amika. Mi sentis, ke ĝi
amas min, ĉar mi estis forpelitino; kaj mi kun infana molkore-
co alkroĉis min al ĝi, ĉar mi povis atendi de la homoj nur mal-
konfidon, malakcepton kaj ofendojn. ĉi tiun nokton mi volis
esti ĝia gastino — mi ja estis ĝia infano. La patrino naturo ja
konsentus al mi senpagan rifuĝejon. Mi havis ankoraŭ pece-
ton da pano; ĝi estis la restaĵo de bulko, aĉetita de mi en urbo,
kiun ni pasis je tagmezo kaj pagita per pfenigo, mia lasta mo-
nero. Tie kaj alie mi vidis maturajn mirtelojn, kiuj brilis kiel
perloj inter la erikoj; mi kolektis da ili plenmanon kaj manĝis
ilin kun mia panpeco. Mia antaŭa mordetanta malsato estis
parte kontentigata per tiu ermita manĝo. Fine mi diris mian
vesperpreĝon kaj serĉis mian dumnoktan kuŝejon.
Flanke de la rok-rifoj la eriko estis tre alta. Kiam mi kuŝiĝis
en ĝi, miaj piedoj malaperis sub la kreskaĵo; ambaŭflanke ĝi
tiel alte leviĝis, ke ĝi preskaŭ kuniĝis super mi tiel, ke la nokta
aero tute ne ĝenis min. Mi sternis la ŝalon sur min kiel kov-
rilon; malalta muska altaĵeto estis mia kapkuseno. Tiel pro-
tektite, mi ne sentis malvarmon en la komenco de la nokto.
Mia nokta ripozo eble estus kvieta, se mia turmentita koro
479
JANE EYRE
eLIBRO
ne estus interrompinta ĝin. ¯i plendis pro siaj sangantaj vun-
doj, pro sia interna doloro, pro siaj disŝiritaj flankoj. ¯i tremis
pro sinjoro Rochester kaj lia sorto; ĝi priplendis lin kun pro-
funda kompato; ĝi sopiris al li kun senfina dezirego, kaj, sen-
helpe kiel birdo, kies flugiloj estas rompitaj, ĝi batis per siaj
vunditaj flugiloj, vane klopodante flugi al li.
Trolaciĝinte pro tiuj animaj cerbumadoj mi levis min kaj
stariĝis surgenue. La nokto jam venis kaj ĝiaj planedoj staris
brile sur la ĉielo. ¯i estis tiel bela, kvieta, tiel pura kaj hela, ke
neeble oni povus sin doni al timo. Ni scias, ke Dio estas ĉie;
sed tre certe ni plej klare sentas Lian ĉeeston, kiam Liaj gran-
daj kaj belegaj laboroj tiel brile sin etendas antaŭ ni. Kaj la
sennuba noktoĉielo, sur kiu Liaj mondoj plenumas siajn kvie-
tajn rondiradojn, plej multe sentigas al ni Lian senfinecon,
Lian ĉiopotencon kaj Lian ĉie ĉeestadon! Mi kuŝis surgenue
por preĝi por sinjoro Rochester. Rigardante supren per miaj
larmoplenaj okuloj, mi vidis la imponan laktan vojon. Memo-
rigante al mi, kiu reale mi estas — kiuj sennombraj sistemoj
rondiras tie supre nur kiel ununura lumbrilo — tiam subite
mi sentis la povon kaj la forton de Dio. Mi estis certa pri Lia
potenco, mi estis certa pri tio, ke la tero ne povas perei, nek
iu ajn kreitaĵo vivanta sur ĝi, kaj mi ŝanĝis mian preĝon en
dankon: la fonto de vivo estis ankaŭ la liberiganto de la ani-
moj. Sinjoro Rochester estis ekster danĝero; li estis de Dio, kaj
Dio protektus lin!
Ree mi kuŝiĝis sur la brusto de la tero kaj ne daŭris longe,
ke la dormo forgesigis al mi ĉiun mizeron.
Sed la sekvintan matenon ĝi ree prezentis sin al mi. Mi
leviĝis longe post kiam la birdetoj eliris el siaj nestoj kaj la
480
JANE EYRE
eLIBRO
abeloj komencis suĉi la mielon el la erikoj, kaj la roso dis-
vaporiĝis.
Kia kvieta, varma, delikata tago! Kia ora dezerto estis tiu
ĉirkaŭ mi disetendiĝanta marĉejo! ĉie estis sunlumo! Mi
deziris, ke mi povus vivi en ĝi kaj per ĝi! Mi vidis lacerton
ŝoviĝanta trans la rokon; mi vidis abelon flugetanta diligen-
te inter la dolĉaj mirteloj. Kiel volonte en tiu momento mi
estus abelo aŭ lacerto; tiam mi trovus abundan nutraĵon kaj
rifuĝejon. Sed mi estis homa estaĵo kaj havis la bezonojn de
homa estaĵo. Mi ne povis resti tie, kie mi trovis nenion por
kontentigi min. Mi ekstaris kaj rigardis malsupren al la kuŝe-
jo, kie mi pasigis la nokton. Ne sentante esperon je la eston-
teco, mi havis nur unu deziron: ke mia Kreinto trovu bone
repostuli mian animon dum mia dormo en la pasinta nokto;
kaj ke mia laca korpo, liberigita de ĉiu plua batalado kontraŭ
la sorto, nun kviete povu miksi sian polvon kun ĉi tiu dezer-
to. Sed la vivo ankoraŭ ĉiam apartenis al mi! La vivo kun siaj
necesaĵoj, respondeco kaj mizeroj. La ŝarĝo devis esti portata,
la necesaĵoj devis esti kontentigataj kaj portataj la mizero kaj
suferoj!
Mi ekvojiris.
Ree atinginte Whitcross, mi sekvis vojon kondukantan for
de la suno, kiu nun staris alte kaj arde lumis malsupren. Ali-
an vojon mi ne povis elekti. Longe mi iris antaŭen, kaj fine
pensante, ke mi plenumis sufiĉe kaj kun bona konscienco
povas cedi al la laceco, kiu preskaŭ superregis min — mi
aŭdis sonojn de tursonorilo.
Mi iris en la direkton de la sonoj, kaj tie, inter la romanti-
kaj montetoj, kies alternon kaj belecon mi ne plu admiris, mi
ekvidis vilaĝeton kaj preĝejturon. La tuta valo je mia dekstra
481
JANE EYRE
eLIBRO
flanko estis plena de paŝtejoj, grenkampoj kaj arbaroj, brilan-
ta rivero fluis zigzage tra la diversaj nuancoj de la herbejoj, la
maturiĝanta greno, la odorantaj arbaroj kaj la helaj sunple-
naj kampoj. La laŭta rulbruo de radoj direktis miajn pensojn
ree al la antaŭ mi kuŝanta vojo. Mi vidis altŝarĝitan veturilon
rampi kontraŭ monteto kaj, malproksime post ĝi du bovinojn
kun pelanto. Sekve homoj kaj homa laboro estas en la prok-
simo. Mi nun devis treniĝi plu kaj klopodi vivi kaj labori kiel
la aliaj. Je la kvara horo en la posttagmezo mi venis en la vila-
ĝon. ĉe la fino de ĝia sola strato estis malgranda butiko kun
kelkaj bulkoj kaj panoj malantaŭ la fenestro. Mi sopiris pan-
bulkon. Per tia refreŝigo mi eble sukcesus reakiri ian gradon
de energio; sen ĝi estus al mi neeble iri pluen. La deziro al
forteco kaj rezistemo revenis al mi kiam mi ree estis inter
homoj. Mi sentis, ke estas senhonorige senfortiĝi pro malsato
sur vilaĝa vojo. ĉu do mi posedis nenion por doni al tiuj
homoj interŝanĝe de unu el tiuj bulkoj? Mi pripensis. ĉirkaŭ
la kolo mi portis malgrandan silkan tukon; mi ankaŭ posedis
gantojn. Mi ne sciis, kiel faras viroj aŭ virinoj venintaj al la
ekstremaj limoj de la mizero. Mi ja ne sciis, ĉu tiuj homoj
akceptos unu el tiuj objektoj; verŝajne ili malakceptos — sed
mi devis klopodi.
Mi eniris la butikon. En ĝi estis virino. Vidante bone vest-
itan personon, kiu aspektis kiel sinjorino, ŝi kondutis tre ĝen-
tile. ŝi demandis per kio ŝi povos servi al mi. Min ekregis
granda honto. Mia lango ne povis balbuti la preparitan peton.
Mi ne kuraĝis oferi la preskaŭ eluzitajn tukon kaj gantojn.
Krome mi komprenis, ke estas malsaĝe. Mi petis nur la per-
meson sidiĝi momenton, ĉar mi estis tre laca. Trompita en
siaj atendoj ŝi konsentis mian peton tre malvarme. ŝi fingre
482
JANE EYRE
eLIBRO
montris seĝon, mi falsidiĝis sur ĝin. Mi estis eksplodonta je
larmoj kaj mi sentis la plej grandan tenton cedi tiun senton,
sed ĝustatempe mi komprenis, kiel malsaĝa estus tia infanaĵo,
tial mi regis min demandante, ĉu en la vilaĝo loĝas tajlorino
aŭ tiuspeca metiistino.
Jes, du aŭ tri. ¯uste tiom, kiuj povis trovi tie laboron.
Mi pripensis. Mi atingis la ekstremon. Mi nun staris viza-
ĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ la mizero. Mi ne havis plu helpri-
medojn! neniun amikon! neniun monon! Io tamen devos esti
farata. Sed kio!? Mi devis turni min al iu ajn! Sed al kiu?
Mi demandis, ĉu ŝi konas iun en la ĉirkaŭaĵo, kiu bezonas
servistinon.
ŝi konis neniun.
”Kio estas la ĉefa komerco en ĉi tiu regiono? Per kio la plej
multaj homoj gajnas sian vivopanon?”
”Kelkaj estas kamparanoj; multaj laboras en la kudril-fabri-
ko de sinjoro Oliver kaj en la fandejo.”
”ĉu sinjoro Oliver akceptas ankaŭ virinojn por labori?”
”Ne, ĉiu laboro estas nur por viroj.”
”Kion do faras la virinoj?”
”Mi ne scias tion, kelkaj faras jenon, kelkaj alion. Malriĉaj
homoj devas klopodi iel gajni sian vivopanon.”
ŝajnis, ke miaj demandoj tedis ŝin kaj reale kian rajton mi
havis ĝeni ŝin per ili? Du najbarinoj eniris. Okulŝajne oni
bezonis mian seĝon kaj mi foriris. Mi supreniris la straton kaj
rigardis ĉiun domon dekstre kaj maldekstre. Sed mi povis tro-
vi neniun pretekston por eniri en iun el ili. Mi vagis kelkan
tempon en la vilaĝo; poste mi denove eliris ĝin, sed horon pli
malfrue mi revenis en ĝin. Tute laciĝinte kaj suferante pro
malsato, mi sekvis vojon kun kreskaĵbariloj kaj eksidis ĉe la
483
JANE EYRE
eLIBRO
vojflanko. Sed nur malmultaj minutoj pasis, kiam ree mi
ekstaris, serĉante elirejon aŭ iun, kiu povus helpi al mi. Beleta
dometo kun ĝardeno antaŭ si staris je la fino de la vojo; la
ĝardeno estis eksterordinare lerte aranĝita kaj estis plena de
la plej belaj floroj. Mi haltis antaŭ ĝi. Kiel mi kuraĝus prok-
simiĝi al la blanka pordo aŭ tuŝi la brilantan frapilon? Kiel la
loĝanto iel povus senti intereson, esti servema al mi? Malgraŭ
tio mi proksimiĝis kaj frapis. Pure vestita, juna virino kun
mildaj vizaĝtrajtoj malfermis al mi la pordon. Per voĉo, kiu
konjektigis senesperan koron kaj malsanan korpon — mal-
laŭta, balbutanta voĉo — mi demandis, ĉu oni bezonas ser-
vistinon.
”Ne,” ŝi diris, ”ni ne havas servistinon.”
”ĉu vi povas diri al mi, kie mi povos trovi iun ajn laboron?”
mi demandis plue. ”Mi estas fremdulino ĉi tie, sen konatoj aŭ
amikoj en ĉi tiu vilaĝo.”
Sed ne estis ŝia afero, pensi por mi aŭ serĉi por mi oficon.
Krom tio, kiel dubaj nepre ŝajnos al ŝi mia karaktero, mia
situacio, mia rakonto. ŝi kapneis dirante, ke ŝi tre bedaŭras ne
povi doni al mi informojn, kaj la blanka pordo fermiĝis sen-
brue kaj ĝentile, sed mi staris ekstere! Se ŝi ne tiel baldaŭ
estus ferminta la pordon, mi kredas, ke mi estis petinta pecon
da pano, ĉar mi atingis la ekstremon.
Mi ne povis elteni la penson, ke mi devos reiri en la mal-
puran vilaĝon, kie krome por mi ne estos trovebla ia helpo.
Pli volonte mi forkurus en la arbaron, kiun mi vidis ne tro
malproksime kaj kiu ŝajnis promesi al mi protekton en sia
malluma ombro, sed mi estis tiel malsana, tiel malforta, tiel
martirigita de la natura aspiro al nutraĵo, ke daŭre mi restis
484
JANE EYRE
eLIBRO
en la proksimeco de domoj, kie eble mi povus akiri peceton
da pano, ĉar tiu vulturo ”malsato” disŝiris miajn intestojn.
Refoje mi proksimiĝis al la domoj; mi foriris de ili, sed ĉiam
reiris al ili. Poste denove mi malproksimiĝis de ili, konstante
forpelita de la konscio, ke mi ne rajtas almozpeti — nek por
atendi, ke iu sentas intereson pri mia senesperiga situacio.
Intertempe la posttagmezo iris al sia fino dum mi kiel erar-
vagadanta, perdita kaj senmastra hundo iris de loko al loko.
Irante trans kampon, mi vidis antaŭ mi preĝejoturon: mi
rapidis tien. Apud tombejo, meze de ĝardeno staris malgran-
da sed bele konstruita domo, kiun mi tuj rigardis kiel la pas-
tran loĝejon. Min trafis la penso, ke fremduloj, venantaj en
iun vilaĝon, kie ili serĉas laboron, sed neniun enloĝanton
konas, kelkfoje sin turnas al la pastro por peti helpon. Estas
ja la devo de pastro helpi al tiuj — almenaŭ per sia konsilo —
kiuj volas helpi sin mem. ŝajnis al mi, kvazaŭ mi havas la raj-
ton, serĉi tie konsilon. Mia kuraĝo per tio denove reviviĝis kaj
kolektinte miajn lastajn fortojn, mi iris pluen. Mi atingis la
domon kaj frapis sur la pordon de la kuirejo. Maljuna virino
malfermis.
Mi demandis, ĉu ĉi tio estas la pastra domo.
”Jes.”
”ĉu la pastro estas hejme?”
”Ne.”
”ĉu li baldaŭ rehejmigos?”
”Ne, li estas sufiĉe malproksime de sia domo.”
”Tre malproksime?”
”Ne tre malproksime — eble tri mejlojn. Pro la subita mor-
to de sia patro li estis vokita tien; nuntempe li estas en Marsh
End kaj restos tie eble ankoraŭ dekkvar tagojn.
485
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu la mastrino ne estas hejme?”
”Ne, neniu krom ŝi, kaj ŝi estas la mastrumistino.”
Ankaŭ de ŝi mi ne povis petegi savon el mia mizero, kiu
preskaŭ ĵetis min teren. Ankoraŭ mi ne kapablis almozpeti.
Mi faletis pluen.
Refoje mi demetis de mi la malgrandan koltukon — refo-
je mi pensis pri la panetoj malantaŭ la butikfenestro en la
vilaĝo. Ho, se mi havu nur pecon da pano! Nur peceton por
esti savata de la terura malsatmorto! Instinkte mi ree turnis
la vizaĝon al la vilaĝo; mi trovis la butikon kaj eniris, kaj kvan-
kam krom la bakistino ankoraŭ aliaj homoj estis tie, mi tamen
kuraĝis peti, ĉu ŝi ne volas doni al mi paneton interŝanĝe de
la silka tuko.
Kun ŝajna malfido ŝi rigardis min.
”Ne, ŝi ne kutimiĝas tiel vendi siajn varojn.”
Preskaŭ senespere mi petis duonan panon. Ankaŭ tion ŝi
rifuzis. ”Kiel do ŝi povus scii, kiel mi akiris tiun tukon?” ŝi
diris.
”ĉu ŝi dezirus miajn gantojn?”
”Ne! kion ŝi do farus kun ili?”
Mia leganto, ne estas agrable rakonti kaj aŭskulti tiujn de-
talojn. Estas homoj, kiuj certigas, ke kaŭzas ĝojon rerigardi al
turmentplenaj spertoj de la estinteco; sed ĝis la hodiaŭa tago
estas al mi dolorige rerigardi al la tempo, pri kiu mi parolas.
La moralaj degradigo kune kun la fizika sufero formas tro
malĝojigan rememoron por volonte paroli pri ili. Mi mallaŭ-
dis neniun el tiuj, kiuj rifuzis al mi. Mi sentis, ke mi povas nur
atendi rifuzon kaj ke tio ne estis aliigebla. Ordinara ĉifonves-
tita almozulo estas ofte objekto de malfido; bonevestita almo-
zulo estas ĉiam kaj sub ĉiuj cirkonstancoj io malfidinda.
486
JANE EYRE
eLIBRO
ĉiuokaze mi petis nur laboron; sed kies afero tio estis, doni
ĝin al mi? Certe ne de homoj, kiuj vidis min por la unua fojo
kaj kiuj nenion sciis pri mia karaktero. Kaj rilate al la virino,
kiu ne volis akcepti mian tukon interŝanĝe de sia pano, ŝi
nepre pravis malakcepti, se la propono ŝajnis al ŝi suspekta
kaj la interŝanĝo ne profitodona. Sed nun mi volas resume
daŭrigi. La temo naŭzas min.
Mallonge antaŭ ol mallumiĝis mi pasis bieneton, apud kies
malfermita pordo sidis farmisto, kiu manĝis sian vesperman-
ĝon konsistanta el pano kaj fromaĝo. Mi haltis kaj diris:
”ĉu vi volas doni al mi panpecon? Mi estas tre malsata.”
Mirigite li rigardis min; sed ne respondante, li tranĉis de sia
pano pecegon kaj donis ĝin al mi. Mi supozis, ke li ne rigar-
das min kiel almozulinon, sed nur kiel strangulinon, kiun
subite atakis la deziro manĝi pecon da nigra pano. Tuj kiam
mi estis tiel malproksime de lia domo, ke li ne povis plu vidi
min, mi komencis manĝi.
Mi ne povis esperi trovi rifuĝejon sub iu tegmento kaj tial
mi trovis ĝin en la arbaro, kiun antaŭe mi jam elektis. Sed la
nokto estis terura, mi ne trovis ripozon. La tero estis malseka,
la aero malvarma; krom tio entruduloj ofte pasis min kaj ĉiam
denove mi devis serĉi alian kuŝejon. Neniu sento de ripozo aŭ
sendanĝereco regis min. En la mateno pluvis. La tutan sek-
vintan tagon la vetero estis malseke malvarma. Ne petu al mi,
kara leganto, ke mi akurate sciigu pri tiu tago; kiel antaŭe mi
serĉis laboron; kiel antaŭe oni malakceptis min; kiel antaŭe
mi malsatis; nur unu fojon manĝaĵo tuŝis miajn lipojn. Apud
pordo de kabano mi vidis knabineton, kiu estis verŝonta tele-
ron da malvarma kaĉo en trogon de porkejo.
”ĉu vi volas doni tion al mi?” mi petis.
487
JANE EYRE
eLIBRO
ŝi mirigite rigardis min, poste ŝi kriis:
”Patrino, ĉi tie estas virino, kiu volas havi la kaĉon.”
”Nu, knabino,” respondis la voĉo de interne, ”donu ĝin al
ŝi, se ŝi estas almozulino. La porko ĝin ne bezonas.”
La knabineto ŝutis la rigidan kaĉon en mian manon kaj
avide mi ĝin manĝis.
Kiam la malseka, malvarma krepusko falis, mi haltis sur
soleca rajdvojo, kiun mi sekvis jam pli longe ol unu horon.
”Miaj fortoj min nun tute forlasas,” mi diris monologe. ”Mi
sentas, ke mi ne povos iri pluen. ĉu mi estos ree senhejmu-
lino ĉi tiun nokton? ĉu mi devos meti mian kapon sur la mal-
varman, malsekan teron dum la pluvo rivere fluas malsup-
ren? Mi timis, ke tio estos neevitebla, ĉar kiu akceptos min en
sian hejmon? Sed estus terure, kun ĉi tiu sento de malsato, de
senforteco, de malvarmo, de senkonsoleco — de ĉi tiu kom-
pleta neniigo de ĉiu espero. Laŭŝajne mi mortos ankoraŭ
antaŭ tagiĝo. Kaj kiel do mi ne povas repaciĝi kun la perspek-
tivo je la morto? Kial mi luktis por daŭrigi tian senvaloran
vivon? ĉar mi scias aŭ kredas, ke sinjoro Rochester vivas
ankoraŭ! Kaj tiam morti pro malsato kaj malvarmo estas sor-
to, al kiu la homa karaktero ne submetiĝas kviete.
Ho providenco! subtenu min ankoraŭ kelkan tempon! Hel-
pu al mi! Konduku min!
Miaj malĝojaj okuloj vagis trans la nebulan, malsekan pej-
zaĝon. Mi vidis, ke mi vagis malproksimen de la vilaĝo; ĝi tute
malaperis antaŭ miaj rigardoj. Sur vojkruciĝoj kaj flankvojoj
mi alproksimiĝis ree al la marĉejo; nun kuŝis inter mi kaj la
nebulkovritaj montoj malmultaj kampoj, preskaŭ same sova-
ĝaj kaj senfruktkaj kiel la erikejo, al kiu ili antaŭ nelonge estis
forrabitaj.
488
JANE EYRE
eLIBRO
”Pli volonte mi volos morti tie supre, ol apud la landvojo
aŭ apud movoplena vojo,” mi pensis. ”Kaj pli bone, multe pli
bone estas, ke kornikoj kaj korvoj — se korvoj vivas en ĉi tiuj
regionoj —ŝiras la karnon de miaj ostoj, ol ke ili estos meta-
taj en ĉerkon de malriĉulejo kaj forputros en malriĉuleja tom-
bo.
Mi tial direktis min al la montetoj. Mi atingis ilin. Restis al
mi la tasko trovi kavernon por kaŝi min en ĝi, kvankam ankaŭ
tie mi ne estus sendanĝera. Sed la tuta supraĵo de la sovaĝejo
aspektis ebena. ¯i montris nur unu alternon, la verdan kolo-
ron, kie junkoj kaj musko kovris la marĉejon kaj la nigran, kie
la tero produktis nur erikojn.
Kvankam jam mallumiĝis, mi povis bone vidi tiun alternon
malgraŭ tio, ke ĝi montrigis nur kiel lumo kaj ombro, ĉar la
koloroj jam malaperis kun la taglumo.
Miaj okuloj vagis ankoraŭ trans la mallumajn montetojn
kaj laŭlonge de la rando de la torfejo perdiĝanta en la plej
sovaĝa pejzaĝo, kiam subite je malproksima loko, inter la
marĉoj kaj altaĵoj aperis lumo.
”Tio estas ignis fatuus,” mi tuj pensis, kaj mi atendis, ke ĝi
baldaŭ ree malaperos. ¯i hele brulis, sed restis sur la sama
loko. ”ĉu tio estas ĵus ekbruligita ĝojofajro?” mi demandis. Mi
fikse rigardis ĝin por vidi, ĉu ĝi estingiĝos; sed ne, ĝi nek pli-
grandiĝis nek plimalgrandiĝis.
”¯i estas kandelolumo el iu domo,” mi poste supozis, ”sed
kio ajn ĝi estu, mi ne povus tamen atingi ĝin, ĝi estas tro mal-
proksima. Kaj eĉ se ĝi estus je jarda distanco, al kio tio utilis?
Mi ja frapus nur al pordo por sperti, ke ĝi estos ree ŝlosita al
mi.”
Mi falis sur la lokon, kie mi staris kaj premis la vizaĝon al
489
JANE EYRE
eLIBRO
la tero. Momenton mi kuŝis senmove. La nokta vento blovis
sur min kaj la monteton kaj formortis ĝemante en la perspek-
tivon. Senhalte la pluvo falis kaj malsekigis min ĝis mia kor-
po. Se mi nur povus rigidiĝi en la amika, kompatema malvar-
mo de la morto — tiam ĝi estus bonvena al mi kaj mi ne sen-
tus ĝin; sed mia vivo-varma korpo frostotreme kuntiriĝis sub
ĝia malvarmiga enfluo. ¯i ne frostotremis longe, kaj ree mi
leviĝis.
La lumo estis ankoraŭ tie; ĝi lumis malgaje sed konstante
tra la pluvo. Mi penis iri pluen; mi trenis miajn trolacigitajn
korpomembrojn malrapide renkonte al ĝi. ¯i kondukis min
oblikve trans la monteton tra vasta marĉo, kiu en la vintro
estas netransirebla kaj eĉ nun en la malfrua somero estis mal-
seka kaj nevidebla. Mi falis du fojojn. Sed ankaŭ du fojojn mi
leviĝis kaj denove kolektis la reston de miaj fortoj. Tiu lumo
estis mia lasta movo en la hazardludo de la vivo — mi devus
venki!
Forlasinte la marĉon, mi vidis blankan striegon sterniĝanta
trans la marĉon. Mi proksimiĝis al ĝi; ĝi estis vojo aŭ vojeto
kondukanta rekte al la lumo, kiu nun de sur iu pinto aŭ supro
lumis renkonte al mi inter grupo da arboj. La arboj, kiom mi
povis distingi ilin en la mallumo, estis abioj. Kiam mi alprok-
simiĝis, malaperis mia stelo; iel malhelpo stariĝis inter ni. Mi
etendis la manojn, por senti antaŭ mi la malhelan mason; mi
tuŝis la malglatajn ŝtonojn de malalta muro — super ĝi estis
io, simila al palisaro kaj plue mi sentis altan dornan plekto-
barilon. Mi palpis pli malproksimen. Denove lumis antaŭ mi
blanka objekto; ĝi estis pordo — pordego; ĝi moviĝis sur siaj
hokoj, kiam mi tuŝis ĝin. ĉe ĉiu flanko staris nigra arbetaĵo —
ilekso aŭ taksuso.
490
JANE EYRE
eLIBRO
Kiam mi trairis la pordegon kaj preteriris la arbetaĵon, levi-
ĝis antaŭ miaj rigardoj la silueto de domo. ¯i estis nigra, mal-
alta kaj sufiĉe longa; sed la savanta lumo lumis plu nenie. ĉio
dronis en mallumo. ĉu la loĝantoj jam enlitiĝis? Mi timis, ke
estas tiel. Serĉante la pordon, mi turnis angulon; jen la ami-
ka lumstrio denove aperis lumante renkonte al mi el la longaj
vitroj de malgranda kradhava fenestro, nur unu futon super
la tero; ĝi ŝajnis ankoraŭ pli malgranda pro la branĉoj de
hedero aŭ ia alia grimpa kreskaĵo, kies folioj kovris preskaŭ
la tutan parton de la domo, en kiu troviĝis ĉi tiu fenestro-
kavaĵo. La malfermaĵo estis tiel kovrita de verdaĵo kaj tiel mal-
larĝa, ke fenestrokurtenoj aŭ kovriloj estus tute superfluaj; kaj
min klinante kaj ŝovinte flanken la verdaĵon, ni povis ĉion
vidi, kio okazis interne. Klare mi vidis ĉambron kun frotpuri-
gita kaj sable ŝutita planko; telerbretaron el juglando, sur kiu
staris en longa vico stanaj teleroj tiel blankaj, ke la ruĝa rebri-
lo de torfofajro spegulis sin en ili. Mi povis vidi horloĝon,
blankan tablon el abia ligno kaj kelkajn seĝojn. La lumo, kies
radio estis mia lumturo, brulis sur la tablo; ĉe ĝia brilo trikis
super ŝtrumpo iom maljuna virino, aspektanta iom kruda,
sed ekstreme pura kiel ĉio ĉirkaŭe.
Mi rimarkis tiun virinon nur senatente — ŝia eksteraĵo tute
ne estis eksterordinara. ĉe la kameno sidis grupeto, kiu pli
multe vekis mian atenton, ĉar ĝi montris sin al miaj okuloj en
rozkolora paco kaj agrabla varmo. Du junaj, ĉarmaj virinaj
estaĵoj — ĉiuokaze sinjorinoj aŭ fraŭlinoj — sidis, unu en lul-
seĝo, alia sur malalta benketo; ambaŭ estis funebre vestitaj
per krepo kaj bombazino; tiuj malhelaj vestaĵoj des pli mul-
te montris iliajn delikatajn nukojn kaj belajn vizaĝojn; gran-
da, maljuna perdrikhundo estis metinta sian kapon sur la ge-
491
JANE EYRE
eLIBRO
nuojn de unu el la knabinoj; sur la genuoj de la alia kuŝis
nigra katino.
ĉi tiu humila kuirejo estis stranga restadejo por tiaj loĝan-
toj! Kiuj ili estis? Neeble ili estis la filinoj de tiu iom maljuna
virino sidanta ĉetable; ĉar ŝi aspektis kiel kamparanino, kaj
ilia aspekto nur brilis pro delikateco kaj civilizo. Nenie mi
antaŭe vidis vizaĝojn similaj al iliaj; tamen kiam mi rigardis
ilin, mi konis ĉiujn vizaĝtrajtojn. Mi ne povas nomi ilin belaj,
ili estis tro palaj kaj seriozaspektaj. Sidante tie, ĉiu klinita su-
per libro, ili aspektis enpensaj kaj preskaŭ severaj.
Kandelingotablo inter ili portis duan kandelon kaj du
dikajn librojn, kiujn ili ofte konsiliĝis; okulŝajne ili komparis
tiujn libregojn kun la pli malgrandaj, kiujn ili havis en siaj
manoj, kiel personoj uzantaj vortaron, kiu utilas en traduka-
do. ĉi tiu bildo estis tiel kvieta kvazaŭ ĉiuj figuroj estis nur
ombroj kaj la hele prilumita ĉambrobildo; ĉio estis tiel silenta,
ke mi povis aŭdi la cindrojn fali tra la fajrokrado kaj la hor-
loĝon tik-taki en la malluma angulo; mi eĉ imagis povi aŭdi
la klaketadon de la trikiloj de la maljuna virino. Kiam poste
fine voĉo interrompis tiun strangan senbruon, ĝi estis al mi
sufiĉe aŭdebla.
”Aŭskultu, Diana,” diris unu el la diligentaj legantinoj:
”Franz kaj la aĝa Daniel estas kune en la nokto kaj Franz
rakontas sonĝon el kiu li kun teruro vekiĝas, jam aŭdu”. Kaj
mallaŭtvoĉe ŝi legis ion, pri kio mi komprenis eĉ ne unu solan
vorton; ĉar ŝi legis en al mi fremda lingvo — nek en la fran-
ca nek en la latina. Mi ne povis diri, ĉu ŝi legis greke aŭ ger-
mane.
”Tio estas forta,” ŝi diris, leginte ĝis la fino, ”tio plaĉas al
mi.”
492
JANE EYRE
eLIBRO
La alia knabino, kiu estis levinta la kapon por aŭskulti la le-
gadon, ripetis dum ŝi incitis la fajron, unu el la frazoj ĵus le-
gintaj. En postaj tagoj mi konatiĝis kun la lingvo kaj la libro;
tial mi volas nun citi tiun frazon, kvankam ĝi, kiam mi ĝin
aŭdis por la unua fojo, estis al mi nur kiel frapado sur tintanta
metalo, kiu havis por mi neniun sencon:
”Da trat hervor Einer, anzusehen wie die Sternennacht.” 1 Bo-
ne! Bone! ekkriis ŝi, dum ŝiaj profundaj malhelaj okuloj ardis.
”Jen vi vidas staranta antaŭ vi potencan ĉefanĝelon en deca
sinteno! ĉi tiu sola frazo valoras pli multon ol cent paĝoj da
senenhavaj paroloj. ”Ich wäge die Gedanken in der Schale mei-
nes Zorns und die Werke mit dem Gewichte meines Grimms!”2
Tio plaĉas al mi.
Ambaŭ ree eksilentis.
”ĉu vere estas ie lando, kie la homoj tiel strange parolas?”
demandis la maljuna virino, rigardante supren de sia laboro.
”Jes, Hanna, multe pli granda lando ol Anglujo, kie oni nur
tiel parolas.”
”Nu, kara ĉielo, mi ne komprenas, kiel ili per tia lingvo
povas paroli unu kun alia; se unu el vi tien vojaĝus — ĉu vi
kredas, ke vi povus kompreni ilin?”
”Eble ni komprenus iomete de tio, kion la tieaj homoj pa-
rolas, sed ne ĉion — ĉar ni ne estas tiel instruitaj kiel vi kre-
das, Hanna. Ni ne parolas germane, kaj ni ne scias legi ĝin sen
helpo de vortaro.”
”Kaj kiun utilon vi havas per tio?”
”Ni intencas iam lerni ĝin pli bone — aŭ almenaŭ la ele-
1 ”Jen pasis antaŭen iu aspektanta kiel la steloplena nokto.”
2 ”Mi pesas la pensojn en la pesilo de mia kolero kaj la laborojn per la
pezo de mia furiozo!”
493
JANE EYRE
eLIBRO
mentojn, kiel oni nomas tion; tiam ni perlaboros pli da mono
ol ni povas nun.”
”Tre povas esti! Sed nun ĉesu studadi; hodiaŭ vespere vi
laboris sufiĉe.”
”Tion mi kredas ankaŭ, ĉar mi estas laca. ĉu vi same, Ma-
ria?”
”¯ismorte laca. Reale estas malfacila kaj enuiga laboro,
trolaciĝi je lingvo sen alia instruisto krom leksikono.”
”Tio estas vera. Precipe je lingvo tiel forta kaj belega kiel la
germana. Mi dezirus scii, kiam St. John venos hejmen.”
”Tre certe li ne forestos plu longe; estas preskaŭ la deka
horo.” Dirante tion ŝi rigardis belan poŝhorloĝon, kiun ŝi elti-
ris el la zono. ”Pluvas terure, Hanna, ĉu vi bonvolos iri por
ekzameni la fajron en la familia ĉambro?”
La virino leviĝis; ŝi malfermis pordon, tra kiu mi klare povis
distingi koridoron. Tuj poste mi aŭdis, ke ŝi incitas fajron en
interna ĉambro. Farinte tion, ŝi revenis.
”Ho, infanoj!” ŝi diris, ”estiĝas al mi malĝoje penege eniri
nun tiun ĉambron; ĝi aspektas tiel solece kaj forlasite pro la
malplena seĝo, kiu staras nun en angulo!”
ŝi sekigis per la antaŭtuko siajn okulojn. La du junaj kna-
binoj, kiuj ĝis nun aspektis gravmiene, subite malĝojis.
”Sed li estas en pli bona loko,” parolis plue Hanna; ”mi ne
povus deziri lin returne. Krom tio, neniu mortis pli kviete ol
li.”
”Vi diras, ke li ne parolis pri ni?” diris unu el la junaj fraŭ-
linoj.
”Li ne havis la tempon, miaj infanoj, li ne havis la tempon
fari tion; okazis en nur unu minuto, jes nur en unu minuto.
Li ne sentis sin tiel sana, kiel la antaŭan tagon, sed li diris, ke
494
JANE EYRE
eLIBRO
tio ne gravas; kaj kiam sinjoro St. John demandis al li, ĉu ni
alkonduku unu el vi, tiam li priridis lin rekte antaŭ la nazo,
jes, rekte antaŭ la nazo. La sekvintan tagon revenis al li tiu
terura kapdoloro — jam dekkvar tagoj pasis post tio — kaj li
endormiĝis kaj ne plu vekiĝis. Li preskaŭ tute malvarmiĝis,
kiam via frato eniris en lian ĉambron kaj trovis lin en tiu
stato. Ve, miaj infanoj, li estis la lasta de la maljuna gento —
ĉar vi kaj sinjoro St. John estas alispecaj ol tiuj, kiuj jam mor-
tis. Via patrino ankaŭ estis tre simila al vi kaj estis preskaŭ
same instruita. Vi estas ŝia portreto, Maria; Diana pli similas
sian patron.
Mi trovis ilin tiel similaj unu al alia, ke mi ne povis kom-
preni kiel la maljuna servistino (ĉar nun mi rigardis ŝin tia)
povas trovi diferencon inter ili. Ambaŭ havis delikatan vizaĝ-
koloron kaj estis gracilongaj. Iliaj vizaĝoj montris inteligen-
ton kaj distingiĝon. La haroj de unu el ambaŭ estis iom pli
malhelaj kaj ili estis aranĝintaj la harojn malsame. La hele
brunaj bukloj de Maria estis dislimigitaj kaj pendis trans la
tempioj; la pli malhelaj harligoj de Diana pendis amase trans
ŝia nuko.
La deka horo sonis.
”Vi eble deziras vian vespermanĝon, ĉu ne?” demandis
Hanna, ”kaj sinjoro St. John ankaŭ deziros sian, kiam li rehej-
miĝos.”
Kaj ŝi komencis pretigi la manĝotablon. ¯is tiu momento
mi tiel okupis min rigardante la virinojn — ilia interparolo tiel
vekis mian intereson, ke mi preskaŭ forgesis pri mia senespe-
ra stato. Subite mi denove pensis al ĝi. Pro la kontrasto ĝi
ŝajnis al mi pli senkonsola, pli terura ol antaŭe. Kaj kiel neeble
ŝajnis al mi inspiri al la loĝantoj de ĉi tiu domo iun kompa-
495
JANE EYRE
eLIBRO
ton rilate al mi, kredigi al ili la veron pri miaj mizero kaj sufe-
roj por permesi al mi mallongan ripozon en sia hejmo!
Irinte al la pordo kaj frapinte, mi sentis, ke la lasta penso
estis nura ˛imero.
Hanna malfermis la pordon.
”Kion vi volas?” ŝi demandis mirigite, ekzamene rigardante
min en la lumo de la kandelo, kiun ŝi havis en la mano.
”ĉu mi povas paroli al via mastrino?”
”Prefere diru al mi, kion vi volas de ŝi. De kie do vi venas?”
”Mi estas fremdulino ĉi tie.”
”Kion do vi volas ĉi tie en tia malfrua horo?”
”Mi petas lokon por dormi en stalo aŭ ie alie, kaj pecon da
pano.”
Malfido — ĝuste la sama sento, kiun plej multe mi timis,
estis legebla sur la vizaĝo de Hanna.
”Mi volas doni al vi panpecon,” ŝi diris post momento; ”sed
al vagulino ni ja ne povas doni lokon por dormi. Tion vi do
ne deziras!”
”Lasu min paroli kun la fraŭlinoj!”
”Ne, tute ne. Kion ili povus fari por vi? En ĉi tiu horo vi ne
tiel ĉirkaŭvagu. Tio estas suspektinda!”
”Sed kien mi iru, kiam ankaŭ de ĉi tie oni forpelas min?
Kion mi faru?”
”Ho! mi estas certa, ke vi bone scias, kien vi iru kaj kion vi
faru. Atentu nur, ke vi ne plenumos ion kontraŭleĝan! Kro-
me, tio ja ne tuŝas min. Jen, akceptu moneron kaj iru for —
—”
”Moneron mi ne povas manĝi kaj mi ne havas plu la for-
ton iri pluen. Ho! ne fermu al mi la pordon — ne faru tion!
Pro la volo de Dio, ne faru tion!
496
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi devas; la pluvo falegas internen.”
”Iru paroli al la fraŭlinoj. — Diru, ke mi estas ĉi tie.”
”Tute ne, ho ne, tute ne! Vi ne estas, kiu vi volas ŝajnigi, alie
vi ne farus tian bruon. Iru for!
”Sed mi devos morti, se mi estos forpelita.”
”Sensencaĵo! Tiaj vaguloj ne mortas. Mi timas nur, ke vi
havas malbonajn intencojn. Kial do vi ĉirkaŭvagas tiel mal-
frue antaŭ la domoj de aliaj homoj? Se eble vi havas kunhel-
panton — rompŝteliston aŭ iun tian, tiam diru al li, ke ni ne
estas solaj hejme; ni havas ĉi tie viron kaj hundon kaj pafi-
lon.”
Dirinte tion, la honesta sed nefleksebla servistino fermis
antaŭ mia nazo la pordon kaj riglis ĝin interne.
Mia mizero atingis sian supron! La plej terura sufero —
sento de vera malespero disŝiris mian koron. Miaj fortoj es-
tis elĉerpitaj; mi ne povis fari plu unu paŝon. Mi falis sur la
ŝtonan ŝtuparon; mi ĝemis, mi tordis miajn manojn — mi plo-
ris en mia morta angoro. Ho! tiu fantomo de la morto! Ho, tiu
lasta horo, kiu proksimiĝis kun siaj teruroj! Ho, tiu forlasite-
co — tiu forpelado de miaj kunhomoj! Ne nur la firman
ankron de hejmo, sed ankaŭ tutan mian animforton mi per-
dis, sed nur por unu momento. Sed mi penis reakiri tiun las-
tan.
”Mi povas nur ankoraŭ morti,” mi diris, ”kaj mi kredas je
Dio. Mi penu sindone atendi Lian volon.”
Tiujn parolojn mi ne nur pensis, sed mi diris ilin; kaj
repuŝante mian tutan mizeron en mian koron, mi penis rete-
ni ĝin tie kaj resti senparola kaj silenta.
”ĉiu homo devas morti,” diris voĉo apud mi; ”sed ne ĉiuj
497
JANE EYRE
eLIBRO
estas kondamnitaj trovi malrapidan aŭ antaŭtempan morton,
kiel estus via, se vi pereus ĉi tie pro manko.”
”Kio aŭ kiu parolas?” mi demandis kun teruro, aŭdante ti-
ujn neatenditajn vortojn; ĉar mi ne estis plu kapabla ĉerpi es-
peron je helpo el iu ajn cirkonstanco. Figuro estis proksima
— kiu figuro, tion mi ne povis distingi pro la nigra nokto kaj
pro miaj malfortiĝinta vidkapablo. Per laŭta, longa frapado la
noveveninto sin anoncis ĉe la pordo.
”ĉu vi estas tie, sinjoro St. John? demandis Hanna.
”Jes, malfermu rapide.”
”Ho, kara ĉielo, kiel malvarme estas al vi kaj kiel vi mal-
sekiĝis pro tia nokto! Tuj eniru! Viaj fratinoj sentas grandan
timon pro vi. Kaj mi vere kredas, ke ĉirkaŭvagas tie malbon-
faristoj. Almozulino estis ĉi tie — sed en vero, ŝi ankoraŭ ne
foriris! — eĉ kuŝiĝis ĉi tie! Leviĝu do! Estas honto. Iru for! mi
diras ankoraŭ una fojon!”
”Kviete Hanna! Mi volas paroli kelkajn vortojn kun ĉi tiu
virino. Vi faris vian devon, ne enlasante ŝin, nun mi faru mian
enlasante ŝin. Mi estis en la proksimeco kaj mi aŭdis, kion vi
diris unu al alia. Mi kredas, ke ĉi tiu okazo estas tre speciala
— almenaŭ mi devas ekzameni ĝin. Juna virino, leviĝu kaj
antaŭiru min en la domon.”
Plej malfacile mi obeis al li. Tuj poste mi staris en la pura,
hele prilumita kuirejo — antaŭ fremda kameno — tremante
kaj plimalfortiĝante, bone sciante, ke mi aspektas en plej alta
grado ĉifonvestita, fantoma kaj teruriga. La du junaj fraŭlinoj,
ilia frato sinjoro St. John, kaj la maljuna servistino — ĉiuj
mirigite rigardis min.
”St. John, kiu ŝi estas?” demandis iu el la aliaj.
”Mi ne scias. Mi trovis ŝin antaŭ la pordo,” li respondis.
498
JANE EYRE
eLIBRO
”ŝi aspektas tre pala,” diris Hanna.
”Pala kiel la morto,” respondis alia, ”ŝi falos, sidigu ŝin.”
Mi sentis kapturniĝon, mi falis, sed seĝo akceptis min. Mi
ankoraŭ ne svenis, kvankam mi ne kapablis paroli.
”Eble iom da freŝa akvo revivigos ŝin. Hanna, alportu iom.
Sed ŝi tute malfortiĝis. Kiel maldika ŝi estas! Eĉ ne unu sango-
guto estas plu en ŝiaj vangoj!”
”Vera fantomo!”
”ĉu si estas malsana aŭ mortmalsata?”
”Mortmalsata, mi kredas. Hanna, ĉu vi havas lakton? Donu
ankaŭ pecon da pano.”
Diana (mi rekonis ŝin je la longaj harplektoj, kiujn mi vidis
fali malsupren inter mi kaj la fajro, kiam ŝi sin klinis super mi)
dispecigis iom da pano, trempis ĝin en lakto, kai tenis ĝin
antaŭ miaj lipoj. ŝia vizaĝo estis tute proksime al mia. Mi
vidis sur ĝi ŝian kompaton kaj pro ŝiaj rapidaj spiroj mi sentis
simpation. El ŝiaj simplaj paroloj montriĝis same la balzam-
simila emocio, kiam ŝi diris: ”Provu manĝi.” ”Jes, provu,”
ripetis Maria, kaj la mano de Maria forigis mian malsekegan
ĉapelon kaj levis mian kapon. Komence mi manĝis malrapide,
poste avide, kion ili al mi oferis.
”Ne tiom per unu fojo — retenu ŝin,” diris la frato, ”ŝi man-
ĝis sufiĉe.” Kaj li forprenis la tason kun la lakto kaj la teleron
kun pano.
”Ankoraŭ iomete, St. John — rigardu do la timeman avide-
con en ŝiaj okuloj.”
”Atendu momenton, fratino. Ni klopodos ŝin paroligi —
demandu pri ŝia nomo.”
Mi sentis, ke mi kapablas paroli kaj mi respondis:
499
JANE EYRE
eLIBRO
”Mia nomo estas Jane Elliot.” Mi decidis ne diri mian
nomon kaj elpensi aliason.
”Kie vi loĝas? Kie estas viaj amikoj kaj konatoj?”
Mi silentis.
”ĉu ni povas forsendi iun por alkonduki personon, kiu
konas vin?”
Mi kapneis.
”Kion vi mem povas diri al ni pri tio?”
Estis strange! Post kiam mi transiris la sojlon de ĉi tiu
domo kaj min trovis vizaĝon kontraŭ vizaĝo antaŭ ĝiaj
loĝantoj, mi ne sentis min plu kiel forpelitino, kiel vagulino,
ekzilita de la tuta mondo. Mi havis la kuraĝon formeti de mi
la rolon de almozulino, kaj repreni miajn naturajn manierojn
kaj karakteron. Mi komencis rekoni min mem. Kaj kiam sin-
joro St. John deziris de mi sciigojn — kiujn mi pro malforte-
co ankoraŭ ne povis doni — mi diris post mallonga paŭzo:
”Sinjoro, mi ne estas kapabla sciigi al vi hodiaŭ vespere
pluajn detalojn.”
”Sed kion do vi atendas de mi, ke mi faru por vi?” li
demandis.
”Nenion!” mi respondis. Miaj fortoj estis nur sufiĉaj por
doni mallongajn respondojn. Diana ekparolis:
”ĉu vi intencas diri per tio, ke ni donis nun al vi ĉiun nian
helpon, kiun vi bezonas?” ŝi demandis, ”kaj ke ni povos nun
lasi foriri vin eksteren en pluvon kaj sur la malsekan mar-
ĉon?”
Mi rigardis ŝin. Mi trovis, ke ŝi havas rimarkindan vizaĝon
sur kiu unuiĝis saĝeco, forteco kaj bonkoreco. Subite mi kura-
ĝiĝis. Respondante ŝian kompateman rigardon per rideto, mi
diris:
500
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi volas fidi vin. Se mi estus senhejma kaj senmastra
hundo, vi ne forpelus min eksteren hodiaŭ nokte, tion mi
scias. Mi jam ne sentos timon. Faru por mi kaj kun mi, kion
vi volas, sed ne instigu min paroli — mia spiro estas rapida —
mi sentas ian spasmon, kiam mi parolas.”
ĉiuj tri rigardis min kaj ĉiuj tri silentis.
”Hanna,” diris fine sinjoro St. John, ”lasu ŝin sidi tie mo-
menton kaj ne faru al ŝi demandojn. Donu al ŝi post deko da
minutoj la reston de la lakto kaj pano. Maria kaj Diana, ni iru
en la familian ĉambron por pripensi.”
Ili retiriĝis. Tre baldaŭ poste unu el la fraŭlinoj revenis —
mi ne povis distingi, kiu. Agrabla senkonscio ekregis min,
kiam mi estis sidanta apud la vigla fajro. Mallaŭtvoĉe ŝi ordo-
nis ion al Maria. Baldaŭ mi povis kun helpo de la servistino
supreniri ŝtuparon; ŝi demetis de mi la malsekajn vestojn kaj
tuj poste mi kuŝis en agrabla kaj varma lito. Mi dankis Dion
— mi sentis malgraŭ mia terura laceco, la plej koran danke-
mon — kaj ekdormis.
501
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXIX.
Pri la tri tagoj kaj noktoj, kiuj pasis, mi konservis nur tre
malfortan kaj malklaran rememoron. Mi povus revoki al
mi kelkajn sentojn, kiujn mi havis en tiu tempo, sed firman
bildon pri tio mi ne povas formi, ĉar mi estis tro malforta. Mi
sciis, ke mi kuŝas en mallarĝa lito en ĉambreto. ŝajnis al mi,
ke mi firmkreskis al tiu lito. Senmove kiel ŝtono mi kuŝis kaj
se oni estus portinta min el ĝi, tiam estus al mi kvazaŭ mi
mortus. Mi ne rimarkis la pason de la tempo mi sciis nenion
pri la ŝanĝiĝo de mateno al tagmezo, de tagmezo al vespero.
Mi rimarkis, ke iu eniris aŭ eliris la ĉambreton; mi eĉ povus
diri, kiu eniris aŭ eliris; mi povis kompreni, kio estis parola-
ta kiam parolanto staris proksime de mi, sed mi ne kapablis
respondi; same neeble estis al mi movi miajn korpomem-
brojn, nek la lipojn. Hanna, la servistino plej ofte vizitis min.
ŝia alveno tamen ĝenis min. Mi sentis, kvazaŭ mi dezirus
denove esti for de tie; kvazaŭ ŝi komprenis nek mian staton
nek min mem; kvazaŭ ŝi sentis kontraŭ mi antipation. Unu aŭ
du fojojn tage aperis Diana kaj Maria en la ĉambreto. Multe
ili flustris apud mia lito jene:
”Mi ĝojas, ke ni akceptis vin.”
”Jes. Alie ni estus trovintaj vin jam mortinta antaŭ la por-
do la sekvintan matenon, se ni lasus vin tiel ekstere la tutan
nokton. Mi volis nur scii, kion vi trasuferis.”
502
JANE EYRE
eLIBRO
”Strangajn mizeron kaj malhavojn vi sendube spertis, mi
kredas — kompatinda, pala suferantino!”
”Laŭ ŝiaj paroloj ŝi ne estas necivilizita persono, mi opinias.
ŝia akcento estis tre pura; kaj la vestoj, kiujn ni deprenis de
ŝi, ne estis foruzitaj kvankam malsekaj kaj malpuraj.”
”ŝi havas karakterizan vizaĝon; kvankam ĝi estas tre mal-
dika, ĝi plaĉas al mi; kaj mi povas bone imagi al mi, ke ŝia
fizionomio estas agrabla, kiam ŝi estos sana, gaja kaj feliĉa.”
Je ĉiuj iliaj interparoloj mi neniam aŭdis eĉ unu silabon de
bedaŭro pro la al mi montrita gastamo; nek unu vorton pri
antipatio aŭ malkonfido al mi. Mi sekve estis kvietigita.
Sinjoro St. John venis nur unu fojon; li rigardis min kaj
diris, ke ĉi tiu stato de letargio estas la rezulto de la rezulto
post supermezura kaj tro longa laciĝo. Li opiniis, ke ne estas
necese venigi kuraciston, kaj ke estos plej bone lasi al la natu-
ro kuraci min. Li diris, ke ĉiu el miaj nervoj estas streĉita en
plej alta grado, kaj ke la tuta nerva sistemo restos longan
tempon en tiu stato de letargio. Tio, li diris, ne estas malsano.
Li kredis, ke mia resaniĝo subite kaj tre rapide montriĝos.
ĉion tion li diris per malmultaj vortoj, per nelaŭta, kvieta
voĉo. Post mallonga paŭzo li diris plue en maniero, kiu mon-
tris, ke li ne toleras klarigajn rimarkojn: ”ŝi havas neordinaran
fizionomion, kiu certe ne portas la stampon de malboneco aŭ
degradeco.”
”Tre malproksime de tio,” respondis Diana. ”Malkaŝe
dirite, St. John — mia koro sentas inklinon al la kompatinda,
eta suferantino. Mi dezirus, ke ni daŭre povus esti al ŝi utilaj.”
”Tio estas apenaŭ supozebla,” estis la respondo. ”Montri-
ĝos, ke ŝi estas juna knabino, kiu havis disputon kun siaj ge-
mastroj kaj kiujn poste ŝi senpripense forlasis. Eble sukcesos
503
JANE EYRE
eLIBRO
al ni, rekonduki ŝin al ili, se ŝi ne estas tro obstina; sed sur ŝia
vizaĝo mi vidas trajtojn, kiuj perfidas rezistemon kaj kiuj igas
min skeptika rilate al ŝia cedemo.”
Li restis momenton staranta kaj rigardis min, poste li daŭ-
rigis: ”ŝi aspektas saĝa, sed ŝi tute ne estas bela.”
”ŝi ja estas tiel malsana, St. John.”
”Malsana aŭ sana, ŝi ĉiuokaze estas malbela. Al tiuj trajtoj
plene mankas la ĉarmo kaj la harmonio de la beleco.”
La trian tagon mi sentis min pli bona; la kvaran mi povis
paroli, moviĝi, sidi sur la lito kaj turni min. Estis, mi kredas,
je tagmezo, kiam Hanna portis al mi kelkajn rostitajn pan-
tranĉaĵojn kaj iom da grio. Mi manĝis kun apetito — por la
unua fojo mi ne sentis plu la febran postguston, kiu ĝis tiu
tempo de mia malsano malbonigis tutan mian manĝaĵon.
Kiam ŝi estis forlasinta min, mi sentis min ree viviĝinta kaj laŭ
la cirkonstancoj sufiĉe forta; la kuŝado sur la lito tedis min,
kaj min ekregis la deziro al movo kaj laborado. Mi volis
ellitiĝi; sed kiujn vestojn mi surmetos? Nur la malsekajn, mal-
purajn, en kiuj mi dormis sur la erikejo kaj sur la marĉejo? Mi
hontis aperi en tiaj vestoj antaŭ miaj bonfarantoj. Sed feliĉe
mi ne devis submetiĝi al tiu humiligo.
Sur seĝo flanke de mia lito kuŝis ĉiuj miaj vestaĵoj, sed
purigitaj kaj sekaj. Mia nigra silka robo pendis sur la muro. La
kotmakuloj estis forigitaj, la faldoj, kiujn ĝi ricevis pro la plu-
vo, estis gladitaj: ĝi aspektis dece. Eĉ miaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj
estis puraj kaj igitaj uzeblaj. ĉiuj objektoj por purigi min kaj
kombilo kun broso estis en la ĉambreto. Post tre longa tem-
po, dum kiu mi devis ripozi ĉiujn kvin minutojn, mi fine suk-
cesis vesti min. Miaj vestoj pendis larĝe ĉirkaŭ mi, ĉar mi estis
tre maldikiĝinta; sed tiun mankon mi kovris per mia ŝalo, kaj
504
JANE EYRE
eLIBRO
fine denove mi aspektis pura kaj deca — neniu makuleto,
neniu postsigno de malordo, kiujn mi tiel malamis, kaj kiuj
humiligus min laŭ mia opinio, estis plu videblaj sur mi. Daŭre
tenante la balustradon, mi malsupreniris la ŝtuparon. Mi
venis en mallarĝan koridoron kaj tuj trovis la vojon al la kui-
rejo.
¯i estis plena de la odoro de nove bakita pano kaj granda
hela fajro varmigis ĝin. Hanna estis bakanta. Multaj scias, ke
estas plej malfacile elradiki antipation el tiuj koroj, kies grun-
do neniam fariĝis fruktodona per edukado; tie kreskas la anti-
patio kaj enradikiĝas kiel la herbaĉo inter la ŝtonoj. Komen-
ce Hanna estis al mi malvarma kaj rigida; post nelonge ŝi
iomete varmiĝis kaj malrigidiĝis, kaj vidante min eniri pura
kaj dece vestita, ŝi eĉ ridetis.
”Kion! ĉu vi ellitiĝis!” kriis ŝi. ”ĉu vi do resaniĝis fine? Se
vi volas, vi povos sidiĝi sur mia seĝo apud la fajro.”
ŝi fingre montris la lulseĝon kaj mi sidiĝis. ŝi sin ŝovis kaj
sin movis en la kuirejo, ĵetante al mi de tempo al tempo
ekzamenantajn ekrigardojn. Dum ŝi prenis kelkajn panojn el
la bakforno, ŝi subite kaj akre diris al mi:
”ĉu vi jam antaŭe almozpetis, antaŭ ol vi venis al ni?”
Mallongan tempon mi sentis ofendon, sed feliĉe min trafis
la penso, ke mi ne sentu ofedon, kaj ke mi laŭ ŝiaj supozoj
vere estas nur almozulino; tial mi kviete, sed iom akre res-
pondis:
”Vi trompiĝas, kredante, ke mi estas almozulino. Same kiel
vi kaj viaj junaj mastrinoj mi tute ne estas almozulino.”
Post paŭzeto ŝi demandis plue: ”Tion mi ne komprenas. Vi
ja ne havas hejmon nek kupreron?
”Pro tio ke mi ne havas hejmon kaj kupraĵon (mi supozis
505
JANE EYRE
eLIBRO
ke ŝi celis per tio monon), mi tamen ne estas ankoraŭ almo-
zulino, ĉu ne?”
”Vi do estas instruitulino?” ŝi demandis tuj poste.
”Jes, certe mi estas!”
”Sed vi do neniam studis en edukejo?”
”Mi estis sinsekve ok jarojn en edukejo.”
Larĝe ŝi malfermis la okulojn. ”Kial do vi ne povas gajni
vian propran vivopanon?”
”Mi ĝis nun faris tion kaj espereble baldaŭ denove. Kion vi
intencas fari kun tiuj grosoj?” mi demandis, kiam ŝi aperigis
korbon da tiuj fruktoj.
”Mi bezonas ilin por farota fruktotorto.”
”Donu ilin al mi por ke mi diselektu ilin.”
”Ne, vi ankoraŭ ne laboru.”
”Sed mi ne povas tiel sidi farante tute nenion! Jam donu
ilin al mi!”
Fine ŝi konsentis kaj eĉ ŝi donis al mi puran mantukon por
sterni ĝin sur mia vesto, ”por ke mi ne malpurigu ĝin,” ŝi di-
ris plue.
”Vi do ne kutimiĝis al mastrumada laboro; tion mi vidas je
viaj manoj ” ŝi rimarkis. ”Eble vi estas kudristino.”
”Ne, vi eraras. Nun ne plu cerbumu pri kio mi estis; ne plu
rompu al vi la kapon kun miaj aferoj; sed diru al mi, kie mi
nun estas, kiel nomiĝas ĉi tiu domo.”
”Kelkaj homoj nomas ĝin Marsh End, aliaj nomas ĝin
Moor House1.”
”La sinjoro, kiu loĝas ĉi tie, sin nomas sinjoro St. John, ĉu
ne?”
1 Marĉ-domo
506
JANE EYRE
eLIBRO
”Li ne loĝas ĉi tie; li nur okaze estas ĉi tie kelkajn tagojn. Li
loĝas en sia propra domo kaj tio estas la pastrejo de Morton.”
”ĉu tiu vilaĝo situas kelkajn mejlojn de ĉi tie?”
”Jes.”
”Kio li estas?”
”Li estas pastro.”
Mi ekpensis pri la respondo de la maljuna mastrumistino
en la pastrejo, kie mi estis petinta paroli kun la pastro.
”ĉu ĉi tiu domo estis la domo de lia patro?”
”Jes. La maljuna sinjoro Rivers loĝis en ĉi tiu domo, kaj
antaŭ li lia patro kaj lia avo, kaj eĉ lia praavo.”
”La nomo de ĉi tiu sinjoro sekve estas ankaŭ sinjoro St.
John Rivers, ĉu ne?”
”Jes. Lia bapto-nomo estas St. John.”
”Kaj liaj fratinoj nomiĝas Diana kaj Maria?”
”Jes.”
”Ilia patro mortis?”
”Mortis antaŭ tri semajnoj. Apopleksio.
”Ili ne havas plu patrinon?”
”ŝi mortis antaŭ multaj jaroj.”
”ĉu vi jam longe estas ĉe la familio?”
”Jam tridek jarojn. Mi vartis ilin ĉiujn.”
”Tio pruvas, ke vi estas fidinda servistino. Tiun justecon mi
tamen volas montri al vi, kvankam vi ĵus nomis min almozu-
lino.”
Mirigite ŝi denove rigardis min.
”Fine mi tamen kredas, ke mi trompis min iom pri vi,” ŝi
diris tiam; ”sed pardonu tion al mi, ĉar ĉirkaŭvagas tiom da
trompistinoj, ke oni ne povas esti tro singarda.”
507
JANE EYRE
eLIBRO
”Kaj,” parolis mi sufiĉe severtone, ”vi volis forpeli min ek-
steren en tia nokto, en kia vi eĉ ne forpelus hundon.”
”Jes, mi konfesas: tio estis senkompata, — sed kion ni faru?
Mi pli multe pensis pri la knabinoj ol pri mi mem. La kom-
patindulinoj! Pri ili zorgas neniu krom mi. Mi do devas esti
singarda!”
Kelkajn minutojn mi silentis grave.
”Vi tamen ne tro malbone pensu pri mi,” daŭrigis ŝi post
paŭzeto.
”Mi malgraŭ tio pensas malbone pri vi,” mi diris, ”kaj mal-
kaŝe mi volas diri tion. Ne nur, ĉar vi rifuzis enlasi min, aŭ ĉar
vi rigardis min kiel almozulinon, sed precipe ĉar vi riproĉis
min pro tio, ke mi ne havas hejmon, nek kupreron. Multaj el
la plej bonaj homoj, kiuj iam vivis surtere, estis same malri-
ĉaj kiel mi estas nun; kaj se vi estus bona kristanino, vi ne
rigardus la malriĉecon kiel krimon.”
”Ne, mi ne faru tion,” ŝi diris. ”Sinjoro St. John ankaŭ ĉiam
diras tion al mi, kaj mi vidas, ke mi malpravas — sed nun mi
ja pensas pri vi tute alie. Vi ja vere aspektas kiel deca mal-
granda persono.”
”Tio sufiĉas — nun mi pardonas vin. Donu al mi vian
manon.”
ŝi metis la kalan, farunkovritan manon en mian; denove
rideto, sed tre kora kaj amika rideto kuris sur ŝia kruda viza-
ĝo, kaj de post tiu momento ni estis amikinoj.
Evidente Hanna amis babili. Dum mi diselektis la grosojn
kaj ŝi pretigis la paston por la tortoj, ŝi daŭrigis rakonti al mi
ĉiajn detalojn pri sia mortinta mastro kaj ties edzino kaj la
”infanoj”, kiel ŝi daŭre nomis la junajn homojn.
ŝi diris, ke la mortinta sinjoro Rivers estis simpla viro, sed
508
JANE EYRE
eLIBRO
ĉiurilate ĝentlemano, kaj devenanta de unu el la plej antikvaj
epokoj. De post la fondo de Marsh End, ĝi apartenis al la Ri-
vers-familio, kaj laŭ ŝia certigo ĝi estis pli ol ducentjara; kvan-
kam ĝi aspektas malgranda kaj modesta, ĝi neniel povus esti
komparata kun la granda sinjora domo de sinjoro Oliver en
Morton Vale. Tamen ŝi bone memoris ankoraŭ, ke ŝi vidis la
patron de Bill Oliver, kiel vojaĝantan kudril-fabrikiston, kaj
la Rivers estis jam ĝentlemanoj en la tempo, kiam vivis kaj
regis la Henrikoj; tion ĉiu povus vidi kaj ekzameni, se li nur
penus foliumi la preĝejo-librojn de la preĝejoj en Morton. —
Tamen ŝi devis konfesi ”ke la maljuna sinjoro estis kiel aliaj
homoj — nenio eksterordinara, sed ke li freneze amis la ĉasa-
don, la agrikulturadon kaj tiaspecajn aferojn.” La mastrino
estis tute alia. ŝi sin okupis per legado kaj multe studis, kaj la
”infanoj” estas similaj al ŝi. Ili ne havas siajn egalulojn en la
ĉirkaŭaĵo; de post la tago, kiam ili povis paroli, ili jam kom-
encis studi kaj ĉiam ili sin okupis pri io speciala. — Kiam sin-
joro St. John fariĝis junulo, li vizitis la universitaton por estiĝi
pastro, kaj la knabinoj, tuj post kiam ili forlasis la lernejon,
deziris estiĝi guvernistinoj, ĉar sinjoro Rivers antaŭ kelkaj
jaroj perdis multan monon pro la bankroto de bankiero, al
kiu li antaŭe konfidis grandan havaĵon. Kaj ĉar li ne povis
postlasi al ili sufiĉan monon, ili volis zorgi pri si mem. De post
longa tempo ili estis nun en la malnova hejmo, kaj nun la
morto de ilia patro estis revokinta ilin tien por kelkaj semaj-
noj, sed ili amis Marsh End kaj Morton kaj ĉiujn ĉi tiujn mon-
tetojn kaj valojn, marĉejon kaj erikejojn tre kore. Ili jam pasi-
gis kelkan tempon en Londono kaj en aliaj grandaj urboj, sed
ĉiam ili diris, ke nenio estas pli preferinda ol la gepatra hej-
mo, krom tio ili tiel amis unu la alian, neniam interdisputis
509
JANE EYRE
eLIBRO
kaj ĉiam estis kvietaj. ŝi opiniis, ke tia familio preskaŭ nenie
estas trovebla pri unueco kaj konkordo.
Post kiam mi diselektis la grosojn, mi demandis, kie estas
nun la du fraŭlinoj kaj ilia frato.
”Ili promenis al Morton; sed revenos en duonhoro por
trinki teon.”
Jam antaŭ la paso de duonhoro ili reeniris la kuirejon.
Kiam sinjoro St. John min vidis, li riverencis al mi kaj iris plu-
en; la du fraŭlinoj restis. Maria per malmultaj vortoj kaj ami-
ke esprimis sian ĝojon, ke mi sufiĉe resaniĝis por veni mal-
supren. Diana skuis la kapon. dum ŝi kaptis mian manon.
”Vi devus atendi mian permeson por leviĝi,” ŝi diris. ”Vi
aspektas ankoraŭ terure pala — kaj tiel trolaciĝinta! Komp-
atindulino!”:
Diana havis voĉon, kiu al mi sonis kiel la kverado de
kolombo. ŝi havis okulojn, kies rigardojn oni povis renkonti
nur kun ravo. ŝia tuta vizaĝo estis plena de ĉarmo. La
vizaĝtrajtoj de Maria estis same inteligentaj, — same belaj;
sed la esprimo estis pli retenema, kaj ŝiaj agmanieroj, kvan-
kam kvietaj, tamen multe pli silentemaj. Diana agis kaj paro-
lis kun certa aŭtoritat-konscio; videble ŝi estis persistema.
Mia karaktero estis tia, ke volonte mi cedis al volo kiel la ŝia,
se miaj konscienco kaj memrespekto tion permesis al mi.
”Kaj kion vi havas por fari ĉi tie?” parolis ŝi plue. ”La kui-
rejo ne estas loko por vi. Maria kaj mi kelkfoje sidas tie, ĉar
ni ŝatas fari tion, kio plaĉas al ni — sed vi estas gastino kaj
devas veni en la familian ĉambron.”
”Sed ĉi tie mi estas tre komforta.”
”Tute ne, ĉar Hanna devas labori ĉi tie kaj ŝi farunkovros
vin.”
510
JANE EYRE
eLIBRO
”Krome la fajro de la kameno tro varmigos vin,” certigis
Maria.
”Tre certe,” parolis plue ŝia fratino. ”Jam venu kaj estu obe-
ema.” Kaj dum ŝi tenis ankoraŭ mian manon, mi lasis min
forkonduki en la familian ĉambron.
”Sidiĝu tie,” ŝi diris, puŝante min sur la sofon, ”dum ni de-
metas niajn mantelojn kaj pretigas la teon; tio estas ankoraŭ
unu el tiuj privilegioj, kiujn ni ĝuas en niaj malgrandaj stepo-
regionoj: ni pretigas niajn proprajn manĝojn, se tio plaĉas al
ni, aŭ kiam Hanna bakas panon, faras bieron, lavas aŭ gla-
das.”
ŝi fermis la pordon kaj lasis min duope kun sinjoro St.
John, kiu sidis kontraŭ mi kun libro aŭ ĵurnalo en la mano. Mi
ekzamene rigardis ĉirkaŭe en la ĉambro; poste miaj rigardoj
sin fiksis sur mia kontraŭsidanto.
La familia ĉambro estis sufiĉe malvasta kaj eksterordinare
simple aranĝita; sed ĝi estis komforta kaj agrabla, ĉar ĉie en
ĝi regis ekstrema pureco. La malnovmodaj seĝoj estis brile
poluritaj kaj la tablo el juglando brilis kiel spegulo. Kelkaj
strangaj malnovaj portretoj de viroj kaj virinoj el longe pas-
inta tempo ornamis la vandojn.
ŝranko kun pordoj el vitro entenis kelkajn librojn kaj mal-
novmodan, valoran manĝilaron el porcelano. En la ĉambro
ne estis superfluaj luksaĵoj — ne unu novmoda meblo, krom
du kudrilaĵujoj kaj sinjorina skribtablo el rozuja ligno; krom
tio, ĉio aspektis, inkluzive la tapiŝo kaj la kurtenoj, kvazaŭ ĝi
ĉiam estus uzita kaj samtempe indulgita.
Ne estis malfacile ekzameni la eksteraĵon de sinjoro St.
John; li sidis kviete kaj senmove same kiel unu el la portretoj
sur la vando. Liaj okuloj estis fiksitaj sur la linioj, kiujn li le-
511
JANE EYRE
eLIBRO
gis kaj liaj lipoj estis kvazaŭ sigelitaj. Oni ne povus ekzamen-
rigardi pli oportune, se li estus statuo anstataŭ viro. Li estis
juna, inter la dudekoka kaj la trideka jaro kaj svelta; lia vizaĝo
nepre plaĉis al ĉiu; ĝi estis greka kun gravaj trajtoj, havis kla-
sikan nazon, Atenajn buŝon kaj mentonon. Estas nur malofte,
ke angla vizaĝo tiel similas al antikva. Ne estis mirige, ke li
teruriĝis pro la malreguleco de miaj vizaĝtrajtoj, ĉar liaj estis
tiel harmoniaj. Liaj okuloj estis grandaj kaj bluaj kun longaj,
malhelaj okulharoj; blondaj harbukloj senorde falis tie kaj alie
laŭlonge de lia alta frunto, kiu estis senkolora kiel eburo.
ĉu ne vere, tio estas delikata pentrado. Kaj tamen tiu, kiun
mi priskribis, ne faris la impreson de mola, cedema, impona,
milda karaktero. Kvankam li sidis senmove, kviete, mi tamen
malkovris trajtojn ĉirkaŭ liaj buŝo, frunto, nazo, kiuj laŭ mia
ekzameno montris senripozajn, malkvietegajn, malmildajn
elementojn. Li diris al mi nenion; eĉ tute ne atentis min, ĝis
ree eniris liaj fratinoj. Kiam Diana dum la pretigado de la teo
en- kaj eliris, ŝi kunportis por mi kuketon, ĵus bakitan en la
bakforno.
”Manĝu tion,” ŝi diris. ”Vi sendube estas malsata. Hanna
diras, ke vi de post la matenmanĝo manĝis nur iom da grio.”
Mi volonte akceptis ĝin, ĉar mia apetito tute revenis al mi.
Sinjoro Rivers fermis sian libron, alproksimiĝis al la tablo kaj
fiksis siajn bluajn, bildosimilajn okulojn sur min dum li sidi-
ĝis. En liaj rigardoj nun kuŝis senceremonia decidemo, ekza-
menanta firmeco, kiuj pruvis al mi, ke intenco kaj ne indife-
rento ĝis nun tenis lin malproksime de la fremdulino.
”Vi estas tre malsata,” li diris.
”Tio mi estas, sinjoro.” Mia karaktero estis tia, ke mi ĉiam
respondis mallonge kaj decide, se oni tiel alparolis min.
512
JANE EYRE
eLIBRO
”Estis feliĉe por vi, ke malforta febro devigis vin fasti dum
tri tagoj; estus tre danĝere, se vi tuj kontentigus la deziron de
via apetito. Nun vi povas manĝi, sed nur sobre.”
”Mi esperas, ke mi ne longe manĝos je viaj kostoj,” mi res-
pondis malĝentile kaj tre maldece.
”Ne,” li diris malvarme, ”kiam vi estos sciiginta al ni la loĝ-
lokon de viaj gemastroj, ni povos skribi al ili, por ke vi povu
reiri tien.”
”Mi devas malkaŝe klarigi al vi, ke mi ne estas kapabla tion
fari, ĉar mi ne havas hejmon nek parencojn.”
La trio rigardis min, sed ne malfide; mi vidis, ke el iliaj
rigardoj ne montriĝas manko de fido, sed nur scivolemo. Mi
celas nur la fraŭlinojn, ĉar la okuloj de St. John, kvankam
ekstreme helaj en vorta signifo, estis en figura senco malfa-
cile esploreblaj. Pli multe li ŝajnis uzi ilin kiel ilojn por dive-
ni la pensojn de aliuloj, ol kiel rimedon por perfidi siajn pro-
prajn. Kaj ĉi tiu kombinado de reteno kaj akravido pli multe
estis kapabla konfuzi ol vigligi.
”ĉu vi volas diri per tio,” li demandis, ”ke vi staras tute sola
en la vivo?”
”Jes. Neniu ligilo ligas min al iu ajn vivanta estaĵo; mi ne
havas la rajton postuli la akcepton sub iu ajn tegmento en
tuta Anglujo.”
”Stranga situacio en via aĝo!”
Mi vidis, ke li ĵetas rigardon al miaj manoj, kiujn mi faldi-
taj estis metinta antaŭ mi sur la tablon. Tiu ekzamenanta
rigardo mirigis min. Sed liaj vortoj baldaŭ klarigis, kion li
serĉis.
”ĉu neniam vi edziniĝis? Vi estas fraŭlino?”
513
JANE EYRE
eLIBRO
Diana ridetis. ”Sed ŝi ja ne estas pli aĝa ol deksep- aŭ de-
kokjara, St. John,” ŝi diris.
”Mi estas preskaŭ deknaŭjara, sed mi neniam edziniĝis.”
Mi sentis, ke malhela ardo kovris mian vizaĝon; ĉar la alu-
do al edziniĝo vekis ĉe mi amarajn incitantajn rememorojn.
ĉiuj rimarkis miajn embarason kaj movojn. Maria kaj Diana
venis renkonte al mi kun helpo, dum ili deturnis siajn rigar-
dojn de mia ruĝiĝinta vizaĝo; sed la malvarma, senkompata
frato daŭre rigardis min, ĝis la ĉagreno, kiun li per tio al mi
kaŭzis, faligis el miaj okuloj amarajn larmojn.
”Kie vi vivis en la lasta tempo?” li poste demandis.
”Vi estas tro scivola kaj demandas tro multe, St. John,” flu-
stris Maria; sed li sin klinis trans la tablon kaj per dua pene-
tranta rigardo postulis respondon.
”La loko kie, kaj la nomo de tiu, kun kiu mi vivis, estas mia
sekreto,” mi respondis firme.
”Kiun vi laŭ mia opinio rajtas konservi, ne nur kontraŭ St.
John, sed ankaŭ antaŭ ĉiu alia persono,” rimarkis kviete Di-
ana.
”Tamen mi ne povas helpi al vi, se mi scias nenion pri vi aŭ
pri via vivo,” li diris. ”Vi tamen bezonas helpon, ĉu ne?”
”Jes, mi bezonas ĝin kaj mi serĉas ĝin, tio estas: mi serĉas
veran filantropon, kiu ofertas al mi laboron, kiun mi kapablos
plenumi, kaj kies salajro donos al mi la rimedojn plej necesajn
por vivi.”
”Mi ne scias, ĉu mi estas vera filantropo; sed mi estas ink-
lina helpi al vi realigi viajn honestajn intencojn per ĉiuj for-
toj, kiujn mi havas. Diru do al mi, kian laboron vi kutimis fari
kaj kion vi kapablas plenumi.”
Mi nun estis trinkinta mian teon. ¯i tre multe refreŝigis
514
JANE EYRE
eLIBRO
min, eĉ tiel kvazaŭ giganto estus trinkinta vinon. ¯i pliforti-
gis miajn ekscititajn nervojn kaj ebligis al mi, forte kaj ener-
gie respondi ĉi tiun penetrantan junan juĝiston.
”Sinjoro Rivers,” mi diris, turnante min al li kaj rigardan-
te lin malkaŝe kaj sentime, kiel li faris tion rilate al mi,” vi kaj
viaj fratinoj montris al mi grandan servon — la plej grandan,
kiun homo povas plenumi al alia; per via nobla gastamo vi
savis min de la morto. ĉi tiu montrita bonfaro rajtigas al vi
mian dankon kaj iagrade mian fidon. Mi rakontos al vi tiom
de mia vivo, kiom mi povos, ne endanĝerigante denove mian
animtrankvilon.
”Mi estas orfinon, filino de pastro. Miaj gepatroj mortis
antaŭ ol mi povis koni ilin. Mi estas edukita en dependeco kaj
en filantropia edukejo. Mi eĉ volas nomi la instituton en kiu
mi ses jarojn estis lernantino kaj poste du jarojn kiel instru-
istino — nome la orfineja edukejo en Lowood en —distrikto.
Sendube vi aŭdis pri ĝi, sinjoro Rivers. La reverinda sinjoro
Brocklehurst estis ĝia direktoro-kasisto.”
”Mi aŭdis pri sinjoro Brocklehurst, kaj la instituton mi
konas.”
”Antaŭ unu jaro mi forlasis Lowood, por estiĝi guvernisti-
no ĉe familio. Mi havis bonan oficon kaj estis feliĉa. Kvar
tagojn antaŭ mia alveno ĉi tien mi estis devigata eksiĝi.
Mi ne povas, nek volas klarigi la kaŭzon de mia foriro, tio
estus senutila — danĝera, kaj krome ne ŝajnus al vi kredinda.
Mia vivo estas senmakula. Neniu mallaŭdo trafas min, mia
ĝisnuna konduto estas senkulpa same kiel tiu de unu el vi tri.
Malfeliĉa mi estas kaj restos ankoraŭ longe, ĉar la katastro-
fo, kiu forpelis min el la domo, kie mi trovis paradizon, estas
stranga kaj terura. Mi intencis nur du aferojn, kiam mi forku-
515
JANE EYRE
eLIBRO
ris: rapidecon kaj silenton; por certigi ilin al mi, mi devis post-
lasi ĉion, kion mi posedis escepte de pakaĵeto, kiun mi pro
mia trorapideco kaj anima angoro forgesis preni kun mi el la
veturilo, per kiu mi vojaĝis al Whitcross. Tiel kaj senigita de
ĉiuj rimedoj mi venis en ĉi tiun regionon. Du noktojn mi dor-
mis eksterdome sub la ĉielo de Dio kaj du tagojn mi ĉirkaŭva-
gis, ne transirante la sojlon de homa loĝejo. Nur du fojojn
dum tiu tempo iom da nutraĵo venis trans miajn lipojn; kaj
kiam vi kaj sinjoro Rivers malhelpis, ke mi mortu pro malsato
kaj mizero antaŭ via domo, jam malsato kaj senespero pres-
kaŭ pereigis min. Mi scias, kion viaj fratinoj post tiu tempo
faris por mi, ĉar dum mia ŝajna sveno, mi ne estis daŭre sen-
konscia, kaj al ilia vera, libervola kompato, mi dankas same
multe kiel al via kristana favorkoreco.”
”Ne paroligu ŝin plue, St. John,” diris Diana, kiam mi ek-
silentis; ”kiel vi vidas, ŝi ankoraŭ ne povas regi siajn ekscitojn.
Nun sidiĝu ĉi tie sur la sofon, fraŭlino Elliott.”
Aŭdante tiun pseŭdonimon, mi senvole ektimis; mi pres-
kaŭ forgesis mian novan nomon. Sinjoro Rivers, al kiu nenio
restis kaŝita, tuj tion vidis.
”ĉu vi ne diris, ke via nomo estas Elliott?” rimarkis li.
”Tion mi diris; mi opinias, ke estas plej bone, nomi min
tiel, sed en vero mi havas alian nomon, kaj tial ĝi sonas stran-
ge en miaj oreloj.”
”Vi sekve ne volas diri vian veran nomon?”
”Ne. Mi plej multe timas esti malkovrita; kaj mi evitas ĉiun
sciigon kondukantan al malkovro.”
”Mi estas konvinkita, ke vi prave agas,” diris Diana. ”Sed
nun, kara frato, lasu ŝin kvieta.”
516
JANE EYRE
eLIBRO
Kiam St. John tamen estis pripensinta kelkajn minutojn, li
rekomencis same akrasente kaj stoike.
”Vi ne longe restu dependa de nia gastamo — mi vidas, ke
vi kiel eble plej rapide faru finon al la kompato de miaj fra-
tinoj kaj precipe al mia favorkoreco; (mi tre bone rimarkis la
diferencon, kiun vi faras ĉi tie, kaj pro tio mi tute ne kolere-
tas vin — ĝi estas pravigita). Vi volonte estus sendependa de
ni?”
”Certe mi dezirus tion. Mi jam tion diris. Montru al mi, kiel
mi povus labori ĉi tie, kaj kiel mi povus trovi laboron, jen ĉio,
kion mi nun petas, poste lasu min foriri — eĉ al la plej mal-
eminenta kabano — permesu al mi resti ĉi tie ĝis tiam. Mi ne
povas por la dua fojo entrepreni la batalon kontraŭ la teru-
ro de senhejma malriĉeco.”
”Vere, vi restos ĉi tie,” diris Diana, metante sian blankan
manon sur mian kapon.
”Vi restos,” ripetis Maria en modesta tono, kiu ŝajnis esti
parto de ŝia karaktero.
”Vi vidas, ke faras plezuron al miaj fratinoj restigi vin ĉi
tie,” diris sinjoro St. John, ”same kiel farus al ili plezuron nutri
kaj prizorgi duone frostitan birdon, kiun la vintra vento pelis
al ilia fenestro. Mi mem tamen pli volonte havigos al vi la
eblecon prizorgi vin mem, kaj tial mi faros mian eblon rilate
al tio. Sed sciu, ke mia sfero estas tre limigita. Mi estas nur
prebendhava pastro de malriĉa vilaĝo; mia helpo tial povas
esti nur tre modesta. Se vi pro tio estus inklina malestimi tiun
malmulton, tiam vi devus serĉi pli bonan helpon ol mi povas
oferi al vi.”
”ŝi tamen jam diris, ke ŝi volas fari ĉian honestan laboron,
al kiu ŝi estos kapabla,” respondis Diana por mi; ”kaj vi sci-
517
JANE EYRE
eLIBRO
as, St. John, ke ŝi ne povas elekti; ŝi estos devigata akcepti la
helpon de krudulo, kia vi estas.”
”Mi volas estiĝi kudristino, mi volas estiĝi simpla laboris-
tino, eĉ infanvartistino, se nenio alia estos trovebla,” mi re-
spondis.
”Bone ” diris sinjoro St. John tre malvarmtone. ”Se vi
intencas tion, mi promesas helpi al vi tuj kiam mi havos la
tempon kaj la okazon.”
Poste li reprenis la libron en kiu li antaŭe legis. Baldaŭ mi
retiriĝis, ĉar jam tiel longe mi estis el la lito kaj tiom multe mi
estis parolinta, kiom estis eble al miaj stato kaj fortoj.
518
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXX.
Ju pli mi konatiĝis kun la loĝantoj de Moor House, des pli
ili plaĉis al mi. Post malmultaj tagoj mi tiel resaniĝis, ke la
tutan tagon mi povis pasigi ekster la lito kaj mi eĉ kapablis
fari mallongan promenon. Mi povis partopreni en ĉiuj labo-
roj de Diana kaj Maria, mi povis interparoli kun ili tiom, kiom
plaĉis al ili, kaj helpi al ili ĉiam, kiam ili konsentis tion al mi.
En ĉio tio estis freŝa, viva plezuro, kiun mi tie spertis por la
unua fojo — plezuro ĉiam donanta similan guston pri sentoj
kaj principoj.
Mi amis la literaturon, kiun ili ŝatis kaj kiu ĝojigis ilin kaj
kio ravis min; mi honoris, kion ili aprobis. Ili amis sian mal-
proksime de la mondo kuŝantan hejmon. Ankaŭ mi trovis
ĉarma la etan, malnovan, malaltan tegmenton, ĝiajn kradha-
vajn fenestrojn, ĝiajn dispecetigitajn murojn, la aleon kun
malnovegaj abioj, kiuj ĉiuj staris oblikve pro la premado de
la ventegoj venantaj de la montaro — mi trovis ĉarma la ĝar-
denon plena de ileksoj kaj taksusoj, kies plej fortaj floroj nur
povis flori. Plename ili estis sindonaj al la ruĝa floranta eriko,
en kies mezo kuŝis la loĝejo — al la profunda valo tra kiu kon-
dukis la ŝtonhava vojo, preter ilian pordon, kaj kiu unue ser-
pentiris inter montetoj kovritaj de filiko kaj poste inter la plej
sovaĝaj paŝtejoj, kiuj limigas vastan erikejon aŭ grizan mar-
ĉejon kun ĝiaj ŝafoj kaj malgrandaj ŝafidoj. Ili sin donis kun
entuziasma amo al tiu de mi priskribita pejzaĝo. Kaj mi povis
519
JANE EYRE
eLIBRO
kompreni la senton kaj ĝiajn veron kaj povon mi kapablis
partopreni. Mi spertis la katenantan ĉarmon de la regiono. Mi
plene sentis la sanktecon de ĝia soleco; miaj okuloj sin amuzis
pro la konturoj de la montoj kaj valoj — pro la sovaĝaj kolo-
roj per kiuj la musko kaj la erikej-rozoj kaj la flororiĉaj paŝ-
tejoj kaj belegaj feliko-herbejo kaj granitaj rokrifoj plibeligis
la montetojn kaj la ebenaĵojn. ĉiuj tiuj detaloj estis al mi, kio
ili estas al miaj samhejmanoj — same multaj puraj kaj dolĉaj
fontoj de ĝojo. La akra vento kaj la malakra venteto; la kru-
daj kaj la alcionaj tagoj, la horoj de sunleviĝo kaj sunsubiro;
la lunlumo kaj la nuboplenaj noktoj — ĉio tio influis je mi la
saman altirforton en tiuj regionoj kiel je ili kaptis min per la
sama sorĉo, kiu jam longe katenis ilin.
Ankaŭ hejme ni plene harmoniis. Ili ambaŭ estis multe pli
civilizitaj, kaj ili estis legintaj multe pli ol mi, sed diligente mi
sekvis ilin sur la vojo de la scienco, kiun ili jam antaŭ mi
ekiris. Mi avide legis la librojn, kiujn ili al mi pruntis kaj mi
sentis la plej grandan ĝojon vespere priparoli kun ili, kion mi
en la tago estis leginta. Iliaj pensoj adaptiĝis al miaj; ankaŭ mi
samopiniis kun ili pri ĉio ajn — per malmultaj vortoj dirite: ni
harmoniis plene en ĉio.
Sed en nia trio estis unu kiu ĉefis. Nome Diana. Fizike ŝi
treege superis min, ŝi estis bela, ŝi krome estis forta. ŝia vive-
mo posedis abundon da energio kaj tian kapablon pri persis-
temo, ke mi miregis pri ili, krom tio ŝi superis mian kompren-
povon. Kiam komenciĝis la vespero, mi kapablis paroli kelkan
tempon, sed kiam pasis la unua fluo de mia parolo kaj mia
vigleco, mi amis sidiĝi sur benketo ĉe la piedoj de Diana, meti
mian kapon sur ŝiajn genuojn por alterne aŭskulti ŝin kaj Ma-
rian, dum ŝi funde klarigis la temon, kiun mi nur supraĵe estis
520
JANE EYRE
eLIBRO
priparolinta. Diana proponis instrui la germanan lingvon al
mi. Estis al mi ĝuo lerni de ŝi, mi vidis, ke ŝi estas bona instru-
istino kaj ke ŝi ŝatas la instruadon; ne pli malmulte mi ŝatis
esti ŝia lernantino. Niaj karakteroj kvazaŭ unuiĝis kaj el tio
rezultis reciproka amo. ŝi eksciis, ke mi povas pentri: ĉiuj ŝiaj
krajonoj kaj farbokesto estis al mia dispono. Mia lerteco en
tiu arto, kiu estis pli granda ol ŝia, surprizis kaj ravis ŝin.
Maria povis multajn horojn sidi por rigardi kiam mi estis
pentranta; poste mi devas instrui sin kaj ŝi estis obea, inteli-
genta, diligenta lernantino. La tagoj pasis kiel horoj, kaj la
semajnoj kiel tagoj.
La intimeco, kiu tiel rapide kaj nature estiĝis inter liaj fra-
tinoj kaj mi, ne sin etendis al sinjoro St. John. La kaŭzo de la
malvarmo reganta inter li kaj mi venis de tio, ke nur malofte
li estis hejme. La plej granda parto de lia tempo ŝajnis esti
okupita de vizitoj ĉe malsanuloj kaj malriĉuloj de lia dise
kuŝanta komunumo.
Nek ventego nek malbona vetero ŝajnis ĝeni lin en tiuj pas-
traj ekskursoj. Tuj kiam estis pasintaj la horoj de liaj ĉiuma-
tenaj studadoj, li kutimis — malgraŭ ĉia vetero — preni sian
ĉapelon, kaj sekvata de Karlo, la maljuna hundo de la iama
prefekto, lia patro, li ekiris sur sia vojo al sia misio de devo aŭ
alio. Mi ne scias el kiu vidpunkto li rigardis ĝin. Kelkfoje, kiam
la vetero estis tre malbela, liaj fratinoj faris al li kontraŭ-pro-
ponojn. Tiam li diris kun rideto, kiu estis pli multe solena ol
gaja:
”Se min povus deteni ventego aŭ kelkaj pluveroj de ĉi tiu
facile plenumebla devo, kiaj tiam estus la preparoj antaŭ la
estonto, kiu atendas min?”
521
JANE EYRE
eLIBRO
La kutima respondo de la fratinoj al tiu demando estis ĝe-
mo kaj kelkaj minutoj da malgajaj pripensadoj.
Sed krom lia ofta foresto troviĝis ankoraŭ alia malhelpo
kontraŭ nia reciproka amikeco: li havis rezervitan, abstrak-
tan, eĉ zorgomeditantan karakteron. Malgraŭ siaj pastraj
devoj kaj malgraŭ siaj senriproĉa vivmaniero kaj kutimoj, li
tamen ne ŝajnis ĝui animpacon, tiun internan kontenton, kiu
nepre estas la rekompenco de ĉiuj veraj kristanoj kaj energia
homoĝojo. Ofte en vesperaj horoj sidante ĉe la fenestro kun
pupitro kaj siaj paperaĵoj antaŭ si, li subite interrompis lega-
don aŭ skribadon, donante sin al Dio scias kiaj pripensoj,
dum li sidis kun la mentono sur la manplato. Ofte oni povis
legi en liaj kelkfoje ardantaj okuloj, ke tiuj pripensoj estas
ekscitaj kaj malkvietaj.
Krome mi pensas, ke la naturo ne oferis al li tiom da fon-
toj de plezuro kaj ravo kiel al liaj fratinoj. Nur unu fojon li
parolis en mia ĉeesto pri la mirinda ĉarmo, kiun tiuj sovaĝaj
montetoj efikis je li kaj pri la natura amo, kiun li sentis al la
malluma tegmento kaj la muskokovritaj muroj, kiel li nomis
sian hejmon. Sed la parolo per kiu li esprimis tian senton
sonis pli multe kiel akra funebro ol decis al la enhavo de lia
esprimo. Ankaŭ ĉiam ŝajnis al mi, kvazaŭ li vagas tra la eri-
kejo kaj la marĉejo, ne pro iliaj kvietigantaj, konsolantaj silen-
to kaj soleco tie sperteblaj.
ĉar li estis tre malkomunikema, pasis longa tempo antaŭ
ol mi havis la okazon funde koni lian karakteron. Ne antaŭ ol
mi aŭdis lin prediki en sia propra preĝejo en Morton, mi
komprenis ion pri ĝia profundeco. Mi dezirus, ke mi povus
priskribi ĉiujn tiujn predikojn, sed tio estas super mia poten-
522
JANE EYRE
eLIBRO
co. Mi eĉ ne kapablas fidele rerakonti la impreson, kiun ili
efikis je mi.
ĉiu prediko komenciĝis kviete kaj restis kvieta ĝis la fino
pri parolado, tono kaj voĉo — sed profunde sentata tamen
severe limigita fervoro baldaŭ montriĝis el ĉiuj liaj klare pa-
rolataj vortoj kaj influis lian nerveman paroladon. Tiel ĝi fari-
ĝis potenca! La koro estis movata, la animo estis uzurpata de
la forteco de la pastro — sed la aŭskultantoj ne estis kvietiga-
taj. La tuton trairis stranga amareco, manko de konsolanta
dolĉanimeco: rigidaj admonoj de kalvinaj doktrinoj — elek-
tado, antaŭdestino, kondamno — ofte alternadis, kaj ĉiu rilato
al ili sonis kiel verdikto. Kiam li finis, min ekregis nepriskri-
bebla malĝojo, anstataŭ senti min pli bona, pli kvieta kaj
refreŝiĝinta pro lia prediko; ĉar ŝajnis al mi — mi ne scias, ĉu
aliaj aŭskultantoj spertis tion saman, — kvazaŭ la elokvente-
co, kiun mi aŭskultis, devenas de profundo, kie regas la mal-
ĝoja surfundaĵo de la seniluziiĝo, kie furiozas turmentplenaj
impulsoj de malkvietigitaj aspiroj kaj senfinaj penadoj. Mi
estis certa, ke St. John, malgraŭ ĉasteco, fervoro kaj konsci-
enceco, ankoraŭ ne trovis tiun dian pacon, kiu superas ĉiun
prudenton; mi pensis, ke li ankaŭ ne trovis ĝin; mi kun mia
sekreta, turmentanta ĉagreno pro mia ruinigita idealo —
ĉagreno, pri kiu mi en la lasta tempo ne plu parolis, sed kiu
tamen tute katenis min kaj kiu plene min regis.
Intertempe pasis monato. Diana kaj Maria baldaŭ ree for-
lasos Moor House por reiri al tute alia vivo, kiu atendis ilin
kiel guvernistinoj en granda urbo sude de Anglujo; kie ili ser-
vis fierajn, riĉajn familiojn, kiuj rigardis la guvernistinojn kiel
ordinarajn servistinojn, tute ne konante aŭ serĉante iliajn
523
JANE EYRE
eLIBRO
kapablojn kaj ŝatante ilin kiel la lertecon de sia kuiristino kaj
la bonegan guston de siaj ĉambristinoj.
Sinjoro St. John ankoraŭ ne parolis kun mi eĉ unu vorton
pri la ofico, kiun li promesis havigi al mi; kaj tamen urĝis, ke
mi elektu ion ajn. Iun matenon estante duopa kun li, mi kura-
ĝis proksimiĝi al la fenestro de la familioĉambro, apud kiu
staris liaj tablo, pupitro kaj seĝo kaj mi estis parolonta, kvan-
kam mi ne sciis ankoraŭ kiel formuli mian demandon — ĉar
estas ĉiam malfacile rompi la sinretenemon de tiaj karakte-
roj — kiam li liberigis min de tiu ŝarĝo, komencante mem la
interparoladon.
Li rigardis supren kiam li vidis; ke mi alproksimiĝas al li kaj
demandis:
”Vi dezirus direkti al mi demandon?”
”Jes; mi dezirus scii, ĉu vi jam aŭdis pri ia ofico, kiun vi
povus oferi al mi.”
”Jam antaŭ tri semajnoj mi trovis ion por vi; sed ĉar vi ŝaj-
nis esti ĉi tie feliĉa kaj ĉar vi faris vin utila pro via ĉeestado,
kiu plaĉis al ili, kaj ĉar ili tre ŝatas vin, mi opiniis pli bone ne
ĝeni viajn reciprokajn komfortojn pli frue ol la baldaŭa for-
vojaĝo de miaj fratinoj necesigos tion.”
”Ili tamen forvojaĝos jam en tri tagoj,” mi respondis.
”Jes, kaj kiam ili forvojaĝos, mi reiros al la pastra domo en
Morton. Hanna akompanos min kaj ĉi tiu logejo estos forla-
sita kaj ŝlosita.
Mi atendis kelkajn momentojn esperante, ke li daŭrigos la
komencitan temon; tamen ŝajnis, ke aliaj pensoj dronigis lin
en subitan silentadon. Lia rigardo diris al mi, ke lia animo
vagadis en malproksimaj regionoj for de mia afero. Mi do
524
JANE EYRE
eLIBRO
estis devigita rekonduki ĝin al temo, kiu por mi estis pli inte-
resa kaj grava.
”Kaj kiu estis la ofico, kiun vi destinis al mi, sinjoro Rivers?
Mi esperas, ke ĉi tiu prokrasto ne pligrandigis la penon cer-
tigi ĝin por mi?”
”Ho ne, ĉar ĝi estas ofico pri kiu nur mi povas disponi, kaj
kiun vi devos akcepti.”
Ree li eksilentis. Nur kontraŭvole li ŝajnis paroli plue. Mi
estiĝis malpacienca. Kelkaj malkvietaj gestoj, tima, demanda
rigardo, kiun mi direktis al li, klarigis al li pli klare miajn pen-
sojn ol vortoj povus fari tion.
”Vi ne bezonas rapidi aŭdi tion,” li diris. ”Sincere mi diru
al vi, ke mia propono tute ne estas io dezirinda aŭ profitodo-
na. Antaŭ ol mi klarigos tion plue, memoru, mi petas, mian
diron, ke mia helpo estas kvazaŭ helpo de blindulo al lamu-
lo. Mi estas malriĉa, ĉar mi estas certiĝinta, ke mia tuta hava-
ĵo, post kiam mi pagis la ŝuldojn de mia patro, konsistos nur
en ĉi tiu domaĉo, en la vico de tiuj senvaloraj abioj post ĝi kaj
en malgranda marĉejo kun la taksusoj kaj ileksoj sur ĝi sta-
rantaj. Mi estas rekonata viro. Rivers estas malnova nomo;
sed el la tri solaj posteuloj de tiu familio du gajnas sian mal-
molan vivopanon de dependeco inter fremduloj kaj la tria
rigardas sin fremdulo en sia patrujo — ne nur dum ĉi tiu vivo,
sed ankaŭ post la morto. Jes, kaj li kredas sin — estas devigita
sin kredi — honorita de ĉi tiu sorto, kaj sopiris nur al la tago,
en kiu la kruco de la disigo de ĉiuj karnaj, surteraj ligiloj estos
metita sur liajn ŝultrojn, kaj la ĉefo de tiu batalanta preĝejo,
kies plej maleminenta ano li estas, ordonos al li: ’Leviĝu kaj
sekvu min!’”
St. John diris ĉi tiujn parolojn en la sama tono, en kiu li
525
JANE EYRE
eLIBRO
diris siajn predikojn; per kvieta, peza voĉo; kun vizaĝo, sur
kiu aperis neniu koloro kaj kun ardanta rigardo. Li daŭrigis:
”Kaj estante nur malriĉa kaj nekonata, mi povas oferi al vi
nur nebrilan kaj malbone pagotan oficon. Vi povas eĉ rigar-
di ĝin kiel ion malestimatan. ĉar mi vidas nun, ke viaj manie-
roj estas civilizitaj, kiel la mondo nomas tion. Via gusto kli-
niĝas al la idealo kaj via societo konsistis el bone edukitaj
homoj — sed laŭ mia opinio senhonorigas neniu servo, kiu
kunlaboras por plibonigi la homaron. Mi tial kredas, ke ju
malpli profitodona kaj ju pli malzorgita estas la tereno, sur
kiu la kristano estas elektita prizorgi sian kulturlaboron — des
pli malgranda estas la ekspluata profito de lia laboro — sed
des pli granda la honoro! Sub tiaj cirkonstancoj lia sorto estas
tiu de pioniro: kaj la unuaj pioniroj de la evangelio estis la
apostoloj — ilia gvidanto estis Jesuo Kristo, la Savinto mem.”
”Nu,” mi demandis, kiam ree li eksilentis, ”kial vi ne daŭri-
gas?”
Li rigardis min antaŭ ol paroli plue; vere, li facile povis legi
sur mia vizaĝo, kvazaŭ sur ĝiaj trajtoj estus presitaj vortoj de
libro. La rezulton de lia ekzameno li parte esprimis per la jena
respondo:
”Mi kredas, ke vi akceptos la oficon, kaj ke vi konservos ĝin
almenaŭ kelkan tempon; tamen ne por ĉiam, same kiel mi ne
povus plenumi por ĉiam la kvietan kaj tro limigitan oficon de
angla vilaĝa pastro; ĉar en via karaktero estas io, kio kontraŭ-
batalas la trankvilon same kiel en mia, kvankam ĝi estas ali-
speca.”
”Klarigu tion,” mi insistis, kiam ree li eksilentis.
”Tion mi faros, kaj vi aŭdos, kiel mizera estas la ofero kaj
kiel malgranda. ĉar mia patro ne vivas plu, mi nun estas mia
526
JANE EYRE
eLIBRO
propra mastro, tial mi ne restos plu longe en Morton. Eble mi
forlasos la vilaĝon post paso de unu jaro; sed dum mia resta-
do tie, mi streĉos miajn fortojn por favori kaj plibonigi ĝin.
Kiam antaŭ du jaroj mi venis en Morton, ĝi ne havis lernejon;
la infanoj de la malriĉuloj estis tute senigitaj de ĉiu espero
leviĝi sociale kaj mense. Mi fondis lernejon por knaboj; nun
mi intencas fondi duan por knabinoj. Tiucele mi luis konstru-
aĵon al kiu apartenas dometo kun du ĉambroj, utilantaj kiel
loĝejo por la instruistino. La jara salajro estas tridek sterlingaj
funtoj. La domo estas jam aranĝita tre simple, sed sufiĉe bone
dank’al la boneco de fraŭlino Oliver, la sola filino de la unu-
nura riĉa viro en mia komunumo. Tiu sinjoro Oliver estas la
posedanto de kudril-fabrikejo, de altforno kaj de ferfandejo
en la valo. La fraŭlino prizorgas la edukadon kaj la vestojn de
orfinoj el la malriĉula laborejo, kondiĉe ke ŝi helpu la instru-
istinon en la mastrumada laboro kaj en la purigado de la ler-
nejo kaj ĉambroj. ĉu vi volas esti tiu instruistino?”
Li faris la demandon abrupte. ŝajne li atendis ekscititan aŭ
almenaŭ malestiman rifuzon. Ne konante miajn pensojn kaj
sentojn, kvankam divenante kelkajn el ili, li neeble povus scii,
kiel al mi plaĉos tiu sorto.
En vero, ĝi estis modesta — sed ĝi estis certa kaj precipe mi
bezonis loĝejon; la ofico estis malfacila kaj streĉiga — sed
kompare kun la sorto de guvernistino ĉe riĉuloj, ĝi estis sen-
dependa. Kaj la timo antaŭ dependeco de fremduloj turmen-
tegis mian animon kiel ardanta feraĵo. ¯i ne estis malnobla —
ne malinda — ne spirite humiliganta — mi do tuj decidis.
”Mi dankas vin pro la propono, sinjoro Rivers, mi danke
akceptas ĝin.”
”Sed vi bone komprenis min, ĉu ne?” li demandis. ”¯i estas
527
JANE EYRE
eLIBRO
vilaĝa lernejo; viaj lernantinoj estos nur malriĉaj knabinoj —
infanoj de laboristoj — aŭ de farmistoj. Vi instruos al ili nur
la trikadon, la kudradon, legadon, skribadon, kalkuladon —
jen ĉio. Kion vi tie faros je viaj talentoj? Kion je la profundo
de via animo — kion je viaj spertoj — viaj manieroj?”
”Mi konservos ilin ĝis mi bezonos ilin. Ili ne perdiĝos tie.”
”Vi do scias, kion vi entreprenos?”
”Tion mi scias.”
Li ekridetis; ne per amara aŭ malĝoja rideto, sed amike kaj
kontente.
”Kaj kiam vi komencos la plenumon de viaj devoj?”
”Jam morgaŭ mi iros al la indikita loĝejo kaj en la komenco
de la sekvanta semajno mi malfermos la lernejon, se tio pla-
ĉas al vi.”
”Bone, tiel estu.”
Li leviĝis kaj iris tien kaj reen en la ĉambro. Poste li haltis
kaj ree rigardis min. Li kapskuis.
”Kion vi malaprobas, sinjoro Rivers?” mi demandis.
”Vi ne longe loĝos en Morton; ne, ne!”
”Kial? Kiun motivon vi havas, por diri tion?”
”Mi legas tion en viaj okuloj; tiu ofico ne promesas ebenan,
kvietan vivovojon.”
”Mi ne estas ambicia.”
Audinte tion li timiĝis, kaj li ripetis: ”Ne, ambicia vi ne
estas. Kio igis vin pensi pri ambicio? Kiu estas ambicia? Mi
scias, ke mi estas tia. Sed kiel vi malkovris tion?”
”Mi parolis nur pri mi mem.”
”Nu, se vi ne estas ambicia, tiam vi estas — —,” li eksilen-
tis.
”Kio do?”
528
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi estis dironta ’pasia’ sed eble vi komprenus malĝuste
tiun vorton kaj ofendiĝus. Mi nur celis diri, ke homa simpa-
tio kaj la amo de koro al koro, havas grandan potencon je vi.
Mi estas certa, ke ne longe kontentigos vin pasigi vian libe-
ran tempon en soleco kaj dediĉi viajn laborhorojn al mono-
tona laboro, al kiu mankas ĉiu ĉarmo — same kiel mi ne po-
vus esti kontenta,” li aldonis emfaze,” vivi ĉi tie meze de mar-
ĉejo, ĉirkaŭita de montoj; mia karaktero, kiun Dio donis al mi,
ne povas toleri tion; miaj kapabloj, donitaj de la ĉielo, estus
paralizitaj kaj sen utilo. Vi nun aŭdas, kiel mi kontraŭparolas
min mem. Mi, predikante kontenton kun simpla vivosorto,
kaj eĉ aprobante la metiojn de arbohakisto kaj akvoĉerpisto
en la servo de Dio — mi, lia sanktoleita servisto, mi preskaŭ
furiozas en mia senripozeco. Ho! en ia ajn maniero naskiĝa
inklino kaj principoj devas reamikiĝi.”
Li eliris la ĉambron. En ĉi tiu mallonga tempo mi pli bone
konis lin ol en la tuta pasinta monato, kaj malgraŭ tio mi
rompis al mi la kapon pri li.
Ju pli proksimiĝis la tago en kiu Diana kaj Maria devos for-
lasi siajn fraton kaj hejmon, des pli silentaj kaj senparolaj ili
estiĝis. Ambaŭ klopodis esti kiel kutime. Sed la ĉagreno, kon-
traŭ kiu ili devis batali estis tia, ke ĝi ne estis facile venkebla
nek kaŝebla. Diana certigis, ke ĉi tiu disiĝo estos tre alia ol la
antaŭaj. Rilate al St. John la disiĝo eble estos multjara, — eble
por ĉiam.
”Li oferos ĉion al siaj jam longe faritaj decidoj,” ŝi diris, ”al
la ligiloj de la naturo kaj al ankoraŭ pli potencaj sentoj”. ŝi
daŭrigis: ”Jane, St. John aspektas kvieta; sed en lia animo
furiozas brulanta, konsumanta febro. Vi rigardas lin kiel iun,
kiu estas malsevera kaj milda — kaj tamen en multaj aferoj li
529
JANE EYRE
eLIBRO
estas senkompata kiel la morto. Kaj kio estas la plej grava: mia
konscienco apenaŭ konsentas al mi deteni lin de liaj severaj
decidoj, ĉar vere, mi eĉ ne unu momenton povas riproĉi lin
pro tio. Li estas vera — nobla — kristano — kaj malgraŭ tio ĝi
rompas mian koron!”
Kaj varmegaj larmoj kovris ŝiajn belajn okulojn.
Maria klinis la kapon super sia laboro.
”Ni ne havas plu nian patron; baldaŭ ni ne havos plu fra-
ton kaj hejmon,” ŝi diris mallaŭte.
En tiu momento io okazis, kio kvazaŭ pruvis, ke neniu
malfeliĉo venas sola.
Legante leteron, St. John preteriris la fenestron kaj poste
envenis. ”Nia onklo John mortis,” li diris.
La du fratinoj ŝajnis esti konsternitaj, sed ili ne estis
timiĝintaj nek teruritaj. La sciigo ŝajnis esti pli subita ol mal-
ĝojiga.
”Mortis?” ripetis Diana.
”Jes.”
Ekzamene ŝi rigardis sian fraton. ”Kaj kio poste?” ŝi
demandis mallaŭte.
”Kaj kio poste, Diana?” ripetis li, konservante la marmoran
kvieton je la vizaĝo.
”Kio poste? Nu, — nenio! Legu!”
Li ĵetis al ŝi la leteron. ŝi rapide legis ĝin kaj poste transdo-
nis al Maria. Maria senparole tralegis ĝin kaj poste redonis al
sia frato. ĉiuj rigardis unu alian kaj ĉiuj tri ridetis — tio estis
malĝoja, meditoplena rideto.
”Amen! Ni havos ankoraŭ vivorimedojn,” fine diris Diana.
”ĉiuokaze nia situacio ne estiĝas pli malbona, ol ĝi estis
antaŭe,” rimarkis Maria.
530
JANE EYRE
eLIBRO
”¯i nur forte prezentas al nia animo la situacion, kia ĝi
povus esti,” diris sinjoro Rivers, ”kaj montras vivan kontras-
ton de tio, kio ĝi vere estas.”
Li faldis la leteron, metis ĝin en sian pupitron kaj ree eli-
ris, la domon.
Kelkajn minutojn neniu parolis. Poste Diana sin turnis al
mi.
”Jane, vi miros pro ni kaj niaj sekretoj,” ŝi diris, ”kaj rigar-
dos, nin kiel malmolkorajn estaĵojn, ĉar ni montris ne pli
grandan malĝojon pro la morto de tia proksima parenco, kia
onklo estas. Sed ni neniam konis lin nek vidis. Li estis frato de
nia patrino. Antaŭ multaj jaroj li kaj nia patro malpaciĝis kaj
disiĝis. Laŭ lia konsilo nia patro riskis la plej grandan parton
de sia havaĵo en spekulado, kiu ruinigis lin. Reciprokaj ripro-
ĉoj inter ili estis la rezulto; ili kolere disiĝis kaj neniam
repaciĝis. Mia onklo poste spekuladis en pli feliĉaj entrepre-
noj; ŝajnas, ke li gajnis posedaĵon da dudek mil sterlingaj fun-
toj. Li neniam edziĝis kaj ne havis parencojn krom ni kaj unu
alia persono, kiu al li tute ne estas pli parenca ol ni. Mia patro
ĉiam opiniis, ke li plibonigas sian eraron postlasante al ni sian
posedaĵon. Sed ĉi tiu letero sciigas al ni, ke li postlasis ĉion al
tiu alia persono escepte de tridek sterlingaj funtoj, kiuj devas
esti dividataj inter St. John, Diana kaj Maria Rivers por aĉeti
tri funebroringojn. Kompreneble li havis la rajton disponi
sian monon laŭplaĉe, sed tia sciigo ĵetas dummomentan
malbonhumoron sur nian animon. Maria kaj mi rigardus nin
riĉaj, se li estus postlasinta al ni po mil funtoj; kaj por St. John
tia sumo estus grandvalora pro la bonfaroj, kiujn li povus fari
per ĝi.”
531
JANE EYRE
eLIBRO
Post tiu klarigo ni silentis pri tiu temo kaj neniu, nek sin-
joro Rivers nek liaj fratinoj parolis plu pri ĝi.
La morgaŭan tagon mi transloĝiĝis de Marsh End al Mor-
ton. Unu tagon poste Diana kaj Maria vojaĝis al la malprok-
sima B—. Unu semajnon poste sinjoro Rivers kaj Hannah iris
al la pastrejo — — kaj la malnova domo kuŝis forlasita.
532
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXXI.
Mia hejmo — se fine mi trovus hejmon — estas kabano:
malgranda spaco kun blanke kalkŝmiritaj vandoj, kaj
planko surŝutita per sablo; sur ĝi staras kvar kolorigitaj seĝoj,
tablo, horloĝo, ŝranko kun tri teleroj kaj pladoj kaj tepoto kun
apartenaĵo el Delfta fajenco. Super la teretaĝo estas ĉambro
egale vasta kun litostablo el abia ligno kaj komodo sufiĉe
granda por enmeti miajn mizerajn vestaĵojn, kiujn iom kom-
pletigis miaj noblanimaj amikoj.
Estas vespero. Kun oranĝo kiel rekompenco, mi ĵus foriri-
gis la malgrandan orfinon, kiu servas al mi kiel servistino. Mi
sidas sola apud la kameno. Hodiaŭ matene la vilaĝa lernejo
estis malfermita. Mi havas dudek lernantinojn. Nur tri el ili
scias legi; ne unu scias skribi aŭ kalkuli. Iuj scias triki, sed tre
malmultaj kapablas iom kudri. Ili ĉiuj parolas la krudan dia-
lekton de la regiono kaj en la unuaj tagoj ni nur malbone
komprenos nin reciproke. Kelkaj el ili estas same senedukaj,
krudaj, malobeemaj kiel nesciaj; kontraŭe aliaj estas cedemaj,
obeemaj kaj montras grandan lernemon kaj havas talenton,
kio faras al mi plezuron. Mi ne forgesu, ke ĉi tiuj mizere ves-
titaj vilaĝ-knabinoj estas el karno kaj sango, kiel la markotoj
de la plej noblaj familioj, kaj ke la ĝermoj de la naturdotitaj
supereco, kleriĝo, inteligenteco, animbono eble same bone
kaŝiĝas en iliaj koroj kiel en tiuj de la plej alte-naskiĝintoj.
Estos mia devo disvolvi tiujn ĝermojn; sendube ĉi tiu kon-
533
JANE EYRE
eLIBRO
science elektita ofico donos al mi kontentigon kaj ĝuon. Mul-
tan ĝojon mi ne atendas de la vivo, kuŝanta antaŭ mi; sed mi
sukcesos treni mian ekzistadon de unu tago al alia, kiam mi
hardas mian animon kaj streĉas miajn fortojn kiel eble plej
multe.
ĉu mi estis tre ĝoja, kontenta en la horoj, kiujn mi pasigis
hodiaŭ matene kaj hodiaŭ posttagmeze en la nuda, modes-
ta lerneja ĉambro? Se mi ne volas trompi min mem, tiam mi
devas repondi: Ne, ĉar iagrade mi estis senkonsola. Mi sen-
tis min — ho idiotino — humiligita. Mi demandis al mi, ĉu mi
ne faris paŝon, kiu malaltigas min en la homa societo, ansta-
taŭ altigas. Mi estis tiel malforta, ke mi esti skandalita pro la
mizera kaj kruda de ĉio, kion mi vidis kaj aŭdis ĉirkaŭ mi. Sed
pro tiu sento mi ne volas malami aŭ malestimi min: mi scias,
ke tio estis granda maljustaĵo — kaj tio estas jam longa paŝo
al pliboniĝo; mi batalos por venki ĝin. Mi esperas, ke morgaŭ
mi plene regu ĝin; kaj en malmultaj semajnoj tiaj sentoj mal-
aperos el mia koro. Eble post malmultaj monatoj kontento
jam prenos la lokon de la naŭzo, kiam mi vidos progresojn ĉe
miaj lernantinoj kaj ŝanĝon al pli bono.
Intertempe mi volas adresi al mi demandon: Kio estas pli
bona? — esti cedinta al la tento, esti aŭskultinta al la pasio; ne
esti peninta, ne esti kontraŭbatalinta, sed trafi en silkan kap-
tilon, inter la floroj, kiuj kovras ĝin kaj esti endormiĝinta tie;
vekiĝi en suda klimato meze de luksa belega vilao; vivi en
Francujo kiel la amatino de sinjoro Rochester; esti freneza
pro amo dum parto de mia ekzistado, ĉar kelkan tempon li
estus aminta min, ho, tre certe, li estus adorinta min! Li estis
aminta min — neniu homo iam amos min kiel li min amis.
Neniam plu mi spertos la dolĉan honoradon, montritan ordi-
534
JANE EYRE
eLIBRO
nare al beleco, juneco — ĉar antaŭ nenies okuloj mi ree ape-
ros naturdotita de tiuj ĉarmoj. Li amis min — li estis flera pro
mi — tion faros plu neniu viro!
Sed kien vagas miaj pensoj kaj kion mi diras? Antaŭ ĉio —
kion mi sentas? ĉu estas pli bone, demandas mi, esti la skla-
vino en la paradizo de malsaĝulo en ia suda lando — esti kap-
tita de la febro de la feliĉego — kaj tuj poste droni en la plej
amaraj larmoj, kiujn verŝigos honto kaj konsciencriproĉoj —
aŭ esti libera kaj honesta en freŝa monthava regiono plenum-
ante la oficon de lerneja instruistino en saniga loko de Anglu-
jo?
Jes. Nun mi sentas, ke mi prave agis, tenante min severe al
leĝo kaj principoj kaj neniigante kaj sufokante la frenezajn
inspirojn de malbona momento. Dio inspiris al mi la ĝustan
elekton! Mi dankis Lin pro la bona gvidado!
Kiam miaj meditadoj en la krepusko atingis tiun lokon, mi
iris al mia pordo kaj rigardis la sun-malleviĝon en la aŭtuna
tago, la kvietajn paŝtejojn antaŭ mia loĝejo, kiu kun la lernejo
kuŝis duonan mejlon de la vilaĝo. La birdoj kantis sian lastan
kanton:
”La aero estis milda, la ros’ balsamo.”
Tiel rigardante eksteren, mi sentis min feliĉa kaj malgraŭ
tio tute mirigita tuj poste vidi min ploranta — kaj kial? Pro la
sorto, kiu disigis min de mia sinjoro kaj mastro, kiun mi
neniam revidos plu; — pro la ĉagreno de la senespero kaj la
fatala kolero — la sekvoj de mia forkuro, — kiuj eble kondu-
kos lin for de la vojo de la justo, tro malproksimen por povi
esperi finan reiron. Pensante pri tio, mi forturnis mian
vizaĝon de la ĉarma vespera ĉielo kaj de la soleca valo de
535
JANE EYRE
eLIBRO
Morton; mi diras: soleca, ĉar sur tiu parto de la valo staris eĉ
ne unu konstruaĵo, krom la preĝejo kaj la pastrejo kaj ankaŭ
tiuj estis tute kovritaj sub la ombroriĉaj arboj. En la malprok-
simo tre fore oni vidis la tegmenton de Vale Hall, kie loĝas la
riĉa sinjoro Oliver kun sia filino. Mi metis la manon super la
okulojn kaj apogis per la kapo al la ŝtona muro, ĉirkaŭanta la
pordon; sed baldaŭ mallaŭta bruo ĉe la pordego, tra kiu oni
povis iri el mia malgranda ĝardeno en la antaŭ ĝi kuŝantan
paŝtejon, igis min ree supren rigardi. Hundo — la aĝa Karlo,
la ĉashundo de sinjoro Rivers, mi rekonis ĝin ĉe la unua rigar-
do — puŝis per la nazo la pordegon, kaj sinjoro St. John apo-
gis sin al ĝi per la falditaj brakoj. Li sulkigis la frunton kaj
grave, malbonhumore li rigardis min.
Mi invitis lin eniri.
”Ne, mi ne povas; mi portas al vi paketon, kiun miaj frati-
noj postlasis por vi. Mi kredas, ke ĝi enhavas pentraĵ-keston,
penikojn kaj paperon.”
Mi iris al li por ricevi ilin; ĝi estis al mi bonvena donaco.
Irante al li, li ekzamenis mian vizaĝon, ŝajne li faris tion seve-
re kaj malmilde; sendube ĝi monfris ankoraŭ tre klarajn pos-
tesignojn de ĵus verŝitaj larmoj.
”ĉu vi trovis la laboron de via unua tago pli malfacila ol vi
atendis?” li demandis.
”Ho ne, kontraŭe; mi kredas, ke mi tre bone akordiĝos kun
miaj lernantinoj.”
”Sed eble via komforto — via loĝejo — viaj mebloj — ĉu ili
respondis al viaj atendoj? — Ili ja estas tre mizeraj; sed —”
Mi interrompis lin.
”Mia loĝejo estas pura kaj ĝi povas kontraŭstari malbonan
veteron; miaj mebloj estas komfortaj kaj sufiĉe bonaj. ĉio,
536
JANE EYRE
eLIBRO
kion mi vidas, faris min danka, ne malĝoja. Mi ne estas tia
malsaĝulino, ke mi povus malĝoji pro manko de tapiŝo, sofo,
arĝentaj pladoj; krome — antaŭ kvin semajnoj mi posedis
tute nenion — mi estis elpelitino, almozulino, senhejmulino
sur la landvojo — nun mi havas amikojn — hejmon — oficon.
Mi miregas pro la bono de Dio, pro la grandanimeco de miaj
amikoj; la mildeco de mia sorto. Mi bedaŭras nenion — mi
priploras nenion.”
”ĉu vi ne sentas la solecon kiel premadon? La malgranda
domo tie malantaŭ vi estas ja malluma kaj malplena.”
”Apenaŭ mi havis la tempon ĝoji pro la sento de trankvi-
lo, kiel do mi estus malpacienca pro la premado de la soleco.”
”Nu, bone. Mi esperas, ke vi ankaŭ sentos la kontenton,
kiun esprimas viaj respondoj. ĉiuokaze via prudento diros al
vi, ke estas ankoraŭ tre frue por cedi al la timo de la edzino
de Lot. Mi tute ne scias, kion vi forlasis, antaŭ ol mi konatiĝis
kun vi; sed mi konsilas al vi kontraŭstari ĉiun tenton, kiu
povus instigi vin rigardi reen. Plenumu sen hezitoj la devojn
de via nuna ofico, almenaŭ dum kelkaj monatoj.”
”Tion mi intencas fari,” mi respondis.
St. John parolis plue:
”Estas malfacila tasko regi niajn inklinojn kaj kontraŭlabo-
ri niajn denaskitajn pasiojn. Sed la sperto instruis al mi, ke ni
kapablas tion. Dio donis al ni ian povon krei nian propran
sorton; kaj se niaj fortoj deziras la plifortiĝon, kiun ili ne
povas akiri — se nia volo sin direktas al vojo, kiun ni ne laŭiru
— tiam ni ne bezonos morti pro malsato, nek halti en senes-
pero: tiam ni devas elekti alian nutraĵon por nia animo, same
nutra kiel tiu, kiun ni deziris ĝui — kaj eble pli puran kaj pli
sanigan; kaj por niaj aventuraj piedoj ni trabatu al ni vojon,
537
JANE EYRE
eLIBRO
same rektan kaj same larĝan kiel tiu, kiun la sorto baris al ni
— kvankam ĝi eble estas pli malglata kaj pli penplena.
”Antaŭ unu jaro ankaŭ mi mem sentis min nedireble
mizera, kredante, ke mi faris eraron, dedicinte min al eklezia
profesio; ĝiaj unuformaj devoj tedis min ĝismorte. Mi pasie
aspiris la laborplenan vivon de la mondo — mi aspiris la eks-
citajn penadojn de literatura kariero — la profesion de arti-
sto, de aŭtoro, de oratoro; ĉion alian, sed ne tiun de pastro;
jes, sub la surpliso de subpastro batis la koro de politikulo, de
soldato; mi aspiris famon; mi amis la famon, eĉ deziregis
povon. Mi pripensis. Mia vivo estis tiel mizera, ke nepre
ŝanĝiĝo devis akazi, alie mi mortus. Post longa tempo de mal-
lumo kaj batalo la helpo kaj la liberiĝo venis. Mia tro limigi-
ta ekzistado subite plivastiĝis je ebeno sen limoj — miaj ka-
pabloj ekaŭdis vokon de la ĉielo, ke mi streĉu ĉiujn miajn
fortojn, la flugiloj de miaj kapabloj sin etendu, por ke mi levi-
ĝu super la vidvasto. Dio estis elektinta por mi mision, kies
plenumado bezonis la taŭgecon kaj la forton, la elokventecon
kaj la kuraĝon, la plej bonajn proprecojn de soldato, diploma-
to kaj oratoro: ĉar ĉiuj ĉi tiuj ecoj koncentriĝas en bona misi-
isto.
”Mi decidis fariĝi misiisto. De tiu tempo mia animstato
ŝanĝiĝis; la katenoj rompiĝis kaj postlasis de la mallibereco
nenion krom la dolorplenan ofend-sentemon, kiun nur la
tempo kapablas kuraci. Mia patro kontraŭstaris mian deci-
don; sed post lia morto restas al mi plu neniu malhelpo por
kontraŭbatali. Kiam miaj aferoj estos aranĝitaj, kiam posteulo
estos trovita en mia loko, kiam kelkaj sentoaferoj, tio estas:
aferoj tuŝantaj mian koron, estos neniigita — lasta batalo
kontraŭ homa malforteco, en kiu mi certe venkos, ĉar mi
538
JANE EYRE
eLIBRO
ĵuris, ke mi venkos — tiam mi por ĉiam forlasos Eŭropon kaj
iros al la oriento.”
ĉion ĉi li diris per sia karakteriza, obtuza kaj tamen pato-
sa voĉo. Kiam li eksilentis, li ne rigardis min, sed la kuŝiĝintan
sunon, kiu ankaŭ atentigis min. Ni ambaŭ estis turnintaj la
dorson al la piedvojo, kondukanta de la kamparo al mia ĝar-
deneto. Ni ne estis aŭdintaj paŝojn sur la herbokovrita vojo;
la rivereto, murmurante, serpentumante tra la valo, estis la
sola brueto en la regiono en ĉi tiu horo. Sekve ne estis miri-
ge, ke ni timiĝis, kiam pura gaja voĉo, klara kiel arĝenta
sonorilo, kriis:
”Bonan vesperon, sinjoro Rivers. Kaj bonan vesperon, Kar-
lo. Via hundo pli rapide rekonas siajn amikojn ol vi, sinjoro;
ĝi jam levis la orelojn kaj movetis la voston, kiam mi estis ĉe
la plej malproksima fino de la paŝtejo, kaj vi ankoraŭ ĉiam
turnas al mi la dorson, sinjoro.”
Estis vere. Kvankam sinjoro Rivers timiĝis ĉe la unuaj el
tiuj belsonaj vortoj, kvazaŭ fulmotondro subite disŝiris la
nubojn super lia kapo, li staris ankoraŭ tie, kiam la tuta fra-
zo estis parolita, en la sama teniĝo, en kiu la parolantino estis
surprizinta lin — dum li apogis sin per la brako al la porde-
go kaj lia vizaĝo estis turnita okcidenten. Fine li sin turnis,
kvazaŭ kun mezurita malrapideco. Estis al mi, kvazaŭ ĉarma
vizio aperis je lia flanko. Apenaŭ tri futojn malproksime de li
staris blank-vestita figuro — juna, belega knabino kun graciaj
rondaj konturoj; kaj kiam ŝi, kliniĝinte al Karlo por karesi ĝin,
ree leviĝis kaj flankenŝovis longan vualon, ŝi montris floran-
tan vizaĝon perfekte belan. La esprimo ”perfekte belan” estas
forta esprimo, sed mi ne reprenos ĝin, ankaŭ mi ne pravigos
ĝin. La vizaĝtrajtoj estis tiel dolĉaj kaj mildaj, kiel la moderi-
539
JANE EYRE
eLIBRO
gita klimato iam skulptis ilin. La koloroj tiel rozoruĝaj kaj li-
lioblankaj, kiel iam ili brilis sub ĉi tiu nuboplena ĉielo, en ĉi
tiuj malseketaj ventoj, en ĉi tiu okazo pravigas la signifon:
”perfekte belan”. Neniu ĉarmo mankis, neniu manko estis
videbla; la juna knabino havis molajn kaj regulajn vizaĝtraj-
tojn; la okuloj estis plenaj de tiaj formo kaj koloro, kiajn oni
vidis nur sur pentraĵoj belegaj, ili estis grandaj kaj malhelaj
kaj la rigardo estis malkaŝa; la longaj, dikaj okulharoj, kiuj
aldonis al la belaj okuloj tian mildan ĉarmon, la kvazaŭ pen-
tritaj brovoj, kiuj igis la okulojn tiel klaraj kaj brilaj, la blan-
ka pura frunto, kiu plibeligis la esprimon de la vizaĝo kaj kiu
tiel pligrandigis ĝian kvieton, la vangoj, ovalaj, freŝaj kaj mo-
laj, la lipoj same freŝaj, ruĝaj, sanaspektaj kaj milde formitaj,
la brilantaj kvazaŭ perlodentoj sen ia makuleto, la eta men-
tono kun la ŝercema kavaĵo, la ornamaj dikaj harplektaĵoj —
per unu vorto ĉio, kio povas formi perfektan belegecon,
kolektiĝis sur ŝia vizaĝo. Mi estis mirigita, kiam mi rigardis al
tiu belega figuro; mi tutkore admiris sin. Okulŝajne la naturo
kreis ŝin en sia plej brila kaprico; kaj forgesinte donaci al ŝi
sian kutiman duonpatrinan parton, ŝi ornamis sian favorati-
non per la malavareco de avino.
Kaj kion St. John Rivers opiniis pri ĉi tiu anĝelo en homa
formo? Estis tre nature, ke mi adresis al mi tiun demandon,
vidante kiel li sin turnis al ŝi kaj kiel li ŝin alrigardis; kaj same
nature mi serĉis la respondon al tiu demando sur lia vizaĝo.
Li jam estis forturninta la okulojn de la perlo kaj alrigardis
modestan tufon da amarantoj, florantan apud la pordego.
”ĉarma vespero estas, sed estas tro malfrue por vi esti tute
sola ekstere,” li diris, piedpremante la neĝe blankajn kapetojn
de la dormantaj floroj.
540
JANE EYRE
eLIBRO
”Ho, mi revenis nur hodiaŭ posttagmeze de S—,” (ŝi nomis
grandan urbon je ĉirkaŭ dudek mejla distanco). ”Mia patro
diris al mi, ke vi jam malfermis vian lernejon, kaj ke jam
alvenis la nova instruistino; tial post la tetrinkado mi surmetis
la ĉapelon kaj eniris la valon por rigardi. ĉu ŝi estas la nova
instruistino?” Dirante tion, ŝi fingre montris al mi.
”Jes, ŝi estas,” diris St. John.
”ĉu vi kredas, ke Morton plaĉos al vi?” ŝi demandis kun
milda kaj simpla naiveco pri tono kaj voĉo, kiu estis ĉarma
kvankam iom infana.
”Mi sendube esperas tion; ĉar mi havas multajn kaŭzojn
esperi tion.”
”ĉu vi trovis viajn lernantinojn tiel atentemaj, kiel vi aten-
dis?”
”Absolute.”
”Kaj via dometo plaĉas al vi?”
”Treege.”
”ĉu mi belete aranĝis ĝin?”
”Vere tre belete.”
”Kaj ĉu mi faris bonan elekton, kiam mi faris Alice Wood
via servistino?”
”Vi vere bone trafis. ŝi estas tre lernema kaj laborema.”
Kaj tiu estas, mi pensis, fraŭlino Oliver, la heredontino;
same riĉa pro la donacoj de Fortuno kiel pro tiuj de la Naturo!
Kiu feliĉa konstelacio de la astroj prezidis do ĉe ŝia naskiĝo?
”Mi kelkfoje venos al vi por helpi vin en via instruado,”
parolis ŝi plue. ”Tio estos por mi variado, se mi tiam kaj tiam
povos viziti vin, kaj mi amas la variadon. Ho, sinjoro Rivers,
mi estis dum mia restado en S— tiel ĝoja kaj petola. Hieraŭ
vespere aŭ pli bone dirite la pasintan nokton mi dancis ĝis la
541
JANE EYRE
eLIBRO
dua horo. Dum la tumultetoj la regimento de — estas lokita
tie; kaj la oficiroj estas la plej amindaj homoj en la mondo; ili
metas en la ombron ĉiujn viajn junajn tondilakrigistojn kaj
tranĉilvendistojn.”
Al mi ŝajnis, ke la malsupra lipo de sinjoro St. John ŝoviĝis
antaŭen dum momento kaj ke la supra lipo iom retiriĝis, ĉar
lia buŝo aspektis tre kunpremita, kaj la malsupra parto de lia
vizaĝo estis tre gravmiena, kiam la ridanta knabino sciigis al
li tion. Poste li levis la okulojn kaj fikse rigardis ŝin. Tiu rigar-
do estis penetranta, neamika kaj tre signifodona. ŝi respon-
dis per dua ridado, kaj la ridado bonege harmoniis kun ŝiaj
juneco, rozoj, kavetaĵo kaj ardantaj okuloj.
Kiam li staris tie tiel senparola kaj grava, ŝi denove kom-
encis karesi Karlon. ”La kompatinda Karlo amas min,” ŝi di-
ris. ”¯i ne estas severa kaj fremda al siaj amikoj, kaj se ĝi po-
vus paroli, ĝi ne silentadus.”
Kiam ŝi karesis la kapon de la hundo, kaj sin klinis kun
denaskita ĉarmo antaŭ ĝia juna, severa mastro, mi vidis, ke
purpura koloro kovris la vizaĝon de tiu mastro. Mi vidis, ke
subita fajro fandis la malmolecon de liaj okuloj kaj ke tie eklu-
mis neregebla emocio. Tiel ruĝiĝinta kaj emociita, li kiel viro
aspektis same bele kiel ŝi kiel virino. Lia brusto leviĝis, sed
nur unu solan fojon, kvazaŭ lia koro, tedita pro la despota
devigo, plivastiĝis kontraŭ lia volo kaj faris senesperan penon
por liberiĝi. Sed li regis sin kiel decidita rajdisto regus sian
obstine stariĝintan ĉevalon. Nek per unu movo, nek per unu
vorto li respondis ŝian delikatan cedemon.
”Mia patro plendas pro tio, ke vi vizitas nin neniam plu,”
parolis plue fraŭlino Oliver, rigardante supren. ”Vi estiĝis
fremdulo en Vale Hall. Hodiaŭ vespere li estas tute sola hej-
542
JANE EYRE
eLIBRO
me kaj li ne sentas sin bone. ĉu vi volas iri kun mi por viziti
lin?”
”Estas jam tro mafrue por ĝeni sinjoron Oliver ankoraŭ
nun,” respondis St. John.
”Jam tro malfrue! Sed mi certigas al vi, ke tute ne estas tro
malfrue. ¯uste en ĉi tiu horo li plej multe bezonas vizitanton.
La ferfabrikejoj estas nun fermitaj kaj li ripozas post siaj afe-
roj. Tial, sinjoro Rivers, mi petas vin, iru kun mi! Kial do vi
estas tiel retenema, tiel terure grava?”
ŝi mem daŭrigis post mallonga tempo:
”Ho, mi tute ne pensas pri tio, ke mi estas tiel senpensa kaj
distrita! Pardonu min!” ŝi skuis sian belan kapon kvazaŭ ŝi
estus terurita pro si mem. ”Mi tute ne pensis pri tio, ke vi
havas sufiĉajn motivojn por ne meti atenton al mia stulta
babilado. Diana kaj Maria forlasis vin; Moor House estas ŝlo-
sita, kaj vi estas tute sola. Mi kore kompatas vin. Venu kun mi
por viziti mian patron.”
”Ne hodiaŭ vespere, fraŭlino Rosamond, ne hodiaŭ vespe-
re.” Sinjoro St. John parolis preskaŭ kiel aŭtomato. Nur li
mem sciis, kiel malfacile estis al li malakcepti la peton.
”Nu, ĉar vi estas tiel nekurbiĝema, mi forlasos vin, ĉar mi
ne kuraĝos forresti pli longe. La roso komencas jam fali. Bo-
nan nokton!”
ŝi etendis al li la manon. Li tuŝetis ĝin. ”Bonan nokton!”
ripetis li per voĉo, kiu sonis kel e˛o. ŝi estis forironta, sed tuj
posterevenis.
”ĉu vi ne sentas vin tute bone?” ŝi demandis. Prave ŝi faris
tiun demandon, ĉar lia vizaĝo estis pala kiel ŝia vestaĵo.
”Tute bone,” certigis li kaj kun mansaluto li malproksimi-
ĝis de la pordego. ŝi iris en la direkto al unu flanko, li al la alia.
543
JANE EYRE
eLIBRO
ŝi turnis sin dufoje por postrigardi lin, kiam ŝi kiel feino mal-
supreniris la kamparon al la valo; li eĉ ne unu fojon rerigar-
dis, kiam li per longaj, firmaj paŝoj sin direktis al la pastrohej-
mo.
ĉi tiu vidaĵo de sufero kaj ofero de aliulo deturnis miajn
pensojn for de la pripensoj pri mi mem. Diana Rivers estis
nominta sian fraton ”senkompata kiel la morto”. ŝi ne estis
troiginta.
544
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXXII.
Mi plenumis mian taskon en la vilaĝa lernejo kiel eble
plej fidele kaj bone. En la komenco tiu laboro vere
estis malfacila. Malgraŭ ĉiuj miaj penoj pasis longa tempo
antaŭ ol mi povis kompreni la dialekton de miaj lernantinoj.
Ili estis tute malkleraj, ĉiuj iliaj kapabloj ŝajnis dormi neveki-
taj kaj ĉe la unua rigardo ĉiuj estis same stultaj. Sed baldaŭ mi
rimarkis mian eraron. Same kiel inter la civilizitoj, ankaŭ inter
miaj lernantinoj estis diferenco; kaj kiam mi pli bone kona-
tiĝis kun ili kaj ili kun mi, tiu diferenco montriĝis pli kaj pli
rapide. Post kiam malaperis ilia miro pri mi, pri mia lingvo,
pri miaj ordonoj kaj agmanieroj, mi vidis je mia plej granda
miro, kiel kelkaj el ĉi tiuj mallertaj kun malfermita buŝo rigar-
dantaj kamparidinoj disvolviĝis je lertaj, saĝaj knabinoj. Iuj el
ili eĉ fariĝis komplezemaj kaj amindaj; kaj mi rimarkis inter
ili pli ol unu ekzemplon de natura, denaska ĝentilo kaj eĉ de
memestimo. Tiuj bonegaj kapabloj naskis miajn miron kaj
koran simpation. Kaj tiuj knabinoj baldaŭ laboris kun plezu-
ro, ili ne malpuriĝis kaj regule studis siajn taskojn; ili adapti-
ĝis al kvietaj kaj ordaj manieroj. En kelkaj okazoj la rapide-
co de iliaj progresoj estis eĉ miriga kaj pri tio mi sentis hone-
stan, feliĉan fieron; krome mi baldaŭ spertis personan bon-
volon al kelkaj el la plej bonaj knabinoj, kaj reciproke ili amis
min. Inter miaj lernantinoj estis filinoj de farmistoj, preskaŭ
plenkreskulinoj. ĉi tiuj jam sciis legi, skribi kaj kudri, kaj al ili
545
JANE EYRE
eLIBRO
mi instruis la unuajn elementojn de la gramatiko, geografio,
historio kaj la delikatajn specojn de kudraĵo. Mi trovis inter
la knabinoj kelkajn kun estimindaj karakteroj — karakteroj,
kiuj sopiris je scienco kaj kiuj kapablis kompreni ĝin. Kun ili
mi pasigis multajn agrablajn vesperojn en iliaj propraj hej-
moj. ĉe tiuj okazoj la gepatroj — la gefarmistoj — superŝarĝis
min per siaj atentoj. Kun ĝojo mi akceptis tiun simplan koran
afablecon, kaj per estimo kaj komplezo mi repagis ĝin. Tiu
repago tamen ofte estis doloriga al ilia sento, ĉar ili eble ne
kutimiĝis al ĝi kvankam ĝi estis al ili utila; dum ĝi levis ilin en
iliaj prapraj okuloj, ĝi instigis ilin igi sin indaj al la estimplena
traktado, kiun mi montris al ili.
Mi sentis, ke mi farigis la favoratino de mia ĉirkaŭaĵo. Kiam
mi eliris, mi aŭdis de ĉiuj flankoj amikajn salutojn kaj ĉie oni
ridetante diris bonvenon al mi. Vivi meze de ĝenerala estimo,
eĉ se tiu estimo venas nur de simplaj laboristoj, similas la
senton ”sidi en sunbrilo, kvieta, dolĉa sunbrilo”; puraj, kvie-
tigantaj sentoj ĝermas kaj floras sub la vivigantaj radioj. En
tiu periodo de mia vivo mia koro ŝvelis multe pli ofte pro
dankemo, ol ĝi estus malĝojinta; kaj tamen, mia kara legan-
to, se mi devas diri ĉion al vi, meze de tiu kvieta, utila ekzis-
to — post kiam mi senbrue kaj kontente estis pasiginta la
tagon en honesta klopodo inter miaj lernantinoj, kaj la ves-
peron per desegnado kaj legado — mi nokte ofte havis
strangajn sonĝojn: multkolorajn, ekscitajn malkvietigantajn
sonĝojn — dum kiuj mi renkontis sinjoron Rochester en
stranga ĉirkaŭaĵo plena de aventuroj, inter teruraj danĝeroj
kaj romantikaj epizodoj kaj ĉiam en momento, kiam
komenciĝis ia decidanta krizo; kaj tiam ripetiĝis kun sia tuta
unua forto, kun sia tuta unua fajro la sento, kvazaŭ mi kuŝus
546
JANE EYRE
eLIBRO
en liaj brakoj, aŭdante lian voĉon kaj vidante lian rigardon,
tuŝante liajn manon kaj vangon, amante lin kaj esti de li
amata — kaj per tio ripetiĝis la espero povi pasigi tutan mian
vivon ĉe lia flanko. Kaj poste mi vekiĝis. Tiam mi memoris,
kie mi estas kaj kia estas mia situacio. Mi leviĝis tremante. Kaj
la kvieta, malluma nokto vidis la tremadojn de mia senespe-
ro, aŭdis la plendojn de la pasio. La sekvintan matenon pre-
cize je la naŭa horo mi ree estis en mia lernejo por instrui kaj
tiam mi estis kvieta, preparita por la gravaj devoj de la tago.
Rosamond plenumis sian promeson viziti min. ŝia vizito
en la lernejo ordinare okazis en la tempo de ŝia matenrajda-
do. ŝi kutimis rajdi ĝis la pordo de la lernejo kaj post ŝi sek-
vis livree vestita servisto ankaŭ surĉevale. Apenaŭ oni povas
imagi pli amindan estaĵon ol ŝia aperaĵo en tiu malhele ruĝa
rajdvesto, kun la amazono-ĉapeleto el nigra veluro, kiu gra-
cie estis lokita sur ŝiaj longaj harbukloj pendantaj laŭlonge de
ŝiaj vangoj kaj ŝultroj. Tiel ŝi eniris la simplan lernejon kaj
kvazaŭ ŝvebis tien kaj reen inter la vicoj de duone blindigitaj
vilaĝinfanoj. Plej ofte ŝi aperis, kiam sinjoro Rivers instruis la
kate˛ismon. Mi timis, ke la okuloj de la belega vizitantino
dolore traboros la koron de la juna pastro. ŝajnis kvazaŭ ia
instinkto sciigis al li ŝian eniron, eĉ kiam li ne vidis ŝin per la
okuloj. Kiam li rigardis en la kontraŭa direkto de la pordo, tra
kiu ŝi eniris, liajn vangojn kovris hela ruĝo, kaj liaj trajtoj san-
ĝiĝis nepriskribeble, kvankam li faris sian eblon por kontraŭ-
batali tiun ŝanĝon.
Kompreneble ŝi konsciis pri sia povo kaj li ne kaŝis tion al
ŝi, ĉar tion li ne kapablis. Malgraŭ lia kristana stoiko, liaj
manoj tremis, liaj okuloj flamis, kiam ŝi iris al li kaj parolis
kun li, dum ŝi gaje kaj eĉ karese ridetis al li. Li ŝajnis diri per
547
JANE EYRE
eLIBRO
sia malgaja, decidita rigardo, kvankam li ne elparolis tion:
”Mi amas vin kaj mi scias, ke vi min amas. Miaj lipoj restas
mutaj, ne ĉar mi dubas pri la sekvo. Mi kredas, ke vi akcep-
tus mian koron. Sed ĉi tiu koro kuŝas jam sur sankta altaro,
la oferflamo jam brulas. Baldaŭ ĝi estos plu nenio krom la
cindro de la oferaĵo.”
Tiam ŝi koleretis kiel koleranta infano; melankolieta nubo
tiam malheligis ŝian radiantan viglon. Rapide ŝi retiris sian
manon el lia kaj kolere sin deturnis de li, dum li restis staran-
ta kiel heroo kaj martiro samtempe. Sen dubo li volus doni
ĉion, se li povus sekvi aŭ reen voki ŝin, kiam ŝi forturnis sin
de li en tiu maniero; sed li ne volis cedi eĉ unu atomon de sia
atendado pri la ĉielo; li ne volis oferi eĉ unu solan esperon je
la vera eterna paradizo por la elizeo de ilia amo. Krome li ne
povis ĉeni en la malvastaj limoj de unu pasio ĉion, kion li
havis en sia karaktero; tio estis neebla al la revanto, la poeto,
la pastro. Li ne povis — li ne volis — cedi sian sovaĝan misio-
terenon al la belegaj salonoj kaj la paco de Vale Hall. ĉion ĉi
mi eksciis de li mem per enrompo, kiun mi, malgraŭ lia sin-
retenemo, havis la kuraĝon fari en sian konfidon.
Fraŭlino Oliver jam ofte faris al mi la honoron per siaj vizi-
toj en mia loĝejo. Mi konatiĝis kun ŝia tuta karaktero, kiu ne
havis sekretojn nek ŝajnigojn. ŝi estis koketa sed ne sensen-
ta, ordonema sed ne malnoble egoista. De ŝia naskiĝo oni
estis dorlotinta sed ne tute malboniginta ŝin. ŝi estis trorapi-
dema sed bonhumora; vantema (sed ŝi ne estis kulpa en tio,
ĉar ĉiu rigardo en la spegulo montris al ŝi tian superfluon da
ĉarmo) sed ne afektema; ŝi estis malavara, tute sen tia petol-
kuraĝo, kiun ordinare granda riĉeco akompanas; originala;
sufiĉe inteligenta; gaja, vivoplena kaj senpensema; koncize
548
JANE EYRE
eLIBRO
dirite, ŝi estis ĉarma eĉ en la okuloj de indiferenta observan-
tino, kia mi estis; sed ŝi ne estis tre interesa aŭ speciale impo-
na. ŝia karaktero tro diferencis de tiuj de la du fratinoj de St.
John. Tamen mi ne amis ŝin pli malmulte ol mian lernantinon
Adèle; nur la diferenco estis, ke pli kora inklino naskiĝis por
la infano, kiun mi gardis kaj instruis, ol por plenkreskulino,
posedanta la samajn kvalitojn. Subita kaprico ŝati min estis
reginta ŝin. ŝi diris, ke mi similas al sinjoro Rivers (sed, tiel ŝi
parolis plue, tute ne tiel bela, kvankam mi estas ankaŭ mal-
granda beleta persono; sed li estas anĝelo). Tamen laŭ ŝia opi-
nio mi estis bona, saĝa, decidema kaj karakterenergia kiel li.
Laŭ ŝia opinio mi estis lusus naturae, fenomena vilaĝinstru-
istino; ŝi estis certa pri tio, ke mia vivohistorio, se oni konus
ĝin, taŭgus kiel modelo por la plej bela romano.
En unu vespero, en sia kutima, senpripensa kaj infana sci-
volemo, traserĉante la ŝrankon kaj la tirkeston de la tablo en
mia kuirejo, ŝi por la unua fojo vidis du francajn librojn, unu
volumon de la verkoj de Schiller, germanajn gramatikon kaj
vortaron, poste mian desegnan ilaron kaj kelkajn skizojn, unu
krajone desegnitan kapon de malgranda anĝelsimila knabi-
no, kaj diversajn desegnaĵojn laŭ la naturo, kiujn mi antaŭe
faris en la valo de Morton kaj sur la ĉirkaŭkuŝantaj marĉejoj.
Unue ŝi estis muta pro mirego, poste kvazaŭ elektrita de ra-
vego. ŝi demandis: ĉu mi faris tiujn desegnaĵojn; ĉu mi konas
la francan kaj la germanan lingvojn? Kaj ŝi diris plue: ”Kia
trezoro, kia mirindaĵo vi do estas! Vi desegnas pli bone ol mia
instruisto de la instituto de S—. ĉu vi volas fari skizon de mi,
por ke mi montru ĝin al mia patro?”
”Kun plezuro,” mi respondis kaj mi sentis ion de artista
ravo, povante desegni tian perfektan kaj brilan modelon. ŝi
549
JANE EYRE
eLIBRO
estis vestita per malhele bruna robo el silko; ŝiaj brakoj kaj
nuko estis nudaj; ŝia sola ornamaĵo estis la kaŝtan-brunaj har-
plektaĵoj, kiuj pendis libere kaj nature gracie trans ŝiaj ŝultroj.
Mi prenis folion de bela kartono kaj zorge desegnis la kon-
turojn. Mi ĝojis desegni ŝin per koloroj, kaj ĉar jam krepus-
kiĝis, mi petis ŝin reveni ankoraŭ fojon por pozi antaŭ mi.
Al sia patro ŝi rakontis pri mi tiajn mirindaĵojn, ke sinjoro
Oliver akompanis ŝin en la sekvinta vespero. Li estis alta,
grizhara viro kun masivaj vizaĝesprimoj kaj jam mezaĝa. ĉe
lia flanko la aminda filino aspektis kiel belega floro apud pru-
jne griza turo. Li ŝajnis silentema, eble ankaŭ fiera viro; sed
al mi li estis bona kaj amika. La skizo de la portreto de Ro-
samond tre plaĉis al li; li diris, ke mi faru el ĝi pretan portre-
ton. Ankaŭ li deziris, ke la sekvontan tagon mi venu en Vale
Hall por pasigi tie la vesperon.
Mi iris tien. ¯i estis vasta, bela konstruaĵo, kiu plene mont-
ris la riĉecon de la posedanto. Dum la tuta tempo de mia vizi-
to Rosamond estis plena de ĝojo kaj amindeco. ŝia patro estis
amika kaj kiam post la tetrinkado li komencis interparoli kun
mi, li sciigis al mi per fortaj esprimoj sian kontenton pri ĉio,
kion mi jam faris en Morton. Li nur timis, ke mi estas tro
bona por tiu ofico kaj ke baldaŭ mi interŝanĝos ĝin por pli
bona.
”Vere,” kriis Rosamond, ”ŝi estas sufiĉe kompetenta por
plenumi la oficon de guvernistino ĉe eminenta familio.”
Mi pensis tamen, ke plej volonte mi restos, kie mi estis, ol
iri al eminenta familio ie en la lando. Sinjoro Oliver parolis pri
sinjoro Rivers kaj pri ties tuta familio kun la plej granda
estimo. Li diris, ke ĝi estas la plej malnova en la tuta ĉir-
kaŭaĵo, ke la praavoj de la familio estis tre riĉaj, ke tuta Mor-
550
JANE EYRE
eLIBRO
ton antaŭe apartenis al ĝi kaj ke li opinias, ke la sola restin-
to de tiu familio nur povis kaj decis aspiri la manon de filino
de la plej eminenta familio. Estas bedaŭrinde, li diris plue, ke
tiel bela kaj talenthava juna viro havas la intencon fariĝi misi-
isto; ĉar tio estas forfuŝi riĉan, valorplenan vivon. ŝajnis do,
ke la patro ne kontraŭstarus la edziĝon de St. John kun Rosa-
mond. Sinjoro Oliver do rigardis la bonan devenon, la mal-
novan nomon kaj la pian oficon de la juna pastro kiel sufiĉan
kompenson por la manko de kapitalo.
Estis la kvina de novembro kaj ripoztago. Post kiam mia
malgranda servistino helpis min purigi la domon, ŝi foriris,
tre feliĉa per la penco, kiun mi al ŝi donis por ŝia servado. ĉio
ĉirkaŭ mi estis brilante pura kiel spegulo — la planko estis
frotpurigita, la fajrejo polurita. Mi estis bele vestinta min kaj
antaŭ mi estis la posttagmezo, kiun mi povos pasigi laŭplaĉe.
Traduko de kelkaj paĝoj de la germana literaturo postulis
de mi tutan horon. Poste mi prenis mian paletron kaj miajn
krajonojn kaj komencis fini la miniaturbildon de Rosamond
Oliver. La kapo estis jam finita; nur la fundo kaj la ombrumo
de drapiraĵo mankis; iom da karmino devis ankoraŭ esti meti-
ta sur la belformajn lipojn tie kaj alie, la haroj ne sufiĉe ondis
— pli malhela nuanco devis ankoraŭ reliefigi la okulharojn
sub la blueta palpebro. Mi estis profundiĝinta en la plenumo
de tiuj belaj detaloj, kiam post mallonga, laŭta frapado mia
pordo malfermiĝis kaj St. John Rivers eniris.
”Mi venas por vidi, kiel vi pasigas vian ripoz-tagon,” li diris.
”Vi ne profundiĝis en pensoj, mi esperas? Nu, tio estas bona.
Vi ne sentos vin soleca, kiam vi pentras. Vi vidas, ke mi mal-
fidas vin ankoraŭ, kvankam ĝis nun vi kondutis mirinde
kuraĝe. Kaj mi kunportis por vi ĉi tiun libron por la vesperaj
551
JANE EYRE
eLIBRO
horoj.” Dirinte tion, li metis sur la tablon ĵus aperintan libron
— poemon de tiaj geniaj produktoj, kiaj al la publiko tiel ofte
estis oferataj en tiuj tagoj de la ora epoko pri moderna lite-
raturo. Sed kuraĝon! Mi ne volas malĝoji aŭ plendi. Mi scias,
ke la poezio ankoraŭ ne mortis, ke la genio ankoraŭ ne estas
perdita, kaj la mamono ankoraŭ ne regas ĝin; ĝi ne povas
kateni nek mortigi la poezion — iun tagon ree ĝia ĉeesto cer-
tigos ĝian liberecon kaj ĝian povon. Potenca anĝelo, kiu tie
supre en la ĉielo trovis vian certecon! Vi ridetas kiam malicaj
animoj triumfas, kaj malfortaj ploras pro via neniigo. ĉu la
poezio estas neniigita? ĉu la genio estas ekzilita? Ho ne! mez-
kvalito, la envio ne flustru al vi tiajn pensojn! Ne! ili ne nur
vivas, sed ili regas! ili liberigas! Kaj sen ilia dia enfluo, kiu ĉien
enpenetras, vi estus en la infero — en la infero de via propra
malnobleco!
Dum fervore mi foliumis la libron (ĝi estis Marmion de
Walter Scott) St. John sin klinis por ekzamenrigardi mian
desegnaĵon. Subite lia longa figuro rektiĝis supren — sed li
diris nenion. Mi rigardis lin: li evitis mian rigardon. Mi bone
konis liajn pensojn kaj povis klare legi en lia koro; en ĉi tiu
momento mi sentis min pli kvieta kaj pli malvarma ol li, kaj
tial superis lin, kaj subite kaptis min la deziro montri al li ion
ĝentilan, se mi povus.
”Malgraŭ liaj firmeco kaj memregado li metas sur sin tro
pezan ŝarĝon,” mi pensis, ”li subpremas ĉiun senton, ĉiun
doloron — li esprimas, konfesas, sciigas nenion. Mi estas cer-
ta pri tio, ke kelka parolado pri tiu ĉarma Rosamond, kiun,
laŭ sia kredo, li ne povas edziĝi, faros al li bonon. Mi volas de-
vigi lin paroli.”
Unue mi diris: ”Sidiĝu, sinjoro Rivers.”
552
JANE EYRE
eLIBRO
Sed kiel ĉiam li respondis, ke li ne povos resti.
”Bone,” mi diris enpense al mi, ”restu staranta se tio pla-
ĉas al vi, sed mi decidis, ke vi ne foriru tiel rapide, ĉar la
soleco estas al vi same malbona, kiel al mi. Mi tamen volas
klopodi, ĉu mi ne povos malkovri la sekretan risorton de via
konfido kaj la malfermaĵon de ĉi tiu marmora brusto, tra kiu
mi povus engutigi guton de simpatia balzamo.”
”ĉu la portreto estas simila?” mi demandis kvazaŭ sen-
intence.
”ĉu simila … al kiu? Mi ne rigardis ĝin tre atente.”
”Ho jes, vi rigardis ĝin atente, sinjoro Rivers.”
Li ektimis pro mia subita kaj eksterordinara abrupteco kaj
mirigite rigardis min dum mi pensis: Ho, tiu malvarmo via-
flanke tute ne timigos min; mi decidis iri pluen ankoraŭ; kaj
mi daŭrigis: ”Vi atente rigardis tiun bildon, sed volonte mi
konsentas, ke vi ree ĝin rigardu,” kaj mi ekstaris, prezentan-
te ĝin al li.
”¯i estas desegnita bildo,” li diris, ”la koloro estas tre kla-
ra kaj korekte farita.”
”Jes, jes. ĉion tion mi scias. Sed kion vi opinias pri la simi-
leco? Al kiu ĝi estas simila?”
Post mallonga hezito li respondis: ”Al fraŭlino Oliver, mi
supozas?”
”Kompreneble. Kaj tial, sinjoro, por rekompenci vin, ĉar vi
tiel bone divenis, mi volas desegni por vi trafe similan kopi-
aĵon, kondiĉe, ke tia donaco estu al vi agrabla. Mi tamen ne
volas forfuŝi miajn tempon kaj penon por laboro, kiu havas
por vi nenian valoron.” Li daŭrigis rigardi la pentraĵon; ju pli
longe li ĝin rigardis, despli firme li ĝin tenis en la mano kaj
des pli li ŝajnis aspiri ĝin.
553
JANE EYRE
eLIBRO
”¯i estas simila,” murmuris li, ”ĝi estas tre simila al ŝi! La
okuloj mirinde similas; la koloro, la nuancoj kaj la vizaĝespri-
mo estas belegaj, tute perfektaj! La tuto kvazaŭ ridetas!”
”ĉu vi sentos konsolon aŭ ofendon posedi similan portre-
ton? Diru tion al mi. Kiam vi estos en Madagaskaro aŭ en
Hindujo, ĉu tiam ĝia posedo konsolos vin; aŭ ĉu ĝi inspiros
al vi memorojn, kiuj povus nur kaŭzi al vi ĉagrenon kaj sen-
kuraĝon?”
Li rigardis supren. Li rigardis min, nedecidite, ekscitite;
poste li denove fiksis la okulojn sur la portreton, dirante:
”Certe mi volonte posedus ĝin. Sed alia demando estas, ĉu
tio estus saĝa kaj konsilinda.”
Estante certa pri tio, ke Rosamond vere lin amis, kaj ke ŝia
patro ne kontraŭstarus ilian geedziĝon, mi estis decidinta
favori tion.
ŝajnis al mi, ke, se li iam estus la posedanto de la granda
riĉaĵo de sinjoro Oliver, li povus fari same tiom da bono en la
ĉirkaŭaĵo, kiel ie ajn malproksime en la mondo, kie lia genio
forvelkus sub tropika suno kaj liaj fortoj fine elĉerpiĝus. Kaj
estante certa pri tio, mi respondis:
”Kiom mi komprenas la cirkonstancojn, estus pli saĝe kaj
pli konsilinde kunpreni la originalon.”
Intertempe li estis sidiĝinta; li estis metinta la portreton
antaŭ sin sur la tablon, kaj dum li ripozigis la kapon en
ambaŭ manoj li rigardis ĝin per amplenaj okuloj. Mi subite
rimarkis, ke mia kuraĝa teniĝo ne ofendis nek kolerigis lin. Mi
eĉ rimarkis, ke li sentis kvazaŭ ĝojon, kvazaŭ neesperitan sen-
ŝarĝigon, ke oni senkaŝe parolis al li pri io, kion li ĝis nun
rigardis kiel netuŝebla. Retenemaj homoj ofte pli bezonas
malkaŝajn priparolojn pri siaj ĉagrenoj kaj sentoj, ol la kom-
554
JANE EYRE
eLIBRO
unikemaj. Reale la plej severa stoikulo estas ja nur homo; kaj
ofte estas plej granda bonfaro, kiun oni povas montri al li,
kiam oni kuraĝe kaj bonvole penetras la ”silenteman maron”
de lia animo.
”ŝi amas vin, pri tio mi estas certa,” mi diris, starante post
lia seĝo, ”kaj ŝia patro estimas vin. Krom tio, ŝi estas aminda
knabino — iom senpripensema; sed vi sola ja havus sufiĉan
pripenson por ŝi kaj vi kune. Vi devas edziĝi kun ŝi.”
”ĉu ŝi amas min?” li demandis.
”Certe. Vin ŝi amas pli multe ol iun alian. ŝi ĉiam parolas
pri vi; ne estas temo, kiu estas tiel kara al ŝi, aŭ kiun ŝi tuŝas
tiel ofte.”
”Estas tre bonfare aŭdi tion,” li diris, ”tre bonfare. Mi pe-
tas parolu plue en tiu maniero ankoraŭ kvaronhoron.” Kaj
vere li tiris la horloĝon el sia poŝo kaj metis ĝin sur la tablon
por mezuri la tempon.
”Sed al kio utilos daŭrigi,” mi demandis, ”se vi tiel sidas kaj
eble preparas feran pugnobaton kiel kontraŭdiron aŭ forĝas
novan ĉenon por kateni vian kompatindan koron?”
”Ne imagu tiajn terurajn aferojn. Pli volonte pensu, ke mi
cedas kaj degelas, ĉar tion mi nun vere faras. Surtera amo
penetras kiel freŝa fonto en mian animon kaj per sia dolĉa
murmurado superakvas la tutan terenon, kiun mi preparis
tiel zorgoplene kaj tiel diligente kulturis per la semo de bonaj
intencoj kaj memforgesado. Kaj nun kvazaŭ fluo de ĉiela nek-
taro superakvas ĉion tion — la junaj ĝermoj estas dronigataj,
dolĉa veneno putrigas ilin. Nun mi vidas min sur divano en
Vale Hall; antaŭ la piedoj de mia fianĉino Rosamond Oliver,
ŝi parolas al mi per sia melodia voĉo — rigardas malsupren al
mi per tiuj okuloj, kiujn vi tiel simile pentris — ridetas al mi
555
JANE EYRE
eLIBRO
per tiuj koral-similaj lipoj. ŝi apartenas al mi — mi apartenas
al ŝi — ĉi tiu surtera vivo, ĉi tiu mondo sufiĉas al mi! Silentu!
silentu! diru nenion — mia koro estas plena de feliĉego —
miaj sentoj estas ravitaj, — lasu preteriri ĉi tiun kvaronhoron
en paco.”
Mi obeis lin. La horloĝo tik-takis plue. Li spiris rapide kaj
mallaŭte. Senparole mi staris ĉe lia flanko. En tiu senparole-
co la kvaronhoro pasis. Poste li ŝovis la horloĝon en la poŝon,
metis la portreton sur la tablon, sin levis kaj staris antaŭ la
kameno.
”Nu,” li diris, ”ĉi tiu mallonga momento estis dediĉita al la
fantazio kaj al la iluzio. Mi premis mian vangon al la brusto
de la tento kaj kurbigis mian dorson libervole sub ĝia jugo de
floroj; mi gustumis je ĝia pokalo. La kapkuseno brulis; la vino
estis al mi amara; ilia promeso estas konkava — kaj falsa ilia
ofero — ĉion tion mi scias kaj vidas.”
Mirigita mi rigardis lin.
”Estas strange,” parolis li plue, ”ke mi, kiu tiel senlime kaj
sovaĝe kaj eĉ kun la tuta fajro de unua pasio ŝin amas, ĉar si
estas senfine belega kaj ĉarma — tamen samtempe kaj klare
konscias, ke ŝi ne estus al mi taŭga edzino; ke ŝi ne estas la
vivokunulino, kiun mi bezonas; mi scias, ke mi spertus tion
jam en la unua jaro de nia geedziĝo, ankaŭ mi scias, ke post
la feliĉego unuajara sekvus la pento de tuta longa vivo.”
”Vere, tio estas stranga!” mi kriis ne povante reteni tiun
krion de mirego.
”Dum io en mi estas influebla je ŝiaj belegeco kaj aliaj
avantaĝoj,” li diris plue, ”io alia en mi estas ofendata pro ŝiaj
mankoj. Tiuj lastaj estas tiaj, ke ŝi ne povus simpatii kun mi
en ĉio, kion mi aspiras — ke ŝi eĉ en unu afero de mi entre-
556
JANE EYRE
eLIBRO
prenota ne povus helpi min. ĉu ŝi povus esti suferantino,
laborantino kaj virina apostolo — ĉu si povus esti la edzino de
misiisto? Ne, ne, ne!”
”Sed vi ja ne bezonas fariĝi misiisto! Tiun intencon vi ja
povus forlasi.”
”Kion!?… Forlasi mian oficon? Mian grandan laboron!? La
fundamenton, kiun mi sur la tero faris por loĝejo en la ĉielo?
Forlasi mian esperon aparteni estonte al la nombro de tiuj,
kiuj forŝutis de si ĉiun ambicion pro la pli granda idealo esti
pliboniginta la homaron — esti portinta scion en la regnon de
la nesciado — esti metinta pacon anstataŭ militon — elekti
liberecon anstataŭ servuton — religion anstataŭ superstiĉon
— esperon je la eterna vivo anstataŭ timon antaŭ la infero?
ĉion tion mi forlasu!!? ĉio tio estas al mi pli kara ol la sango
en miaj vejnoj. ¯i estas tio, por kio mi vivas!”
Post longa silentado mi diris: ”Kaj fraŭlino Oliver? ĉu ŝia
ĉagreno kaj ŝia seniluziiĝo estas al vi nenio?”
”Fraŭlino Oliver estas ĉiam ĉirkaŭata de amantoj kaj fla-
tantoj. En malpli ol unu monato mia bildo estos forviŝita el
ŝia koro, ŝi forgesos pri mi kaj sendube edziniĝos kun viro,
kiu kapablos fari ŝin pli feliĉa ol mi iam povus.”
”Vi parolas tre saĝe kaj kviete; sed vi suferas en ĉi tiu bata-
lado. Vi forvelkas.”
”Ne, se eble mi ŝajne iom forvelkas, tion kaŭzas la timo
antaŭ mia estonto, kiu estas tiel malcerta — tion kaŭzas la
malkvieto, pro la ĉiam daŭranta prokrastado de mia forvoja-
ĝo. Nur hodiaŭ matene mi ricevis la sciigon, ke la posteulo,
kies alvenon mi jam longe atendis, povos anstataŭi min nur
post tri monatoj. Post tiuj tri monatoj sekvos eble ankoraŭ tri
aliaj.”
557
JANE EYRE
eLIBRO
”Vi tremas kaj ruĝiĝas tuj kiam fraŭlino Oliver eniras la
lernejan ĉambron.”
Ree esprimo de mirego montriĝis sur lia vizaĝo. Li ne estis
kredinta, ke virino povus tiel paroli al viro. Rilate al mi, mi
sentis min tre hejmece dum tiaj interparoloj. Mi ne povis
kontentigi min kun la interrilato de fortaj, diskretaj, sentemaj
karakteroj ne nur de viroj, sed ankaŭ de virinoj, antaŭ ol mi
transiris la eksteraĵojn de la konvencia sinretenemo kaj la soj-
lon de la fido, kaj antaŭ ol mi konkeris lokon en la pli profun-
da kerno de ilia koro.
”Vi estas originala,” li diris, ”kaj tute ne timema. Io kuraga
kaŝiĝas en via spirito kaj io penetranta en viaj okuloj. Sed per-
mesu, ke mi certigu al vi, ke vi parte juĝas malbone pri miaj
sentoj. Vi opinias ilin pli profundaj kaj pli potencaj ol ili vere
estas. Vi atribuas al mi pli grandan parton da simpatio ol
reale mi povas pretendi. Kiam mi ruĝiĝas aŭ tremetas antaŭ
fraŭlino Oliver, tiam mi ne kompatas min mem. Mi malesti-
mas tian malfortecon. Mi scias, ke ŝi estas malnobla; rilate al
mi ĉio estas nur febro de la karno kaj vere ne tremeto de la
animo, tion mi certigas al vi. Mia animo estas fortika kiel ŝto-
nego, kiu havas sian fundamenton en la plej profundo de
furiozanta maro. Rigardu en mi tiun, kiu vere mi estas —
malvarma, rigida viro!”
Mi ridetis nekredeme.
”Vi konkeris perforte mian fidon,” parolis li plue, ”kaj nun
mi estas tute je via dispono. Senigite de la sangmakulita vesto,
per kiu la kristaneco kovras la homajn malfortecojn kaj man-
kojn, mi estas nur rigida, malvarma, ambicia viro. El ĉiuj sen-
toj, nur la Amo, kiun la naturo metis en nian koron, daŭre
regas min. Ne la sento, sed la prudento estas mia gvidanto.
558
JANE EYRE
eLIBRO
Mia ambicio estas senlima; mia sopiro, supreniri pli alte, fari
pli multon ol aliaj homoj, estas nesatigebla. Mi estimas la
suferadon, la persistadon, la diligenton, la talenton, ĉar ili
estas la rimedoj, per kiuj la homoj atingas altajn celojn kaj
supreniras al kapturnigantaj altecoj. Mi rigardis vian karieron
kun intereso, ĉar mi opinias, ke vi estas ekzemplo de diligen-
ta, ordema, energia virino: ne ĉar mi profunde kompatas je
tio, kion vi spertis aŭ kion vi suferas ankoraŭ riun.”
”Vi povus prezenti vin kiel idolanan filozofon,” mi diris.
”Ne. Inter mi kaj diistaj filozofoj estas diferenco: mi kredas,
kaj mi kredas je la evangelio. Via epiteto estis falsa. Mi ne
estas idolana, sed kristana filozofo — sekvanto de la sekto de
Jesuo. Kiel lia lernanto, mi akceptis lian puran, favorkoran,
mildan doktrinon. Mi batalas por ĝi. Mi ĵuris disvastigi ĝin.
Jam en mia juneco mi dediĉis min al la religio kaj ĝi pli-
nobligis miajn denaskajn kvalitojn: el la malgranda ĝermo de
la natura amo ĝi faris la grandan ombroriĉan arbon de amo
al la homoj. El la sovaĝa, eltenpova radiko de homa honeste-
co ĝi maturigis la veran senton de la dia justeco. El la ambi-
cio, akirigi al mi povon kaj famon, ĝi formis la ambicion dis-
vastigi la regnon de mia Sinjoro kaj konkeri venkon por la
standardo de la kruco. Tiom multe la religio faris por mi. La
originalajn talentojn ĝi plej bone uzis; ĝi ĉirkaŭtranĉis kaj pli-
nobligis la naturon. Sed ĝi ne povis ekstermi la naturon; kaj
ĝi ne povas esti ekstermata, ĝis ĉi tiu morteblulo estos metin-
ta sur sin la veston de senmorteco.”
Dirinte tion, li prenis sian ĉapelon, kiu kuŝis sur tablo flan-
ke de mia paletro. Ankoraŭ unu fojon li rigardis la portreton.
”Vere ŝi estas aminda,” murmuris li: ”ŝi rajte portas la
nomon rozo de la mondo!”
559
JANE EYRE
eLIBRO
”Kaj ĉu mi pentru duan por vi?”
”Cui bono?1 — Ne!”
Poste li ŝovis sur la pentraĵon la folion de papero, sur kiu
ordinare kuŝis mia mano, kiam mi estis desegnanta, por ne
malpurigi la portreton. Estas al mi neeble diri, kion li subite
vidis sur tiu folio da papero.
Sed lia rigardo vidis ion. Li tiris ĝin al si; li atente rigardis
la randon kaj direktis al mi siajn okulojn kun esprimo stran-
ga, nedireble stranga kaj al mi tute nekomprenebla. Liaj oku-
loj ŝajnis trabori mian korpon, mian vizaĝon, miajn vestojn;
ili trafis min rapide kiel fulmo. Liaj lipoj malfermiĝis kvazaŭ
por paroli; sed li subpremis la dirotan frazon, kiu ajn ĝi estos.
”Kio estas al vi?” mi demandis.
”Nenio, tute nenio,” sonis la respondo, kaj dum li remetis
la folion sur la portreton, mi vidis, ke li kaŝe deŝiris peceton
de la rando. ¯i malaperis en lian ganton; kaj kun rapida kap-
saluto sekvata de ”bonan vesperon” li iris for.
”Nu,” mi kriis, ”tio superas ĉion, kion mi ĝis nun spertis pri
li.”
Mi ekzamenis la folion, sed povis rimarki nenion eksteror-
dinaran krom kelkaj malhelaj farbomakuletoj sur loko, kie mi
provis la koloron de miaj penikoj. Mi cerbumis kelkajn minu-
tojn pro la sekreto; sed trovante ĝin neklarigebla kaj estante
certa, ke ĝi neeble estas io grava, mi rezignis kaj baldaŭ ne
pensis plu pri ĝi.
1 cui bono? = pro kio? kiacele?
560
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXXIII.
Ekneĝis, kiam sinjoro St. John foriris kaj la neĝado daŭris
la tutan nokton. En la sekvinta tago akra vento alportis
freŝan, blindigan neĝfaladon; je krepuska tempo la valo estis
plena de neĝo kaj preskaŭ netrairebla. Mi estis ferminta la
fenestrokovrilojn, metinta maton antaŭ la pordon por mal-
helpi la neĝon penetri en la ĉambron, ordiginta la fajron kaj
sidinte preskaŭ tutan horon antaŭ la kameno kaj aŭskultin-
te dume la muĝadon de la ventego, mi bruligis kandelon, pre-
nis ”Marmion” el la librobreto kaj komencis legi.
Baldaŭ mi ne aŭdis plu la ventegon pro la muziko de la
poemo.
Mi aŭdis bruon kaj pensis, ke la vento skuas la pordon. Sed
estis St. John, kiu reen ŝovis la riglilon kaj venis al mi tra la
ventego kaj la preskaŭ nepenetrebla mallumo. Li staris antaŭ
mi. La mantelo ĉirkaŭanta lian altan figuron estis blanka kaj
glacikovrita kiel glaciejo. Mi estis konsternita; mi ja tute ne
atendis vizitanton el la neĝkovrita vilaĝo.
”ĉu malbonaj sciigoj?” mi demandis. ”ĉu okazis akciden-
to?”
”Ne. Kiel facile vi do teruriĝas!” li respondis, demetante
sian mantelon kaj pendigante ĝin sur la pordon, al kiu li tute
kviete relokis la protektantan maton, kiu ĉe lia eniro estis for-
ŝovita de sia loko. Poste li piedobatis la neĝon de la botoj.
561
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi neĝmalpurigas vian plankon,” li diris, ”sed ĉi tiun
solan fojon vi pardonu tion al mi.”
Li proksimiĝis al la fenestro kaj varmigante la manojn
antaŭ la fajro li rimarkis: ”Estis malfacila laboro reveni ĉi tien,
tion mi povas certigi. Mi trafis ĝis la brusto en neĝamaso;
feliĉe la neĝo estas ankoraŭ tre mola.”
”Sed kial do vi venas al mi?” mi diris, ne povante reteni
tiun demandon.
”Ne estas gastame demandi ion tian al vizitanto; sed ĉar vi
demandas, mi respondos: mi revenis nur por iom interbabi-
li kun vi. Fine miaj mutaj libroj kaj malplena ĉambro tedas
min. Krome de post hieraŭ min regas la scivolo de homo, al
kiu oni rakontis la duonon de historio kaj malpacience mi
atendas nun la finon.”
Li sidiĝis. Mi memoris lian strangan konduton de la pasin-
ta tago kaj vere timis, ke lia prudento estis tuŝita de malsane-
to. Tamen se li estus iom freneziĝinta, lia frenezo estis tre
silenta kaj sendanĝera por aliuloj. Neniam antaŭe lia bela kaj
kvazaŭ el marmoro ĉizita vizaĝo tiel impresis al mi kiel nun,
ĉar li estis ŝovinta siajn malsekajn harojn for de la frunto kaj
la lumo de la kameno falanta sur lian palan frunton kaj same
palajn vangojn klare montris la sulkojn, kiujn la ĉagreno kaj
la zorgo jam metis sur ilin. Mi silentis, atendante, ke li diros
al mi ion saĝan. Sed li metis la mentonon sur la manon kaj la
fingron sur la buŝon — li pensis. Mi rimarkis, ke lia mano
estas same pala kaj maldikiĝinta kiel lia vizaĝo. Nekonata kaj
apenaŭ komencanta sento de kompato regis min; tio instigis
min diri:
”Mi dezirus, ke Diana kaj Maria venus por loĝi kune kun
562
JANE EYRE
eLIBRO
vi; estas tiel malgaje, ke vi loĝas tiel solece, kaj vi ja tute ne
atentas pri via sano.”
”Tute ne. Se estas necese, mi mem estas tre singarda, sed
nun mi sentas min tre bone. ĉu vi vidas je mi ion, kio mon-
tras malsanemon?”
Li diris tion kun senzorga, abstrakta indiferenteco, kio pru-
vis, ke mia zorgemo, laŭ lia opinio, estas superflua. Mi tial
silentis. Malrapide li movis la fingron trans la supran lipon
kaj ankoraŭ lia rigardo estis reve fiksita sur la ardantaj karboj
en la fajrujo. Pensante, ke estas nepre necese ion diri, mi fine
al li demandis, ĉu la aertrablovo el sur la pordo post lia dor-
so, ĝenas lin.
”Ne, ne,” li abrupte respondis kaj kun kolereto en sia voĉo.
”Bone,” mi pensis, ”silentu se vi ne volas paroli, mi ne plu
atentos vin, sed rekomencos mian legadon.”
Mi do ordigis la vakslumon per la tondilo kaj legis ree en
Marmion. Baldaŭ poste li sin movis; nevole tio altiris al si
mian atenton; li eltiris el la poŝo ledan notlibreton kaj elpre-
nis el ĝi leteron, kiun li senparole tralegis, klinfaldis kaj ree
metis en la libreton. Poste li denove dronis en pensojn. Estis
neeble al mi legi, dum antaŭ mi sidis tia neesplorebla figuro;
kaj en mia malpacienco mi ankaŭ ne povis ŝajnigi esti muta;
eble li ne respondos, sed ĉiuokaze mi volis paroli.
”ĉu antaŭ nelonge vi aŭdis pri Diana kaj Maria?”
”Nenion mi aŭdis post la ricevo de la letero, kiun mi mon-
tris al vi antaŭ semajno.”
”ĉu ankaŭ nenio aliiĝis rilate al vi? ĉu vi forlasos Anglujon
ankoraŭ pli frue ol vi atendis?”
”Ne, mi vere timas, ke tio ne okazos. Tia feliĉo estus tro
granda por okazi al mi.”
563
JANE EYRE
eLIBRO
Jen denove li abrupte eksilentis. Mi ŝanĝis la temon kaj ko-
mencis paroli pri la lernejo kaj la lernantinoj.
”La patrino de Maria Garretts resaniĝis, kaj Maria revenis
hodiaŭ vespere en la lernejon; estontan semajnon venos kvar
novaj lernantinoj de la fandejo; ili estus venintaj jam hodiaŭ,
se la neĝo ne estus malhelpinta ilin.”
”Ho!”
”Sinjoro Oliver pagos por du el ili.”
”Vere!”
”Kaj li intencas aranĝi lernejfeston okaze de kristnasko.”
”Tion mi scias.”
”ĉu tio okazos laŭ via propono?”
”Ne.”
”Kies propono do ĝi estas?”
”Mi kredas, ke lia filino faris la proponon.”
”Tion oni povas atendi de ŝi. ŝi estas tiel bonanima.”
”Jes.”
Denove fariĝis paŭzo. La horloĝo batis la naŭan horon. Tio
vekis lin; li sidiĝis rekte kaj sin turnis al mi.
”Formetu por momento vian libron kaj sidiĝu antaŭ la faj-
ro,” li diris.
Kun senfina mirego mi faris, kion li petis.
”Antaŭ duona horo,” li diris plue ”mi parolis pri mia mal-
pacienco aŭdi la daŭrigon de ia historio. Bone pripensinte la
aferon mi vidas, ke estos pli bone, ke mi prenu la rolon de
rakontanto kaj vi tiun de aŭskultantino. Antaŭ ol komenci
estas pli bone jam anticipe diri al vi, ke la historio sonos en
viaj oreloj iom ĝistede uzita; sed ĉiuj historioj ricevas ian gra-
don de freŝeco, se aliaj lipoj rakontas ilin. Krom tio — kiel ajn
nova aŭ malnova, ĝi estas mallonga.”
564
JANE EYRE
eLIBRO
”Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj juna malriĉa helppastro — lian
nomon mi ankoraŭ ne bezonas diri — enamiĝis al la filino de
riĉa viro; ankaŭ ŝi enamiĝis al li kaj edziniĝis kun li kontraŭ
la volo kaj konsilo de siaj geamikoj. ĉi tiuj sin deturnis de ŝi
post la geedziĝo. Antaŭ ol pasis du jaroj, la senpripensema
paro estis mortinta kaj kviete kuŝis unu flanke de alia sub
tomboŝtono. Mi vidis ilian tombon; ĝi estas parto de la pavi-
mo de vasta tombejo, kiu ĉirkaŭas la malhelan, fume nigran,
malnovan katedralon de jam longe troloĝita fabrikurbo en —
graflando. Ili postlasis unu filinon, kiu jam ĉe sia naskiĝo estis
akceptita en la sinon de la filantropio, kiu tamen estis tiel
malvarma, kiel la neĝamaso, en kiun mi trafis hodiaŭ vespe-
re. La filantropio portis la kompatindan, forlasitan kreitaĵon
en domon de riĉaj parencoj patrinflankaj. ŝi estis edukata en
la domo de boonklino, nomita — sinjorino Reed de Gates-
head (Mi nun rememoras la nomon). Vi ektimis, ĉu vi aŭdis
ian bruon? Mi supozas, ke tio estas rato, kiu iras laŭlonge de
la tegmentotrabetoj en la apuda lernejoĉambro; ĝi estis gar-
bejo, antaŭ ol mi igis ĝin rekonstrui, kaj ratoj ĉiam vizitas gar-
bejojn.
Sed mi rakontu plue. Tiu sinjorino tenis ĉe si dum dek jaroj
la orfinon. Mi ne povas diri, ĉu ŝi sentis sin feliĉa tie aŭ mal-
feliĉa, ĉar pri tio mi neniam eksciis ion; sed post tiuj dek jaroj
la onklino sendis ŝin al loko, kiun vi bone konas — nome al
la lernejo de Lowood, ke vi mem estis tiel longe. ŝajnas, ke ŝia
kariero tie estis tre honorinda; el lernantino ŝi estiĝis instru-
istino, kiel vi mem, — vere, estas, mirinde, kiel via historio
similas al tiu de la orfino — poste ŝi forlasis la instituton por
fariĝi guvernistino, ankaŭ tiurilate viaj historioj estas analo-
565
JANE EYRE
eLIBRO
giaj. ŝi prenis sur sin la edukadon de zorgatino de certa sin-
joro Rochester.”
”Sinjoro Rivers!” mi interrompis lin.
”Mi divenas viajn sentojn,” li diris, ”sed mi petas, regu vin
ankoraŭ momenteton. Mi preskaŭ alvenis al la fino, aŭskul-
tu min trankvile. Mi scias nenion pri la karaktero de sinjoro
Rochester, sed nur la solan fakton, ke li intencis honorinde
edziĝi kun tiu juna fraŭlino, kaj ke ŝi antaŭ la altaro eksciis,
ke li havas edzinon, kiu estas frenezulino. Oni povas nur
supozi, kiuj estis liaj sekvantaj konduto kaj proponoj; sed
kiam okazis io, kio necesigis informiĝon pri la guvernistino,
oni malkovris, ke ŝi malaperis — neniu povis diri kiel, kiam
kaj kien. ŝi estis forlasinta Thornfield en la nokto; ĉiuj esplo-
roj kompreneble estis vanaj. ĉie en la ĉirkaŭaĵo oni sercis ŝin,
sed oni trovis neniun postsignon. Malgraŭ tio fariĝis necesege
trovi ŝin. Oni metis anoncojn en ĉiuj gazetoj; mi mem ricevis
leteron de certa sinjoro Briggs, advokato, ĝi enhavis la speci-
alaĵojn, pri kiuj mi ĵus parolis. ĉu tio ne estas stranga histo-
rio?”
”Rakontu al mi nur ĉi tion,” diris mi, ”ĉar sciante pri tio tiel
multe, vi sendube povas ankaŭ diri — kio estiĝis el sinjoro
Rochester? Kiel li fartas kaj kie li estas? ĉu li bone fartas?”
”Pri sinjoro Rochester mem mi scias nenion. La letero ra-
kontas pri li nenion, krom la trompa kaj kontraŭleĝa klopo-
do, kiun mi jam menciis. Estus pli bone demandi al mi la
nomon de la guvernistino, ĉar la nunaj cirkonstancoj postu-
las ŝian ĉeeston.
”ĉu neniu do iris al Thornfield Hall? ĉu neniu iris al sin-
joro Rochester por viziti lin?”
”Mi opinias, ke ne.”
566
JANE EYRE
eLIBRO
”Sed, ĉu oni skribis al li?”
”Kompreneble.”
”Kaj kion li respondis? Kiu skribis liajn leterojn?
”Sinjoro Briggs sciigas min, ke la letero, kiun li ricevis, ne
estas de sinjoro Rochester, sed de sinjorino, kiu nomiĝas Alice
Fairfax.”
Mi sentis min malvarma kaj malagrable impresita. Mia plej
granda timo do verŝajne realiĝis. Sendube li estis forlasinta
Anglujon, kaj lia senespero pelis lin al restadejo sur la konti-
nento. Kiujn resanigantajn rimedojn por sia sufero kaj por
siaj pasioj li estis elektinta tie? Mi ne kuraĝis respondi tiun
demandon. Ho, mia kompatinda mastro! — iam preskaŭ mia
edzo kaj kiun mi estis nominta mia kara Edward!”
”Sendube li estis malbona homo,” rimarkis sinjoro Rivers.
”Vi ne konas lin — vi ne diru vian opinion pri li,” mi res-
pondis kun varmo.
”Bone,” li diris kviete, ”mi ja havas tute aliajn aferojn por
pripensi ol lin. Mi devas fini mian historion. ĉar vi ne volas
peti de mi la nomon de la guvernistino, mi devas diri ĝin pro-
pravole. Atendu — jen ĝi estas — estas ĉiam plej bone, ke
gravaj aferoj estu klare skribitaj sur papero.”
Ree kaj malrapide li aperigis la notlibreton, malfermis ĝin
kaj serĉis ion en ĝi; li elprenis peceton da papero ŝajne rapi-
de deŝirita de folio; je la koloro kaj makuletoj ultramaraj kaj
bluaj kaj malhele ruĝaj mi rekonis la deŝiritan randon de la
portreta koverto. Li leviĝis, metis ĝin sub miajn okulojn kaj
legis per ˛ina inko kaj de mi mem skribitan nomon: ”Jane
Eyre” — verŝajne mi estis skribinta ĝin en momento de spi-
ritforesto.
”Briggs skribis al mi pri certa Jane Eyre,” li diris, ”la gaze-
567
JANE EYRE
eLIBRO
toj ankaŭ nomis certan Jane Eyre — mi konis certan Jane El-
liot. — Mi devas konfesi, ke mi suspektis ion, sed nur hieraŭ
en la posttagmezo tiu suspekto fariĝis pruvo. ĉu vi konfesas,
ke vi portas tiun nomon, neante la alian?”
”Jes, jes — sed kie estas sinjoro Briggs? Eble li scias pli mul-
ton pri sinjoro Rochester ol vi?”
”Briggs estas en Londono; mi dubas pri tio, ĉu li scias ion
pri sinjoro Rochester; ne pri sinjoro Rochester li sin interesas.
Sed vi forgesas pri la ĉefa afero, dum vi okupas vin kun baga-
teloj. Vi ne demandas, kial sinjoro Briggs vin serĉas — kion li
deziras de vi.”
”Nu, kion li deziras?”
”Sciigi al vi, ke via onklo, sinjoro Eyre en Madejro mortis,
ke li postlasis al vi sian tutan posedaĵon, kaj ke vi estas nun
riĉa nur tion — nenion plu.”
”Mi!… riĉa?”
”Jes! vi estas riĉa — heredantino!”
Sekvas paŭzo.
”Nature vi devos pruvi vian identecon,” parolis plue sin-
joro St. John post longa silentado, ”sed tio estos al vi sufiĉe
facila; poste vi povos tuj postuli la ricevon de via posedaĵo.
Via posedo troviĝas en angla banko; Briggs havas la testa-
menton kaj la necesajn dokumentojn.”
Tiel subite ĉio per unu fojo aliiĝis! Estas bela afero, kara
leganto, esti levata de malriĉeco al riĉeco en unu momento —
tre bela afero, sed ĉiuokaze ne afero, kiun oni povas tuj kom-
preni kaj ĝui. Krom tio estas en la vivo okazoj, kiuj estas mul-
te pli skuantaj aŭ ravaj: nome io firma, io vera sen io ideala;
ĉio, kio rilatas tion estas firma kaj taŭga kaj la efiko estas
ankaŭ tia. Oni ne kriegas kaj saltadas! oni ne krias brave!
568
JANE EYRE
eLIBRO
kiam oni subite ekscias, ke oni ricevis havaĵon. Oni komen-
cas pripensi la respondecon kaj la manieron, en kiu plej bone
oni prizorgos sian havaĵon, sur la bazo de la kontentiĝo sin le-
vas gravaj zorgoj, — kaj ni alcentrigas la pensojn kaj cerbu-
mas kun solena graveco pri la ricevita beno.
Krom tio la vortoj heredaĵo kaj morto kun enterigo ĉiam
iras unu flanke de alia. Mi estis aŭdinta, ke mia onklo, mia
sola parenco, mortis. De la momento, kiam mi aŭdis pri lia
ekzisto, mi ankaŭ esperis iam vidi lin; kaj nun ankaŭ tio estis
neebla. Fine nur mi sola ricevis tiun grandan havaĵon, ne mi
kaj feliĉa familio, nur mi, sole mi! Sendube tiu bonfaro estis
grandega, kaj estus agrablege senti min sendependa — jes,
tion mi sentis — tiu penso tremigis mian koron pro feliĉego.
”Fine vi ree rigardas supren,” diris sinjoro Rivers, ”mi jam
kredis, ke Meduzo rigardis vin kaj ŝangis vin al ŝtono — eble
vi ankoraŭ ankaŭ demandos al mi, kiom vi nun valoras?”
”Kiom mi valoras?”
”Ho, bagatelon! ¯i ne penvaloras esti nomata; nur dudek
mil sterlingajn funtojn, mi kredas. Sed kio do estas tio!”
”Dudek mil funtojn?”
Tio estis por mi nova mirego. Mi atendis nur kvar aŭ kvin
mil.
Tiu sciigo por momento preskaŭ senspirigis min. Sinjoro
St. John, kiun mi ankoraŭ neniam antaŭe aŭdis ridi — sinjoro
St. John ridis pro mi!
”Nu,” li diris, ”se vi estus farinta murdon kaj mi dirus al vi,
ke via krimo estas malkovrita, tiam vi ne povus aspekti pli
konsternita.”
”Tio estas granda monsumo — ĉu vi ne opinias, ke iel oni
eraris?”
569
JANE EYRE
eLIBRO
”Oni tute ne eraris.”
”Eble vi malbone legis la nombron — sendube ĝi estas nur
dumil.”
”La sumo estas litere skribita, ne cifere — dudek mil.”
Estis al mi, kiel al individuo, posedanta nur malgrandan
gastronoman forton kaj kiu eksidas ĉe tablo plenigita per
manĝaĵoj kaj frandaĵoj por cent personoj.
Nun sinjoro Rivers leviĝis kaj surmetis sian mantelon.
”Se la vespero ne estus tiel ventega,” li diris, ”mi sendus al
vi Hannah por esti kun vi. Vi aspektas tiel senespere malfeli-
ĉa; oni tial ne restigu vin sola ĉi tie. Sed la kompatindulino ne
povas tiel bone iri tra tia neĝblovado kiel mi; ŝiaj kruroj ne
estas tiel longaj kiel miaj. Tial mi devas restigi vin sola kun via
ĉagreno. Bonan nokton!”
Li ŝovis flanken la riglilon, samtempe subita penso ekregis
min.
”Atendu unu minuton,” mi kriis.
”Nu?”
”Mi rompas al mi la kapon, kial sinjoro Briggs skribis al vi
pri mi; kaj kiel li povis kredi, ke vi, kiu loĝas en tia izolita loko,
havas la povon helpi lin por malkovri mian restadejon.”
”Ho! mi estas pastro,” li diris, ”kaj al ekleziuloj oni ordinare
sin direktas en tiaj cirkonstancoj.”
Ree la riglilo tintis.
”Ne, tiu respondo ne kontentigas min!” mi kriis. Kaj vere
io trorapida, io malklara sin kaŝis en la respondo kaj tio insti-
gis ankoraŭ pli multe mian scivolon anstataŭ kontentigi ĝin.
”Tio estas stranga historio,” mi diris plue, ”kaj mi devas
aŭdi pli multe pri ĝi.”
”Alian fojon.”
570
JANE EYRE
eLIBRO
”Ne, hodiaŭ vespere! — hodiaŭ vespere!” kaj kiam li estis
ironta al la pordo, mi ekstaris inter ĝi kaj li. Li aspektis iom
ĝenita.
”Vi ne iros de ĉi tiu loko, antaŭ ol vi diris al mi ĉion!”
”Liberigu min de tio, almenaŭ nun.”
”Vi devas — vi devas!”
”Mi pli volonte dezirus, ke Diana aŭ Maria parolus al vi pri
tio.”
Kompreneble liaj kontraŭdiroj ekscitis min ankoraŭ pli
multe. Mia deziro ekscii ĉion atingis la plej altan gradon. ¯i
devos esti kontentigata kaj senprokraste. Tion mi diris al li.
”Mi jam antaŭe diris al vi, ke mi estas malmolnuka, obstina
viro,” li diris, ”kaj malfacile cedebla.”
”Kaj mi estas obstina virino; — estas neeble ne cedi al mi!”
”Kaj krome,” daŭrigis li, ”mi estas malvarmsanga; neniu
pasio tiras min kun si.”
”Kontraŭe mi estas varmegsanga, kaj fajro degeligas gla-
cion. La lignofajro degeligis ĉiun neĝon sur via mantelo; nun
ĝi kuŝas sur la planko, kiu aspektas kiel malpura vojo. Se vi
esperas ricevi pardonon por la krimo esti malpuriginta la per
sablo priŝutitan plankon de la kuirejo, tiam diru al mi ĉion,
kion mi deziras ekscii.
”Nu,” li diris, ”bone; mi cedas, pli multe al via persistemo
ol al via seriozeco; same kiel ŝtono estas kavigata de daŭre
falantaj akveroj. Krome, vi ja iun tagon devos scii tion — sek-
ve pli bone nun ol poste. Via nomo do estas Jane Eyre?”
”Kompreneble. Pri tio ni ja ne plu bezonas diskuti.”
”Eble vi tamen ne scias, ke mi estas via samnomulo? ke
mia baptonomo estas St. John Eyre Rivers?”
”Ne, vere; sed mi rememoras bone, ke mi vidis en la libroj,
571
JANE EYRE
eLIBRO
kiujn vi pruntedonis al mi, ankaŭ la literon E. ; sed mi ne de-
mandis, en kies loko tiu nomo staras. Sen dubo —”
Mi eksilentis. Mi eĉ ne havis la kuraĝon nutri, pli malmulte
esprimi per vortoj la penson, kiu naskiĝis en mi kaj post paso
de minuto korpigis kiel forta verŝajno. La cirkonstancoj sin
ligis unuj al aliaj, adaptiĝis iuj al aliaj, ordiĝis laŭ vico kaj eroj;
la ĉeno, kiu ĝis nun kuŝis antaŭ mi kiel senforma amaso, estis
tute distirata — ĉiu ero estis kompleta, la kunigo estis disrom-
pita. Instinkte mi sciis, kiel statis la afero, antaŭ ol estis paro-
lita ankoraŭ unu vorto; sed mi ne povas postuli, ke mia legan-
to posedu la saman instinktan antaŭsentkpablon, tial mi
devas ripeti lian deklaron.
”La nomo de mia patrino estis Eyre; ŝi havis du fratojn;
unu estis pastro kaj edziĝis kun fraŭlino Reed de Gateshead;
la alia John Eyre Esq., negocisto, mortis antaŭ nelonge en
Funchal sur la insulo Madejro. ĉar sinjoro Briggs estas la
advokato de sinjoro Eyre, li la lastan de aŭgusto skribis al ni
kaj sciigis al ni la morton de nia onklo; samtempe li sciigis nin
pri tio, ke li postlasis sian havaĵon al la filino de sia frato; ni
estis senheredigitaj pro malpaco inter li kaj mia patro, al kiu
li estis neniam pardoninta. Antaŭ kelkaj monatoj sinjoro
Briggs ree skribis por sciigi al ni, ke la heredantino estas
netrovebla kaj por demandi, ĉu ni scias ion pri ŝi. La nomo,
kiun vi eble en momento de distro skribis sur peceto da
papero, ebligis al mi malkovri vin. La ceteron vi scias.”
Ree li volis foriri, sed mi stariĝis antaŭ la pordon.
”Lasu min paroli,” mi diris, ”donu al mi momenton por
libere spiri kaj pripensi.”
Mi eksilentis — li staris antaŭ mi kun la ĉapelo en la mano
kaj aspektis kvieta kaj trankvila.
572
JANE EYRE
eLIBRO
Mi parolis plue:
”Via patrino estis la fratino de mia patro.”
”Jes.”
”Sekve mia onklino.”
Li kapjesis.
”Mia onklo John estis via onklo John. Vi, Diana kaj Maria
estas la infanoj de lia fratino, same kiel mi estas la infano de
lia frato … ĉu ne?
”Sendube.”
”Vi do estas miaj gekuzoj; la duono de nia sango sekve
devenas de la sama fonto!”
”Jes, ni estas gekuzoj.”
Mi rigardis lin. Estis al mi kvazaŭ mi estus trovinta fraton,
kaj eĉ tian, pri kiu mi povus fieri kaj kiun mi povus ŝati; kaj
du fratinojn, kun tiaj grandaj, noblaj ecoj, ke kiam ili estis al
mi nur fremdaj homoj, ili estis inspirintaj al mi grandajn
amon kaj admiron. Tiuj du knabinoj, kiujn en tiu vespero,
kiam mi genuis sur la malseka tero kaj vidis tra la malalta
krad-fenestro de la kuirejo de Moor House, mi estis rigardin-
ta kun intereso kaj malespero, — ili estis miaj plej proksimaj
parencoj! Kaj la juna, eleganta viro, kiu estis trovinta min
mortantan sur la sojlo de sia domo — li estis ligita al mi per
la sango. Kia malkovro por malfeliĉa forlasitino! Tio en vero
estis riĉaĵo! — Riĉaĵo por mia koro! — tuta trezorejo de pura
kaj natura amo! Tio estis bonfaro ĉiela, pura, klara, revivi-
ganta. Ne kiel peza donaco el oro, kiu siaspece tamen estas
sufiĉe bonvena pro sia pezo, tamen ĉiam premas teren. Eks-
citita de subita ĝojo, mi kunfrapis la manojn — miaj pulsoj,
miaj tempioj bategis.
”Ho, mi estas tiel gaja! — mi estas tiel ĝoja!” mi kriis.
573
JANE EYRE
eLIBRO
St. John ridetis kaj diris:
”ĉu mi ne diris, ke vi malzorgas la ĉefaferojn kaj vin oku-
pas kun bagateloj? Vi fariĝis serioza, kiam mi diris al vi, ke vi
akiris grandan posedaĵon, kaj nun vi estis ĝoja kaj ekscitita
pro afero, kiu estas sensignifa.”
”Kion vi volas diri per tio? Por vi ĝi eble estas sensignifa; vi
havas fratinojn kaj malmulte atentas havi kuzinon; sed mi
havis neniun, kaj nun subite tri parencoj — aŭ nur du, se es-
tas al vi indiferente esti alkalkulata — plenkreske aperas an-
taŭ mi. Ho, mi ankoraŭ fojon diras, ke mi estas tiel feliĉa!”
Rapide mi trairis la ĉambron, sed haltis. La pensoj, kiuj
venis al mi pli rapide ol mi povis kompreni ilin kaj ordigi,
preskaŭ sufokis min, — ili estis la pensoj pri tio, kio eble bal-
daŭ estiĝos. Mi rigardis la blankan muron; ĝi ŝajnis al mi kiel
ĉielo, plene kovrita de hele lumantaj steloj — kaj ĉiu el ili sig-
nifis al mi ian feliĉon. Nun mi povus montri bonfaron al tiuj,
kiuj estis savintaj mian vivon kaj kiujn mi ĝis nun kapablis
repagi nur per mia amo. Ili vivis kvazaŭ sub jugo, mi povus
liberigi ilin de ĝi, ili estis disigitaj, mi povus reunuigi ilin, —
ili povus ankaŭ ĝui kaj partopreni miajn sendependecon kaj
superfluon. Ni estis ja parencoj. Dudek mil funtoj, dividitaj en
egalajn partojn, estus por ĉiu kvinmil — pli ol sufiĉe; la jus-
teco devus plenumiĝi, — nia feliĉo estu certigata. Nun la riĉe-
co ne plu premis min teren, nun ĝi ne estis plu mona here-
daĵo — sed heredaĵo de vivo, espero kaj ĝuo!
Mi ne povas diri, kiel mi aspektis, dum tiuj pensoj ekregis
min perforte; sed baldaŭ mi rimarkis, ke sinjoro Rivers metis
post mi seĝon kaj kviete penis sidigi min sur ĝin. Li konsilis
al mi rekonsciiĝi; sed min ekscitis tiu aludo pri miaj senhel-
peco kaj eksciteco; mi forpuŝis lian manon de mia ŝultro kaj
574
JANE EYRE
eLIBRO
ree ekiris tien kaj reen, dirante: ”Skribu jam morgaŭ al Dia-
na kaj Maria kaj diru al ili, ke ili tuj revenu hejmen. Diana ofte
diris al mi, ke ŝi opinius sin riĉa, se ŝi posedus mil funtojn,
sekve per kvin mil funtoj ŝi povus senzorge vivi.”
”Diru al mi, ke mi portu al vi glason da akvo,” respondis St.
John. ”Vi vere devas trankviliĝi kaj iom regi viajn sentojn.”
”Sensencaĵo! kaj kiajn sekvojn havos por vi tiu heredaĵo?
ĉu ĝi decidigos vin resti en Anglujo kaj edziĝi kun fraŭlino
Oliver? ĉu vi trankvile loĝos ĉi tie, kiel ordinara mortulo?”
”Vi deliras. Viaj pensoj konfuzas vin; mi tro rapide komu-
nikis al vi tiun novaĵon; tio estis tro por viaj fortoj.”
”Sinjoro Rivers! Vi vere senpaciencigas min; mi parolas tre
saĝe. Sed vi miskomprenas min, aŭ prefere, volas miskompre-
ni min.”
”Eble mi pli bone komprenus vin, se vi nur esprimus pli
klare viajn pensojn.”
”Pli klare! Kion do mi devas pli klare esprimi? Vi kompre-
nos, ke dudek mil funtoj, dividitaj en egalajn partojn inter
mia kuzo kaj la tri kuzinoj estos por ĉiu kvin mil funtoj? Kion
mi volas, estas, ke vi skribu al viaj fratinoj kaj sciigu al ili pri
la havaĵo, kiu estas postlasita al ili.”
”Al vi mem ĝi estas postlasita.”
”Mi klare diris al vi mian intencon pri tiu afero. Mi ne estas
brute egoista, nek blinde maljusta, nek diable sendanka.
Krom tio; mi decidis ekloĝi ĉi tie kaj eĉ kun parencoj. Mi amas
Moor House, kaj en ĝi mi volas loĝi. Mi amas Dianan kaj Ma-
rian kaj ĉe ili mi volas resti mian tutan vivon. Estos al mi beno
kaj ĝojo posedi kvin mil funtojn; sed turmentus min kaj pre-
mus teren havi dudek mil; kaj krome ili neeble kaj laŭleĝe
estas mia sola posedaĵo, kvankam la leĝo aljuĝas ilin al mi. Mi
575
JANE EYRE
eLIBRO
tial cedas al vi tion, kio al mi estas absolute superflua. Kon-
traŭstaro kaj diskutado en ĉi tiu afero estas senutilaj. Ni tial
tuj interkonsentiĝu kaj decidu.”
”Tio estus agi laŭ la unua impulso, vi bezonas kelkajn
tagojn por pripensi la oferon antaŭ ol mi povus akcepti vian
intencon kiel akcepteblan.”
”Ho! Se vi nur dubas pri la sincereco kaj la daŭro de mia
volo, tiam mi estas kvieta. ĉu almenaŭ vi vidas la ĝustecon de
tiu afero?”
”Jes, ian ĝustecon mi sentas en ĝi; tamen ĝi estas kontraŭa
al la kutimo. Krome vi rajte povas akcepti la tutan havaĵon;
mia onklo akiris ĝin per siaj propraj penadoj; li rajtis postla-
si ĝin laŭ sia bontrovo: li postlasis ĝin al vi. Kaj fine la leĝo
konsentas al vi akcepti ĝin. Kun pura konscienco vi povas
rigardi ĝin kiel vian.”
”Ankaŭ ĉe mi tio estas afero de konscienco kaj sento,” mi
diris. ”Mi devas agi laŭ mia sento. ¯is nun mi preskaŭ neni-
am havis la okazon fari tion. Se vi tutan jaron kontraŭagus kaj
ĉagrenus min, mi ne rifuzus al mi la feliĉegan ĝojon, kiu en
ĉi tiu horo elmontriĝis al mi — nome, repagi parton de peza
devo kaj havigi al mi amikojn por mia tuta vivo.”
”Tiel vi pensas nun,” denove parolis St. John, ”ĉar vi ne
scias, kion signifas posedi riĉaĵon kaj samtempe tuj ĝoji pro
ĝi; vi tute ne komprenas la gravecon, kiun la posedo de dudek
mil funtoj havigos al vi; vi ne komprenas la situacion, kiun ĝi
donos al vi en la societo; nek la antaŭvidon, kiun vi per ĝi
povos malfermi por vi; vi ne povas —
”Kaj vi,” mi interrompis lin, ”ne povas imagi al vi la sopi-
ron, kiun mi sentas al gefrata amo. Neniam mi havis hejmon,
576
JANE EYRE
eLIBRO
neniam fraton aŭ fratinojn. Mi volas havi ilin kaj mi havos
ilin. ĉu vi sentas malinklinon akcepti min?”
”Jane, mi volas esti al vi frato — miaj fratinoj estos viaj
fratinoj — eĉ sen kondiĉoj pri la oferoj viaflanke.”
”ĉu frato? Jes, je distanco de kelkaj miloj da mejloj: ĉu fra-
tinoj? Jes: kiuj estas kvazaŭ sklavinoj inter fremduloj: Kaj mi
estus riĉa! Superŝutita per oro, kiun mi ne perlaboris kaj kiun
mi ne meritas: Kaj vi estus malriĉaj: malriĉaj! Jen belega ega-
leco kaj frateco! Jen vera unuiĝo, kora amo kaj sendepende-
co!”
”Sed Jane, via sopiro al familiaj ligiloj kaj hejma feliĉo
povus ja esti kontentigita en alia maniero ol en tiu, kiun vi
intencas! Vi ja povus edziniĝi!”
”Ree sensencaĵo! edziniĝi! Mi ne volas edziniĝi kaj neniam
edziniĝos!”
”Jen vi diris tro multe. Tia danĝera certigo estas pruvo de
via eksciteco en kiu vi troviĝas.”
”Mi ne diris tro multe. Mi scias, kion mi sentas kaj kiel ĉiuj
miaj pensoj kontraŭbatalos la nuran penson pri edziniĝo.
Neniam mi edziniĝos el amo kaj mi ne dezirus elmeti min al
monspekulado. Krom tio, mi ne volus fremdan, al mi malsim-
patian homon, kiu tute diferencas de mi. Mi volas havi miajn
parencojn, kun kiuj mi povas simpatii. Diru ankoraŭ unu
fojon, ke vi volas esti mia frato. Kiam vi diris tiun vorton, mi
estas kontenta kaj feliĉa; ripetu tion se vi povas; ripetu tion
sincere!”
”Mi kredas, ke mi povas fari tion. Mi scias, ke ĉiam mi amis
miajn proprajn fratinojn; kaj mi scias sur kio mia amo al ili
estas fondita — sur la estimo de iliaj promesoj, sur la admi-
ro de iliaj ecoj kaj talentoj. Ankaŭ vi posedas principojn kaj
577
JANE EYRE
eLIBRO
karakteron; viaj gustoj kaj kutimoj similas tiujn de Maria kaj
Diana; ilia societo ĉiam estas al mi agrabla; en la interparo-
lado kun vi mi jam longe trovis bonfarantan konsolon. Mi
sentas, ke facile mi povas doni al vi lokon en mia koro; vi es-
tas mia tria kaj plej juna fratino.”
”Mi dankas vin! Hodiaŭ vespere tio min kontentigas. Nun
iru for; ĉar se vi restos ĉi tie ankoraŭ pli longe, vi eble eksci-
tus min denove per viaj malfidaj konscienc-riproĉoj.”
”Kaj la lernejo, fraŭlino Eyre? ¯i supozeble nun estos fer-
mita?”
”Ne; mi plenumos mian oficon kiel instruistino ĝis mi tro-
vis anstataŭantinon.”
Li ridetis konsentante. Poste ni premis al ni reciproke la
manojn kaj li foriris.
Mi ne bezonas rakonti en ĉiuj detaloj la plurajn batalojn
kontraŭ multaj argumentoj, antaŭ ol mi fine tiel estis aran-
ĝinta la heredaĵ-aferon, kiel mi deziris. Mia tasko estis tre
malfacila; sed ĉar mi estis firme decidinta kaj ĉar miaj paren-
coj fine komprenis, ke mi vere intencis efektivigi egalan divi-
don de la heredaĵo — kaj ĉar fine en siaj koroj ili rekonis la
justecon de tiu intenco, kaj krome klare konsciis, ke ili mem
estus agintaj same al mi — ili finfine tiagrade konsentis, ke la
afero estos submetata al arbitracia tribunalo. La elektitaj
juĝistoj estis sinjoro Oliver kaj eminenta advokato; ambaŭ
voĉdonis laŭ mia ideo. Mi venkis. La dokumentoj de la divi-
do estis redaktitaj, St. John, Diana, Maria kaj mi ĉiuj akiris
sufiĉegan posedaĵon.
578
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXXIV.
La kristnaskofesto jam proksimiĝis, kiam ĉio estis ordi-
gita.
Mi fermis la lernejon de Morton kaj zorgis pri tio, ke mia
foriro ne okazu sen donacoj. La feliĉo ja malfermas la manon
kaj la koron tre mirinde; kaj doni ion, kiam ni mem ricevis
multe, estas nur eksplodo de ekscitiĝo neordinara. Jam longe
mi kun ĝojo rimarkis, ke multaj el miaj lernantinoj ŝatas min
kaj tio plene kaj forte montriĝis, kiam ni disiĝis. Kiel granda
estis mia danko vidante, ke vere mi akiris lokon en iliaj ne-
malboniĝintaj koroj; mi tial promesis al ili, ke neniam pasos
semajno en kiu mi ne vizitos ilin por instrui ilin almenaŭ unu
horon en la lernejo.
Sinjoro Rivers venis por fermi la pordon, post kiam la ses-
dek knabinoj linie preterpasis min. Mi staris kun la ŝlosilo en
la mano kaj rediris ankoraŭ kelkajn specialajn adiaŭajn vor-
tojn al seso el miaj plej bonaj lernantinoj; ĉi tiuj estis tiaj dec-
kondutaj, estimindaj, modestaj kaj bone instruitaj junaj esta-
ĵoj, kiajn eble nenie oni povus trovi en britaj farmovilaĝoj. Kaj
tio estas serioza certigo; ĉar vidinte multajn ”paysannes”1 kaj
”Bauerinnen”2, mi devas konfesi, ke la brita farmistaro estas
plej bone instruita kaj krome la plej deckonduta kaj la plej
honorinda en tuta Eŭropo.
1 francaj vilaĝaninoj.
2 germanaj vilaĝaninoj.
579
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu vi rigardas vin kompensita por multaj monatoj da pe-
no kaj streĉado?” demandis sinjoro Rivers, kiam ili estis
foririntaj. ”ĉu la konscio, ke vi bone uzis vian tempon kaj vi
faris bonon al tiuj knabinoj kaŭzas al vi veran ĝojon?”
”Sendube.”
”Tamen vi nur malmultajn monatojn plenumis malfacilan
laboron! ĉu tuta vivo dediĉita al la plibonigo de la homaro,
ne estus bone uzita vivo?”
”Jes,” mi diris. ”Sed mi ne povus ĉiam vivi en tiu maniero.
Same volonte mi volas ĝoji pro miaj propraj talentoj kaj ka-
pabloj, kiel por disvastigi tiujn de miaj proksimuloj. Kaj eĉ
nun mi devas ĝoji pro miaj; ne ree konduku miajn animon kaj
korpon en la lernejon; ĝi nun kuŝas post mi kaj mi bezonas
longan libertempon.”
Li aspektis tre serioza.
”Kion signifas tio? Kio estas tiu subita aspiro al distrado?
Kion vi intencas fari?”
”Mi volas esti agema, kiel eble plej agema. Kaj precipe mi
devas peti vin serĉi anstataŭantinon por Hannah.”
”ĉu vi bezonos ŝin?
”Jes, ŝi devas iri kun mi al Moor House. Post semajno Dia-
na kaj Maria estos hejme, kaj ĉe sia alveno ili trovos ĉion en
plej bela ordo.”
”Mi komprenas. Mi kredas, ke vi intencas fari ekskurseton.
Bone, Hannah akompanos vin.”
”Tial diru al ŝi, ke ŝi morgaŭ estu preta. Jen akceptu la ŝlo-
silon de la lerneja ĉambro. Morgaŭ frue mi donos al vi la ŝlo-
silon de mia dometo.”
Li akceptis ĝin.
”Vi tre ĝoje transdonas ĝin,” li diris. ”Via facilanimeco ŝaj-
580
JANE EYRE
eLIBRO
nas al mi iom nekomprenebla, ĉar mi ne scias, kiujn okupojn
vi elektis anstataŭ tiuj, kiujn vi forlasas, kaj kiujn celon, inten-
con kaj ambicion vi havas.”
”Mia unua intenco estas purigi Moor House de la kelo ĝis
la tegmento; ĉu vi komprenas la grandan signifon de tiu
esprimo? Poste ni devos froti ĝin per vakso kaj oleo, per ned-
ifinita aro da tukoj ĝis ĉio brilegas; trie aranĝi ĉiun tablon,
ĉiun seĝon, ĉiun liton, ĉiun tapiŝon kun matematika precize-
co; kvare mi preskaŭ ruinigos vin per nekalkuleblaj amasoj da
torfoj kaj bruloligno, por ke mi povu nutri en ĉiu ĉambro ar-
dantan fajron; kaj fine la lastaj du tagoj antaŭ la alveno de viaj
fratinoj estos dediĉataj de mi kaj Hannah al pretigado de bat-
miksitaj ovoj, elektado de sekvinberoj, rostado de spicaĵoj,
bakado de kristnaskfestaj kukoj, tranĉado de viando kaj alia
kulinara laboro, pri kiu neensekretigitoj kiel vi komprenas
nenion. Malmultvorte, mia intenco estas antaŭ la proksimi-
ĝanta ĵaŭdo pretigi ĉion por la ricevo de Diana kaj Maria; mia
ambicio konsistas en tio, ke mi oferu al ili idealan bonvenon.”
St. John ridetis preskaŭ nerimarkeble. Sed li ne estis anko-
raŭ tute kontenta.
Tio por la momento estas tre bela,” li diris, ”sed rilate al la
estonteco mi esperas kaj fidas, ke vi fiksos iom pli alten vian
rigardon ol sur domaj ĝojoj kaj plibeligoj, kiam la unuaj ĝojo
kaj ekscito estos pasintaj.”
”Ho, ili estas la plej bonaj aferoj, kiujn la vivo al ni prezen-
tas!” mi lin interrompis.
”Ne Jane, ne! ĉi tiu mondo ne estas loko de ĝuoj; ne penu
fari tion el ĝi; nek fari el ĝi lokon de ripozo: ne fariĝu malla-
borema.
”Kontraŭe! Mi intencas esti tre laborema!”
581
JANE EYRE
eLIBRO
”Jane, por ĉi tiu momento mi pardonas vin ankoraŭ; mi
donas al vi du monatojn por ĝui vian novan vivostaton; du
monatojn vi povos plene ĝui la ĉarmon de ĉi tiu nove malkov-
rita parenceco; sed poste mi esperas, ke vi levu vian rigardon
super Moor House kaj Morton; vi celu kaj aspiru pli ol la
societon de la fratinoj, pli ol la egoistan ripozon kaj volup-
teman plaĉon de la civilizita superfiuo. Mi esperas, ke la forto
de via energio tiam ne lasos vin kvieta.”
Mirigite mi rigardis lin.
”St. John,” mi diris fine, ”estas preskaŭ malpie tiel paroli!
Mi intencis esti feliĉa kaj kontenta kiel reĝino, kaj jen vi klo-
podas veki en mi denove la senripozecon de antaŭe! Kiace-
le?”
”Kun la celo inciti vin apliki la talentojn, kiujn Dio donacis
al vi kaj pri kio iam vi devos doni respondecon. Jane, mi daŭre
atentos vin, tion mi jam antaŭe diras al vi. Klopodu subpre-
mi la fortegan ardon, kun kiu vi ĵetas vin sur ĉiajn bagatelojn.
Ne tiom kroĉiĝu al la aferoj de la karno. ĉu vi komprenas
min, Jane?”
”Jes, same bone kiel mi komprenus vin se vi parolus gre-
ke. Mi sentas, ke mi havas multajn tialojn por esti feliĉa, kaj
feliĉa mi volas esti. Adiaŭ!”
Mi estis tre feliĉa en Moor House, kaj mi multege laboris,
same kiel Hannah. ŝi estis ravita vidante, kiel afabla mi povas
esti, eĉ meze de la malordo en purigata domo. Kiam ĉio es-
tis preta, mi trovis Moor House tre hejmeca.
La grava ĵaŭdo fine proksimiĝis. Ni atendis Marian kaj Dia-
nan je krepuskiĝo kaj jam antaŭ tiu tempo ni bruligis la faj-
ron supre kaj malsupre en la domo. La kuirejo aspektis tre
ordigita. Hannah kaj mi estis jam vestitaj kaj ĉio preta.
582
JANE EYRE
eLIBRO
Kiel unua venis St. John. Mi estis petinta lin ne alveni an-
taŭ ol ĉio estos preta. Li trovis min en la kuirejo, dum mi
bakis kuketojn por la teo.
Alproksimiĝante al la forno li demandis, ĉu mi bone suk-
cesis pri la servistina laboro. Mi respondis al li invitante lin
trairi kun mi la domon por vidi la rezulton de mia laboro.
Kun peno mi decidigis lin fari tion. Li ĵetis nur rapidan rigar-
don en la ĉambrojn, kiujn mi malfermis al li kaj irinte de sup-
ren malsupren, li diris, ke sendube mi havis multan penon
arangi ĉion en tiel mallonga tempo, sed ne per unu vorto li
sciigis, ke la plibonigo plaĉas al li.
Tiu silentado iom malpliigis mian ĝojon, tion mi devas
konfesi … Mi pensis, ke la ŝango en la domo vekus ĉe li mal-
novajn rememorojn, kaj tion mi demandis iom senkuraĝi-
ĝinte.
”Ho ne, tute ne;” li kontraŭe estis rimarkinta, ke mi res-
pektis ĉiun rememoron. Li eĉ timis, ke mi dediĉis al tio pli
multe da tempo ol penvaloras. Ekzemple, kiom da tempo mi
bezonis por bone aranĝi ĉion en ĉi tiu ĉambro? — ”Cetere, ĉu
vi povas diri al mi, kie estas tiu libro?”
Mi montris ĝin al li sur la librobreto: li ĝin prenis, kaj
retirinte sin al sia kutima loko ĉe la fenestro, li eklegis.
Nu, mia kara leganta, tio ne plaĉis al mi. St. John estis bona
viro; sed nun mi spertis, ke li diris la veron pri si mem, diran-
te, ke li estas maldolĉa kaj malvarma. La humaneco kaj la ĉar-
mo de la vivo ne tuŝis lin, ne altiris lin. Vere, li vivis nur por
celi tion, kio estas bona kaj granda, sed li ne konis ripozon,
ne volis ĝin; ankaŭ li ne aprobis ĝin al tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin.
Rigardante malsupren al lia alta frunto, kiu estis senmova kaj
pala kiel tombŝtono — al liaj belaj trajtoj, kiuj per longa stu-
583
JANE EYRE
eLIBRO
dado fariĝis rigidaj kaj severaj, mi subite komprenis, ke li
neniam povus esti bona edzo, ke estus malfacila tasko esti lia
edzino. Kvazaŭ de subita sento mi komprenis lian amon al
fraŭlino Oliver; mi samopiniis kun li, ke ĝi estis nur amo de
la sentoj. Mi komprenis, kiel li malestimus sin mem pro la
febra influo, kiun ĝi efikis je li, kiel li devos deziri sufoki tiun
amon, kiel li devos dubi pri tio, ke ĝi nen iam kondukos al ilia
daŭra feliĉo. Mi vidis, ke li estas el tiu materio, el kiu la naturo
kreas siajn heroojn — kristanajn same kiel idolanajn — siajn
leĝdonantojn, politikistojn, konkerantojn; firman fortikaĵon,
sur kiu oni en grandaj epokoj povus fidi pro grandaj intere-
soj! Sed kiu apud la hejma kameno estas nur tro ofte peza,
malvarma kolono, malĝojiga kaj mislokita!
”ĉi tiu familia ĉambro ne estas lia amata sfero,” mi pensis,
”la himalaja montaro, la arbaretoj de la kafroj, eĉ la pestvizi-
tata, malbeninda marbordo de Gvineo estus pli taŭga por li.
Li abomenas ripozon en la familia rondo, ĉar ĝi ne estas lia
elemento; ĉi tie liaj grandaj kapabloj ne disvolviĝas kaj ne
povas bone elmontriĝi. En bataladoj kaj danĝero, kie kuraĝo
estas bezonata kaj energio estas ekzercata kaj kie la forto
povas esti hardita — tie li parolos kaj agos kiel ĉefo, kiel kon-
dukisto! Apud ĉi tiu kameno tamen ĝojema infano venkoba-
tus lin. Li prave elektis la oficon de misiisto — nun mi tion
komprenas!”
”Ili venas! ili venas!” kriis Hannah larĝe malfermante la
pordon de la familia ĉambro. En la sama momento la maljuna
Karlo ĝoje ekbojis. Mi kuris eksteren. Estis jam mallume, sed
klare mi aŭdis la rulbruon de la radoj. Hannah rapide bruligis
lanternon. La veturilo haltis antaŭ la kradpordego. La vetu-
rigisto malfermis la veturilpordeton; unua eliris bone kona-
584
JANE EYRE
eLIBRO
ta figuro, poste la dua. Sammomente mia vizaĝo estis sub iliaj
ĉapeloj, unue mi kontaktiĝis je la palaj vangoj de Maria, poste
je la harbukloj de Diana.
Ili ridis, kisis min — poste Hannah; ili karesis Karlon, kiu
preskaŭ sovaĝiĝis pro ĝojo, ili demandis ĉu ĉio estas en ordo,
kaj rapidis en la domon, kiam mi prijesis iliajn demandojn.
Ili preskaŭ malsaniĝis pro la longa vojaĝo en la veturilo kaj
pro la malbona vojo de Whitcross; iliaj membroj preskaŭ rigi-
diĝis pro la malvarmega nokta aero; sed iom post iom iliaj
vizaĝoj malrigidiĝis antaŭ la ĝoje flagranta fajro de la kame-
no. Dum la veturigisto kaj Hannah enportis la kofrojn, la fra-
tinoj informiĝis pri St. John. Sammomente li eliris la famili-
an ĉambron. Ambaŭ fratinoj ĉirkaŭbrakis lin. Al ĉiu li donis
kvietan kison, diris kelkajn vortojn de bonveno, lasis paroli al
si mallongan tempon kaj retiriĝis denove en la familian ĉam-
bron kiel en sian rifugejon, post kiam li diris al la fratinoj, ke
ili ja baldaŭ ankaŭ iros tien.
Mi estis bruliginta la kandelojn por konduki ambaŭ sup-
ren, sed antaŭe Diana intencis direkti gastamajn ordonojn al
la veturigisto; post kiam ili estis plenumitaj, ambaŭ sekvis
min. Ili estis ravitaj pro la novaĵoj kaj ornamaĵoj de siaj ĉam-
broj. ¯ojege ili parolis pri la novaj fenestro-kurtenoj, pri la
freŝaj tapiŝoj kaj la riĉe pentritaj porcelanaj vazoj. Mi sentis
kontentiĝon, ke miaj aranĝoj tute harmoniis kun iliaj gustoj,
kaj ke ĉio, kion mi estis farinta kontribuis al la granda ĉarmo
de ilia ĝoja rehejmiĝo.
La vespero estis belega. Miaj kuzinoj en sia ĝoja kaj eksci-
tita agordo estis tiel elokventaj pri siaj sciigoj kaj informiĝoj,
ke la silentemo de St. John per ili estis tute kovrita; li estis
sincere ĝoja revidi siajn fratinojn, sed li ne povis simpatii kun
585
JANE EYRE
eLIBRO
iliaj brua ĝojo kaj parolemo. La okazantaĵo de la tago — nome
la rehejmiĝo de Diana kaj Maria ĝojigis lin; sed la sekvo de ĉio
tio, la tumulto, la multparola ĝojo — malĝojigis lin. Mi vidis
je li, kiel li aspiris la pli trankvilan morgaŭon. Kiam la plej alta
grado de feliĉego estis atingita, ĉirkaŭ unu horon post la
tetrinkado, ni subite aŭdis, ke iu frapas al la pordo. Hannah
eniris kun la sciigo, ke malriĉa knabo venis en ĉi tiu nekuti-
ma horo por peti sinjoron Rivers tuj iri al lia malsana patri-
no, kiu estis mortonta.
”Kie ŝi loĝas, Hannah?
”Tute malsupre en Whitcross Brow, preskaŭ kvar mejlojn
de tie ĉi; kaj la tuta vojo konsistas nur el marĉoj.
”Estas pli bone ne iri tien, sinjoro, la vojo estas neirebla, en
la nokto ĝi estas eĉ danĝera pro la marĉoj. Krome la nokto
estas tiel malvarma; la vento estas pli akra ol iam. Mi ja povas
diri, sinjoro, ke vi venos morgaŭ jam tre frumatene.”
Sed li estis jam en la koridoro kaj surmetis la mantelon, li
iris sen grumbloj, sen kontraŭstaro. Estis nun la naŭa horo,
li sekve ne revenos antaŭ noktomezo. Revenante li estis mal-
sata kaj ĝismorte laca; sed li aspektis pli feliĉa kaj pli kontenta
ol antaŭe. Li estis plenuminta devon, li estis kontraŭbatalin-
ta grandan penon kaj elprovinta siajn energion kaj abnega-
cion — sufiĉe, li estis pli kontenta pri si mem.
Mi timis, ke la tuta sekvonta semajno provos lian pacien-
con. Estis la semajno de kristnasko; neniu el ni komencis spe-
cialan laboron, sed ni pasigis la tempon en ĝojo kaj hejma
senzorgeco. La aero de la marĉo, la libereco de propra hejmo,
la matenruĝo de feliĉo de la sendependeco: ĉio tio efikis je
Diana kaj Maria kiel viviganta eliksiro; ili estis gajaj de mate-
no ĝis tagmezo, de tagmezo ĝis vespero. Ili senhalte povis
586
JANE EYRE
eLIBRO
babiladi; kaj ilia sprita, proprece kerna konversacio havis por
mi tiel grandan ĉarmon, ke mi pli volonte partoprenis en ĝi
aŭ aŭskultis ĝin, ol ĉiun alian amuzaĵon.
St. John ne malaprobis nian viglecon, sed evitis ĝin per for-
iro; nur malofte li estis hejme; lia preĝeja komunumo estis
vasta, la komunumanoj loĝis dise, kaj lia taga tasko devigis lin
viziti la malsanulojn en la malsamaj distriktoj.
Iun matenon ĉe la matenmanĝo Diana demandis lin, ĉu liaj
planoj ankoraŭ ĉiam estas samaj.
”ĉiam samaj kaj neŝanĝotaj,” li respondis. Kaj li sciigis al
ni, ke lia forvojaĝo estas fiksita por la sekvonta jaro.
”Kaj Rosamond Oliver?” demandis Maria. ŝi demandis
tion senvole; ĉar apenaŭ ŝi estis eliginta la demandon, ŝi faris
movon kvazaŭ ŝi dezirus repreni ĝin.
St. John havis libron en la mano, — li havis la malhejme-
can kutimon legi dum la manĝoj — li fermis ĝin kaj rigardis
antaŭ si, respondante:
”Rosamond Oliver baldaŭ edziniĝos kun unu el la plej
estimindaj kaj eminentaj loĝantoj de S…, nome kun la nepo
kaj heredonto de sinjoro Frederic Granby. Hieraŭ ŝia patro
sciigis tion al mi.”
Liaj fratinoj rigardis sin reciproke, poste min; ni ĉiuj rigar-
dis lin. Li estis kvieta kiel marmoro.
”Tiu geedziĝo okazos neatendite kaj rapide,” diris Diana,
”ili konas unu la alian nur tre mallonge.”
”Nur du monatojn. En oktobro ili konatiĝis unu kun la alia
dum balo en S… ĉiu prokrasto estas nenecesa, ĉar neniu mal-
helpo sin prezentas, kaj la geedziĝo ŝajnas esti dezirinda ĉiu-
rilate. Ili geedziĝos tuj kiam la kastelo R, kiun sinjoro Frederic
cedos al ili, estos preta por ilia akcepto.”
587
JANE EYRE
eLIBRO
Kiam post tiu sciigo, mi por la unua fojo revidis St. John,
mi tre deziris demandi lin, ĉu tiu okazontaĵo faris lin malfeli-
ĉa. Sed li ŝajnis tiel malmulte bezoni tiun simpatipruvon, ke
mi ne diris mian demandon, sed kontraŭe mi sentis honton
pro la jam antaŭe al li montrita kompato. Krome mi estis tute
malkutimiĝinta interparoli kun li; denove lia retenemo estis
tute frosta kaj mia malkaŝemo kuŝis sub ĝi rigida. Li ne estis
teninta sian promeson trakti min kiel sian fratinon; ĉiam li
montris inter ni malgrandajn malvarmetajn distingojn, kiuj
tute ne kontribuis al disvolviĝo de koreco. Mallonge dirite,
post kiam li rekonis min kiel sian parencinon kaj loĝis kun mi
en la sama domo, mi sentis, ke la distanco inter ni fariĝis pli
granda, ol kiam li konis min kiel la instruistinon de la vilaĝ-
lernejo. Memorante lian antaŭan intimecon, mi ne povis
kompreni lian retenemon.
ĉar tio estis fakto, mi sentis grandan miron, kiam subite li
levis la kapon super la pupitro antaŭ kiu li sidis kliniĝinta, kaj
diris:
”Vi vidas, Jane, ke la batalo estas finita kaj venkita.”
Mirigite, ke li tiel subite alparolis min, mi ne povis tuj res-
pondi.
Post mallonga hezito, mi respondis:
”ĉu vi certe scias, ke ne okazos al vi kiel al konkerinto, kies
venko estis tro multekoste akirita? ĉu dua tia venko ne estus
via pereo?”
”Mi kredas ke ne. Kaj se vere tio okazus al mi — kion tio
signifus? Neniam mi trafos en la okazon batali tiel la duan
fojon. ĉi tiu konflikto decidis. Nun mia vojo kuŝas klara antaŭ
mi. Mi dankas Dion pro tio!”
588
JANE EYRE
eLIBRO
Dirinte tion, li ree dronis en sia silentado kaj sin okupis
kun siaj paperaĵoj.
Kiam nia reciproka feliĉo (nome tiu de Diana, Maria kaj mi
mem) ricevis pli kvietan karakteron, kaj kiam ni rekomencis
niajn antaŭajn kutimojn kaj regulajn studadojn, sinjoro St.
John estis pli ofte hejme; kelkfoje li estis eĉ horojn ĉe ni en la
ĉambro. Dum Maria desegnis, Diana sin okupis per legado de
enciklopedio, kiun ŝi je mia granda miro trastudis, kaj mi
rompis al mi la kapon per la germana lingvo, li cerbumis
super ia mistika scienco; mi kredas, ke ĝi estis orienta lingvo,
kies studo ŝajnis al li necesa por la plenumo de liaj planoj.
Kiam li, tiel droninta en siaj studoj, sidis ĉe la kutima fene-
stro, li ŝajnis esti tre kvieta; sed liaj bluaj okuloj havis propre-
can kutimon leviĝi de la fremda gramatiko; ili tiam ŝvebis
super ni, siaj samstudantinoj, kaj ofte restis super ni kelkan
tempon kvazaŭ por fikse ekzameni nin; sed se ni renkontis
lian rigardon, tiam same subite ĝi returnis sin al la gramati-
ko; tamen ĉiam denove ili sin direktis al nia tablo. Mirigite mi
demandis al mi, kion tio signifas. Ankaŭ min mirigis la regula
kontenteco, kiun li ĉiam montris ĉe la sama okazo, nome ĉe
mia ĉiusemajna vizito al la lernejo de Morton, kvankam ĝi
ŝajnis al mi tre malgrava. Sed tiu regula kontenteco pligran-
digis mian miron, kiam la vetero estis malbona, aŭ kiam
neĝis, pluvis aŭ ventegis, kaj kiam liaj fratinoj petegis min
resti hejme, ke li ĉiam kaj neŝanĝeble mokis ilian antaŭzor-
gemon kaj instigis min sen indulgo kontraŭstari la elemen-
tojn.
”Jane ne estas la senenergiulino, kiun vi volas fari ŝin,” li
tiam kutimis diri; ”ŝi povas elteni montaran venton kaj plu-
vegon aŭ kelkajn neĝflokojn same bone kiel iu ajn el ni. ŝia
589
JANE EYRE
eLIBRO
korpostato estas ne nur sana, sed ankaŭ elasta kaj eltenas la
ŝanĝojn de klimato pli bone ol multaj fortikuloj.”
Kaj kiam mi poste revenis hejmen, ofte tre laca kaj turmen-
tita de la vento aŭ malbona vetero, tiam mi ne kuraĝis plen-
di, vidante, ke li ekkolerus pro mia plendado. Fortikeco ĉiam
plaĉis al li; la malo ĉagrenis lin.
Unu posttagmezon li tamen konsilis al mi resti hejme, ĉar
mi tre malvarmumis. Liaj fratinoj en mia loko estis irintaj al
Morton. Mi sidis kaj legis en Schiller, kaj li estis klinita super
sia orienta gramatiko, kies hieroglifojn li penis deĉifri. Kiam
mi metis flanken mian tradukon kaj komencis skribekzercon,
mi okaze rigardis lin kaj rimarkis, ke la gardemaj bluaj oku-
loj ree estas direktataj sur min. Mi ne povas diri, kiel longe ili
jam traboris min kaj ekzamenis min de la kapo al la piedoj;
ili estis tiel akraj kaj tamen tiel malvarmaj, ke sento de super-
stiĉo min ekregis — estis al mi kvazaŭ mi estas en ĉambro de
monstro.
”Jane, kion vi faras?”
”Mi studas la germanan.”
”Mi dezirus, ke vi anstataŭ la germanan studus la hindo-
stanan.”
”Jen vi ja ne estas serioza.”
”Tiel serioza, ke tio okazu; kaj mi diros al vi kial.”
Tiam li klarigis al mi, ke ĝi estas la lingvo, kiun li estas stu-
danta; ke li tamen jam forgesis pri la komencaj elementoj
post kiam li enpenetris pli funden en la lingvon; ke estus al li
tre utile, se li havus lernantinon, kun kiu li ĉiam denove
povus ripeti la elementojn, por ke ili en tiu maniero pli bone
restu en lia memoro; ke li jam kelkan tempon hezitis, kiun li
elektos kiel sian lernantinon: min aŭ siajn fratinojn, ke li fine
590
JANE EYRE
eLIBRO
elektis min, rimarkante, ke el la trio mi pli longe eltenus ian
laboron kaj li finis per la demando: ”ĉu vi volas fari al mi tiun
servon? Eble vi ne bezonus longe montri tiun oferon, ĉar
pasos nur tri monatoj inter nun kaj mia forvojaĝo.”
St. John ne estis viro, al kiu oni facile povis rifuzi peton, ĉar
ĉiu impreso — ĉu ĝoja, ĉu malĝoja — estis al li daŭra kaj tre
profunda. Tial mi konsentis. Kiam Diana kaj Maria revenis
hejmen, la unue nomita trovis sian lernantinon transirinta al
ŝia frato. ŝi ridis kaj ŝi same kiel Maria samopiniis, ke St. John
neniam povus decidigi ilin fari ion tian.
Li respondis kviete: ”Tion mi scias.”
Mi trovis en li tre paciencan, indulgan, tamen severan
mastron, li atendis de mi grandan diligentecon; kaj kiam mi
plenumis lian atendon, li en sia propreca maniero plene koni-
gis al mi sian kontentecon. Iom post iom li akiris super mi ian
influon, kiu rabis al mi la liberecon pri miaj pensoj kaj volo.
Liaj atentoj kaj laŭdoj pli multe efikis je mi ol lia indiferente-
co. Mi ne povis plu senĝene ridi kaj paroli, kiam li ĉeestis, ĉar
tede ĝenanta instinkto igis senti, ke ĉio vivoplena (almenaŭ
ĉe mi) estas al li malagrabla. Mi sciis bone, ke li ŝatas nur
seriozan animstaton kaj okupiĝon, ke estas al mi vane klopo-
di ion kontraŭan en lia ĉeesto. Min regis kvazaŭ glacia sorĉo.
Kiam li diris: ”Iru”, tiam mi iris. Kiam li diris: ”Venu”, tiam mi
venis. ”Faru tion”, tiam mi obeis. Sed mi ne amis tiun sklavec-
on. Eĉ mi ofte dezirus tutkore, ke li estus daŭriginta tute min
ne atenti.
Iun vesperon, kiam liaj fratinoj kaj mi estis irontaj por dor-
mi, li kisis ambaŭ laŭ sia kutimo; al mi ankaŭ laŭkutime li
etendis la manon. Diana, okaze estante en la plej petola hum-
591
JANE EYRE
eLIBRO
oro (ŝi tute ne submetis sin al lia volo kiel mi, ĉar ŝia volo en
kontraŭa direkto estis same forta kiel lia) ekkriis:
”St. John! vi kutimas nomi Jane via tria fratino, sed vi ne
pritraktas ŝin kiel tian; vi ankaŭ ŝin kisu!”
ŝi puŝis min al li. Mi opiniis Dianan tre enuiga kaj estis
malagrable konfuzita. Kaj dum mi sentis tion, St. John klinis
la kapon, lia greka vizaĝo estis tuŝonta mian, liaj okuloj ser-
ĉis miajn — li kisis min. Reale ne ekzistas marmoraj aŭ gla-
ciaj kisoj, alie mi dirus, ke la kareso de mia spirita nevo apar-
tenus al unu el tiuj specoj, sed eble ekzistas eksperimentkisoj
— kaj lia estis eksperimentkiso. Doninte ĝin al mi li rigardis
min por ekzameni la efikon; ĝi ne estis tre frapanta; tre cer-
te mi ne ruĝiĝis; eble mi iom paliĝis, ĉar mi sentis tiun kison
kiel sigelon sur miaj katenoj. Poste li neniam plu preterlasis
tiun ceremonion, kaj la seriozeco kaj submetiĝo, kun kiuj mi
submetiĝis al ĝi, ŝajne por li aldonis al ĝi ian ĉarmon.
Rilate al mi, ĉiutage mi deziris pli kaj pli kontentigi lin. Sed
por fari tion, mi sentis ankaŭ ĉiutage pli kaj pli, ke mi devas
malkonfesi pli ol la duonon de mia karaktero, subpremi
miajn emojn, puŝi miajn dezirojn perforte el iliaj originalaj
direktoj, kaj devigi min al okupoj kaj amuzaĵoj, por kiuj mi
laŭkaraktere trovis en mi neniun inklinon. Li volis levi min ĝis
ia alto, ĝis kiu mi ne povis leviĝi; ĉiuhore mi ellaciĝis atingi
nivelon, kiun li tiel neatingeble alte estis metinta. Kaj tio estis
same neebla kiel klopodi ŝanĝi miajn malregulajn vizaĝtraj-
tojn laŭ lia klasika specimeno, doni al miaj ŝanĝeble verdaj
okuloj la marbluan koloron kaj solenan pompon de liaj.
Tamen ne nur lia supera influo min katenis por tiu mo-
mento. Dum kelka tempo ne nur mi aspektis malgaje, sed eĉ
592
JANE EYRE
eLIBRO
konsumanta ĉagreno mordetis mian koron kaj sufokis mian
feliĉon jam ĉe ĝia fonto — la ĉagreno pri necerteco kaj dubo.
Eble, mia leganto, vi kredas, ke mi forgesis pri sinjoro
Rochester, — post kiam ŝanĝiĝis mia sorto kaj aliiĝis mia
ĉirkaŭaĵo. Eĉ ne unu momenton mi forgesis pri li. Mia memo-
ro al li restis tia sama; ĉar ne estis nebulo, kiu povis forpeli
helan sunbrilon, ĝi ne estis bildo desegnita en la sablo kaj kiu
povis esti forblovata de ventego. ¯i estis nomo, kiu per bron-
za grifelo estis skribita sur tablo, kiu daŭros same longe kiel
la marmoro, kaj kiu portis liajn trajtojn. ĉie min sekvis la so-
piro ekscii, kio el li estis fariĝinta. Kiam mi estis ankoraŭ en
Morton, mi ĉiuvespere eniris mian loĝejon por pensi pri tio,
kaj nun en Moor House mi ĉiuvespere eniris mian ĉambron
por nutri tiun penson la tutan nokton.
Dum mia necesa korespondado kun sinjoro Briggs pri la
testamento, mi estis demandinta, ĉu eble li scias ion pri la
sanstato kaj la restadejo de sinjoro Rochester; sed kiel St.
John jam konjektis, Briggs sciis nenion pri ĉio, rilatanta sin-
joron Rochester. Poste mi skribis al sinjorino Fairfax petegan-
te ŝin informi min pri tio. Kun certeco mi atendis atingi per
tio mian celon; mi estis konvinkita ricevi tujan respondon. Mi
tial estis mirigita, kiam en la daŭro de du semajnoj neniu sci-
igo venis, sed post paso de du monatoj, en kiuj la poŝtisto ĉiu-
tage venis, ne portante al mi eĉ unu leteron, min ekregis
morta angoro.
Mi skribis ankoraŭ unu fojon, estis ja eble, ke mia unua
letero iel perdiĝis. Post nova klopodo sekvis nova espero, kiel
antaŭe ĝi lumis kelkajn semajnojn, poste ĝi flagretis ankoraŭ
kelkajn fojojn kaj fine tute estingiĝis. Eĉ ne unu linion mi
ricevis, eĉ ne unu vorton! Kiam pasis duona jaro en vana
593
JANE EYRE
eLIBRO
atendado, formortis en mi ĉiu espero, kaj ĉirkaŭ mi estiĝis
mallumo.
ĉirkaŭe floris ĉarma printempo; min ĝi ne ĝojigis. La so-
mero alproksimiĝis. Diana faris sian eblon por ĝojigi min; ŝi
diris, ke mi aspektas malsana kaj proponis, ke ŝi akompanu
min al la marbordo. St. John kontraŭstaris, dirante, ke mi ne
bezonas distriĝon, ke mia nuna vivo havas celon; kaj tian
celon mi ĝuste kaj nepre bezonas. Supozeble por plenigi
miajn devomankojn, li plilongigis miajn studhorojn en la
hindostana lingvo kaj iĝis ankoraŭ pli instiganta rilate al mia
perfektiĝado en tiu lingvo. Kaj mi — malsaĝulino — eĉ ne
pensis, ke mi kontraŭdiru lin — mi ne povis kontraŭstari lin.
Iun tagon mi estis ankoraŭ pli malĝoja dum la leciono, tion
kaŭzis granda seniluziigo. Hannah estis dirinta al mi en la
mateno, ke venis por mi letero kaj kiam mi malsupreniris por
akcepti ĝin, preskaŭ certa, ke fine la tiel longe aspiritaj sciigoj
atingis min, mi trovis nur tre malgravan aferleteron de sin-
joro Briggs. La forta bato elpremis larmojn el miaj okuloj kaj
dum mi sidis kurbiĝinta super la nekompreneblaj literoj kaj
la floreca stilo de hinda verkisto, miaj okuloj denove pleniĝis
de larmoj.
St. John vokis min al sia flanko por legi; kiam mi penis fari
tion, mia voĉo min forlasis, singultoj sufokis miajn vortojn. Ni
estis duope en la ĉambro. Diana sin okupis pri sia muziko en
la familia ĉambro, Maria laboris en la ĝardeno. Estis ĉarma,
klara, sunplena, ĝojiga tago en majo. Mia kunulo tute ne
montris miregon pro mia animstato kaj eĉ ne informiĝis pri
ĝia kaŭzo. Li diris nur:
”Jane, ni atendos kelkajn minutojn ĝis vi regis vin.”
Dum mi kiel eble plej rapide klopodis subpremi mian emo-
594
JANE EYRE
eLIBRO
cion, li kviete kaj pacience restis sidanta, klinita super sia
pupitro kiel kuracisto, kiu per la okulo de la scienco atendis
la jam longe atenditan, plene klarigitan krizon en la malsano
de paciento. Kiam mi ĉesis singulti kaj sekigis miajn okulojn
kaj iom murmuris, ke tiun matenon mi sentis min malsane-
ta, mi denove komencis mian laboron kaj klopodis fini ĝin.
Poste St. John metis flanken miajn librojn, fermis sian
pupitron kaj diris:
”Jane, vi nun faru promenon kaj eĉ kun mi.”
”Mi vokos Dianan kaj Marian.”
”Ne. ĉi tiun matenon mi bezonas nur unu akompananti-
non, kaj tio estu vi. Vestu vin, eliru tra la kuireja pordo, eni-
ru la vojon al Marsh Glen*, post malmultaj momentoj mi es-
tos apud vi.”
Kompromison mi ne konis. Neniam en mia vivo, kiam mi
devis agi kontraŭ firmaj karakteroj, kiuj staris malflekseblaj
antaŭ mi, mi konis mezvojon inter plena submeto kaj obsti-
na kontraŭstaro. Mi ĉiam rimarkis kiel la unua, kelkfoje kun
vulkana fortegeco transiris en la duan; kaj ĉar en tiu momen-
to neniu el la cirkonstancoj, kaj ankaŭ ne mia animstato estis
klinita al kontraŭstaro, mi sekvis obee la ordonojn de St. John
kaj en dek minutoj mi malsupreniris la preskaŭ neireblan
vojon al la ravino ĉe lia flanko.
La vento venis el la okcidento kaj trans la montetojn, ĝi
estis plena de odoro de erikejo kaj kanoj; la ĉielo estis senma-
kule blua kaj la rivereto, rapidanta tra la ravino kaj alta pro
la multaj pluvadoj de la pasinta printempo, klare fluis preter
nin kaj kaptis la sunradiojn, respegulante ilin. Daŭrigante
nian vojon kaj forlasinte la vojeton, ni venis sur delikatan,
* Glen = krutvalo aŭ ravino
595
JANE EYRE
eLIBRO
muskan, smeralde verdan grundon, sur kiu floris tie kaj alie
blankaj kaj stelformaj flavaj floroj. Ni estis nun tute ĉirkaŭi-
taj de montetoj, ĉar ĝis iliaj suproj la ravino sin etendis.
”ĉi tie ni volas ripozi,” diris St. John, kiam ni atingis la
unuajn postrestintojn de tuta aro da ŝtonegoj, kiuj protektis
iaspecan vojeton, al kies alia ekstremo la rivereto formis pro-
fundan akvofalon kaj kie kelkajn metrojn pli for la monto
estis senigita de monto-musko kaj floroj kaj kie floris nur
erikoj; tie el la romantiko fariĝis sovaĝejo kaj mallumo el la
freŝeco — tie regis nur soleco kaj malĝoja paco.
Mi sidiĝis; St. John staris ĉe mia flanko. Li rigardis supren
al la intermonto kaj malsupren en la ravinon; liaj rigardoj
ŝvebis for kun la rivereto kaj returniĝis por vagi trans la sen-
nuban ĉielon, kiu donis al la akvo ĝian koloron. Poste li
demetis sian ĉapelon por ke la vento ludu per liaj haroj kaj
kisu lian frunton. Li ŝajnis havi kontakton kun la spirito de ĉi
tiu soleca kaŝejo: liaj okuloj kvazaŭ diris adiaŭ al iu estaĵo.
”Mi revidos ĝin,” li laŭte diris, ”en sonĝo, kiam mi dormos
ĉe la bordo de Gango; kaj tiam — en pli malfrua horo — kiam
alia dormo min regos — ĉe la bordo de pli malhela rivero.”
Strangaj vortoj de stranga amo! Ili estis la pasio de severa
patrioto al lia patrujo! Li sidiĝis. Dum duona horo ni diris
neniun vorton, nek li al mi, nek mi al li. Post la paso de tiu
tempospaco li denove komencis:
”Jane, mi forvojaĝos post ses semajnoj; mi jam rezervis
mian kajuton en velŝipo, kiu la dekduan de junio velveturos
al orienta Hindujo.”
”Dio protektos vin, ĉar vi laboros por Li,” mi respondis.
”Jes,” li diris, ”tio estas mia fiereco kaj mia ĝojo. Mi estas
servisto de ne erarema Sinjoro. Mi ne eniras la vivon sub
596
JANE EYRE
eLIBRO
homa gvidado, ne sub gvidado, kiu estas submetita al erarple-
naj leĝoj kaj al erarema perforto de miaj malfortaj kunhomoj,
— mia Reĝo, mia Leĝdonanto, mia Gvidanto estas la ĉiupo-
tenca, la Perfekta! Al mi ŝajnas tiel strange, ke ne ĉiuj, kiuj ĉir-
kaŭas min, mortas pro la dezirego ariĝi sub la sama standar-
do — por plenumi la saman laboron.”
”Ne ĉiuj havas vian forton, kaj estus malsaĝe, se la mal-
fortuloj volus iri kun la fortuloj.”
”Pri la malfortuloj mi ne parolas kaj al ili mi ne pensas; mi
turnas min nur al tiuj, kiuj estas indaj kaj kapablaj plenumi
tiun laboron.”
”Ilia nombro estas nur malgranda, kaj estas malfacile tro-
vi ilin.”
”Vi prave parolas; sed se oni ne trovis ilin, tiam ĝi estas nia
devo inciti — decidigi ilin, montri al ili, kiuj talentoj al ili estas
donitaj kaj kial ili ricevis tiujn talentojn — nia devo estas krii
al ili en la oreloj tiun sciigon de la ĉielo, oferi al ili lokon en
la aro de la elektitoj.”
”ĉu unue ilia koro ne diros al ili, se vere ili estos kapablaj
pri tiu tasko?”
Estis al mi, kvazaŭ terura sorĉo pli kaj pli kaptis min. Mi
tremis pro angoro, ke mi aŭdus diri vorton, kiu samtempe
klarigus kaj rompus la sorĉon.
”Kaj kion via koro al vi diras?” demandis St. John.
”Mia koro estas muta — mia koro estas muta,” mi respon-
dis tremante.
”Tiam mi devas paroli anstataŭ ĝi,” daŭrigis li per sia pro-
funda senkompata voĉo. ”Jane, iru kun mi al Hindujo! Iru kun
mi kiel mia helpantino, mia kunlaborantino.”
La ravino kaj la ĉielo ŝanceliĝis; la monteto sin levis kaj sin
597
JANE EYRE
eLIBRO
mallevis! Estis al mi, kvazaŭ mi aŭdis voĉon de la ĉielo — kva-
zaŭ estus aperinta antaŭ mi sendito kiel tiu de Macedonujo,
kiu kriis: ”Venu kaj helpu al ni!” Sed mi ne estis apostolo —
mi ne povis vidi la heroldon — mi ne povis aŭdi lian vokadon.
”Ho, St. John!” mi kriis. ”Kompatu min!”
Sed mi petis al viro, kiu ne konis kompaton nek konscienc-
riproĉon, kiam li kredis plenumi sian devon.
Li parolis plue:
”Dio kaj la naturo destinis vin kiel edzinon de misiisto. Ili
donacis al vi ne korpajn, sed spiritajn ecojn; vi estas kreita por
laboro, ne por amo. Vi devas, nepre devas fariĝi edzino de
misiisto. Vi devas fariĝi mia. Mi postulas vin — ne por mi, ne
por mia feliĉo, mi postulas vin por la servo de mia ĉiopotenca
Sinjoro.”
”Ne, por tio mi ne taŭgas — mi ne sentas vokinklinon por
tio,” mi diris.
Li estis preparinta sin al tiuj protestoj; ili ne emociis lin.
Vere, kiam li dorsapogis sin al ŝtonego kaj krucis la brakojn
sur la brusto kaj rigardis min, tiam mi vidis je liaj vizaĝespri-
moj, ke li estas preparita al longa kaj forta kontraŭstaro, kaj
ke li provizis sin per multa pacienco, kiu sufiĉos ĝis la fino —
tamen ke li decidis, ke tiu fino estos lia venko.
”Humileco, Jane, estas la fundamento de ĉiuj kristanaj vir-
toj,” li diris, ”vi pravas dirante, ke vi ne taŭgas por tiu labo-
ro. Kiu en vero taŭgas por ĝi? Aŭ kiu, estante vere vokita, kre-
dis sin inda je tio? Ekzemple, mi mem estas nur polvo kaj cin-
dro. Kun la apostolo Paŭlo mi nomas min la plej granda el
ĉiuj pekuloj. Sed mi ne permesas al tiu konscio pri mia pro-
pra humileco, ke ĝi submetu aŭ timigu min. Mi konas mian
kondukanton: mi scias, ke li estas same justa kiel ĉiopotenca;
598
JANE EYRE
eLIBRO
kaj elektante malfortulon por plenumi grandan taskon, li fine
ankaŭ perfektigos la nesufiĉecon de la rimedoj. Pensu kiel mi,
Jane — fidu kiel mi! Mi postulas de vi, ke vi apogu vin sur la
rokon de la jarmiloj; ne dubu, sed estu certa, ke ĝi kapablos
porti la ŝarĝon de viaj homaj malfortecoj.”
”Mi komprenas nenion de la vivo de misiisto; mi ne pri-
pensis la laboron de iu tia.”
”En tio, mi povus instrui vin malgraŭ mia humileco; de
horo al horo mi povas indiki al vi vian taskon, de momento
al momento mi povas helpi vin. Kaj tio estus ja nur necesa en
la komenco. Baldaŭ vi estos same forta kaj same taŭga por la
laboro kiel mi mem, ĉar mi konas vian forton kaj poste vi ne
plu bezonas mian helpon.”
”Sed kie do estas mia forto por tia entrepreno? Pri tio mi
scias nenion. Dum vi tiel parolas al mi, nenio en mi ekscitiĝas,
tute nenio. Mi sentas nenion — miaj pulsoj ne batas pli rap-
ide, neniu interna voĉo konsilas aŭ kuraĝigas min. Ho, mi
dezirus, ke mi povus montri al vi, kiel mia animo en ĉi tiu mo-
mento estas simila al malluma malliberejo, sur kies terura
planko enradikiĝas nur unu turmentiga frukto — la frukto
esti konvinkita de vi pri klopodo, kiun mi neniam povus ple-
numi!”
”Mi havas respondon por vi — aŭskultu. De post nia unua
renkonto mi severe ekzamenis vin. Dek monatojn mi faris vin
mia studobjekto. Per malgrandaj diversaj elprovoj mi ekza-
menis vin — kaj kion mi spertis kaj vidis? Mi trovis, ke vi en
la vilaĝa lernejo akurate kaj honeste povis plenumi laboron,
kiu estis kontraŭa al viaj inklinoj kaj kutimoj; mi eĉ vidis, ke
vi plenumis ĝin taŭge kaj lerte; dum vi regis, vi povis ankoraŭ
konkeri al vi korojn. Per la kvieteco, kun kiu vi eksciis, ke
599
JANE EYRE
eLIBRO
subite vi fariĝis riĉa, mi ekkonis vian karakteron, kiu estas
senigita de la malvirto de Demas, — riĉeco ne regis vin. En la
decida servemo, per kiu vi dividis vian riĉecon en kvar par-
tojn, tenante por vi mem nur unu parton kaj lasante la aliajn
al la postulo de tute abstrakta juĝdecido, mi ekkonis animon,
en kiu ardis la fajro de dankemo kaj de oferemo. En la cede-
mo, laŭ kiu vi forlasis studadon, kiu interesis vin, kaj komen-
cis alian, nur ĉar ĝi interesis min; en la nelacigebla diligente-
co, per kiu vi ĝis nun persistas en tio — en la firma, neŝance-
lebla energio kaj egala humoro, per kiu vi venkis la malfaci-
laĵojn de tiu studado — en ĉio tio mi ekkonis la perfektecon
de la ecoj, kiujn mi serĉas. Jane, vi estas dolĉanima, diligen-
ta, altruisma, fidela, konstanta kaj kuraĝa; tre amriĉa kaj tre
heroa; ĉesu malfidi vin mem — mi fidas vin senkondiĉe. Kiel
ĉefino de hindaj lernejoj, kaj helpantino inter hindaj virinoj,
via kunhelpo estos al mi de netaksebla valoro.”
La fera kiraso, en kiu mi estis vestinta min, kuntiriĝis pli kaj
pli ĉirkaŭ mi; la konvinko venis per malrapidaj, certaj paŝoj.
Eĉ se mi malfermus miajn okulojn — ĉi tiuj delikataj lastaj
vortoj sufiĉis por liberigi al mi la vojon. Mia tasko, kiu kom-
ence ŝajnis al mi tiel nedifinita, tiel senespere implektita, estis
preninta difinitan formon sub lia mano, dum li parolis. Li
atendis respondon. Mi petis kvaronhoron por pripensi, antaŭ
ol li denove parolos.
”Volonte,” li respondis, kaj forlasante la rokon, li iris kel-
kajn paŝojn supren en la direkto al la ravino, sin ĵetis tie sur
la erikojn kaj restis kuŝanta senmove.
”Mi estas devigata konfesi, ke mi povus fari kaj plenumi,
kion li deziras de mi,” mi diris al mi — ”nome se mi ne mor-
tos. Sed mi sentas, ke mi ne longe vivos sub la hinda suno. —
600
JANE EYRE
eLIBRO
Kio poste? Tio preskaŭ ne tuŝas lin! Kiam la tempo de mia
morto venos, li en trankvilo kaj sankteco redonus min al la
Dio, kiu estus doninta min al li. Tio estus tre simpla afero. Se
mi forlasos Anglujon, mi forlasos nur karan, sed senfine
dezertan, solecan landon — ĉar en ĝi ne estas plu sinjoro
Rochester, — kaj eĉ se li estus en ĝi, kio tio estus por mi? Kiun
signifon tio iam povus havi por mi? Mia tasko nun estas: vivi
sen li. Nenio estas pli malsaĝa, nenio estas pli malforta, pli
senutila, ol mizere tiel vivi de unu tago en alian; estus al mi
kvazaŭ ie mi atendus ankoraŭ neeblan ŝanĝon de la cirkon-
stancoj, kiu povus denove unuigi min kun li. Kompreneble mi
devis serĉi alian intereson en la vivo anstataŭ tio, kion mi
estis perdinta, kiel iam diris St. John, kaj ĉu la tasko, kiun li
nun metos sur min, vere ne estas la plej glororiĉa, kiun Dio
povas surmeti kaj homo povas plenumi? ĉu ĝi kun siaj nob-
laj zorgoj kaj altaj sekvoj, ne plej bone taŭgas por plenigi la
malplenan lokon, kiun ruinigita espero kaj mortinta amo
postlasas? Mi kredas, ke mi povas respondi nur ’jes’ — tamen
tremo min regas. — ĉar, ho ve! se mi iros kun St. John, tiam
mi fordonos pli ol la duonon de mia propra memo; irante al
Hindujo mi iros renkonte al frutempa morto. Kaj kiel pasos
la tempo inter mia adiaŭo al Anglujo kaj mia tombo en Hin-
dujo? Ho! tion mi scias tre bone! Ankaŭ tio kuŝas klare antaŭ
miaj okuloj! Streĉante ĉiujn miajn fortojn ĝis doloros miaj
membroj kaj ŝiriĝos miaj nervoj, tiam mi plenumos la dezi-
rojn de St. John ĝis iliaj malgrandaj detaloj. Irante kun li —
oferi min tiel, kiel li deziras, mi metos ĉion sur la altaron —
koron, vivoforton, tiam la ofero estos kompleta. Neniam li
amus min; sed li estos kontenta je mi. Mi montrus al li forte-
con kaj energion, helpfontojn, kies ekzistadon li neniam
601
JANE EYRE
eLIBRO
supozis. Jes! mi povas same streĉite labori kiel li, kaj kun la
sama komplezemo.
Mi estus kapabla konsenti lian peton — jes. Sed troviĝas
fakto — terura fakto. Kaj ĝuste tion li postulas, mi devos esti
lia edzino; kaj por mi li ne havas pli multan inklinon de edzo
ol tiuj malmolaj ŝtonegoj, trans kiujn la rivero sin ĵetas mal-
supren en la abismon.
Li ŝatas min kiel soldato ŝatas bonan armilon — kaj tio
estas ĉio! Tio ne ĝenos min, se mi ne estas lia edzino; sed ĉu
mi povus toleri, ke li daŭrigu siajn planojn ĝis la fino, kaj ĉu
mi povus iri kun li laŭlonge de la edziĝ-ceremoniojn? ĉu mi
povus akcepti de li la edziĝan ringon kaj elporti ĉiujn formojn
de amo, kiujn sendube ankaŭ li rigardas konscience — kaj
tamen scii, ke la spirito estas malproksime de li? ĉu mi povus
elporti la konscion, ke ĉiu kareso, kiun li al mi montros, estas
ofero, kiun li dediĉas nur al siaj principoj? Ne! Tia martireco
estus monstrega! Neniam mi prenos ĝin sur min. Mi povus
akompani lin kiel lia fratino — ne kiel lia edzino. Kaj tion mi
volas diri al li.”
Mi rigardis al la monteto; li kuŝis tie kiel falinta kolono. Lia
vizaĝo estis turnita al mi. Akre kaj atente liaj rigardoj estis
fiksitaj sur mi. Li salte leviĝis kaj alproksimiĝis al mi.
”Mi estas preta iri al Hindujo — se mi povos iri tien libe-
re.”
”Tiu respondo bezonas komentarion; ĝi ne estas klara.”
”¯is nun vi estis mia adoptita frato — mi via adoptita fra-
tino. Ni daŭrigu esti tiaj. Estas pli bone, se ni ne geedziĝos.”
Li kapneis. ”En tiu okazo la adoptita gefrateco ne respon-
dus sian celon. La afera estus alia, se vi estus mia vera frati-
no: tiam mi irus kun vi kaj ne serĉus edzinon. En la nunaj
602
JANE EYRE
eLIBRO
cirkonstancoj nia unuiĝo devas esti sanktigita kaj sigelita de
la edziĝo, alie ĝi tute ne ekzistus. Praktikaj malhelpaĵoj kon-
traŭas ĉiun alian planon. ĉu vi ne komprenas tion, Jane? Pri-
pensu nur momenton — via prudento kondukos vin.”
Mi pripensis. Malgraŭ tio mia prudento diris al mi nenion,
krom tiu sola fakto, ke ni ne amas unu la alian, kiel edzo kaj
edzino devas ami sin. Kaj tial ĝi komprenigis al mi, ke ni ne
geedziĝu! Tion mi diris al li.
”St. John,” mi respondis, ”mi amas vin kiel mian fraton —
vi min kiel vian fratinon. Tiel ni daŭrigu.”
”Tion ni ne povas — ne povas,” li respondis akre, mallonge
kaj decidite, ”tio estos neebla. Vi diris, ke vi volas iri kun mi
al Hindujo, ne forgesu tion — vi diris tion.”
”Kondiĉe.”
”Bone — bone. Kontraŭ la ĉefafero — la forvojaĝo el An-
glujo kun mi, la kunlaborado kun mi en mia estonta laboro
— vi havas neniun malhelpon. Vi kvazaŭ jam metis la manon
sur la plugilon; vi estas tro konstanta kaj persistema por re-
preni vian konsenton. Vi bezonas nur fiksi la okulojn sur la
celo, tio estas plenumi ĝis la fino la laboron de vi entrepreno-
tan. Plisimpligu viajn tro komplikitajn interesojn: senton,
pensojn, dezirojn, celon; kunfandu ilin en la solan intencon
— nome, forte plenumu la mision de via potenca sinjoro. Por
povi tion, vi bezonas kunhelpon, edzon — ne fraton, ĉar tia
ligilo estas tro malforta. Ankaŭ mi ne bezonas fratinon: mi
povus elekti ŝin ĉiutage. Mi bezonas edzinon — tio estas la
sola helpantino, kiun mi sufiĉe bone povos influi kaj kunligi
al mi ĝis la morto.”
Frostotremo regis min, dum li parolis; ĝis mia midolo mi
sentis la influon — mi konsciis la povon, kiun li posedis super
603
JANE EYRE
eLIBRO
mi. ”Ne serĉu en mi tian helpantinon, St. John! Serĉu edzi-
non, kiu estas al vi pli inda ol mi.”
”Pli inda je mia celo, vi volas diri — pli inda je mia ofico. Mi
ankoraŭfoje ripetas, ke ŝi ne estos sensignifa estaĵo — ne por
viro kun egoistaj deziroj mi serĉas kunulinon — ne, mi serĉas
edzinon por la misiisto.”
”Kaj mi estas inklina, doni al la misiisto miajn fortojn — ĉar
jen ĉio, kion li deziras — sed ne min mem; tio ja signifus aldo-
ni al la kerno la ŝelon kaj la ilekson. Li ne bezonas ilin — kaj
tial mi volas konservi ilin.”
”Tion vi ne povas — tion vi ne rajtas! ĉu vi kredas, ke Dio
kontentiĝas kun duona ofero? Mi reprezentas la aferon de
Dio, en lian armeon mi enkorpusigas vin. Pro Li mi ne povas
akcepti duonan ĵuron de fideleco — ĝi estu kompleta!”
”Ho! mi estas inklina doni al Dio mian koron, ĉar vi ne
bezonas ĝin!”
Mi ne povas ĵuri tion, mia kara leganto, ke en la tono en
kiu mi diris la lastajn vortojn, kaj en la sento ĝin akompanan-
ta, ne kuŝis iom da subpremita sarkasmo. ¯is tiu tempo mi
timis St. John silente, ĉar mi ankoraŭ ne komprenis lin. Li
tenis min en stato de angoro, ĉar mi dubis pri li. ¯is nun mi
ne estis kapabla diri, kiom en li estis sankta kaj homa; sed ĉi
tiu konferenco kondukis al malkaŝigo; la analizo de lia esta-
ĵo plenumiĝis antaŭ miaj okuloj. Mi vidis liajn malfortecojn,
mi komprenis ilin. Mi komprenis, ke ĉi tie sur la erikobedo,
kun tiu bela virfiguro antaŭ mi, mi kuŝas antaŭ la piedoj de
viro, kiu eraris, kiel mi eraris. La vualo defalis de lia rigoreco
kaj de lia despotismo. Kaj malkovrinte tiujn liajn ecojn, mi
vidis lian malperfektecon kaj mi kuraĝiĝis. Mi staris antaŭ
604
JANE EYRE
eLIBRO
egalulo — antaŭ homo, kun kiu mi povis disputi— kiun mi
povis kontraŭstari, se tio estus bona kaj necesa.
Dirinte la lastajn parolojn, li eksilentis: mi kuraĝis fikse
rigardi lin. Liaj okuloj, direktataj al mi, samtempe esprimis
gravan miregon kaj akran scivolon. Li ŝajnis diri: ”ĉu ŝi estas
sarkasma? Kaj eĉ kontraŭ mi?”
”Kion ĉi tio signifas?”
Post kelka tempo li parolis plue: ”Ni ne forgesu, ke ĉi tio
estas grava afero, afero pri kiu ni ne senpune povas paroli
facilanime. Mi esperas Jane, ke vi estas sincera, kiam vi diras,
ke vi volas doni vian koron al Dio — tio estas ĉio, kion mi
postulas. Kiam vi estos seniginta vian koron de ĉio monda kaj
doninta ĝin al via Kreinto, tiam la disvastiĝo de la regno de
tiu via Kreinto estos via plej alta feliĉego, via sola aspiro, kaj
ĉiuhore vi estos inklina fari ĉion, kion tiu celo postulas. Vi
vidus, kian potencan forton ricevus niaj kunigitaj klopodoj
per nia korpa kaj spirita geedziĝo — per tiu unuiĝo, kiu do-
nas daŭran interkonsenton al destinoj kaj celoj de homaj
kreitaĵoj —; kaj, dum mi transiras ĉiujn aliajn kapricojn, ĉiujn
bagatelajn malfacilaĵojn kaj kontraŭaĵojn de la sentoj kaj la
gradon, potencon aŭ karesemon de pura persona inklino, vi
rapidos por tuj efektivigi tiun unuiĝon!”
”ĉu vere?” mi demandis kaj rigardis liajn trajtojn, kiuj estis
tiel belaj en sia harmonio, sed malofte timigaj pro sia severe-
co; mi rigardis lian frunton, kiu estis tirana kaj potenca, sed
ne sincera; liajn okulojn, kiuj estis lume brilaj kaj profundaj
kaj penetrantaj, sed neniam kvietaj; lian sveltan imponan
figuron — kaj tiam mi imagis esti lia edzino. Ho! tio estus io
neebla! Kiel lia helpantino, kamaradino, al tio mi konsentus!
En tiuj lastaj ecoj mi irus kun li trans marojn, mi laborus kun
605
JANE EYRE
eLIBRO
li en la aziaj dezertoj sub tropika suno, mi admirus lian for-
ton, lian dediĉon, sindonon; mi eĉ instigus lin; mi vidus
trankvile kaj senemocie lian neekstermeblan ambicion; mi
povus disigi la kristanon de la homo, mi povus altgrade estimi
la unuan, kaj pardoni tutkore la alian. Sendube mi ofte kaj
multe suferus, sed miaj koro kaj animo, mi mem estus libe-
ra! Tiam mi ĉiam povus reiri al mia neĝenita memo, mi havus
ankoraŭ miajn nekatenitajn sentojn por la momentoj de
malĝoja soleco. En mia animo estus rifuĝejoj, kiuj apartenus
al mi mem, en kiujn li neniam povus penetri; tie povus freŝe
kaj senĝene ekĝermi kaj kreski la sentoj, kiujn lia severeco ne
povus brulsekigi, lia mezurita paŝo ne povus piedpremi — sed
kiel lia edzino, ĉiam ĉe lia flanko, ĉiam subpremita — devigita
ĉiam konservi la fajron de mia karaktero, devigi ĝin, ke ĝi
konsumiĝu en mi mem; neniam povi eligi krion, kiam la kaŝi-
ta flamo konsumus unu organon post la alia ho ne! tio estus
neelportebla!
”St. John!” mi ekkriis, kiam en mia imago mi ĉion tion pri-
pensis.
”Nu?” li diris glacimalvarme.
”Mi ripetas ankoraŭ unu fojon, mi konsentas iri kun vi kiel
via kunulino, kiel via helpanta misiistino — sed ne kiel via
edzino. Mi ne povas edziniĝi kun vi — mi ne povas fariĝi par-
to de vi.”
”Vi devas fariĝi parto de mi,” li decide rediris, ”alie la tuto
estus neebla. Kiel mi, viro malpli ol tridekjara, povus irigi kun
mi en Hindujon knabinon deknaŭjaran, se ŝi ne estus mia
edzino? Kiel ni ĉiam povus esti kune — kelkfoje en izolitaj
sovaĝejoj, kelkfoje inter sovaĝaj gentoj — kaj ne esti geedzi-
ĝintaj?”
606
JANE EYRE
eLIBRO
”Tre bone vi povus,” mi respondis. ”Tre bone sub tiaj cir-
konstancoj; same bone kiel se mi estus via vera fratino aŭ viro
kaj ekleziulo kiel vi mem.”
”Oni scias, ke vi ne estas mia fratino; nenien mi povas kon-
duki vin kiel fratinon; estus ligi insultan malfidon al niaj kal-
kanoj, se mi klopodus tion. Kaj cetere — se vi havas la fortan
prudenton de viro, vi tamen havas ankaŭ la koron de virino
— kaj — kaj estus neeble.”
”Estus eble,” mi certigis iom malestime. ”Estus tre eble. Mi
havas la koron de virino — sed ne rilate al vi; al vi mi sentas
nur la konstantan amikecon de kunulino, la sincerecon, la
fidelecon, la fratan senton de milit-kamarado; la estimon kaj
la submetiĝon de novekonvertita por ĉefpastro. Nenion pli!
Do, timu nenion!”
”¯uste tion mi bezonas,” li diris parolante al si mem, ”ĝu-
ste tion mi bezonas! Sed malhelpaĵoj estas sur la vojo! — ili
devas esti batitaj teren. Jane, vi ne pripentos, edziniĝinte kun
mi; pri tio estu certa. Ni devas geedziĝi. Mi ripetas, ke alia
eliro ne ekzistas; kaj post la geedziĝo sendube sufiĉe da amo
venos por igi en viaj okuloj la unuigon portebla.”
”Mi abomenas vian opinion pri amo,” mi ne povis ne diri,
kiam mi leviĝis kaj staris antaŭ li kun la dorso apogita al la
roko, ”mi malestimas la falsan senton, kiun vi prezentas al mi!
Jes, St. John! Kaj vin mi malestimas, ĉar vi proponas ĝin!”
Fikse li rigardis min kaj kunpremis siajn bele formitajn
lipojn. Estus malfacile diri, ĉu li estis ekscitita aŭ mirigita; li
plene regis siajn vizaĝtrajtojn.
”Mi apenaŭ atendis aŭdi tiun esprimon el via buŝo,” li
diris. ”Mi kredas, ke mi faris aŭ diris nenion, kio estas mal-
estiminda.”
607
JANE EYRE
eLIBRO
Lia dolĉa voĉo trafis min; lia kvieta, majesta vizaĝo subigis
min.
”Pardonu al mi la esprimon, St. John; sed vi mem estas kul-
pa, ke mi ne plu regis min, kaj parolis nepripensinte. Vi tuŝis
temon pri kiu ni, laŭ niaj karakteroj, opinias tute malsame, —
temon, pri kiu ni neniam devus disputi. La nura vorto ’amo’
fariĝas inter ni pomo de malpaco — kion ni farus, se la fakto
estus necesa? Kiel ni tiam sentus en niaj koroj? Mia kara
kuzo, forlasu vian edziĝplanon — ne pensu plu pri ĝi!
”Ne,” li respondis, ”ĝi estas jam longe pripensita plano kaj
la sola, kiu povas certigi mian altan celon, sed nun mi ne
volas plu insisti. Morgaŭ mi vojaĝos al Cambridge. Tie mi
havas multajn amikojn, kiujn mi volas adiaŭi. ĉirkaŭ dek kvar
tagojn mi estos for de ĉi tie; dum tiu tempo pripensu mian
proponon; kaj ne forgesu: se vi malakceptos, tiam vi malkon-
fesas ne min, sed Dion. Mi estas nur la ilo, per kiu li prezen-
tas al vi noblan karieron, sed nur kiel mia edzino vi povos
akcepti ĝin. Se vi rifuzas estiĝi mia edzino, tiam vi preparas
al vi por ĉiam nur vojon plenan de egoista komforto kaj
dezerta mallumo. Tremu! ĉar en tiaj cirkonstancoj vi similos
tiujn, kiuj malkonfesis la kredon kaj kiuj estas pli malbonaj ol
nekredemuloj.”
Nun li estis finparolinta.
Forturnante sin de mi, li ankoraŭ unu fojon rigardis sup-
ren al la montoj, poste malsupren al la rivero. Sed ĉiujn
impresojn li fikse konservis en sia koro: mi ne estis plu inda
aŭdi ilin elparolitaj. Reirante hejmen ĉe lia flanko, mi legis en
lia ŝtona kvieteco, en lia glacia silentado ĉion, kion li sentis
kontraŭ mi: la seniluziigon de malvarma, nefleksebla pru-
dento, kiu estis malkovrinta sentojn kaj opiniojn en alia pru-
608
JANE EYRE
eLIBRO
dento, kun kiuj li ne kapablis simpatii. Resume, kiel viro li
estis dezirinta devigi min al obeemo; kaj nur kiel fervora kri-
stano li suferis mian obstinecon tiel pacience kaj donis al mi
tiom da tempo por pripensi kaj por penti.
Kiam li en tiu vespero antaŭ ol iri al sia dormejo estis kisin-
ta siajn fratinojn, li opiniis, ke li agas dece eĉ ne premante
mian manon kaj silentante forlasante la ĉambron. Kvankam
ne sentante amon al li, sed tamen koran amikecon, mi sen-
tis min tiel ofendita pro tiu preterlaso, ke larmoj venis al mi
en la okulojn.
”Jane, mi vidas, ke vi disputis kun St. John dum via pro-
menado sur la marĉejo,” diris Diana, ”Iru post li, li estas
ankoraŭ en la koridoro kaj atendas vin — li volas reamikiĝi.”
Sub tiaj cirkonstancoj mi tute ne estas fiera; pli volonte mi
estus feliĉa kaj kontenta ol plena de indeco. Tial mi postiris
lin — li staris malsupre de la ŝtuparo, kiu kondukis al la supra
etaĝo.
”Bonan nokton, St. John,” mi diris.
”Bonan nokton, Jane,” li trankvile respondis.
”Etendu al mi la manon,” mi diris plue.
Kian malvarman, malfortan premon mi sentis sur miaj
fingroj! Li estis profunde ofendita de ĉio, kio okazis al li tiun
tagon; larmoj ne tuŝis lin; koreco ne varmigis lin. De li mi ne
povis atendi feliĉan reamikiĝon — nek kuraĝigan rideton, nek
grandaniman vorton, sed la kristano estis ankoraŭ ĉiam
trankvila kaj pacienca; kaj kiam mi demandis al li, ĉu li par-
donis min, li diris, ke ne estas lia kutimo konservi la memo-
ron al ofendo, ke li havas nenion por pardoni, ĉar li ne estas
ofendita.
609
JANE EYRE
eLIBRO
Dirinte tion, li foriris de mi. Estus al mi pli agrable, se li per
pugnoj estus batinta min teren.
610
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXXV.
La sekvintan tagon li tamen ne forvojaĝis al Cambridge,
kvankam li antaŭe diris tion. Li prokrastis la vojaĝon
tutan semajnon kaj dum tiu tempo li sentigis al mi, kian gran-
dan punon bona tamen severa, konsciencema sed nekurbe-
bla viro povas meti sur estaĵon, kiu ofendis lin. Sen ago de
malamikeco, sen vorto de riproĉo al li sukcesis daŭre sentigi
al mi la konvinkon, ke mi tute perdis lian favoron.
Malgraŭ ĉio tio St. John ne sentis malkristanan venĝde-
ziron — li ne insultis unu solan hareton de mia kapo, li ne
farus tion eĉ se li havus la povon! Pro la principoj kaj pro sia
karaktero li staris super tiu malnobla kontentiĝo de ĉiu venĝ-
deziro; li estis pardoninta mian diraĵon, ke mi malestimas lin
kaj lian amon, sed la vortojn li ne estis forgesinta; kaj neni-
am li forgesos ilin, tiel longe kiel li kaj mi vivos. Kiam li sin
turnis al mi, mi en lia rigardo vidis, ke tiuj vortoj konstante
estis skribitaj en la aero inter li kaj mi; kiam mi parolis, ili per
mia voĉo trafis liajn orelojn kaj ilia e˛o sonis el ĉiu vorto, kiun
li diris al mi.
Li sin ne detenis de interparolado kun mi; kiel kutime li eĉ
vokis min ĉiumatene al sia pupitro, por ke mi laboru kun li,
sed mi timis, ke la malica homo en li amuziĝis montri, kun
kiu lerteco li sukcesis — kvankam li okulŝajne agis kaj paro-
lis kiel kutime — forigi el ĉiu vorto kaj el ĉiu ago la spiriton
de la intereso, kiu antaŭe donis certan akran ĉarmon al liaj
611
JANE EYRE
eLIBRO
paroloj kaj al tuta lia personeco — ĝi estis amuziĝo en kiu ne
partoprenis la pura kristano. Por mi li en realo ne estis plu
karno kaj sango, sed marmoro; liaj okuloj estis malvarmaj,
helaj bluaj gemoj; liaj trajtoj estis parolanta instrumento —
nenio alia.
ĉio tio kaŭzis al mi rafinitan, rapidan ĉagrenon. Malrapida
fajro de ekscitiĝo, ĉiam daŭranta ĉagreno, kiu doloris kaj
kurbigis min, per tio estis konstante nutrata. Mi sentis, kiel ĉi
tiu bona homo — pura kiel la plej pura fonto — mortigus min
en mallonga tempo, se mi estus lia edzino, li mortigus min ne
eltirante unu solan sangoguton el miaj vejnoj, sur sia propra
kristale pura konscienco, ne sentante la plej malgrandan
makuleton de krimo. Precipe mi sentis tion, kiam mi klopo-
dis plimildigi lin. Mia kompato ne renkontis kompaton. Al li
nia malproksimiĝo ne kaŭzis ĉagrenon; li ne sentis la deziron
al reamikiĝo; kaj kvankam miaj larmoj pli ol unu fojon falis
sur la libron, super kiu ni ambaŭ sidis kliniĝintaj, ili tamen
impresis lin ne pli ol se lia koro vere estus objekto el metalo
aŭ ŝtono.
Al siaj fratinoj tamen li estis pli kora ol kutime; kvazaŭ li
timis, ke nura malvarmo ankoraŭ ne povis konvinki min, kiel
plene mi estis ekzilita, li volis al tio aldoni la povon de la kon-
trasto. Kaj tion li faris ne el malico, pri tio mi estis konvinki-
ta, sed el principo.
Je malleviĝo de la suno en la vespero antaŭ lia forvojaĝo mi
okaze vidis lin promeni tien-reen en la ĝardeno. Rigardante
lin, mi ree pensis pri tio, ke tiu viro, nun fremdiĝinta al mi,
iam savis mian vivon kaj ke ni estas proksimaj parencoj. Tio
instigis min lastfoje klopodi reakiri lian amikecon.
612
JANE EYRE
eLIBRO
Mi eliris kaj proksimiĝis al li, kiam li staris apud la mal-
granda pordego. Tuj mi parolis pri tio, kio kuŝis sur mia koro.
”St. John, mi estas malfeliĉa, ĉar vi ankoraŭ ĉiam koleras
min. Ni estu denove geamikoj.”
”Mi esperas, ke ni estas geamikoj,” li trankvile respondis,
dum lia rigardo direktiĝis al la leviĝanta luno, kiun li jam
rigardis kiam mi proksimiĝis al li.
”Ne, St. John, ni ne estas plu geamikoj kiel antaŭe. Tion vi
tre bone scias.”
”ĉu ni ne estas? Tio estus malbona. Miaflanke mi deziras
al vi nenion malbonan, sed nur ĉion bonan.”
”Mi kredas vin, St. John, ĉar mi estas firme konvinkita, ke
vi ne estus kapabla deziri malbonon al iu ajn. Tamen, estan-
te via parencino, mi dezirus iom pli da amo ol tiu ĝenerala
filantropio, kiun vi montras ankaŭ al fremduloj.”
”Nature,” li diris. ”Tiu deziro estas tre justa, kaj mi estas
malproksime de tio, rigardi vin kiel fremdulon.”
Tion li diris tre malvarme kaj trankvile, kaj tio estis sufiĉe
ofenda kaj humiliga. Se mi estus aŭskultinta la konsilojn de
mia fiero kaj de mia kolero, mi tuj estus forlasinta lin. Sed en
mi estis io pli forta ol tiuj sentoj. Mi tre estimis la principojn
kaj la talentojn de mia kuzo. Lia amikeco estis al mi de granda
voloro; perdi ĝin estus por mi peza elprovo. Tial mi ne tiel
baldaŭ forlasis la klopodon, reakiri ĝin.
”ĉu ni do disiĝos en tia animstato, St. John? Kaj kiam vi
iros al Hindujo — ĉu vi tiam volas forlasi min sen diri amikan
vorton, kiel vi faris antaŭe?”
Li nun sin deturnis tute de la luno kaj rigardis min en la
vizaĝon.
613
JANE EYRE
eLIBRO
”Jane, ĉu mi forlasos vin do, kiam mi iros al Hindujo? Kion!
ĉu vi do ne kuniros al Hindujo?”
”Vi ja diris, ke mi ne povus kuniri ne edziniĝinte kun vi
antaŭe.”
”Vi do ne volas edziniĝi kun mi? Vi tenas vin al tiu deci-
do?”
Kara leganto, ĉu vi iam spertis, kian teruron tiaj malvarm-
koraj homoj povas kaŭzi per la glacio de siaj demandoj? Kiom
de la falo de lavango estas en ilia kolero? Kiel ilia malplezuro
similas la glacirompiĝon de sovaĝa riverego?
”Ne, St. John, mi ne edziniĝos kun vi. Mi tenas min al mia
decido.”
La lavango ekmoviĝis, sed ĝi ankoraŭ ne falegis en la valon.
”Ankoraŭ unu fojon — kial tiu rifuzo?”
”Antaŭe, ĉar vi min ne amis,” mi respondis, ”nun, ĉar vi
preskaŭ malamas min. Se mi edziniĝus kun vi, tiam vi morti-
gus min. Vi jam nun estas faronta tion.”
Liaj vangoj kaj lipoj paliĝis — morte paliĝis.
”ĉu mi mortigus vin? — mi jam nun mortigas vin? Viaj espri-
moj estas tiaj, kiaj ili neniam devus esti dirataj: akraj, malvar-
maj, malveraj. Vi pruvas, ke vi estas en malfeliĉa spirita kaj
anima stato; vi meritas severan riproĉon, vi estus nepardone-
bla, se la devo de la homo ne ordonus pardoni sian fraton, eĉ
sepfoje sepdekfoje.”
Nun mi estis fininta la aferon. Dum mi flatis la esperon
forigi el lia animo la signon de mia unua ofendo, mi subite
postrestigis sur tiu malmola supraĵo pli profundan impreson,
mi por ĉiam estis engravurinta ĝin tie, kaj mi diris:
”Nun vi vere malamos min. Estas tute vane fari la penon
614
JANE EYRE
eLIBRO
repacigi vin; mi vidas, ke mi faris vin por ĉiam mia malami-
ko.”
Tiuj vortoj estis por li kiel nova maljustaĵo, kaj ankoraŭ pli
granda, ĉar ili tuŝis la veron. Liaj sensangaj lipoj tremetis kiel
en spasmo. Mi sciis, kian akran koleron mi ekscitis. La koro
en mia brusto estis krevonta.
”Vi tute miskomprenas miajn parolojn,” mi diris, subite
kaptante lian manon: ”Mi ne intencis insulti aŭ eksciti vin —
vere, tion mi ne intencis.”
Li amare ridetis — kun granda decidemo li retiris sian
manon el mia. ”Kaj nun vi reprenas vian promeson, mi kon-
jektas, kaj tute ne iros al Hindujo?” li diris post longa silen-
tado.
”Jes, mi iros, sed nur kiel via kunlaborantino.”
Nun sekvis longa paŭzo. Mi ne povas diri kiel malfacila
dume estis la batalo, kiu furiozis en li. Sed en liaj okuloj bri-
lis strangaj radioj kaj strangaj ombroj flugis trans lian viza-
ĝon. Fine li ree parolis.
”Mi jam unu fojon pruvis al vi la absurdecon de la propo-
no, ke knabino de via aĝo povus akompani needziĝintan vi-
ron de mia aĝo. Mi pruvis ĝin en tiaj esprimoj, pri kiuj mi
povus supozi, ke ili malhelpis vin iam reveni al la plano. Ke
vi malgraŭ tio tamen tion faris, tion mi bedaŭras — pro vi.”
Mi interrompis lin. Io simila al komprenebla riproĉo tuj
redonis al mi kuraĝon.
”Ne forlasu do vian sanan prudenton, St. John, nun vi vere
diras sensencaĵon. Vi certigas, ke vi estas konsternita pri tio,
kion mi diris. ĉu vi vere ne ekscitiĝis pri tio, ĉar kun via eks-
terordinara prudento vi neeble estas tiel absurda nek tro
memfida por miskompreni mian opinion. Ankoraŭ unu fojon
615
JANE EYRE
eLIBRO
mi ripetas al vi, mi volas esti via kunlaborantino, sed neniam
via edzino.”
Ree li morte paliĝis. Sed kiel antaŭe li regis sian pasion per-
fekte. Li respondis medite sed trankvile:
”Virina kunlaborantino, kiu ne estas mia edzino, neniam
sufiĉus al mi. ŝajnas tial, ke vi ne povos iri kun mi; tamen se
vi estas honeste sincera pri via propono, mi parolos kun misi-
isto dum mia restado en la urbo, kies edzino bezonas kunla-
borantinon. Via propra monposedaĵo faros vin sendependa
de la helpo de la misia asocio; en tiu maniero vi liberigos vin
de la malhonoro rompi vian promeson, kaj malfideliĝi al la
ligo, kies membrino vi promesis fariĝi.”
Kiel mia leganto scias, neniam mi formale donis mian pro-
meson aŭ akceptis ian devon; kaj liaj paroloj estis tro severaj
kaj tro despotaj por ĉi tiu okazo.
Tial mi respondis:
”En ĉi tiu okazo ne troviĝas malhonoro, nek rompita pro-
meso, nek malfideleco. Mi ne havas la plej malgrandan devon
iri al Hindujo, precipe ne kun fremduloj. Kune kun vi mi
kuraĝas multon, ĉar mi admiras, fidas vin kaj amas vin kiel
fratino. Sed samtempe mi estas konvinkita, ke, se mi irus kun
iu ajn, mi ne vivus longe en tiu klimato.”
”Ho! vi timas pro via persono,” li diris kun moke distorditaj
lipoj.
”Tion mi faras. Dio ne donis al mi la vivon, por ke mi ĝin
forĵetu; kaj nun mi kredas, ke plenumo de via deziro estus
memmortigo. Krom tio, antaŭ ol mi forlasus Anglujon, mi
antaŭe volus certe scii, ĉu mi ne povus esti de pli granda utilo,
amante mian patrujon, anstataŭ forlasi ĝin.”
”Kiel vi povus klarigi tion?”
616
JANE EYRE
eLIBRO
”Estus senutile provi klarigi tion; sed troviĝas unu punkto,
pri kiu jam longe mi sentas teruran dubon; kaj mi povus
nenien iri antaŭ ol mi estus foriginta tiun dubon.”
”Mi scias, kien vin tiras via koro, kaj al kiu ĝi dediĉas sin.
La intereso, kiun vi sentas, estas malsankta kaj kontraŭ la
leĝo. Jam longe vi devus sufoki ĝin, kaj nun vi devus ruĝiĝi citi
ĝin. Vi pensas al sinjoro Rochester!”
Li parolis prave kaj mia silento pruvis tion.
”ĉu vi volas iri al sinjoro Rochester?”
”Mi volas kontroli, kio el li fariĝis.”
”Tial al mi restas plu nenio ol memori vin en miaj preĝoj,”
li diris, ”kaj kore petegi Dion, ke per Lia helpo vi ne estiĝos
kondamnita. Mi kredis vidi en vi unu el la elektitoj. Sed Dio
ne vidas, kiel la homoj vidas: Lia volo estu!”
Li malfermis la pordeton de la latbarilo, eliris la ĝardenon
kaj sin direktis tra la paŝtejo al la ravino, kaj baldaŭ malape-
ris.
Revenante en la familian ĉambron, mi vidis Dianan, kiu
staris apud la fenestro; ŝi ŝajnis droni en malgajaj pensoj. Dia-
na estis multe pli alta ol mi, ŝi metis sian manon sur mian
ŝultron kaj kliniĝante super mi, ŝi ekzamene rigardis min en
la vizaĝon, dirante:
”Jane, vi en la lasta tempo ofte estas pala kaj ekscitita. Mi
estas konvinkita, ke io al vi okazis. Diru al mi, kio okazas inter
vi kaj St. John. Duonan horon mi vidis vin kune tra la fenes-
tro. Pardonu min, ke mi estas tia spionino, sed jam longe mi
imagis ĉiajn aferojn. John estas tiel stranga kaj tute propre-
ca homo.”
ŝi eksilentis — mi ne parolis; baldaŭ poste ŝi diris:
”Mi estas konvinkita, ke mia stranga frato havas tre speci-
617
JANE EYRE
eLIBRO
alajn intencojn rilate al vi; jam longan tempon li montris pri
vi tiajn interesojn, kiajn li ankoraŭ neniam montris al iu — kaj
kiacele? Mi dezirus, ke li vin amus, Jane — ĉu tio vere estas
la okazo, mia infano?”
Mi metis ŝian malvarmetan manon sur mian varmegan
frunton:
”Ne Diana, tute ne.”
”Kial do li tiel sekvas vin per la okuloj — kaj kial li daŭre
serĉas vian ĉeeston kaj kial li daŭre estas ĉe via flanko? Ma-
ria kaj mi jam konjektis, ke li deziras edziĝi kun vi.”
”Tion li deziras — li postulis de mi, ke mi iĝu lia edzino.”
Pro ĝojo Diana kunfrapis la manojn.
”¯uste tion ni esperis kaj pensis! Kaj vi edziniĝos kun li, ĉu
ne vere, Jane? Tiam li ja ankaŭ devus resti en Anglujo.”
”Tute kontraŭe, Diana; la sola intenco, kiun li havas ĉe sia
edziĝopeto estas, certigi al si en mi taŭgan helpantinon por
siaj hindaj laboroj kaj malfacilaĵoj.”
”Kion? Li postulas de vi, ke vi iru Hindujon?”
”Jes.”
”Sensencaĵo!” ŝi kriis. ”Mi estas konvinkita, ke vi vivus tie
apenaŭ tri monatojn. Iru tien sub neniu cirkonstanco. Vi ne
konsentis, ĉu ne vere, kara Jane?”
”Mi rifuzis edziniĝi kun li.”
”Kaj per tio vi profunde insultis lin, ĉu ne?”
”Profunde! Neniam li pardonos min, mi timas.”
”Estus nekredeble malsaĝe iri tien, Jane. Pensu nur al la
tasko, kiun per tio vi prenus sur vin — estus nur senfinaj
laciĝoj kaj streĉiĝoj; kaj streĉiĝoj kaj laciĝoj mortigas en tiuj
landoj eĉ la plej fortajn. Sed vi estas delikata kaj malforta. Vi
konas St. John kaj scias, ke li instigos vin al maleblaĵoj; en lia
618
JANE EYRE
eLIBRO
proksimeco vi ne ricevus la konsenton ripozi dum la varme-
gaj horoj, kaj malfeliĉe vi devigas vin, kiel mi rimarkis, ĉion
plenumi, kion li de vi postulas. Mi estas mirigita, ke vi havis
la kuraĝon malakcepti lian manon. Vi do ankaŭ lin ne amas,
Jane?”
”Ne kiel edzino devas ami sian edzon.”
”Malgraŭ tio, ke li estas tiel bela viro.”
”Kaj mi estas tiel malbela, ĉu ne, Diana? Ni ja tute ne taŭ-
gas kiel feliĉa paro —”
”Malbela? Vi? Tute ne! Vi estas multe tro beleta kaj multe
tro juna por esti viva rostita en Kalkuto.”
Kaj denove ŝi priĵuris min, ke mi forĵetu de mi ĉiun penson
iri kun ŝia frato al Hindujo.
”Vi pravas,” mi diris, ”ĉar kiam mi ripetis al li mian kon-
senton sekvi lin kiel lia kunhelpantino, tiam li ekscitiĝis pro
mia manko de konvensento. Li ŝajnis opinii, ke mi faris nede-
caĵon, proponante al li akompani lin needziniĝinta. Tamen mi
de la komenco esperis trovi en li fraton, kaj rigardis lin ĉiam
kiel tian!”
”Kiel do vi povas diri, Jane, ke li vin ne amas?”
”Vi devus mem aŭdi lin paroli pri tio. Li ĉiam denove kaj
denove certigis min, ke li ne por si mem, sed por sia ofico
deziras kunulinon. Li diris al mi, ke mi naskiĝis por la labo-
ro — ne por la amo! Kaj sendube tio estas vera. Sed, miaopi-
nie mi ankaŭ ne naskiĝis por edziĝo, se mi ne estas naskita
por amo. Tial ĉu ne estus strange, Diana, esti por la tuta vivo
katenita al viro, kiu en mi vidas nur utilan laborilon?”
”Neelteneble — nenature — tute neeble!”
”Kaj krome,” mi diris plue, ”kvankam mi sentas por li nun
nur fratinan inklinon, mi tamen tre bone povas imagi al mi
619
JANE EYRE
eLIBRO
la eblecon, ke estante devigita estiĝi lia edzino, mi post kel-
ka tempo sentus por li neeviteblan strangan, dolorplenan
specon de amo. ĉar li havas altajn talentojn kaj en liaj rigar-
do; karaktero, interparolado estas ofte trajto de heroa gran-
deco. En tiu okazo mia sorto fariĝus neeldireble terura. Li ne
postulus, ke mi amu lin, kaj se mi montrus al li amon, tiam li
dirus al mi, ke ĝi estas superflua, ke li ne deziras ĝin kaj ke ĝi
malbone decas al mi. Mi scias, ke li tiel agus.”
”Kaj tamen St. John estas bona homo,” diris Diana.
”Li estas bona kaj granda viro, sed senkompate li forgesas
pri la sentoj kaj pretendoj de pli malgrandaj homoj, dum li
daŭrigas siajn proprajn altajn planojn. Tial la sensignifuloj
agas plej bone, se ili evitas lian vojon, por ke li ne piedpremu
ilin en sia senripoza progresado. Sed jen li venas. Mi foriras
de vi, Diana.”
Mi suprenrapidis la ŝtuparon, kiam mi vidis lin veni en la
ĝardenon. Tamen ĉe la vespermanĝo mi estis devigata ree lin
renkonti. Dum tiu manĝo li ŝajnis same trankvila kiel kutime.
Mi estis kredinta, ke li nur malmulte parolos al mi, kaj mi
estis firme konvinkita, ke li forlasis sian edziĝoplanon; sed la
estonteco instruos al mi, ke mi eraris pri ambaŭ punktoj. Li
parolis al mi en la kutima maniero; sed nur tiel, kiel li faris en
la lasta tempo: li estis ĝene ĝentila. Sendube li estis petegin-
ta la helpon de la sankta spirito por kontraŭbatali la kolere-
ton, kiun mi vekis en li kaj nun mi kredis, ke li pardonis al mi
ankoraŭ fojon.
Por la legado antaŭ la vesperpreĝo, li estis elektinta la
dudekunuan ĉapitron de la Apokalipso. ĉiam estis bonfare
aŭskulti lin, kiam la paroloj de la biblio venis de liaj lipoj,
neniam lia voĉo sonis tiel dolĉe kaj klare — neniam liaj agma-
620
JANE EYRE
eLIBRO
nieroj en sia simpleco tiel profunde impresis, ol kiam li anon-
cis la antaŭdirojn de Dio; kaj hodiaŭ vespere lia voĉo akcep-
tis ankoraŭ pli solenan tonon — liaj movoj kaj gestoj akcep-
tis pli profundan signifon, kiam li tiel sidis meze de siaj sam-
hejmanoj, dum la maja luno lumis tra la flanken ŝovitaj fene-
straj kurtenoj kaj igis la kandelan lumon preskaŭ superflua;
kiam li sidis tie klinita super la granda biblio kaj priskribis el
ĝiaj folioj la vizion de la nova ĉielo kaj de la nova tero — kiam
li diris, kiel Dio venos por loĝi inter la homoj, kiel Li forviŝos
la larmojn el iliaj okuloj kaj promesis, ke morto ne plu estos,
nek suferoj, nek ploroj, nek doloroj, ĉar la unuaj aferoj for-
pasis.
La sekvintaj vortoj strange tremigis min, kiam li diris ilin,
precipe ĉar mi rimarkis je la dolĉaj nepriskribeblaj ŝanĝoj de
la tono, ke li sin turnis al mi, kiam li eldiris ilin:
”Kiu venkas, tiu heredos ĉion, kaj mi estos lia Dio kaj li mia
filo. Sed, ”tie li tre malrapide kaj klare legis, ”por la timemaj
kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastu-
loj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo
estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua
morto.”
De tiu tempo mi sciis, kian loton St. John timis por mi.
Trankvila, subpremita triumfo, miksita kun sopira sincereco
certigis liajn klarigojn de la lasta glororiĉa verso de tiu ĉapi-
tro. La leganto estis konvinkita, ke lia nomo estas jam skribita
en la vivolibro de la ŝafido, kaj li sopiris al la horo, kiam li
eniros urbon, en kiun la teraj reĝoj portas siajn gloron kaj ho-
noron; kiu ne bezonas sunon nek lunon por lumi en ĝin, ĉar
la gloro de Dio prilumas ĝin kaj ĝia lumo estas la ŝafido.
Dum la preĝo, kiu sekvis la ĉapitron de la biblio, li kolek-
621
JANE EYRE
eLIBRO
tis sian tutan energion — sian tutan akran, rigidan fervoron;
li estis en sankta sincereco, li batalis kaj luktis kontraŭ Dio kaj
estis decidinta venki. Li petegis pri forto por la malfortuloj,
pri konduko por la ŝafidoj, kiuj devagis de la brutaro, pri re-
iro, eĉ en la dek-unua horo, por tiuj, kiuj estis delogitaj de la
mallarĝa sed rekta vojo per la tentoj de la mondo kaj de la
karno. Li petis, li petegis, li postulis la donacon de brulego, de
fulmo, por ĵetegi ilin en la korojn de la aŭskultantoj. La sin-
cereco estas ĉiam profunde solena: kiam komence mi aŭskul-
tis la preĝon, mi miris pri lia sincereco; poste, kiam li daŭri-
gis, li ekscitis min, kaj fine li plenigis min per teruro. Li sen-
tis la grandecon kaj la valoron de sia intenco tiel sincere; ĉiu,
kiu aŭskultis lian petegon, ne povis ne kunsenti kun li.
Kiam la preĝo finiĝis, ni adiaŭis lin, li intencis forvojaĝi tre
frue la sekvontan matenon. Post kiam Diana kaj Maria lin
kisis, ili eliris la ĉambron; per tio ili obeis, kiel mi kredas,
ordonon, kiun li flustre estis doninta al ili. Tiam mi etendis al
li la manon kaj deziris al li feliĉan vojaĝon.
”Mi dankas vin, Jane. Kiel mi jam diris, mi revenos de
Cambridge post dek kvar tagoj; tiu tempo do estas ankoraŭ
donita al vi. Se mi aŭskultus la kutiman, homan fierecon, tiam
mi ne plu parolus al vi pri nia unuiĝo; sed mi obeas al mia
devo kaj tenas min ankoraŭ al mia unua, mia ĉefa celo: fari
ĉion por la honoro de Dio. Mia Sinjoro suferis longe; tion
ankaŭ mi faros. Mi ne povas lasi vin al la kolero de la eterna
malbeno. Pentu — decidu, kiam estas ankoraŭ ne tro mafrue.
Ne forgesu — ni laboru tiel longe kiel daŭros la tago — ni
scias, ke la nokto venos, en kiu neniu homo devas labori. Pen-
su pri la sorto de la riĉa viro en la evangelio, kiu posedis la
622
JANE EYRE
eLIBRO
riĉaĵojn de ĉi tiu vivo. Dio donu al vi la forton elekti tiun pli
bonan parton, kiu ne povos esti rabita de vi!”
Dirante tiujn lastajn parolojn, li metis la manon sur mian
kapon. Li estis parolinta sincere kaj milde; lia rigardo en la
vero ne estis tiu de amanto, kiu rigardas sian amatinon; sed
ĝi estis tiu de paŝtisto, kiu kunvokas sian disigitan brutaron,
aŭ pli multe tiu de gardanĝelo, kiu gardas la animon, por kiu
li estas respondeca. ĉiuj viroj kun talentoj, indiferente ĉu ili
estas sentemaj aŭ ne, ĉu ili estas zelotoj, ambiciuloj aŭ des-
potoj — kondiĉe ke ili estu honestaj — havas siajn majestajn
momentojn: nome kiam ili venkas aŭ potencas.
Mi sentis grandan respekton antaŭ St. John — respekton,
kiu estis tiel forta, ke ĝia potenco subite puŝis min al tiu
punkto, de kie mi tiel longe estis forkurinta. La tento min
ekregis, ke mi cedu en la batalo kontraŭ li — lasu min fortreni
de lia volo por forlasi mian propran. Mi estis nun preskaŭ en
lia povo, same kiel antaŭe en tiu de aliulo, kvankam en tute
malsama maniero. En ambaŭ okazoj mi estis malsaĝulino. Se
antaŭe mi estus cedinta, ĝi estus eraro kontraŭ la moralo; se
mi nun cedus, tiam estus eraro kontraŭ la sana prudento. Tiel
mi pensas ankoraŭ nun, rerigardante al tiu krizo per la medi-
umo de la tempo. Sed tiutempe mi ne konsciis mian malsaĝ-
emon.
Senmove mi staris tie sub la tuŝo de mia hierofanto1. Mi
forgesis pri ĉiuj rifuzoj — mia timo estis venkita — mia luk-
tado paralizita. La neeblo — mia unuiĝo kun St. John — rapi-
de iĝis eblo. Per unu bato ĉio ŝanĝiĝis. La religio vokis —
anĝeloj mangestis. — Dio ordonis — la vivo malŝvelis kiel
limako — la pordoj de la morto malfermiĝis kaj montris al mi
1 pastro greka, kiu instruas la misterojn kaj devojn de sia religio.
623
JANE EYRE
eLIBRO
la eternecon, kiu kuŝis transe; estis al mi kvazaŭ mi povus
oferi ĉion surteran por la certeco kaj feliĉego transaj en unu
sekundo. La malluma ĉambro estis plena de vizioj kaj la misi-
isto demandis:
”ĉu vi povus nun decidi?” Li faris tion dolĉvoĉe kaj malfor-
te li tiris min al si. Ho, tiu mildeco! Kiel pli potenca ĝi estas
ol la perforto! Mi kapablis kontraŭstari la koleron de St. John;
antaŭ lia mildeco mi estiĝis malforta kiel kano. Malgraŭ tio
mi absolute sciis, ke li poste igos min penti pro mia antaŭa
kontraŭstaro, ĉar per unu horo de arda, sankta preĝado lia
tuta karaktero ne estis ŝanĝiĝinta; ĝi fariĝis nur pli majesta.
Mi respondis: ”Mi povus decidi, se mi nur certe scius, se mi
havus nur la firman konvinkon, ke tio estas la volo de Dio, ke
mi edziniĝu kun vi! Tiam mi ĉi tie kaj nun ĵurus — kio ajn
rezultus!”
”Mia preĝo estas aŭdita!” kriis St. John. Li pli firme premis
sian manon sur mia kapo, kvazaŭ li posedus min. Li metis la
brakon ĉirkaŭ mi, preskaŭ kvazaŭ li min amus (mi diras pres-
kaŭ, mi ja konis la diferencon — ĉar mi estis spertinta ĝin, kio
estas vera amo; sed kiel li, mi nun metis flanken la amon nur
pensante al mia devo); mi batalis ankoraŭ per mia necerta
interna vizio, malheligita de nebuloj. Varmege kaj kore mi
aspiris fari tion, kio estas justa — kaj nur tion.
”Montru al mi, ho, montru al mi la rektan vojon!” mi pete-
gis al la ĉielo. Mi estis ekscitita kiel ankoraŭ neniam antaŭe.
Kaj la ĉielo juĝu ĉu tio, kio sekvis, estis la efiko de mia eksci-
teco.
La tuta domo dronis en profunda silento; ĉar mi kredas, ke
esceptinte St. John kaj min, ĉiuj jam enlitiĝis. La sola kande-
lo estis estingiĝonta. La lunlumo hele penetris en la ĉambron.
624
JANE EYRE
eLIBRO
Mia koro laŭte kaj rapide batis, kaj mi aŭdis ĉiun pulsobaton.
Subite ĝi haltis sub nepriskribebla sento, kiu tremis tra ĝi kaj
kiu paralizis miajn kapon kaj piedojn. La sento ne estis kiel
elektra frapo, sed same forta kaj stranga kaj timiga, ĝi efikis
sur miajn sentojn kvazaŭ ties eksteraj kapabloj kaj senripo-
zeco ĝis nun estis nur kiel ia glaciiĝo, el kiu ili nun estis veka-
taj. Mi aŭskultis plena de atendo, la okuloj kaj oreloj estis
streĉitaj, dum ĉiu nervo en mi tremis.
”Kion vi aŭdis? Kion vi vidas?” demandis St. John. Mi vidis
nenion. Sed ie mi aŭdis voĉon, kiu vokis:
”Jane! Jane! Jane!”
Nenion pli.
”Ho Dio, kio estas tio?” mi kriis.
Same bone mi povus krii: ”Kie ĝi estas?” ĉar ĝi ŝajne ne
estis en la ĉambro — ne en la domo — ne en la ĝardeno. ¯i
ne venis el la aero — nek el la tero — nek de supre. Mi estis
nur aŭdinta ĝin — kiel aŭ de kie, estas neeble tion diri! Kaj ĝi
estis la voĉo de homa estaĵo — de konato kaj amato, ĝi estis
neforgesebla voĉo — nome tiu de Edward Fairfax Rochester;
kaj ĝi kriis petegante kaj ĝemante en sovaĝa dolo:ro.
”Mi venas!” mi kriis. ”Atendu min! Ho! mi volas veni!” Mi
rapidis al la pordo kaj rigardis en la koridoron, sed tie estis
mallume. Mi iris en la ĝardenon; ĝi estis senhoma.
”Kie vi estas?” mi vokis.
La monteto malantaŭ la ravino obtuze resendis la respon-
don: ”Kie vi estas?” Mi aŭskultis. La vento aŭdiĝis mallaŭte en
la pinoj. Nenio krom soleca, dezerta marĉejo kaj noktomeza
silento.
”For la superstiĉon!” mi ordonis, kiam tiu malluma fanto-
mo leviĝis apud la nigra taksusarbo. ”ĉi tio ne estas via trom-
625
JANE EYRE
eLIBRO
po, nek via sorĉarto — ĉi tio estas la laboro de la naturo. ¯i
estis vekata kaj plenumis — ne miraklon — sed sian plej
bonan.”
Mi liberigis min de St. John, kiu estis sekvinta kaj retenonta
min. Nun venis mia tempo uzi perforton. Nun mia potenco
devis venki.
Mi diris al li, ke li demandu nenion nek faru rimarkojn; mi
petis lin forlasi min; mi nepre volis esti sola. Li tuj obeis. Kie
troviĝas sufiĉe da energio por ordoni, tie obeemo ĉiam sek-
vas. Mi eniris mian ĉambron, ŝlosis la pordon, falis surgenue
kaj preĝis en mia maniero — alie ol en tiu de St. John. Estis
al mi kvazaŭ mi leviĝis ĝis potenca spirito, kaj mia animo
senŝarĝigis dankeme antaŭ liaj piedoj. Post la preĝo mi leviĝis
— decidis — kaj kuŝiĝis, sen timo, plena de espero — sopiran-
te la tagiĝon.
626
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXXVI.
La tago venis. ĉe la krepusko mi ellitiĝis. Mi okupis min
almenaŭ dum du horoj por ordigi la ŝrankon, la tirkestojn
kaj aliajn aferojn en mia ĉambro, por postlasi ĉion tiel, kiel
estis necese por la daŭro de mallonga foresto. Intertempe mi
aŭdis, ke St. John eliras sian ĉambron. ĉe mia pordo li haltis;
mi timis, ke li frapos — sed ne; folieto de papero estis ŝovita
tra la mallarĝa fendo sub la pordo. Mi prenis ĝin. ¯i surha-
vis la jenajn vortojn:
”Hieraŭ vespere vi tro rapide foriris de mi. Se vi estus res-
tinta ankoraŭ mallongan tempon, tiam vi fine estus metinta
vian manon sur la krucon de Kristo, sur la kronon de la
anĝelo. Kiam mi post dek kvar tagoj revenos, mi atendos vian
klaran definitivan decidon. Intertempe gardu kaj preĝu, por
ke vi ne falu en tenton: la spirito, mi fidas, estas bonvola, sed
la karno, mi vidas, estas malforta. ĉiuhore mi preĝos por vi!
Via, St. John.”
Mia animo respondis: ”Mia spirito volas fari, kio estas jus-
ta, kaj mia karno, mi esperas, estas sufiĉe forta por plenumi
la volon de la ĉielo, se nur unue mi klare scios ĝian volon.
ĉiuokaze ĝi estos sufiĉe forta por serĉi, petegi elirejon el ĉi tiu
nubo de dubo kaj trovi la taglumon de la konscienco.”
Estis la unua de junio; sed la mateno estis malvarma kaj
nuba, la pluvo forte batis sur mian fenestron. Mi aŭdis la por-
don malfermiĝi kaj St. John eliris. Rigardante tra la fenestro,
627
JANE EYRE
eLIBRO
mi vidis, kiel li iris tra la pluvo. Li iris la vojon trans la nebu-
lan marĉejon en la direkto al Whitcross — tie li trafos la poŝt-
veturilon.
Mi pensis: ”Post malmultaj horoj mi iros la saman vojon
kaj ankaŭ atendos poŝtveturilon en Whitcross. Mi ankaŭ de-
vas iri al personoj en Anglujo kaj paroli al ili, antaŭ ol mi por
ĉiam forlasos ĝin.”
Post du horoj ni matenmanĝos. Tiun intertempon mi uzis
irante tien reen en mia ĉambro por pripensi la vizion, kiu
estis doninta al miaj planoj la nunan direkton. Mi revokis en
mian memoron tiun strangan senton, ĉar mi estis kapabla
revoki ĝin kun tuta ĝia nepriskribebla mirindeco. Mi memoris
la voĉon, kiun mi estis aŭdinta; ree mi demandis, de kie ĝi
venis, sed vane kiel antaŭe. ŝajne ĝi estis en mi — ne en la
ekstera mondo. Mi demandis, ĉu ĝi estas nura nerva impre-
so — aŭ trompo? Mi povis nek kompreni nek kredi, ĝi estis pli
ol inspiraĵo. La mirakla skuo de mia animo venis kiel tertre-
mo, kiu estis skuinta la fundamentojn de la malliberejo de
Paŭlo; ĝi malfermis la pordon de la ĉelo de mia animo kaj
rompis la katenojn —:. ĝi vekis ĝin el la dormo, el kiu ĝi aŭs-
kultante kun teruro kaj tremado estis eliĝinta; poste trifoje
vibranta krio penetris en mian timigitan orelon; mi aŭdis ĝin
en mian tremantan koron, en mian ekscititan animon, kiuj
nek timis nek ŝanceliĝis, sed plenĝoje entuziasmiĝis pro la
sekvo de ununura penado, kiu povis liberigi ilin de la ŝarĝo
de la karno.
”Antaŭ ol multaj tagoj estos pasintaj,” mi diris, pripensin-
te ĉion tion, ”mi scios ion pri tiu, kies voĉo hieraŭ vespere
ŝajnis voki al mi. La leteroj ne estis efikaj — nun persona
ekzameno anstataŭos ilin.”
628
JANE EYRE
eLIBRO
Dum la matenmanĝo mi sciigis al Diana kaj Maria, ke mi
vojaĝos kaj ke mi forestos eble almenaŭ kvar tagojn.
”ĉu sola, Jane?” ili demandis.
”Jes, mi volas informiĝi pri persono, pri kiu jam longan
tempon mi estas malkvieta.”
Ili povus respondi, kion sendube ili ankaŭ pensis, nome, ke
ili kredis, ke mi, krom ili, ne havas amikojn; ĉar tion mi
antaŭe ja ankaŭ certigis al ili; sed pro ilia justa, natura diskre-
temo, ili sin detenis de ĉiu rimarko; nur Diana demandis, ĉu
mi sentas min tute bona por povi vojaĝi, ĉar jam kelkajn
tagojn mi aspektas tiel suferanta kaj pala. Mi respondis, ke mi
ne estas malsana; ke nur certa angoro min regis, kiun mi bal-
daŭ esperis fortimigi.
Sen kontraŭstaro mi povis fini pluajn preparojn, ĉar neniu
turmentis min plu per demandoj aŭ supozoj. Post kiam mi
ankoraŭfoje diris, ke mi nun ne povas pli detale klarigi miajn
planojn, ili trankvile toleris mian silentadon; ili permesis al mi
la privilegion pri decido, kiun ankaŭ mi estus permesinta al
ili sub samaj cirkonstancoj.
Estis la tria horo posttagmeze, kiam mi forlasis Moor Hou-
se kaj baldaŭ post la kvara mi staris ĉe la vojmontrilo de
Whitcross, atendante la alvenon de la poŝtveturilo, kiu kon-
dukos min al la malproksima Thornfield. Pro la silento sur la
solecaj vojoj kaj dezertaj montetoj mi aŭdis jam en la mal-
proksimo la rulbruon de ĝiaj radoj. ¯i estis tiu sama veturi-
lo, el kiu mi malsupreniris sur la sama loko en somervespe-
ro — senespera, soleca, vivolaca! ¯i haltis, kiam mi manges-
tis. Mi eniris ĝin — ne estante devigata pagi mian tutan pose-
daĵon, kiel la antaŭan fojon. Trovante min denove sur la vojo
al Thornfield, mi sentis min kiel rehejmiĝanta leterkolombo.
629
JANE EYRE
eLIBRO
Estis tridekseshora vojaĝo. Iun mardon en la posttagmezo
mi estis foririnta de Whitcross, kaj estis frumatene en la sek-
vinta ĵaŭdo, kiam la poŝtveturilo haltis por trinkigi la ĉevalojn
antaŭ gastejo apud la landvojo. Tiu gastejo kuŝis meze de
pejzaĝo, kies verdaj plektobariloj kaj vastaj kamparoj kaj mal-
altaj montetoj plenaj de arbaroj renkontis miajn okulojn. Kiel
mildaj estis tiuj ĉirkaŭaĵoj, kiel mildaj estis tiuj koloroj kom-
pare kun la akraj, dezertaj nordaj marĉejoj de Morton! — Jes,
ĉi tiun pejzaĝon mi konis; mi estis proksima al la celo de mia
vojaĝo!
”Kiel malproksime estas Thornfield de ĉi tie?” mi deman-
dis la gastejserviston.
”¯uste ankoraŭ du mejlojn, sinjorino, se vi iros la vojon
trans la kamparon.”
”Mia vojaĝo nun finiĝis,” mi pensis. Mi eliris el la poŝtve-
turilo, transdonis mian pakaĵon al la servisto, por ke li ĝin pri-
zorgu ĝis mia reveno; mi pagis la veturigiston, donis trinkmo-
non al li kaj ekiris. La unuaj radioj de la leviĝanta suno falis
sur la elpendaĵon de la gastejo, kaj mi legis la oritajn literojn
de la surskribaĵo: ”Je la blazonŝildo de la Rochesteroj”. Mia
koro laŭte batis; mi do estis jam sur la grundo de mia sinjoro.
Sed subite mi haltis kaj al mi venis la penso:
”Eble via sinjoro kaj mastro estas nun trans la brita kanalo!
Kion vi scias pri li! Kaj plue, se li estus en Thornfield, al kiu
vi nun rapidas — kiu estos tie krom li? Lia freneza edzino! Kaj
vi ne povas havi rilatojn kun li; vi ne povas paroli kun li, ne
veni en lian proksimecon. ĉiuj viaj penoj kaj streĉadoj estis
vanaj — estus pli bone, tuj reiri,” tiel parolis avertanta, admo-
nanta voĉo. ”Petu la loĝantojn de la gastejo pri informoj; ili
povas ĉion diri, kion vi bezonas scii, ili per unu vorto povas
630
JANE EYRE
eLIBRO
forigi ĉiun dubon. Iru al la gastejestro kaj demandu ĉu sinj-
oro Rochester estas hejme.”
La konsilo estis saĝa, malgraŭ tio mi ne povis decidi agi laŭ
ĝi. Mi timis ricevi respondon, kiu malesperigos min. Deziri la
dubon estas plilongigi la esperon. Mi volis ankoraŭfoje vidi la
halon sub la radioj de ĝia stelo. Tie antaŭ mi kuŝis la piedvojo.
Tie kuŝis tiuj samaj kamparoj, tra kiujn mi iris dum mia
forkuro de Thornfield, tiam mi estis kvazaŭ blinda, surda, fre-
neza, atakita de venĝema kolero, kiu skurĝis kaj persekutis
min en la koro. Antaŭ ol mi ankoraŭ sciis, en kiun direkton
mi iros, mi estis jam inter la kampoj. Kiel rapide mi iris! Kiel
mi rigardis antaŭen por vidi la unuan supron de la bone ko-
nata parko! Kun kiaj sentoj mi bonvenigis kelkajn arbojn,
kiujn mi konis! Kaj vidaĵojn sur paŝtejoj kaj montetoj, kiuj jam
fariĝis al mi karaj!
Fine la parko kaj la arboj leviĝis antaŭ mi. Mallume kuŝis
tie la kornika nestaro: laŭta gratado interrompis la silenton de
la mateno. Stranga ravsento ekregis min: mi rapidis pluen.
Ankoraŭ unu kampo estis trairota — poste malzorgita voje-
to kun plektobariloj — kaj tie staris la muroj de la korto kaj
la konstruaĵoj de la mastrumado. La domo mem kuŝis nevi-
data post la kornikejo.
”Unue mi volas revidi la antaŭan flankon,” mi decidis, ”kie
la majestaj kreneloj tuj faras grandan impreson al la okuloj,
kaj kie mi povos vidi la fenestron de mia sinjoro. Eble li sta-
ras apud ĝi — li kutimas frue leviĝi. Eble li estas en la frukto-
ĝardeno, aŭ sur la teraso de la domo. Se mi nur povus vidi lin!
Nur unu momenton! Se vere tio estus — ĉu mi povus esti tiel
freneza postkuri lin? Tion mi ne povas diri — mi ne estas plu
mastro de mi mem. Kaj se mi tion farus — kio poste? Dio lin
631
JANE EYRE
eLIBRO
benu! — Kio poste? Al kiu mi maljuste agus, se mi ĝuus an-
koraŭ unu fojon la feliĉegon, kiun lia rigardo fluigos en mi-
ajn vejnojn? — Mi estas freneza! Mi deliras! Eble en ĉi tiu
momento li vidas la leviĝon de la sunon super la Pireneoj, aŭ
super la suda maro.”
Mi estis irinta laŭlonge de la malalta muro de la frukto-
ĝardeno, — nun mi turnis min ĉirkaŭ la angulo; tie estis la
pordego, tra kiu oni inter du ŝtonaj kolonoj kun grandaj ŝto-
naj bulegoj iris sur la paŝtejon. Post unu el la kolonoj mi pov-
us senĝene rigardi la tutan antaŭaĵon de la sinjora domo. Tre
singarde mi etendis la kapon por certigi al mi, ĉu la kurtenoj
de la dormeja fenestro estas jam ŝovitaj flanken. De ĉi tiu loko
mi povis vidi la longan antaŭaĵon, la fenestrojn kaj la krene-
lojn.
Eble la korvoj, ŝvebantaj tra la blua aero, rigardis min. Mi
deziris scii, kion ili pensas! Ili sen dubo opiniis, ke komence
mi timas kaj poste estos maltima kaj senĉagrena. Mi ĵetis
rapidan rigardon al la domo — poste mi longe ĝin rigardis; mi
iris de malantaŭ la kolono, rapidis trans la herbejon. Subite
mi ree haltis tuj antaŭ la antaŭa flanko de la domo kaj kuraĝe,
longe mi rigardis en tiu direkto. ”Kian ŝajnan timon en la ko-
menco!” eble diris la alte ŝvebantaj korvoj kaj ”kian senti-
memon ŝi subite montras!”
”Aŭskultu la klarigon, mia leganto!”
Amanto trovas sian amatinon, kiu endormiĝis sur musko-
kovrita benko; li deziras ĵeti unu solan rigardon sur ŝian viza-
ĝon sen veki ŝin. Senbrue li ŝteliras trans la herbon kaj timas
fari bruon; li haltas — kredante, ke ŝi sin movas. Li ne volas
esti vidata de ŝi: li retiras sin. ĉio estas silenta; li ree prok-
simiĝas al ŝi, li sin klinas super ŝi; delikata vualo kuŝas sur ŝia
632
JANE EYRE
eLIBRO
kapo; li levas ĝin, sin klinas pli profunden; nun liaj okuloj jam
antaŭe ĝuas la vizion de la belaĵo — la varman, florantan,
amindan, ripozantan belaĵon. Kiel rapida estis lia unua rigar-
do! Sed kiel streĉita ĝi estas nun! Kiel li timas! Kiel li nun subi-
te kaj pasie ĉirkaŭbrakas la tutan figuron, kiun antaŭ mal-
longa momento li ne kuraĝis tuŝi per unu fingro! Kiel laŭte li
krias nomon, kiel li ellasis la figuron kaj ĝin fikse kaj sovaĝe
rigardas! Ne pli longe bezonante timi, ke li vekos la amatinon
per krio aŭ per movo, li eligas laŭtan krion kaj terurita ŝin
rigardas. Li kredis ŝin kviete, pace dormanta — sed ŝi estas
malvarma kaj mortinta!
Kun tremanta ĝojo mi estis fiksinta mian rigardon sur ma-
jestan domon: subite mi vidis nur fume makulitan ruinon.
Mi ne bezonis plu kaŝi min post pordega kolono! Mi ne
bezonis plu homevite suprenrigardi al la fenestroj de la dor-
mejo, timante ke mi vidos post ili movojn! Mi ne bezonis plu
aŭskulti ĉu fermiĝas aŭ malfermiĝas pordoj — kaj imagi, ke
mi aŭdas homajn paŝojn sur la teraso aŭ sur la vojoj. La ĝar-
deno kaj la parko estis piedpremitaj kaj ruinigitaj; la portalo
gapis al mi kun teruriga malpleno. La antaŭo de la domo estis
kiel mi iam vidis ĝin en sonĝo, nur alta muro plena de kre-
vaĵoj kaj kun senfenestraj truegoj.
La tegmento, kreneloj kaj kamentuboj estis for — ĉio kuŝis
ruinigita sur la tero. ĉie regis la trankvilo de morto, la sen-
bruo de dezerta sovaĝejo!
Ne estis mirige, ke la leteroj, adresitaj al personoj loĝantaj
ĉi tie neniam ricevis respondon; same bone mi povus sendi
ilin al la tombokeloj de preĝejo. La fuma nigro diris al mi, kia
katastrofo trafis la domon — ĝi estis neniigita de brulo. Sed
kiel tio estiĝis? Kiaj okazintaĵoj sin ligis al tiu katastrofo? Kiu
633
JANE EYRE
eLIBRO
perdo estis priplendinda krom pri mortero, marmoro kaj lig-
naĵo? ĉu ankaŭ homoj pereis? Kaj kiuj? Tio estis terura
demando! ĉi tie estis neniu por respondi min. Mi aŭdis eĉ ne
unu sonon kaj vidis eĉ ne unu vivantan estaĵon!
Vagante inter la krevitaj muroj kaj la ruinigita interno de
la domo, fariĝis al mi klare, ke la katastrofo okazis jam antaŭ
longa tempo. ŝajnis al mi, ke la neĝo de la pasinta vintro
penetris jam tra la pordegarkaĵoj; ke la pluvo de tuta vintro
jam eniris tra la fenestro-malfermaĵoj, ĉar en la ruinamaso la
kreskaĵoj de la printempo jam ekfloris; tie kaj alie la fiherboj
tre alte leviĝis inter la ŝtonoj kaj falintaj traboj. Kaj ho! kie
estis la malfeliĉa posedanto de ĉi tiu ruinaĵo? En kiu lando?
Sub kiuj cirkonstancoj? Senintence miaj rigardoj ŝvebis al la
malnova preĝejturo apud la granda enireja pordego kaj mi
demandis: ”ĉu li kuŝas flanke de Damer de Rochester kaj
ripozas kun li en tiu malvasta marmora domo?”
Kaj tamen mi volis ricevi la respondon al tiuj demandoj.
Nenie mi povus ricevi ĝin krom en la gastejo, kaj tien mi reiris
post kelka tempo.
La gastejestro mem portis al mi la matenmanĝon en la
familian ĉambron. Mi petis lin fermi la pordon kaj sidiĝi.
Kiam li faris tion, mi preskaŭ ne sciis, kiel komenci pro la
teruro, kiun mi sentis antaŭ la ricevotaj respondoj. Tamen la
dramo de la teruraĵo, kiun mi ĵus forlasis, jam preparis min
por teruriga historio. La gastejestro estis ĝentile aspektanta
viro de meza aĝo.
”Kompreneble vi konas Thornfield Hall,” mi kun peno di-
ris.
”Jes, sinjorino, mi estis tie unu fojon.”
634
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu vere?” Tamen, ne kiam mi loĝis en ĝi, mi pensis, ĉar vi
estas al mi fremdulo.
”Mi estis la kelisto de la mortinta sinjoro Rochester.”
De la mortinta …! Plenpeze min trafis la bato, kiun mi tiel
longe estis evitinta.
”De la mortinta …!” mi pene diris. ”ĉu li do estas mortin-
ta?”
”Mi parolas pri la patro de la nuna sinjoro Edward,” kla-
rigis li.
Mi reekspiris. Mia sango ree komencis flui. Tiuj vortoj ja
certigis al mi, ke sinjoro Edward — mia sinjoro Rochester
(Dio lin benu kie ajn li estas) vivas ankoraŭ. Revivigantaj vor-
toj! Estis al mi, kvazaŭ mi povus aŭdi ĉion, kio estis sekvon-
ta — kiel ajn terura tio estus. Mi rekvietiĝis, li ne kuŝis en la
tombo! Nun mi povus elporti eĉ la sciigon, ke li estas ĉe la
antipodoj.
”ĉu sinjoro Rochester nun loĝas en Thornfield Hall?” mi
demandis, kvankam mi jam sciis, kio estos la respondo. Mi
tamen deziris eviti rektan demandon pri lia restadejo.
”Ne, sinjorino, ho ve, ne! Tie loĝas nun neniu. Mi supozas,
ke vi ne konas ĉi tiun regionon, alie vi scius, kio okazis la
pasintan aŭtunon; — Thornfield Hall estas nun nur ruino,
ĝuste en la rikoltotempo ĝi tute forbrulis. Estis terura kata-
strofo! ĉio forbrulis kaj eĉ la mebloj ne povis esti savitaj. La
brulo eksplodis en la mezo de la nokto, kaj antaŭ ol la ŝpru-
cigiloj venis el Millcote, la tuta konstruaĵo estis maro da
flamoj. Estis terura aspekto. Mi mem ĉeestis.”
”Noktomeze!” mi murmuris. Jes, estis la fatala horo por
Thornfield!
”ĉu oni scias, kiel tio okazis?” mi demandis.
635
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi supozas tion, sinjorino, oni supozas tion, sed vere mi
povus certigi, ke dubo ne ekzistas. Eble vi ne scias,” li flustre
daŭrigis, dum li puŝis sian seĝon pli proksimen al la tablo, ”ke
iu sinjorino — freneza sinjorino estis kaŝita en la domo?”
”Pri tio mi aŭdis.”
”ŝi estis severe gardata, sinjorino, jes, multajn jarojn la
homoj eĉ ne sciis ion definitivan pri ŝia ekzisto. Neniu vidis
ŝin; nur la famo rondiris, ke ie en la sinjora domo iu estas ka-
ŝita, sed malfacile estis supozi, kiu kaj kiel. Oni diris, ke sinj-
oro Edward kunkondukis ŝin el fremda lando, kaj multaj kre-
dis, ke ŝi antaŭe estis lia amatino. Sed antaŭ unu jaro okazis
io stranga — tre stranga.”
Mi timis nun aŭdi mian propran historion, tial mi klopo-
dis reen konduki lin al la ĉefa afero.
”Kaj tiu sinjorino?”
”Tiu sinjorino estis, kiel poste montriĝis, la edzino de sin-
joro Rochester! Tiu malkovro okazis en la plej stranga manie-
ro. En la sinjora domo estis fraŭlino, la guvernistino, kaj sin-
joro Rochester …”
”Sed rilate al la brulo!” mi interrompis lin.
”Tion mi tuj rakontos, sinjorino — kaj sinjoro Rochester
enamiĝis al ŝi. La servistoj diris, ke ili en sia tuta vivo neniam
vidis tiel enamiĝintan homon, kiel li estis. Konstante li estis
apud ŝi. Ili kvazaŭ spionis lin — vi ja scias, sinjorino, ke ser-
vistoj amas fari tion — kaj li amis ŝin pli ol iun ajn en la mon-
do. Krom li, neniu trovis ŝin bela. ŝi estis eta sensignifa estaĵo,
ili diris, kaj preskaŭ infano. Mi mem neniam vidis ŝin, sed
Leah, la ĉambristino, rakontis al mi pri ŝi. Leah tre amis ŝin.
Sinjoro Rochester estis ĉirkaŭ kvardek jara kaj tiu guvernis-
tino ne estis ankoraŭ dudek. Kaj vi bone scias, ke, se viroj de
636
JANE EYRE
eLIBRO
lia aĝo enamiĝas je juna knabino, kia ŝi estis, tiam ili ofte estas
kvazaŭ sorĉitaj. Li do volis edziĝi kun ŝi.”
”Tiun parton de la historio vi povus rakonti al mi alian
fojon,” mi diris, ”sed mi havas tute specialan motivon aŭdi la
historion pri la brulado. ĉu oni supozas do, ke tiu frenezuli-
no — sinjorino — sinjorino Rochester havas aferon kun ĝi?”
”Vi ĝuste trafis, sinjorino; estas tre certe, ke ŝi kaj neniu alia
bruligis la domon. ŝi havis kun si gardistinon, nome sinjori-
non Poole, laŭ sia speco tre taŭga, lerta virino kaj tute fidin-
da; sed ŝi havis mankon — mankon, kiun havas preskaŭ ĉiuj
maljunaj flegistinoj, ŝi kutimis tro ofte trinki kelkan brandon
el sia botelo por trankviligi la soifon. Tio estas pardonebla, ĉar
ŝi havis tre malfacilan, malagrablan taskon; sed malgraŭ tio,
tiu kutimo estis danĝera; ĉar kiam sinjorino Poole, trinkinte
tro multe, endormiĝis, la frenezulino, kiu estis ruza kaj ma-
lica kiel sorĉistino, prenis la ŝlosilon el ŝia poŝo, ŝteliĝis tra la
pordo kaj ĉie vagis tra la domo kaj plenumis ĉian malbonon,
kiu venis al ŝi en la kapon. La homoj diras, ke foje ŝi preskaŭ
forbruligis sian edzon en lia lito; sed mi ne scias, ĉu tio vere
okazis. Sed en tiu vespero ŝi unue bruligis la kurtenojn de la
ĉambro, kuŝanta plej proksime de ŝia; poste ŝi ŝteliris malsup-
ren al la dua etaĝo, eniris en la ĉambron, kiu antaŭe aparte-
nis al la guvernistino — (estis kvazaŭ ŝi suspektis la rilaton
inter ŝia edzo kaj la knabino, kaj tial malamis ŝin) — kaj bru-
ligis tie la liton. Feliĉe neniu dormis tie. La guvernistino estis
forkurinta du monatoj pli frue; kaj kvankam sinjoro Roches-
ter serĉis ŝin, kvazaŭ ŝi estus la plej multekosta juvelo sur la
tero, li tamen povis ekscii nenion pri ŝi. Tiam li fariĝis kiel
sovaĝulo — tute kiel sovaĝulo en sia ĉagreno. Neniam antaŭe
li estis milda homo, sed post kiam li perdis ŝin, li fariĝis eĉ
637
JANE EYRE
eLIBRO
danĝera. Li volis esti tute sola. La mastrumistinon, sinjorinon
Fairfax li foririgis malproksimen al ŝiaj parencoj; sed li kon-
dutis al ŝi tre dece, ĉar ŝi ricevis asekurpension por sia tuta
vivo. Sed tion ŝi indis, ĉar ŝi estis tre bonkora virino. Fraŭli-
no Adèle, kiu kiel lia zorgatino, ankaŭ estis en la domo, estis
sendita al instituto. Li rompis ĉiun interrilaton kun la najba-
raj nobeloj kaj vivis en sia domo kiel ermito.”
”Kion! ĉu li ne eliris el Anglujo?”
”ĉu li …? Dio vin benu, li ne faris tion! Li ne transiris plu
la sojlon de la domo, escepte en la nokto, kiam li kiel spirito
vagis tra la parko kaj tra la fruktoĝardeno, kaj furiozis kvazaŭ
li perdis la prudenton. Kaj miaopinie li vere ĝin perdis. ĉar vi
ne povas imagi pli ĝojan, kuraĝan sinjoron ol li estis, antaŭ ol
la eta guvernistino venis sur lian vojon. Li estis nek ludema,
nek trinkema, li ne sin okupis pri la kurkonkursoj de ĉevaloj,
kiel multaj aliaj sinjoroj. Li ankaŭ ne estis bela; sed li havis
kuraĝon kaj fortan volon kiel iam ajn alia viro. Mi bone konis
lin de lia knabeco, kaj rilate al mi, ofte mi deziris, ke fraŭli-
no Eyre estus droninta en la profunda maro antaŭ ol iri al
Thornfield Hall.”
”Sinjoro Rochester do estis hejme, kiam la brulo eksplo-
dis?”
”Jes, li estis; kaj li suprenkuris al la tegmentejaj ĉambroj,
kiam sub li ĉio jam brulis kaj savis la servistaron, kiu kuŝis en
la litoj, li helpis ilin malsupren kaj poste li reiris ankoraŭ unu
fojon por savi sian frenezan edzinon. Oni kriis al li, ke ŝi sta-
ras sur la tegmento; kaj vere tie ŝi staris kaj disbatis la brakojn
tiel laŭte kriante, ke oni povis aŭdi ŝin je mejla distanco. Per
miaj propraj okuloj kaj oreloj mi vidis kaj aŭdis ŝin. ŝi estis
alta, forta virino kun longaj nigraj haroj, ni vidis ilin flirti en
638
JANE EYRE
eLIBRO
la vento, dum la flamoj jam ĉirkaŭis ŝin. Mi vidis, kaj multaj
aliaj vidis, ke sinjoro Rochester rampis tra la tegmenta fenes-
tro kriante: Berta! Berta! Ni vidis, kiel li proksimiĝis al ŝi; kaj
subite ŝi eligis teruran krion, saltis — kaj tuj poste ŝi kuŝis
frakasita sur la ŝtona teraso.”
”Senviva?”
”Senviva? Ho, senviva kiel la ŝtonoj sur kiuj ŝia cerbo kaj
sango estis disĵetitaj.”
”Bona Dio!”
”Prave vi diras tion, sinjorino, estis terure!”
Li tremetis.
”Kaj poste?” mi demandis.
”Nu, sinjorino, poste la domo forbrulis ĝis la tero; restis
nur ruino.”
”ĉu pereis aliaj homoj?”
”Ne. Sed eble estus pli bone — —”
”Kion vi volas diri per tio?”
”Kompatinda sinjoro Edward!” li kriis, ”ke mi devis ĝisvi-
vi tion, tion mi neniam pensis. Kelkaj diras, ke li estas juste
punita, ĉar li tenis en sekreto sian unuan edziĝon kaj volis
edziĝi kun dua virino, dum lia unua edzino vivis ankoraŭ. Sed
kore mi kompatas lin.”
”Sed vi ja diris, ke li vivas!” mi kriis.
”Jes, jes, li vivas. Sed multaj opinias, ke estus pli bone, se
li estus mortinta.”
”Kial? Kiel?” La sango en miaj vejnoj preskaŭ koaguliĝis.
”Kie li estas?” mi demandis. ”ĉu li estas en Anglujo?”
”Jes, jes, li estas en Anglujo; estas ja neeble al li forlasi ĝin;
li ja estas kvazaŭ katenita!”
639
JANE EYRE
eLIBRO
Kia angoro min kaptis! Kaj ĉi tiu viro ŝajnis esti decidinta
daŭrigi tiun angoron kiel eble plej longe.
”Li estas tute blinda,” li diris fine. ”Jes, jes, li estas tute blin-
da, la kompatinda sinjoro Edward.”
Mi atendis ion pli teruran. Mi timis, ke li fariĝis freneza. Mi
kolektis ĉiujn miajn fortojn kaj demandis, kiel tiu katastrofo
okazis.
”Lia propra kuraĝo estis kulpa en tio, kaj eble ankaŭ lia
bonkoreco, sinjorino; li ne volis forlasi la domon antaŭ ol ĉiuj
aliaj estis savitaj el ĝi. Kiam fine li malsupreniris, post kiam
sinjorino Rochester ĵetis sin sur la terason, aŭdiĝis laŭtega
krakado — kaj la tuta konstruaĵo enfalis. Oni tiris lin el sub la
ruinoj ankoraŭ vivan, sed li estis danĝere vundita; unu el la
traboj falis tiel, ke ĝi parte protektis lin; sed unu okulo estis
elbatita al li kaj unu mano tiel frakasita, ke sinjoro Carter, la
kirurgo tuj devis amputi ĝin. La alia okulo estis inflamita kaj
poste perdis ankaŭ la vidkapablon. Nun li estas tute help-
bezona, — tute helpbezona, vere, blinda kaj kripligita.”
”Kie li estas? Kie li loĝas nun?”
”En Ferndean en sinjora domo sur unu el siaj bienoj. ¯i
estas dezerta, malĝoja restadejo.”
”Kiuj loĝas ĉe li?”
”La maljuna John kaj ties edzino. Neniujn aliajn li toleras
ĉe si. Oni diras, ke li estas tute kadukiĝinta.”
”ĉu vi havas ian veturilon?”
”Ni havas duradan veturileton, tre belan.”
”Pretigu ĝin tuj kaj se via servisto povas veturigi min al
Ferndean antaŭ ol mallumiĝis, tiam mi donos al vi kaj al li
duoblan pagon.”
640
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXXVII.
La sinjora domo en Ferndean estis jam malnova konstru-
aĵo de meza grandeco kaj tute ne arkitektura belaĵo. ¯i
kuŝis meze de la arbaro. Pli frue mi ofte aŭdis paroli pri ĝi.
Sinjoro Rochester de tempo al tempo parolis pri Ferndean kaj
multfoje iris tien. Lia patro antaŭe aĉetis la bienon pro ĝiaj
vastaj ĉasejoj. Volonte li poste ludonus la domon, sed pro la
maloportuna situo ne povis trovi luanton. Tial ĝi restis neme-
blita kaj neloĝata, escepte de tri ĉambroj, kiuj estis pretaj por
la posedanto, kiam li pasigis tie la ĉasan sezonon.
En la vespero de la tago mi alvenis al tiu domo. La ĉielo
estis malluma kaj pluvis preskaŭ seninterrompe. La lastan
mejlon mi iris piede, post kiam mi pagis al la veturigisto la
promesitan sumon kaj reirigis lin per sia veturileto.
Eĉ starante tre proksime de la domo, oni ne povis vidi ĝin,
tiel dense ĝi estis ĉirkaŭita de la malhelaj arboj. Fera porde-
go inter du kolonoj el granito montris al mi, kie mi devas en-
iri, kaj trairinte la pordegon mi ree trovis min sub la densaj
suproj de longa vico de arboj. Inter la altaj musko-kovritaj
arbotrunkoj kaj arbetaĵo sin etendis la de herbo plenkreski-
ta vojo. Mi laŭiris ĝin atendante baldaŭ atingi loĝejojn; sed ĝi
etendiĝis pli kaj pli antaŭen kaj nenie mi vidis domon aŭ par-
kon.
Mi kredis, ke mi iris en malĝustan direkton. La mallume-
co de la vespero kaj de la arbaro fariĝis pli kaj pli malpene-
641
JANE EYRE
eLIBRO
trebla. Mi rigardis ĉirkaŭe por serĉi alian vojon, sed nenie ĝi
estis. Nenio krom sovaĝa arbetaĵo, kandelrektaj arboj kaj
densa somerfoliaro.
Mi iris pluen. Fine la vojeto plilarĝiĝis, la arboj staris malpli
dense; nun mi vidis latbarilon, poste domon preskaŭ ne dis-
tingeblan de la arboj pro la pligrandiĝanta mallumo, tiel mal-
sekaj kaj muskokovritaj estis ĝiaj muroj.
Irinte tra la pordego, fermita nur de klinko, mi staris meze
de spaco ĉirkaŭita de plektobarilo, sin etendanta duoncirkle
inter la arboj. Tie kreskis nek floroj nek bedoj, sed estis nur
larĝa, silika vojo, kiu ĉirkaŭis herbejon. La domo havis du
frontonojn; la fenestroj estis mallarĝaj kaj kun kradoj; ankaŭ
la pordo estis mallarĝa kaj ŝtupareto kondukis al ĝi. La tuto
estis, kiel la gastejestro de ”Je la blazono de la Rochesteroj”
jam diris, tre malĝojiga loko. ĉio estis silenta, kiel en preĝejo
meze de la semajno; la pluvo, kiu senhalte falis sur la foliaron,
faris la solan brueton, kiu frapis mian orelon, kaj mi deman-
dis min:
”ĉu ĉi tie povas loĝi vivaj estaĵoj?”
Jes, ĉi tie loĝis iu, ĉar mi aŭdis ion. La mallarĝa pordo mal-
fermiĝis kaj figuro estis elironta la konstruaĵon.
La pordo malrapide malfermiĝis, figuro eliris en la mal-
lumon, viro sen ĉapelo, li etendis la manon kvazaŭ por sen-
ti, ĉu pluvas. Malgraŭ la mallumo mi rekonis lin — li estis mia
mastro, Edward Fairfax Rochester, — neniu alia.
Mi restis staranta, retenis la spiron kaj tiel rigardis lin — ne
estante vidata de li kaj, ho ve — estante al li nevidebla!
La renkonto estis tre subita, kaj la ravo, kiun ĝi kaŭzis al
mi, estis tuj bridata de la teruro, kiun ĝi inspiris. Ne estis al
mi malfacile reteni krion, mi ne estis tentata rapidi al li. Lia
642
JANE EYRE
eLIBRO
figuro havis la saman fortan eksteraĵon kiel antaŭe; lia sinte-
nado estis rekta, liaj haroj korve nigraj, liaj trajtoj ne estis
ŝanĝiĝintaj; unu jaro de ĉagreno kaj sufero ne kapablis kur-
bigi lin, rompi lian noblan viran fortecon. Sed mi rimarkis
ŝanĝon en lia vizaĝesprimo; ĝi estis malluma kaj senespera —
ĝi memorigis min pri katenita sovaĝa besto aŭ pri birdo, al
kiu oni en ĝia doloro ne povas proksimiĝi sen danĝero. La
malliberigita aglo, kies kvazaŭ de oro ĉirkaŭita okulo estas
blindigita de la krueleco, povus rigardi kiel ĉi tiu blinda
ŝimŝon. Sed, mia leganto, ĉu vi kredas, ke mi timis lin en lia
blinda sovaĝeco? Se tiel estas, vi konas min nur malbone. En
mia ĉagreno sin miksis la dolĉa espero, ke mi baldaŭ sukcesos
premi kison sur tiun marmoran frunton, kaj sur tiujn prem-
fermitajn lipojn — sed — sed ankoraŭ ne nun. Mi ankoraŭ ne
volis paroli al li.
Li malsupreniris la ŝtonan ŝtupareton kaj malrapide sin
direktis al la herbejo. Kie estis liaj firmaj paŝoj? Li haltis subite
kvazaŭ nesciante en kiun direkton iri. Li levis la manon kaj
malfermis la palpebrojn, levis ilin, ŝajne kun streĉita peno ĉie-
len kaj poste al la amfiteatro de la arbaro — sed por li ĉio estis
malplena kaj nur mallumo. Li etendis la manon (la senmanan
brakon li tenis kaŝita en la brustopoŝo) estis kvazaŭ li per
tuŝoj volis ekzameni, kio estas en lia plej proksima ĉirkaŭaĵo,
sed ankaŭ tie li trovis nur malplenan spacon, ĉar la arbovicoj
staris kelkajn metrojn pli malproksime. Li tial forlasis sian
klopodon, krucis la brakojn kaj staris senmove kaj senparo-
le en la pluvo, kiu nun seninterrompe falis sur lian nekovritan
kapon.
En tiu momento John, kiun mi ĝis nun ne rimarkis, iris al
li.
643
JANE EYRE
eLIBRO
”Sinjoro, ĉu vi volas preni mian brakon?” li diris, ”ĉar plu-
vas torente. Estus pli bone, se vi irus en la domon.”
”Lasu min!” li respondis. John sin retiris, ne vidante min.
Nun sinjoro Rochester denove klopodis iri, sed vane. ĉio estis
tro malcerta. Palpserĉante li reiris al la domo kaj eniris ĝin,
fermante post si la pordon.
Nun mi alproksimiĝis kaj frapis. La edzino de John malfer-
mis al mi la pordon.
”Maria,” mi diris ”kiel vi fartas?”
ŝi ektimis kvazaŭ ŝi vidus fantomon. Mi kvietigis ŝin. Al ŝia
laŭta krio: ”ĉu vere vi estas tie, fraŭlino, tiel mafrue venanta
al ĉi tiu soleca loko?” Mi respondis nur kaptante ŝian manon.
Poste mi sekvis ŝin en la kuirejon, kie John estis sidanta an-
taŭ hele brulanta fajro.
Per malmultaj vortoj mi klarigis al ili, ke mi scias jam ĉion,
kio okazis post mia foriro el Thornfield, kaj ke mi venis por
vidi sinjoron Rochester. Mi petis John iri al la vojbarila domo,
al kiu mi estis konfidinta mian kofron, post kiam mi resendis
la veturileton, kaj por alporti ĝin al Ferndean. Tiam mi forme-
tis de mi la ĉapelon kaj la ŝalon kaj petis Marian, ĉu ŝi por tiu
nokto povus konsenti al mi tranokti en la domo kaj vidante,
ke tio estas ebla malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj, mi diris al ŝi, ke
mi restos. En tiu momento la sonorilo en la familia ĉambro
aŭdiĝis.
”Se vi iros al via sinjoro, Maria, tiam diru, ke iu estas ĉi tie,
kiu deziras paroli kun li, sed ne diru mian nomon.”
”Mi ne kredas, ke li akceptos vin,” ŝi respondis, ”ĉar li
akceptas neniun.”
Kiam ŝi revenis, mi demandis, kion li diris.
”Li informiĝas pri via nomo kaj pri la celo de via vizito,” ŝi
644
JANE EYRE
eLIBRO
respondis, kaj plenigis glason per akvo metante ĝin kun du
kandeloj sur pleton.
”ĉu li sonorigis por ricevi ion?” mi demandis.
”Jes, ĉiam li portigas al si kandelojn, kiam ekmallumiĝas,
malgraŭ sia blindeco.”
”Donu al mi la pleton, mi volas porti ĝin al li.”
Mi prenis ĝin el ŝia mano kaj ŝi montris al mi la pordon de
la familia ĉambro. La pleto tremis en mia mano kaj mi dis-
verŝis la akvon; mia koro aŭdeble batis en mia brusto. Maria
malfermis por mi la pordon kaj fermis ĝin ree post mi.
La ĉambro aspektis mallume; malbone prizorgita fajro
fumaĵis en la kameno, kaj klinita super ĝi kun la kapo apogita
sur la alta kamen-kornico, staris la blinda loĝanto de la ĉam-
bro. La aĝa hundo Piloto kuŝis ĉe lia flanko; ŝajnis ke ĝi sin-
garde eliris el lia vojo timante esti puŝata per la piedoj. Kiam
mi eniris, Piloto starigis la orelojn; tiam ĝi krietante salte levi-
ĝis kaj rapidis al mi, preskaŭ puŝante la pleton el mia mano.
Mi metis ĝin sur la tablon, karesis la hundon flustrante:
”kuŝiĝu Piloto!” Mehanike sinjoro Rochester sin turnis, kva-
zaŭ por vidi, de kie venas la movo. Sed povante vidi nenion,
li ree turnis la kapon kaj eligis laŭtan ĝemon.
”Donu al mi la akvon, Maria,” li diris.
Mi proksimiĝis al li kun la nur duone plena glaso. Piloto
ankoraŭ ĉiam sekvis min kun svingiĝanta vosto.
”Kio do estas?” li demandis.
”Kuŝiĝu Piloto!” mi diris ankoraŭfoje. Eltrinkonte la akvon,
li haltis kaj aŭskultis, tiam li trinkis kaj metis la glason sur la
tablon.
”Estas vi, ĉu ne vere, Maria?”
”Maria estas en la kuirejo,” mi respondis.
645
JANE EYRE
eLIBRO
Kun subita gesto li etendis la manon, sed ne vidante, kie mi
staras, li ne tuŝis min.
”Kiu estas? Kiu estas?” li demandis maltrankvile kaj ŝajne
klopodis vidi per la kompatindaj okuloj. Sed la klopodo estis
vana! ”Respondu min, parolu ankoraŭfoje!” li laŭte kaj ordo-
ne diris.
”ĉu vi volas ankoraŭ iom da akvo, sinjoro? Mi disĵetis la
duonon de tio, kio estis en la glaso,” mi diris.
”Kiu vi estas? — Kiu do parolis?”
”Piloto konas min, kaj John kaj Maria scias, ke mi estas ĉi
tie. Mi venis nur hodiaŭ vespere,” mi respondis.
”ĉiopotenca Dio! Kia trompo min kaptis? Kia dolĉa frene-
zo ekregas min?”
”Neniu trompo — neniu frenezo, sinjoro! Via spirito estas
tro forta por esti trompata; via sano tro bona por ke frenezo
ĝin kaptu.”
”Kaj kie estas la parolantino? ĉu tio estas nur ŝia voĉo? Ho!
mi ne povas vidi, sed mi devas senti, alie mia koro ĉesos bati
kaj mia kapo rompiĝos. Kiu ajn vi estas —tuŝu min, alie mi ne
povas vivi!”
Li palpis ĉirkaŭe. Mi kaptis lian serĉantan manon kaj pre-
mis ĝin en la miajn.
”ŝiaj fingroj!” li kriis, ”ŝiaj malgrandaj, delikataj fingroj! Kaj
se ŝiaj fingroj estas ĉi tie, ankaŭ pli multe da ŝi estas ĉi tie.”
La muskola mano sin detiris de la miaj, li kaptis mian bra-
kon mian ŝultron — mian kolon — mian talion — li tiris min
al si kaj ĉirkaŭbrakis min.
”ĉu tio estas Jane? Aŭ kio alia? ĉi tio estas ŝia figuro — ŝia
tuta persono —”
”Kaj tio estas ŝia voĉo,” mi aldonis. ”ŝi estas ĉi tie, kun sia
646
JANE EYRE
eLIBRO
tuta persono, kaj ankaŭ sia koro. Dio vin benu, sinjoro! Mi
estas tiel feliĉa refoje esti tiel proksime al vi!”
”Jane Eyre! — Jane Eyre!” tio estis ĉio, kion li diris.
”Mia kara sinjoro,” mi diris, ”mi estas Jane Eyre; mi retrovis
vin — mi revenis al vi!”
”ĉu vere? Ne nur via spirito? Sed ankaŭ via korpo? ĉu vi
estas mia vivanta Jane?”
”Vi ja tenas min, sinjoro — vi ja tenas min, kaj eĉ firme
tenas min. Mi ne estas malvarma, kiel mortinto, ne travide-
bla kiel la aero, ĉu ne?
”Mia karulino vivas! ĉi tio estas ŝiaj membroj! ĉi tio estas
ŝia vizaĝo! Sed estas ja neeble estiĝi tiel feliĉa post tiu tuta
mia mizero. ¯i estas sonĝo! Same kiel en senkonsolaj noktoj,
kiam mi premis ŝin sur mian koron, kaj tion nun mi faras; kaj
ŝin kisis — kiel nun, kaj kiel mi sentis, ke ŝi min amas, kaj kiel
mi esperis, ke ŝi ne plu forlasos min. ”.
”Kaj de nun mi tion ne plu faros, sinjoro.”
”Ne plu faros tion, ĉu la vizio diras tion? Sed ĉiam mi veki-
ĝis kaj spertis, ke ĉio estis nur amara trompo; kaj denove mi
estis soleca kaj forlasita — mia vivo estis malluma, mizera,
senespera — mia animo soifis, kaj neniu donis al mi refreŝi-
gan trinkaĵon — mia koro malsatis, kaj la nutraĵo estis al ĝi
rifuzita. Ho, dolĉa sonĝo, ĉar nun vi estas inter miaj brakoj,
ĉu ankaŭ vi forkuros de mi kiel ĉiuj viaj fratoj forkuris antaŭe.
Sed kisu min antaŭ ol forkuri! Kisu min, mia Jane, mia ama-
tino!”
”Jes sinjoro, unu fojon — kaj ankoraŭ unu fojon!”
Mi premis miajn lipojn sur liajn, antaŭe tiel brilantajn sed
nun tute senbrilajn okulojn — mi ŝovis la harojn de lia frun-
647
JANE EYRE
eLIBRO
to kaj ankaŭ kisis tiun. Subite li ŝajnis tute vekiĝi; li konsciis
pri tio, kio okazis!
”ĉu estas vi, Jane? — ĉu vere — vere? ĉu vi revenis al mi?”
”Jes.”
”Kaj vi ne kuŝas senviva ie en foso aŭ rivero? Vi ne velkas
malĝoja kaj soleca kaj ekzilita inter fremduloj?”
”Ne, sinjoro, mi estas tute sendependa.”
”Sendependa? Kion signifas tio?”
”Mia onklo en Madejro mortis kaj postlasis al mi kvin mil
funtojn.”
”Ho! tio estas praktika! Nun ni revenis al la realo!” li kriis,
”ion tian mi neniam kuraĝis imagi! Mi aŭdas refoje ŝian pro-
pran voĉon, tiel vivigan, tiel ĉarman, tiel pikantan kaj tamen
tiel dolĉan. Mia malsana koro refreŝiĝas, ĉar mi aŭdas vin
paroli; mi sentas en mi novan — vivon. — Kion, Jane! vi estas
nun sendependa? — — eble riĉa?”
”Preskaŭ riĉa, sinjoro. Se vi ne volas lasi min loĝi ĉi tie,
tiam mi povas konstruigi por mi domon proksime al via, kaj
tiam vi povos iri al mi kaj sidi ĉe mi en mia familia ĉambro,
kiam vespere vi deziros ne esti tute sola.”
”Sed estante riĉa, Jane, vi sendube havas amikojn, kiuj ne
deziros, ke vi tute dediĉu vin al kompatinda, blinda kriplulo,
kia mi estas.”
”Mi ja diris al vi, sinjoro, ke mi estas sendependa kaj krom
tio riĉa; mi estas nun mia propra mastrino.” ;
”Kaj ĉu vi volas resti ĉe mi?”
”Certe — se vi ne kontraŭstaros. Mi estos via najbarino, via
flegistino, via mastrumistino. Mi trovas vin ĉi tie soleca kaj
malĝoja: mi estos via fraŭlino de akompano. Mi laŭtlegos al
vi, mi promenos kun vi, ĉiam estos ĉe vi, respondos viajn
648
JANE EYRE
eLIBRO
demandojn, servos al vi, mi estos viaj okuloj kaj manoj. Mia
kara sinjoro, nun ne aspektu plu tiel malĝoja; tiel longe, kiel
mi vivos, vi ne estos plu soleca.”
Li respondis nenion; li ŝajnis esti serioza — droninta en
pensoj. Li dispartigis la lipojn kvazaŭ por paroli, sed ree fer-
mis la buŝon. Mi estis iom embarasita. Eble mi transiris la
limojn de bonmaniero tro rapide, kaj same kiel St. John li
rimarkis ion nedecan en mia senpripenseco. Mi vere diris
mian proponon, kvazaŭ li dezirus peti min fariĝi lia edzino.
Kvankam mi ne esprimis mian atendon, ke li tuj faros tion, mi
tamen preskaŭ kun certeco diris ion tian. ĉar el lia buŝo eliris
eĉ ne unu vorto rilate al tio, kaj ĉar lia vizaĝo fariĝis pli kaj pli
malĝoja, min subite ekregis la penso, ke mi trompis min kaj
ke mi agis kiel malsaĝulino. Tial mi iom post iom liberigis min
el liaj brakoj — sed li premis min ankoraŭ pli forte al sia bru-
sto.
”Ne — ne — Jane; ne foriru de mi. Ne, mi sentis vin, mi
aŭdis vin paroli, mi sentis la konsolon de via proksimeco —
la mildecon de via konsolo! Tiujn ĝojojn mi ne denove povas
oferdoni. De mi mem restis nur malmulto, mi devas posedi
vin. La mondo eble ridos — eble ĝi nomos min stulta, egoista
— tio ne estas grava. Mia animo aspiras vin! ¯ia deziro devas
esti plenumata, alie ĝi plenumos teruran venĝon kontraŭ sia
ĉirkaŭkovraĵo.”
”Nu, sinjoro, mi ja diris, ke mi volas resti ĉe vi.”
”Jes, sed per tio vi celas ion, kion mi tute ne celas. Eble vi
intencas per tio konstante esti apud mi por flegi min kiel bon-
kora eta flegistino (ĉar vi havas sindonan koron kaj noblani-
man spiriton, kiuj instigas vin montri sinoferojn al tiuj, kiujn
vi kompatas), kaj sendube tio devas sufiĉi por mi. Mi supo-
649
JANE EYRE
eLIBRO
zas, ke mi devas havi por vi nur patrajn sentojn, ĉu ne? Nun
respondu al mi.”
”Mi volas pensi, kion vi deziras, sinjoro, mi estos konten-
ta, se mi povus esti via flegistino, se vi tion deziras.”
”Sed vi ne povas ĉiam esti mia flegistino, Jane: vi estas juna
— vi eble iam edziniĝos.”
”Estas al mi indiferente edziniĝi.”
”Ne estu indiferenta pri tio, Jane: se mi estus, kio mi iam
estis, tiam mi klopodus paroligi vin alie — sed — mi estas nur
senokulaĉo!”
Ree li ekdronis en malgajaj pensoj, sed mi fariĝis pli ĝoja
kaj denove kuraĝiĝis. Liaj lastaj vortoj malfermis al mi la oku-
lojn antaŭ la malfacilaĵoj. Por mi tamen, tiu malfacilaĵo ne
ekzistis; miaj antaŭaj malcerteco kaj timo tute malaperis kaj
mi komencis pli ĝojan interparoladon.
”Estas bezonate, ke iu faru vin ree pli homsimila,” mi diris,
dum mi per la mano glatigis liajn malordiĝintajn harojn, ”ĉar
mi vidas, ke iom post iom vi ŝanĝiĝas je leono aŭ io simila.
Tute certe vi portas en vi ion pri la ”faux air” de Nebukadne-
zar; viaj haroj memorigas min pri la plumoj de aglo; mi anko-
raŭ ne rimarkis, ĉu viaj ungoj sanĝiĝis en birdo-ungegojn.”
”Je ĉi tiu brako mi havas nek manon nek ungojn,” li diris,
tirante la kripligitan brakon el la brustopoŝo kaj montrante
ĝin al mi. ”¯i estas nur stumpo — nur terura vidaĵo! ĉu ne,
mia eta Jane?,
”Malĝoja vidaĵo! Kaj estas ankaŭ malĝoje rigardi viajn oku-
lojn kaj la bruldifekton sur via frunto; kaj kio estas plej mal-
bona, oni estus inklina tro multe vin ami pro ĉiu tiu mizero
kaj trodorloti vin.”
650
JANE EYRE
eLIBRO
”Mi kredas, Jane ke vin kaptos teruro, se vi vidus mian bra-
kon kaj mian difektitan vizaĝon.”
”ĉu vere vi kredas tion? Sed ne diru tion al mi — pro timo,
ke mi povu diri ion pri via prudento, tio estus flatado. Nun
lasu min unu momenton, por ke mi bruligu helan fajron. ĉu
vi povas vidi hele brulantan fajron?”
”Jes, per la maldekstra okulo mi povas iom vidi ardolumon
— ruĝetan nebulon.”
”Kaj ĉu vi vidas la kandelojn?”
”Tre nebule, — ĉiu el ili estas kvazaŭ hela nubeto.”
”ĉu vi povas min vidi?”
”Ne, mia feino. Sed mi estas jam tre danka, se mi povas
aŭdi aŭ senti vin.”
”Kiam vi vespermanĝas?
”Neniam mi kutimas vespermanĝi.”
”Hodiaŭ vespere vi tamen vespermanĝu. Mi estas malsa-
ta, kaj mi estas certa, ke ankaŭ vi estas malsata, sed vi nur ne
atentas pri tio.”
Post kiam mi estis vokinta Marian, ni baldaŭ estis pli bone
ordigintaj la ĉambron; ankaŭ mi preparis por li bongustan
vespermanĝon. Mia spirito estis ekscitita kaj dum la manĝo
mi parolis kun li gaje kaj facile. Eĉ mi sukcesis mallongigi lian
tempon per mia babilado. ĉi tie forestis ĉiu retenemo, ĉiu
premita viveco kaj gajeco; ĉar antaŭ li mi sentis min tre sen-
ĝena, sciante ke mi estis al li agrabla. ĉio, kion mi diris aŭ
faris, ŝajnis konsoli aŭ revivigi lin. Tio estas agrablega kon-
scio! Tio vivigis kaj aperigis mian tutan proprecon. En lia
apudeco mi vivis duoble, kaj li vivis en mia. Malgraŭ lia blin-
deco ofte rideto kuris sur lia vizaĝo kaj ĝojo montriĝis sur lia
frunto. Liaj trajtoj estiĝis pli mildaj, pli molaj, pli feliĉkonsciaj.
651
JANE EYRE
eLIBRO
Post la vespermanĝo li faris al mi multajn demandojn: kie
mi antaŭe estis kaj faris kaj kiel mi sukcesis trovi lin. Mi res-
pondis tamen nur parte, ĉar estis jam tro malfrue por pripa-
roli specialajn detalojn. Krome mi ne deziris tuŝi delikatajn,
vibrantajn kordojn, nek malfermi novan fonton de ekscito en
lia koro; mia sola celo nun estis distri lin kaj tion mi jam fa-
ris, sed nur iom post iom. Post paŭzo en nia interparolado, li
denove fariĝis senripoza, li tuŝis min kaj diris: ”Jane.”
”ĉu vi vere estas homa estaĵo, Jane? ĉu tute vere vi estas
tia?”
”Pro honoro kaj konscienco, mi kredas ke jes, sinjoro Ro-
chester.”
”Kiel do estis eble, ke tiel subite vi aperis sur mia soleca
kameno en ĉi tiu senkonsola vespero? Mi etendis la manon
por preni glason da akvo de servistino — kaj vi donis ĝin al
mi. Mi faris demandon kaj atendis, ke la edzino de John res-
pondu min — kaj via voĉo sonis en miaj oreloj.”
”ĉar anstataŭ Maria mi estis enirinta en la ĉambron kun la
pleto.”
”Kaj vera sorĉo kuŝas en la horo, kiun mi nun pasigas kun
vi. Neniu scias, kiel senkonsolan, malluman, malplenan, sen-
esperan vivon mi trabatalis dum kelkaj monatoj! Mi havis plu
nenion kaj atendis plu nenion; la tago ŝanĝiĝis en nokton, kaj
mi ne rimarkis tion; mi sentis malvarmon, kiam mi lasis estin-
giĝi la fajron; kaj malsaton, kiam mi estis forgesinta manĝi;
poste neniam finiĝantan doloron, kaj ofte preskaŭ frenezan
deziron ankoraŭ unu fojon revidi mian Jane. Jes, pli multe mi
aspiris, ke vi estu redonata al mi ol reakiri la perditan lumon
de miaj okuloj. Kiel estas eble, ke Jane estas ĉe mi kaj diras,
652
JANE EYRE
eLIBRO
ke ŝi min amas? ĉu ŝi denove ne malaperos kiel ŝi revenis?
Ho, mi timas ne revidi vin morgaŭ.”
Mi estis certa, ke estas por li plej bone en ĉi tiu animstato,
doni al li tre trivialan praktikan respondon, kiu havas nenion
por fari kun lia nuna ekscitita pensirado. Tial mi glitigis la
fingron trans liajn brovojn kaj rimarkis, ke ili estas bruldifek-
titaj, sed mi konis rimedon, refoje fari ilin tiel larĝaj kaj nigraj,
kiel ili estis antaŭe.
”Kian utilon tio havos, fari al mi ian bonon, ho bonfaran-
ta feino, se en fatala momento vi tamen forlasos min? Se vi
forŝteliĝos de mi kiel ombro kaj mi ne scias kial kaj kien, kaj
se poste vi restos por mi neretrovebla?”
”ĉu vi havas kombilon en la poŝo, sinjoro?”
”Kiacele, Jane?”
”Nur por kombaranĝi la senordajn nigrajn kapharojn.
Kiam mi atente vin rigardas, tiam vi preskaŭ timigas min. Vi
diras, ke mi estas kiel feino, sed mi opinias, ke vi similas pli
multe koboldon.”
”ĉu mi estas malbelega, Jane?
”Tre malbelega, sinjoro. Vi ja scias, ke vi ĉiam estis tia.”
”Hm! Nu, kie ajn vi estis dum ĉiu tiu tempo, via maliceco
ne forlasis vin.”
”Tamen mi estis ĉe bonaj homoj, kiuj estas pli bonaj ol vi,
centfoje pli bonaj; kiuj havas ideojn kaj opiniojn, kiujn vi dum
via tuta vivo neniam konis; kiuj estas pli delikataj kaj pli ci-
vilizitaj ol vi!”
”Pro la diablo, ĉe kiuj vi do estis?”
”Se vi ne sidas senmove kaj kviete, tiam mi nepre elŝiros al
vi la harojn; kaj tiaokaze vi espereble perdos ĉiun dubon pri
mia apudesto.”
653
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉe kiuj vi do estis, Jane?”
”Hodiaŭ vespere vi ne sukcesos rakontigi tion al vi, sinjo-
ro; vi devas atendi ĝis morgaŭ; vi scias, ke estos speco de cer-
teco por vi, ke mi ree aperos morgaŭ matene je matenmanĝo,
se mi rakontos mian historion nur duone hodiaŭ vespere. Sed
subite min trafas la penso, ke mi devis aperi antaŭ vi kun nur
duona glaso da akvo; mi devos alporti almenaŭ ovon, jam ne
parolante pri fritita ŝinko.”
”Ho mokema sorĉistino! — naskita de feino kaj edukita de
homoj! Dum dek du monatoj mi ne spertis, kion mi nun sper-
tas pere de vi. Se Saul estus veniginta vin al Davido, tiam la
malbonaj spiritoj estus ankaŭ ekzorcitaj sen la harpo.”
”Jen sinjoro, nun mi dece kombaranĝis viajn harojn kaj
nun mi volas forlasi vin. La dutaga vojaĝo tre lacigis min.
Bonan nokton!”
”Ankoraŭ unu sola demando, Jane! ĉu estis nur sinjorinoj
en la domo, kie vi loĝis?”
Laŭte mi ekridis kaj forŝteliĝis de li. Kaj kiam mi supreniris
la ŝtuparon, mi ridis ankoraŭ.
”Jen bonega ideo!” mi pensis, plena de ĝojo. ”Mi vidas, ke
mi posedas la rimedon, tiom turmenteti lin, ke lia melanko-
lio almenaŭ dum mallonga tempo ne plu regos lin.”
Jam tre frue la sekvintan matenon mi aŭdis lin senripoze
promeni tien kaj reen de unu ĉambro en alian. Tuj kiam Ma-
ria venis malsupren, mi aŭdis lin demandi: ”ĉu fraŭlino Eyre
estas ĉi tie?” kaj poste: ”Kiun ĉambron vi pretigis por ŝi? ĉu
ĝi estis seka? ĉu ŝi jam leviĝis? Iru kaj demandu, ĉu ŝi bezo-
nas ion kaj kiam ŝi venos malsupren.”
Mi venis malsupren, tuj kiam mi pensis, ke la matenmanĝo
estas preta. Tre mallaŭte mi eniris en la ĉambron kaj vidis lin
654
JANE EYRE
eLIBRO
antaŭ ol li rimarkis mian apudeston. Estis vere malĝoje vidi,
kiel korpa kripleco subigis tiun fortan spiriton. Li sidis en sia
seĝo — senmove, sed ne kviete, okulŝajne plena de atendo; la
trajtoj de lia kutima malĝojo tre profundiĝis sur lia vizaĝo. Li
memorigis min pri perforte estingita lampo, kiu atendas ree
esti bruligata — kaj ho ve! li ne estis plu si mem, kiu povis
flamigi la brilon de vivigita mieno: li estis dependa de aliulo,
kiu devis preni sur sin tiun taskon! Mi estis intencinta esti
ĝoja kaj senzorga, sed la senhelpeco de ĉi tiu forta viro tuŝis
mian animon! Tamen mi alparolis lin per la tuta gajeco, kiun
mi en tiu momento povis montri:
”La mateno estas hela kaj suna, sinjoro,” mi diris. ”Ne plu-
vas plu kaj la suno lumas tiel milde; ni povus fari promenon
duope.”
Mi estis viviginta ĉiun brilon, pri kiu mi ĵus parolis; lia viza-
ĝo heliĝis.
”Ho, ĉu vere estas tie mia kara alaŭdo! Venu al mi. ĉu vi
ree ne forflugis por malaperi? Antaŭ horo mi aŭdis ekstere
alian alaŭdon, ĝi laŭte kaj alte kantis super la arbaro, sed ĝia
kanto ne havis melodion por mi, same kiel la supreniranta
suno ne havas por mi radiojn. Por miaj oreloj koncentriĝas la
melodio de la tuta tero en la voĉo de mia Jane (kaj kiel ĝoja
mi estas, ke ŝi ne estas silentema!) kaj sunbrilon mi sentas nur
en ŝia apudeco.”
La larmoj eniris en miajn okulojn, kiam mi aŭdis la konfe-
son de lia dependeco. Estis ĝuste kvazaŭ reĝa aglo, katenita
al sia stango, petegus paseron, ke ĝi estu ĝia provizisto. Sed
mi ne volis plori, mi forviŝis la larmojn kaj pretigis por li la
matenmanĝon.
La plej grandan parton de la mateno ni pasigis eksterdo-
655
JANE EYRE
eLIBRO
me. Mi kondukis lin tra la sovaĝa arbaro sur la sunplenan
kamparon; mi rakontis al li, kiel freŝe verdaj ili estas; kiel re-
freŝiĝinte aspektas la floroj kaj plekto-bariloj post la pluvo,
kiel brile blua estas la ĉielo. Sur soleca, agrabla loko mi ser-
ĉis por li sidejon: sekan arbostumpon. Kiam li estis sidanta,
mi ne kontraŭstaris, kiam li tiris min sur sian genuon. Kaj kial
mi kontraŭstaru? Ni ja estis feliĉaj estante tiel proksime unu
al alia! Piloto kuŝis flanke de mi. ĉirkaŭe regis la senbruo,
paco!
Subite li ĉirkaŭbrakis min kriante:
”Kruela, kruela forkurintino! Ho Jane, kion mi sentis, mal-
kovrante, ke vi forkuris de Thornfield, kaj ke nenie mi povas
retrovi vin; kiam mi traserĉis vian ĉambron kaj vidis, ke vi
kunprenis nek monon nek ion alian, kio povus utili vin!
ĉirkaŭkolo el perloj, kiun mi antaŭe donacis al vi, kuŝis en sia
ujo; viaj kofroj estis ŝlositaj kaj ĉirkaŭitaj de ŝnuroj, kiel ili
estis pretigitaj por nia edziĝvojaĝo. Kion do mia karulino
povus entrepreni; tiel mi seninterrompe demandis al mi, sen
mono kaj senigita de ĉiuj rimedoj? Kaj kion ŝi entreprenis?
Nun rakontu tion al mi.”
Cedante al liaj petoj mi fine rakontis miajn travivaĵojn de
la lasta jaro. Kiam mi rakontis pri tiuj tri tagoj de disvagado,
de almozpetado kaj malsato, mi silentis pri multa spertita
mizero, ĉar ĝi povus nur kaŭzi al li senutilan ĉagrenon, se li
ekscius ĉion, kion mi estis travivinta; la malmulto, kiun mi
rakontis, vundis lian fidelan koron jam pli profunde, ol mi
dezirus.
Li diris, ke mi ne devus lin forlasi tiel tute sen mono, por
serĉi mian vojon; mi devus sciigi al li mian intencon. Mi
devus fidi lin, ĉar neniam li estus deviginta min estiĝi lia ama-
656
JANE EYRE
eLIBRO
tino. Kiel ajn kolera li estis en sia senespero, li vere min amis
tro multe kaj tro kore por iam fariĝi mia tirano. Li estus dona-
cinta al mi sian duonan havaĵon ne postulante eĉ unu kison
kiel rekompencon; sed mi ne forkuru senmona, senhelpa,
senamika por vagi en la mondo. Li diris, ke li estas certa pri
tio, ke mi suferis multe pli multe ol mi nun al li konfesis.
”Nu, kiaj ajn estu miaj sufero kaj manko, ili tamen ne daŭ-
ris longe,” mi respondis kaj daŭrigis rakonti, kiel oni akcep-
tis min en Moor House, kiel mi ricevis la oficon de instruis-
tino en vilaĝa lernejo kaj tiel plu. Rakontante sinsekve plue mi
poste klarigis kiel mi akiris mian havaĵon kaj kiel mi eksciis,
ke mi estas ĉe parencoj. Kompreneble dum la rakonto mi ve-
nis al la nomo de St. John Rivers kaj ofte mi ripetis tiun
nomon. Kiam mi finis, li tuj menciis ĝin, demandante:
”ĉi tiu St. John sekve estas via kuzo?”
”Jes.”
”Ofte vi parolis pri li: ĉu vi lin ŝatas?”
”Li estas tre bona viro, sinjoro; mi ne povas ne ŝati lin.”
”Bona viro. ĉu tio signifas respektinda, bone edukita viro
kvindekjara? Aŭ kion alian tio signifas?”
”St. John estas nur dudek naŭ, sinjoro.”
”Jeune encore, kiel diras la francoj. ĉu li estas malalta,
flegma kaj malhela? ĉu persono, kies boneco konsistas pli
multe en senkulpeco pri malvirtoj, ol en tio, ke li praktikas
virtojn?
”Li estas nelacigeble laborema. Li vivas nur por plenumi
grandajn aferojn.”
”Sed lia prudento? Sendube ĝi estas malgranda! Eble li
havas la plej bonajn intencojn, ĉu ne? kaj oni skuas la ŝultrojn
aŭdante lin paroli, ne vere?”
657
JANE EYRE
eLIBRO
”Li parolas malmulte; sed tio, kion li diras, ĉiam trafas la
celon. Li estas tre prudenta — laŭ mia opinio — ne tre impre-
sema, sed potenca.”
”Sekve, li estas kapabla viro, ĉu ne?
”Tre kapabla.”
”Kaj tre tre civilizita viro?”
”St. John Rivers estas rimarkebla kaj funde civilizita viro.”
”Sed al mi ŝajnas, ke laŭ via diro liaj manieroj ne estas tute
laŭ via gusto? — afektitaj kaj pastraj?”
”Mi tute ne parolis pri liaj manieroj; sed mia gusto estus tre
malbona, se ili ne plaĉus al mi. Li estas ĝentila, kvieta kaj kon-
stante sin regas.”
”Kiel li aspektas, — mi tute forgesis pri tio, kion vi diris pri
tio; ĉu li estas kruda vilaĝpastro, kiu preskaŭ sufokas en sia
blanka ĉirkaŭkolo kaj en siaj dikplandaj botoj iras kiel sur
stilzoj?”
”St. John sin vestas tre bone. Li estas bela viro, svelta, pala,
kun bluaj okuloj kaj greka profilo.”
(flanken): ”La diablo lin prenu!” — (al mi): ”Kaj ĉu vi lin
ŝatas Jane?”
”Jes, Sinjoro Rochester, mi lin ŝatas; sed vi jam du fojojn
demandis tion.”
Mi nature jam longe rimarkis, kion la demandanto celis. La
ĵaluzo estis kaptinta lin kaj ĝi turmenis kaj ekscitis lin; sed tio
estis bona, ĉar ĝi senigis lin de lia malĝoja melankolio, kiu
premis lin teren. Tial mi ne tuj volis forpeli la ĵaluzon.
”Eble estos al vi maloportune, fraŭlino Eyre, sidi ankoraŭ
pli longe sur mia genuo, ĉu ne?” li fine kaj neatendite rimar-
kis.
”Kial do, sinjoro Rochester?”
658
JANE EYRE
eLIBRO
”La bildo, kiun vi ĵus priskribis al mi, sendube pligrandigos
la grandegan kontraston. Viaj paroloj pentris ĉarman Apolo-
non; vi tre klare prezentas lin al la okuloj — svelta, pala, bluaj
okuloj, greka profilo! Kaj nun viaj okuloj renkontas Vulkanon
— veran forĝiston, brunan, larĝŝultran kaj krom tio kripligi-
tan kaj blindan.”
”Pri tio mi ĝis nun ankoraŭ ne pensis; sed vi multe similas
Vulkanon, sinjoro.”
”Bone, bela fraŭlino. Nun forlasu min; sed antaŭ ol vi faras
tion,” (kaj li tenis min pli firme ol antaŭe) ”vi havu la komple-
zon respondi al mi ankoraŭ unu aŭ du demandojn.”
Li eksilentis.
”Kiujn demandojn, sinjoro Rochester?”
Tiam sekvis la sekvanta kontraŭdemandado:
”St. John havigis al vi oficon de instruistino en Morton,
antaŭ ol li sciis, ke vi estas lia kuzino?”
”Jes.”
”ĉu vi ofte estis kune kun li? ĉu li ofte vizitis la lernejon?”
”ĉiutage.”
”Kaj li aprobis vian instrumanieron, Jane? Mi estas certa,
ke ĝi estis bona, ĉar vi estas talentplena kreitaĵo.”
”Li aprobis ĝin, jes.”
”Li malkovris en vi multajn bonajn flankojn, kiujn li antaŭe
ne atendis, ĉu ne? kelkaj el viaj talentoj estas ja eksterordina-
raj.”
”Tion mi vere ne scias.”
”Vi diris, ke vi havas dometon apud la lernejo, ĉu ne?ĉu li
ofte venis en ĝin por viziti vin?”
”Tiam kaj tiam.”
”Vespere?”
659
JANE EYRE
eLIBRO
”Unu — aŭ du fojojn.”
Sekvis paŭzo.
”Kaj kiel longe vi loĝis kun li kaj liaj fratinoj, post kiam li
malkovris la parencecon?”
”Kvin monatojn.”
”ĉu St. John Rivers pasigis grandan parton de sia tempo ĉe
la fraŭlinoj de sia familio?”
”Jes. La malantaŭa familia ĉambro estis ne nur lia studejo,
sed ankaŭ nia. Li kutime sidis apud la fenestro kaj ni ĉetable.”
”ĉu li multe studis?”
”Tre multe.”
”Kion?”
”La hindostanan lingvon.”
”Kaj kion vi faris intertempe?”
”Komence mi studis la germanan.”
”ĉu li instruis vin?”
”Li tute ne konis la germanan lingvon.”
”ĉu li instruis al vi tute nenion?”
”Iomete la hindostanan.”
”ĉu Rivers instruis al vi la hindostanan?”
”Jes, sinjoro.”
”ĉu ankaŭ al siaj fratinoj?”
”Ne.”
”Nur al vi?”
”Nur al mi.”
”ĉu vi petis lin, ke li instruu vin?”
”Ne.”
”Do li deziris instrui vin?”
”Jes.”
Sekvis dua paŭzo.
660
JANE EYRE
eLIBRO
”Kial li deziris tion? Kiun utilon alportus al vi tiu lingvo?”
”Li volis, ke mi iru kun li al Hindujo.”
”Ha! nun mi venas al la radiko de ĉio. Li volis, ke vi fariĝu
lia edzino!”
”Li petis min, ke mi edziniĝu kun li.”
”Tio estas mensogo — impertinenta mensogo por koleri-
gi min!”
”Mi petas pardonon, tio estas vera; li petis tion pli ol unu
fojon kaj obstine sin tenis al sia volo, same kiel vi estus far-
inta tion.”
”Fraŭlino Eyre, mi ripetas ankoraŭfoje, vi forlasu min.
Kiomfoje mi do devas ripeti tiun saman aferon? Kial vi restas
tiel obstine sidanta sur mia genuo, kiam mi diras al vi, ke vi
foriru?”
”ĉar ĉi tie mi sentas min tre komforta.”
”Ne, Jane, vi ne sentas vin tre komforta ĉi tie, via koro ne
estas ĉe mi; ĝi estas ĉe via kuzo St. John Rivers! Ho, ĝis ĉi tiu
momento mi kredis, ke mia eta Jane apartenas nur al mi! Eĉ
post kiam ŝi forkuris de mi, mi kredis ankoraŭ, ke ŝi min
amas, — tio estis la sola atomo de dolĉeco en mia amara vivo-
kaliko. Kiel longe ajn ni estis disigitaj — kiom ajn da varme-
gaj larmoj mi verŝis pro nia disiĝo — mi tamen neniam kre-
dis, ke ŝi amus iun alian, dum mi tiel kore malĝojis pro ŝi! Sed
kio utilas al mi mia malĝojo! Jane, forlasu min! Iru for kaj
edziniĝu kun Rivers.”
”Vi do forpuŝas min de vi, sinjoro — forpuŝas min! Propra-
vole mi ne forlasos vin.”
”Ho, Jane, kiel mi amas ankoraŭ la sonon de via voĉo! ¯i
vekas ĉe mi denove la esperon, ĝi sonas tiel honeste kaj fidele.
Kiam mi ĝin aŭdas, ĝi rekondukas min tutan jaron en la estin-
661
JANE EYRE
eLIBRO
tecon. Mi forgesas, ke vi kunigis novajn ligilojn! — Sed mi ne
estas malsaĝulo — iru for —”
”Kien mi iru, sinjoro?
”Iru vian propran vojon kun la edzo, kiun vi elektis por vi.”
”Kaj kiu li estas?”
”Tion vi scias, — St. John Rivers.”
”Li ne estas mia edzo kaj neniam estos. Li min ne amas —
mi lin ne amas. Li amas (se li povas ami, kaj tio ne estas, kiel
vi povas ami) belan, junan knabinon, Rosamond. Min li volis
nur edziĝi ĉar li kredas, ke mi taŭgas kiel edzino de misiisto
— kaj tion li ne atendis de Rosamond. Li estas bona kaj gran-
da, sed severa, kaj antaŭ mi li estas malvarma kiel glacimonto.
Li ne estas kiel vi, sinjoro; mi ne estas feliĉa ĉe lia flanko, nek
en lia apudeco, nek en lia akompano. Li ne indulgas min —
li ne sentas amon al mi. En mi li vidas nenion allogan, eĉ ne
mian junecon — sed nur kelkajn spiritajn proprecojn. — ĉu
nun mi forlasu vin, sinjoro, por iri al li?”
Senvole tremeto trakuris min kaj instinkte mi premis min
pli forte al mia amata, blinda mastro. Li milde ridetis.
”Kion, Jane? ĉu tio estas vera? ĉu vere la aferoj staras tiel
inter vi kaj St. John Rivers?”
”¯uste tiel, sinjoro. Ho, vi ne havas kaŭzon esti ĵaluza! Mi
volis nur iom inciteti vin por tiri vin el via malĝojo. Mi kre-
das, ke kolereto por vi estas pli bona ol ĉagreno. Se vi tamen
dezirus, ke mi vin amu, se vi povus nur vidi, kiom mi vin
amas, tiam vi estus fiera kaj kontenta. Mia tuta koro, mia tuta
animo apartenas al vi, sinjoro. Kaj ĉe vi ili ĉiam restos, se la
sorto estos tiel kruela, ke ĝi por ĉiam ekzilos mian ceteran
”min” el via apudeco!”
662
JANE EYRE
eLIBRO
Li kisis min. Sed refoje malhelaj nuboj glitis trans lian frun-
ton.
”Mia perdita okulolumo! Mia paralizita forteco!” li malĝoje
murmuris.
Mi karesis lin por kvietigi lin. Mi sciis, al kio li pensis;
volonte mi volus paroli por li, sed mi ne kuraĝis. Kiam li tur-
nis la kapon iom flanken, mi vidis flui larmon el sub liaj fer-
mitaj palpebroj kaj ruliĝi trans liajn bruniĝintajn vangojn.
Mia koro laŭte kaj forte batis. Post longa silentado li rimar-
kis: ”Nun mi ne estas io pli ol la maljuna nuksarbo trafita de
la fulmo en la okcidenta parko de Thornfield Hall. Kaj kiun
rajton havis tiu arbotrunko, ke arbara vento kovru ĝin per
freŝa verdaĵo?”
”Vi ne estas malviva arbotrunko, nek ruino, sinjoro — vi ne
estas de fulmo frakasita arbo; vi estas ankoraŭ verda kaj forta.
El viaj radikoj elkreskos plantoj, indiferente ĉu vi petas tion
al ili aŭ ne, ĉar ili amas vian bonfarantan ombron. Kaj kiel ili
kreskas, ili apogos sin je vi kaj volviĝos ĉirkaŭ vi, ĉar via for-
to transdonas al la malfortaj markotoj tian certan subtenon.”
Refoje li ridetis kaj mi konsolis lin.
”ĉu vi parolas pri amikoj, Jane?” li demandis.
”Jes, pri amikoj,” mi respondis iom hezitante, ĉar mi bone
konsciis, ke mi celis pli multe ol amikojn. Sed mi ne tiel rapi-
de trovis la ĝustan vorton. Tamen li helpis al mi.
”Ho, Jane! mi aspiras je edzino.”
”ĉu vere, sinjoro?”
”Jes! ĉu tio mirigas vin?”
”Kompreneble! ¯is nun vi tute ne aludis ion tian.”
”ĉu la sciigo estas al vi malbonvena?”
663
JANE EYRE
eLIBRO
”Tio dependas de cirkonstancoj, sinjoro — aŭ reale de via
elekto.”
”Vi elektu por mi, Jane. De via decido dependos ĉio.”
”Tial elektu tiun — kiu plej multe vin amas, sinjoro.”
”Almenaŭ mi volas elekti tiun — kiu min plej multe amas,
Jane, ĉu vi volas edziniĝi kun mi?”
”Jes, sinjoro.”
”Kun kompatinda, blinda viro, kiun vi devos konduki je la
mano, Jane?”
”Jes, sinjoro.”
”Kun kriplulo, kiu estas dudek jarojn pli aĝa ol vi, kaj kiun
vi devos flegi kaj prizorgi!”
”Jes, sinjoro.”
”ĉu vere, Jane?”
”Certe kaj tre vere, sinjoro.”
”Ho, mia karulino! mia karulino! la ĉiopotenca Dio benu,
rekompencu vin!”
”Sinjoro Rochester, se iam en mia vivo mi plenumis bonan
aferon — se iam mi havis noblan penson — se mi sendis sup-
ren sinceran preĝon — se mi havis justan deziron — tiam mi
estas nun rekompencita. Fariĝi via edzino signifas por mi esti
tiel feliĉa, kiel iam mi povus esti en ĉi tiu mondo.”
”ĉar vi estas feliĉa, kiam vi faras oferon.”
”Oferon! Kian oferon mi do faras? Malsategon por man-
ĝaĵo! atendon por kontenteco. Ke estas al mi permesate ĉir-
kaŭbraki, kion mi ŝatas — premi miajn lipojn sur tion, kion
mi amas — ripozi ĉe tiu, kiun mi fidas: ĉu tio estas fari oferon?
Kaj se vere estas tiel, tiam mi estas feliĉa povi fari oferon.”
”Kaj elporti mian kriplecon, Jane, kaj rigardi trans miajn
mankojn?”
664
JANE EYRE
eLIBRO
”Por mi tio ne estas kripleco, nek mankoj, povi esti utila al
vi; mi amas vin pli kore ol en la tempo de via fiera sendepen-
deco, kiam vi malŝatis ĉiun rolon esceptinte tiun de donacan-
to kaj protektanto.”
”¯is nun mi sentis malamon, kiam oni helpis al mi, kaj
kiam oni kondukis min. Sed de nun — tion mi sentas — mi ne
plu malamos tion. Estis al mi terure meti mian manon en tiun
de dungito, sed estas bonfaro kiam la delikataj fingroj de Jane
ĉirkaŭas ilin. Mi preferis absolutan solecon pli ol ĉiaman apu-
decon de servistoj; sed la pacienca kondukado de Jane estos
por mi ĉiama ĝojo. Jane estas agrabla al mi. ĉu mi ankaŭ al
ŝi?”
”¯is mia plej delikata nervo, sinjoro.”
”Nu, se tiel estas, ni havas plu nenion en la mondo por
atendi; ni devas geedziĝi kiel eble plej baldaŭ.”
Li aspektis ekscitita kaj parolis vive; lia antaŭa malkvieto
refoje vekiĝis.
”Sen prokrasto ni devas fariĝi unu karno, Jane; ni bezonos
nur la leĝan permeson — poste ni geedziĝos.”
”Sinjoro Rochester, ni vidis, ke la suno jam subiris sub la
meridianon, kaj Piloto jam iris hejmen por vespermanĝi.
Montru al mi vian poŝhorloĝon.”
”Metu ĝin je via zono, Jane, kaj tenu ĝin tie. Mi ja ne povas
uzi ĝin plu.”
”Estas preskaŭ la kvara posttagmeze, sinjoro. ĉu vi ne estas
malsata?”
”Post tri tagoj okazos nia geedziĝo, Jane. Ni ne atentu pri
belaj vestoj kaj juveloj kaj tiaj aferoj: ĉio tio valoras nenion.”
”La suno forsekigis ĉiun pluveron, sinjoro. La vento kuŝiĝis
— fariĝis varmega vetero.”
665
JANE EYRE
eLIBRO
”ĉu vi scias, Jane, ke mi en ĉi tiu momento portas sur mia
bronzkolora nuko sub mia kravato vian malgrandan perlo-
ĉirkaŭkolon? Mi portas ĝin de la tago kiel memoraĵon je mia
perdita trezoro.”
”Ni iros hejmen tra la arbaro, tie ni havos ombran vojon.”
Ne atentante miajn parolojn, li daŭrigis sian pensiradon.
”Jane, mi estas certa, ke vi rigardos min kiel idolanon, sed
en ĉi tiu momento mia koro ŝvelas pro dankemo al la kom-
patema Dio de ĉi tiu tero. Li ne vidas kiel la homo,j. Li vidas
pli klare. Li ne juĝos kiel homoj juĝas, sed pli saĝe. Mi agis
maljuste. Mi volis makuli mian senkulpan floron — mi volis
malpurigi ĝian purecon kun kulpo — kaj la ĉiopotenca Dio
fortiris ŝin de mi. En mia obstina ribelo mi malbenis tiun dian
aranĝon; anstataŭ min fleksi, mi ĝin kontraŭstaris. Sed la dia
justeco iris sian vojon; la malfeliĉo preskaŭ premis min teren;
mi estis devigata trairi tra la valon de la morto. Liaj punoj
estas potencaj, kaj unu el ili min trafis, kiu por ĉiam humili-
gis min. Vi scias, ke mi estis fiera pro mia forto. Kaj kio ĝi
estas nun? Mi devas transdoni min al la kondukado de aliuloj,
kiel malforta, neplenaĝa infano. Nur antaŭ nelonge, Jane —
nur antaŭ nelonge mi ekkonis la manon de Dio en mia puno.
Mi sentis konscienc-riproĉojn, mi sentis la deziron repaciĝi
kun mia kreinto. Kelkfoje mi preĝis; la preĝoj estis mallongaj
sed sinceraj.”
”Antaŭ kelkaj tagoj — ne, mi povas kalkuli ilin — antaŭ
kvar tagoj; estis en la vespero de la lasta monato; tiam min
regis tre stranga animstato; anstataŭ koleron kaj frenezon mi
sentis ĉagrenon, en loko de fiero mi sentis doloron. Jam longe
estis vekiĝinta en mi la konvinko, ke sen dubo vi estas mor-
tinta, ĉar nenie vi estis trovebla. Mafrue tiun vesperon — estis
666
JANE EYRE
eLIBRO
eble inter la dek-unua kaj la dek-dua — antaŭ ol mi kuŝigis
sur mian senkonsolan liton, mi preĝis al Dio, ke Li baldaŭ, se
plaĉus al Li, forprenu min de ĉi tiu vivo, en kiu mi estis per-
dinta la esperon revidi mian Jane.
”Mi estis en mia ĉambro kaj sidis apud la malfermita fene-
stro; la balzama nokta aero efikis sur min kvietigante. Mi ne
povis vidi la stelojn, kaj nur unu pala hela nebulo montris al
mi, ke la luno jam leviĝis. Ho, Jane, kaj mi sopiris al vi. Mi
sopiris vin korpe kaj anime. Mi demandis Dion — en ango-
ro kaj humileco, ĉu mi ankoraŭ ne sufiĉe longe estis soleca,
punita kaj turmentita; ĉu neniam plu mi trovos feliĉon kaj
pacon. Mi konfesis al Li, ke mi meritas ĉion, kion mi devas
suferi — sed ke mi preskaŭ ne povos elporti pli multon. Kaj
tiam la alfo kaj la omego de tuta mia kordeziro senvole eks-
plodis de miaj lipoj per la vortoj:
”Jane! Jane! Jane!”
”Kaj ĉu vi laŭte diris tiujn vortojn?”
”Tion mi faris, Jane. Se iu min estus aŭdinta,tiam li estus
kredinta min freneza, ĉar mi eldiris ilin kun freneza energio.”
”Kaj tio okazis la lastan lundon vespere? ĉirkaŭ noktome-
zo?”
”Jes; sed la tempo estas sen signifo; kio tamen sekvis, tio
estas la plej stranga en la afero. Vi kredos min superstiĉa —
ĉar en mia sango sin kaŝas kelka superstiĉo — sed malgraŭ tio
estas vere — almenaŭ estas vere, ke mi aŭdis, kion mi nun
rakontos:
”Kiam mi kriis Jane:! Jane! tiam voĉo respondis — mi ne
povas diri, de kie ĝi venis, sed mi scias, kies voĉo ĝi estis —
”Mi venas, atendu min,” kaj tuj poste la vento alportis al mi
la flustre parolitaj vortoj: ”Kie vi estas?”
667
JANE EYRE
eLIBRO
”Se mi povus, mi priskribus al vi la penson, la bildon, kiun
tiuj vortoj disvolvis antaŭ mia animo; sed estas malfacile
esprimi, kion mi volus esprimi. Kiel vi vidas, Ferndean kuŝas
kaŝita en densa arbaro, kie ĉiu bruo formortas obtuze kaj sen
e˛o. ŝajne ”Kie vi estas?” estis parolata inter montoj, ĉar mi
aŭdis, ke monta e˛o ripetis la vortojn. ŝajnis, ke la vento en
tiu momento karesis mian frunton pli malvarmete kaj pli fre-
ŝe, preskaŭ mi povus imagi, ke Jane kaj mi denove staras sur
sovaĝa soleca loko. Mi kredas, ke niaj animoj retrovis unu la
alian. Sendube vi en tiu horo dronis en profunda kaj senkons-
cia dormo, eble via animo liberiĝis de sia ĉirkaŭkovraĵo kaj
rapidis al mia por konsoli ĝin; ĉar estis via voĉo tiel vere kiel
mi vivas — tio estis via voĉo!”
Leganto! estis en lundovespero — je noktomezo — kiam
ankaŭ mi aŭdis la misterplenan voĉon; estis tiuj vortoj, per
kiuj mi estis respondinta ĝin. Mi aŭskultis la rakonton de sin-
joro Rochester, sed miaflanke mi ne donis klarigon. La koin-
cido ŝajnis al mi tro neklarigebla kaj tro terurplena por paroli
pri ĝi. Se iel mi rakontus pri ĝi, tiam mia rakonto nepre estus
tia, ke ĝi profunde impresus la animon de mia aŭskultanto;
kaj tiu animo, kiu pro sia malĝoja cerbumado estis jam tro
multe premita, ne bezonis la profundan ombron, kiun la
supernatureco ĉiam ĵetas ĉirkaŭ si. Tial mi silentis pri tiuj afe-
roj kaj sola cerbumis pri ili.
”Vi sendube nun ne plu miros,” parolis plue mia sinjoro,
”ke fariĝis al mi malfacile rigardi vin kiel ion alian ol vizio,
voĉo, kiam hieraŭ vespere vi tiel subite staris antaŭ mi; mi
kredis, ke refoje vi malaperos en silenton kaj en la nenion,
kiel tiu noktomeza flustrado kaj montoe˛o antaŭe formortis.
668
JANE EYRE
eLIBRO
Nun mi dankas Dion! nun mi ne dubas plu! Jes, fundkore mi
dankas Dion!”
Li starigis min de sia genuo, leviĝis, respekte prenis la
ĉapelon de sia kapo, kaj teren mallevante siajn blindajn oku-
lojn, li longe restis staranta en senparola meditado. Nur la
lastaj vortoj de lia preĝo estis aŭdeblaj:
”Mi dankas mian Kreinton, ke meze de la puno Li pardo-
nis al mi. Humile mi petegas mian Liberiginton, ke Li donu al
mi la forton rekomenci de nun pli bonan, pli puran vivon ol
mi faris antaŭe!”
Poste li etendis la manon, por ke mi konduku lin. Mi pre-
nis la karegan manon, premis ĝin momenton sur miaj lipoj
kaj tiam lasis ĝin meti sur mian ŝultron. Estante tiom pli mal-
granda ol li, mi servis lin ne nur kiel apogilo, sed ankaŭ kiel
kondukantino. Ni en iris la arbaron kaj direktis nin hejmen.
669
JANE EYRE
eLIBRO
ĉapitro XXXVIII.
— La fino —
Leganto, mi edziniĝis kun li kaj nia geedziĝo okazis tran-
kvile. ĉeestis nur li, mi, la pastro kaj la pedelo. Kiam mi
revenis de la preĝejo, mi malsupreniris al la kuirejo de la
domo, kie Maria pretigis la matenmanĝon kaj John brilpuri-
gis la tranĉilojn, kaj mi diris:
”Maria, hodiaŭ matene mi edziniĝis kun sinjoro Roches-
ter.”
La mastrumistino kaj ŝia edzo apartenis al tiaj decaj kaj
flegmaj homoj, al kiuj oni ĉiumomente kun certeco povas
sciigi rimarkindan, eksterordinaran okazintaĵon, ne bezonan-
te timi, ke unue akra krio rompos al vi la timpanan membra-
non, kaj ke poste oni dronos en rivero da vortoriĉaj miregoj.
Maria rigardis supren al mi, tio estas vera; la kulerego, el kiu
ŝi verŝis varmegan grason sur paron da kokinoj, kiuj estis
rostataj super la fajro, restis ĉirkaŭ tri minutojn senmove en
la aero, kaj dum tiu tempo la polurado de la tranĉilo en la
mano de John estis interrompita. Sed poste Maria diris nur,
klinante sin super la rostaĵo:
”ĉu vere, fraŭlino? Kion vi diras!”
Kaj post momento ŝi diris plue: ”Mi vidis vin eliri kun la
sinjoro, sed mi ne sciis, ke vi iras al la preĝejo por geedziĝi,”
kaj denove ŝi daŭrigis la rostadon.
Kiam mi iris al John, li amike grimacridetis al mi, dirante:
”Mi jam diris al Maria, kio okazos; mi sciis, ke sinjoro
670
JANE EYRE
eLIBRO
Edward” (John estis malnova servisto, kaj jam konis sian sin-
joron, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ la pli juna filo de la domo, tial
li ofte nomis lin je lia baptonomo, kaj tio estis pardonata al
li) — ”mi sciis, kion faros sinjoro Edward kaj estis konvinki-
ta, ke li ne longe atendos. Nu, kiom mi povas juĝi, li agis pra-
ve. Mi deziras al vi multan ĝojon, fraŭlino!”
Tion dirante, li respekte tuŝis siajn fruntharojn.
”Mi vin dankas, John. Sinjoro Rochester donacis al mi ĉi
tion por vi kaj por via edzino,” kaj mi enmanigis al li bank-
bileton kvinfuntan. Ne atendante pluajn ruĝiĝojn kaj danke-
sprimojn, mi eliris el la kuirejo. Mallongan tempon poste
irante laŭlonge de la pordo de tiu sanktejo, mi subaŭskultis
la jenajn parolojn:
”Eble ŝi estos por li pli taŭga edzino ol iu el la eminentaj
fraŭlinoj.” Kaj poste:
”Kvankam ŝi ne estas unu el la plej belaj, ŝi tamen ne estas
malbela, kaj krome tre tre bonkora, kaj laŭ lia opinio ŝi estas
mirakle bela. Tion ĉiu ja vidas.”
Mi skribis tuj al Cambridge kaj al Moor House, por sciigi
al miaj geparencoj, kion mi faris. Mi ankaŭ klare deklaris, kial
mi agis tiel. Diana kaj Maria senrezerve aprobis mian kondu-
ton kaj Diana skribis al ni, ke ŝi konsentos al ni nur la tem-
pon, feliĉe pasigi la postedziĝan monaton kaj ke poste ŝi
intencis nin viziti.
”Estus pli bone, se ŝi ne atendus tiel longe, Jane,” diris sin-
joro Rochester, kiam mi laŭtlegis al li la leteron, ”farante tion
ŝi venos tro malfrue, ĉar nia postedziĝa monato daŭros nian
tutan vivon. Nur ĉe via kaj ĉe mia tombo ĝi finiĝos.”
Mi ne scias, kion St. John pensis, ricevante la leteron en kiu
mi komunikis al li mian edziniĝon, li neniam respondis. Sed
671
JANE EYRE
eLIBRO
ses monatojn poste li tamen skribis al mi tute ne tuŝante la
nomon de sinjoro Rochester, nek mian edziniĝon. Lia letero
estis tre kvietstila, serioza sed amika. Post tiu tempo li kores-
pondis kun mi regule, sed ne ofte. Li esperas, ke mi estu feli-
ĉa, ke mi ne estu unu el tiuj, kiuj forgesas pri sia Dio en la
monda vivo, kaj donas sian koron nur al surteraj aferoj.
Espereble la leganto ne tute forgesis pri la malgranda Adè-
le. Mi mem ne faris tion. Baldaŭ post mia edziniĝo mi petis
kaj akiris la konsenton de sinjoro Rochester viziti ŝin en la
instituto, kien li estis metinta ŝin. ŝia senbrida ĝojo ĉe mia
revido tuŝis min tre profunde. ŝi estis pala kaj maldika kaj
plendis al mi, ke ŝi ne estas feliĉa. Mi opiniis, ke la reguloj de
la edukejo estas tro severaj, same kiel la lernoprogramo, por
infano de ŝia aĝo. Tial mi kunkondukis ŝin kun mi hejmen. Mi
havis la intencon fariĝi denove ŝia instruistino; sed baldaŭ mi
malkovris, ke tiu intenco estis malplenumebla; iu alia tro
multe bezonis mian helpon — nome mia edzo. Mi tial serĉis
kaj trovis por ŝi lernejon, kiu estis regata de pli facila sistemo
kaj krome estis sufiĉe proksime al nia domo por povi viziti ŝin
pli ofte kaj kio ebligis al mi kunkonduki ŝin pli ofte. Mi zor-
gis pri tio, ke al ŝi mankis nenio, kio estis bezonata por ŝia
sano; tial ŝi baldaŭ sentis sin hejme en la nova edukejo, iĝis
tie tre feliĉa kaj faris bonajn progresojn en sia studo. Kiam ŝi
fariĝis pli alta, saniga angla edukado altgrade kompensis la
mankojn de ŝia franca karaktero; kaj post kiam ŝi forlasis la
lernejon, mi ĉiam trovis en ŝi amindan, ofereman amikinon;
ŝi estis bonkora kaj havis severajn principojn. Per la danka
atento, kiun ŝi montris al mi kaj al la miaj, ŝi jam longe repa-
gis la bonon, kiun mi antaŭe povis montri al ŝi.
Mia rakonto estas finiĝonta. Mi devas ankoraŭ rakonti pri
672
JANE EYRE
eLIBRO
la spertoj, kiujn mi travivis en mia edzineco kaj pri la aliaj
personoj troviĝantaj en la libro, tiam mi estos ĉe la fino.
Mi estas edziniĝinta nun jam dek jarojn. Mi scias, kion sig-
nifas tute vivi por tio kaj por tiuj, kiujn oni amas plej multe
sur ĉi tiu mondo. Mi sentas min eksterordinare feliĉa — pli
feliĉa ol vortoj povus priskribi, ĉar mi estas tiel kara al mia
edzo, kiel li estas kara al mi. Neniu edzino iam staris pli prok-
sime al sia edzo ol mi: mi estas kvazaŭ la sango de lia sango,
la karno de lia karno. La ĉeestado de Edward neniam lacigas
min; neniam li estas unu horon sen mi; la pulsobato, la koro-
bato de mia edzo estis ankaŭ mia — kaj mia korobato estas
lia. Esti kune signifas por mi esti tiel ĝoja kiel en granda so-
cieto. Mi kredas, ke ni interparolas la tutan tagon; interparolo
estas nur aŭdebla kaj viva pensmaniero. Li havas mian tutan
fidon; li donacis al mi sian; niaj karakteroj adaptiĝas unu al
la alia — sekve la plena interkonsento estas ĝia rezulto.
La unuajn du jarojn de nia geedzeco sinjoro Rochester res-
tis ankoraŭ blinda; eble tiu stato tiel firme ligis nin kune, ĉar
mi estis en tiu tempo lia okulolumo, kiel nun mi estas anko-
raŭ lia dekstra mano. Laŭlitere mi estis, kaj tia li nomas min
ofte, lia pupilo. Li vidis la naturon — li vidis ĉiujn librojn per
mi; kaj neniam mi laciĝis pro amo al li rigardi ĉirkaŭ mi por
vesti per paroloj la impreson, kiun la pejzaĝo, la kamparoj,
arboj, urbo, rivero, nuboj kaj sunradioj, vento kaj vetero, sur
min faris kaj komprenigi al li pere de liaj oreloj tion, kion liaj
okuloj ne povis plu koncepti. Neniam mi laciĝis, kiam mi
laŭtlegis al li, neniam mi laciĝis, kiam mi kondukis lin tien,
kien li volis esti kondukata, kaj por fari por li, kion li volis, ke
mi faru.
Kaj tiuj servoj kaŭzis al mi ĝojon eksterordinaran kvankam
673
JANE EYRE
eLIBRO
melankolian — ĉar li deziris ilin de mi sen turmenta honto,
sen premanta humiliĝo. Li tiom kaj tiel vere min amis, ke
neniam li hezitis akcepti miajn helpojn; li sentis, ke mi fund-
kore lin amas kaj min dediĉas al li, ke mi ĝojas povi helpi lin.
Je la fino de tiuj du jaroj, kiam unu matenon mi skribis le-
teron, kiun li diktis al mi, li alproksimiĝis al mi kaj sin klinis
super mi. Post kelka pripensado li diris:
”Jane, ĉu vi portas brilan ornamaĵon ĉirkaŭ la kolo?”
Mi portis oran horlogoĉenon kaj tial respondis:
”Jes.”
”Kaj ĉu vi estas vestita per helblua vesto?”
Mi vere estis tiel vestita. Li nun sciigis al mi, ke jam longe
al li ŝajnis, ke la mallumo, kiu kovris la unuan okulon, estas
malpli densa kaj malpli netravidebla ol antaŭe. Sed nun li
estis certa pri tio. Ni vojaĝis kune al Londono. Li petis la kon-
silon de fama okulisto, kaj vere li reakiris la vidkapablon de
unu el siaj okuloj. Tamen tre klare li ne kapablas legi; ankaŭ
li ne povas multe skribi aŭ legi; sed li trovas sian vojon tute
sen helpo kaj neniu bezonas plu konduki lin ĉe la mano; la
ĉielo ne estas plu senkolora ebenaĵo por li, nek la tero mal-
plena spaco.
Kiam oni metis al li sur la brakon lian unue naskiton, tiam
li povis vidi, ke la knabo heredis liajn okulojn — kiel tiuj iam
estis — grandaj, brilaj kaj nigraj. Kaj ĉe tiu okazo li ankoraŭ
foje konfesis, ke la ĉiopotenca Dio montris sian gracon meze
de la puno.
Edward Rochester kaj mi estas do feliĉaj, kaj des pli mul-
te, ĉar ĉiuj, kiujn ni amas, ankaŭ estas feliĉaj. Diana kaj Ma-
ria Rivers estas ambaŭ edziniĝintaj; alterne unu el ambaŭ ĉiu-
jare venas viziti nin, kaj ankaŭ ni vizitas ilin. La edzo de Diana
674
JANE EYRE
eLIBRO
estas kapitano de militŝipo, kuraĝa oficiro kaj bona viro. La
edzo de Maria estas ekleziulo, universitata amiko de ŝia fra-
to; liaj principoj kaj bonaj kvalitoj igis lin tute inda je sia
aminda edzino. Ne nur la kapitano Fitzjames sed ankaŭ sinj-
oro Wharton amas siajn edzinojn kaj estas amataj de ili.
Rilate al St. John Rivers, li forlasis Anglujon kaj iris al Hin-
dujo. Li suriris la vojon, kiun li estis elektinta por si kaj an-
koraŭ nun li laŭiras ĝin. Pli senlaca, pli decidita pioniro
neniam laboris inter ŝtonegoj kaj danĝeroj. Firme, fidele kaj
sindone, plena de energio, diligenteco kaj veremo, li laboris
por la homaro; kun peno kaj streĉeco li ebenigas al ĝi la vojon
al la feliĉego; kiel giganto li frakasas la malhelpaĵojn, kiujn
zelotismo kaj kastoj metas kontraŭ lin. Eble li estas rigida kaj
severa, eble akra kaj ambicia — sed liaj rigideco kaj severeco
estas tiuj de milita kondukisto, kiu defendas sian pilgrimadon
kontraŭ la atako de sovaĝaj bandoj. Kiam li postulas, li postu-
las kiel la apostolo, kiu parolas nur por Kristo, kiam li diras:
”Kiu venos post mi, tiu malkonfesu sin mem kaj prenu la kru-
con por sekvi min.” Lia ambicio estas tiu de granda spirito,
kiu volas okupi la plej unuan lokon en la vicoj de tiuj, kiuj
estas liberigitaj de la peko de ĉi tiu mondo — kiuj sen man-
ko mortas por la trono de Dio, kiuj partoprenos en la lasta
granda venko de la ŝafido, kiuj estas vokitaj kaj elektitaj kaj
fidelaj!
St. John estas needziĝinta; li neniam edziĝos. Lia propra
forteco ĝis nun sufiĉis por la laboro, kaj tiu laboro proksimi-
ĝas al sia fino. Lia glora suno estas subironta. La lasta letero,
kiun mi ricevis de li, fluigis miajn larmojn kaj malgraŭ tio ĝi
plenigis mian koron per interna ĝojo; li atendis sian certan
rekompencon, sian kronon, kiun neniu povas forrabi de li.
675
JANE EYRE
eLIBRO
Mi scias ke fremda mano skribos al mi la plej proksiman
fojon, por sciigi al mi, ke la bona kaj fidela servisto fine estas
vokita de sia sinjoro al la ĉielaj ĝojoj. Kaj kial do mi plorus?
Neniu timo antaŭ la morto turmentos St. John en lia lasta
horo; lia spirito estas libera, lia koro sentima, lia espero cer-
ta, lia kredo neŝancelebla. Liaj propraj vortoj pruvas tion al
mi:
”Mia Sinjoro kaj Dio,” tiel li skribis, ”sendis al mi la sciigon.
ĉiutage Li pli klare sciigas tion: — ’Certe, mi baldaŭ venos!’
kaj tiuhore mi respondas al li pli aspire: — ’Tial venu, Jesuo
Kristo! en eterno. Amen.’ ”
676
JANE EYRE
eLIBRO
ISBN 91-7303-123-2
677
- Enhavo
- C'apitro XXI.
- C'apitro XXII.
- C'apitro XXIII.
- C'apitro XXIV.
- C'apitro XXV.
- C'apitro XXVI.
- C'apitro XXVII
- C'apitro XXVIII.
- C'apitro XXIX.
- C'apitro XXX.
- C'apitro XXXI.
- C'apitro XXXII.
- C'apitro XXXIII.
- C'apitro XXXIV.
- C'apitro XXXV.
- C'apitro XXXVI.
- C'apitro XXXVII.
- C'apitro XXXVIII.