% Imenlago % Theodor Storm
IMENLAGO
eLIBRO
eLIBRO
Theodor Storm
Imenlago
IMENLAGO
eLIBRO
Theodor Storm
IMENLAGO
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-080-5
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
FEBRUARO 2001
2
IMENLAGO
eLIBRO
La maljunulo
Posttagmeze de malfrua aŭtuno bone vestita maljunulo rapidete malsupreniris la straton. Li verŝajne revenis domen el promenado, ĉar liaj bukŝuoj, je pasinta modo, estis polvoplenaj. La longan bastonon kun ora butono li portis sub la brako; per siaj malhelaj okuloj, en kiuj la tuta juneco ŝaj-ne rifuĝis kaj kiuj strange kontrastis la neĝblankajn harojn, li trankvile rigardis ĉirkaŭen aŭ al la urbo, kiu kuŝis antaŭ li en la bonodoro de la vespersuno. — Preskaŭ li ŝajnis fremdulo; nur malmulte da pasantoj salutis lin, kvankam kelkaj el ili estis nepre devigataj rigardi en tiujn ĉi seriozajn okulojn. Fine li haltis antaŭ domo kun alta fasado kaj, ankoraŭ unufoje ri-gardadinte la urbon, li eniris la vestiblon de la domo. Je la sono de la pordsonorilo la verda kurteno de rigardfenestro direktita al la vestiblo ŝoviĝis en la ĉambro, kaj la vizaĝo de maljuna virino vidiĝis malantaŭe. La viro faris al ŝi signon per sia bastono:
—Ankoraŭ nenian lumon! — li diris kun iom suda akcen-to, kaj la mastrino refaligis la kurtenon.
La maljunulo trairis nun la vastan vestiblon, ĉambregon, kie kverkaj ŝrankoj kun porcelanaj vazoj staris de la muroj; tra la kontraŭa pordo li iris en vestibleton, de kie mallarĝa ŝtuparo kondukis al la supraj ĉambroj de la malantaŭa domo.
Suprenirinte tiun ŝtuparon malrapide, li supre malŝlosis pordon kaj tiam eniris grandan ĉambron. Tie ĉi regis sekreta si-3
IMENLAGO
eLIBRO
lento; unu muro estis preskaŭ kovrita per libroŝrankoj, sur la aliaj pendis figuraĵoj de homoj kaj de landoj. Antaŭ tablo, verde kovrita, sur kiu kuŝis kelke da malfermitaj Iibroj, staris peza apogseĝo kun ruĝa velurkuseno. Metinte ĉapelon kaj bastonon en la angulon, la maljunulo sidiĝis en la apogseĝon kaj kun ligitaj manoj ŝajnis ripozi de sia promenado. — Dum li tiel sidadis, iom post iom vesperiĝis; fine lunradio falis tra la fenestrajn vitrojn sur la pentraĵojn de la muro, kaj, dum la hela strio malrapide movigis antaŭen, la okuloj de la viro sekvis ĝin malarbitre. Nun ĝi aliris portreteton simple, nigre enkadrigitan.
—Elizabeto! — diris mallaŭte la maljuna viro; kaj, kiam li elparolis la vorton, la tempo ŝanĝiĝis: li estas en sia juneco.
4
IMENLAGO
eLIBRO
La infanoj
Baldaŭ la ĉarma staturo de knabineto venis al li. ŝi estis nomata Elizabeto kaj aĝa ĉirkaŭe kvin jarojn; li mem estis dekjara. ĉe la kolo ŝi portis ruĝsilkan tuketon.
—Rejnhardo! — ŝi vokis, — ni havas libertempon. Hodiaŭ kaj morgaŭ ni ne devas iri en la lernejon.
Rejnhardo metis la kalkultabulon, kiun li jam portis sub la brako, rapide malantaŭ la dompordon, kaj poste ambaŭ infanoj kuris tra la domo en la ĝardenon kaj tra la pordo de la
ĝardeno sur la herbejon. Rejnhardo konstruis tie ĉi kun Elizabeto, per pecoj da herbkovro, dometon, en kiu ili volis loĝi dum la somervesperoj; sed benko ankoraŭ mankis. Nun, tuj li komencis labori; najloj, martelo kaj la necesaj bretoj jam estis pretigitaj. Dume Elizabeto iris al la remparo kaj kolektis en sian antaŭtukon la ringforman semon de la sovaĝa malvo, per kiu ŝi volis fari ĉenetojn kaj kolringojn; kaj, kiam Rejnhardo, fine, malgraŭ ke li kurbigis multajn najlojn, tamen fininte sian benkon, nun eliris en la sunbrilon ŝi estis jam malproksime, ĉe la alia rando de la herbejo.
—Elizabeto! — li vokis, — Elizabeto! — kaj tuj ŝi venis kaj ŝiaj bukloj flugis.
—Venu, — li diris, — jen, nun nia domo estas preta. Eniru, ni volas sidi sur la nova benko. Mi rakontos ion al vi.
Tiam ambaŭ eniris kaj sidiĝis sur la novan benkon. Eliza-5
IMENLAGO
eLIBRO
beto prenis la ringetojn el sia antaŭtuko, kaj tiris tjujn ĉi sur longaj fadenoj; Rejnhardo ekrakontis:
—Estis unufoje tri ŝpinvirinoj.
—Ha! — diris Elizabeto, — tion mi ja scias parkere. Vi an-kaŭ ne ĉiam rakontu la samon.
Nun Rejnhardo devis delasi la rakonton pri la tri ŝpinvirinoj kaj anstataŭ tiu ĉi li rakontis la fabelon pri la malfeliĉa viro, kiun oni ĵetis en la fosaĵon de la leonoj.
—Nun estis, nokto, — li diris, — ĉu vi scias?, tute malluma, kaj la leonoj dormis. Sed kelkafoje tiuj ĉi oscedis dormante kaj eletendis la ruĝajn langojn; tiam la viro frosttremis, kaj kredis, ke la mateno venas. Jen subite hela brilo estis ĉirkaŭ li, kaj suprenrigardante li vidis antaŭ si anĝelon, kiu faris al li ma-nan signon kaj poste iris rekte en la ŝtonegon.
Elizabeto aŭskultis atente.
—Anĝelo? — ŝi diris. — ĉu li havis flugilojn?
—Tio ĉi estas nur rakonto, — respondis Rejnhardo, — ja ne ekzistas anĝeloj.
—Ho fi! Rejnhardo! — ŝi diris, rigide alrigardante lian viza-
ĝon. Sed, kiam li ŝin okulfiksis malbonhumore, ŝi demandis lin dubante:
—Kial do ili ĉiam diras tion, patrino kaj onklino, kaj eĉ en la lernejo?
—Mi ne scias tion, — li rediris.
—Sed vi, — diris Elizabeto ĉu ankaŭ leonoj ne ekzistas?
—Leonoj? ĉu leonoj ekzistas! En Hindujo; tie la idolpastroj jungas ilin antaŭ la veturilo kaj traveturas kun ili la dezerton.
Kiam mi estos granda, mi mem volas tien iri. Tie estas milo-ble multe pli bele ol ĉe ni; tie vintro ne ekzistas. Vi ankaŭ devas kuniri. ĉu vi volas?
6
IMENLAGO
eLIBRO
—Jes, — diris Elizabeto, — sed patrino ankaŭ devas kuniri, kaj ankaŭ via patrino.
—Ne, — rediris Rejnhardo, — tiuj ĉi estos tiam tro malju-naj; ili ne povos kuniri.
—Sed mi ne havas la permeson sola foriri.
—Ni ja revenos, — diris Rejnhardo fortege, — nur rekte eldiru, ĉu vi volas kun mi vojaĝi? Alie mi iros sola, kaj tiam mi neniam revenos.
La knabineto preskaŭ ekploris.
—Nur ne faru tiel kolerajn okulojn, — ŝi diris, — mi ja volas kuniri en Hindujon.
Rejnhardo ekkaptis kun petola plezuro ŝiajn ambaŭ manojn kaj eltiris ŝin sur la herbejon.
—En Hindujon, en Hindujon, — li kantis, kaj ambaŭ svingiĝis ronde, tiel ke la ruĝa tuketo forflugis de ŝia kolo.
Sed subite li ŝin delasis kaj diris serioze:
—Nenio do fariĝos el nia plano; ĉar vi ne havas kuraĝon.
—Elizabeto! Rejnhardo! — iu nun vokis de la ĝardenpordo.
—Tie ĉi! Tie ĉi! — respondis la infanoj kaj rapidis hejmen manon en mano.
7
IMENLAGO
eLIBRO
En la arbaro
Tiel la infanoj vivis kune; ŝi estis por li ofte tro silenta, li estis por ŝi ofte tro fortega, sed ne tial unu lasis la alian.
Preskaŭ dum ĉiuj liberhoroj ili estis kune, vintre en la vaste-taj ĉambroj de siaj patrinoj, somere en arbaro kaj kampoj.
Kiam Elizabeto iam estis riproĉita de la instruisto, Rejnhardo, kiu ĉeestis, ĵetis kolere sian tabulon surtablen, por ke li direktu sur sin la fervoron de la viro; tamen li ne estis rimar-kata. Sed Rejnhardo perdis ĉian atenton je la geografiaj kla-rigoj. Anstataŭ tio li verkis longan versaĵon, en kiu li komparis sin mem kun juna aglo, la instruiston kun griza korniko; Elizabeto estis la blanka kolombo. La aglo promesis preni ven-kon de la griza korniko, tuj kiam liaj flugiloj estos kreskintaj.
Al la juna poeto la larmoj aperis en la okuloj. Li ŝajnis al si mem tre nobla. Kiam, li venis heimen, li havigis al si pergamenan volumeton kun multe da blankaj folioj. Sur la unuaj pakoj li skribis zorge sian unuan poezion.
Baldaŭ post tio li iris en alian lernejon; tie ĉi li kontraktis multajn novajn kamaradligojn kun knaboj de sia aĝo, sed liaj interrilatoj kun Elizabeto ne estis malhelpataj pro tio. El la fabeloj, kiujn li rakontis pli frue al ŝi kaj rerakontis, li nun komencis noti tiujn, kiuj plaĉis al ŝi plej bone. Skribante, li ofte deziregis versigi kelkajn el siaj pensoj; sed, li ne sciis kial, li ne ĉiufoje, povis sukcesi en tio. Tial li notis ilin precize, kiel li mem aŭdis ilin. Poste li donis la foliojn al Elizabeto, kiu ilin 8
IMENLAGO
eLIBRO
konservis zorgeme en tirkesto de sia juvelujeto; kaj tio kaŭ-
zis al li ĉarman kontentigon, se li kelkafoje aŭdis vespere, ke Elizabeto, dum li apudestis, laŭtlegis tiujn rakontojn al sia patrino el la kajeroj, kiujn li skribis.
Sep jaroj estis pasintaj. Rejnhardo devis por sia plua per-fektiĝado foriri el la urbo. Elizabeto ne povis pensi pri tio, ke nun venos tempo tute sen Rejnhardo. ŝi tre ĝojis, kiam li ian tagon promesis al ŝi, ke li, kiel ĉiam, notos por ŝi fabelojn kaj sendos tiujn al ŝi kun la letero al sia patrino; ŝi poste ĉiam devos reskribi al li, kiel la rakontoj plaĉis al ŝia gusto. La forvojaĝo okazis; sed antaŭe ankoraŭ multaj rimoj venis en la pergamenvolumon. Tio ĉi estis sole por Elizabeto sekreto, kvankam ŝi ja estis la kialo de la tuta libro kaj de la plejmultaj kantoj, kiuj iom post iom plenigis preskaŭ la duonon de la blankaj folioj.
Estis dum junio; Rejnhardo devis forvojaĝi la sekvontan tagon. Nun oni volis ankoraŭfoje festi kune gajan tagon. Tiu-cele oni aranĝis promenadon de pli granda societo en unu el la proksimaj arbaroj. La longan vojon ĝis la rando de la arbaro oni trapasis veturile — poste oni prenis malsupren la provizaĵkorbojn, kaj marŝis pluen. Unue oni trairis abiaron; ĝi estis malvarmeta kaj krepuska; kaj la tero ĉie estis superŝutita de delikataj pintfolioj. Post duonhora irado oni venis el la malhelo de la abioj en freŝan fagaron; ĉi tie ĉio estis luma kaj verda. Kelkafoje sunradio penetris tra la foliriĉaj branĉoj; sci-ureto saltis de branĉo al branĉo. Sur loko, super kiu pramal-junaj fagoj formis per la kronoj travideblan foliarkaĵon, la societo haltis. La patrino de Elizabeto malfermis unu el la korboj, maljuna sinjoro estis provizaĵestro.
—ĉiuj ĉirkaŭ min, vi junaj birdoj! — li vokis, — kaj aŭskultu 9
IMENLAGO
eLIBRO
precize, kion mi diros al vi. Por la matenmanĝo ĉiu el vi nun ricevas du sekajn panetojn; la butero restis dome, ĉiu mem devas serĉi por si la pluan manĝaĵon. Sufiĉe da fragoj estas en la arbaro, kompreneble nur por tiu, kiu scias ilin trovi. Kiu estas mallerta, devas manĝi seke sian paneton; tiel okazas ĉie en la vivo. ĉu vi komprenis mian paroladeton?
—Jes! — kriis la gejunuloj.
—Ja vidu, — diris la maljunulo, — ĝi do ankoraŭ ne estas la fino. Ni maljunuloj jam sufiĉe nin peladis en nia vivo; tial ni nun restas dome, tio estas, tie ĉi sub ĉi tiuj larĝaj arboj, por senŝeligi la terpomojn, ni faras fajron, preparante la tablon, kaj kiam tagmezo estos, la ovoj certe ankaŭ estos kuiritaj. Pro tio vi ŝuldas al ni la duonon de viaj fragoj, por ke ni ankaŭ povu provizi la tablon per deserto. Kaj nun iru orienten kaj okcidenten kaj estu honestaj!
La junuloj vidigis ĉiuspecajn friponajn vizaĝojn.
—Haltu! — vokis ankoraŭ unufoje la maljunulo. — Tion mi certe ne devas diri al vi, ke tiu, kiu trovos neniajn, ankaŭ devos transdoni neniajn; sed, tion ja skribu al vi post viajn de-likatajn orelojn, de ni maljunuloj li ankaŭ ricevos nenion. Kaj nun vi havas por tiu ĉi tago sufiĉe da bonaj instruoj; se vi nun havos ankoraŭ fragojn, tiel vi sukcese trapaŝos hodiaŭ la vi-von.
La junuloj estis de la sama opinio kaj komencis pare serĉi fragojn en la arbaro.
—Venu, Elizabeto, — diris Rejnhardo, — mi konas fragu-jaron; vi ne devas manĝi sekan panon.
Elizabeto kunligis la vordajn rubandojn de sia pajlĉapelo kaj pendigis ĝin al la brako.
—Jes, venu, — ŝi diris, — la korbo estas preta.
10
IMENLAGO
eLIBRO
Tiam ili iris en la arbaron, plu kaj plu; tra malseketaj nepe-netreblaj arbarombroj, kie ĉio estis silenta, nur malvideble super ili en la aero kriantaj falkoj. Post tio la vojo denove kondukis tra densa dorna arbetaĵo, tiel densa, ke Rejnhardo devis iri unue, por fari vojeton, tie ĉi rompante branĉon, tie flankenfleksante volverampaĵon. Sed baldaŭ li aŭdis malantaŭ si, ke Elizabeto vokis lian nomon. Li sin turnis.
—Rejnhardo! — ŝi vokis, — atendu do, Rejnhardo!
Li ne povis ŝin vidi; fine li rigardis ŝin iom malproksime batali kun la arbetoj; ŝia gracia kapeto elnaĝis apenaŭ super la pintoj de la filikoj. Nun li returnen iris ankoraŭ unufoje kaj kondukis ŝin tra la konfuzo de la herboj kaj arbetoj al libera loko, kie bluaj papilioj flugetis inter la solecaj arbarfloroj.
Rejnhardo viŝis la malseketajn harojn el ŝia varmega vizaĝeto; li volis surmeti al ŝi la pajlan ĉapelon kaj ŝi ne volis; sed poste li petis ŝin kaj nun ŝi permesis.
—Sed kie viaj fragoj estas? — fine ŝi demandis, haltante kaj profunde spirante.
—Tie ĉi ili estis, — li diris, sed la bufoj antaŭvenis nin, aŭ la musteloj, aŭ eble la elfoj.
—Jes, — diris Elizabeto, — la folioj ankoraŭ trovigas; sed tie ne parolu pri elfoj. Venu do, mi tute ne estas laca; ni volas serĉi plu.
Antaŭ ili estis rivereto, trans tiu ĉi denove la arbaro. Rein-hardo levis Elizabeton sur sia brako kaj ŝin portis. Post mallonga tempo ili denove iris el la ombra foliaro en grandan maldensejon.
—Tie ĉi fragoj devas esti, — diris la knabino, — ĝi bonodo-ras tiel dolĉege.
Scrĉante, ili iris tra la suna loko; sed ili trovis neniajn.
11
IMENLAGO
eLIBRO
—Ne, — diris Rejnhardo, — estas nur la bonodoro de la eriko.
FrambuJoj kaj prunelujoj ĉie ĉirkaŭstaris, forta odoro de erikoj, kiuj alternante kun mallonga herbo kovris la liberajn terspacojn, plenigis la aeron.
—Tie ĉi estas silento, — diris Elizabeto, — kie la aliaj povas esti?
Rejnhardo ne pripensis la returnan vojon.
—Atentu, de kie blovas la vento? — li diris kaj levis sian manon.
Sed nenia vento venis.
—Silentu, — diris Elizabeto, — al mi ŝajnas, ke mi aŭdas, kiel ili parolas. Voku unufoje.
Rejnhardo vokis tra la kaverna mano:
—Venu tien ĉi!.
—Tien ĉi! — oni revokis.
—Ili respondas! — diris Elizabeto kaj aplaŭdis per siaj manoj.
—Ne, estis nenio, estis nur la e˛o.
Elizabeto ekkaptis la manon de Rejnhardo.
—Mi timas! — ŝi diris.
—Ne, — rediris Rejnhardo, — tio ne devas esti. Tie estas belege. Eksidu en la ombro inter la herboj. Ni volas ripozi mallongan tempon; ni jam trovos la aliajn.
Elizabeto sidiĝis sub superpendanta fago kaj ĉien aŭskultis atente.
Rejnhardo sidis kelkajn paŝojn de ŝi sur arboŝtipo kaj rigardis ŝin silente. La suno staris rekte super fli, arda tagmezvar-mego estis; orbrilaj i stalbluaj muŝetoj flirtis en la aero, sving-ante la flugiletojn; eie ärkaŭ ŝi delikata vibrado kaj zumado, 12
IMENLAGO
eLIBRO
kaj kelkafoje oni aŭdis profunde.en la arbaro la marteladon de la pigoj kaj la pepegadon de la aliaj arbaraj birdoj.
—Aŭskultu, — diris Elizabeto, — oni sonorigas.
—Kie? — demandis Rejnhardo.
—Malantau ni. ĉu vi aŭdas? Tagmezo estas.
—Tiel estas malantaŭ ni la urbo, kaj se ni trairas en tiu direkto, ni devas trovi la aliajn.
Nun ili returnis; ili ĉesigis serĉi fragojn, ĉar Elizabeto laci-
ĝis. Fine la ridado de la societo trasonis inter la arboj, poste ili ankaŭ vidis blankan tukon lumetantan surtere, tio estis la tablo, kaj sur ĝi kuŝis la fragoj en granda amaso. La maljunulo havis buŝtukon en la butontruo kaj daŭrigis por la junularo siajn moralajn paroladojn, dum li fervore ektranĉis rostaĵon.
—Jen estas la postiĝintoj, — vokis la junuloj, kiam ili vidis Rejnhardon kaj Elizabeton tra la arboj.
—Tien ĉi! — vokis la maljunulo, — malplenigu la tukojn kaj ĉapelojn! Nun montru, kion vi trovis!
—Malsaton kaj soifon! — rediris Rejnhardo.
—Se tio estas ĉio, — respondis la maljunulo kontraŭlevante al ili la plenigitan tasegon, — vi ankaŭ devas ĝin konservi. Vi konas la interkonsenton; tie ĉi ne estas furaĝo por senokupu-loj.
Sed fine ili povis petegi ion, kaj oni mankis; samtempe la turdo kantis el la juniperujoj.
Tiel la tago pasis. Sed Rejnhardo trovis ion; kvankam ne estis fragoj, tamen ĝi kreskis en la arbaro. Veninte domen, li skribis en sian malnovan pergamenvolumon:
La vento nun mutiĝas
ĉi tie al montet’:
13
IMENLAGO
eLIBRO
Sub branĉoj helverdantaj
Jen sidas la infancet’.
ŝi en odoro pura,
ŝi sidas en eter’;
La bluaj muŝoj zumas
Kaj brilas tra la aer’.
L’arbar’ silenta estas,
ŝi vidas kun prudent’;
Nun ridas la kukolo.
Leviĝas mia sent’.
En ŝiaj brunaj bukloj
Fluetas sunradi’;
De la arbarreĝino
L’okulojn havas ŝi.
Tiel ŝi ne nur estis lia protektatino; ŝi estis por li ankaŭ la esprimo de ĉiu ĉarmo kaj mirindaĵo en lia leviĝanta vivo.
14
IMENLAGO
eLIBRO
Jen staris la infano
Kristnaska vespero alproksimiĝis. Posttagmeze ankoraŭ estis, kiam Rejnhardo sidis kun alia studentoj en la magistrata kelo ĉirkaŭ la malnova kverktablo. La lampoj ĉe la muroj estis jam ekbruligitaj; ĉar tie ĉi malsupre jam krepu-skiĝis. Sed nur malmulte da gastoj ĉeestis, la kelneroj apogiĝis senokupe al la murkolonoj. En angulo de la arkaĵo sidis violonisto kaj citroknabino kun graciaj ciganaj trajtoj; ili havis siajn instrumentojn surbaske kaj ŝajnis apatie rigardi antaŭ sin.
ĉampanokorko krakis ĉe la tablo de la studentoj.
—Trinku, mia bohema amatino! — vokis juna viro de no-bela eksteraĵo, transdonante al la knabino plenan glason.
—Mi ne deziras, — ŝi diris, ne ŝanĝante sian sintenadon.
—Kantu! — vokis la junulo kaj ĵetis al ŝi arĝentmoneron en la baskon.
La knabino strekis per la flingroj malrapide tra sia nigra hararo, dum la violonisto flustris ion al ŝi en la orelon. Sed ŝi reĵetis la kapon kaj apogis la mentonon sur sian citron.
—Por tiu ĉi mi ne ludas, — ŝi diris.
Rejnhardo eksaltis kun la glaso en la mano kaj staris antaŭ ŝi.
—Kion vi volas? — ŝi demandis obstine.
—Vidi viajn okulojn.
—Kion miaj okuloj zorgigas al vi?
15
IMENLAGO
eLIBRO
Rejnhardo rigardis ŝin brilege.
—Mi ja scias, ili estas falsaj!
ŝi metis sian vangon en la platan manon kaj rigardis lin spione. Rejnhardo levis sian glason al la buŝo.
—Je viaj belaj pekaj okuloj, — li diris kaj trinkis.
ŝi ridis kaj levis la kapon.
—Donu! — ŝi diris, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn al la liaj, ŝi trinkis malrapide la reston.
Poste ŝi ekkaptis akordon kaj kantis per profunda, pasia voĉo:
Hodiaŭ, nur hodiaŭ
ŝi estas tiel bela;
Morgaŭ, ha! morgaŭ
¯i estos malhela;
Nur tiun ĉi horon
Vi estas al mi;
Morti, ha! morti
Mi devas sen vi.
Dum la violonisto en rapida taktmezuro almetis la postme-lodion, nova studento venis al la grupo.
— Mi volis iri por vin preni, Rejnhardo, — li diris. — Vi jam foriris; sed la Kristnaska infano venis al vi.
— ĉu la Kristnaska infano? — diris Rejnhardo, tiu ne plu venas al mi.
—Ho! via tuta ĉambro odoris je abio, kaj brunaj kukoj.
Rejnhardo metis la glason el la mano kaj ekprenis sian ĉapon.
—Kion vi volas? — demandis la knabino.
—Mi ja revenos.
16
IMENLAGO
eLIBRO
ŝi sulkigis la frunton.
—Restu! — ŝi vokis mallaŭte kaj alrigardis lin intime.
Rejnhardo malrapidis.
—Mi ne povas, — li diris.
Ridante ŝi lin puŝis per la piedpinto.
—Iru! — ŝi diris. — Vi taŭgas por nenio; vi ĉiuj taŭgas por nenio.
Kaj dum ŝ deturniĝis, Rejnhardo supreniris malrapide la keloŝtuparon.
Ekstere en la strato estis profunda krepusko; li sentis la freŝan vintran aeron en sia varmega frunto. Kelkfoje la hela lumbrilo, de brulanta kristnaskarbo aperis tra la fenestroj, kelkfoje oni aŭdis ek de interne la bruadon de fajfiletoj kaj trumpetoj kaj enĉambre ĝojegantajn infanvoĉojn. Amasoj da almozpetantaj infanoj iris de domo al domo, aŭ suprenirante sur la balustradojn de la ŝtuparoj ili provis rigardi tra la fenestroj al la rifuzita belego. Ofte pordo ankaŭ estis subite malfemata, kaj insultantaj voĉoj elpelis tutan flugantaron de tiaj gastetoj el la hela domo en la malhelan strateton; aliloke malnova kanto de Kristnasko estis kantata en la vestiblo de domo; inter ili estis klaraj knabinaj voĉoj. Rejnhardo ne aŭ-
dis ĝin, ĉar li rapide preteriris tion, el unu strato en alian.
Kiam li venis al sia loĝejo, preskaŭ tute mallumiĝis; li faletan-te supreniris la ŝtuparon kaj eniris sian ĉambron. Dolĉa bonodoro al li kontraŭjvenis; li sentis sin hejme en la Kristnaska ĉambreto de sia patrino. Per tremanta mano li ekbruligis sian lampon. Jen estis pako surtable, kaj, kiam li malfermis ĝin, elfalis la konataj brunaj festkukoj. Sur kelkaj la komenclite-roj de lia nomo estis desegnitaj per sukero; tio povis esti fa-rita nur de Elizabeto. Poste aperis malgranda paketo kun deli-17
IMENLAGO
eLIBRO
kata brodita tolaĵo, tukoj kaj gantoj, laste leteroj de la patrino kaj de Elizabeto. Unue Rejnhardo malfermis la lastan. Elizabeto skribis:
”La belaj sukerliteroj certe povas al vi rakonti, kiu kunhelpis fari la kukojn; la sama persono brodis por vi la gantojn. ĉe ni la Kristnaska vespero estos nun tre silenta; ĉiam mia patrino metas jam je duono de la deka horo la ŝpinradon en la angulon; estas tre silente tiun ĉi vintron, tial ke vi ne ĉeestas.
Nun ankaŭ mortis la pasintan dimanĉon la kanabeno, kiun vi donacis al mi; mi tre ploris, ĉar mi lin vartis ĉiam bonege. Tiu ĉi kantis regule posttagmeze, kiam la suno lumigis lian kaĝon; vi scias, la patrino ofte superpendigis tukon por lin silentigi, kiam li kantis tro fortege. Tiel estas nun ankoraŭ pli silente en la ĉambro; nur via malnova amiko Eri˛o nin vizitas kelkafoje. Iutage vi diris al ni: ’li similas al sia bruna palto’. Pri tio mi nun devas ĉiufoje pensi, kiam li venas tra nia dompordo; sed ne diru ĝin al la patrino, ĉar ŝi facile tediĝas. — Divenu, kion mi donacos por Kristnasko al via patrino! ĉu vi ne divenas?
Min mem! Eri˛o desegnas min per karba krajono; mi devis jam sidadi antaŭ li trifoje, ĉiufoje unu tutan horon. Estis tute kontraŭ mia volo, ke fremda homo tiel lernu parkere mian vizaĝon. Mi ankaŭ ne volis, sed la patrino vigligis min; ŝi diris, ke estus tre granda plezuro por la bona sinjorino Werner.”
”Sed vi rompas la vorton, Rejnhardo; vi ja sendis neniajn fabelojn. Mi ofte vin kulpigis ĉe via patrino; ŝi diris ĉiam, ke vi havas nun aliajn devojn ol tiajn infana√ojn. Sed mi ne kredas ŝin; certe estas alia kaŭzo.”
Nun Rejnhardo, ankaŭ legis la leteron de sia patrino, kaj kiam li tralegis ambaŭ leterojn, malrapide kunfaldis kaj metis ilin flanken, tiam ekkaptis lin nevenkebla nostalgio. Kel-18
IMENLAGO
eLIBRO
katempe irante tien kaj reen en sia ĉambro, li parolis mallaŭte kaj poste duonkompreneble al si mem:
Li devojiĝis preskaŭ
Kaj li ne sciis kien;
Jen staris la infano
Kaj montris al li tien!
Post tio li iris al sia skribtablo, elprenis kelke da mono kaj reiris sur la straton. — Dume tie ĉi plitrankviliĝis; la kristar-boj estingiĝis, la ĉirkaŭirado de la infanoj ĉesis. La vento ba-lais tra la dezertaj stratoj. Maljunuloj kaj junuloj kunsidis fa-milie en la domoj; la dua parto de la Kristnaska vespero komenciĝis.
Kiam Rejnhardo venis en la proksimaĵon de la magistrata kelo, li aŭdis el la profundo violonon kaj la kantadon de la citroknabino; jen la kelpordo sonis malsupre, kaj malluma figuro balanciĝis suprenirante la larĝan malbone lumigitan ŝtuparon. Rejnhardo iris en la ombron de la domoj kaj poste preterpaŝis rapide. Baldaŭ li venis al la lumplena butiko de juvelisto. Tie li aĉetis kruceton,el ruĝaj koraloj kaj reiris la saman vojon, laŭ kiu li estis veninta.
Proksime de sia loĝejo li rimarkis en mizeraj ĉifonoj envol-vitan knabineton, kiu vane provis malfermi pordegon de do-mo.
—ĉu mi devas vin helpi? — li diris.
La infano, redirante nenion, delasis la pezan anson de la pordo. Rejnhardo, jam malfermis ĝin.
—Ne, — li diris, — ili povus vin elpeli; venu kun mi! Mi volas doni al vi kristnaskajn kukojn.
19
IMENLAGO
eLIBRO
Poste li refermis la pordon kaj ekprenis la manon de la knabineto, kiu silente eniris kun li lian loĝejon.
Forirante, li lasis bruli la lampon.
—Jen vi havas kukojn, — li diris, kaj donis al ŝi la duonon de sia tuta trezoro en la antaŭtukon, sed neniajn kun la sukerliteroj. — Nun iru domen kaj donu ankaŭ al via patrino!
La infano rigardis lin per timemaj okuloj; ĉar ŝi ŝajne ne kutimis al tia afablaĵo, ŝi ne povis ion rediri. Rejnhardo malfermis la pordon kaj lumigis al ŝi, kaj nun la malgrandulino flugis, kiel birdo, kun siaj kukoj malsupren kaj el la domo.
Rejnhardo ekbruligis la fajron en sia forno kaj metis pol-vokovritan inkujon sur sian tablon; tiam li sidiĝis kaj skribis, kaj skribis la tutan nokton leterojn al sia patrino kaj al Elizabeto. La resto de la kristkukoj kuŝis netuŝita apud li; sed la gantojn de Elizabeto li albutonumis, kio tre strange kontrastis lian blankan frisjakon. Tiel li ankoraŭ sidis, kiam la vintra suno falis sur la frostiĝintajn fenestrajn vitrojn kaj montris al li kontraŭe en la spegulo palan seriozan vizaĝon.
20
IMENLAGO
eLIBRO
Hejme
Kiam estis Pasko, Rejnhardo vojaĝis hejmen. Matene post sia alveno li vizitis Elizabeton.
—Kiel vi grandiĝis, — li diris, — kiam la bela, gracia knabino ridante iris renkonte al li.
ŝi ruĝigis, sed ŝi rediris nenion; sian manon, kiun li prenis ĉe la bonveno en la sian, ŝi provis dolĉe eltiri. Dubante, li ŝin rigardis, tion ŝi neniam faris pli frue; ĉifoje estis, kvazaŭ io fremda ekstarus inter ambaŭ. Tio ankaŭ persistis, kiam li jam apudestis pli longe, kaj li revenis ĉiam tagon post tago. Sed tuj, kiam ili kunsidis, okazis pauzoj, kiuj estis por li doloraj, kaj pri kiuj li tiam timeme provis antaŭzorgi. Por havi dum la libertempo certan interparoladon, ii komencis instrui al Elizabeto la botanikon, pri kiu li sin okupis okaze, dum la unuaj monatoj de sia universitata vivo. Elizabeto, kiu estis preta sekvi lin pri ĉio, kaj ankaŭ ĝenerale lernema, konsentis rapi-deme. Nun ili faris diversfoje, dum la semajno, ekskursojn al la kamparo aŭ sur la erikejon, kaj kiam ili tagmeze alportis domen la verdan botanikan skatolon plenan de herboj kaj floroj, tiam Rejnhardo revenis post kelke da horoj, por divi-di kun Elizabeto la komunan trovitaĵon.
Tiuintence li eniris iuposttagmeze la ĉambron, kiam Elizabeto staris apud la fenestro provizante je freŝa salato orumi-tan kaĝon, kiun li alitempe ne vidis tie. En la kaĝo sidis kanario, kiu svingis siajn flugiletojn kaj kiu kriadante piketis la 21
IMENLAGO
eLIBRO
fingron de Elizabeto. Iam la birdo de Rejnhardo pendis de tiu loko.
—ĉu mia malfeliĉa kanabeno ŝanĝiĝis post sia morto en oran kanarion? — li demandis gaje.
—La kanabenoj ne havas tian kutimon, — diris la patrino, kiu ŝpinante sidis en la apogseĝo. — Via amiko Eri˛o sendis
ĝin hodiaŭ matene de sia bieno por Elizabeto.
—De kia bieno?
—ĉu tion vi ne scias? Kion do?
—Ke Eri˛o de unu monato ekokupas la duan bienon de sia patro ĉe la Imenlago?
—Sed vi diris al mi nenion pri tio.
—Ho, — diris la patrino, — vi informiĝis ankaŭ per neniu vorto pri via amiko. Li estas tre kara, komprenema juna viro.
La patrino eliris por prepari la kafon; Elizabeto turnis al Rejnhardo la dorson, ankoraŭ sin okupante pri la kaĝo.
—Mi petas, nur momenton, — ŝi diris, — tuj mi estos preta.
Tial ke Rejnhardo tute kontraŭ sia kutimo ne respondis, ŝi sin turnis. En liaj okuloj estis subita esprimo de malĝojo, kiun ŝi neniam rimarkis tie.
—Kio mankas al vi? — ŝi demandis alproksimiĝante.
—ĉu al mi? — li diris senpense kaj reve ripozigis siajn okulojn en la ŝiaj.
—Vi havas tiel malĝojan mienon.
—Elizabeto, — li diris, — mi ne povas toleri la flavan bir-don. — Mirante ŝi rigardis lin; ŝi ne komprenis lin.
—Vi estas tiel stranga, — ŝi diris.
Li ekkaptis ŝiajn ambaŭ manojn, kiujn ŝi lasis trankvile en la liaj. Baldaŭ la patrino revenis.
22
IMENLAGO
eLIBRO
Post la kafo tiu ĉi sidiĝis ĉe sia ŝpinrado; Rejnhardo kaj Elizabeto iris en la apudĉambron por ordigi la kreskaĵojn. Nun palisetoj estis komputataj, floroj kaj folioj zorgeme etendataj kaj du ekzempleroj de ĉia speco metataj por sekigi inter la foliojn de granda foliegaro. Estis suna posttagmeza silento: nur apude la ŝpinrado de la patrino zumis, kaj de temp’ al tempo oni aŭdis la mallaŭtan voĉon de Rejnhardo, kiam li nomis la klasordojn de la kreskaĵoj aŭ korektis la neĝustan prononcadon de la latinaj vortoj de Elizabeto.
—De antaŭ nelonge la konvalo ankoraŭ mankas al mi, —
ŝi nun diris, kiam la tuta trovitaĵo estis klarigita en ordo.
Rejnhardo prenis el la poŝo blankan pergamenan volumeton.
—Jen konvalo por vi, — li diris, elprenante la duonsekigi-tan kreskaĵon.
Vidante la surskribitajn foliojn, Elizabeto demandis
—ĉu vi denove verkis fabelojn?
—Ne estas fabeloj, — li respondis, al ŝi donante la libron.
Estis nur versaĵoj, la plejmultaj apenaŭ plenigis unu paĝon.
Elizabeto turnis unu folion post la alia; ŝi legis ŝajne nur la surskribojn. — Kiam la instruisto riproĉis ŝin. — Kiam ili devojiĝis en la arbaro. Kun la Paskofabelo. — Kiam ŝi skribis al mi unuafoje; tiel sonis preskaŭ ĉiuj. Esplorante, Rejnhardo ŝin rigardis, kaj dum ŝi foliumis ĉiam plu, li rimarkis kiel delikata ruĝeco naskiĝis sur ŝia klara vizaĝo kaj iom post iom ĝin tute kovris. Li volis vidi ŝiajn okulojn; sed Elizabeto ne rigardis supren kaj fine metis la libron silente antaŭ lin.
—Ne tiel redonu ĝin al mi! — li diris.
ŝi prenis brunan branĉeton el la lada skatolo.
23
IMENLAGO
eLIBRO
—Mi volas enŝovi vian preferatan herbon, — ŝi diris al li donante la libron enmanen.
* * * Fine la lasta tago de libertempo alvenis kaj, sekve, la mateno de la forvojaĝo. Laŭ siaj petoj Elizabeto ricevis de la patrino la permeson akompani sian amikon ĝis la poŝtveturilo, kiu staris je kelke da stratoj de ŝia loĝejo. Kiam ili iris el la dompordo, Rejnhardo donis al ŝi la brakon; tiel li paŝis silente apud la gracia knabino. Ju pli proksimen ili venis al la celo, des pli li sentis, ke li devus, antaŭ ol li dirus adiaŭ por tiel longe, sciigi al ŝi ion necesan, ion, de kio dependus ĉiu valoro kaj ĉiu ĉarmo de lia estonta vivo, kaj tamen li ne povis trovi la savantan vorton. Tio timigis lin; li iris ĉiam pli malrapide.
—Vi alvenos tro malfrue, — ŝi diris, — la deka jam sonoris ĉe Sankta Mariano.
Sed tamen li ne plirapidis. Fine li diris balbutante:
—Elizabeto, de nun vi ne vidos min dum du du jaroj … ĉu vi certe ankoraŭ amos min tiel same, kiel nun, kiam mi revenos?
ŝi ekbalancis la kapon kaj afable rigardis en lian vizaĝon.
—Mi ankaŭ defendis vin, — ŝi diris post malgranda paŭzo.
—ĉu min? Kontraŭ kiu vi bezonis fari ĝin?
—Kontraŭ mia patrino. Ni parolis hieraŭ vespere, post ki-am vi foriris, ankoraŭ longan tempon pri vi. ŝi opiniis, ke vi ne plu estas tiel bona, kiel vi estis.
Rejnhardo silentis momenton; sed tiam li ekprenis ŝian manon, tenis ĝin en sia kaj serioze rigardante ŝiajn infanoku-lojn, li diris:
24
IMENLAGO
eLIBRO
—Mi certe estas ankoraŭ tiel bona, kiel mi estis: tion kre-du firme! ĉu vi kredas ĝin, Elizabeto?
—Jes, — ŝi diris.
Li liberigis ŝian manon kaj iris rapide kun ŝi tra la lasta strato. Ju pli proksimen la adiaŭo venis, des pli gaja estis lia vizaĝo; li iris apud ŝi preskaŭ tro rapide.
—Kion vi havas, Rejnhardo? — ŝi demandis.
—Mi havas sekreton, belan! — li diris kaj rigardis ŝin per lumaj okuloj. — Kiam mi revenos post du jaroj, vi ekscios ĝin.
Dume ili alvenis al la poŝtveturilo; restis ankoraŭ ĝuste su-fiĉe da tempo. Ree Rejnhardo ekprenis ŝian manon.
—Adiaŭ! — li diris, — adiaŭ, Elizabeto. Ne forgesu ĝin.
ŝi konsente skuis la kapon.
—Fartu bone! — ŝi diris.
Rejnhardo eniris la veturilon, kaj la ĉevaloj ektiris. Kiam la veturilo ruliĝis ĉirkaŭ la angulo de la strato, li ankoraŭfoje rigardis ŝian karan vizaĝon, dum ŝi reiris malrapide la vojon.
25
IMENLAGO
eLIBRO
Letero
Post preskaŭ du jaroj Rejnhardo sidis antaŭ sia lampo meze de libroj kaj paperoj, atendante amikon, kun kiu li faris komunajn studojn. Iu suprenvenis la ŝtuparon.
—Envenu! — La mastrino estis.
—Jen letero por vi, sinjoro, Werner!
Poste ŝi foriris.
Rejnhardo ne skribis, ekde sia vizito en la hejmo, al Elizabeto kaj ankaŭ ne plu ricevis de ŝi leteron. Tiu ĉi ankaŭ ne estis de ŝi, tio estis la skribmaniero de lia patrino. Rejnhardo malfermis kaj legis, kaj baldaŭ li legis jenon:
”En via aĝo, mia kara infano, ĉiu jaro havas preskaŭ sian propran vizaĝon: ĉar la juneco ne lasas sin plimalriĉigi. Tie ĉi ankaŭ multo aliiĝas, kio unue certe doloros vin, se mi ĉiam
ĝuste komprenis vin. Eri˛o ricevis fine hieraŭ de Elizabeto la jesvorton, post kiam li petis, dum la pasinta kvaronjaro, du-foje sensukcese ŝian manon. ŝi tute ne povis decidiĝi pri tio; nun fine ŝi tamen faris ĝin; ŝi estas ankoraŭ tro juna. Oni diras, ke la edziĝo baldaŭ okazos, kaj la patrino tiam foriros kun ili.”
26
IMENLAGO
eLIBRO
Imenlago
Denove jaroj preteriris. — Sur ombra arbarvojo, kiu kondukis malsupren, juna viro kun forta, brunigita vizaĝo paŝis dum varma printempa posttagmezo. Per siaj seriozaj grizaj okuloj li rigardis scivole en la malproksimon, kvazaŭ li atendus fine aliiĝon de la tede unuforma vojo, kiu tamen ne volis finiĝi. Jen ĉaro suprenvenis malrapide.
—He! bona amiko, — vokis la promenanto al la apudiran-ta vilaĝano, — ĉu tiu ĉi estas la ĝusta vojo al Imenlago?
—Jes, ĉiam rekten, — respondis la viro kaj ŝovis sian ron-dan ĉapelon.
—ĉu estas ankoraŭ longa vojo ĝis tie?
—La sinjoro estos baldaŭ tie. Eĉ ne duonan pipon da ta-bako, kaj vi venos al la lago; la mastra domo staras tute apude.
La kamparulo preterveturis; la alia laŭlongiris pli rapide sub la arboj. Post kvaronhoro la ombro subite ĉesis maldekstre de li; la vojo kondukis al deklivo, el kiu la suproj de cent-jaraj kverkoj apenau elstaris. Trans tiuj ĉi malkovriĝis vasta, suna pejzaĝo. Profunde sube kuŝis la lago, trankvila, malhel-blua, preskaŭ ĉie ĉirkaŭata de verdaj sunlumigataj arbaroj; nur de unu loko ili disiĝis kaj ebligis ĝui profundan perspektivon, ĝis ankaŭ tiu fermiĝis per bluaj montoj. Diametre, me-ze de la verda foliaro de la arbaroj, io kuŝis supere kiel neĝo; estis florantaj fruktarboj, kaj el inter tiuj elstaris sur alta bor-27
IMENLAGO
eLIBRO
do la estrodomo, blanka kun ruĝaj brikoj. Cikonio ekflugis de la kamentubo kaj rondflugis super la akvo.
—Imenlago! — vokis la iranto.
Preskaŭ ŝajnis, kvazaŭ li nun alvenis la celon de sia vojaĝo; ĉar li haltis kaj transrigardis super la pintoj de la arboj, kiuj staris ĉe liaj piedoj, al la alia bordo, kie la spegulaĵo de la mastra domo naĝis sur la akvo mole balanciĝanta. Tiam li subite daŭrigis sian vojaĝon.
La vojo kondukis preskaŭ krute malsupren de la monteto, tiel ke la sube starantaj arboj donis denove ombron, sed samtempe kaŝis la perspektivon sur la lagon, kiu nur iafoje trabri-lis inter la malplenaĵoj de la branĉoj. Baldaŭ ĝi iris denove dolĉe supren, kaj nun malaperis dekstre kaj maldekstre la arbaro; anstataŭ ĝi densfoliaraj vinbermontetoj etendiĝis apud la vojo; ambaŭfianke staris florantaj fruktarboj, en kiuj svar-me zumis abeloj. Majesta viro en bruna surtuto venis renkonte al la promenanto. Kiam li preskaŭ atingis la alian, li svingis sian ĉapon kaj vokis per hela voĉo:
—Bonvenon, bonvenon, frato Rejnhardo! Bonvenon sur
bieno Imenlago!
—Dio gardu vin, Eri˛o, kaj dankon pro via bonveno! — la alia kontraŭvokis al li.
Tiam ili kunvenis kaj premis al si reciproke la manojn.
—ĉu ankaŭ vi estas efektive tie ĉi? — diris Eri˛o, kiam li vidis de tiel proksime la seriozan vizaĝon de sia iama kunler-nanto.
—Certe mi estas tie ĉi, Eri˛o, kaj vi ankaŭ; sed vi havas eĉ pli gajan mienon, ol vi iam havis.
¯oja rideto ĉe tiuj vortoj ankoraŭ pli gajigis la trajtojn de Eri˛o.
28
IMENLAGO
eLIBRO
—Jes, frato Rejnhardo, — li diris, ankoraŭfoje premante al tiu ĉi la manon, — ĉar de tiu tempo mi ankaŭ gajnis la grandan loton; vi ja scias ĝin.
Tiam li frotis la manojn, kaj vokis plezure:
—Tio estos surprizo! Kiun ŝi ne atendas, eĉ ne en eterne-co!
—ĉu surprizo? — demandis Rejnhardo. — Por kiu?
—Por Elizabeto.
—Elizabeto! ĉu vi ne diris al ŝi pri mia vizito?
—Nenian vorton, frato Rejnhardo; ŝi ne pensas pri vi, an-kaŭ ne la patrino. Mi avertis vin tute sekrete, por ke la ĝojo estu des pli granda. Vi scias, mi ĉiam havis miajn sekretajn planojn.
Rejnhardo ekestis meditema; lia spiro videble malfaciliĝis, ju pli ili proksimiĝis al la bieno. Maldekstre de la vojo nun ankaŭ ĉesis la vinberejoj, ilin anstataŭis longa legomĝardeno, kiu atingis preskaŭ ĝis la lago. Dume la cikonio sin mallevis kaj promenadis nun grave inter la legomobedoj.
—He! — vokis Eri˛o, plaŭdante per la manoj, — jen la alt-krura egiptano ŝtelas jam denove miajn mallongajn pizostan-gojn!
La birdego malrapide sin levis kaj flugis sur la tegmenton de proksima konstruaĵo, kiu kuŝis ĉe la fino de la legoma ĝardeno, kaj kies murojn kovris spaliro de suprenligitaj persiko-kaj abrikotarboj.
—Jen estas la brandfarejo, — diris Eri˛o, — mi konstruigis
ĝin antaŭ du jaroj. Mia karmemora patro siaparte almetigis la ekonomiajn domojn; la loĝdomo estas konstruita jam de mia avo. Tiamaniere oni iom post iom pligrandigas sian bienon.
29
IMENLAGO
eLIBRO
Tiel parolante ili venis al vasta, libera loko, kiu ĉe la flankoj estis limigita de la kamparaj ekonomidomoj, funde per la estrodomo, ambaŭflanke kunigita kun alta ĝardenmuro; malantaŭ tiu ĉi oni vidis taksusojn. Viroj kun sun- kaj laborvar-maj vizaĝoj trairis la lokon kaj salutis la amikojn, dum Eri˛o al unu kaj al alia vokis ordonon aŭ demandon pri la taglabo-ro. — Poste ili atingis la domon; alta, malvarmeta vestiblo akceptis ilin, ĉe kies fino ili maldekstre eniris en iom malhelan apudkoridoron. Tie ĉi Eri˛o malfermis pordon, kaj ili iris al vasta ĝardenhalo, kiun pro la foliaro kovranta la kontraŭajn fenestrojn, jen plenigis sur ambaŭ flankoj verda duonlumo; tie du altaj, vaste malfermitaj flankpordoj lasis enfali la tutan brilon de la printempa suno kaj ebligis vidi la perspektivon de
ĝardeno kun rondigitaj bedoj plenaj je floroj kaj altaj krutaj foliarmuroj apartigitaj de rekta larĝa irejo, kiu donis vidon sur la lagon kaj pli malproksimen al la kontraŭaj montoj. Kiam la amikoj eniris, la aerfluo alportis al ili torenton da bonodoro.
Sur teraso antaŭ la ĝardenpordo sidis blanka knabina vi-rinfiguro. ŝi levis sin kaj aliris al la enirantoj; sed duonvoje ŝi haltis, kiel enradikita kaj fikse rigardis la fremdulon. Ridetante li etendis al ŝi la manon.
—Rejnhardo! — ŝi vokis, — Rejnhardo! Mia Dio, vi estas tie ĉi! Dum longa tempo ni ne vidis nin.
—Longe ne, — li diris kaj povis nenion diri plu; ĉar aŭdante ŝian voĉon, li sentis en la koro delikatan korpan doloron, kaj, kiam li rigardis ŝin, ŝi staris antaŭ li, la sama gracia, karesa, figuro, al kiu li antaŭ jaroj diris adiaŭ en sia patra urbo.
Eri˛o postrestis ĉe la pordo kun ĝoja vizaĝo.
—Nun, Elizabeto! — li diris, — he! tiun ĉi vi ne atendis, tiun ĉi ne en tuta eterno!
30
IMENLAGO
eLIBRO
Elizabeto rigardis lin per fratinaj okuloj.
—Vi estas tiel bona, Eri˛o! — ŝi diris.
Li prenis karesante ŝian mallarĝan manon en siajn.
—Kaj tial, ke ni nun havas lin, — li diris, — ni ne lasas lin tuj foriri de tie ĉi. Li estis for tiel longe; ni volas lin denove hejmigi. Vidu nur, kiel li havas fremdan kaj noblan mienon!
Timema rigardo de Elizabeto tuŝetis la vizaĝon de Rejnhardo.
—Tio estas nur la tempo, dum kia ni ne estis kune, — li diris.
En tiu momento venis la patrino tra la pordo kun ŝlosilkor-beto ĉebrake.
—Sinjoro Werner! — ŝi diris, rigardinte Rejnhardon, — jen, tiel kara, kiel ne atendita gasto.
Kaj nun la interparolado iris de demandoj al respondoj sian ebenan vojon. La virinoj sidiĝis al siaj laboroj, kaj, dum Rejnhardo ĝuis la manĝaĵojn por li preparitajn, Eri˛o ekbruligis sian marŝaŭman pipon kaj sidis fumante kaj diskutante apud Rejnhardo.
Alian tagon Rejnhardo devis iri kun Eri˛o sur la kamparon, en la lupoloĝardenon, al la brandfarejo. ĉio estis bonstata; la homoj, kiuj laboris sur la kampoj kaj apud la kaldronoj, havis ĉiuj sanajn kaj kontentajn mienojn. Tagmeze la familio kunvenis en la ĝardenhalo, kaj la tagon oni travivis pli aŭ malpli kune, laŭ la libertempo de la mastroj. Nur la horojn antaŭ la vespermanĝo, kiel ankaŭ la unuajn de la mateno, Rejnhardo restis laborante en sia ĉambro. De jaroj li kolektis, kie li povis ekhavi tiajn, la rimojn kaj kantojn ankoraŭ vivan-tajn en la popolo, kaj nun li komencis ordigi sian trezoron kaj se eble plimultigi per novaj notoj el la ĉirkaŭaĵo. Elizabeto 31
IMENLAGO
eLIBRO
estis ĉiam dolĉega kaj afabla; la ĉiam konstantan atenton de Eri˛o ŝi åkceptis kun preskaŭ humila danko, kaj kelkafoje Rejnhardo pensis, ke la iama gaja infano tute ne promesis tiel silentan edzinon.
Ekde la dua tago de sia ĉeestado li kutimis fari vespere promenadon laŭlonge de la lago. La vojo preterkondukis sub la
ĝardeno. ĉe la fino de tiu ĉi, sur antaŭiganta bastiono, staris benko sub altaj betuloj; la patrino baptis ĝin la vesperbenko, ĉar la loko frontis kontraŭ la okcidento kaj pro la sunsubirado estis vizitata plejmulte je tiu tempo. El promenado sur tiu ĉi vojo Rejnhardo iufoje vespere revenis, kiam pluvo surprizis lin. Li serĉis rifuĝejon sub tilio staranta ĉe la akvo; sed baldaŭ la pezaj gutoj penetris tra la folioj. Malsekigita, kiel li estis, li sindone rezignis kaj daŭrigis malrapide sian reiron. Preskaŭ mallumiĝis; la pluvo ĉiam pli dense falis. Kiam li alproksimi-gis al tiu vesperbenko, ŝajnis al li, ke li distingas inter la bri-letantaj betulotrunkoj blankan figuron de virino. ŝi staris senmove, kaj, kiel li kredis vidi, kiam li pli proksime alvenis, tur-nita al li, kvazaŭ ŝi atendus iun. Li konjektis, ke Elizabeto estas tie; sed kiam li plirapidis, por atingi ŝin kaj poste reveni kun ŝi domen tra la gardeno, ŝi sin deturnis rapidete kaj malaperis en la malhelajn flankvojojn. Li ne povis kompreni tion. Li estis preskaŭ kolera pri Elizabeto, kaj tamen li dubis, ĉu estis ŝi; sed li timis demandi ŝin pri tio; ja, li ne iris en la
ĝardenhalon, nur por ke li ne vidu eble Elizabeton eniri tra la pordo de la ĝardeno.
32
IMENLAGO
eLIBRO
Mia patrino volis ĝin
Post kelkaj tagoj, la suno jam kliniĝis al la okcidento, la familio sidis, kiel kutime je tiu ĉi horo, en la ĝardenhalo. La pordoj estis malfermitaj; la suno staris jam malantaŭ la arbaroj trans la lago.
Oni petis de Rejnhardo la sciigon pri kelkaj popolkantoj, kiujn li posttagmeze ricevis de iu amiko loĝanta sur la kamparo. Li iris en sian ĉambron kaj revenis baldaŭ kun papera rulo, kiu ŝajne konsistis el nebinditaj, nete surskribitaj folioj.
Oni eksidis ĉetable, Elizabeto apud Rejnhardo.
—Ni legos laŭhazarde, — li diris, — mi mem ankoraŭ ne tralegis la versaĵojn.
Elizabeto disvolvis la manuskripton.
—Jen estas notoj, — ŝi diris, — vi devas kanti tion, Rejnhardo.
Kaj tiu legis nun komence kelkajn tirolajn kantojn, lasante iafoje eksoni la gajan melodion per duonlaŭta voĉo. Komuna gajeco ekposedis la malgrandan grupon.
—Kiu komponis la belajn kantojn? — demandis Elizabeto.
—He, — diris Eri˛o, — tion oni jam sentas el la provaĵoj, tajloroj kaj kombistoj kaj tia gaja kanajlaro.
Rejnhardo diris:
—Tiuj kantoj ne estas komponitaj; ili kreskas, ili falas el la aero, ili flugas tra la lando, kiel fluganta semo, tien ĉi kaj tien, kaj samtempe en mil lokoj oni kantas ilin. Ni trovas en tiuj 33
IMENLAGO
eLIBRO
kantoj nian propran agadon kaj suferon; estas, kvazaŭ ni ĉiuj kunhelpis pri tiuj ĉi kantoj.
Li prenis alian folion:
—Sur altaj montoj mi staris . . .
—Mi konas ĉi tion! — vokis Elizabeto. — Nu, ekkantu, Rejnhardo; mi volas helpi vin.
Kaj nun ili kantis tiun melodion, kiu estas tiel enigma, ke oni ne povas kredi, ke ĝi estas elpensita de homoj; Elizabeto helpis per sia iom basa aldvoĉo al la tenoro.
Dume la patrino sidis diligente ĉe sia kudrado, Eri˛o kun-metis la manojn kaj aŭskultis piege. Kiam la kanto estis fini-ta, Rejnhardo silente metis flanken la folion. — De la bordo de la lago la sonorado de brutarsonoriloj suprenvenis tra la vespera silento; ĉiuj aŭskultis atente, jen ili subite aŭdis kla-ran voĉon de knabo, kiu kantis:
Sur altaj montoj mi staris
Kaj vidis ĝis valofund’...
Rejnhardo ridetis:
—ĉu vi aŭdas ĝin? Tiel ĝi iras de buŝo al buŝo.
—Oni kantas ĝin ofte en tiu ĉi regiono, — diris Elizabeto.
—Jes, — diris Eri˛o, — estas Kaspero, mia gardisto; li pelas hejmen la brutaron.
Ili aŭskultis ankoraŭ kelkan tempon, ĝis la sonorado estingiĝis supre post la farmdomoj .
—Estas pratonoj, — diris Rejnhardo, — ili dormas en ar-barfundoj; Dio scias, kiu elpensis ilin.
Li eltiris novan folion.
Jam plimallumiĝis; ruĝa vesperlumo kuŝis kiel ŝaŭmo sur 34
IMENLAGO
eLIBRO
la arbaroj trans la lago. Rejnhardo malvolvis la folion, Elizabeto metis sian manon sur unu paĝon kaj ankaŭ enrigardis.
Tiam Rejnhardo legis:
Mia patrino volis ĝin,
Mi prenu la alian, lin:
Pri kio antaŭe mi revis,
Forgesi la koro devis.
Ho, mi ne volis ĝin!
Mian patrinon kulpigas mi,
ĉar bone ne agadis ŝi;
Kio iam honoriĝis,
Nun peko jen fariĝis.
Kion komencas mi!
Anstataŭ ĝojo kaj fier’
Do al mi restis nur sufer’;
Ke vento ĝin forblovu,
Ke mi petmigri povu
Tra bruna erikej’ de l’ter!
Legante Rejnhardo palpesentis nerimarkeblan tremadon de la papero; kiam li finis, Elizabeto senbrue reŝovis sian se-
ĝon kaj malsupreniris silente en la ĝardenon. Rigardo de la patrino sekvis ŝin. Eri˛o volis postiri, sed la patrino diris:
—Elizabeto havas ion por fari ekstere. — Tial Eri˛o ne iris.
Sed ekstere la vespero sin kuŝigis pli kaj pli super ĝardeno kaj lago, la noktpapilioj zumantaj rapide preterflugis ĉe la malfermitaj pordoj, tra kiuj la bonodoro de la floroj kaj arbetaĵoj penetris ĉiam pli forte; de la akvo suprenvenis la kvaka-do de la ranoj, najtingalo kantis sub la fenestroj, alia pli pro-35
IMENLAGO
eLIBRO
funde en la ĝardeno. La luno vidiĝis super la arboj. Rejnhardo rigardis ankoraŭ kelkatempe la lokon, kie la gracia figuro de Elizabeto malaperis inter la foliarvojoj; poste li kunrulis sian manuskripton, salutis la ĉeestantojn kaj iris tra la domo malsupren al la akvo.
La arbaroj staris silente kaj ĵetis sian mallumon sur la lagon, dum ilia mezo kuŝis en sufoka lunkrepusko. Kelkafoje mallaŭta murmuretado jen tremis tra la arboj; sed ne estis vento, estis nur la spirado de la somernokto. Rejnhardo ĉiam iris laŭlonge de la bordo. Kiam en kelka distanco de la tero li povis ekvidi blankan akvolilion, subite la deziro ataketis lin, vidi ĝin de pliproksime; li sin senvestigis kaj eniris la akvon.
Tiu ĉi estis ebena; akvaj kreskaĵoj kaj ŝtonoj vundis liajn piedojn, kaj li ankoraŭ ne estis en sufiĉe profunda akvo por naĝi.
Jen subite mankis sub li la tero, la akvoj kunkirlis super li, kaj daŭris kelke da tempo, ĝis kiam li revenis al la supraĵo. Nun li movis manojn kaj piedojn kaj ĉirkaŭnaĝis ronde, ĝis li certe sciis, de kie li eniris. Baldaŭ li ankaŭ denove vidis la lilion; ĝi kuŝis sola inter grandaj blankaj folioj. Li alnaĝis malrapide kaj levis kelkafoje la brakojn el la akvo, tiel ke la malsuprenflu-etantaj gutoj brilis en la lunlumo; sed ŝajnis, kvazaŭ la interspaco inter li kaj la floro restus la sama; nur la bordo kuŝis, se li rigardis malantaŭen, en ĉiam malpli perceptebla bonodoro post li. Dume li ne forlasis sian entreprenojn, sed naĝis fortike en la sama direkto. Fine li estis tiel proksime de la floro, ke li povis klare diferencigi la arĝentajn foliojn en la lunlumo; sed samtempe li sentis sin implikita en reto, glataj trun-ketoj atingis lin el la fundo kaj volviĝis ĉirkaŭ liaj nudaj mem-broj. La nekonata akvo kuŝis nigre ĉirkaŭ li; malantaŭ si li aŭ-
dis la saltadon de fiŝo; subite fariĝis al li tiel malplaĉe en la 36
IMENLAGO
eLIBRO
fremdå elemento, ke li perforte disŝiris la konfuzaĵon de la kreskaĵoj kaj per senspira rapido renaĝis al la bordo. Kiam li rerigardis de tie sur la lagon, la lilio kuŝis kiel antaŭe malproksime kaj sola super la malluma profundo. — Li vestis sin kaj reiris malrapide domen. Kiam li iris el la ĝardeno en la halon, li trovis Eri˛on kaj la patrinon, kiuj preparis por la sekvanta tago malgrandan negocvojaĝon.
—Kie vi estis ankoraŭ tiel malfrue en la nokto? — kontraŭ-
vokis al li la patrino.
—ĉu mi? — li rediris, — mi volis viziti la akvolilion; sed tio ne prosperis al mi.
—Vere neniu homo komprenos tion! — diris Eri˛o. — He, kion vi havis kun la akvolilio?
—Mi konis ĝin iam, — diris Rejnhardo, — sed estas jam antaŭlonge.
37
IMENLAGO
eLIBRO
Elizabeto
La sekvintan posttagmezon Rejnhardo kaj Elizabeto migris trans la lago jen tra la arbaro, jen sur la alta antaŭeni-
ĝanta bordorando. Elizabeto ricevis de Eri˛o la komision, dum lia kaj de la patrino forestado konigi al Rejnhardo la plej belajn perspektivojn de la ĉirkaŭaĵo, precipe ekde la alia flanko, de la bordo sur la bienon mem. Nun ili iris kune de unu loko al alia. Fine Elizabeto laciĝis kaj eksidis en la ombron de superpendantaj branĉoj, Rejnhardo staris kontraŭ ŝi apogi-
ĝante al arbotrunko. Jen li aŭdis pli profunde en la arbaro la kukolon vokantan, kaj subite li ekpensis, ke tio estis iam tiel same. Strange ridetante li rigardis ŝin.
—ĉu ni volas serĉi fragojn? — li demandis.
—Nun ne estas fragosezono, — ŝi rediris.
—Sed ĝi baldaŭ venos.
Elizabeto skuis silente la kapon; poste ŝi levis sin kaj am-baŭ daŭrigis sian promenadon; kaj, kiam ŝi iris ĉe lia flanko, lia rigardo ĉiam denove turniĝis al ŝi; ĉar ŝi gracie paŝis, kvazaŭ ŝi leviĝus de siaj vestoj. Ofte li postrestis laŭintence unu paŝon por ŝin rigardi tute kaj plene. Tiel ili alvenis al libera loko, surkreskita de erikoj, kun vasta perspektivo en la lan-don. Rejnhardo sin klinis kaj prenis ion el la herboj surtere kreskantaj. Kiam li denove rigardis supren, lia vizaĝo montris la esprimon de pasia doloro.
—ĉu vi konas tiun ĉi floron? — li demandis.
38
IMENLAGO
eLIBRO
Mirante ŝi rigardis lin.
—Estas eriko. Mi ofte kolektis ilin en la arbaro.
—Hejme mi havas malnovan libron, — li diris, — mi iam zorgeme skribis en ĝi ĉiuspecajn kantojn kaj rimojn; sed tio jam de longe ne plu okazis. Inter la folioj ankaŭ kuŝas eriko, sed tiu estas nun velkinta. ĉu vi scias, kiu ĝin donis al mi?
Mute ŝi ekbalancis la kapon; sed ŝi direktis malsupren la okulojn kaj rigardis nur la herbon, kiun li tenis en la mano.
Tiel ili staris longe. Kiam ŝi malfermis la okulojn, kontraŭ li, li vidis, ke ili estas plenaj de larmoj.
—Elizabeto, — li diris, — jen malantaŭ tiuj bluaj montoj kuŝas nia juneco. Kie ĝi restis?
Ili parolis nenion plu; mute ili iris malsupren al la lago. La aero estis sufoka, okcidente leviĝis nigra nubaĵo.
—Fulmotondros, — diris Elizabeto, rapidigante sian paŝon.
Rejnhardo silente balancis la kapon, kaj ambaŭ rapidiris laŭlonge de la bordo, ĝis ili alvenis al la boato. — Dum la transveturo Elizabeto lasis ripozi sian manon sur la rando de la boato. Remante li rigardis ŝin; sed ŝi rigardis preter li malproksimen. Poste lia rigardo glitis malsupren kaj restis sur ŝia mano; kaj la pala mano, malkaŝis al li tion, pri kio ŝia vizaĝo silentis. Li vidis sur ĝi tiun delikatan signon de sekreta doloro, kiu tiel ofte gravuriĝas sur belaj virinaj manoj, kiuj kuŝas nokte sur malsana koro. — Kiam Elizabeto sentis liajn okulojn ripozi sur ŝia mano, ŝi lasis ĝin gliti malrapide super la rando de la boato en la akvon.
Veninte al la farmejo, ili trovis antaŭ la mastra domo ĉaron de tondilakrigisto; viro kun nigraj desuprenpendantaj bukloj movis diligente la radon kaj zumis inter la dentoj ciganan melodion, dum jungita, spireganta hundo kuŝis apude. En la 39
IMENLAGO
eLIBRO
domvestiblo staris vindita per ĉifonoj knabino kun belaj, ne-regulaj trajtoj kaj tenis petadante la manon al Elizabeto.
Rejnhardo metis manon en sian poŝon; sed Elizabeto antaŭiris lin kaj skuis rapide la tutan enhavon de sia monujo en la malfermitan manon de la almozulino. Tiam ŝi rapide sin deturnis, kaj Rejnhardo aŭdis, kiel ŝi ploregante supreniris la ŝtuparon.
Li volis ŝin reteni, sed li pripensis kaj postrestis ĉe la ŝtuparo. La knabino staris ankoraŭ en la vestiblo, senmove, ten-ante enmane la ricevitan almozon.
—Kion vi volas ankoraŭ? — demandis Rejnhardo.
ŝi ektimis.
—Mi volas nenion plu, — ŝi diris; poste turnante la kapon al li kaj fikse lin rigardante per flankaj rigardoj, ŝi iris malrapide al la pordo.
Li elvokis ian nomon, sed ŝi ne plu aŭdis ĝin; kun mallevita kapo, kun krucigitaj brakoj sur la brusto, ŝi paŝis tra la kor-to:
Morti, ha! morti
Mi, devas sen vi!
Malnova kanto zumis al li en orelon, lia spiro haltis kelkatempe; tiam li sin deturnis kaj iris en sian ĉambron.
Li sidiĝis por labori, sed pensoj ne venis. Poste li penadis unu horon sensukcese, fine li malsupreniris en la familioĉambron. Neniu ĉeestis, sole malvarmeta, verda krepusko; sur la kudrotablo de Elizabeto kuŝis ruĝa rubando, kiun ŝi portis posttagmeze ĉirkaŭ la kolo. Li prenis ĝin en la manon, sed ĝi doloris lin, do li remetis ĝin sur la tablon. Li havis nenian ri-pozon, li malsupreniris al la lago kaj deligis la boaton; li trans-40
IMENLAGO
eLIBRO
remis kaj iris ankoraŭ unufoje ĉiujn vojojn, kiujn li estis irinta kun Elizabeto. Kiam li revenis hejmen, mallumiĝis; sur la kor-to renkontis lin la veturigisto, kiu kondukis la ĉevalojn sur la herbejon, ĉar la vojaĝantoj ĵus revenis. Enirinte la vestiblon, li aŭdis Eri˛on irantan tien kaj reen en la ĝardenhalo. Li ne eniris; li haltis momenton, kaj poste supreniris mallaŭte la ŝtuparon al sia ĉambro. Tie ĉi li metis la apogseĝon apud la fenestron; li faris, kvazaŭ li volus aŭskulti la najtingalon, kiu kantis malsupre en la taksusmuroj, sed li aŭdis nur la bata-don de sia koro. Sub li en la domo ĉiuj iris ripozi; la nokto preterfluis; li ne sentis ĝin. Tiel li sidis multe da horoj. Fine li ekstaris kaj sin ŝovis en la malfermitan fenestron. La nokta roso fluetis inter la folioj, la najtingalo jam ĉesis kanti. Iom post iom la profunda bluo de la malluma ĉielo ankaŭ venkiĝis ekde oriento per palflava lumeto; freŝa vento sin levis kaj tu-
ŝetis la varmegan frunton de Rejnhardo. La unua alaŭdo ĝoje-gante suprenflugis en la aeron. Subite Rejnhardo sin turnis kaj iris al la tablo, li palpserĉis krajonon, kaj, kiam li trovis ĝin, li sidiĝis por skribi kelkajn liniojn sur blanka paperfolio. Tion fininte, li prenis ĉapelon kaj bastonon, kaj postlasante la pa-peron, li malfermis singardeme la pordon kaj malsupreniris en la vestiblon. — La matena krepusko plenigis ankoraŭ ĉiujn angulojn; la granda domkato, sterniĝinta sur pajlmato, ĝibi-gis la dorson al lia mano, kiun li senpense kontraŭtenis. Sed ekstere en la ĝardeno jam fajfis la paseroj surbranĉe, kaj diris al ĉiuj, ke la nokto forpasis. Jen li aŭdis, ke pordo moviĝas supre en la domo, iu malsupreniris la ŝtuparon, kaj, kiam li ekvidis, Elizabeto staris antaŭ li. ŝi metis la manon sur lian brakon, ŝi movis la lipojn, sed li aŭdis nenian vorton.
41
IMENLAGO
eLIBRO
—Vi ne revenos, — fine ŝi diris, — mi scias ĝin, ne menso-gu; vi neniam revenos.
—Neniam, — li diris.
ŝi lasis fali sian manon kaj diris nenion plu. Li iris tra la vestiblo al la pordo; tiam li sin turnis ankoraŭ unufoje. ŝi staris senmove sur la sama loko kaj rigardis lin per nevivaj okuloj. Li faris unu paŝon antaŭen kaj etendis la brakojn al ŝi.
Poste li sin deturnis perforte kaj eliris tra la pordo. — Ekstere kuŝis la mondo en freŝa matenlumo, la rosoperloj, kiuj pendis en la araneaĵoj, briletis en la unuaj sunradioj. Li ne rigardis malantaŭen, rapide forirante; kaj pli kaj pli malaperis post li la silenta bieno, kaj antaŭ li aperis la granda, vasta mondo.
42
IMENLAGO
eLIBRO
La maljunulo
La lunbrilo, ne lumigis plu la vitrojn; malheliĝis. Sed la maljunulo ankoraŭ sidis kun kunigitaj manoj en sia apogseĝo kaj rigardis antaŭ si en la spacon de la ĉambro. Iom post iom aliformiĝis antaŭ liaj okuloj la malluma krepusko ĉirkaŭ li en larĝan, malluman lagon, unu nigra akvaĵo sin metis malantaŭ la alian, ĉiam pli profunden kaj pli malproksimen, kaj sur la lasta, tiom malproksima, ke la rigardo de la maljunulo apenaŭ atingis ĝin, sole naĝis inter larĝaj folioj blanka akvolilio.
Oni malfermis la pordon, kaj hela lumeto falis en la ĉambron.
—Bone estas, ke vi venas, Brigito, — diris la maljunulo. —
Metu la lampon surtablen.
Poste li ŝovis la seĝon al la tablo, prenis unu el la malfermitaj libroj kaj enprofundiĝis en studojn, per kiuj li iam ek-zercis la forton de sia juneco.
43
IMENLAGO
eLIBRO
ISBN 91-7303-080-5
44